Vi estas ĉi tie: Hejmo / Kniivilä gajnas finnan premion

Kniivilä gajnas finnan premion

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2014-10-30 21:43
La finna eldono de "Homoj de Putin" de Kalle Kniivilä estis elektita inter 164 libroj kiel la plej bona nefikcia verko en Finnlando ĉi-jare fare de la prestiĝa kultura revuo "Kanava" ("Kanalo"). Jen vi povas mendi ĝian Esperanto-eldonon: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9064
Vandaloj atakis kongresajn busojn

Vandaloj atakis kongresajn busojn

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 06:44

Pneŭoj de tri busoj de aliurbaj kaj alilandaj esperantistoj, parkitaj proksime al la kongresejo en Bjalistoko, estis detruitaj de vandaloj. La vandalaĵo estis malkovrita de la polico, kiu post du pli fruaj vandalaĵoj de tempo al tempo patrolas ĉirkaŭ la kongresejo.

Vandaloj atakis kongresajn busojn - Legu pli...

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2009

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 08:15

Nicola Ruggiero gajnis la unuan premion en la kategorio "poezio" de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj de UEA. Lena Karpunina ricevis unuan premion por sia eseo kun la titolo "Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn". En la kategorio "prozo" unua premio ne estis aljuĝita, kvankam la kategorion partoprenis 24 verkoj de 15 aŭtoroj. La rezultoj estis anoncitaj dum la Universala Kongreso en Bjalistoko.

Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2009 - Legu pli...

Betoveno kaj Auld en furora publika koncerto

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 08:04

Multaj kongresanoj en mardo entuziasmis pri la publika koncerto okazinta lunde vespere en la ĉefa placo de Bjalistoko. Sep poemoj de William Auld estis kantitaj kun muziko speciale komponita de la bjalistokano Max Fedorov. Poste la finalo de la 9-a simfonio de Betoveno estis kantita en Esperanto, unuafoje en la monda historio.

Betoveno kaj Auld en furora publika koncerto - Legu pli...

La prezidanto de UEA perdiĝis en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-11 16:15

Kiam la prezidanto de UEA alvenis al Bjalistoko por partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto, la loĝiga servo ne povis trovi lian nomon en sia komputilo. Probal Dasgupta poste vane vagis en la urbo por trovi sian hotelĉambron.

La prezidanto de UEA perdiĝis en Bjalistoko - Legu pli...

Atako kontraŭ kongresa amasloĝejo en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 05:48

Juna brazila kongresano vundiĝis kaj bezonis kuracistan helpon noktomeze inter lundo kaj mardo, post kiam granda ŝtono estis ĵetita tra fenestro de la junulara amasloĝejo en Bjalistoko. La polico esploras la kazon, sed neniu vidis la ĵetinton de la ŝtono.

Atako kontraŭ kongresa amasloĝejo en Bjalistoko - Legu pli...

Propono: ”TEĴA postulu modifojn en Litovia leĝo”

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-24 08:28

Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio turnu sin al la prezidento de Litovio por postuli modifojn en nova leĝo, limiganta la liberecon de la amaskomunikiloj. Tiu estis la sola propono, kiun la estraro de TEĴA ricevis por pritrakto en la membrokunsido, aldone al rutinaĵoj. La estraro de TEĴA ne unuanime subtenas la proponon, sed aprobis ĝin por diskuto en la membrokunsido, sub la tagordero "aliaj demandoj".

Propono: ”TEĴA postulu modifojn en Litovia leĝo” - Legu pli...

Nur du restis el la antaŭa estraro de ILEI

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 07:02

La 22-an de julio la Komitato de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, faka asocio aliĝinta al UEA, elektis novan 7-membran estraron. Ne estis reelektitaj Atilio Orellana Rojas kaj Aida Cizikaite, la motoroj de la pasintjara detronigo de Zsófia Kóródy el vicprezidanteco.

Nur du restis el la antaŭa estraro de ILEI - Legu pli...

TEJO ricevis novan estraron

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-23 10:20

Kun partopreno de pli ol 300 kongresanoj disvolviĝas en en la ĉeĥa urbo Liberec la 65-a Internacia Junulara Kongreso, pri kiu intertempe raportis en sia novaĵelsendo ankaŭ la germana televido ARD.

TEJO ricevis novan estraron - Legu pli...

Esperanto-centro malfermita en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 06:50

La 21-an de julio en 2009, urbestro Tadeusz Truskolaski solene inaŭguris Esperanto-Centron Ludwik Zamenhof, troviĝantan ĉe la strato Warszawska, n-ro 19 en Bjalistoko.

Esperanto-centro malfermita en Bjalistoko - Legu pli...

Sukcesa KEF post unujara prokrasto

Sukcesa KEF post unujara prokrasto

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-14 15:00

Laŭ la originala plano la Kultura Esperanto-Festivalo en Danio devis okazi pasintjare, por omaĝi la centjariĝojn de Dana Esperanto-Asocio kaj Universala Esperanto-Asocio. Tiam la aranĝo tamen estis lastmomente prokrastita je unu jaro pro manko de aliĝintoj. Ĉi-jare la informado funkciis pli bone, kaj proksimume 150 personoj venis al Elsinoro, la hejmurbo de Hamleto, por ĝui multflankan kulturan programon.

Sukcesa KEF post unujara prokrasto - Legu pli...

Akademiano Dalibor Brozović forpasis

Akademiano Dalibor Brozović forpasis

de Redakcio Laste modifita: 2009-07-15 11:21

La granda kroata lingvisto kaj esperantisto, akademiano Dalibor Brozović forpasis la 19-an de junio en Zagrebo. Brozović naskiĝis la 28-an de julio 1927 en Sarajevo. Li doktoriĝis pri filologia scienco en Zagrebo (1957). Li estis lektoro en la filozofia fakultato en Ljubljana (1953-1956) kaj poste asista profesoro (1956-1960) kaj plena profesoro (1960-1990) en la filozofia fakultato en Zadar. "Kiel fama kaj eble la plej influa lingvisto en Kroatio kaj Bosnio li preterlasis neniun okazon por esprimi sian apartenon al la Movado kaj subtenon al ĝiaj ideoj", skribas Nikola Rasić.

Akademiano Dalibor Brozović forpasis - Legu pli...

Unesko renkontis reprezentantojn de UEA sur alta nivelo

de Redakcio Laste modifita: 2009-06-11 07:17

Tripersona delegitaro de UEA estis tre varme akceptita en Unesko lundon, la 8-an de junio. Ĝi konsistis el la konstantaj Unesko-reprezentantoj de UEA Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo kaj el eksprezidanto Renato Corsetti. Antaŭ la vizito prezidanto Probal Dasgupta sendis al Unesko detalan raporton pri la kontribuo de UEA al la Internacia Jaro de Lingvoj en 2008.

Unesko renkontis reprezentantojn de UEA sur alta nivelo - Legu pli...

Sylla Chaves forpasis

de Redakcio Laste modifita: 2009-06-04 20:49

La brazila verkisto kaj pedagogo Sylla Chaves (1929-2009) forpasis la 30-an de majo, nur tri tagojn antaŭ sia 80-jariĝo. Li studis juron, komunikadon, kibernetikon kaj politikan sciencon. Li laboris ĉe UN en Novjorko kaj Unesko en Parizo kaj profesoris en la Brazila Lernejo pri Publika Administrado. Chaves lernis Esperanton en la 30-jaroj kaj ekaktivis en 1946. Li estis prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo 1978-82.

Sylla Chaves forpasis - Legu pli...

Jarlibro 2009 aperis

de Redakcio Laste modifita: 2009-06-05 00:47

Portreto de d-ro Zamenhof malfermas la ĉi-jaran Jarlibron de UEA omaĝe al lia 150-a datreveno. En la antaŭparolo Barbara Pietrzak, la ĝenerala sekretario de UEA, traktas la aktualecon de la ideoj de Zamenhof kaj de la Manifesto de Prago, kies teksto aperas apud la Esperanto-rezolucioj de Unesko.

Jarlibro 2009 aperis - Legu pli...

Esperantisto brutale arestita en Moskvo

Esperantisto brutale arestita en Moskvo

de Redakcio Laste modifita: 2009-05-28 20:37

La konata esperantisto Ksenija Prilepskaja estis sabate perforte arestita en Moskvo okaze de manifestacio por la rajtoj de gejoj. La policanoj kaptis ŝin kiam ŝi estis parolanta kun usona ĵurnalisto. Lige kun la arestado ili forŝiris ŝiajn vestaĵojn kaj faligis ŝin de unumetra alteco sur asfalton. Ŝi estis liberigita pli malfrue en sabato. Jam de pluraj jaroj gejrajtaj aktivuloj ĉiuprintempe petas permeson de la Moskva urbestraro por publika manifestacio kaj parado. La permeson oni same regule rifuzas. La Moskva urbestro Jurij Luĵkov argumentas, ke gejoj estas perversaj kaj la gejrajta movado satanisma. La decido de la Moskva urbestraro havas fortan subtenon de ekstremnaciismaj movadoj, sed ankaŭ de la rusortodoksa eklezio.

Esperantisto brutale arestita en Moskvo - Legu pli...

UEA lanĉas filmĵurnalon

UEA lanĉas filmĵurnalon

de Redakcio Laste modifita: 2009-05-15 23:54

La 15-an de majo 1998 estis dissendita la unua numero de Gazetaraj Komunikoj de UEA. Precize 11 jarojn poste la populara novaĵservo ricevis aŭdvidan kunulon, kiu nomiĝas "UEA viva". Temas pri 10-minuta filmĵurnalo en YouTube kun mallongaj raportetoj pri aktualaĵoj en la vivo de UEA kaj TEJO kaj de la Centra Oficejo. Ĉiufoje oni prezentas ankaŭ novaĵon en la Libroservo. Komence oni planas prepari "UEA viva" kun intervaloj de unu-du semajnoj. Gazetaraj Komunikoj plu aperos kiel antaŭe.

UEA lanĉas filmĵurnalon - Legu pli...

UEA subite malaltigis la hotelprezojn en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2009-05-09 21:14

Post intensa kritiko pri altaj prezoj, Universala Esperanto-Asocio la 5-an de majo subite malaltigis la prezojn de loĝado kaj ekskursoj dum la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Mankas klarigo pri la kialo de la malaltigo.

UEA subite malaltigis la hotelprezojn en Bjalistoko - Legu pli...

Historiaj akcentoj en la 30-a Malferma Tago de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-30 06:35

Anna Löwenstein, verkistino kaj membro de la Akademio de Esperanto, estis la ĉefpreleganto de la 30-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazis en sabato, la 25-a de aprilo, kaj allogis 65 vizitantojn. La domo de UEA estis konata al Löwenstein jam el ŝia periodo kiel oficisto de UEA antaŭ trideko da jaroj. Ŝi faris du prelegojn. En la unua ŝi rememoris pri tiu tempo kaj aparte pri la virina agado de UEA, kiu tiam estis tre aktiva. En la alia prelego ŝi parolis pri sia verkista aktivado, prezentante interalie sian novan historian romanon "Morto de artisto".

Historiaj akcentoj en la 30-a Malferma Tago de UEA - Legu pli...

Ilustrinto de Auld pafmortigita

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-27 15:09

La 16-an de aprilo en la bolivia urbo Santa Cruz mortis Eduardo Rózsa Flores (1960-2009), ilustrinto de la hungara eldono (1987) de La Infana Raso.

Ilustrinto de Auld pafmortigita - Legu pli...

Germana Esperanto-Asocio inaŭguris sian oficejon

de Redakcio Laste modifita: 2009-04-14 21:11

Multjara revo de Germana Esperanto-Asocio (GEA) realiĝis: La 4an de aprilo GEA-prezidanto d-ro Rudolf Fischer povis senvualigi ŝildon, kiu atentigas, ke tie ĉi, en Einbecker Strasse 36, Berlin-Lichtenberg, nun estas la nova tutlanda oficejo de GEA. Samtempe ankaŭ Julia Hell por Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Peter Kühnel por Esperanto-Ligo Berlin senkovrigis pliajn ŝildojn, kiuj montras, ke ankaŭ tiuj du Esperanto-organizoj hejmas en la sama loĝejo.

Germana Esperanto-Asocio inaŭguris sian oficejon - Legu pli...

Agoj pri dokumento