Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Mortintaj E-retpaĝoj (post forpaso de ĝiaj kreintoj) / Solvoj kontraŭ malapero de esperantaj paĝoj

Solvoj kontraŭ malapero de esperantaj paĝoj

de Dario Rodriguez Laste modifita: 2008-07-21 23:08
Okaze de la provizora malapero de la E-librejo, pro paneo de la komputilo en kiu Janko Luin gastigas tiun nemalhaveblan juvelon de la esperanta reto, kreitan far sia forpasinta patro Franko Luin, mi deziras veki polemikon pri la probableco ke kelkaj aliaj valoregaj esperantaj retpaĝaroj malaperu pro diversaj cirkonstancoj, precipe pro la forpaso de ties subtenantoj. Mi atentigis en SCE pri la paĝoj de Wouter F. Pilger, kiuj enhavas valoregajn vortarojn, i.a. pri bestoj kaj plantoj; ankaŭ pri la literaturaj paĝoj de Don Harlow kaj de Claude Piron. En tiu forumo, Lee Miller trankviligis nin rilate al la paĝaro de Don Harlow: "Pri la retejo de Don Harlow, kelkaj homoj prizorgas la laboron por certigi ĝian travivon. Dume, la malnova retejo ankoraŭ funkcias". Ŝajne, la familio Pilger garantiis la pluekziston de retpaĝaro kreita far Wouter. Sed mi konstatis konsternite la malaperon de la "Pironejo". Kaj revenante al la komenco de mia artikolo: oni ne scias dum kiom da tempo la esperantistaro estos senigita de la E-librejo. Janko Luin informis: "Esperantujo.org por mi estas hobia projekto, kaj mi do faras tiun konstruadon nur kiam mi havas tempon kaj energion. Tial mi ne povas doni iun daton por ĝia reveno" Jen mia utopia propono: ke iam ekzistu iu superkomputilo regata far prestiĝa esperanta institucio en kiu oni gastigu valorajn E-retpaĝarojn kiuj riskas malaperi pro diversaj cirkonstancoj, ĉefe pro la forpaso de ties subtenantoj.
jxeromo
jxeromo diras:
2008-07-22 14:28
raporto.info malpleniĝis. iu informas en ĝi je 2008-06-13 ke "la malnova informaro, inkluzive jam enmetitaj [...] raporto(j), komento(j), ktp. estas perditaj". gxangalo.com ankoraŭ estas atingebla. ne estas klare, ĉu la malnovaj artikoloj de radio polonia transkonserviĝis kiam ĝi reorganiziĝis...

iuj ŝtataj bibliotekoj jam agas por kolektado de interretaĵoj. esperantaj retejoj publikigas, sed malmulte zorgas pri longtempa konservado. nur projekto gutenberg kaj steb iom klare atentas tion


Licxjo
Licxjo diras:
2008-07-22 16:56
Mi konsentas pri la bedauro ke malaperas diversaj rimedoj el la interreto; foje temas pri tragedio (almenau preskau). Sed parte tio estas la naturo de interreto, ke "materialoj" en ghi ne estas el materio, kaj estas pli efemeraj ol ni kutime pensas. Oni ne supozu ke tio, kio estas tie hodiau estos tie morgau.

Mi same bedauras la malaperon de gravaj libroj, do la afero ne rilatas nur al interreto. Ekzemple, nuntempe en la anglaparolanta mondo ne estas haveblaj la vortaroj de John Wells au Montagu Butler, la utila ech se malnova "Teach Yourself Esperanto", kc. Nun PV ne estas en la merkato, kaj se vi legus la liston de William Auld pri legindaj verkoj vi vidus ke multajn oni ne povas trovi sen multe da peno.

La solvo devas esti individua; ne vere estas iuj "ili". Ghenerale, lau mia takso, mankas homforto por realigi projektojn . . . estas facile diri "Ho, iu devus reeldoni la vortaron de Butler" (mi mem ja diris tion), sed kiu, precize? Per kiaj monrimedoj? Kiel enmerkatigi? Kiom da espero regajni la elspezojn? Malfacile diri.

La laboron pri la retejo de Don Harlow faras kelkaj individuoj kiuj feliche shajne sukcesos. Pri la eLibrejo, kiu scias? Temas pri privata projekto de privata persono, kaj li rajtas fari (au ne fari) kion ajn li volas.

La bildo estas miksita--espero pri kelkaj aferoj, malespero pri aliaj.

Lee
jxeromo
jxeromo diras:
2008-07-23 15:45
mi kredas tamen, ke konstatismo ne sufiĉas. iom pli iniciateme ni povas atentigi en retgrupoj, en informiloj kaj per rekta parolo al aŭtoroj, ke estus bone...

... se aŭtoroj de interesaj paĝaroj permesus kopiadon al diversaj lokoj, kiel okazas ekzemple pri komputada leksikono;

... se paĝaroj eldoniĝus libre, kiel okazis antaŭnelonge pri pmeg;

... se aŭtoroj permesus al projekto gutenberg enpreni iliajn tekstojn, kiel afable faris georgo kamaĉo;

... se oni farus lumdiskojn kun materialo el interreto kiel siatempe en "esperom" aŭ en pli nova "esperanto lingvo nekonata";

... se esperantic studies foundation aŭ alia institucio subvencius la normadon kaj kunigon en sekuraj retlokoj de ekzemple terminaroj aŭ aliaj materialoj, kiuj ekzistas dise en ajnaj retejoj...
boriso
boriso diras:
2008-07-23 17:55
Saluton !

Dankon Jxeromo pro viaj tre bonaj ideoj.

Eble vi jam scias, ekzistas almenaux du retejoj kiuj konservas kaj disponigas esperantajn gazetojn : www.gazetotekolanti.com kaj www.gazetejo.org. La duan mi mem prilaboris antaux iom malpli ol unu jaro. Nuna problemo tamen estas ke, kvankam la retejo ebligas enmeton de enhavo fare de ajna gazeto-redaktisto aux kunlaboranto, dauxre mi mem devas dauxre trasercxi interreton kaj enmeti pli ol 95% (cxu ecx 99%) ol la gazetoj trovitaj.

En la venontaj monatoj, mi planas krei per modernaj iloj (uzante la CMS-on Drupal) iom pli ampleksan retejon pri esperanta literaturo, kiu iel similus al www.gazetejo.org sed ankaux inspirigxos el retaj libro-katalogoj kaj aliaj pagxaroj. Mi plej volonte akceptas kunlaboroproponojn, kaj esperas ke auxtoroj kaj retemulaj esperantistoj emos ricxigi tiun retejon per libra enhavo, ktp.

/boriso
boris.legault cxe gmail.com
Jorge
Jorge diras:
2008-07-25 18:29
Antau ol komenci novan retejon, bonvolu konatighi kun OLE, la retejo de Sten Johansson:

http://esperanto.net/literaturo/index.html
Sten
Sten diras:
2008-07-27 18:03
Se iu volas fari kopion aŭ spegulaĵon de OLE, esperanto.net/literaturo, do oni bonvolu fari. Temas pri 2300 dosieroj de sume 26 MB. Se necesas permeso, do jen mia permeso.

Eble oni prefere zorgu pri la tuta esperanto.net.
Jorge
Jorge diras:
2008-07-29 10:25
http://www.librejo.com/enciklopedio/index.html
Jorge
Jorge diras:
2008-10-28 10:51
Hieraŭ mi petis de la Nacia Biblioteko de Hispanujo, ke ĝi aĉetu ekzemplero(j)n de CEOLE, la anglalingva Konciza Enciklopedio pri la Originala Literaturo en Esperanto, de Geoffrey Sutton. Estus bone, se ĉie tra la mondo oni petus gravajn bibliotekojn, ekzemple naciajn aŭ universitatajn, fari same. Fakte, des pli bone estus, se iu kunordigus tian kampanjon.
Jorge
Jorge diras:
2009-03-18 19:16
CEOLE jam troviĝas en la Nacia Biblioteko de Hispanujo kaj en ĉi ties reta katalogo:

http://catalogo.bne.es/uhtbin/cgisirsi/NQJSO9aaPT/BNMADRID/277993107/123

Estus tre bone, se ĉie tra la mondo oni petus gravajn bibliotekojn, ekzemple naciajn aŭ universitatajn, aĉeti ĝin.
Jorge
Jorge diras:
2009-12-10 18:20
Helpe de la sekva Worldcat-ligo, eblas eltrovi kiuj 22 bibliotekoj en kiuj landoj havas ekzempleron de la Enciklopedio de Geoffrey Sutton:

http://www.worldcat.org/isbn/1595690905

La plej multaj achetis ghin (krom nur 2 au 3 bibliotekoj, kiuj ricevis ghin senpage de la eldonejo). Mondial, bedaurinde sed evidente, ne povas sendi senkostan ekzempleron al chiu grava bibliotekto de chiu lando.

Cetere, kial oni ne kutimas igi sian (nacian) bibliotekon mendi esperantajn librojn?
Jorge
Jorge diras:
2008-12-19 22:30
Per spione ruza programeto pruntita de CIA mi ricevis nerekte tra la reto ne tro fermitan leteron de Haupenthal* al Carlo Minnaja. Se juĝi laŭ ĝia punkto n-ro 8, la aŭtoro ne kontraŭas ĝian publikigon. Do, jen ĝi:

«Kara Carlo.

Lige kun la "Nefermita letero al Geoffrey Sutton" (http://www.esperantio.net/index.php?id=748) de Valerio Ari mi sciigas jenon:

1. Mi bone komprenas (kaj akceptas kiel lian rajton), ke (kun)autoro propagandas sian propran verkon, ech se ghi ankorau ne aperis.

2. Mi ne komprenas, ke chi propagandon li kombinas kun senbazaj atakoj ne nur kontrau la autoro de alia verko (chi-kaze S-ro Sutton), ties eldonisto kaj "certa pseudoliteratura koterio al li kuplita" (lau mia scio, la Beletran Almanakon kunredaktas S-roj Camacho, Dasgupta kaj Ertl kaj al la autoroj de S-ro Becker apartenas i.a. Baldur Ragnarsson).

3. La verko de S-ro Sutton sendube ne estras "kvodlibeto de alies recenzoj", sed ja sobra prezento de faktoj. Ke li inkluzivas recenzojn kaj literaturajn studojn montras, ke li laupove konsideris la literaturan recepcion okazintan kaj sin mem detenis de (subjektivaj) jughoj.

4. Se Ari skribas "mi ne epitetas vian verkon 'azorinajho inter la literaturaj enciklopedioj'", en efektiveco, per chi plumpa retoriko, li volas sugestii ghuste tion. Tio estas fia kaj malica kaj memorigas pri jugho esprimita de Jorge Camacho (tiam sub la nom-formo Georgo Kamacho): "Por mi estas nenia problemo aserti, ke Giorgio Silfer estas fiulo, krom stultulo kaj dando." (La Kancerkliniko 1994: 71, p. 24).

5. La fakto, ke Ari "ne pro egocentrismo" elektis la specimenon verkitan de Sutton pri "Giorgio Silfer" konfirmas, ke efektive li restas dando el la regha hundejo kaj memorigas pri lia dua "disertacio" per kiu li doktorighis i.a. pri si mem. Se tio ne estas narcisismo absoluta, ni povas sendi diablen chian psikologion...

6. Vin mi plu volonte helpos en via laboro por la verkata literatur-historio: tion mi shuldas al multaj komplezoj ricevitaj de vi tra la jaroj, al la granda respekto kiun mi havas por viaj verkoj kaj al niaj long-jaraj interrilatoj.

7. Vi estas kaj restas libera kunlabori kun kiu ajn, kun dio kaj diablo, kun zamenhofoj kaj bofrontoj, kun kristanoj, hebreoj kaj islamanoj. Ne pri tio temas. Temas simple pri tio, ke via kunautoro provas chion treti en la koton kio ne venas el lia propra stalo. Mi mem ne estas membro de kiu ajn Esperanta organizo, sekve ne bezonas defendi iun. Sed kiam mi legas la konstantajn vitriolojn de Ari, mi memoras pri frua impreso mia, nome, ke Esperanto estas deinterne pli facile ruinigebla ol deekstere. Per sia konduto Silfer liveras konstantan municion...

8. Char chi leteron mi sendos al kelkaj miaj korespondantoj (kiujn mi autorizas diskonigi au maldiskonigi ghin), mi konscias, ke ghi atingos ankau la kanalojn de L.K.M. kaj ke mi riskas kundividi la honoron de persona non grata au publike pendumighi skrote sur la chefplaco de la Civito.

9. Mi bedaurus, se la akcelighanta morala-intelekta disfalo de la t.n. Civito kondukus al genocideska aberacio.

10. Char vi estas persono super la tendaroj (kaj familiara en la tendaroj), mi petas, ke vi uzu vian influon por bridi L.K.M. en la intereso de la afero por kiu ni laboras (ech se chi afero estas senperspektiva).

Kun koraj salutoj

Reinhard


Reinhard Haupenthal»

* kies korespondanto mi NE estas jam de sufiĉe multaj jaroj.
** L.K.M. = Lia Konsula Moŝto
Jorge
Jorge diras:
2008-12-20 16:40
Parenteze, mia opinio pri Haupenthal mi neniom ŝanĝiĝis kompare kun tiu fine de la jena artikolo (el 1998 aŭ 1999):

http://www.geocities.com/al_fab_et_o/camacho/liturgifoir.html#fals
mirmal
mirmal diras:
2008-07-26 07:19
Mi jam plurfoje tamtamis pri la neceso konservi nian elektronikan riĉaĵon, lastfoje en Starto:

Ni bezonas grandskalan elektronikan arkivadon

Nia movado ne posedas tian literaturan riĉaĵon kiel la naciaj lingvoj, sed tiom pli gravas konservi ĉion, kio estas farita kaj farata. Ni jam kutimiĝis, ke estas morala devo kaj saĝo sendi niajn paperajn librojn almenaŭ al la plej grandaj bibliotekoj (Vieno, Roterdamo, Aalen k.s.), por ke ili konserviĝu por la sekvaj esperantistaj generacioj, sed ankoraŭ mankas konscio, ke same necesas sekurigi ankaŭ la elektronikajn materialojn. Speciale nun, kiam estas konstruataj retaj bibliotekoj en naciaj lingvoj, inter kiuj Esperanto ne rajtas perdiĝi, se ĝi volas plu vivi. La elektro­nikaj retaj bibliotekoj estas por nia movado aparte gravaj, ĉar ni ne havas la „paperan“ bibliotekon en ĉiu urbeto kaj vilaĝo kiel la naciaj lingvoj. Por niaj novaj varbitoj estas atingebla ĉefe tio, kion ili trovas en la reto.

En la privataj komputiloj de espe­rant­istoj ekzistas nun dekmiloj da elektroni­kaj esperantlingvaj tekstoj kaj ĉiujare kreiĝas mil novaj, ĉar ĉiu nova libro, broŝuro aŭ gazeto nun estas prilaborata komputile. Sed la aŭtoroj kaj redaktoroj ne havas eblon sendi siajn dosierojn al iu oficiala arkivo, kie ili estus pli sekuraj ol en ilia persona komputilo. Pro manko de oficiala arkivo multaj esperantistoj eĉ ne konscias, ke estus saĝe konservi kaj arkivi la komputile faritan laboron kaj ofte post presado de papera versio ili forviŝas la verkon el sia komputilo. Nur post kelkaj jaroj ili pro tio koleras kontraŭ si mem, kiam ili volas la verkon relabori kaj re­eldoni. Komputilo povas ankaŭ kolapsi, esti ŝtelita aŭ ĝia po­sedanto povas morti. La heredantoj savas librojn kaj manu­skriptojn, sed forgesas savi la elektronikajn verkojn en la komputilo, kiuj tiamaniere perdiĝas.

Mankas al ni oficiala elektronika arki­vo, al kiu la aŭtoroj povus sendi siajn verkojn por arkivado, kun indiko de kondiĉoj por eventuala publikigo. Kom­preneble, kiu eldonis paperan libron, ne deziras, ke la verko disvastiĝu elek­tronike antaŭ elĉerpiĝo de la eldon­kvanto, sed estus domaĝe la elektronikan version pro tio likvidi. Pluraj verkoj estas nun blokataj de aŭtoraj rajtoj, sed post kelkaj jaroj ili estos jam liberaj aŭ la aŭtoro povas doni aŭ vendi sian kon­senton kaj ĝis tiam necesas la elektro­nikan version arkivi, se ĝi ekzistas. Kelkaj verkoj povas en la arkivo atendi eldoniston, kiu estos volonta investi monon por papera eldono. Aliaj servu al specialistoj, kiuj plu daŭrigos ilian pri­laboron, ekzemple vortaroj kaj termin­aroj.

Por la arkivado sufiĉus du malmolaj diskoj (unu rezerva en kazo de kolapso) kaj ĉiu arkivita dosiero estus kom­pletigita per kondiĉaro, kiamaniere ĝin utiligi. Arkivi ankoraŭ ne signifas publikigi. Sendi siajn dosierojn ne estus devo, sed rajto. La arkivo ne povas troviĝi en privata loĝejo, sed en oficialaj instancoj, prefere pluraj, kiuj kunlaborus kaj helpus renovigi kolapsintan arkivon en alia instanco. Tiamaniere la mate­rialoj fariĝus preskaŭ neniigeblaj.

Estas plej urĝa tempo, ke ni ĉiuj konsciu pri la afero kaj serĉu rapidan solvon.

Miroslav Malovec

ArnoLagrange
ArnoLagrange diras:
2008-07-27 20:39
Miroslav trafe skizis kio farendas. Mi nur volas atentigi pri la rimedoj de Vikimedia Fondaĵo kiu apud Vikipedio proponas la projekton Vikilibroj http://eo.wikibooks.org/wiki/ Esperantaj verkoj povas tie ankaŭ esti konservitaj kondiĉe ke ili plenumas kopirajtajn postulojn de Vikimedio.
jxeromo
jxeromo diras:
2008-07-29 12:43
mi uzis vikilibrojn. ĝi tre bone taŭgas por unu- aŭ plurhome prilaborataj verkoj, kaj estas bedaŭrinde, ke ne pli da homoj uzas ĝin. por konservado ĝi ne taŭgas, kvankam iuj enmetis plenajn tradukaĵojn aŭ skanaĵojn: la diversaj paĝoj de verko ne havas unuecon (ili estas disaj dosieroj) kaj iu ajn povas modifi ion ajn. eĉ se modifoj estas postsekveblaj kaj nuligeblaj, ekzistas nenia homa garantio, ke io konserviĝas tie en neŝanĝebla stato.
jxeromo
jxeromo diras:
2008-07-29 12:37
tre bona plano. restanta problemo estas la komputa formo de tekstoj. ni ĉiuj scias, ke dosieroj el malnovaj tekstoprilaboriloj perdiĝas aŭ difektiĝas, kiam oni reprenas ilin post jaroj. iom da laboro estos necesa por unuecigi al laŭeble simpla kaj daŭrkapabla formo la kolektatajn tekstojn.
mirmal
mirmal diras:
2008-08-13 05:53
Retejoj de "paperaj" bibliotekoj prezentas ĉe ĉiu libro "bibliografian slipon" kun titolo, nomoj de la aŭtoro, tradukinto, eldoninto kaj informon, kiom da ekzempleroj troviĝas en deponejoj kaj filioj de la biblioteko. Projekto Gutenberg uzas similan manieron, sed anstataŭ informo pri deponejoj ĝi prezentas la verkon en diversaj elektronikaj formatoj (TXT, HTML, DOC, PDF ktp.). Simile povus procedi ankaŭ niaj arkivoj, same eblas prilabori ne nur librojn, sed ankaŭ fotojn, videojn, katalogojn, vortarojn ktp.
Jorge
Jorge diras:
2008-08-13 09:43
Estus bone, se la Biblioteko Hodler, en la CO de UEA, disponus retejon aŭ almenaŭ rete konsulteblan katalogon. Aŭ ĉu io tia jam ekzistas?
Jorge
Jorge diras:
2008-08-14 12:20
http://www.esperanto.es/hef/index.php?option=com_wrapper&view=wrapper&Itemid=172
Jorge
Jorge diras:
2009-09-26 10:46
En recenzo pri "Komputeko: Prikomputila terminokolekto" (Yves Nevelsteen, Partizánske: Espero, 2008) publikigita en La Ondo de Esperanto (2009/10 [180]), Sergio Pokrovskij skribas pri la traduko "e-book = retlibro", kiun li opinias erara:

<<Ne temas pri reta libro, temas pri libro enkomputila, kian oni povas legi ankau (kaj ech precipe) sen retkonekto. En KompLeks* mi provis uzi la radikon bit (perbita, bitigita) por esprimi la funkcion de la angla e- (electronic, digital): bitlibro ktp; eble ne tre sukcese; tamen retlibro ja nepre malkonvenas por la celata senco.>>

* KompLeks = "Komputada leksikono"

Efektive, dum "retlibro" taugas por vikilibroj, Projekto Gutenberg kaj por rete troveblaj podofoj (kiel tiuj neprinteblaj de la iama retejo esperanto.nu), "bitlibro" montrighas tre trafa por novaj inventajhoj kiel Kindle k.s.

Cetere, ankau en NPIV "bitigi" = "ciferecigi" ( = "dighitigi"). Eble do tiaj kunmetoj per bit- povas redoni bele, flue kaj kurte la saman signifon, kiun alie oni devas esprimi per antaumeto de la adjetivo "elektronika": elektronika libro = bitlibro; elektronika revuo = bitrevuo ktp. Por aliaj signifoj evidente oni povas plu uzi ret- (au ech ciber-): retkrimoj (chu sufiche klara?), retlernado ktp.
pistike65
pistike65 diras:
2009-09-26 13:29
eble ankaux germanoj ("Bitte, ein Bit!").

amoke
Istvan Ertl
mga
mga diras:
2009-09-27 14:39
Mi inklinas al alia koncepto de lingvo
en kiu oni preferas "hejmi" ol "esti
en la hejmo", "auxti" ol "iri per auxto",
"piani" ol "ludi per piano"...
Mi timas ke oni ankoraux ne bone komprenis
kiom supera estas la koncepto
"rugxi" rilate al "esti rugxa".
Nenio estas rugxa, sed rugxas, kaj tio
"nature" okazas nur en Esperanto"

Pri "e-libro": la libro ne estas "elektronika",
tio estas barbarajxo, sed ja bita.

Ni devas nepre esplori.
Vojon montras, ekzemple, la iro de cifereca al bita.

Ruldomo, rulsegxo, posxlibro, posxtelefono, bitlibro...
Jes, mi sxatas!

Miguel.
Gerrit
Gerrit diras:
2009-09-27 17:48
bitlibro - bone trafa esprimo, sonas plache kaj estas klare.
Gerrit Berveling
Joxemari
Joxemari diras:
2009-09-27 19:18
Rapida promeno, sen elĉerpa intenco, tra Vikipedio informas:

angle: electronic book
germane: elektronisches Buch
hispane: libro electrónico
eŭske: liburu elektronikoa
france: livre électronique
ruse: электронная книга
ĉeĥe: elektronická kniha
katalune: llibre electrònic
galege: libro electrónico
pole: książka elektroniczna
svede: elektronisk bok
nederlande: elektronische boek
portugale: livro electrónico
itale: libro elettronico
finne: sähköinen kirja
kroate: elektronička knjiga
turke: elektronik kitap
bosne: elektronska knjiga
norvege: elektronisk bok

Foje esperantistoj kredas nin la plej sentemaj, kaj nian lingvon la plej speciala ludilo en la mondo, kaj plaĉas al ni ŝulceskaj, bona-lingvismaj, malinternaciaj, kontraŭzamenhofaj, ortopediaj kaj nekompreneblaj ekzotaĵoj, ekz. “cifereca libro” aŭ “bita libro”. Jen bela maniero ridindigi esperanton, kaj nin mem, antaŭ la okuloj de iu ajn ekstera klerulo!
pistike65
pistike65 diras:
2009-09-27 20:51
"Sahkolibro", laux la finna, estus ecx pli idiosinkrazia.

Amoke
Istvan Ertl
mga
mga diras:
2009-09-27 20:59
Dankon Joxemari,

per via longa listo vi liveris
maron da nobla fiereco al mia esperanta koro.

Tiom da milionoj da homoj blinde imitantaj barbarajxon,
kaj jen esperantisto trovas simplan, bonegan solvon!
Jorge
Jorge diras:
2009-09-28 17:05
La finna fakte signifas "elektra libro". Chiuj tiuj dirmanieroj pausas la originalan anglalingvan formon, sed mi vetus, ke, kiel en la hispana, en plej multaj lingvoj oni uzas sentraduke ties kurtan varianton "e-book" (same pri "e-mail", "e-journal", "e-learning" k.a.). Nu, se la vortoj "retposhto" kaj "retmesagho" funkcias -- kial ne ankau "bitlibro"?
mga
mga diras:
2009-09-29 10:57
Mi jxus revenis el cxiovendejo.
Tie mi acxetis bit-televidilon
ekipitan per la tiel nomata "Surfaca Bit-Televido".

Mi pagis per kreditkarto, kaj,
por akceptado de la pago,
mi devis fari bit-subskribon per bit-skribilo.

Nature mi skribas nun tiujn du nomojn en Esperanto,
sed en la hispana mi ne povas fari la samon,
cxar mi ne scias
kiel oni nomas la bitskribilon en mia denaska lingvo.

La samon mi povas diri pri
la bit-sxlosilo kaj la bit-seruro de mia hotelcxambro

Sed cxi-posttagmeze mi promenos tra la urbo kun miaj bit-fotilo,
bit-horlogxo, bitagendo...

Mi faros bitfotojn pri la cxevojaj "trafikaj bit-sxildoj".

Mi simple kaj nature akceptis cxi mirindan bit-epokon!


pistike65
pistike65 diras:
2009-09-29 15:38
Bitfotilon mi acxetis,
prafotilon tuj forjxetis,
bitvidile inojn gvatis,
ilin bitmesagxe svatis,
bite tele-amindumis,
fine per bit-zom' prilumis.
La nudfotojn mi debitis,
gxis mia bitkonto kvitis.
Venis tiam ocxjo Pecxjo
(lia cerbo... kiel pecxo),
li la fotojn mismanumis:
ve, li cxiujn pri-bitumis!

amoke
István Ertl
Jorge
Jorge diras:
2009-10-13 13:10
La vorto "cifereca" estas fakte absurda pausajho el la franca "numerique" (kaj eble aliaj lingvoj). Tiaj objektoj au iloj havas nenion ecan je ciferoj, sed je bitoj. Ankau montrila horlogho estas "cifereca" (ghi ja montras ciferojn per la montriloj), tamen ne bita.

Cetere, necesas distingi inter "bitlibro" (la legebla verko mem) kaj "bitlibrilo" (la aparato per kiu oni legas ghin, ekzemple Kindle, I-Rex, Papyre, Bookeen k.a.). Tiu konfuzo jam ekzistas koncerne nacilingvajn vortojn kiel la ambausenca "e-book" mem.
Jorge
Jorge diras:
2009-10-15 08:17
Lau la angla "e-reader", oni povus diri, ke oni legas bitlibrojn per bitlegilo.
Jorge
Jorge diras:
2011-07-06 12:54
Jorge
Jorge diras:
2009-10-03 11:52
Angle: video + book [libro] = vook

http://www.elpais.com/articulo/cultura/Libro/video/vook/elpeputec/20091003elpepicul_4/Tes

Temas pri bitlibro kun filmetoj.
pistike65
pistike65 diras:
2009-10-04 06:22
"Vook": vera defio por hispanlingvanoj, kiuj pene distingas inter "videobendo" kaj "bideo-vendo".
Nu, en Esperanto la afero jam ekzistas:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Vuk.JPG

amoke
Istvan Ertl