Ĉiutagaj elsendoj de Pola Radio daŭros ĝis la 10-a de januaro
Laŭ la unue diskonigita decido de la respondeca estrarano, Jerzy Targalski, la ĉiutagaj elsendoj de Pola Radio en Esperanto devis finiĝi la 15-an de decembro, en la Zamenhofa tago. Poste, ŝajne pro enmiksiĝo de la prezidanto de Pola Radio, la ĉesigo estis prokrastita je du semajnoj, ĝis la fino de la jaro. Poste, denove nur kelkajn tagojn antaŭ la anoncita ĉesigo, estis diskonigita nova prokrasto.
La elsendoj disaŭdigitaj post la 15-a decembro konsistas ĉefe el arkivaj materialoj, kiuj estas reaŭdigataj. Kion enhavos la novaj retaj elsendoj, kaj kiel ofte oni povos ilin aŭdi, ankoraŭ ne estas konate. Tamen ili kredeble ne povos esti same ampleksaj kaj oftaj kiel la ĝisnunaj elsendoj, ĉar ilin produktos unu persono.