Esperantista kvanto imprese kreskis en Tunizio !
de krokodilo
—
Laste modifita:
2009-02-22 20:34
ŝerco (erariga novaĵo)
« Tunizio : Esperantistoj, el kiuj brilega Youssef Msakni, superis malfacilaĵojn. »
Gazetaro (Tuniso)
http://fr.allafrica.com/stories/200811240944.html
Kaj fi al diskreteco, ĉi tiuj esperantistoj fieras pri sia identeco. Tio varmigas nian ĥoron :
« Fieraj pri ilia esperanteco »
http://www.facebook.com/video/video.php?v=8765933363&oid;=8673424901
Ili eĉ feliĉas :
« En festa kaj malstreĉtita etoso... (pli)»
http://www.truveo.com/Supporters-esp%C3%A9rantistes-SDF-FranceTunisie-P2/id/743656112
Ili nun tiom multas en Tunizio, ke oni eĉ parolas pri popolo :
« La portalo de esperantista popolo eksterlande»
http://www.e-s-f.org/
Estas eĉ « Batalantaj Esperantistoj »
http://tuniblogs.com/post-tag/esperantistes-militants/
Sed, dum kresko de entuziasmo ĉe francaj esperantistoj pro ĉi tiu subita kaj neatendita multobliĝo de esperantistoj aliflanke de Mediteraneo, la vero ekaperis : ĉiuj tiuj novaj esperantistoj estas subtenantoj de Tunisa piedpilka teamo, la Sporta Espero de Tuniso !
http://toonsien.blogspot.com/2006/08/lesprance-sportive-de-tunis.html
Retpaĝaro de esperantaj subtenantoj
http://forum.esperantistes.com/
Nu ek ! Ni superu nian elreviĝon, kaj bondeziru grandajn piedpilkajn ĝojojn al tiuj netipaj parencoj. Eble iam kelkaj el ili, mise alklakante (kiel ni) esperantistan paĝaron - malsimilan al tiu, kiu estis supozita - aliros Esperanton, scivolemaj pri tiu ĉi internacia lingvo ! Finfine, ĉu ni ĉiuj ne estas esperantaj homoj ?
(Laŭ la novaĵo, legita en esperantista regiona franca ĵurnalo « La informilo »)