UEA pli populara ol Bono aŭ Greenpeace ĉe Nobel-vetantoj
Dum la lastaj monatoj disvastiĝis en la Esperanto-mondo la novaĵo ke la Universala Esperanto-Asocio fariĝis kandidato por la Nobel-Premio pri Paco por la jaro 2008, koincide kun sia centjara datreveno. Kiel jam informis Libera Folio tion unuafoje proponis du svisaj parlamentanoj, kaj en junio la iniciaton apogis la pola parlamento per speciala rezolucio.
Jam komence de la jaro la informo atingis multajn amaskomunikilojn, kiuj raportis la novaĵon per la mencio ne de la Asocio, sed ĝenerale de la lingvo Esperanto mem. Raportoj aperis interalie ĉe la novaĵagentejo AFP kaj en la gazeto USA Today. Dum la lastaj tagoj, kaj koincide kun la komenco de la periodo kiam finfine la premioj estas diskonigataj, oni denove legis la nomon de nia lingvo kiel kandidato, interalie en la brita kaj meksika gazetoj.
Tamen, neniu amaskomunikilo donas grandajn ŝancojn al Esperanto, kaj preferas prognozi la atribuon de la premio al disidentoj de reĝimoj ne demokrataj, aŭ ne juĝataj tiaj fare de la eŭropaj cirkloj. La nomoj plej ofte aperantaj estas ĉinaj, rusaj aŭ kubaj.
Ŝajne, ankaŭ la esperantistaj organizaĵoj ne multe fidas je la eblecoj gajni la premion: laŭ nia kono, neniu instanco de la movado pretigis ĝis nun planon kion fari en tiu cirkonstanco: kiel informi la lokajn aktivulojn, kiu respondu al la lokaj amaskomunikiloj, kiel organizi la kampanjon de diskonigo kaj profiti la senpagan reklamadon kiu evidente sekvus. Ŝajnas do ke neniu juĝis necese pretigi sin por malprobabla rezulto, kiu anonciĝos venontan vendredon, la 10-an de oktobro.
Kiu vere estas la probableco ke nia lingvo ricevu la Nobel-Premion? Oni ne multe povas fidi la onidirojn, kiuj jam pasintece montriĝis malĝustaj. Ankaŭ la proverba sekreteco de la juĝantoj ne permesas ricevi konkretajn informojn.
Mi tamen trovis spuron, kiu povas mezuri la probablecon ke Esperanto ricevu la Nobelpremion pri Paco. Ĝi venas el fonto kiu en aliaj kuntekstoj, ĉefe sportaj, montriĝis tre atentinda: la vetkompanioj.
Reta kompanio organizis vetadon por diveni la gajnontojn de la Nobel-premio pri literaturo kaj paco (la sciencajn premiojn, bedaŭrinde kaj kiel kutime, neniu atentas). Laŭ la premio donota, oni povas supozi kiujn personojn aŭ instituciojn oni nun konsideras pli favorataj.
En la lasta kontrolo, la plej malaltan kvanton da mono oni atribuas al la vetantoj por la ĉina disidento Jia Hu, kiuj ricevus nur duoble pli ol la kvanto vetata. Tio kompreneble signifas, ke li estas konsiderata la plej verŝajna premioto. Post li vidiĝas pluraj aktivuloj por homaj rajtoj, politikistoj kaj ekspolitikistoj. Kurioze, ĉi-jare apenaŭ aperas organizaĵoj, kaj la plej favorata estas CMC, la koalicio luktanta kontraŭ la fabrikado de grapolbomboj, inter kies membroj troviĝas Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT.
Esperanto troviĝas en la listo, kun proporcio 40:1. Ĝi situas sub pluraj el tiuj politikistoj, sed en pli favoraj kondiĉoj ol la organizaĵo Greenpeace, la rokstelulo kaj aktivulo Bono kaj la franca prezidento Nicolas Sarkozy, kies ŝancoj laŭ la reta vetado estas la duono de tiuj de nia lingvo. Kurioze, niaj ŝancoj estas ekzakte la samaj kiujn havas por la literatura premio Umberto Eco, iam konita kiel amiko de Esperanto.
Kiuj do estas la ŝancoj de Esperanto laŭ la reta vetejo? Malfajna analizo kondukas al cifero proksima al 2,5 %. Ne spektakleca, sed pli alta ol multaj el ni supozis ĝis nun. Mi ne kuraĝas sugesti ke ni ekmalvarmigu la ĉampanon, sed se iu deziras veti je nia venko, tiu havas du eblojn: komenci pretigi la respondon al la anonco de la Nobel-Komitato, aŭ enmeti monon en la vetejon. Tion lastan tamen oni faru kun prudento: troa investado povas altigi la ŝancojn, sed ĝi malaltigas la pagon.
Toño del Barrio
Ili trovis, ke maniero (ii) liveras iom pli fidindajn rezultojn, ol maniero (i). T.e., vetado pri kio okazos iom pli bone prognozas, ol sondoj pri individuaj preferoj.