Leonard Orban rifuzas Esperanton en EU
Komence de oktobro 2007 Leonard Orban startigis novan, multlingvan ret-forumon ĝuste pri multlingveco. Li petis ret-uzantojn rakonti, kion ili pensas pri lingvoj en Eŭropo. Pro sia formala multlingveco, sen ajna divido inter la lingvoj, la forumo baldaŭ iĝis granda lingvosalato, kie la diskutantoj en malsamaj lingvoj parolis unu preter la alia. Tre aktivas en la retejo esperantistoj, kiuj ofte krom sia nacia lingvo skribas ankaŭ en Esperanto. Iom da aktiveco montris ankaŭ porparolantoj de neoficialaj EU-lingvoj, ekzemple la kataluna.
La aktiveco de la esperantistoj estis tiel ampleksa, ke en sia - kompreneble multlingva - letero al la partoprenantoj de la forumo la 6-an de februaro Leonard Orban sentis sin devigita eldiri sian propran opinion pri la eventuala rolo de Esperanto en EU. Laŭ li, Esperanto pro diversaj kialoj ne povas esti uzata kiel pontolingvo:
La multlingvecon de Eŭropa Unio difinas kaj klare limigas la komunuma juro. Lingvo povas fariĝi oficiala lingvo de EU se ĝi plenumas tri kondiĉojn: ĝi estu oficiala lingvo de membroŝtato laŭ ties konstitucio; la koncerna membroŝtato petu por ĝi la statuton de oficiala lingvo de EU; la aliaj membroŝtatoj aprobu tiun peton unuanime.
Jen unu el la motivoj kial Esperanto ne povas fariĝi la pontlingvo (lingua franca) de Eŭropa Unio. La dua kialo rilatas al ĝia aparteco. Ĉe lingvo kiel Esperanto al la vorttrezoro ligiĝas malmulte da socia aŭ kultura praktiko. Krei el nenio (ex novo) kompletajn uzokampojn en artefarita lingvo havas enormajn praktikajn kaj financajn konsekvencojn. Pensu nur pri doganaj kodoj, aŭ pri bankrilataj leĝotekstoj, aŭ pri la teknikaj postuloj por prem-imunaj ujoj kun simpla geometria formo, konataj ankaŭ kiel brems-cilindroj. La tria kialo estas pli persona: mi ne kredas je pontlingvoj, ĉu Esperanto, ĉu la latina ĉu …la angla. Aliflanke, la ekesto de pontlingvoj estas historie spontana fenomenono soci-lingvistika, ne rezulto de decidoj leĝofaraj aŭ politikaj. Verŝajne iuj esperantistaj forumanoj ne konsentos kun mia starpunkto, sed mi kredas ke ni ja devas interŝanĝi opiniojn (kelkajn argumentojn mi trovis tre interesaj, kvankam ne ĉiujn mi konsentis).
Klariginte la laŭ li ekzistantajn jurajn malhelpojn al ekuzo de Esperanto, kaj sian malŝaton al pontolingvoj, Leonard Orban aldonis, ke tamen en la praktiko kelkaj lingvoj tamen devas havi pli grandan rolon ol aliaj:
Samtempe, multlingveco havas siajn limojn ene de la eŭropaj institucioj kaj ĉe la publikaĵoj. Kiom ajn ni ŝatus, ni ne povas ĉion traduki al ĉiuj 23 oficialaj lingvoj. Ni alfrontas limigojn, tiujn de la disponeblaj homfortoj kaj de la por-traduka buĝeto. Juraj tekstoj estas tradukataj en la 23 oficialajn lingvojn, sed aliaj dokumentoj (ekz. interkomunikado kun naciaj aŭtoritatoj, decidoj celantaj apartajn individuojn aŭ entojn, korespondaĵoj) tradukiĝas nur en la lingvojn konkrete bezonatajn. Samtempe, dokumentoj aŭ retejoj kiujn konsultas nur limigita nombro da homoj ne bezonas esti en ĉiuj oficialaj lingvoj. Alian limon starigas la pasema karaktero de informoj. Ĉar traduki bezonas tempon, ni koncentras niajn rimedojn prefere al real-tempa enretigo de urĝaj informoj en la lingvoj kiujn komprenas plej multaj eŭropanoj, anstataŭ publikigi ilin malfrue en ĉiuj lingvoj.
Kiel kutime, esperantistoj en la forumo rapidis respondi al la argumentoj de Leonard Orban.
Forumano Remush skribis franclingve, ke Esperanto estas tre fleksebla lingvo, ke estas facile krei novajn vortojn, kaj ke informoj pri bremsocilindroj kaj aliaj teknikaj vortoj ja troveblas ekzemple en Esperanta Bildvortaro.
Dan Van Herpe, skribante en la nederlanda, atentigis, ke neniu leĝaro estas perfekta, kaj ke leĝojn eblas ŝanĝi. Rilate la kostojn de eventuala enkonduko de Esperanto li memorigas, ke la enkonduko de Esperanto poste kaŭzus ŝparon, ne koston, kaj ke Eŭropa Unio uzas enormajn monosumojn en multe pli sensencaj manieroj, ekzemple la regula migrado de Eŭropa Parlamento inter siaj du parlamentejoj en du landoj.
Rilate la aserton de Leonard Orban pri la manko de praktika uzo de Esperanto en ĉiuj kampoj de la vivo, Dan Van Herpe ironie konstatas, ke Leonard Orban ne scias pri kio li parolas.
- Tion vi certe konstatis post longedaŭra, objektiva kaj science fundita ekzameno? Au ĉu vi ne povis ne konsulti vian vitran globon? Eta interretumado sufiĉas por pruvi la malon.
Libera Folio petis ke István Ertl, tradukisto ĉe la Eŭropa Revizora Kortumo en Luksemburgio, komentu la temon. Laŭ li, Leonard Orban ne tute malpravas kiam li diras ke "Ĉe... Esperanto al la vorttrezoro ligiĝas malmulte da socia aŭ kultura praktiko."'
- Estas vero ke neniu el ni, eĉ ne la plej bonaj konantoj de la lingvo, vivas konstante ĉirkaŭate de Esperanto. Abundas la kuntekstoj kie ni ne bezonas uzi, sekve ne tute glate uzas, Esperanton. Evidente, eblas priparoli en Esperanto paneon de aŭto, staton de bankkonto, organojn de cetacoj, freŝan skandalon de filmstelulo - ĉion ajn, sed principe tio eblas ankaŭ en ĉiuj aliaj lingvoj de la mondo. La diferenco kuŝas en tio ĉu oni efektive faras tion - diferencas la efektiva larĝeco de la uzokampoj. La oficialajn lingvojn de EU apogas enorma terminologia laboro kaj, por plej multaj, plurjardeka tradicio de EU-kunteksta translingvigado. Kompare al tio, ĉe enkonduko de Esperanto efektive necesus, ĝuste kiel Orban diras, enormaj fortostreĉoj praktikaj kaj financaj.
Tia problemo apartenas ne nur al esperanto, sed ankaŭ al naciaj lingvoj : Francio antaŭnelonge kreis aŭ francigis multajn teĥnikajn vortojn, peljparte komputikaj : "courriel", "pourriel", ktp.
Krome, neniu volas esperantigi morgaŭ la tutan Eŭropon ! Eblas subteni malrapidan kreskon de eŭropa sento per komuna dua aŭ tria facila lingvo. Sufiĉas ke ĝi eblus, ke junuloj povus lerni ĝin en lernejoj, nedevige, dum pluraj generacioj. Subita lingveca ŝanĝo neeblas ; malgraŭ tio, M. Orban ĉiam respondas nin kiel ni proponis tion por la sekvontan semajnon !