Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / jary / Esperanto en la ĉeĥa urbo Pardubice

Esperanto en la ĉeĥa urbo Pardubice

de Jarmila Rýznarová Laste modifita: 2008-04-14 23:16
Esperanto en la ĉeĥa urbo Pardubice Nemultaj homoj scias pri Esperanto-klubo en la ĉeĥa urbo, kiu kuŝas 100 kilometrojn oriente de la ĉefurbo Prago (Praha). Tamen la klubo ekzistas (krom militaj paŭzoj) jam multajn jarojn. Ĉar venontjare – en la j. 2009 ĝi festos rondan jubileon – cent jarojn de sia fondiĝo, mi opinias, ke ĝi meritas iom da atentemo. Ja, la unua lernolibro de Esperanto por ĉeĥaj civitanoj estis verkita kaj eldonita ĝuste en la urbo Pardubice, en la jaro 1890, de František Vladimír Lorenc (Francisko Valdomiro Lorenz). Li estis granda poligloto, li regis proksimume 80 lingvojn. Pro politikaj kialoj li en la jaro 1893 emigris en Brazilon. Plua granda poligloto, ankaŭ ĵurnalisto, redaktoro, poeto, verkisto, filantropo kaj eminenta patrioto estis la dentokuracisto MUD-ro Stanislav Schulhof, urbano de Pardubice, kie li fondis klubon de esperantistoj jam en la jaro 1909. D-ro Schulhof tradukadis ne nur poemojn de niaj famaj poetoj en Esperanton, sed li mem verkis poemojn en Esperanto. Bedaŭrinde restis post li eldonitaj nur tri poemkolektoj. Lia domo estis bomb-detruita dum la Dua mondmilito kaj tial granda parto de lia verko ne plu ekzistas. Post la morto de doktoro Schulhof (1919) estis la klubo en la jaro 1921 nomita laŭ sia fondinto – ESPERANTO-KLUBO de D-ro STANISLAV SCHULHOF. Post la Dua mondmilito la klubo tiun honoran nomon perdis por longaj jaroj. Denove akiris ĝin nur en la jaro 1991. Do, omaĝe al sia fondo rememoros nia klubo en la jaro 2009 solene sian 100-jariĝon. Nenia miro, ke en la unuaj dekoj de la 20-a jarcento Esperanto pli bone prosperis. Ja ĉe ni en tiu tempo ekzistis nek radio, nek televido, nek magnetofono, nek interreto kaj alia nuna moderna tekniko, tial homoj emis pli multe interkonatiĝi kaj ekhavi geamikojn en la tuta mondo. Ĉar Esperanto, kompare kun ceteraj lingvoj, estas multe pli facila pro sia simpla gramatiko, prononcado kaj fonetiko, neniu devigis la junularon lerni germanan, rusan aŭ anglan lingvojn, (kiel en postaj tempoj). Ekzemple en la jaro 1913 estis en Pardubice pli ol cent esperantistoj. Ĝis nun ni en kronikoj admiras diversajn afiŝojn kaj pluajn arkivajn materialojn pri belegaj valoraj programoj, koncertoj, poem-vesperoj kaj kompletaj teatraĵ-spektakloj, kiujn en Esperanto sukcese prezentadis niaj antaŭuloj. Domaĝe, ke tekniko de tiuj tempoj ne ebligis tiun ĉi arton pli bone konservi kaj arkivi. Dum la Dua mondmilito estis Esperanto en nia respubliko malpermesita, same post la milito en la jaro 1951, ne nur pro tio, ke la aŭtoro de Esperanto estis judo, sed ankaŭ tial, ke la lingvo ebligis kontaktojn trans limojn. Tial esperantistoj en Pardubice kunsidadis preskaŭ kaŝe en diversaj entreprenaj kluboj enkadre de civitanaj kaj sindikataj societoj. En la jaro 1969, kiam denove estis oficiale permesita kaj fondita la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, okazadis jam diversaj renkontiĝoj. En la jaro 1979, koncerne la 70-an datrevenon de la fondiĝo de E-klubo en Pardubice, estis organizita la unua internacia renkontiĝo. Tiaj daŭrigis en pluaj jaroj estante subtenataj de la urba estraro, kiel Renkontiĝoj de pacdefendantoj – sed sub daŭra politika kontrolo de komunismaj organoj, kiuj tiam ĉe ni regis. La fotoalbumoj dokumentas, ke ni sukcesis organizi 8 internaciajn renkontiĝojn kun sume preskaŭ 3000 partoprenantoj. Dume, en alia loko de la urbo Pardubice, komencis labori la Esperantista infan-rondeto, ĉe la baza lernejo en la loĝkvartalo Studánka, transirinta poste en alian lernejon. La menciita grupo travivis multajn organizajn ŝanĝojn enkadre de diversaj organizaĵoj, sed ĝia programo ne estis politika; pli multe ĝi estis turisma kun ĉiusemajna lernado de Esperanto, senpage en la kursoj kiel por infanoj, tiel por plenkreskuloj. Volonte mi rememoras reciprokajn vizitojn de nia kaj hungara infanaj grupoj ĉe la lago Balaton (en Hungario), aŭ de la infana grupo en la germanaj urboj Meissen kaj Weiden, kaj komunan preparon de diversaj teatraĵscenetoj por la renkontiĝoj – (por tiel nomataj „Esperanto-tagoj“), ankaŭ la ekskursojn al ceteraj kluboj en kelkaj aliaj urboj. Ankaŭ estas necese mencii grandan ICEM-renkontiĝon en 1993, (temis pri moderna Freinet-pedagogiko, kies lingvo estis Esperanto). En la jaro 1995 nia E-klubo komencis prosperplene kunlabori kun la Asocio de Esperantistaj Handikapuloj (AEH). Ĝia fondinto kaj prezidanto Josef Vaněček transloĝiĝis, kun la tuta oficejo, en domon de la gvidantino de E-klubo Jarmila Rýznarová en Pardubice, la strato Na Okrouhlíku – kiu samtempe fariĝis oficiala adreso de AEH-organizaĵo. Tiu ĉi Asocio estas unusola ne nur en nia respubliko, sed en la tuta Eŭropo. Ja ne estas multaj organizaĵoj, kiuj kunligas seniorojn, handikapulojn kaj tiujn, kiuj zorgas pri ilia anim-sano, pri bona harmonio kaj pri intelekta disvolviĝo. Kaj nun ambaŭ tiuj organizaĵoj reciproke helpas al si sub unu tegmento. Enkadre de ilia agado oni realigas diversajn programojn, inkluzive ekskursojn por esperantistoj el la tuta respubliko. Ekzemple en Varsovion (Pollando) kaj al mondkongresoj (en Montpeliero, Zagrebo, Vilniuso). Krom tio ni regule aranĝadis lingvajn seminariojn. Sed la prezidanto kaj fondinto de AEH mortis komence de la jaro 1998 kaj la gvidantino de la E-klubo devis transpreni ankaŭ ceterajn laborojn de la Asocio inkluzive redaktadon kaj eldonadon de la ĉiumonata gazeto INFORMILO. . Anticipe ne estis dirite, ke en nia urbo ekzistis apud si du esperantistaj kluboj. En la jaro 2000 okazis kunligo de ambaŭ Esperanto-organizaĵoj en Pardubice. Ili estis vicigitaj tiutempe sub patronadon de du kulturaj domoj kiel unu memstara „Klubo de esperantistoj de doktoro Schulhof“. La kialo kuŝis en tio, ke la pli granda politika klubo ĉesis ekzisti, ĉar liaj gvidantoj pro sanproblemoj ne povis plu dediĉi sian tempon por Esperanto. Post kelke da tempo estis eĉ la memstara supre menciita E-klubo „eldomigita“ el la kultura domo, kun ŝrankoj plenaj de E-materialo kaj multego da E-libroj, kiuj post trarigardo kaj inventuro estis deponitaj ankaŭ en la jam menciita privata domo en la strato „ Na Okrouhlíku“. Kion skribi pri la lastaj ok jaroj? Plej multe da laboro prenas 8-12 paĝa gazeto Informilo. En la marto 2008 eldoniĝis jam la 275-a numero, de la 24-a jarkolekto. La gazeto estas eldonata por 215 membroj, ( el tio estas 50 el 19 aliaj landoj), ĉio estas produktata kaj ekspedata en la privata loĝejo. Internaciajn kongresojn ni organizis –La IV-an kongreson en la jaro 2002 en la urbo Janské Lázně (montaro Krkonoše) kaj en la jaro 2007 en Seč (rekreiga sport-arealo ĉe valbaraĵo). En la jaro 2004 ni omaĝis komune la 95-an jaron de la Esperanto-klubo de doktoro Schulhof kaj la 15-an Esperanto-tagon (la partoprenintoj el tuta Ĉeĥa respubliko kaj najbaraj landoj). Printempe kaj aŭtune estas aranĝataj lingvaj semajnaj seminarioj en la pensiono Espero en la vilaĝo Skokovy ( kiu situas en la alloga turisma regiono, kiel ĝia nomo – „Bohemia Paradizo“, eksplikas).Ĉiun lastan monatan sabaton okazadas lingvaj konversaciaj seminarioj en Prago. Tie (en la centro de nia lando) povas partoprenadi ankaŭ tiuj samideanoj, kiuj pro siaj sanproblemoj ne povas vojaĝi malproksimen. Dek jarojn tie instruadis Jarmila Rýznarová el Pardubice (la aŭtoro de ĉi-artikolo). Krom la regule monate eldonata gazeto Informilo ni eldonis kelkajn suplementajn flugfolietojn pri nia agado, tradukon de la konata fabelo "Pri marcipana dometo" (por la marcipana hetman-estraro en Ráby kaj por niaj membroj eksterlande), la broŝuron "Vivo kaj verko de doktoro Schulhof, en Esperanto kaj en la ĉeĥa lingvo, – (en la dua eldono kun pliriĉigita enhavo), la Esperantan gvidlibreton tra Pardubice ktp.; ni kunlaboras kun la redakcio Radio-aktiva en Urugvajo, ni lokigas nian gazeton Informilo sur interretajn paĝojn de la AEH-asocio kaj prizorgas nian propagando-ŝrankon sur la ĉefa strato de Pardubice "Na Skřivánku". Ni ankaŭ gvidis skribajn E-kursojn, sed nun mankas novaj interesiĝantoj, ĉar gejunuloj pli ŝatas lernadon helpe de interreto, kie estas jam kvar diversaj kursoj por komencantoj. Grandan interretan ĉeĥan-esperantan vortaron, kiu enhavas ĉirkaŭ 200 mil da vortoj, kompilas nia membro inĝ. Josef Hron. Bone ni zorgas pri niaj ok kronikoj kaj fotoalbumoj, kiuj komenciĝas ek de la jaro 1909, ke niaj posteuloj havu la dokumentojn pri la agado de nia klubo. Same ni zorgas pri kronik-albumoj de AEH-organizaĵo, kiuj ekzistas ek de la jaro 1985 – fondiĝo de la Asocio. Kion diri konklude? Estas malfacile skribi pri niaj planoj por venonteco. Plejmulto da niaj funkciuloj en Pardubice estas jam nejunaj homoj, la junularo havas nuntempe aliajn zorgojn por sia propra studado; ili bezonas interreton, ne sidi en la klubejo inter senioroj. Ni volus por la venonta jaro prepari belajn travivaĵojn dum la centjariĝo de la klubo por esperantistoj de la tuta respubliko kaj por niaj eksterlandaj gastoj Verŝajne la renkontiĝo efektiviĝos komence de julio 2009. Kaj krom tio estas necese pli propagandi nian regionon, esperantigi tekstojn de la plej gravaj vidindaĵoj kaj tiujn tradukojn aranĝi por interretaj paĝoj. Ĉu ni sukcesos, tio dependos de nia sano kaj emo tiel multe volonte labori por bono de ceteraj. En aprilo 2008 Jarmila Rýznarová, Pardubice aeh-ikeh (at) volny.cz (at)=@