Arthur Koestler kaj Esperanto
Do lingvo ŝajnas esti unu el la ĉefaj kaŭzoj, eble la ĉefa kaŭzo, pro kiu la disigaj fortoj ĉiam estis pli grandaj ol la unuigaj fortoj en nia specio. Oni eĉ povas demandi ĉu la termino "specio" estas aplikebla al la homo. Mi menciis ke [Konrad] Lorenz atribuis grandan gravecon al la instinkta tabuo de bestoj kontraŭ mortigado de samspecianoj; tamen oni povas argumenti ke grekoj mortigantaj barbarojn, maŭroj mortigantaj kristanajn hundojn ne perceptis siajn viktimojn kiel siajn samspecianojn. Aristotelo eksplicite diris ke "al la sklavo komplete forestas ĉia ajn rezonkapablo"; la termino bar-baro imitas la babilaĵon de fremdulo aŭ la bojadon de hundo; honestaj nazioj kredis ke judoj estas subhomoj -- ne homoj, sed homedoj. Homoj multe pli varias fiziologie kaj kondute ol iu besta specio (krom la endomigitaj produktoj de selekta bredado); kaj la lingvo, anstataŭ kontraŭagi al enspeciaj tensioj kaj fratmortigaj tendencoj, pliigas ilian insidecon. Estas groteska paradokso ke ni havas komuniksatelitojn kapablajn vidigi kaj aŭdigi mesaĝon al la tuta planedo, sed forestas tutplaneda lingvo kapabla komprenigi ĝin. Eĉ pli strange estas ke krom kelkaj fidelaj [stalwart] Esperantistoj, nek Unesko nek iu alia internacia instanco serioze klopodis por antaŭenigi universalan lingvafrankon -- kian havas la delfenoj.(Similan sintenon li esprimis en la esearo "Janus: a summing up" de 1978, kie la Esperantistoj estas nomitaj "valiant", t.e. bravaj).
Intertempe progresis la scienco, kaj jam estas klare ke delfenoj ne vere havas lingvon, ĉar ili ne kapablas generi frazojn. Nur temas pri la kapablo ligi difinitan sonon kun difinita individuo, do delfenoj iusence konas proprajn nomojn. Koester same eraras pri la varieco de la homa fiziologio; la homo estas tre juna specio kaj ĝia gena varieco estas malgranda kompare al tiu de la ĉimpanzo, la plej proksima parenco de nia specio. Sed notu bone ke ankaŭ la Esperantistoj intertempe progresis. Koestler absolute ne estis stultulo, sed tiu "unuigismo" kiun li ĉi tie aprobas kaj ne tute malprave atribuas al la tiamaj Esperantistoj, al ni nuntempe impresas pli kaj pli naiva. Kreskis la konscio ke necesas diverseco apud kaj kun la sopirata unueco, kaj se Esperanto estas bona ideo, tio estas ĉar ĝi povas kontentigi ambaŭ flankojn.
Sed Koestler ankaŭ okupiĝis pri aspektoj de la afero kiujn la Esperantistoj dum longa tempo tute neglektis. En alia eseo de 1969, "Can psychiatrists be trusted?" (Ĉu psikiatroj estas fideblaj?, same represita en The heel of Achilles) li skribas jene:
Psikolingvistiko, tiusence kiel Chomsky kaj lia skolo uzas tiun terminon, estas nova branĉo de psikologio kiu je la unua fojo provas ekataki la problemon de tio kiel la infano aĝiĝinte kvar jarojn kapablis akiri la gigante kompleksajn regulojn kaj strategiojn de la lingvo, kiel ĝi povas produkti frazojn kiujn ĝi neniam antaŭe aŭdis, kaj manipuli sintaksan kaj semantikan maŝinaron kies funkcimaniero estas komplete nekonata al la infano -- same kiel al la plenkreskulo. Dum pli ol jarcento, la akademia psikologio ne nur malsukcesis ektrakti tiun problemon, sed eĉ vidi la problemon. Sed la neŭrokirurgo kaj psikiatro estis puŝpremita en ĝin; kaj li devis provi establi sencon el la diversaj bizaraj tipoj de afazioj kaj rilataj malsanoj, ricevante nenian helpon de la psikologo. Tute male, oni povas diri kun nur malmulte da troigo ke estis la neŭrokirurgio kiu instruis al la psikologo tiun malmultan realan scion kiun tiu havas pri la mekanismoj de lingvo kaj memoro.Ankaŭ ĉi tie multe progresis la scienco, aŭ pli precize: la lingvistiko kiel psikologia kaj racia scienco. Sed malkiel la biologiaj ekzemploj supre, tiuj progresoj ne multe diskoniĝis, do la Esperantistoj ne estas la solaj neglektantoj.
Sed ni estas la plej gravaj neglektantoj. Se ni deziras ke homoj prenu la problemon de internacia lingvo serioze, ni bezonas damne bonajn lingvistikajn argumentojn por tio. Sed por ke lingvistikaj argumentoj estu seriozaj, necesas ke la lingvo mem estu perceptata kiel serioza fenomeno. Aliaj ol ni ne bezonas ke lingvo estu io serioza, ĉar ĉe aliaj la lingvo ĉiam submetiĝas al io perceptata kiel pli grava, tipe la nacia gloro aŭ adaptiĝo al la aktualaj internaciaj fortorilatoj. Male la Esperantistoj: Se ni deziras vidi nin mem kiel homaranojn, necesas ke ni vidu kaj vidigu la lingvon ĉe la individua homo, anstataŭ en la socio kiel nun -- kaj necesas komenci hieraŭ.