Mallongega enkonduko
La serio
La libretoj de la serio A Very Short Introduction ampleksas de 96 ĝis 224 paĝojn, plejparte inter 120 kaj 180. Preskaŭ ĉiuj havas en la finaj paĝoj sugestojn por plua legado. Kvankam la aŭtoroj povas prezenti sian personan vidpunkton, la libroj estas prezentataj kiel “kompletaj kaj ekvilibraj”, tamen pensinstigaj.
Aktuale estas 341 libroj en la serio, dum 26 pliaj (krom kvin ĝisdatigitaj eldonoj) estos laŭplane eldonitaj dum 2014. La eldonejo deklaris ke la serio “kovros ĉiun gravan akademian fakon, ofertante al ĉiu studemulo alireblan kaj abundan referencan libraron”.
La serio montriĝis komerce tre sukcesa, kaj libroj el ĝi estas tradukitaj en pli ol 25 lingvojn. La enhavo taŭgas same bone por helpi al juna studento trovi sian specialaĵon kaj por larĝigi la kulturon de tre granda legantaro. Tamen oni devas konstati ke estas forta inklino al Britaj interesoj en la eldon-politiko de la “Oksforda Universitata Presejo” (mallonge OUP). Rigardu ekzemple la titolojn de tiuj libretoj kiujn la eldonejo klasas kiel prihistoriajn (entute 61 ĝis nun). En tiu listo estas unu pri Afrika historio, 4 pri Usono kaj 9 pri diversaj periodoj de la Britia historio. Entute 18 titolojn (aŭ 20, se oni volas inkluzivi la unuan mondmiliton kaj la malvarman militon) oni povas kalkuli kiel prezentojn de Eŭropaj historieroj, sed ne troviĝas – ankoraŭ? – ĝenerala Eŭropa historio en ĉi tiu serio. Ankaŭ pri la historio de IberAmeriko la mankoj estas pli senteblaj ol la kovroj, kaj ekzemple la historion de Hindio oni devas serĉi duloke: jen en biografio pri Gandhi, jen en libro pri imperiismo ĝenerale.
Oni do facile povus skizi kiamaniere Esperantlingva mondo plifaciligus al OUP fari pli ekvilibran serion por la monda merkato, kaj kiel la eldonejoj en alilingvaj landoj konkurencus kun ĝi laŭ pli justaj kondiĉoj. Sed antaŭ ol revi pri lingve pli bona mondo, indas ekzameni kiamaniere la libroj de ĉi tiu serio traktas la demandon de internacia lingvo, kaj, se ili kiel atendite tute ne tuŝas ĝin, kian koncepton ili prezentas pri lingvo ĝenerale.
Fakte, per Guglo Libroj rapide evidentiĝas ke Esperanto estas menciita eĉ en kvar el la seriaj libroj:
-
Unue, en “Dada kaj la superrealismo” de David Hopkins (2004), kiel metaforo pri la internaciismo de la dadaistoj;
-
Due, en “Homaj rajtoj” de Andrew Clapham (2007), kiu informas ke libro de H.G. Wells el 1940, kiu preparis la UN-deklaracion post la milito, estis tradukita interalie en Esperanton;
-
Trie, en “Skriboj kaj skribado” de Andrew Robinson (2009), kiu mencias ke Vikipedio havas version ankaŭ en Esperanto, “la artefarita lingvo esperplene elpensita en 1887 kiel komunikilo inter personoj ĉiulingvaj”, kaj
-
Kvare, en “Lingvoj” de Stephen Anderson (2012) , kiun ni analizos pli detale ĉi-sube.
La subgrupo Lingvo kaj Lingvistiko de la serio enhavas nur tri verkojn krom tiuj de Robinson kaj Anderson: “Lingvistiko” de P. H. Matthews (2003), “Vortaroj” de Lynda Mugglestone (2011), kaj “Sociolingvistiko” de John Edwards, laŭtakse aperonta en Aŭgusto ĉi-jare. Mi pruntis biblioteke la verkojn de Matthews kaj Anderson kaj studis ilin atente. Ili havas po 135 paĝojn kaj do longecon averaĝan de la serio.
Enkonduke pri lingvistiko
La verko de Matthews... ne, ne estas tiu kiu mencias Esperanton. Ne, vi ne povas havi Anderson-on jam nun, la deserto venos nur poste – unue manĝu viajn legomojn! Do:
La verko de Matthews montras la grandan diversecon de lingvistikaj temoj. Ekzemple ĉapitro 4 temas pri “lingvaj familioj”, kaj tiuterene fakte apenaŭ okazis io epokfara post la 19-a jarcento, dum koncerne la temon “la lingvo kaj la cerbo”, kiu estas la titolo de la naŭa kaj lasta ĉapitro, la horizonto kreskas ĉiumonate. Jam en la unua ĉapitro la aŭtoro atentigas ke lingvistiko situas ambaŭflanke de la “institucia fendo” inter natursciencoj kaj homsciencoj (Angle “science” kaj “humanities”):
Iuj lingvistoj, ekzemple, estas lingvohistoriistoj; aliaj laboras tute intime kun filozofoj. [Lingvistiko] havas ligojn ankaŭ al la “sociaj” sciencoj, precipe sociologio kaj antropologio. Tamen ĝi havas ankaŭ sian natursciencan flankon, precipe en la studo de parolsonoj kaj kiel tiuj estas produktataj kaj perceptataj.
Distingado inter “natursciencoj” kaj “homsciencoj” lastinstance estas nenio krom konfuzaĵo. Ĉar kio estas la studo de la lingvo se ne “naturscienco”, ankoraŭfoje praktikata de internuloj, pri io kio estas kerne “homa”?
La distingon inter “internuloj” kaj “eksteruloj” Matthews pli frue en la ĉapitro uzis pri respektive homoj, kiuj scias ke ili parolas multajn lingvojn, kaj imagaj eksterteranoj, kiuj esplorus la homojn kaj ilian lingvon en singularo. La distingo revenas en la lasta ĉapitro: la lingvon, kiun ni ja mem konscie aplikas, ni priskribas “de interne”, sed ni ne scias kiamaniere la cerbo funkcias; cerbolingvistikon ni tiusence esploras “de ekstere”.
La libro de Matthews estas tre informa, sed iel nekohera. Li provas esti neŭtrala inter Ĉomskia kaj ne-Ĉomskia lingvistiko – ekzemple la imagaj eksterteranoj estas evidente Ĉomskia metaforo – sed kvankam li pretas koncedi ke oni uzas la lingvon por multaj aliaj aferoj krom komuniki, tamen li uzas komunikadon kiel fundamentan klarigilon pri la lingvo, kio laŭ Ĉomskiana vidpunkto estas grava eraro. Li ankaŭ konkludas, iom tro Sapir-Whorf-hipotezeme, ke la Celtaloj (Majaa tribo) estas majstraj birantoj ĉar ilia lingvo devigas ilin esprimi ĉiun pozicion laŭ la kompasaj direktoj; ĉu ne estus pli konkludinde ke la Celtaloj emas esprimi ĉiun ajn pozicion laŭ la kompasaj direktoj pro tio ke tia orientiĝo ial estas fundamenta ero de la Celtala kulturo?
Al la lingvistiko kiel tuto, almenaŭ tia kia Matthews konceptas ĝin, apenaŭ ankoraŭ eblas skribi koheran enkondukon. Necesas limigi la temon kaj fari enkondukojn el pluraj flankoj (ekzemple po unu “internula” kaj “eksterula”). Tial OUP faris bone lanĉante la volumon “Lingvoj” kaj la aperontan “Sociolingvistiko”.
Enkonduke pri lingvoj
Unu el la ĉapitroj de Matthews nomiĝas “Glorado de diverseco”, kaj same kiel la plimulto de lingvistoj li tre bedaŭras la malaperadon de interesaj esplorobjektoj. La sama sento – kaj nombro da aliaj elementoj – ripetiĝas en la libro Lingvoj de Stephen R. Anderson. Anstataŭ provi ampleksi la tutan nekoheran sciencon de lingvistiko, Anderson metis antaŭ si la pli simplan demandon, kiom da lingvoj ekzistas, kromdemandante ĉu oni ankoraŭ malkovras novajn, kaj kial tiom da ili malaperas.
El tio rezultis multe pli fokusa legaĵo ol tiu de Matthews. Precipe plaĉis al mi kiel li atentigis ke en la regiono de la norda makula strigo, endanĝerigita birdo de nord-okcidenta Usono, efektive loĝas malpli da parolantoj de Indianaj lingvoj ol da strigoj! Malgraŭ tio la Usonaj amaskomunikiloj plenas de raportoj pri la sorto de la strigoj, dum pri tiu de la lingvoparolantoj ili restas praktike mutaj. Anderson ankaŭ estas multe pli klara (kvankam ne perfekte tia) pri la avantaĝoj de plurlingveco por aliaj krom la lingvistoj.
Se oni konas la orientiĝon al plurlingvismo, kiu ĉiam pli karakterizas almenaŭ la eliton de la Esperanto-movado dum eble la lasta kvardeko da jaroj, oni povus espereti ke Anderson rekomendus universalan minimuman trilingvismon: loka dialekto, nacie normigita idiomo, mondnivele lingvo internacia. Nu, Esperanto ne estas menciita en la indekso, do oni ne eklegas kun tro granda espero. Sed tiam subite aperas la jeno (en traduko):
Imagu, kiel iuj dezirus, ke [la lingva] varieco magie eliminiĝus en unu momento. Prezentu al vi, tio estas, ke pro frapo de lingvistika sorĉo, ĉiuj en la mondo subite parolas ekzakte la saman formon de iu lingvo, ekzemple Esperanto. Ignoru la demandon ĉu tio estas bona aŭ malbona afero, ĉu scio perdiĝos, kaj tiel plu. Nur imagu la situacion.
Kio, laŭ vi, okazos? Fakte, estas sufiĉe certe ke ene de, ni diru, 20 aŭ 30 jaroj, aperos lokaj diferencoj, tiel ke estos almenaŭ lokaj akĉentoj. Pro tio ke la mondo ŝanĝiĝas, kaj ĉar ĝi ŝanĝiĝas diversmaniere en diversaj kulturoj, alvenus novaj vortoj kaj esprimoj ligitaj al apartaj lokoj, sed ankaŭ estus iom malsamaj lokaj parolformoj. Ene de, ni diru, 50 jaroj ekestos klare malsamaj lokaj dialektoj, kaj tute certe post cento da jaroj kelkaj el ili estos tiel diferencaj inter si ke parolantoj de unu loko havos konsiderindan malfacilecon kompreni la parolon de tiuj de iuj aliaj lokoj. Depende de tio kiel tiuj diferencoj rilatos kun la sociaj kaj politikaj realaĵoj, baldaŭ estos kutime priparoli ilin kiel malsamajn lingvojn.
La idioteco de ĉi tiu aŭgurado tuj evidentiĝas se oni anstataŭ Esperanton kiel ekzemplon uzas lingvon pri kies ekzisto dubas neniu. La pliparto de vi, mia kara legantaro, kredeble rekonos la nomon Kylie Minogue, ne devante alklaki. Vi eble scias eĉ ke temas pri Aŭstralia popkanzonistino kiu siatempe famiĝis per rolado en la televida serio Neighbours (“Najbaroj”). Sed Aŭstralio estis koloniigita antaŭ jam ducento da jaroj, kaj laŭ mia scio oni ankoraŭ parolas la Anglan tie. Kiel longe ni devas atendi, ĝis la posteuloj de Kylie Minogue devos lerni efektive novan lingvon por famiĝi en Britio per memverkitaj kanzonoj? 500 jarojn? 1000? 50 000? Tion oni ne povas antaŭdiri, ĉar tio plene dependas de tiuj “sociaj kaj politikaj realaĵoj”, kiujn Anderson ne specifas, sed nur lasas minaci en la fono.
Kaj tio ne estas ĉio! Post necesa kaj prava atentigo ke lingva kaj biologia parenceco estas du malsamaj aferoj, Anderson denove mencias Esperanton:
Sed kial la lingvoj devas ŝanĝiĝi? Kial la parolantoj de nia hipoteza scenaro ne simple plu paroladus tiun specon de Esperanto kiun ili estus ekhavintaj en la magia momento? La fakto estas, eĉ se oni ignoras ekzemple ŝanĝojn en la vortaro pro la teknika kaj socia evoluo, ke la lingvo konstante ŝanĝiĝas. Estas multaj diversaj kaŭzoj de tio, kaj la serĉado de tuteca klarigo estas afero de la historia lingvistiko.
Oni povas demandi sin ĉu la limigo al historia lingvistiko ne estos malavantaĝo; klarigo de la ŝajne neevitebla lingvoŝanĝiĝado ja devas montri kiel ĝi kreskas el la samtempa varieco de unu sama idiomo. (Tion la sociolingvisto William Labov fakte brile efektivigis en NovJorko jam en 1966, kaj li estas menciita pli amplekse ĉe Matthews ol ĉe Anderson.) Anderson mem mencias tri faktorojn, preter la nespecifitaj “politikaj kaj sociaj”:
-
Geografio. Bone, se estas nenia interkomunikiĝo, tiam la apartaj homgrupoj ne povas akordigi sian lingvoevoluon; sed tiun klarigon ekdetruis jam Kolumbo kaj Magelano. Ĝi ne validas en la hodiaŭa mondo.
-
Artikulacia simpliĝo. Ne tre kredinda klarigo. Ekzemple la Rusa lingvo estas plena de “neprononceblaj” konsonant-amasiĝoj ĉar la praRusoj “ne emis” elprononci la mallongajn i kaj u. Neniu gepatra lingvo estas pli aŭ malpli simpla ol alia lingvo; sed eĉ tiam estas penseble ke iuj lingvoj estas pli facile instrueblaj ol aliaj, pro sociolingvistikaj kaŭzoj se ne pro pure gramatikaj.
-
Reinterpreto de la aŭditaĵo. Jen fine kredinda klarigo. Se ekzemple iuj praRusoj reinterpretis la mallongajn i kaj u de la ĝistiama lingvo kiel respektive moligon kaj malmoligon de la antaŭa konsonanto, ili plu parolis la saman lingvon kiel siaj gepatroj, nur en apenaŭ perceptebla alia vario. Sed notu ke tia klarigo faras la unuecon de la homa lingvo multe pli esenca kaj grava – krom se oni kredas poligenezon, la ideon ke la homa lingvo ekestis en pluraj lokoj sendepende. Poligenezo ne plu ĝuas intelektan respektindecon, kvankam Matthews ŝajnas iom nerapidema koncedi tion. Aliflanke la lasta subĉapitro ĉe Anderson, tre laŭdinde, titoliĝas “La unueco de la homa lingvo”.
Estas vere mirinde kiel ofte eĉ tre kapablaj lingvistoj – kaj tiaj estas kaj Matthews kaj Anderson – subite malŝaltas la cerbon se la temo estas Esperanto. Tamen, ne nur Esperanto: Neniu enkonduko al lingvistiko povas bagateligi aŭ misprezenti Esperanton kaj ne samtempe distordi kernajn elementojn de la lingvistiko. La pruvo estas ke Anderson ne devis paroli pri Esperanto kaj sekve diris idiotaĵon; inverse, li bezonis idiotan argumenton kaj tial enkapiĝis al li Esperanto. Li unuflanke bezonis valorigi diversecon, sed aliflanke ne kuraĝis tro defii la regantan idealon de imperia unulingvismo. Sekve li devis prezenti disdialektiĝon kiel neeviteblan, naturan rezulton de la lingvoevoluo – kvankam niatempe la lingvoevoluo okazas en la plej multaj lokoj kiel samdialektiĝo, ekzemple per disvastiĝo de ĉefurbaj dialektaj trajtoj en la parollingvon de ĉiam pli vastaj rondoj da junaj provincanoj. Se oni volas redirekti la evoluon, protektante kaj evoluigante la diversecon de lingvoj kaj dialektoj, tiam Esperanto estas necesa elemento de la laboro.
Kaj mi denove ekmiris pri la jena frazo de Anderson:
"Estas multaj diversaj kaŭzoj de tio [= lingvoŝanĝiĝo - C.B.], kaj la serĉado de tuteca klarigo estas afero de la historia lingvistiko."
Kiel hindeŭropisto mi povas raporti, ke mi ne konas eĉ unu historian lingviston, kiu vere provas trovi klarigon de lingvoŝanĝiĝo. Oni simple akceptas la fakton, ke ĝi okazas.