Esperantisto rekomendis Interlinguan por EU
Krom la slovaka kaj la angla, ankaŭ Esperanto estis oficiala laborlingvo de la konferenco. Ĉiuj prelegoj kaj diskutoj estis samtempe interpretataj al kaj el Esperanto. Krom la oficialaj laborlingvoj, oni anticipe permesis ankaŭ la uzon de la lingvoj de la najbaraj landoj: la ĉeĥa, pola kaj hungara. Laŭ la konferenc-anonco, Esperanto estis elektita kiel unu oficiala lingvo, por ke ĝi servu kiel ekzemplo pri la uzo de planita, neŭtrala lingvo. La profesinivela laboro de la esperantistaj interpretistoj pozitive impresis multajn el la ĉeestantoj.
La konferencon ĉeestis la slovakia vic-ĉefministro Dušan Čaplovič, respondeca pri eŭropaj aferoj kaj minoritatoj. Li en sia enkonduka parolado menciis Esperanton kiel eblan alternativon al la nuna lingva situacio en Eŭropa Unio. Prelegis en la konferenco interalie la konata sciencisto Robert Phillipson, kiu en sia verko "Ĉu nur-angla Eŭropo?" dediĉis kvar paĝojn al la eventuala rolo de Esperanto, kaj kiu ankaŭ poste publike elpaŝis subtene al Esperanto. La esperantista ano de la Eŭropa Parlamento, Małgorzata Handzlik, ne trovis tempon ĉeesti la konferencon, sed ĉeestis ŝia edzo Jerzy Handzlik, kiu legis al la publiko ŝian leteron.
La partoprenantoj havis diversajn opiniojn pri tio, ĉu aŭ ne la Bratislava konferenco estis daŭrigo de la laboro de la Nitobe-simpozioj, sed ĉiukaze la esperantista Nitobe-centro estis inter la aranĝintoj, kaj unu el la oficialaj celoj de la konferenco estis daŭrigi la diskuton komencitan en la Nitobe-simpozio en Vilno. Krome la konferenco laŭ la oficiala deklaro celis kontribui al la diskuto pri la strategia lingvopolitika komuniko, publikigita de la Eŭropa Komisiono en novembro 2005. Unu el la kvar temaj blokoj de la konferenco celis esplori la demandon, ĉu internacia lingva komunikado povas profiti de la uzo de planlingvo.
Ne tute klaras, kiugrade la starigitaj celoj de la konferenco estis atingitaj. Ĉiukaze, pluraj diskutantoj, precipe esperantistoj, argumentis por la uzo de neŭtrala lingvo en EU. En sia anglalingva elpaŝo la esperantisto Michael Cwik menciis ne nur Esperanton, sed ankaŭ Interlinguan, Glosan, aŭ tute novan, modifitan lingvon, kiel eblajn solvojn de la lingvoproblemo en EU.
- Se en la EU-institucioj ne estos faritaj decidoj pri nediskriminacia modelo de komunikado, la praktiko direktiĝos al nur-angliĝo de Eŭropo. Tial oni bezonas en EU lingvan kaj komunikan strategion por meza kaj longa perspektivo. Dungitoj de EU-institucioj, kies gepatra lingvo ne estas laborlingvo de tiu institucio, devus havi la eblon elekti nediskriminacian laborlingvon, kiu povus esti ekzistanta helplingvo (kiel la Internacia Lingvo - Esperanto, Interlingua, Glosa aŭ aliaj) aŭ iu nova aŭ modifita lingvo, argumentis Cwik, mem pensiita oficisto de EU.
La ideo prezenti Esperanton nur kiel unu el pluraj neŭtralaj lingvoj uzeblaj ŝajne celis montri la flekseblecon kaj nefanatikecon de la esperantista aliro al lingvaj problemoj, sed inter la neesperantistaj fakuloj kredeble anstataŭe fortigis la oftan kredon, ke Esperanto estas nura projekto, ne vera lingvo kun jam ekzistanta parolkomunumo kaj literaturo.
Al la iom stranga publika bildo de Esperanto sendube kontribuis ankaŭ kelkaj ĉeestantaj esperantistoj nefakulaj. Pluraj el la neesperantistaj ekspertoj, kiuj pretis serioze diskuti pri Esperanto, en privataj konversacioj miris pri la konduto de esperantistoj. Reprezentanto de hungara ministerio forte surpriziĝis kiam esperantisto demandis al ŝi, kial ŝi ĉeestas la konferencon, se ŝi ne scias Esperanton.
Fine la oficialaj reprezentantoj ĉe la konferenco ne sukcesis interkonsenti pri komunaj rekomendoj, sendotaj al la Eŭropa Komisiono. La konferenco finiĝis en relativa kaoso, ĉar subite la delegitoj de la pola kaj hungara edukministerioj atentigis, ke ili ne pretas subskribi tiunivelan dokumenton. Anstataŭe oni nur aprobis resumon de la kongresaj diskutoj.
Foje tamen embuskas riskoj, ekzemple se temas pri seriozaĵoj. Ali-vorte, la limoj inter higiena petolado kaj banala skandalemo povas fariĝi neklaraj.
Eltiri kaj pufigi mutilitan frazon ekster la originala kunteksto (kompreneble, sen malico de la redaktoro!) povas misgvidi kaj, eventuale, eĉ ĉagreni senpripensan leganton, kiu, traleginte la kompletan tekston, malkovros la blufan artifikon.
Eble al la supra artikolo pli bone sidus diskreta titolo simila al:
“Esperantisto proponis, ke oni konsideru artefaritajn lingvojn por la lingvo-politiko de EU”
Sed eble la redaktoro opinias ĉi titolon prave sensuka, longa kaj kaptonta nenies intereson.
Tiu-kaze, se oni deziras draste efiki kaj lasi neniun indiferenta, kial stari sur stilzoj? Mi proponas anstataŭe pli kuraĝan kaj senkompleksan titolon:
“Kvina-kolonisto en niaj vicoj: ni palisumu la perfidulon!”
Ne dankinde.