Okaze de la Olimpiaj ludoj
LA MALBONAGOJ DE IU ALIA
______________________
James Peck, specialisto pri internacia politiko, en sia profunda studo “Idealaj iluzioj: Kiel la Usona registaro okupis la homajn rajtojn” observas ke: “En la historio de la homaj rajtoj ĉiam iu alia faras la malbonagojn, neniam ni mem” – kiu ajn estas “ni”. Estas sennombraj ekzemploj de tio en preskaŭ ĉiuj epokoj de la historio. Sed ni povas teni nin al la lastaj semajnoj.
La 10-an de Majo estis inaŭguritaj la someraj Olimpiaj Ludoj sur tiu loko en Grekio kie la ludoj iam estis naskitaj. Kelkajn tagojn antaŭe la Vjetnama registaro sendis al la Olimpia Komitato leteron en kiu oni esprimis “la grandan maltrankviliĝon de la Vjetnamaj popolo kaj registaro pro la decido de la IOK akcepti la entreprenon Dow Chemical Company kiel tutmondan partneron kaj sponsoron de la Olimpia movado.”
Dow estis tiu entrepreno kiu ekde 1961 provizadis Usonon per kemiaj produktaĵoj kiujn oni uzis por detrui rikoltojn kaj arbarojn en Suda Vjetnamio. La lando estis trempita en la senfoliigilon Agent Orange.
La produktaĵoj enhavas dioksinon, unu el la plej kancerigaj kaj vivendanĝerigaj substancoj konataj. Trafitaj estis milionoj da Vjetnamoj kaj multaj Usonaj soldatoj. Ankoraŭ hodiaŭ supozeble multaj abortoj kaj misformitaj beboj en Vjetnamio estas la rezulto de ĉi tiuj krimoj. Flanke de Usono oni rifuzis esplori kiel estas pri la afero, do ni havas nur studojn faritajn de Vjetnamaj sciencistoj kaj sendependaj analizistoj.
Estas pliaj krom la Vjetnamoj kiuj protestas kontraŭ Dow: la registaro de Barato, la Barata Olimpia Komitato kaj postvivantoj de la granda gaskatastrofo de Bhopal. En 1984 ellasiĝis venena gaso en Bhopal, Barato, kaŭzante unu el la plej grandaj industriaj katastrofoj de la historio. Multaj miloj mortis kaj duonmiliono da homoj estis lezitaj.
[...]
Pasintmonate la Usona jurprofesoro James Anaya raportis pri la daŭrantaj efikoj de eĉ pli serioza “ne-malbonago”. James Anaya estas speciala raportisto de UN pri indiĝenaj demandoj.
Anaya estis sufiĉe kuraĝa tuŝante delikatan temon. Li esploris la tre malbonajn vivkondiĉojn sub kiuj vivas la restanta indiĝena loĝantaro de Usono. “Malriĉeco, malbona sano, malfacila aliro al formala edukado kaj socialaj misrilatoj en multe pli granda amplekso ol ĉe aliaj partoj de la Usona loĝantaro”, raportas Anaya. Neniu en la Usona kongreso volis renkonti lin, kaj la raportado en la amaskomunikiloj pri la rezultoj estis minimuma.
[...]
En la Kembriĝa Historio de la Malvarma Milito John Coatsworth skribas ke de 1960 ĝis “la kolapso de Sovetio en 1990 la nombro da politikaj malliberuloj, torturatoj kaj ekzekutoj de pacaj politikaj disidentoj en Iber-Ameriko estis multe pli granda ol en Sovetio kaj la aliaj landoj malantaŭ la fera kurteno”. Sed la perfortaĵoj en IberAmeriko ja estis ne-malbonagoj. Ili estas spureblaj al intervenoj fare de Usono kaj ne inspiris al iu krucmilito por homaj rajtoj.
[...]
Estas neniu manko de heroaj disidentoj en areoj kie Usono havas influon kaj potencon, sed ili estas same nevideblaj kiel la IberAmerikaj viktimoj. Mi prenas iujn hazarde elektitajn el diversaj landoj.
Abdulhadi al-Ĥaŭaĝa estas unu el la fondintoj de Centro de homaj rajtoj en Barejno. Li estas prokonscienca malliberulo pri kiu atentigas Amnestio Internacia. Post longa malsatstriko li nun riskas morti.
Alia ekzemplo estas Patro Mun Jeong-hyeon, maljuna Korea pastro kiu estis serioze lezita farante meson proteste al tio ke Usono konstruas mararmeajn bazojn sur Jeju-insulo. Jeju-insulon proklamis Insulo de Paco la antaŭa prezidento de Suda Koreio, sed nun la insulon okupas sekurecfortoj je la unua fojo post la masakroj de 1948 kiujn plenumis la tiama SudKorea registaro influite de Usono.
Mia tria ekzemplo estas la sociologo İsmail Beşikçi kiu denove estas akuzata defendinte la rajtojn de la Kurdoj. Li jam pasigis grandan parton de sia vivo en karcero pro la sama akuzo. En la 1990-oj li estadis en karcero dum la Clinton-registaro provizis Turkion per grandskala militila helpo. La Turka militistaro tiam faris iujn el la plej kruelaj agoj de tiu tempo.
Sed neniu el ĉi tiuj okazoj ekzistas, laŭ la regantaj principoj. Kaj troviĝas multe pli da ekzemploj, multe tro multaj por esti listigeblaj ĉi tie.
Tiel estas ankaŭ nun. La supra artikolo diras tion, kion ni ĉiuj scias: ke Usono pravas ĉar ĝi estas la plej forta kaj daŭra venkanto malgraŭ la teruraĵoj kiujn ĝi kaŭzas en la mondo. Bedaŭrinde, se ne ekzistus Usono, estus iu alia. La objektiva malbono kreata de USono nuntempe ne estas la malbonfaroj kontraŭ la homrajtoj kaj ofte popolrajtoj, sed la fakto ke tion ili faras defendante siajn ekonomi-filozofiajn principojn kiel nepridubindan veron por kiu Usono devas oferi kaj aliajn kaj la proprajn homojn.
Kaj tiuj principoj de la novliberalismo enkondukita de Reagan kondukis al stato en kiu granda plimulto da malriĉaj landoj iĝis en neelirebla stato rilate la ŝuldojn kaj ekspluatadon kaj ĝenerale al tendenco komplete detrui la ekologian ekvilibron de la mondo, sekve kondukas al la mondokatastrofo.
Kiu kontraŭstaros tiun nebrideblan monstron?