La beletra revuo Fonto ĉesos aperi jarŝanĝe
La monata literatura revuo Fonto aperas ekde oktobro 1980, tamen ne ĉiam regule. Ĝia enhavo konsistas ĉefe el literaturaĵoj originalaj kaj tradukitaj. Dum la 26-jara ekzisto de la revuo aperis en ĝi preskaŭ milo da noveloj, pli ol du mil poemoj, krome teatraĵoj kaj eseoj. Krom beletraĵoj aperis ankaŭ iom da recenzoj kaj aliaj artikoloj rilataj al literaturo.
La revuo Fonto estas eldonata de Gersi Alfredo Bays en la sudbrazila urbo Chapecó. La samnoma eldonejo dum la lastaj jaroj aperigis multajn elstarajn verkojn kaj
ŝajnas bone farti. Tamen la revuo suferas je forta malkresko de la abonantaro kaj mankas ankaŭ konstantaj kontribuantoj. Plia problemo ŝajne estas la jam ne tute stabila sanstato de la 72-jara eldonisto.
Dum la unua periodo de sia ekzistado, Fonto estis redaktata de William Auld. Post Auld, la revuon redaktis Daniel Luez (1988-92) kaj Gerrit Berveling (1993-).
Fonto estas nuntempe la sola esperantlingva revuo kiu amplekse publikigas literaturaĵojn. Certagrade ili ja aperas ankaŭ ekzemple en Literatura Foiro, La Ondo de Esperanto kaj La Gazeto, sed komparo kun aliaj revuoj evidentigas apartan trajton de Fonto: ĝi estas revuo nur literatura kaj sen aparta ideologia partiiĝo.
Dum La Ondo de Esperanto kombinas literaturon kun primovadaj informoj; dum Literatura Foiro ornamas sian pli kaj pli ŝvelan Civitan ideologion per literaturaĵoj ofte ligitaj al similaj amataj ĉevaletoj; dum La Gazeto perturbas sian karakteron de humanisma, kultura revuo per la personaj ekstravagancoj de Zilah; kontraste Fonto simple prezentis originalajn kaj tradukitajn verkojn de plej diversaj aŭtoroj, sen komentoj kaj, se kundividi la kritikojn de multaj abonantoj, eble ankaŭ sen efektiva redaktado de la tekstoj, sen elektaj kriterioj.
Kiel skribas Humphrey Tonkin en sia freŝa verko Lingvo kaj popolo, post la malaltiĝo de la nivelo de Literatura Foiro mankas al la Esperanto-movado avangarda kultura revuo, kaj la "malpli kohere prezentita" Fonto neniam povis vere ŝtopi tiun breĉon. Kvankam Bays faris titanan laboron kiel eldonisto de libroj kaj de la revuo, al la vico de redaktoroj mankis klara redakta linio, pro kio oni ofte riproĉis al Fonto ke ĝi estus nura kolektujo de poemoj, rakontoj kaj artikoloj.
Krom la manko de efektiva redaktado, ankaŭ aliaj faktoroj kontribuis al la perdo de abonantoj. Kiam la revuo aperis en 1980, ĝia grafika aspekto estis relative bona, laŭ la kriterioj de tiu tempo. Tamen dum la paso de la tempo, la aspekto de la revuo ne evoluis, sed prefere degeneris. Dum pluraj periodoj la revuo aperis kun granda malfruo.
Pro altiĝo de afrankoj en Brazilo, de multaj jaroj la revuo ne plu estas distribuata ĉiumonate. Anstataŭe la abonantoj ricevas po du numerojn en unu koverto, sesfoje jare, kio efektive igas la "monatan" revuon dumonata. La revuo apenaŭ estas reklamata, kaj eĉ ne havas retpaĝaron.
La plej gravaj esperantlingvaj periodaĵoj estas aboneblaj tra Universala Esperanto-Asocio, kaj ĝis nun UEA ĉiam peris abonojn de Fonto. Tamen por la venonta jaro abonoj ne estas akceptataj, kaj Fonto tute mankas en la reta abon-katalogo de UEA. La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, konfirmas ke - laŭ informoj de la eldonejo - Fonto venontjare ne aperos, sed esperas ke la eldonado povos esti rekomencita poste.
- La kompleta malapero de Fonto estus multe pli serioza afero ol la eventuala malapero de Ĝangalo. Eĉ se Ĝangalo mortos, jam ekzistas diversaj similaj retaj projektoj, kaj venas pli kaj pli da novaj. Sed ĝuste serioza literatura revuo tre mankos, se Fonto malaperos. Tia situacio postulos pli seriozan atenton de UEA, ĉar post Ĝangalo ne sekvos vakuo, sed ja post la eventuala malapero de Fonto, komentas Osmo Buller.
Ekde 1986 multaj verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA aperadis en Fonto, kaj en 1990 UEA kaj Fonto interkonsentis, ke ĉiuj premiitaj verkoj aperos en Fonto. Foje iuj tro ampleksaj teatraĵoj kaj eseoj ne trovis lokon, sed ĝenerale la interkonsento estis honorata. Antaŭe premiitaj verkoj nur sporade aperis en la revuo Esperanto, kaj poste dum kelkaj jaroj en la revuo Hungara Vivo, kiu tamen estis malfondita en 1990.
En Fonto la premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj kutime tute plenigis du-tri tutajn numerojn ĉiujare, kaj se efektive Fonto malaperos post la jarŝanĝo, ne klaras, ĉu troveblos alia loko por publikigi la verkojn surpapere. Tamen jam ekzistas iuj ideoj pri eventuala solvo, diras Osmo Buller.
Eble oni pagigu abonantojn, sed mi suspektas, ke tio ne funkcius. Verŝajne la revuo estu senpaga. Eble iu donacu monon, por ke la redaktoroj ricevu honorarion.