Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Leonard Orban predikis pri multlingvismo en la angla

Leonard Orban predikis pri multlingvismo en la angla

de Redakcio Laste modifita: 2009-09-20 17:08
Plej gravas multlingvismo, tial Eŭropa Unio ne povas subteni Esperanton, klarigis EU-komisionano Leonard Orban dum publika diskuto en Stokholmo. Simbole, dum la publika diskuto ne eblis uzi la svedan lingvon, ĉar ne estis aranĝita interpretado - ĉio okazis nur en la angla, krom unu demando, prezentita en la franca. La sekvan tagon Leonard Orban, komisionano pri multlingveco, renkontis svedajn parlamentanojn kaj kuraĝigis ilin pli uzi sian propran lingvon anstataŭ la angla en EU-kunsidoj kaj renkontiĝoj.

La 8-an de septembro dum vizito en Svedio Leonard Orban, EU-komisionano pri multlingveco, aranĝis publikan renkontiĝon en la reprezentejo de la komisiono en Stokholmo. La renkontiĝo estis parto en la serio "Kafo kun komisionano", okazanta dum la periodo kiam Svedio estas la prezidanta lando de EU kaj multaj komisionanoj vizitas Stokholmon.

Por partopreni la renkontiĝon necesis anticipe anonci sin per reta formularo. La matenmanĝan renkontiĝon ĉeestis kvardeko da interesiĝantoj, kaj la tuto okazis en la angla lingvo. Inter la ĉeestantoj estis ĵurnalisto de la populara sveda periodaĵo Språktidningen ("La Lingvogazeto"), kiu jam dum la renkontiĝo komentis en la reto, per Twitter:

- Li estas bona, sed li devus paroli sian gepatran lingvon, la rumanan, kun interpretado.

La tagon post la kunsido Leonard Orban renkontis grupon de svedaj parlamentanoj, kaj instigis ilin paroli la svedan en EU-kunsidoj.

– Uzu vian propran lingvon! li diris, kaj plendis pri la fakto, ke ĉiam pli da svedoj anstataŭe uzas la anglan lingvon en Bruselo. Laŭ li tio minacas la statuson de la sveda lingvo kaj povas kaŭzi miskomprenojn.

Dum la renkontiĝo kun sveda publiko Leonard Orban mem tamen elektis uzi ĝuste la anglan.

En la publiko estis almenaŭ du esperantistoj, la eksa ĝenerala sekretario de UEA Ulla Luin, kaj Hokan Lundberg, aktivulo de E@I. El ili unue elpaŝis Ulla Luin, kiu diris kelkajn vortojn pri la Esperanto-movado. Ŝi petis ke Eŭropa Unio donu pli da atento al Esperanto.

Dum ŝi parolis, Leonard Orban koemcis foliumi gazeton, kiun li poste levis por citi filozofon, laŭ kiu unulingvismo facile kaŭzas "unupensismon". Li daŭrigis klarigante, ke por EU plej gravas la lingva diverseco, kaj ke EU tial ne volas nek povas subteni unulingvismon.

Al tio Ulla Luin tuj respondis, ke same agas la Esperanto-movado. Ŝi aldonis, ke laŭ ŝia impreso la malgrandaj lingvoj iĝas daŭre pli malfortaj, dum la grandaj lingvoj iĝas pli potencaj. Leonard Orban konsentis, ke la tutmonda situacio estas tia, sed argumentis, ke ene de Eŭropa Unio la minoritataj lingvoj lastatempe ricevas pli da subteno kaj atento.

- Ŝajnas ke ni E-istoj daŭre estas iom miskomprenataj de EU-moŝtoj. Kiu diris ke Esperanto volas unulingvismon? Ja estas tute male. Aŭ ili ne bone aŭskultas, aŭ ili iel *volas* miskompreni la Esperanto-movadon, por havi pretekston ne rilati kun ĝi? Eble indus havi kampanjon en Eŭropo pri "Esperanto - bona bazo por lerni kaj konatiĝi kun aliaj lingvoj kaj kulturoj", komentis Hokan Lundberg poste.

Poste sekvis demandoj pri aliaj temoj, sed la respondoj daŭre estis iom similaj, rakontas Hokan Lundberg: la eŭropaj instancoj ne povas decidi pri naciaj aŭ lokaj aferoj, sed nur doni rekomendojn. EU unuflanke tre subtenas lingvan diversecon - sed aliflanke ne kontraŭas la anglan lingvon.

- Kiam mi havis ŝancon diri ion, mi ne levis Esperanton denove, ĉar Orban jam sufiĉe klare fermis tiun pordon. Mi demandis, kio okazos pri la Maalouf-raporto, kiun nivelon oni celas, dirante ke ĉiuj lernu du fremdajn lingvojn, kaj ĉu eblas daŭre proponi ideon por la onta libro de EU pri plej bonaj spertoj pri lingvolernado kaj instruado, diras Hokan Lundberg.

Responde al tio Leonard Orban klarigis, ke la raporto Maalouf enhavas ĉefe viziojn pri la estonteco, kaj ne estas politika dokumento. La celata lingvonivelo ĉe lernado de fremdaj lingvoj laŭ li dependas de la individuo mem, por kelkaj sufiĉas legado, por aliaj facilaj dialogoj, kaj tiel plu.

- Plej interese por mi estis, ke daŭre eblas proponi ideon por la libro pri lingvolernado kaj instruado. Post la kunsido mi iris al li kaj petis klarigon kiel plej bone sendi ideojn kaj ricevis lian kontaktkarton, kun instigo sendi proponon al liaj kolegoj kiuj poste traktos la mesaĝon. Multaj homoj volis atingi lin kaj ankaŭ ĵurnalistoj, do mi en tiu situacio ne sentis min komforta ekklarigi pri la projekto Lingvolanĉilo, nek doni al li iun paperon pri ĝi. Eventuale ankaŭ E@I kaj ILEI povus kune proponi artikolon pri reta lernado, uzante Edukado.net kaj Lernu.net kiel sukcesajn ekzemplojn?

Laŭ raporto de Hokan Lundberg kaj aliaj fontoj

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2009-09-11 11:34
Rilate al la raporto Maalouf "la raporto Lundberg", aperinta plentekste en iuj listoj, skribas pli komplete jene:

"Orban klarigis ke la raporto enhavas chefe viziojn por la estonceto /estonteco/ kaj ne estas politika dokumento sed ke li ghojas pri ghia bona disvastigho kaj la intereso pri ghi. li ankau diris ke PAL (Personal Adoptive Language) ne estas realisma afero nun, sed tamen tre interesa ideo/propono."

Ĉi lasta frazo al mi sonas kiel diplomata enterigo de ideo eble dekomence tro PALa.

amike
István Ertl
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-09-11 12:19
Kiel mi bone komprenis, intertempe S-ro Orban estas bone instruita.La probabla "multlingveco" estas nur sxmirita melo al aliaj lingvanoj.Estas klara sinteno al monopola imperiala linngvismo.Sub la kasxita pseuxdodemokrata "multlingveco" sxmiras la mielon kaj "malgrandaj" lingvanoj gxojas momente kredante kaj esperante, ke ilia lingvo pli gravigxos kaj samtempe komecigxas gxia mortigado.

Rekonu karaj kaj honestaj civitanojn kasxvojojn de la ruza kapitalismo kaj imperialismo.Komprenu, ke paco kaj popola interkompreno malfortigas profiton de milionuloj kaj fakte ili arangxas kiel devas ludi niaj politikistaj pupoj.

Ne kredu do, ke ili volas helpi al la mondo. Vocxdonu estonte al partio kiu klare tion volas.La lasta monda finanzkrizo montris kiu al kiu helpas.Al popolo estos ecx entombigita mono "raciigita" kaj bankistoj ricevos premion tiuj malricxuloj!
swpage24
swpage24 diras:
2009-09-11 17:23
Ĉiam kiam mi legas pri la plej lastaj aventuroj de Sinjoro Orban, mi tiom rulas la okulojn, ke min doloras la kolo.

Uzu vian propran lingvon! li diris, ne en sia propra lingvo.

Amuzite,
Scott Page
esperanto
esperanto diras:
2009-09-13 00:29
Unue oni ne komprenas lau la supra artikolo, chu tiu prediko de Leonard Orban pri la multlingvismo en la angla estis intence farita "ekzerco" por montri al la publiko la absurdecon de tiu diskuto, au oni simple elektis la anglan lingvon kiel lingua franca, char tio estas la plej facila kaj efika maniero interkomprenighi kun la cheestanta publiko, shajne precipe svedoj, kiuj vershajne bone scipovas la anglan. Supozata de mi estas la dua kazo. En tiu momento temas pri pura farso, kaj la sola trafa komento pri tio estas la rimarko de Twitter.

Lau mi estas tute sensence, se Ulla Luin kaj Hakan Lundberg "provokas" Leonard Orban per klarigoj pri la Esperanto-movado, kun propaganda karaktero. Nu, krom tio ke shi petis EU doni pli da atento al Esperanto, ne estas skribite kion shi ankorau konkrete diris. Sed lau la reago de Orban, kiu kondamnis unulingvismon, oni povas proksimume diveni la intencojn de Luin. Cetere kiel eksa ghenerala sekretario shi devus scii, ke Esperanto ne estas antauvidita en la lingva politiko de EU, kiu estas nur spegulo de la lingvaj politikoj de la membroshtato, do Esperanto povas ricevi nenian lokon en la lingvopiramido de EU. Se shi tion ne scias, shi legu la koncernan fakliteraturon.

Certe Orban ne estas idioto, kaj se li iomete dokumentighis pri la Esperanto-movado, li scias pri kio temas. Anstatau fari plumpan propagandon antau Orban kaj ridindigi sin mem kaj la Eo-movadon, tauga alternativo povus esti proponi al li projektojn lige kun Esperanto au ke li mem lernu Esperanton kaj akceptu iun taskon, au oficon, en la Esperanto-movado. Mi ne scias, chu tio iam estis farita. Sed antau ol oni tion faras, oni vershajne preferos proklami lin malamiko de Esperanto, char li uzas la anglan ktp.

Se oni sendas al EU projektideojn, kiuj estas INTELIGENTE formulitaj, oni tiam eble havos shancon esti konsiderta, kune kun centoj da projektpriskriboj, kiuj ne rilatas Esperanton. Oni povas vidi la aferon nur lau tiuj kondichoj. Sed se esperantiatoj sendas stultetajn proponojn pri kiel disvastigi Esperanton, iliaj ideoj supozeble ne estas konsdierataj.
Kiel multnombraj ekzemploj pruvas, de la vilna jhurnalista konferenco ghis UK kaj aliaj aranghoj, la esperantistoj shajne ankorau ne komprenis, ke necesas agi PER Esperanto, anstatau POR Esperanto, alivorte formuli projektojn PER, sed ne POR Esperanto.

Unupensismo lau mi ne dependas de la monopola uzado de lingvo mem. Sed tion fakuloj devus scii kaj respondi (jen konkreta projekteblo, kiun oni povus submeti al EU), se ne iam farite. Unupensismo ekestas vershajne pli en tiu kazo, kiam iu ideologio estas malantau certa lingvo. Sendube kune kun la angla lignvo estas ligita ia ideologio, au ech pluraj, kaj homoj parolantaj la anglan, kutimas alkutimighi al certaj pensmodeloj kaj kondutnormoj. Tion oni povas bele observi, se oni partoprenas internaciajn konferencojn, kie la sciencistoj parolas angle (heirau en Berno mi partorpenis tian konferencon, kie historiistoj traktis la temon de reviziismo en Orienta Europo).
Sed ekzemple la monopola uzado de la rusa lingvo montris, ke certa ideologio, nome la komunismo, estis ligita kune. Pro tio tiu lingvo hodiau perdis grandparte sian allogon, ghuste pro tiu cirkonstanco. Iam la germana lingvo estis ligita kun nacisocialismo, la franca eble kun napoleonismo ktp. Esperanto certe estas ligita kun homaranismo kaj simile (ech se tiun idearon ni hodiau ne plu nomas homaranismo). Kaj char Esperanto estis misuzita por politika propagando en la orienta bloko, sed ankau en Vjetnamio, Koreio, Chinio ktp., Esperanto eble estas grandparte diskreditita hodiau (mia hipotezo).
Kiel videble, la temo estas iom komplika, char ligita kun LINGVO kaj IDEOLOGIO. Indus organizi sciencan konferencon pri tiu temo, sed espereble kun iom freshaj ideoj kaj ne lau esperantista maniero, kie oni nur remachas malnovajn "verojn".
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-09-13 10:06
Kun s-ro Kuenzli ni ofte renkontigxas cxi tie kaj plej ofte ni havas diferencajn starpunptojn.

Cxi foje mi volas doni al li komplimenton pro lastaj pripensoj, kiujn mi trovas preskaux pravaj.

En la fino li menciis, kun kio estis epoke ligita iu lingvo.Min interesus kun kio estas ligita ankaux la angla.Cxu li hezitas nomi, ke estas ligita kun monopolismo, kapitalismo, imperialismo?

Se oni tion konstatos, komprenos kial manoj de s-ro Orban estas "binditaj".Ankaux liaj pasxoj kompreneble estas limigitaj,direktigitaj.Oni ecx faras certajn programojn por kontentigi, trankviligi la amasojn kaj tamen faras kion estas programita.

Projektskribojn al la EU havos senson, se almenaux kelkaj landoj tion faros.Mi scias, ke nun en Pollando oni preparas petskribon al polaj deputitoj por EU, sed tio nur ligite kun kelkaj aliaj landoj povus havi reehxon.

Intertempe EU propagandu plurlingvismon, kaj kiam elspezoj dronigos ilin , tiam eble estos ankaux malfrue por savi gxin.Fakte estus bedauxre, cxar tiel bone komencigxis.

Sincere via Stanislavo

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2009-09-13 20:50
> Lau mi estas tute sensence, se Ulla Luin kaj Hakan
> Lundberg "provokas" Leonard Orban per klarigoj pri la
> Esperanto-movado, kun propaganda karaktero.

La posteno de Orban estis kreita por ke ankaŭ Rumanio havu komisionanon, kiam ĝi kaj Bulgario aliĝis al EU antaŭ du jaroj. La Bulgara komisionano estas Meglena Kuneva, kies kampo estas "Defendo de la konsumantoj". La du kampoj
antaŭe estis/estus subkampoj de komisionanoj Margot Wallström kaj Neelie Kroes. Dum la komisiono estas kunmetata laŭ tiel propaganda kriterio kiel nacia deveno, mi ne opinias ke oni rajtas atendi ke la EU-civitanoj turnu sin al ĝi en maniero multe malpli propagandeca.

> Nu, krom tio ke shi petis EU doni pli da atento al
> Esperanto, ne estas skribite kion shi ankorau konkrete
> diris. Sed lau la reago de Orban, kiu kondamnis
> unulingvismon, oni povas proksimume diveni la intencojn
> de Luin.

Ne, tion oni ne povas. Se Orban esperas konservi sian postenon, eble eĉ pludaŭrigon de ĝi kiel eron de la venonta Komisiono, li ne povas diri ion neatenditan pri Esperanto. Se iu mencias Esperanton, li devas doni la antaŭpreparitan respondon, ne atentante ĉu enestas novaj argumentoj en la
demando. Nur se oni komencos alimedie atenti pri novaj (aŭ malnovaj) argumentoj, li _post_ tio povas ekkonsideri politikŝanĝon.

> Cetere kiel eksa ghenerala sekretario shi devus scii, ke
> Esperanto ne estas antauvidita en la lingva politiko de
> EU, kiu estas nur spegulo de la lingvaj politikoj de la
> membroshtato, do Esperanto povas ricevi nenian lokon en
> la lingvopiramido de EU. Se shi tion ne scias, shi legu
> la koncernan fakliteraturon.

La posteno de Orban esence estas superflua. Sed se oni volas ekspluati ĝian aktualan ekziston por atentigi pri Esperanto, estas fakte pli bone ne tro konscii pri tio. La aktivuloj por la Kataluna, por la Romaa kaj Hungara en
Rumanio, por la Slovena en Aŭstrio ktp. ankaŭ bombardas lin -- vane, se ne estus pro la atentigo mem.

> Certe Orban ne estas idioto, kaj se li iomete
> dokumentighis pri la Esperanto-movado, li scias pri kio
> temas.

Ne gravas ĉu Orban estas idioto, kiel ajn oni volas difini tion. Certas nur ke EU ne bezonas tro da inteligento sur lia posteno.

> Anstatau fari plumpan propagandon antau Orban kaj
> ridindigi sin mem kaj la Eo-movadon, tauga alternativo
> povus esti proponi al li projektojn lige kun Esperanto
> au ke li mem lernu Esperanton kaj akceptu iun taskon,
> au oficon, en la Esperanto-movado.

Ĝuste tion ĝuste li ne povas fari. Lia tasko estas defendi la naciajn lingvojn de Eŭropo, ankaŭ kontraŭ Esperanto. Se oni volas ŝanĝi la ĝeneralan opinion ke Esperanto estas danĝero al plurlingveco, necesas marteladi tiun mesaĝon multe pli longe ol dum la komisionaneco de Orban.

> Mi ne scias, chu tio iam estis farita. Sed antau ol oni
> tion faras, oni vershajne preferos proklami lin malamiko
> de Esperanto, char li uzas la anglan ktp.

Ne, estas tro klare ke la cirkonstancoj ligas lin, sendepende de liaj personaj konvinkoj, kvankam tiuj kredeble sekvas same multe el sincera entuziasmo por la
nuna EU kaj el persona ambicio. Li ne povas esprimi sin tiel libere kiel ekzemple Blinkenberg siatempe.

> Kiel multnombraj ekzemploj pruvas, de la vilna
> jhurnalista konferenco ghis UK kaj aliaj aranghoj, la
> esperantistoj shajne ankorau ne komprenis, ke necesas
> agi PER Esperanto, anstatau POR Esperanto, alivorte
> formuli projektojn PER, sed ne POR Esperanto.

Se oni konscias ke oni agas per iu difinita idiomo, oni jam ne agas per ĝi, sed por. Kutime konscio estas rigardata kiel bona afero, sed ĉi-kampe ial ne.

> Unupensismo lau mi ne dependas de la monopola uzado de
> lingvo mem. Sed tion fakuloj devus scii kaj respondi
> (jen konkreta projekteblo, kiun oni povus submeti al EU),
> se ne iam farite. Unupensismo ekestas vershajne pli en
> tiu kazo, kiam iu ideologio estas malantau certa lingvo.
> Sendube kune kun la angla lignvo estas ligita ia
> ideologio, au ech pluraj, kaj homoj parolantaj la anglan,
> kutimas alkutimighi al certaj pensmodeloj kaj
> kondutnormoj.

Iuj Esperantistoj tiom fieras pri la interna ideo, sed necesas konscii ke se Esperanto havas internan ideon, tiam ĉiuj lingvoj havas tion saman, aŭ Esperanto ne estas lingvo. Sed verŝajne temas pri tiu banala konstato, ke se
oni multe aŭskultas unu la alian, oni emas intersimiliĝi en siaj pensoj. Mi dubas ĉu esplorprojekto povus riveli ion novan tiurilate.

> Sed ekzemple la monopola uzado de la rusa lingvo montris,
> ke certa ideologio, nome la komunismo, estis ligita kune.

Indas noti, tamen, ke tiu ideologio estas grandparte traduko el la Germana.

> Pro tio tiu lingvo hodiau perdis grandparte sian allogon,
> ghuste pro tiu cirkonstanco. Iam la germana lingvo estis
> ligita kun nacisocialismo, la franca eble kun
> napoleonismo ktp. Esperanto certe estas ligita kun
> homaranismo kaj simile (ech se tiun idearon ni hodiau ne
> plu nomas homaranismo). Kaj char Esperanto estis misuzita
> por politika propagando en la orienta bloko, sed ankau en
> Vjetnamio, Koreio, Chinio ktp., Esperanto eble estas
> grandparte diskreditita hodiau (mia hipotezo).

En tiuj landoj la aŭtoritatoj ja "misuzas" ĉiujn lingvojn (kun la escepto de Norda Koreio, kie miascie la aŭtoritatoj komence imitis la Ĉinan politikon, sed nuligis la landan Esperanto-movadon kiam ĝi ankoraŭ estis ĝermo). La
kruda realo estas tio, ke en la longa daŭro estas pli bone por Esperanto forvelki en libero ol prosperi en mallibero. Se tio estas la du eblaj elektoj, ne nur libereco mortigas Esperanton, ni ankaŭ devas esti dankaj pro tio.

Kompreneble, la plej bona elekto, se ebla, estas prosperi en libero. Sed tiucele necesas superi tiun utopiismon kiu donas al Esperanto en totalismaj landoj tiom da senco ke la aŭtoritatoj foje devas cedi al ĝi lokon. Por superi utopiismon, siavice, tamen necesas fronti la fakton ke la scienco pri lingvo estas ege subevoluinta ne nur por la celoj de Esperanto, sed tute ĝenerale. Superi utopiismon sen scienco estas nepenseble. Necesas do partianiĝi en la
lingvosciencaj debatoj. En liberaj landoj la batalo estas tie, ne en la politiko.
molnar
molnar diras:
2009-09-14 18:27
Per la vorto Konsentite mi intencas koncize eldiri mian opinion.

Sen troigo mi sxatus rimarki,ke via eseo kaj analizo estas ricxa trezorejo de argumentoj pruvantaj vian veron pri la menciitaj aferoj.

En unu el miaj komentoj mi jxus skribis pri la diferenco inter la signifoj
de la vortoj europano kaj europeer-an-o,montrante,ke la unua koncernas precipe la geografian situon,la alia esprimas la kulturitecon,kvalifikitecon,vastan vidhorizonton,pensmanieron de la persono.
Kia grandega diferenco!Kaj mi aldonis: estus dezirinde,ke ankau la ofte menciitaj kompetentuloj,estroj estus ne nur europanoj,vivantaj cxi-kontinente,sed farigxu europeeranoj.

Jes,inter la teorio kaj la praktiko de EU estas konstantaj kontraudiroj.
Necesas memkritiko ,rekta parolo,respondecplenaj gvidantoj,estroj,malpli sed pli efikaj instancoj por antau cxio csesigi la lingvan diskriminacion kaj komenci la elformadon de la grava Europa identeco kaj tiun de "NI-sento"-kiel nomis gxin s-ro Seán Ó Riain -elstara diplomato.

Kun respektplenaj salutoj,via
Molnár László
simono
simono diras:
2011-12-21 11:05
"Kaj char Esperanto estis misuzita por politika propagando en la orienta bloko, sed ankau en Vjetnamio, Koreio, Chinio ktp., Esperanto eble estas grandparte diskreditita hodiau (mia hipotezo)."

Mi ne supozas, ke jen granda misefiko. Simple pro tio, ke apenaŭ iu sciantiĝas pri tio.
molnar
molnar diras:
2009-09-13 18:06
Kiel konate por kulturitaj homoj,oni povas esti kvalifikitaj per siaj vortoj kaj agoj.Pro tio cxiu homo mem devas suferi la sekvojn kaj ne transsxovi la respondecon al aliuloj.
La vere edukita kaj respondeca homo faras cxion eblan por ke li/sxi mem respondu la demandojn,ankau tiamaniere montrante,ke estimas la aliulon kaj la tematan aferon taksas grava.En mala kazo ekestas eblo kaj sento de la
respondectranssxovado.Cxu ne?Kaj la viccxefo diras amuzajxojn.
Nuntempe,en epoko de komputiloj pruve citi,kio okazis kaj validis en 1958-povas esti interesa el historia vidpunkto sed ne el tiu de futuro. Memkompreneble,estas esceptoj,kiam la cxefo devas foresti.
Se mi devus koncize taksi la esencon de s-ro Orban,komisionano pri multlingvismo,mi dirus:bedaurinde liaj vortoj kaj agoj ne estas en akordo.
Cxe ni oni diras:tiu,kiu predikas akvon,kaj trinkas vinon,estas kameleona,duvizagxa,senfidinda persono.Plue.Kion diri,se iu dum la aliulo prelegas,"komencas foliumi gazetojn...Mi petas pardonon,sed li estas malgxentila,senrespekta al aliulo,do ...
Instigi unuflanke la svedajn parlamentanojn paroli la svedan en EU kaj aliflanke "Dum la renkontigxo kun sveda publiko L.O.mem tamen elektis uzi gxuste la anglan"-estas la tipika fenomeno de la duvizagxeco.Cxu ne?
Bedaurinde inter la teorio kaj la praktiko en EU estas konstanta kontraudiro.Cxi tio estas okulvidebla.Oni-ni civitanoj de la EU-komunumo-
ofte povas audi belsonajn sed nenidirajn frazojn anstatau plenumi la racie, profunde pripensitajn farendajxojn ,evitante antau cxio la lingvan diskriminacion.
Koncerne "citi la filozofon,lau kiu unulingvismo facile kauzas "unupensismon",mi sxatus aldoni:cxiu povas kaj rajtas elekti lauplacxe filozofon kaj akcepti ties koncepton,instruojn.Mi sxatus proponi al s-ro Orban J.A.Komenion kaj alvoki lian atenton al unu el la pensoj
de la elstara filozofo,pedagogo.En Via lucis-Vojo de lumo-,skribante pri la renovigo de la tuta mondo ,pri la transdono de la scioj por disdividi lumon ,lau Komenio la pansofion-la harmonian sistemon de sciencoj-li konstatas,ke necesas komuna lingvo ,cxar plifacilas por cxiuj ellerni unu lingvon /krom la gepatra/ ol cxiujn.Mi rapide aldonas,ne por krei unulingvismon sed male,por antauenigi la interpopolan komprenigxon.
Ni devas klare paroli,evitante la diversajn trukojn kaj ekskuzajxojn.
La celoj de EU-komunumo estas grandaj kaj gravaj.La defioj kaj la riskajxoj estas grandegaj:krei,estigi pli felicxan futuron por cxies bono.Koncerne nian kontinenton,Europon-sed ne forgesante pri la aliaj partoj de la terglobo-la elformado de la t.n.Europa identeco, kaj "NI-sento"/esprimo de s-ro Seán Ó Riain/por ke la civitanoj ankau praktike spertu,ke cxio cxi-kontinente okazas por sia logxantaro-estas la plej grava tasko.
La komunumo de EU bezonas respodecplenajn,agemajn,vortfidindajn kompetentulojn,estrojn.La tempo urgxas,la prolongado de la urgxe solvendaj
problemoj naskas aliajn,la elspezoj de EU pligrandigxas.
La vortoj de la supre menciita elstara diplomato,kompetentulo estas pripensindaj:
"Lingvo kiel Esperanto povas ludi rolon en tiu kampo,gxi povas esprimi
tuteuropan identecon kaj tiel rekte helpi la politikan kaj socian
integrigxon de Europo."
Kun respektplenaj salutoj,via
Molnár László


simono
simono diras:
2011-12-21 12:07
Mi ofte estas mirigita, kial multaj Esperantistoj asertas, ke Esperanto celas pluteni multlingvismon kaj kontestas, ke Esperanto estas unulingvisma solvo.

Tute evidente la istaro de Esperanto celas - ĉu vole aŭ ne - al unulingvismo.

Se - kaj jen sufiĉe granda SE - Esperanto iugrade populariĝus kiel komuna interlingvo, ĝi preskaŭ aŭtomate forŝovus ĉiujn aliajn lingvojn. Ekzemple, se en preskaŭ-finvenka medio oni funkciigus televidkanalon, kiu devus gajni monon per reklamo, estas tute klare, en kiu lingvo oni dissendu. Nome en la lingvo, kiu ebligus atingi la plej grandan spektantaron. Kaj tiu argumento validas pri preskaŭ ĉio - literaturo, filmoj, popkantoj, ĉiuspeca reklamo, enhavanoncilo sur piz-ladujo, ktp, ktp.

Laŭ mi la EU-oficuloj iel pravas fronte al Esperanto, tuj ekkonantaj la minacon de unulingvismo. Nur pro tio, ke iuj adeptoj asertas, ke ili ne volas enkonduki nur unusolan lingvon, tio ne signifas, ke tio ne okazos.

Kaj pri iuspeca unulingva multkultureco oni povas simile dubi.

Argumentade iel entuziasme babili pri la multkultureco de la hodiaŭa Esperantistaro same ne havas grandan sencon. Tre malofte traduko atingas la artajn efikon kaj kvaliton de originalo. Do tradukita literaturo restos ĉiam nur traduko, do surogato. Eĉ se la tradukisto sukcesas rekrei tradukon pli bonan kaj valoran ol la originalo, malgraŭe, la rezulto simple ne ESTAS la originalo. Temus pri alia verko.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-12-22 09:31
Informoj el http://no.wikipedia.org/wiki/Mitt_lille_land:

“Mitt lille land” (Mia eta lando) estas kanto de Ole Paus el 1994. Ĝi estas priskribita kiel lirika priskribo de Norvegio. Ĝi ekhavis grandan kaj subitan popularecon post la teroratakoj en Norvegio en 2011, kio kaŭzis ĝin esti priparolata kiel “la nova nacia himno”.

La kanto origine estis verkita kiel kontribuo al la debato pri EU-membriĝo en 1994, taskite de la organizo “De Neo al Jeso”. Multaj opiniis la kanton ironia, sed Ole Paus en Septembro 2011 neis ke tio estis la origina intenco. Profesoro de muzikscienco Even Ruud eldiris: “La muziko kaj la teksto estas tre malfermitaj. Nenio en ĝi estas ligita al difinita tempo, kaj pro tio ĝi estas interpretebla en pluraj diversaj manieroj.”

Ekde meze de la 90-aj jaroj la kanto estis uzata kiel rekona melodio en la reklamoj por la televidaj novaĵoj de la stacio TV2. Versiojn de la kanto registrigis ankaŭ Sondre Bratland, Christine Guldbrandsen, Maria Solheim, Thomas Dybdahl, Mari Boine, Anne Grete Preus, Haddy N'jie, Kurt Nilsen, D.D.E., Sølvguttene, Tone Damli Aaberge og Maria Mena.

Mari Boine kantas ĝin Samee. La versio de Sondre Bratland estas novNorvega kaj havas la titolon “Mitt vesle land”. La versio de Tone Damli Aaberge estas en dialekto kaj havas la titolon “Mitt vetle land”.
simono
simono diras:
2011-12-22 18:55
Dum momento mi kovis la ideon traduki "Mit vesle land"/"Mit vetle"/"Mit lille land" Esperanten - sciate, mia nescio de la Norvega(j) estas ja plene perfekta, pro kio mi tuj taksas min ege taŭga por tia tasko. :)

Aliflanke, post el la Sveda:

"sia-ĉele stamfas stelaroj stale"

nenio pli Skandinava povas vere fortimigi min.

Tamen aŭdinte la kanton Jutube, mi nun inklinas rezigni pri la ideo, ĉar la sufiĉe stranga kaj saltema melodio ne vere plaĉas al mi. Aliflanke, la kanto pro la terura amasmurdo akiris nun specifan gravon kaj specialan signifon. Hmm.
simono
simono diras:
2011-12-24 22:18
Mi petas la ĉeestajn Skandinavojn kontroli, ke mi ĝuste komprenis la poemeton. Speciale la linion: "og blir et landskap når det blir lyst".

Do jen unua tradukprovo. Evidente mi virinigis ĉiujn finajn piedojn kaj rezignis pri la malmultaj rimaĵoj. Tio faciligis la taskon kaj aldone evitas aspektigi la lingvaĵon tro stranga.

Bonvolu noti, ke mi ankoraŭ ne estas preta. Ĉi-versie mankas plu la "... paco DISĴETITA inter ...".

Antaŭdankante.

Feliĉan Kristnaskon al ĉiuj.

===========================

"Landeto mia"

Landeto mia.
Malgranda lok', manplen' da paco
inter plataĵoj kaj fjordoj.

Landeto mia.
Jen altaj fjeloj stare
inter domoj, homoj, vortoj.
Ĉi silento kaj revoj kreskas
kiel eĥo sur ŝtona grundo.

Landeto mia.
La mar' vin frotas milde, mole,
karesas de bord' al bordo

Landeto mia.
Jen steloj preterglitas,
pejzaĝ' montriĝas, tagiĝe gaja,
dumnokte mizere muta.

de Ole Paus

==================================


"Mitt lille land"

Mitt lille land
Et lite sted, en håndfull fred
slengt ut blant vidder og fjord

Mitt lille land
Der høye fjell står plantet
mellom hus og mennesker og ord
Og der stillhet og drømmer gror
Som et ekko i karrig jord

Mitt lille land
Der havet stryker mildt og mykt
som kjærtegn fra kyst til kyst

Mitt lille land
Der stjerner glir forbi
og blir et landskap når det blir lyst
mens natten står blek og tyst

Ole Paus

Eduardo
Eduardo diras:
2011-12-24 23:46
La termino "fjelo(j)" ne ekzistas en Esperanto-vortaroj, same en mia ESP-ANG-POLA-vortaro, kiu estas sufiĉe ampleksa, ĉar jam estas pli ol 1800 paĝa -ankaŭ ne estas fjelo. Laŭ mi "fjell" oni povas traduki simple "monto(j)".
simono
simono diras:
2011-12-25 10:15
Jes, vi plene pravas - "fjelo" ankoraŭ ne ekzistas en Esperanto. La problemo estas, ke "fjelo" ne ĉiam signifas nur simplan "monto". Temas pri tre specifa monta-altebenaĵa post-glaciera geologia konturo, kiu ekzistas nur en Skandinavujo. En la Germana geologoj uzas por tio la fakterminon "Fjell", do tute ne-Germanan vorton. La demando estas, kiel komprenas la vorton Skandinavo kadre de poemo.

Alia problemo estas la vorto "karrig". Se temas pri domo oni povus traduki "malluksa". Se temus pri tero, humo aŭ grundo, eble "malfekunda". Se temus pri pejzaĝo - tja - eble "kun malmulte da vegetaĵo".

Ankaŭ la vorto "blek" (Angle "bleak") estas malfacile Esperantigebla - eble rilate pejzaĝon "senĉarma".

Lastvice, mi demandas al mi, kiel la maro povas froti Norvegujon "de bordo al bordo". Praktike ili havas nur unu bordon je unu flanko. Pri Britujo oni povus diri tiaĵon, sed ĉu vere pri la unuborda Norvegujo?

Aldone temas traduke fakte pri "karese manfroteti". Sed ĝuste tie norde la maro tute ne frotetas, ĝi sovaĝe bategas kontraŭ klipojn kaj rokegojn. Eble "Ole Paus" estas nur plumnomo kaj la bonulo tute ne konas Norvegujon kaj fakte vivas en Havajo. :)

Sed la poemo ankoraŭ ne estas preta. Mi devas ankoraŭ Jutube kontroli al enfrazigon, do kie estas cezuroj aŭ piedlimoj en la orginalo. Mi ĝis nun ĉefe atentis nur pri la signifo, la nombro da silaboj kaj la akcento.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-12-25 10:43
Por traduki poemon inter du negepatraj lingvoj ĉiam utilas unue havi fidindan prozan tradukon:

mia landeto
malgranda loko, manpleno da paco
disĵetita inter vastejoj kaj fjordoj

mia landeto
kie altaj montoj staras plantitaj
inter domoj kaj homoj kaj vortoj
kaj kie kreskas silento kaj revoj
kiel eĥo en nefekunda (1) tero

mia landeto
kie la maro milde kaj mole kuras (2)
kiel karesoj de bordo al bordo

mia landeto
kie steloj preterglisas
kaj fariĝas pejzaĝo kiam tagiĝas (3)
dum la nokto staras pala kaj silenta


(1) “karrig” ankaŭ povas signifi “avara”.
(2) “stryke” signifas “froti, karesi” sed netransitive uzata ankaŭ “rapide kaj proksime preterpasi”. Transitive ankaŭ “gladi”.
(3) “fariĝi lume/hele” (bli lyst) estas la kutima parolturno pri tagiĝo.

"Fjell" en la Germana estas uzata pri la Norvega-Sveda speco de montoj, sed en la tieaj lingvoj la vorto signifas simple iun ajn monton (same kiel "iglu" en la Eskimaj lingvoj signifas iun ajn domon, ne nur neĝokabanon). "Blek" estas la normala traduko de "pala"; "bleak" en la Angla havas multe pli specifan signifon. Fjordoj de Norvegio estas tiel longaj ke estas harfendado diskuti ĉu la lando havas unu aŭ senfine multajn bordojn.
simono
simono diras:
2011-12-25 11:48
Fakte jen helpego. Mi dankas. Evidente mi havas problemon ekkoni la signifon en tia precizo. Sed mi jam estis tre proksima, ĉu? Cetere, pri fjordaj bord-al-bordoj mi tute ne pensis.

Principa demando estas, ĉu klopodi lasi la finajn piedojn viraj. Aldone mi devas kontroli la enfrazigon. La kanto troviĝas en Jutubo, do jen ne granda problemo.

Ne estas multe da "spaco" en la versoj. Do se mi klopodas aldone rimi precize kiel en la originalo mi supozeble devos tro tordi la enhavon.

Mi kredas, ke pli multe ol adekvata kanteblo ne estas atingebla. Vere perfekta redono de kaj la metriko, kaj la signifo estus facilega. Esperanto simple ne estas iu el la Norvegaj lingvovariaĵoj.

Jam la unua linio defias. "Mitt lille land" povus iĝi "Landet' de mi", sed ĉu jen ankoraŭ Esperanto? Kaj io kiel "Malgranda land'" ne kaptus la plenan signifon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-12-25 17:31
La subtilaĵoj de la originalo komencas viŝiĝi jam kiam oni faras versiojn en la aliaj Norvegaj dialektoj. Ekzemple iuj uzas “stad” anstataŭ “sted” (loko), kiu tiam ne plu rimas kun “fred” (paco) en la dua linio. Ankaŭ estas ege subtila rimiĝo inter “fjell” en la kvina kaj “mell(om)” en la sesa linio. Cetere oni povas elekti inter du pli-malpli same originalaj versioj de la 11-a linio (kelkaj havas “ett landskap” [pejzaĝon] anstataŭ “kareso”).

La kanto estis uzita en versioj de tre diversaj artistoj por reklami tutlandan televidon, kaj tiuj versioj troviĝas en YouTube. Per ili oni povas helpi sin decidi kiujn aspektojn provi “savi” aŭ lasi. Oni ankaŭ povus fari kiel ĉi tiuj gejunuloj kaj tute reverki la aferon:

http://www.youtube.com/watc[…]P9E4w48&feature=related
simono
simono diras:
2011-12-25 23:52
Ne, tiel mi certe ne reverkos! :)
simono
simono diras:
2011-12-26 20:12
Fakte malfacile traduki. Mi intertempe ĝuste enfrazigis la kanton por tuj malkovri - unue, ke mia Interrete trovita teksto ne estis ĝuste enversigita, kaj due, ke post ĝusta enfrazigo troviĝas multaj rimaĵoj. Do pri tiuj oni ne povas rezigni. Mi devos reteni ilin. Pro tio necesos aberaciigi rilate la signife precizan enhavon. Sed jen nenio vere nova.
simono
simono diras:
2011-12-27 15:35

"Landeto mia"

Landeto mia.
Malgranda spac',
manplen' da pac'
ĉieas sur
    kaj fjord' kaj vast'.

Landeto mia.
Ĉe mont' kaj klif'
trapikas viv'
kun dom',
    kaj hom' kaj vortoj.

Sola kresk' -
    silent' kaj revoj,
Kiel eĥ'
    el rokaj krevoj.
    
Landeto mia.
Vin mara tid'
kun mol' kaj mild'
karesas
    de bord' al bord'.
    
Landeto mia.
Jen glisas for
la steloj por,
ke pejzaĝiĝu
    je aŭror',
lun-pal' ŝanĝiĝu
    al bluglor'.

            Ole Paus
     
===================================

Mitt lille land
Et lite sted,
en håndfull fred
slengt ut blant
    vidder og fjord

Mitt lille land
Der høye fjell
står plantet mell-
om hus og
    mennesker og ord
     
Og der stillhet
    og drømmer gror
Som et ekko
    i karrig jord
    
Mitt lille land
Der havet stryk-
er mildt og mykt
som kjærtegn
    fra kyst til kyst
    
Mitt lille land
Der stjerner glir
forbi og blir
et landskap når
    det blir lyst
mens natten står
    blek og tyst

            Ole Paus
simono
simono diras:
2011-12-28 10:45
Eble prefere:

Al mont' kaj klif'
defias homa viv'
kun dom'
    kaj hom' kaj son'.
simono
simono diras:
2011-12-28 12:43
Damne! Mi misenmetis "homa". Do:

Al mont' kaj klif'
defias viv'
kun dom'
    kaj hom' kaj son'.

Evidente mi per tio nun konsiderinde foras de la originalo.
simono
simono diras:
2011-12-29 16:35

"Landeto mia"

Landeto mia.
Malgranda spac'.
Manplen' da pac'
sterne sur
    kaj fjord' kaj vast'.

Landeto mia.
Al mont' kaj klif'
defias viv' -
ĉie dom'
    kaj hom' kaj vort'.

Tie kreskas
    silent' kaj rev',
kiel eĥo
    el roka krev'.
    
Landeto mia.
Vin mara tid'
kun mol' kaj mild'
karesas
    de bord' al bord'.
    
Landeto mia.
Jen glisas for
la steloj por,
ke pejzaĝiĝu
    je aŭror',
lun-pal' ŝanĝiĝu
    al blu-glor'.

            Ole Paus
            Trad. Pejno Simono
     
===================================

Mitt lille land
Et lite sted,
en håndfull fred
slengt ut blant
    vidder og fjord

Mitt lille land
Der høye fjell
står plantet mell-
om hus og
    mennesker og ord
     
Og der stillhet
    og drømmer gror
Som et ekko
    i karrig jord
    
Mitt lille land
Der havet stryk-
er mildt og mykt
som kjærtegn
    fra kyst til kyst
    
Mitt lille land
Der stjerner glir
forbi og blir
et landskap når
    det blir lyst
mens natten står
    blek og tyst

            Ole Paus

===================================

Notu: Kiel ĉiam jen kompromiso inter poezia belo kaj precizaj signifo, rimado kaj ritmo de la originalo. Cetere, la originalo ne estis plene regulmetrika. Ĉiuokaze, ne estus iu problemo kanti mian Esperantan tradukon laŭ la melodio de la orignalo.
chielismo
chielismo diras:
2009-09-17 17:22
Brazilo oficialigas permeson instrui esperanton en mezlernejo:

http://www.senado.gov.br/agencia/verNoticia.aspx?codNoticia=95294&codAplicativo=2

Antaŭe nur kelkaj eŭropaj lingvoj.

Tio signifas ke nun en brazilo, same kiel en ĉinio, oni ankaŭ povas enspezi je instruo de esperanto…



Sílvio Kniess Mates
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-09-17 20:02
Jen estas bona ekzemplo kiel omagxi jubileon de D-ro L.L. Zamenhof elstaran mondcivitanon.

Cxu EU ne povus fari saman pasxon? Nu, mi scias, Esperanto ne estas lingvo de iu partoprensxtato. Interesa nur estas , ke €uro ankaux ne apartenis al iu sxtato kaj oni ecx sendemokrate enkondukis gxin.

Cxu oni opinias, ke homoj ne povas pensi? Kiu ne estas sincera kaj justa ne havas estontecon.

Mia plej granda respekto al la respondenculoj de Brazilo.Tuta pacama popolo estos al vi dankema.
simono
simono diras:
2011-12-22 13:10
Ĉu ne eble temas en vero pri sekvo de la lobio por spiritismo en Brazilo?

Vidu:

http://donh.best.vwh.net/[…]/spiritismo.html

Se jen la vojo al la disvastiĝo de Esperanto, mi tutcerte preferus rezigni pri ĝi.
otbuller
otbuller diras:
2011-12-22 13:41
Eble la mistera K., je kies nomo aperis la du poemoj fine de la artikolo, estas la anonimaj finnaj bardoj, el kies kantoj rezultis Kalevala. Ambaŭ poemoj estas tute kalevalaeskaj, kun aliteracio kaj ĉio.
novasuno
novasuno diras:
2011-12-28 20:43
oficialigas, sed ankoraux ne oficialigis...

Por ke projekto, kiu sxangxas legxon aux aldonas ion, farigxu valida, bezonatas aprobo de la Senato kaj de la Ĉambro de Deputitoj.

1- unue iu (senatano aux deputito) proponas aldonon al legxo
  pri Esperanto proponis Senatano Cristovam Buarque

2- fakaj kunsidoj decidas (mal)favore al la aldono

  eduka fako de la Ĉambro de Deputito decidis favore al esperanto, sed kun sxangxoj al al propono

3 - oni atendas dum difinita templimo, cxu iu ajn Senatano kontrauxstaras la projekton kaj, pro tio, cxiuj senatanoj devos vocxdoni la projekton

   neniu senatano kontrauxstaris la proponon pri Esperanto dum la templimo (25/09/2009 a 01/10/2009)

jen chi tie la procezo che la senatanoj: http://www.senado.gov.br/[…]/detalhes.asp?p_cod_mate=83989


en 07/oktobro/2009 la projekto estis sendita al Deputitoj.
cxi tie oni povas akompani la projekton cxe la deputitoj: http://www.camara.gov.br/[…]/fichadetramitacao?idProposicao=454210
Mankas la sama supra procezo, sed nun interne de la Ĉambro de Deputitoj.

kaj cxi tie la aktuala legxo al kiu la projekto volas aldoni tri artikolojn.
http://www.planalto.gov.br/ccivil_03/Leis/L9394.htm
se oni sercxas (ctrl f) la vorton "Esperanto", oni gxin ankoraux ne trovas...

Se iu deputito kontrauxstaros, oni devos vocxdoni. CXu la projekto sukcese trapasos la vocxdonadon de deputitoj, inter kiuj ecx estas pajaco, kiu apenaux scias legi?
novasuno
novasuno diras:
2011-12-28 20:49
korekto:


  eduka fako de la SENATO decidis favore al esperanto, sed kun sxangxoj al al propono
pistike65
pistike65 diras:
2011-12-20 22:11
pistike65
pistike65 diras:
2011-12-20 22:11
Pardonu: predikas
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-12-21 09:40
Nu, kion alian li povus diri? Vi ja ne volas ke li prenu _lingvon_ serioze, ĉu?
esperanto
esperanto diras:
2011-12-21 17:29
Chu Orban pedikis au predikis au daure -as, tio estas neniu diferenco. Chi tiu iom ridinda EU-plejbojo lau mi nenion kaj neniom komprenas pri Esperanto kaj similaj aferoj, se li skribas:
"Esperanto spoken in South America is different from that from spoken in Europe, for example."
Lau mi, Esperanto uzata de sudamerikano (ekzemple Vergara au Calienes) kaj europano (ekzemple Ertl au Wells) estas lingve la sama. Aliflanke, la angla parolata en Sudafriko, Indonezio kaj Kanado povas esti tre malsama, ankau leksike. Tion ekzemple atestas diversaj lingvogvidiloj por tiuj anglaj versioj.

Pri la restaj harhirtajhoj, pri kiuj mi ankorau volis skribi, mi rezignas.