Esperantistaj ĵurnalistoj rezoluciis parlamente
Tiuj favoraj kondiĉoj allogis grandan kvanton da interesiĝantoj. Al la kongreso aliĝis pli ol 180 personoj el 37 landoj. Granda parto el la aliĝintoj havis nur marĝenan rilaton al ĵurnalismo, sed ĉeestis tamen la redaktoroj de multaj diverstendencaj esperantlingvaj eldonaĵoj, kaj ankaŭ manpleno da profesiaj ĵurnalistoj de nacilingvaj eldonaĵoj. La senpageco kaŭzis, ke ĉeestis multaj personoj, kiuj cetere malofte renkontiĝas en la sama kunveno.
La unuaj kunsidoj de la kvintaga kongreso okazis en la malnova urbodomo de Vilno. La lastajn du tagojn la kongresanoj kunsidis en eĉ pli pompaj ĉirkaŭaĵoj, en la Konstitucia salono de la litovia parlamento, kiu preskaŭ neniam estas uzata por kunsidoj de eksteruloj. En la sama ejo, kie siatempe estis subskribita la konstitucio de resendependiĝanta Litovio, nun estis farita la decido pri la registriĝo de TEĴA kiel jura persono en Litovio.
Gravan rolon en la ebligo de la kongreso havis la prezidanto de la litovia parlamento, Česlovas Juršėnas, kiu favore sintenas al Esperanto. Li per afabla parolado bonvenigis la kongresanojn en la Konstitucia salono de la parlamento, kaj vespere regalis la kongresanojn per akcepto en unu el la restoracioj de la parlamento.
Dum la akcepto li transdonis oficialan gratulleteron al la novelektita prezidanto de TEĴA, la litova radia ĵurnalisto Audrys Antanaitis, konata interalie pro siaj matenaj babilprogramoj kun politikistoj.
La renovigo de la estraro de TEĴA kaj la unuaj paŝoj al serioza reaktivigo de la asocio estus unu el la konkretaj rezultoj de la kongreso. Krom Audrys Antanaitis, la estraron nun eniris Vytautas Šilas (ĝenerala sekretario), la redaktoro de Litova Stelo, Aleksandr Korĵenkov, la redaktoro de la Ondo de Esperanto, kaj Mariana Evlogieva, kiu interalie specialiĝis pri televidaj scenaroj. El la malnova estraro restis Kalle Kniivilä kaj Dieter Rooke.
La nova prezidanto de TEĴA estas ankaŭ vicprezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio, kaj kune kun Dainius Radzevičius, la prezidanto de LĴA, pretas labori por starigo de konkreta kunlaboro inter TEĴA kaj Internacia Federacio de Ĵurnalistoj.
Jam tuj post la ferma kunsido estraranoj de TEĴA kun Dainius Radzevičius diskutis pri eblaj temoj de kunlaborprojektoj. La planoj verŝajne konkretiĝos nur post la jura registriĝo de TEĴA, kiu kredeble povos okazi plej frue post la Roterdama Universala Kongreso, ĉar eventuale necesas redaktaj ŝanĝoj en la statuto de TEĴA por ke ĝi akordiĝu kun la litovia leĝaro.
Granda majoritato de la kongresanoj estis viroj. Pri tio blogis Maria Sandelin.
Tamen, ghis nun sur la paghoj de Libera Folio, ni eble ne sufiche parolas kaj diskutas pri kiamaniere utiligi tiun kongreson taktike kaj strategie.
Mi tute ne plendas, ke multaj el niaj Esperantistoj volas prikomenti aliajn detalojn, ech gravajn, sed mi pensas, ke estus ankau fruktodona se oni donus al ni ideojn pri strategio kiuj povas helpi al ni antauenigi Esperanton, pozitive, tutmonde.
Eble, mi mem komencu per unu komento: sur la paghoj de la tre bone kaj alloge farita FERA LUPO, farita por la Litovia Kongreso, estas artikoleto pri DISVASTIGO, itala gazetara retagentejo, kiu publikigigis centojn -- jes ja centojn! -- da artikoloj kiuj rilatas Esperanton, lingvan diskriminacion, la duban rolon de la angla, ktp.
Se elbas fari tiun gravan, bonan laboron en unu regiono de Italio, eblas fari ghin en tuta Italio; krome, eblas fari ghin en multaj aliaj landoj, kaj vershajne en pli ol cent landoj tutmonde.
Sed tiu komunika laboro estas nur parto el strategio. Kune kun tiu apero de artikoloj pri Esperanto povas samtage au poste aperi mencio pri esperantaj kursoj au kursetoj. Se ne estas lokaj kursoj, jen bona momento mencii www.lernu.net!
Chiaokaze por pli profunde trakti la eventualan bonan shancon por Esperanto, eble estus tre utile pli studi kaj kompreni la tre grandan sukceson che la radio en Francio en la okdekaj jaroj. Herni Masson konas la detalojn de tiu sukceso-- radio-elsendo tutlanda, kiu instruis dekminute Esperanton chiutage dum kelkaj semajnoj, kaj kiu estigis milojn da leteroj pri Esperanto al la radiostacio.
Resume, estas bone, ke ni Esperantistoj prikomentas chiajn detalojn de grava, senprecedenta kongreso por jhurnalistoj. Sed ankau ege valoras prikomenti novajn ideojn kiuj vere helpos Esperanton rilate la EKSTERAN mondon, do tiuj kiuj ankorau ne komprenas pro kio Esperanto estas bonega ideo por helpi interancian komunikadon kaj mondpacon.