Britoj kaŝe diskutis pri raŭmismigo
Post la vendo de sia londona domo, kaj dum negocado pri la nova hejmo por la asocio en Barlastono, Esperanto-Asocio de Britio dungis Direktoron pri Evoluigado por dujara kontrakto ekde 2001.
Laŭ reklamo aperinta en la novaĵbulteno de la asocio, membroj ĝenerale komprenis, ke la celo de tiu dungiĝo estas evoluigi la asocion per la granda kapitalo liberigita per la vendo de la londona domo. La fokuso en la reklamo estis pri membrovarbado kaj informado.
Evidentiĝis poste raporto pri kunveno de la Direktoro kun la Estraro baldaŭ post lia dungiĝo. En la raporto estas priskribo de diskuto pri moviĝo en la direkton de la raŭmisma filozofio. La teksto estas pli sugesta ol deklara. Certe estis en la Estraro tiutempe iuj membroj kiuj ja volis uzi la kapitalon por evoluigi la membraron de la asocio laŭ la antaŭvidita plano.
Kiam la aŭtoro eksciis pri aludo al tiu raporto en la jarkunveno de 2004, li skribis private, ke tiu raporto estas konfidenca. Tiel li konfirmis ke la ĝenerala nescio pri tiu diskuto estis intenca provo teni la membraron en mallumo pri la afero.
Estis en tiu periodo ĝenerala malkvieto inter la membraro pri la membroperdado kaj malpliiĝo de la varbado kaj informado, pri kiu oni ĝis tiam kulpigis la financan krizon. La dungiĝo de la Direktoro donis al multaj la esperon kaj la supozon, ke la Estraro uzos la liberigitan kapitalon por la celo deklarita.
Tamen mi devas diri, ke en miaj periodoj kiel redaktoro de retbulteno EAB NetNews (2001-2003), kiel Informa Oficisto de EAB (2003) kaj de Estrarano de EAB (2005-2006), la informoj kiujn mi trovis ne ŝajnis al mi kongruaj kun tiu celo.
La raporton mi trovis en 2003. Proksimume samtempe aperis en La Libera Folio artikolo de la tiama Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Profesoro Renato Corsetti, sub la titolo ‘Krizo kaj Malkrizo en UEA’. En tiu artikolo li skribis: “Temas pri tio ke Giorgio Silfer transprenis la potencon ankaŭ en UEA. Li estas tre lerta, tion ĉiuj scias. Li ne banale transprenis la potencon en la senco, ke li pagis sian kotizon kaj elektiĝis prezidanto de UEA. Ne, li transprenis la mensojn de ĉiuj movadanoj. Mi volas diri, ke sufiĉas ĉirkaŭrigardi por vidi la influon de la raŭmismaj ideoj, ĉie, absolute ĉie.”
Tamen ne necesis legi la raporton de 2001 por ke multaj membroj konstatu kio okazas en la praktiko. Ĝenerale sciante malmulton pri raŭmismo aŭ pri la silfera agado, membroj uzis aliajn esprimojn, kiel ekzemple “kaftrinka klubo”, aŭ “internenrigardanta”, aŭ “kulto”, aŭ plej laste, “EAB forlasis la Esperanto-movadon”.
Por la unua fojo la rilata teksto de tiu konfidenca raporto estas nun legebla de vi, la legantoj de La Libera Folio. Ĝi montras kiel la ‘ideoj de Giorgio Silfer’ povas esti disvastigitaj ne nur per oficialaj deklaroj kaj formala kapto de establoj por la Esperanta Civito, sed ankaŭ subtile, malantaŭ la kulisoj, kaj sen scio de la membraro.
Pli poste en la raporto troveblas aserto, ke la asocio “ne plu estas membra organizaĵo en la kutima senco”, kaj poste la demando “ĉu la nocio de membreco povus eble esti eksmodigita”.
Jen la rilataj partoj de la raporto en Esperanta traduko:
Esperanto-Asocio de Britio
Kunloĝa Estrara Kunveno: Junio 2001
RAPORTO
ENKONDUKO
Sekve de afersesio, la semajnfino pluiris per Scen-stariga sesio en kiu David Kelso klarigis la pensadon malantaŭ la programo, emfazante ke ĉio estas almetebla al ŝanĝo [permane korektita al: alĝustigo] de la partoprenantoj dum ni pluiras. Strategia planado, li sugestis, devas antaŭeniri de la rekonsidero de fundamentaj celoj (Kien ni celas iri?) kaj revuo de la nuntempa medio (Kie ni estas?) al konsidero de la eblecoj sekvi niajn celojn dum la planperiodo (Kiel vi alvenas tie?).
Ene de la Esperantomovado, estis ĉiam streĉo inter tiuj kies ĉefa celo estis konvinki skeptikan mondon pri la argumentaro por la internacia lingvo (La Fina Venko), kaj tiuj pli koncernataj pri la evoluigo de la lingvo, ĝia kulturo kaj la komunumo de ĝiaj uzantoj (plej lastatempe reprezentata de la pensado konata kiel Raŭmismo). Interese, tiu distingo spegulas distingon en la mastruma kaj strategia planado inter ekstera fokuso (merkatorientita) kaj interna fokuso (produktoorientita). Tia distingo provizis oportunan kadron por nia diskuto, ampleksante eksterajn kaj internajn strategiajn prioritatojn (kaj ilian relativan gravecon).
Alia aliro prunteprenita de la mondo de mastrumado estas SWOT-Analizo, kiu enplektas la takson de la nuntempa situacio de organizaĵo per konsidero de ties Fortoj, Malfortoj, Eblecoj kaj Minacoj. Tion oni povas simpligi en konsideron de pozitivaj kaj negativaj aspektoj de la situacio de organizaĵo – la vidpunktoj duonplena kaj duonmalplena pri botelo da viskio! Ni havis malmultan malfacilon identigi serion da negativaĵoj en la nuna situacio de EAB: membronombroj kaj aĝo, nepraktikeco, la pozicio de la angla, la neceso ke varbitoj efektive lernu Esperanton, kaj persista elemento de elitismo ene de la membraro. Inter la pozitivaĵoj kiujn ni opiniis gravaj por konsideri estis: niaj financaj rimedoj, la sindediĉon de multaj membroj, la Interreto, tutmondiĝo kaj la fakto ke, entute, la amaskomunikiloj ne vere estas antagonismaj al ni.
En nia posta diskutado, ni alvenis al la konkludo, ke devas esti ekvilibro inter la internaj kaj eksteraj dimensioj, La Fina Venko kaj Raŭmismo, kaj ke dum eble la negativaj aspektoj de la situacio pli facile saltas al la menso, fakte la pozitivaj aspektoj estas konsiderinde pli grandaj laŭ nombro kaj graveco. En niaj sekvaj konsideroj de strategiaj prioritatoj, ni konsentis, ke devus esti emfazo pri modesteco kaj realismo.”
Plue sub Organizado:
“Kvankam ĝi [EAB] ne plu estas membra organizaĵo en la kutima senco, multaj membroj perceptas ĝin tiel kaj estas iom da konfuzo pri la preciza rilato inter EAB, la federacioj kaj asociiĝintaj organizaĵoj.”
Plue sub La Membreca Pakaĵo:
“Ni devas zorgi ne paroli pri avantaĝoj de membreco, pro la reguloj de la Bonfara Komisiono [registara kontrola instanco] … Iuj el ni scivolis (kiel jam sugestis Humphrey Tonkin kaj aliaj) ĉu la nocio de membreco povus eble esti eksmodigita; en tiu ĉi post-moderna epoko homoj eble preferus elekti aŭ malelekti servojn, kaj formi retojn por specifaj celoj. Ni eble povus paroli pli pri la Esperanta komunumo ol pri la Movado?”