Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Esperantistoj kritikas EU-grupon por multlingveco

Esperantistoj kritikas EU-grupon por multlingveco

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-03 15:00
La 20-an de septembro la Eŭropa Komisiono decidis fondi "altnivelan laborgrupon pri multlingveco". La proponon pri la fondo de la laborgrupo faris komisionano Ján Figeľ, kaj la laborgrupon konsistigos 11 spertuloj el diversaj landoj de Eŭropo. La tasko de la laborgrupo estas doni konsilojn kaj novajn ideojn pri evoluigo de multlingveco Unuafoje la laborgrupo kunsidos la 3-an de oktobro 2006. La prezidantoj de Eŭropa Esperanto-Unio kaj Universala Esperanto-Asocio tuj forte kritikis la konsiston de la laborgrupo. Ankaŭ la Eŭropa Parlamento kritikas la lingvan politikon de komisionano Jan Fligel.

En gazetara komuniko de EU, Ján Figeľ asertas, ke la nova laborgrupo povos "en signifa maniero antaŭenigi kaj konservi la eŭropan multlingvan heredaĵon":

- Multlingveco estas centra faktoro en la projekto de eŭropa unuiĝo. La altnivela laborgrupo kunigas plurajn el la plej bonaj spertuloj de la fako, kaj antaŭenigos la aferon de ĉiuj lingvoj, kiujn oni parolas en Eŭropo. Mi petis la laborgrupon konsideri plurajn temojn, kiuj kutime ne troviĝas en la kompetento de ŝtataj spertul-grupoj pri lingvoj. Tiaj temoj esttas interalie la ligoj inter lingvoj kaj esplorado, inter lingvoj kaj amaskomunikiloj, lingvoj el la perspektivo de entreprenado, la utiligo de nova teknologio en tradukado kaj interpretado, kaj strategioj por antaŭenigi lingvolernado.

La starigo de la laborgrupo sekvas el la lastjara Komisiona komuniko pri "Nova strategia kadro por multlingveco". Intertempe ankaŭ la Eŭropa Parlamento ellaboris proponon pri nova "kadra strategio por multlingveco". La raporto [angle, france, germaneitale, finne] ankoraŭ ne estas fin-aprobita, sed la provizora versio, datita la 29-an de junio, relative forte kritikas la politikon de la respondeca komisionano, Jan Figel:

Se fakte la lingvo igas nin homoj, kiel konstatis komisionano Figeľ, regionaj lingvoj, minoritataj lingvoj kaj  ties parolantoj devas ricevi pozicion, kiu sekvas el tiu eldiraĵo. Se EU kredas je siaj propraj sloganoj, ekzemple "unueco en diverseco", aŭ je tio, ke ĉiuj lingvoj estas egalaj, oni bezonas unuecan kaj  sencohavan politikon pri EU-lingvoj, kaj leĝaron por lingvaj rajtoj, por certigi, ke ĉiuj eŭropaj lingvoj estas protektataj kaj ĉiuj eŭropaj lingvoj ricevas sian lokon en la socio.

La raporto aparte mencias la ĉiam fortiĝantan pozicion de la angla lingvo en Eŭropo, kaj konstatas, ke apenaŭ indas uzi la monon de EU por subvencii studojn de la angla.

Kvankam ĉiam pli multaj estas multlingvaj, tio ne multe utilas, se ilia dua aŭ tria lingvo estas la angla, kiel koncedas la Komisiono. Tio nur pliigas la superregan pozicion de la angla, kaj ĝian uzon kiel la ĝenerala lingvo de EU. /---/ La studado de la angla lingvo havas sian propran dinamikon, kaj ĝi estas profita por anglalingvaj landoj /---/, kiuj tiel ne plu bezonas la subtenon de EU.

En sia raport-skizo la Eŭropa Parlamento interalie instigas la instancojn de la Eŭropa Unio komuniki kun civitanoj en ties gepatra lingvo, senkonsidere de tio, ĉu tiu lingvo havas oficialan statuson aŭ ne. Samtempe la Eŭropa Parlamento opinias, ke la kvanto de laborlingvoj en EU estu limigita:

Ĉiuj eŭropaj lingvoj devus ricevi la statuson de oficialaj lingvoj en EU. Tiu celo povus esti parto de la lingva programo de EU, kaj ĝi povus esti atingita per malpliigo de la kvanto de la laborlingvoj de EU, kion oni fakte jam faris.

Ankaŭ la nova laborgrupo por multlingveco tuj post sia fondo estis forte kritikata. Interalie la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain esprimis sian malkontenton pri ĝia konsisto:

- El la 3 oficialaj dulingvaj membroŝtatoj de EU (Belgio, Finnlando, Irlando) estas nur 1 reprezentanto, el Finnlando. Sed kompreneble estas britino, kaj germana profesoro pri la angla - ili ja gravas por certigi ke oni ne forgesu pri la angla!

Simile kritike esprimis sin la prezidanto de UEA,  Renato Corsetti, pri Abram de Swaan, la nederlanda ano de la nova laborgrupo:

- Se vi legas liajn artikolojn, vi vidas, ke li parolas tre fumoplene pri filozofio de demokratio kaj similaĵoj, sed la konkludo ĉiam estas: ni uzu la anglan.

La franca lingvoaktivisto Charles Durand opinias, ke en la grupo devus ani almenaŭ Robert Phillipson kaj François Grin, se oni prenu sin serioze. Nun la laborgrupo aspektas, kvazaŭ ĝi estus kunmetita por beni jam faritajn decidojn.

- La Komisiono ĉesu moki nin, li konkludas.

- Charles Durand estas ĝenerale ekstrema pri siaj opinioj, sed kiel oni povas malpravigi lin, kiam oni vidas ke oni metis profesorojn pri la angla kaj ne socilingvistojn en la grupon, miras Renato Corsetti.


Elĉerpaĵoj el El raport-skizo de la Eŭropa Parlamento pri la

"Nova strategia kadro por multlingveco":


La Eŭropa Parlamento konsideras, ke multlingveco estas tipa trajto de la Eŭropa Unio, kaj tiel unika ekzemplo kaj grava parto de la eŭropa identeco.

[La Eŭropa Parlamento] opinias ke multlingveco estas dezirinda en ĉiuj pluralismaj socioj rilate kaj al la ekonomi kaj al la kulturo.

...opinias ke regionaj lingvoj kaj minoritataj lingvoj estas grava parto de la kultura heredaĵo, kaj oni devas daŭre, sur ĉiuj niveloj, pliigi ilian vartadon kiel partoj de la la komuna kultura heredaĵo.


Rilate la kadran strategion...

[La Eŭropa Parlamento] esprimas sian kontenton pri la perspektiva strategio de la komisiono, plibonigi la individ-nivelan lingvoscion laŭ la celo starigita en la Barcelona Eŭropa konsilio en la jaro 2002; laŭ tiu celo eŭropaj civitanoj devus aldone al sia gepatra lingvo lerni minimume du fremdajn lingvojn; krome [la Eŭropa Parlamento] estas konvinkita, ke studado de la angla kiel la sola fremda lingvo ne sufiĉas por pliigi multlingvecon.

...zorgite rimarkas, ke spite la subtenon de EU al politiko de multlingveco, la uzo de la angla daŭre pliiĝas je la kosto de aliaj lingvoj, kaj fakte tiu kresko rapidiĝis post la lasta plilarĝiĝo de EU, krome [la Eŭropa Parlamento] konsideras, ke la kreskanta uzo de la angla kiel lingvo de instruado influas la situacion de ĉiuj aliaj lingvoj en EU, kaj de la oficialaj lingvoj de la ŝtatoj-membroj, kaj de minoritataj lingvoj, tiel ke minoritataj lingvoj estas perdantaj sian pozicion;

[la Eŭropa Parlamento] konsideras nelogika tion, ke la komisiono unue konstatas, ke civitanoj devas havi la rajton senĝene konatiĝi kun EU en sia propra lingvo, sed poste konstatas, ke tio validas nur por la oficialaj lingvoj de la ŝtatoj-membroj; tial [la Eŭropa Parlamento] konsideras, ke personoj, kies gepatra liingvo ne havas la statuson de ŝtata lingvo (ili estas proksimume 10 procentoj el la loĝantaro de EU) ne povas eluzi ĉi tiun rajton...

[la Eŭropa Parlamento] subtenas la proponojn de la Komisiono pri evoluigo de lingvaj profesioj kaj fakoj, ĉar ĉiuj eŭropaj lingvoj bezonas novan teknologion, ekzemple parol-prilaboron kaj  voĉ-rekonon, terminologian laboron, evoluigon de lingvoinstruado, atestilojn kaj  ekzamenojn pri lingvoscio; konsideras ke tiuj [eŭropaj lingvoj] alikaze estas preterkurataj de pli grandaj lingvoj, unuavice la angla


Proponataj paŝoj

[La Eŭropa Parlamento] instigas la instancojn de la Eŭropa Unio komuniki kun civitanoj en ties gepatra lingvo, senkonsidere de tio, ĉu tiu lingvo havas oficialan statuson en la koncerna membro-ŝtato aŭ en EU;

...instigas ankoraŭfoje, ke por la antaŭenigo de multlingveco estu starigita oficejo, kiu per sia jura stato kaj vastaj agad-rajtoj povus ebligi veran disfloradon kaj evoluon de lingva diverseco en Eŭropo.

... La komuniko de la Komisiono pri multlingveco, kiu estas daŭrigo de la agad-programo de la Komisiono, signifas klaran distanciĝon de ĉiuj mencioj pri la financado de projektoj kun rilato al minoritataj kaj minacataj lingvoj. La proponoj de la Komisiono signifas ankaŭ distanciĝon de la politiko sekvita de EU ĝis la jaro 2000, politiko por rekta subtenado (en buĝet-paragrafo B) de minoritataj liingvoj. Nun oni anstataŭe favoras politikon, laŭ kiu lingvoj en minoritata pozicio devas konkuri en "la libera merkato" kun grandaj lingvoj. Restas por vidi, kiel ili sukcesos en tiu konkurado.

...Se fakte la lingvo igas nin homoj, kiel konstatis komisionano Figel, regionaj lingvoj, minoritataj lingvoj kaj  ties parolantoj devas ricevi pozicion, kiu sekvas el tiu eldiraĵo. Se EU kredas je siaj propraj sloganoj, ekzemple "unueco en diverseco", aŭ je tio, ke ĉiuj lingvoj estas egalaj, oni bezonas unuecan kaj  sencohavan politikon pri EU-lingvoj, kaj leĝaron por lingvaj rajtoj, por certigi, ke ĉiuj eŭropaj lingvoj estas protektataj kaj ĉiuj eŭropaj lingvoj ricevas sian lokon en la socio. Por la lingvoj oni faris regulojn kaj reglamentojn, sed la oficialaj instancoj de EU kaj la ŝtatoj-membroj daŭre ne havas unuecan, leĝe devigan lingvan politikon.

...Kvankam ĉiam pli multaj estas multlingvaj, tio ne multe utilas, se ilia dua aŭ tria lingvo estas la angla, kiel koncedas la Komisiono. Tio nur pliigas la superregan pozicion de la angla, kaj ĝian uzon kiel la ĝenerala lingvo de EU. /---/ La studado de la angla lingvo havas sian propran dinamikon, kaj ĝi estas profita por anglalingvaj landoj /---/, kiuj tiel ne plu bezonas la subtenon de EU.

...Ĉiuj eŭropaj lingvoj devus ricevi la statuson de oficialaj lingvoj en EU. Tiu celo povus esti parto de la lingva programo de EU, kaj ĝi povus esti atingita per malpliigo de la kvanto de la laborlingvoj de EU, kion oni fakte jam faris.

arkivita en: