Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Rusa gazeto: "Lernejanoj ekparolos Esperanton"

Rusa gazeto: "Lernejanoj ekparolos Esperanton"

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-15 00:04
La populara rusa retgazeto Gazeta.Ru sabate la 14-an de aprilo publikigis ampleksan artikolon pri konferenco en kiu estis diskutata la rolo de Esperanto en la rusia eduk-sistemo. Laŭ la artikolo, esperantistoj proponas devigan enkondukon de Esperanto, sed la respondeca ministerio tre malfavore sintenas al la temo. "Kiel substrekis la vicdirektoro de la departemento de ŝtata politiko en la sfero de klerigado de la Ministerio de Klerigado kaj Scienco, Nelli Rozina, la projekto de ĝenerala esperantigo de la lando estas tro kosta: nur la edukado de lernejaj kaj altlernejaj instruistoj por milionoj da studentoj kaj lernejanoj kostus enormajn sumojn", skribas la gazeto. Laŭ la artikolo tamen baldaŭ kredeble okazos vastskala eksperimento pri instruado de Esperanto en rusiaj lernejoj, organizita de esperantistoj mem. Ni publikigas tradukon de la tuta artikolo.

Lernejanoj ekparolos Esperanton

La lingvon Esperanto necesas enkonduki kiel devigan studobjekton en lernejaj kaj altlernejaj studprogramoj. Tian rekomendon donis al la Ministerio de Klerigo kaj Scienco la partoprenintoj de internacia konferenco de esperantistoj, okazinta en la Rusia Akademio de Klerigado. La Ministerio de Klerigo kaj Scienco malfavore sintenis al la ideo.

La lingvon Esperanto necesas enkonduki kiel devigan studobjekton en lernejaj kaj altlernejaj studprogramoj. Tian proponon al la Ministerio de Klerigo kaj Scienco en vendredo faris la partoprenantoj de la konferenco "La propedeŭtika rolo de Esperanto en studado de fremdaj lingvoj".

El la vidpunkto de la esperantistoj, studado de ilia lingvo estas nepra pro multaj kialoj: kaj kiel maniero vastigi la mond-rigardon, kaj kiel aldona maniero de internacia interrilatado kaj studado de kulturoj de diversaj popoloj. Sed antaŭ ĉio kiel maniero faciligi la lernadon de fremdaj lingvoj, pri kio tradicie malbone sukcesas rusiaj studentoj kaj lernejanoj.

Nun, laŭ la informoj de Marat Ziganov, la scienca gvidanto de la Lomonosov-lernejo, fremdan lingvon en lernejo kaj altlernejo ne sukcesas alproprigi 40% el la civitanoj de Rusio.

Krom la problemoj de gramatiko kaj elparolo al ili ĝenas la tradicia timo de rusianoj fari eraron en fremda lingvo, kredas Ziganov.

Sed Esperanto, kreita en artefarita maniero antaŭ cento da jaroj, malhavas historiajn tavolojn kaj la karakterizajn esceptojn el la reguloj en aliaj lingvoj, ligitajn kun tiaj tavoloj. En Esperanto oni komencas paroli jam post la tria aŭ la kvara leciono, ĵuras la esperantistoj.

"Esperanto situas en alia loko en la kapo, ne tie kie la fremdaj lingvoj", resumis Miĥail Lineckij, instruisto de Esperanto el Ukraino.

Aldone, ĉar "denaskaj" parolantoj de Esperanto ne ekzistas, malaperas la eterna timo "hontigi sin" per malĝusta prononco aŭ eraro en gramatiko. La ĉefa merito de artefarita lingvo estas en la rompado de la psikologiaj barieroj, kiuj ĝenas la lernadon de pliaj fremdaj lingvoj. Do oni devas strebi al tio, ke la Ministerio de Klerigado kaj Scienco devige enkonduku Esperanton en la studprogramon de lernejoj kaj altlernejoj, decidis la partoprenantoj de la konferenco.

En la Ministerio de Klerigado kaj Scienco oni absolute ne konsentas pri tiu konkludo.

Kiel diris al Gazeta.Ru unu el la ellaborintoj de la koncepto, la rektoro de Eŭropa Jurscienca Universitato Justo, Gennadij Ŝilo, "la ministerio malfavore sintenis al la iniciato". Rekonante, ke la situacio pri scipovo de fremdaj lingvoj en la lando efektive estas katastrofa, la burokratoj emas serĉi solvon de la problemo en malpli ekzotikaj paŝoj. Ekzemple en kvalita plibonigo de la instrumetodoj de tradiciaj fremdaj lingvoj. Kiel substrekis la vicdirektoro de la departemento de ŝtata politiko en la sfero de klerigado de la Ministerio de Klerigado kaj Scienco, Nelli Rozina, la projekto de ĝenerala esperantigo de la lando estas tro kosta: nur la edukado de lernejaj kaj altlernejaj instruistoj por milionoj da studentoj kaj lernejanoj kostus enormajn sumojn, kvankam la esperantistoj mem insistas ke la projekto estus malmultekosta.

Aldone Nelli Rozina akcentis, ke la efikeco de la inventaĵo de Zamenhof ne estas esplorita de iu ajn. Tial oni proponis al la entuziastoj, ke ili unue okupiĝu pri faktokolektado kaj eksperimentoj - per siaj propraj fortoj kaj sia propra mono. "Intertempe ne atendu de la ministerio ajnan subtenon, kaj ne turnu vin al ni. Ni nenion decidos", anoncis la burokratino al Gennadij Ŝilo kaj la aliaj aktivuloj de la movado.

Tamen jam en la plej proksima tempo la Lomonosov-lernejo aranĝos eksperimenton pri instruado de Esperanto al 2-2,5 miloj da Moskvaj lernejanoj.

Pilota eksperimento jam estas farita, kaj estas tempo transiri al la dua stadio, diris la scienca gvidanto de la lernejo Marat Ziganov. Des pli, ke en la programoj de lernejoj kaj altlernejoj estas tiel nomata "regiona parto", kiu ne bezonas aprobon de la Ministerio de Klerigado kaj Scienco. Aldonan lernejan platformon la esperantistoj esperas ricevi en eksperimentaj lernejoj de la Rusia Akademio de Klerigado, en kies ejo okazis la konferenco. Jam estas kelkaj Moskvaj kaj regionaj altlernejoj, kiuj pretas partopreni en la eksperimento, aldonis la esperantistoj. "Ni faros la eksperimenton mem, sed ni insistos,  ke al la solvado de la problemo estu ligita la Ministerio de Klerigado kaj Scienco", ili anoncis.

Marina Lemutkina
Gazeta.Ru

arkivita en: