Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Esperantista partio ricevis 41.122 voĉojn

Esperantista partio ricevis 41.122 voĉojn

de Redakcio Laste modifita: 2009-06-14 18:22
La germania sekcio de la poresperanta partio EDE (Eŭropo - Demokratio - Esperanto) en la semajnfinaj eŭropuniaj elektoj ne sukcesis atingi la necesan kvanton de voĉoj por ricevi ŝtatan subvencion. Necesis duona procento, sed la partio atingis nur dekonon de tio. Laŭ la provizora rezulto EDE ricevis en Germanio sume 11.859 voĉojn kaj en Francio 29.263. Se kunkalkuli la voĉojn en ambaŭ landoj, 41.122 personoj voĉdonis por la esperantista partio.

En Germanio EDE ricevis ĉ. 0,045 % de la validaj voĉoj. La procentaĵo en la orienta parto de Germanio (eksa GDR) estis proksimume la duoblo de la rezulto en la okcidento; la plej altan rezulton liveris Meklenburgio-Antaŭpomerio, kie el 622.967 validaj voĉoj EDE atingis 915, do 0,147 %.

En Francio estis sume 17.218.974 validaj voĉoj; la ĉ. 29.263 voĉoj por EDE do reprezentas 0,21 % de ĉiuj validaj voĉoj. Pliaj detaloj troveblas en la vikipedia paĝo de EDE.

El la ĝisnunaj esperantistaj anoj de la Eŭropa Parlamento estis reelektita Małgorzata Handzlik, kandidato de la granda pollanda partio Civitana Platformo. Ankoraŭ ne klaras, ĉu inter la novaj parlamentanoj troviĝas parolantoj de Esperanto.

Bert Schumann estas reprezentanto de la francia sekcio de EDE por internaciaj rilatoj. Libera Folio demandis al li, kion laŭ li signifas la rezulto de la ĉi-jara balotado.

Bert Schumann- Juna politika movado celas unue konigi sin kaj siajn ideojn. Tiun taskon ĝi plene sukcesis. Ja videblis en televido intervjuoj kaj varbfilmetoj, aŭdiĝis en radio intervuoj, legeblis en ĵurnaloj almenaŭ priskribo de niaj listoj, foje eĉ longa teksto redaktita de aktivuloj mem. Mokoj pri niaj ideoj ebligis al ni reagi kaj refoje mencii Esperanton.

Li atentigas, ke la rezulto fakte estas iom pli bona ol pasintfoje.

- Kompreneble ĉiuj EDE-aktivuloj kaj multaj ne-EDE-aj e-istoj interesiĝis pri la rezultoj. Eblus malĝoji ke en iuj balotregionoj la elcentaĵo iom falis. Tamen la tut-francuja elcentaĵo iom altiĝis, kaj aparte bone sukcesis la tuta insulo Nov-Kaledonio kun preskaŭ 1 %. Tamen pli gravas la nombro de pli ol 40.000 voĉdonoj. Ja tiuj 40.000 iel apogas niajn proponojn kaj eble iam lernos Esperanton.

Laŭ Eugen Macko, vicprezidanto de la EDE-Federacio, EDE fakte estas inter la gajnantaj partioj en la elekto.

Eugen Macko- Sed ne en la sama direkto kiel la plejmultaj, precipe nacie konservativaj, ofte eĉ dekstre radikalaj partioj. EDE kreskis (se ankaŭ nur minimume sed tamen) naĝante kontraŭ la nuntempe ĝenerala kontraŭeŭropa fluo, por Eŭropo. Ankaŭ se tiu strebo estas kontraŭ la ĝenerala intenco nuntempe en la EU, ĝi tre gravas por la protekto kaj defendo de la demokratio ĝenerale por ne perdi la ŝancon rekonstrui nian oldan Eŭropon, per nova internacia demokratio.

Eugen Macko atentigas, ke EDE povas esti kontenta pri la atingita rezulto, konsiderante la limigitajn rimedojn kaj malaltan membronombron de la partio. Laŭ li, la plej multaj aliaj partioj nur marĝene interesiĝas pri tuteŭropaj temoj, kaj apenaŭ iu krom EDE parolis pri tuteŭropa demokratio.

- Pro tio, se ni en la estonteco plu volas havi Eŭropan Union kaj ĝin surkonstrui al demokratie vivkapabla lando de la mondo, ni havos ankoraŭ multe da laboro. Ĉiuj tiuj, kiuj jam havas kelkajn internaciajn spertojn kaj atingis iun internacian konscion, devas tion pludoni kaj helpi al tiuj civitanoj, kiuj ĝis nun ne havis la eblecojn por tiuj spertoj. La plej senpere alirebla maniero por la plejmulto estas Esperanto. Pro tio havas EDE en sia programo, kiel unu el la plej gravaj taskoj, per la politiko disvastigi Esperanton en la Eŭropa Unio.

La sekvaj elektoj al la Eŭropa Parlamento okazos post kvin jaroj. Bert Schumann esperas, ke multaj el la ĝisnunaj aktivuloj de EDE plu laboros por la partio.

- Pluraj jam pripensis kiel daŭrigi la agadon per regulaj kontaktoj al ĵurnaloj kaj aldono de novaj landoj. Aliaj ripozos dum 4 jaroj kaj revigliĝos nur en 2014. Guto malgranda konstante frapadu.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-06-08 19:13
Ne estas grundo por jubilei, sed ankaux ne por plori. Cxiu komenco estas malfacila.
Jam sur la strato manovaj gekonatuloj rimarkis, ke ili trovis esperanton sur la listo kaj esprimis respekton.Tio signifas al observantoj, ke oni pritraktas esperanton serioze.
Estas proverbo, ke "Romon oni ne konstruis en unu jaro", do ni preparigxu jam nun por nova agado.Ju pli nobla kreskajxo des pli bezonas atenton.
Mi estas certa, ke EU ne povas ekzisti sen neutrala lingvo kaj ju pli frue ili tion komprenos des pli pli rapide kreigxos europa identeco.
Dirk
Dirk diras:
2009-06-08 19:52
Krom Małgorzata Handzlik ankaŭ Reinhard Bütikofer lernis Esperanton kaj iom praktikis ĝin. Li estis antaŭ kelkaj jaroj gvidanto de la germanaj Verduloj kaj ĉijare unu el la du ĉefkandidatoj de sia partio por la Europa Parlamento. Verŝajne Esperanto ne plu apartenas al liaj ĉefaj temoj, sed li almenaŭ scias bone, kio ĝi estas. Krome la Verduloj menciis Esperanton en sia partia programo por la elektoj.

Pri Bütikofer legu kelkajn frazojn en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Reinhard_Bütikofer
Dirk
Dirk diras:
2009-06-08 19:58
Mankis grava informo: La germanaj Verduloj kompreneble ricevis kelkajn voĉojn pli ol EDE, 12,1 %. Bütikofer do apartenos al la novaj EU-parlamentanoj.
mateno
mateno diras:
2009-06-09 01:08
Jes! Fakte mi tion ĵus re-trovis en mia retpoŝtkesto. Informis pri tio AVE.
http://www.gruene.de/fileadmin/user_upload/Dokumente/Europawahlprogramm/Europawahlprogramm.pdf
sur la paĝo 135
mateno
mateno diras:
2009-06-09 00:46
Kun granda bedaŭro mi konstatas, ke Ljudmila Novak ne estis re-elektita en Eŭropan Parlamenton. Ŝia partio Nova Slovenio gajnis nur 1 deputiton, kaj ŝi estis en la dua loko sur la kandidatlisto. Povis al ŝi helpi preferaj voĉoj, per kiuj balontantoj povas ŝanĝi la vicordon de kandidatoj donitan de la politika partio; ŝi tamen ricevis nur na 10 427, dum la unua kandidato por ŝia partio na 41 993.
http://volitve.gov.si/ep2009/rez_kan.html
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-06-09 18:29
Krom EDE, la Germanaj Verduloj ŝajnas esti la plej simpatiema al Esperanto inter la partioj de la EU-landoj. Ekzemple Rebecca Harms, ĉefkandidatino de la Verduloj, antaŭ la ĵusaj balotoj esprimis la interesan vidpunkton ke "Lingva diverseco estas bazo kaj esprimo de nia kultura riĉeco. Kaj tio validas tute same por la lingvoj de la plimultaj komunumoj kiel de la malplimultaj kiel ankaŭ por Esperanto" (vidu <http://www.tinyurl.dk/7894>). Tamen la internacia kunlaboro de la verdaj partioj ne estas tre efika, kaj ekzemple en Danio la verda politiko estis plene transprenita de aliaj partioj.

La malavantaĝo de unuafera partio kiel EDE estas ke se ĝi estas neŭtrala, ĝi ne estas politike serioza, kaj se ĝi estas neneŭtrala, ĝi malfacile kolektas sufiĉe da interesitaj Esperantistoj. Mi ne scias ĉu inter la aktivuloj de EDE oni dividas la opinion disvastigitan en EEU, ke nur por konstrui Eŭropon ne gravas ĉu Esperanto perdos sian tutmondan karakteron -- sed ĉiuokaze tio estas ekzemplo de demando al kiu oni devas havi firman respondon, se oni volas esti iom serioza inter Esperantistoj. Ekzemplo de simile tikla demando, kiu bezonas firman respondon se oni volas esti iom serioza inter politikistoj, estas la Lisbona traktato. Pri ĝi EDE simple ne havas unuecon.

Se iniciato kiel EDE havu ŝancon, necesas ke ĝia Esperanto-politiko deriviĝu el ĝiaj ideoj pri Eŭropo kaj demokratio, ne inverse kiel nun. En Germanio krome necesas klarigi precize kiel oni diferencas al la Verduloj, ĉar tiu sendube estas la partio kiu alie povus altiri la voĉdonantojn.
Dirk
Dirk diras:
2009-06-09 21:24
Pri la politika sinteno de EDE ne indas cerbumi, ĉar ĝi neniam atingos potencon. La celo de EDE estas reklamo por Esperanto. Fakte ne gravas, kiom da voĉoj ĝi ricevas, sed gravas, kiom da televidaj reklamominutoj.

Krome gravas, kion pri Esperanto EDE mesaĝas al la publiko.
hectoralos
hectoralos diras:
2009-06-14 20:31
El la sintenoj de la intervjuoj kaj el tiu respondo, mi sendas, ke la subtenantoj de EDE kredas, ke, ĉar la celo bonas, ĉio bonas. Se estas pli da voĉdonoj, tio rilatas al tio, ke esperanto estas pli populara, ne pri tio, ke eble anstataŭ voĉdoni pri por-biera partio aŭ balotlisto kontraŭ la pisado de hundoj surstrate, iuj preferas kontraŭsisteme voĉdoni por tiel ridinda afero, kiel ŝajnpartio defendanta ridindan formortintan robotlingvon.

Eble la stariginda demando devus esti: "Kiu signo povus montri, ke la atentigo pri esperanto per EDE estas pli malhelpa ol helpa?" Se tia signo ne povas ekzisti, tiam ĉia diskuto pri EDE fariĝas teologia. Se ĝi povas ekzisti, tiam mi ŝatus, ke iu konkrete diru, pri kio temas.

Min multaj aferoj timigas min de tia iniciato, kaj unu el ili estas, ke kelkaj iniciatemaj esperantistoj en iu ajn lando povas eventuale imiti tian aktivadon kaj komenci kvazaŭ paroli nome de la esperantistaro, eĉ se ili reprezentas absolute neniun esperantolingvanon krom sin mem. Antaŭ jaroj ni jam suferis en mia lando tian kaperadon per semajna televidprogramo fare de senfine bonvolemaj esperantistoj, kiuj samtempe povus sukcese konkursi en Guiness-rekordo pri fuŝeco kaj ridindeco (kvankam ili eĉ ne por momento taksis sin fuŝaj kaj ridindaj). Do, ĉu ni sidu kaj aplaŭdu? Ĉu ni nepre aplaŭdu kaj soldatece apogu same kiel kiam iu ajn naivulo iniciatas bombastan mondkampanjon per interreto?

Mi ne celas diri per tio, ke la nunaj aganto de EDE estas nefidindaj aŭ simile. Mi ĉefe diras, ke tiu modelo timigas min, ĉar ĝi povas forbalai jarojn da serioza laboro, se en difinita lando iu ajn laborema nekompetentularo pretas organizi belan bordelon. Brogita eĉ sur akvon blovas.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-06-14 21:39
Kara Hectorales,kiom da pesimismo! Mi ne estas ideologo de EDE, sed mi ne timas ion novan.Mi rekomendus al vi venu kaj formu.
Nun estas la infano naskita, sed ne povas paroli, kuri... ni devas gxin eduki,formi.Iame en studiumo mi kritikis tiaman socialisman partion kaj la prof. de filozofio, kiu gxuste estis prezidanto de tiu partio inter studentaro, responis simile;"venu kaj sxangxu".Samon mi proponas al vi.
Kritiki, filozofii povas cxiu, sed ne cxiu volas ion fari.
Mi subtenas preskaux cxiun ideon kiu volas determini la movadon, pusxi sur novaj vojoj.Mi ne opinias, ke gxi dangxerigos gxisnunan stagnacion.Tute alie
ankaux aliaj vekigxos kaj eble movigxos.Stari signifas regresi. Ni ne povas nur pregxi en la oficejo, klubo cxu iu kongresejo . Ni devas dauxre sercxi novajn vojojn. Ni devas provi ecx esti agresemaj kaj "nomi la infanon laux nomo". Per novaj ideoj oni motivigas homojn por agado, donas fresxan forton kaj esperon, kiu alie jam perdigxis.Se vi ne trovis vojon vi ne sidigxos kaj ploros nur sercxas gxustan ,cxar vi ja volas hejmreveni.
Certe ne cxio estas cxe EDE perfekte, multe povas kaj devas sxangigxi.Pensu pri unuaj Universalaj Kongresoj! Kiom da diskutado ecx kontrauxstaro estis !
Pensu ,pluso kaj minuso estas movo!
Samideane via Stanislavo.
pistike65
pistike65 diras:
2009-06-14 22:36
... ne specife la agadon de EDE mem! Li kritikis tian agadmodelon gxenerale.
La problemo de reprezentado ne estas simpla. Neniu organizajxo reprezentas la tuton de la esperantistaro. (Kaj preskaux pri nenio cxiuj esperantistoj konsentas.) Tial principe neniu povas kun bona konscienco paroli nome de, aux ecx nur pri, la tuta esperantistaro.
Parolante "eksteren", plej bone estas cxiam kiel eble plej emfazi la buntecon, multspececon de la esperantistaro. Tamen, dum tion povas fari ekz. individuo cxe Esperanta stando, ne povas same fari rolanto de duminuta televidajxo. (Imagu la scenon: "Kelkaj esperantistoj pensas ke Esperanto estas la lingvo por Euxropo. Vocxdonu por tiuj kelkaj!")

amike
Istvan Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-06-15 08:29
Kara Istvan,
gxenerale mi sxatas viajn suficxe objektivajn kaj realajn opiniojn.Tamen cxi tie mi ne estas tute certa, aux mi ne tute komprenas vin. Mia opinio estas ke "esperanto devas esti por cxio, se ne volas esti por nenio". Se esperanto povus esti por Europo, tuj estus por tuta mondo.
"...vocxdoni por kelkaj..."? Iame nur Nikolao Kopernis cxu Galileo kredis pri movo de la tero kaj nun SCIAS ecx infanoj.Iame, kiam oni praktikumi la telefonadon, aperis en Varsovio artikolo, ke oni volas anstatauxi personan interparolon...Ankaux interretis komence nur kelkaj.. Cxiam estis nur kelkaj...
Samideane via Stanislavo
pistike65
pistike65 diras:
2009-06-15 16:12
Kara Stanislavo,
mi celis substreki ke amiko Hektor ne nepre kritikis la agadon de EDE mem, sed gxian precedencan valoron. Nome, neniel eblas garantii ke morgaux, por elpensi ekzemplon, ne aperos iu ricxa sekto simpatianta kun Esperanto kaj reklamanta gxin. Tiel en la fino nedezirinde multaj homoj en la publiko identigus la specifan mesagxon de la sekto kun la vorto "Esperanto".
La aferon pri "por kelkaj" Vi eble miskomprenis. Mi celis montri per tiu elpensita frazo ke tre malfacilas transdoni nuancitan mesagxon en nuraj du televidaj minutoj. Kion ajn oni diros en tiu mallonga dauxreto apud la vorto "Esperanto", gxuste tion la homoj identigos kun Esperanto, sendepende cxu la koncerna mesagxo reflektas la ideojn de kelkaj, de multaj aux de cxiuj esperantistoj.
amike
Istvan
Eumacko
Eumacko diras:
2009-06-10 11:33
Ni jam kelkfoje klarigis ke EDE ne estas „Esperanto partio“, sed versxajne tio ne atingas la orelojn, precipe ne de la jxurnalistoj, kiuj se de ie ion hazarde surprenas, malfacile povas tion lasi. En Germanio EDE ecx de jure ne estas partio, sed nur „politika asocio“. Kaj esperanton ni uzas kiel, pli nia opinio, plej demokrata internacia lingvo. Cxar nia centra temo estas la „internacia demokratio“, kiu nuntempe en la EU estas tre aktuala, gxenerala problemo, sed la nunaj politikaj partioj tamen ne okupigxas kun la solvoj. Tiun problemon solvi, ni proponas novan metodon kaj rimedon.

Iu de ekstere jam scias, ke „EDE neniam atingos povon“. Dependas de tio kiel oni komprenas la „povon“. Certe EDE neniam estigxos granda popolpartio de EU, kun forta decidpovo, (nur logike) se tiu eksekvus, estigxus la eksisto de EDE superflua. Sed ni volas per demokratiaj rimedoj unue fari kleriglaboron, por konsciigi la civitanoj pri iliaj internacie demokratiaj rajtoj, kiu en la EU komencas per la lingva demokratio. Kaj se por ni sukcesas vekigxi la internacian konscion kaj en la venontaj balotoj ni ricevos pli da vocxoj, ni uzos nian demokratian potenc-eton por postuli tiun rajton.



chielismo
chielismo diras:
2009-06-13 05:31
Gratulon al des pli vasta konatigo de Esperanto tra Eŭropo!
Senkonscie ne plaĉas al mi la nomo EDE, precipe la vorto Demokratio, kio estas profunde mispraktikita de politikaj trompo fanfaro eĉ perforto... Ŝajnas ke oni konscie preferas al ĝenerala egaleco kadre de Eŭropa Unio, ekz. egaleco rilate al Eŭropoj Orienta k Okcidenta, civitanoj riĉaj kaj malriĉaj, lingvoj minoritataj kaj potencaj, eĉ geedzoj malseksaj kaj samseksaj... Pro tio mi opinias ke la nomo EEE ŝajnas pli esenca al celo de EDE...kaj pli intima al balotantoj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-06-13 07:57
Mi gxojas , ke samideano cxu esperantisto de fora lando vidas pli klare veran problemon, aux malsanon de nia kontinento kaj sistemo.
Jes, s-ano Chielismo, vi pravas kaj samon preskaux mi observas, pro tio de komenco mi fervore subtenas la EDE-Movadon, cxar mi opinias, ke ili fine kuragxas lauxte nomi tiun stato.La imperialismo ne estas venkita ,vere nur sxangxis siajn vestojn, sub tiel nomata "Demokratio" dauxre praktikas sian agadon kaj multaj civitanoj penas, ke ili vere vivas en vera demokratio.Verdire tio estas pseuxdodemoratio.Oni fakte rajtas diri, oni estas ecx auxskultata, ofte ecx ricevas promesojn... sed fine faros kion al ili konvenas ,kio gardas iliajn interesojn.
Mi kredas,ke tion EDE volonte ,almenaux lingve sxangxi kaj ne timas lauxte akuzi.Mi kredas, ke se ili uzas vorton "demokratio" pensas pri vera demokratio.Povus esti, ke estus eble pli bone uzi laux via propono EEE, sed fine tio estas egale en kiu poto oni kuiras, grava estas kiel kaj kion!
Cxiutage spite al monda finanza krizo pli da milionuloj kaj pli da almozuloj.
Multaj perdas esperon por pli gxusta pli justa vivo kaj ne estas miro, ke cxiujare kreskas mombro de neelektantoj.
manolo
manolo diras:
2009-06-13 12:00
... ke ĵurnalistoj facile miskomprenas ke EDE estas esperanto-partio: EDE = Eŭropo Demokratio *ESPERANTO*

Se ĝi estas blanka, kaj en botelo, ne miru ke la homoj pensas ke temas pri lakto.

Do, por viŝi tiun antaŭjuĝon ke EDE estas esperanto-partio, necesas, laŭ mi, la strategia decido forigi la vorton "esperanto" el la nomo de la asocio, anstataŭ prelegi en la dezerto.

Ekz., sekvu la vojon de SAT: internacia organizo kie esperanto rolas kiel laborlingvo; la nomo de la asocio mem estas esperant-lingva, sed la vorto "esperanto" ne aperas en ĝi.

Mi sugestas, ekzemple, "Eŭropa Unuiĝo por Demokratio", aŭ io tia.