5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto okazis
5a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto okazis en Zaozhuang-a Profesia Instituto en orienta Ĉinio kaj pli ol 65 partoprenantoj el Pollando, Japanio, Koreio kaj Ĉinio ĉeestis en la festivalo.Dum la festivalo Zaozhuang-a Profesia Instituto kaj Internacia Instituto pri Kulturo kaj Turismo de Pollando subskribis kontrakton por ilia ĝemelo. Junaj esperantistoj prezentis teatrojn en Esperanto. La s-ro SASAKI Teruhiro prelegis pri Mozio, la ĉina antikva pensulo kaj s-ro Krzysztof el Pollando prelegis pri urbo Varsovio dum la milito. Partoprenantoj vizitis la Ĉinan Esperanto-Muzeon en Zaozhuang-Universitato, Zamenhof-statuon en la kultura placo Internacian Esperanto-Arbaron en la urbo Zaozhaung, dum la vizito de la muzeo s-ro Fukomoto el Japanio kaj polaj esperantistinoj donacis kolektaĵojn al la Muzeo kaj dum la vizito de la arbaro polaj esperantistoj plantis arbon de Amikeco inter Ĉinio kaj Pollando.
La partoprenantoj vizitis ankaŭ la antikvan urbon Tai’erzhuang, kiu estis faligita pro dua mondmilito kaj rekonstruita en 2008 kiel Varsovio. En Tai’erzhuang ekspoziciiĝis la fotoj pri Varsovio kaj Tai’erzhuang.