Famuloj ignoris esperantistojn en Moskvo
La pli fruaj kritikoj de Nelli Rozina koncernis tion, ke malmultaj elpaŝoj temis senpere pri la temo de la konferenco, la propedeŭtika valoro de Esperanto.
Wim Jansen rakontis pri sia laboro kaj spertoj kiel docento pri interlingvistiko kaj Esperanto. Li parolis pri tio, en kiuj kazoj Esperanto laŭ li sendube havas propedeŭtikan valoron. Ankaŭ li tamen agnoskis, ke ĝis nun ekzistas ege malmultaj vere sciencaj, bone dokumentitaj eksperimentoj pri la propedeŭtika valoro de Esperanto.
En la program-folio de la Moskva konferenco estis publikigita impona listo de partoprenontoj. Interalie devis ĉeesti la aranĝon vic-urbestro de Moskvo Iosif Orĝonikidze kaj la eksa monda ŝak-ĉampiono, profesoro Anatolij Karpov. Ili tamen ne aperis.
Ankoraŭ kelkajn tagojn antaŭ la aranĝo la esperantistaj organizantoj ŝajnis kredi, ke la invititaj famuloj ja aperos.
- Neniu anoncis pri sia nepartopreno, venos eĉ Karpov, sed kompreneble, ne por la tuta tago, diris Liana Tuĥvatullina en intervjuo de la retejo Esperanto novosti.
El la famuloj ĉeestis finfine nur Nikolaj Nikandrov, prezidanto de Rusia Akademio pri Klerigo, en kies ejo okazis la kunsido.
Kvankam ŝia nomo estis menciita en la program-folio, ne aperis en la ejo ankaŭ la rektoro de Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato, Irina Ĥalejeva, kies malfavora eksperta konkludo pri instruado de Esperanto estis la elirpunkto de la tuta aranĝo.
En letero sendita al la Ministerio de Klerigado kaj Scienco, Rusia Esperanto-Unio en 2005 proponis enkondukon de Esperanto en la studplanojn de altlernejoj. Pro la letero de REU, Irina Ĥalejeva verkis ekspertan konkludon [plena traduko jen] pri la nuna stato de Esperanto, kaj konstatis, ke ne indas enkonduki Esperanton en la studplanon.
Por refuti la oficialan ekspertizon de Irina Ĥalejeva, la esperantistoj starigis propran komisionon de ekspertoj sub la egido de la ne tre konata rusia ekologia fondaĵo Teĥeko kaj ĝia "Centro de sendependaj ekspertizoj". La "ekologi-lingvistika ekspertizo" de la esperantista komisiono [plena teksto jen] estis tre favora al Esperanto - ja ne surprize.
Tiu konkludo tamen ne konvinkis la spertulojn de la Ministerio de Klerigado kaj Scienco. La vicdirektoro de la departemento de ŝtata politiko en la sfero de klerigado de la Ministerio de Klerigado kaj Scienco, Nelli Rozina, laŭ la retgazeto Gazeta.Ru, konstatis, ke la esperantista projekto de "ĝenerala esperantigo de la lando" estus tro kosta: sole la edukado de lernejaj kaj altlernejaj instruistoj por milionoj da studentoj kaj lernejanoj kostus enormajn sumojn.
La reprezentanto de la ministerio krome konstatis, ke mankas fidindaj esploroj pri la asertata specifa propedeŭtika valoro de Esperanto, kaj petis la esperantistojn reveni, kiam ili havos malmolajn faktojn kaj eksperiment-rezultojn por subteni siajn asertojn.
Kvankam Nelli Rozina petis la esperantistojn ne apelacii al la ministerio pri la deviga studado de Esperanto en lernejoj antaŭ ol estos fidindaj eksperimentaj rezultoj pri ĝia "propedeŭtika valoro", la partoprenantoj de la konferenco poste decidis sendi alvokon al la ministro de klerigado. La origine ruslingva rezolucio, dimanĉe sendita al partoprenantoj por subskribo, finiĝas jene:
...la konferenco trovas nepra direkti al la Ministro de klerigado kaj scienco de Rusia Federacio proponon subteni eksperimentojn por demonstri kaj konfirmi la propedeŭtikan valoron de Esperanto, okazantajn en Rusio, kaj enkonduki la internacian lingvon Esperanto en la lernoplanojn de rusiaj edukejoj egale kun ĉiuj aliaj fremdaj lingcoj, kiel propedeŭtikan ilon antaŭ la lernado de fremda lingvo. [traduko de Libera Folio]
Kiel argumentojn por Esperanto la rezolucio iom neprecize mencias la "rekomendojn" de Unesko en 1954 kaj 1985, pri "enkonduko de la internacia lingvo Esperanto en la lernoplanojn de la edukejoj de landoj-membroj". La rezolucio grandparte ripetas la argumentojn menciitajn jam en la pli frua "ekologi-lingvistika ekspertizo", farita de esperantistoj mem.
[Foto el Planedo.ru]
Cetere tiu rusa artikolo en esperantnoma portalo estas multe pli pozitiva ol la ĉi-supra. Gravas i.a. la nuanco, ke Nelli Rozina atentigas pri la manko de spertoj pri propedeŭtika valoro _en Rusujo_.
Pri la ignorantaj famuloj: ĉu tio ne estas kutimaĵo?