Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Mi trovis mian vilaĝon en du Vikipedioj!

Mi trovis mian vilaĝon en du Vikipedioj!

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-05 22:40
Vikipedio, kvanto, kvalito kaj prestiĝo. Tiuj estas la temoj de nia aŭtoro Toño del Barrio, multjara aktiva vikipediisto. Li konstatas, ke ne nur en la esperantlingva Vikipedio, sed ankaŭ en nacilingvaj Vikipedioj interbatalas du kontraŭaj tendaroj de aktivuloj. Iuj volas laŭeble pliigi la kvanton de artikoloj por altigi la prestiĝon de sia Vikipedio, dum aliaj volas limigi la kvanton kaj koncentriĝi je kvalita kontrolo, same por altigi la prestiĝon de la verko. Toño del Barrio atentigas, ke la esperantlingva Vikipedio enhavas multajn valoregajn artikolojn, sed samtempe enestas multe da rubaĵoj, kies ekzisto malutilas al la tuta projekto. Tial li proponas kvinpunktan programon por la enmovada prestiĝigo de Vikipedio, kaj alvokas "kabeintajn" vikipediistojn realiĝi al la projekto.

Por taksi kial krisigno postas la titolan frazon, kvazaŭ tio estas eksterordinara, necesas koni du detalojn. Unue, ke mia vilaĝo (kie mi pasigis mian infanaĝon kaj kie plu loĝas miaj gepatroj, sed ne plu mi, kiu jam antaŭlonge enurbiĝis) estas vere malgranda vilaĝeto, kun ne pli ol 100 loĝantoj, eĉ malpli en vintro. Due, ke mi trovis ĝin ne en la hispanlingva vikipedio, kiel estus logike, konsiderante ke ĝi troviĝas en la malnova Kastilio, en Hispanujo, kaj ankaŭ ne en la esperanta, kiel iuj povas supozi, pensante ke mi estus verkinta la artikolon, aŭ antaŭsupozante ke la esperanta vikipedio emas speciale fuŝi. Ne, mi trovis ĝin en la portugala kaj en la itala: vidu respektive jen kaj jen.

Eble vi vin demandas, kial gravas tiu ĉi anekdoto, kiu koncernas tiun nanan loketon, perditan en neĝokovrita fora valeto de periferia duoninsulo eŭropa. Nu, kompreneble, se mi mencias tion ĉi, ne estas nur pro la okazo paroli pri mia devenloko, kvankam permesu ke mi tamen profitu la okazon por mencii ke ĝi nomiĝas Mudá, kaj ke ligo al paĝo pri ĝi troviĝas en mia retpaĝaro, kune kun la najbara vilaĝeto en kiu mi naskiĝis kaj kiu jes aperas en la hispanlingva vikipedio, San Cebrián de Mudá.

Mi deziras uzi tiun ĉi anekdoton por paroli pri Vikipedio, pri ĝia kvanto kaj ĝia kvalito. En la lastaj tempoj mi trovis plurajn kritikojn pri la esperanta versio de tiu reta enciklopedio. Nur ekzemplo: en la recenzo de la lasta libro de Humphrey Tonkin “Lingvo kaj popolo” en Libera Folio legeblas jeno: "(La recenzanto) trovas la libron kelkfoje tro senkritika pri novaj iniciatoj, ekzemple Vikipedio", kaj poste ekestas debato pri ĝi fare de la legantoj; tamen, se la libro de Tonkin ja estas senkritika pri Vikipedio, tio okazas simple ĉar ĝi mencias ĝin nur pretere.

Aparte de aliaj polemikoj pri la koncepto Vikipedio ĝenerale, kiujn mi eble tuŝos en posta okazo, la esperantlingva Vikipedio ricevis tute specifajn kritikojn, kiuj precipe direktiĝas al la magreco aŭ malalta kvalito de multaj el ĝiaj artikoloj. Mi memoras la lakonan respondon de bona amiko, kiam oni informis ke Esperanta Vikipedio atingas pli ol 50.000 artikolojn: “Diabla mondo, kie kvanto superregas kvaliton!”. Li pravas, sed kondiĉe ke ni ne parolu specife pri la esperanta mondo, kaj ĝuste per la supra anekdoto mi deziris atentigi ke tio ne estas aparta trajto de tiu ĉi.

Ĉe multaj aliaj vikipedioj okazis la sama kurkonkuro. Mi povas kompreni la emon de la esperantoparolantoj montri la laboron de nia movado en nia Vikipedio, kaj mi mem partoprenis tiun propagandon kiam ni alvenis al  30.000 tekstoj. Sed ŝajne la samo okazas al parolantoj de aliaj lingvoj. Estas kvazaŭ afero de prestiĝo ke onia lingvo staru alte en la konkuro pri nombro de artikoloj.

Tio tamen havas tre erarigan sekvon, kaj jam la administrantoj kreis aliajn klasifikojn, atentante aliajn kriteriojn. Vi povas vidi tion en la jena loko, kie aperas malsama ordigo, kun jena pravigo:

Vikipedioj estas ordigitaj laŭ nombro de internaj ligoj (krom redirektoj). Ŝajnas pli fidinda bazo por kompari la suman penon ol ĉiu nombro de artikoloj aŭ datumbazgrandeco: Nombro de artikoloj ne estas tiom signifoplena pro la fakto ke kelkaj Vikipedioj entenas precipe mallongajn artikolojn, aŭ eĉ multajn aŭtomate generitajn artikolojn, dum aliaj Vikipedioj entenas malpli multajn sed pli longajn artikolojn, ĉiujn mane verkitajn.

En tiu listo la esperanta vikipedio malsupreniras al la 20a loko, el la 15a aŭ 16a kiun ĝi okupas laŭ la nombro de artikoloj. Vidu aliajn statistikojn de la esperanta versio jen. Mi ripetas ke la problemo okazas ne nur en la esperanta vikipedio, kaj mi insistas pri tio ĉar mi konas la masoĥismon de nia movado, kiu emas al memdisdegno tuj kiam oni trovas eraron aŭ fuŝadon en nia agado.

La kazo de la portugala vikipedio estas tre simila, kaj la komparo kun la hispana montras tiun saman pekon. Sed nun okazas debato en la hispanlingva blogaro, pri iniciato de hispana deputito, tre aktiva en la blogosfero, Rafael Estrella, por duobligi la kvanton de artikoloj,  kaj de alia kolektivo por atingi 250K, tio estas, 250.000 artikolojn.

Aliaj oponas ĝin, kaj citas la fondinton de Wikipedia, Jimmy Wales, en la lasta kunveno de la Wikipedia Fondumo, kiam li emfazis la neceson meti la kvaliton super la kvanton en la kontribuado al Vikipedio. La polemiko transiris al la fama retejo Barrapunto.com, hispanlingva versio de Slashdot, kie la titolo estas simila al la temo de tiu ĉi artikolo: Wikipedia: ¿calidad o cantidad?, tio estas, Vikipedio, ĉu kvalito aŭ kvanto; kurioze, en la starigo de la debato estas mencio al Esperanto, kun la demando, ĉu oni deziras superi tiun kaj aliajn vikipediojn per tiaj iniciatoj.

Ĝis nun la hispanlingva vikipedio limigis la uzon de robotoj, t.e. la alŝuton de artikoloj per aŭtomataj vojoj. Tial, la nombro de artikoloj estas nun malpli granda ol en la portugala, sed la kvanto kaj kvalito de la informoj estas pli granda.

La problemo tuŝas la ĉiam polemikan aferon de la prestiĝo. La esperanta Vikipedio jam plenumis sukcese la celon akiri prestiĝon por nia lingvo. La propaganda efiko de la nombro de artikoloj estas jam atingita: en nia Vikipedio ni verkis pli ol 60.000 artikolojn, kio ja fariĝis atentinda fonto de informoj. Sed per tio estiĝis la risko ke ĝi povas perdi parton de tiu prestiĝo en niaj propraj vicoj.

Mi denove deziras ne tro masoĥismi, mi estas konvinkita ke kelkaj el la kritikoj estas tro grandaj, kaj mi pensas ke tamen ekzistas pravigo por ne aserti ke entute mankas kvalito. Unue, mi deziras memorigi ke ne nepras ke artikolo en enciklopedia estu longa: fakte mia hejma enciklopedio estas el tiu tipo: multaj mallongaj artikoloj. Ankaŭ en la kazo de la fama Encyclopaedia Britannica ekzistas la divido inter Micropædia kaj Macropædia, la unua el kiuj konsistas el mallongaj informoj, kiuj estas ampleksigitaj en la dua.

Aliflanke, mi ja trovas multajn tre kontentigajn artikolojn, rezulte de la laboro de multaj aktivaj kaj lertaj vikipediistoj. Mi kuraĝas rekomendi la informojn pri hispanlingvaj verkistoj, multaj el kiuj estas vere legindaj, ĉefe danke al la laboro de mia amiko Kani. Li ankaŭ multon verkis pri birdoj, tiel ke ankaŭ tiu ĉi kategorio estas jam vere impona, kaj kvante kaj kvalite. Multo estas leginda pri Ĉeĥio aŭ (en pli modesta skalo) Kantabrio. Kelkajn aparte elstarajn artikolojn oni komencis kolekti en specifa dosierujo.

Por mi tamen la ĉefa problemo estas la malekvilibro. Apud artikoloj pri eĉ la plej malgrandaj vilaĝetoj de Italio aŭ Transilvanio, apenaŭ ni havas informojn pri la geografio de Afriko. Estas, kiel dirite, multe pli Ĉeĥio kaj multe malpli pri Pollando. Krome, homoj (ankaŭ mi mem) pli emas komenci verki proprajn artikolojn ol ampleksigi aŭ korekti aliajn komencitajn de alia homo, kaj do ni trovas amason de malgrandaj artikoloj kiujn neniu en proksimaj tempoj levos al sufiĉe bona nivelo.

El tiuj estas aparte menciindaj tiuj devenantaj el la malnova Enciklopedio de Esperanto, kiuj danke al bona iniciato de Miroslav Malovec servis por krei bonan bazon por la lanĉado de la vikipedio. Tamen, ni nun troviĝas antaŭ la dubo kiel ilin pritrakti: se ni lasas ilin senŝanĝe, la lakoneco de la informo ne vere taŭgas por Vikipedio, kaj ni ankaŭ trovas multajn neĝisdatigitajn informojn. Aliflanke, la alŝuto estis bona maniero enretigi tiun tre valoran historian monumenton. La kreado de specifa ŝablono por konservi la originajn tekstojn, kaj samtempe ebligi postan pluprilaboradon de la informo estas vere gratulinda iniciato, kiun mi salutas kaj mem utiligas.

Sed aparte el tio restas multege da tiel nomataj ĝermetoj, kiuj ne meritas la nomon de artikoloj, kaj kiuj bezonas rapidan purigon, ĉar ilia ĉeesto malutilas al la tuta projekto. Mi konscias ke la vikipediaj administrantoj devas esti singardaj, sed estas jam tempo apliki la proponitan mezuron por forigi tiujn ĝenajn nanaĵojn.

Sed jam sufiĉas babilado. Mi havas konkretan proponon. Mi deziras lanĉi kampanjon por la enmovada prestiĝigo de Vikipedio. Mi faras tion tute modeste: mi konscias ke ekzistas homoj multe pli engaĝitaj ol mi, kaj kiuj faras grandan penon prilaborante jam nun la kvaliton de la Vikipedio, kaj tute ne deziras ilin kritiki nek forpreni iliajn meritojn. Mi modeste deziras proponi konkretajn agadojn kiuj kontraŭbatalu kelkajn el la menciitaj difektoj kaj aliajn kritikojn.

  1. Unue, la administrantoj forigu jam la ĝermetojn.
  2. Due, oni forbaru la kreadon de novaj ĝermoj: eble oni povas aŭtomatigi proceduron por forigi artikolon kun malpli ol difinita kvanto da vortoj (ekzemple kvar linioj) se ne kreskigita post unu tago.
  3. Trie, oni kreu pli striktajn regulojn pri la uzo de robotoj, tio estas, de programoj kiuj alŝutas artikolojn laŭ aŭtomata maniero, ĉerpante la informojn el datumbazoj, tiel ke nur tre pravigeblaj artikoloj estu tiel allasataj, kaj nur post konsento de la administrantoj aŭ la regulaj kontribuantoj.
  4. Kvare, oni faru kampanjon en la kutimaj retforumoj por inviti al la ampleksigado de la jam ekzistantaj ĝermoj, se necese selektante difinitajn artikolojn kiujn oni konsideru aparte gravaj aŭ necesaj.
  5. Kvine kaj laste, ni invitu iamajn vikipediistojn, kiuj ĉesis kontribui pro malespero pri diversaj fuŝoj, por ke ili denove helpu en la kunredaktado de tiu kolektiva verko kiu estas unika ŝanco por nia diaspora komunumo iam havi veran enciklopedion, alireblan por ĉiuj.

Tiu lasta eble estus la plej grava efiko. Mi observis ke multaj homoj komencis kunlabori en la Vikipedio kaj poste ĝin forlasis. Se ĉiuj koincidus en la tempo, la laboro fariĝus giganta. (Mi pensas la samon pri la ĝenerala Esperanta movado: se ĉiuj kiuj iam eklernis nian lingvon, sed poste ajnial ĉesis okupiĝi pri ĝi, revenus, ni ja atingus la kelkajn milionojn kiujn ni ofte propagandas)

Nu, eble per miaj proponoj ni perdos kelkajn centojn da artikoloj, eĉ falos sub 60.000, sed ankoraŭ ni havos pli ol tiun rondan ciferon de 50.000, kaj la artikoloj estos multe pli legindaj.

Ah, nur atentigo: malgraŭ tio dirita en la unua alineo, se pro scivolemo vi serĉas mian vilaĝon en la hispana Vikipedio, ne surpriziĝu se vi ĝin trovos, ĉar mi mem intencas redakti ĝin post du aŭ tri semajnoj. Sed ne esperu legi ĝin en Esperanto, ĉar tiu estos mia kontribuo al la proponita kampanjo: mi promesas ne krei tiun artikolon ĝis post almenaŭ kvin jaroj (ŝercemuloj, detenu vin!).

Toño del Barrio

arkivita en:
bertilow
bertilow diras:
2006-11-06 03:28
La programo proponita de Toño del Barrio estas tute bona kaj plenuminda, sed bedaŭrinde ĝi tuŝas nur parton de la problemoj de la Esperanta Vikipedio.

Kvankam la problemo de la multaj preskaŭ senenhavaj artikoloj estas granda kaj grava, ekzistas aliaj problemoj, kiuj almenaŭ min pli ĝenas:

1. Multaj artikoloj enhavas tro da malĝustaj aŭ strangegaj informoj.

2. Tro multaj verkantoj skribas pri aferoj, pri kiuj ili apenaŭ ion scias.

3. Multaj el la verkantoj apenaŭ scias Esperanton.

4. Pro 1, 2 kaj 3 tre multaj, kiuj ja havas bonaj sciojn kaj sufiĉan humilecon por verki nur pri temoj, kiujn ili bone scias, kaj kiuj ja scias Esperanton tre bone, forte laciĝis kaj ĉesis labori en la Esperanta Vikipedio.

Tiuj faktoroj kontribuis al mia "kabeado" el la Esperanta Vikipedio.

Bedaŭrinde mi ne vidas eblon sukcese lanĉi programon, kiu forigus tiujn problemojn. Certe eblas elpensi tian programon, kaj fakte mi jam elpensis solvon de la tria problemo, sed mi absolute certas, ke oni rifuzus realigi ĝin, se mi ĝin proponus.

Do, pri la Esperanta Vikipedio mi plu tre pesimismas - bedaŭrindege.
ArnoLagrange
ArnoLagrange diras:
2006-11-06 09:19
Por ĝuste taksi la nunan valoron de la diverslingvaj vikipedioj eble necesus konsideri la laborkvanton el kiu ĝi rezultas : por verki pli ol milionon da artikoloj estas 2 milionoj da enskribitaj uzuloj en la anglalingva. Vikipedioj en diversaj nacilingvoj (angla, germana, franca, ka) nun jam atingis kvalite bonan nivelon dank'al la kontribuado de tiuj multnombraj redaktantoj kiuj ĉu verkas, ĉu korektas, ĉu plibonigas artikolojn kaj la funkciojn de la projekto. Kompare estas multe malpli da kontribuantoj en la esperanta vikipedio kaj estas antaŭvideble ke nek la kvalito nek la kvanto povas esti rekte kompareblaj. Tamen mi fidas ke la esperanta vikipedio pliboniĝos iom post iom post jaroj. Mi ne konsentas kun ĉiuj el la proponoj de Toño.
1 - Laŭ mi ne utilas forigi ĝermojn : ne ili malutilas al la projekto kiu ja estas konstruata kaj dum ĝia kresko estas normale ke unue aperas burĝonoj kiuj fariĝas ŝtosoj antaŭ ol fariĝi firmaj branĉoj.
2 - elstaraj artikoloj devus esti pli emfazitaj por ke ordinaraj legantoj kiuj atendas trovi enciklopediajn artikolojn havu pli da ŝancoj trafi tiajn ol ĝermojn
3 - mi konsentas pri limigo de robota laboro kaj jam protestis kontraŭ robota amasenŝutado da ĝermaj artikoloj el datumbazoj (pri stelobjektoj, italaj komunumoj, "aldonaj" bildoj kaj retligiloj, ekzemple)
4 - mi pli kredas ke la esperanta vikipedio povos disvolviĝi per ekpartopreno de kompetentaj novaj kontribuantoj ol per varbo de eksaj kontribuintoj kiuj ŝajne tre maleme rekontribuus ĉar ili negative konvinkiĝis pri la malfortoj de Vikipedio. Ŝajne tia estas kontribuinto kia Bertilo kies lingvan kompetenton Vikipedio bedaŭrinde nun malhavas. Tamen Vikipedio havas kelkajn kompetentajn (kaj lingve kaj iufake) gekontribuantojn kiuj penas plenumi ĉiu laŭ sia skalo la gigantan taskon kunkonstrui esperantlingvan enciklopedion. Mi ne dubas ke ripetaj atentigoj pri la esperanta Vikipedio instigos iom post iom esperantistojn verki pri iu fako en kiu ili spertas, kaj fakulojn enprofundiĝi en la regon de Esperanto por ekkontribui en la esperanta vikipedio. La fenomeno jam funkcias : multaj el la kontribuantoj de la esperanta vikipedio ekkonis la internacian lingvon nur foliumante la multlingvan vikipedion kaj ekrimarkis ke jam ekzistas kelkajn valorajn artikolojn en la zamenhofa lingvo.
Ludoviko
Ludoviko diras:
2006-11-06 11:56
En flanka rimarko Arno atentigis, ke Vikipedio estas konstruata kaj ne finkonstruita. Mi aldonas, ke tio, kion oni povas vidi en la reto, havas du malsamajn funkciojn, unuflanke doni la laborbazon por la kunlaborantoj, kiuj plukreas la verkon. Aliflanke oni jam disponigas al la publiko la aktualan staton (interalie provante per tio varbi kunlaboron). Laux mia impreso oni nesuficxe atentigas cxe tio, ke temas pri speco de beta-versio, pri progresanta verko. Se temus pri enciklopedio verkata de fakuloj por eldonejo, aktuale la gxenerala publiko povus vidi nenion ajn (kaj sekve ankaux ne kritiki).

<b>Distingi inter beta-versio kaj aprobita artikolaro</b>

Laux mia impreso la aktuala distingo en Vikipedio inter gxermoj kaj aliaj artikoloj nesuficxe redonas tiun fakton. Necesus anstatauxe distingi inter artikoloj, kiuj estas ankoraux en la stato de beta-versio, do kun necertaj enhavo kaj lingva kvalito - kaj aliaj pretaj por uzado fare de la gxenerala publiko. Oni povus atingi tiun distingon, se oni enkondukus sistemon de fakula aprobo. Tio signifus, ke fakulo tralegas la artikolon, korektas kaj surmetas sian aproban stampon. Post tio eblos por la aliaj kunlaborantoj pluprilabori la artikolon (kaj iam denove fakulo trarigardos kaj konfirmas). La uzanto vidos (ekzemple supre dekstre de artikolo) la mencion, chu la artikolo estas ankoraux neaprobita de fakulo aux cxu la aktuala aux iu antauxa versio estis aprobita. Eble la gxenerala uzanto ecx povus alklaki la deziron vidi nur fakule aprobitajn artikolojn. Multo de la kritiko kontraux Vikipedio malaperus.

Por elekti la fakulojn oni devos elpensi sistemon kun ekzemple proponoj kaj sinproponoj, eble vocxdonado kaj certe la ebleco de privata aux publika kritiko pri unuopaj aproboj kaj aprobantoj.

<b>Pri la kritiko de Bertilo kaj Toño</b>

La tri kritikpunktoj de Bertilo tiam apenaux tusxus la aprobitan artikolaron: Artikoloj kun malgxustaj informoj, tiuj verkitaj de nesciantoj kaj artikoloj en malgxusta lingvajxo restus en la parto beta-versio.

Ankaux la gxermetoj, mallongaj artikoloj kaj robote kreitaj artikoloj menciitaj de Toño restus en la beta-versia parto.

<b>Relogi iamajn kunlaborantojn</b>

Eble la enkonduko de la kategorio de spertulo pri difinita fako ebligus ecx relogi malnovajn kunlaborantojn. Eble Bertilo pretus de tempo al tempo trarigardi artikolon pri la gramatiko de Esperanto, se li konscius, ke tiu laboro estas por la pli prestigxa parto de la fakule aprobita artikolaro kaj ne por dubakvalita granda miksajxo.

<b>La Esperanto-Vikipedio - granda progreso por Esperantujo!</b>

Fine mi sxatus plenvocxe kanti la lauxdon de la Esperanto-Vikipedio. La sola papera Esperanto-Enciklopedio estis finredaktita en 1933. La Esperanto-intelektuloj multe diskutis pri reviziado, ecx iomete komencis, sed ne atingis konkretan rezulton - kaj oni apenaux auxdacis revi pri enciklopedio de la gxenerala mondo. La nuna Esperanto-Vikipedio estigxis danke al la entuziasma laboro de komputilaj fakuloj kaj aliaj kunlaboremuloj. Gxi certe jam nun estas unu el la grandaj progresoj de Esperantujo dum la pasintaj kvardek jaroj, unu el la pasxoj de lingvo, kiun oni proponas al politikaj instancoj, al lingvo, kiun la Esperanto-parolantoj povas uzi en sia cxiutaga vivo.
bertilow
bertilow diras:
2006-11-06 14:29
Ludoviko skribis:

"Eble Bertilo pretus de tempo al tempo trarigardi artikolon pri la gramatiko de Esperanto, se li konscius, ke tiu laboro estas por la pli prestigxa parto de la fakule aprobita artikolaro kaj ne por dubakvalita granda miksajxo."

Eble. Revenu kun tiu propono post kiam Vikipedio estos enkondukinta tian sistemon kun aprobado fare de fakuloj. Mi prognozas, ke tio ne baldaŭ okazos, ĉar tio estas rekte kontraŭa al la baza ideo de la Vikipedioj.
Ludoviko
Ludoviko diras:
2006-11-06 21:15
Bertilo skribis:

"... enkondukinta tian sistemon kun aprobado fare de fakuloj. Mi prognozas, ke tio ne baldaŭ okazos, ĉar tio estas rekte kontraŭa al la baza ideo de la Vikipedioj."

Mi konfesas, ke mi ne kontrolis en la certe ie ekzistantaj dokumentoj pri Vikipedio. Sed mi ne vidas tro grandan problemon. La kerna ideo de Vikipedio ja estas la ebleco de rapida shanghado fare de iu ajn - tio restos komplete. Lau mia propono nur _aldonighus_ la ebleco meti aproban komenton fare de fakulo.
slavik
slavik diras:
2006-11-06 23:28
Vikipedio ja estas *medio por kompili enciklopedion*, ne vere preta enciklopedio. La sistemo por aprobo de artikoloj jam estas delonge diskutata kaj ecx farata en Vikipedio (mi scias pri tio). Ekzistas ankaux diversaj ideoj pri paralelaj projektoj, kiuj enhavus laux la sama licenco tekstojn el Vikipedio, aprobitajn de registritaj fakuloj (ekz., la iom tro brua aperonta Citizendium).

Jam sonis similaj proponoj ankaux pri la Esperanta vikipedio: sxajne Grigorjevskij proponis eldoni gxin diskoforme, post elekto de pli grandaj kaj pli fidindaj artikoloj el la tuto. Tio estus konvena uzo de Vikipedio: tekstoj estas kreataj en Vikipedio, uzataj aliloke en iamaniere aprobita formo.

La tubero en la afero estas, ke:
1. Kie oni trovos senpage laborantajn fakulojn ecx por la nacilingvaj vikipedioj? Mi jam ne parolas pri la Esperanta.
2. Dum la aro de fakuloj kontrolos 60 mil eksportitajn artikolojn, da ili en Vikipedio estos jam 260 mil.
3. Ankaux fakuloj eraras.
ktp.

La probabla portempa rimedo povas esti meto supre de cxiu nepreta aux nefidinda artikolo de bunta sxablono pri tio (kiel en la angla). Por ne havi tiajn sxablonojn, la artikolo devas esti neuxtrala, en bona lingvajxo, kaj havi konfirmajn ligojn (al fontoj).

Certe estas detrua ideo alitig kvaliton de Vikipedio per forigo de gxiaj ne tre kvalitaj partoj. Tiuj partoj havu sxancon kreski; multegaj bonaj artikoloj tra la tuta multlingva Vikipedio iam estis unuliniajxoj.

PS: Se iu legas ruse, jen la teksto pri la temo de aprobo-ideo, kiu tre placxas al mi: http://boleslav.qserty.ru/blog/?p=775
Marcos
Marcos diras:
2006-11-08 23:29
Mi konsentas kun la propono de Slavik, plimultigi en la Esperanta Vikipedio la uzon de ŝablonoj, kiuj markas mankohavajn artikolojn (ĉu lingve ĉu enhave).

Aldone, mi proponas, ke ni sekvu la evoluon de la de Slavik menciita "Citizendium". Ĝi estos paralela projekto, kiu komence kopios la tutan enhavon de la Vikipedio, kaj poste forkiĝos. Ĝi havos sistemon de aprobado simile kiel Ludoviko proponis ĉi-supre (vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Civitendio). Se la anglalingva versio montriĝos sukcesa kaj malfermiĝos alilingvaj versioj, ni povus provi igi la nunajn Vikipediistojn aliĝi al tiu projekto kaj samtempe gajni homojn kiuj kritike sintenas al la Vikipedio.
narvalo
narvalo diras:
2006-11-06 21:48
Se iu estas administranto, tiu rajtas sxlosi iun ajn pagxon, malhelpante ties redaktadon, modifadon.

Se iu fakulo pretas lingve kaj fake kontroli artikolojn kaj marki ilin per io (bildo kun iu sxablono, kiu aludas ankaux pri la spertulo aux similajxo), li/sxi devas ricevi ecx rajtojn por sxlosi la artikolon. Mi pensas, ke tiujn rajtojn certe donas la komunumo de la Vikipedio.

Se iu do volas sxangxi ion en la artikolo, tiu devas atentigi la spertulon aux atentigi pri tio en la diskuta pagxo.

Tiuj estas la nunaj maksimumaj eblecoj. Cxu iu pretas?