Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / La revuo de UEA perdis 825 abonantojn en ok jaroj

La revuo de UEA perdis 825 abonantojn en ok jaroj

de Redakcio Laste modifita: 2010-07-14 21:39
De ok jaroj la revuo de UEA estas redaktata de Stano Marĉek. La statistiko montras, ke dum tiu periodo la revuo perdis pli ol okcent abonantojn. Eblas suspekti, ke la malkresko okazis pro malkontento rilate la enhavon de la revuo, ĉar dum la sama periodo la kvanto de membroj kun Jarlibro eĉ kreskis. "Enhave senkoncepta, grafike malalloga, lingve malzorga", opinias pri la revuo Nikola Rašić. Multaj aliaj pintaj movadanoj en privataj konversacioj esprimas fortan malkontenton pri la ĉefa servo de UEA, sed preferas silenti publike. Eĉ la redaktoro mem, sojle al nova plilongigo de la kontrakto, nenion volas diri pri siaj planoj kaj redakta politiko.

Ekde januaro 2002 la revuo Esperanto estas redaktata de Stano Marček. Male ol liaj antaŭuloj ekde la jaro 1962, li ne laboras en la Centra Oficejo, kun proksima kontakto al la aliaj oficistoj, kaj kun la arkivo kaj biblioteko de UEA je sia dispono, sed en sia hejmo en Slovakio. La kontrakto de Stano Marček kun UEA estas skribita tiel, ke ĝi estas ĉiujare aŭtomate longigata je plia jaro, se la estraro de UEA ĝis la fino de aŭgusto ne retiras ĝin.

Laŭ informoj el pluraj fidindaj fontoj, ĉi-jare diversaj pintaj aktivuloj de UEA pli aktive ol kutime diskutis, ĉu ne jam estas tempo, ke la redaktoro laboru en la Centra Oficejo, kaj ĉu ne indus ĝenerale entrepreni paŝojn por ke la asocio havu pli aktive redaktatan revuon, kiu allogu membrojn anstataŭ forpeli ilin.

Tamen la funkciuloj de la asocio evitas publike eldiri sian opinion pri la revuo. Estraranoj, kiujn Libera Folio petis komenti la oftajn kritikojn, private konsentis ke la revuo havas gravajn mankojn, sed absolute ne volis esti citataj aŭ menciataj lige kun la temo.

Lige kun la elektoj de la B-komitatanoj Maria Sandelin en sia blogo aperigis respondojn de la kandidatoj al aktualaj demandoj. La baldaŭ reelektota prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, tiam ne nur ne volis respondi al demando pri tio, kiel la revuo plenumas sian taskon, sed eĉ konstatis, ke "ne ekzistas unusenca respondo". Anstataŭ diri sian opinion, li esprimis deziron por "pliboniĝo de la konversacio pri la revuo".

- La revuo laŭ mi ne povas esti aparta objekto de deziro, se paŭsi filmotitolon de Luis Buñuel, li formulis.

Mark Fettes, antaŭa redaktoro de la revuo Esperanto, ricevis la plej altan kvanton de voĉoj de la individuaj membroj de UEA en la elektoj. Li trovas gravajn mankojn en la organo de UEA:

- Mi efektive neniam sentis klaran direkton en la redakta politiko de Stano. Laŭ mi la revuo devas iom sisteme trakti aktualajn defiojn kaj evoluojn en la movado, kaj oni devas por tio elekti temojn, varbi aŭtorojn, kolekti informojn, kaj ligi la tuton al iu perspektivo pri la nuno kaj estonto de Esperanto. Ĝi veku diskutojn kaj reagojn; ĝi pensigu kaj klerigu nin.

Ulrich Lins, antaŭa vicprezidanto de UEA, opinias ke la revuo delonge ne plu sukcesas "provizi altnivelan forumon por movadaj diskutoj" nek "respeguli la tutan buntecon de la Esperanta kulturo kaj komunumo", kiel ĝi devus, laŭ la dokumento pri la redaktopolitiko de la revuo, aperanta en la retejo de UEA.

- Pri tio respondecas ankaŭ la estraro, ĉar ĝi ekscese observas la gvidlinion, ke la "redaktoro rajtas libere decidi pri la enhavo de la revuo", opinias Ulrich Lins.

Laŭ li estas klare, ke la malkresko de la abonantaro estas kaŭzita de la malkontento pri la revuo.

Libera Folio turnis sin rekte al redaktoro Stano Marček por ekscii, kiel li sintenas al la kritikoj pri mankanta redakcia linio, kaj kiel li proponas evoluigi la revuon, se lia kontrakto estos longigita je plia jaro. Anstataŭ respondi, li esprimas sian malkontenton pro la laŭ li tro kritikaj demandoj:

- Ĉu ne strange ke vi daŭre atakas min, vian kolegon? Neniam eĉ vorto pri kontento. Kiom da malamo, atakemo, riproĉemo... Plurfoje mi ja proponis al vi kunlaboron, helpi plibonigi la revuon, kontribui. Nu, pli facile estas kritiki ol kunlabori.

Rilate la malkreskantan abonantaron li rezignacie konstatas, ke ankaŭ dum pli fruaj jaroj la abonkvanto malkreskis:

- Estus bone se vi komparus la skribitajn ciferojn kun tiuj el la tempo de miaj antaŭuloj. Certe ankaŭ tiam falis kaj la membraro kaj la abonantaro. Neniu ĝis nun sukcesis haltigi tiun fenomenon, se mi bone memoras.

AbonstatistikoEfektive la eldonkvanto de la revuo Esperanto dum multaj jaroj montras falantan tendencon, interalie pro la drastaj ŝanĝoj okazintaj en la strukturo de la Esperanto-movado lige kun la disfalo de la orienta bloko. Tamen la periodo ekde 2002 estas unika en tio, ke la kvanto de pagitaj abonoj malkreskis mezume je pli ol 100 ekzempleroj jare - de 4.590 en 2001 al 3.765 en la pasinta jaro, dum la kvanto de membroj kun Jarlibro samperiode eĉ kreskis, de 1.661 al 1.701.

La tuta falo de la membraro en tiu periodo okazis en la revu-ricevaj kotizkategorioj. Laŭ la buĝeto de UEA oni povas taksi, ke la perdo de 825 abonantoj egalas al perdo de enspezo de preskaŭ 40.000 eŭroj jare.

La decido havi redaktoron en Slovakio siatempe estis farita interalie por ŝpari monon. Laŭ Mark Fettes tamen estas granda malavantaĝo, ke la redaktoro ne troviĝas en la CO:

- Kiam mi laboris kiel redaktoro, mi disponis pri ĉiuj informrimedoj de la Centra Oficejo - biblioteko, korespondado, spertaj kolegoj en konstanta kontakto kun ŝlosilaj aktivuloj. Kiam oni decidis ŝpari monon per reveno al la malnova sistemo de eksteroficeja redaktoro, oni faris grandan retrosalton, laŭ mi.

Antaŭ ok jaroj UEA efektive ŝparis multe da mono per la aranĝo, interalie ĉar la presado kaj ekspedado de la revuo malpli kostis en Slovakio ol Nederlando. Intertempe tiu prezodiferenco malaperis, kaj la revuo estas denove presata en Nederlando. Tamen la salajro de tuttempa redaktoro en la Centra Oficejo evidente kostus pli, ol la nuna rekompenco al partatempa eksteroficeja redaktanto.

Alia antaŭa redaktoro, István Ertl, konfesas, ke lin en la revuo Esperantoĉefe interesas la rubriko Laste aperis, la recenzoj, kaj la nekrologoj. Koincide, tiuj rubrikoj estas redaktataj en la Centra Oficejo, ne de la redaktoro mem.

- La cetero restas por poste, se entute. Mi havas la impreson ke multon el la enhavo mi jam konas, leginte la samajn informojn, ofte per sama teksto, en la reto. Iom tristigas min konstati ke la diagnozo farita en Libera Folio jam du fojojn, en 2005 kaj 2008 restas valida ankaŭ en 2010. La tempoj ŝanĝiĝas, sed la revuo malmulte. Por sukcesa kaj altnivela revuo ni bezonus novan koncepton. La epoko de paperaj revuoj ne forpasis, kiel montras la ekzemplo de la vigle redaktata La Ondo de Esperanto.

Nikola Rašić, antaŭa konstanta kongresa sekretario de UEA, estas unu el la kritikantoj de la nuna revuo.

- La revuon mi jam delonge ne legas, nur foliumas. Enhave senkoncepta, grafike malalloga, lingve malzorga, ĝi ne plenumas la ĉefajn taskojn kiujn oni atendas de la gvida revuo en la Esperanto-mondo.

Libera Folio: Kiel laŭ vi devus evolui la redakcia linio de la revuo, por ke membroj de UEA plu opiniu inde pagi por la abono, kaj por ke la revuo logu novajn membrojn al la asocio?

- La redaktoro devus ne nur raporti pri lokaj kunvenoj kaj dependi de hazardaj envenaĵoj pri la eventoj, sed fakte stiri la enhavon per klara koncepto pri la deziroj de legantoj kaj evolustrategio de la movado. La revuo devas esti la avangardo. Eĉ estante la oficiala organo de UEA la redaktoro devas esti intelekte sendependa de la estraro kaj libera en sia redakta politiko. Oni devus sisteme trakti iujn temojn, provoki, proponi, iniciati, diskutigi, mobilizi, motivi,  partoprenigi. La revuo devus same funkcii ankaŭ direkte al la estraro, ne nur sekvi ĝin kiel afiŝiga bulteno. Nome, la revuo apartenas ne al la Estraro aŭ al la CO sed al la membroj kaj ĉiuj legantoj. Ĝi devus servi kiel komunikilo inter la gvidantaro kaj membraro.

Ĉu laŭ vi estus dezirinde, ke la estraro de UEA antaŭ la plilongigo de la nuna kontrakto esploru aliajn solvojn?

- Montri ke oni rimarkas ke la revuo ne evoluas bone estus jam grava signo ke io ja moviĝas ankaŭ en la Estraro. En tiu ĉi kazo jam temp' está por ia ŝanĝo. Interalie ŝanĝo de la Estrara funkcimaniero. La movado en ĉi-krizaj tempoj bezonas klarajn gvidliniojn kaj la revuo devas havi la decidan rolon en la nun necesega strategia turno.

Ĉu laŭ vi estus preferinde, ke la redaktoro de la revuo laboru en la Centra Oficejo, kiel estis en antaŭaj periodoj?

- Dum mi oficis en la CO, tie sidis ankaŭ la redaktoro. Por mi kiel kongresa sekretario tio estis ege praktika solvo, sed ankaŭ por la aliaj kolegoj. La revuo havas ligojn kun ĉiuj aspektoj de la Movado kaj ja devas servi kiel ligilo. Tiusence ankaŭ por la redaktoro estas pli bone se li/ŝi mem troviĝas ĉiutage meze en la fluo. Ni ne forgesu ke la redaktoro estas unu el la plej gravaj personoj en la movado. La nuna redaktoro ŝajne ne vidis sian pozicion tiel kaj ne prenis serioze tiun respondecon.

Ankaŭ Ulrich Lins opinias, ke la redaktoro devus troviĝi en la Centra Oficejo:

- Jes, tio nepras. En la CO la redaktoro povos plenumi ankaŭ aliajn taskojn por UEA.

Dum la Universala Kongreso en Havano la estraro de UEA devos decidi, ĉu aŭ ne entrepreni ion por ŝanĝi la staton de la aferoj.

arkivita en:
edmundo
edmundo diras:
2010-07-08 22:27
Indas noti, ke "Membroj kun Jarlibro" ja povas ricevi la revuon "Esperanto" rete, se ili volas, do la nombro de legantoj falis iomete malpli ol la falo de "abonantoj", mi supozas. La TTT-ejo de UEA ja registras, kiuj membroj elŝutis kiujn numerojn. Espereble oni informos la estraron, kiom da MJ ricevas la revuon rete.
pistike65
pistike65 diras:
2010-07-08 22:50
Aliflanke, ne nur MJ-oj elshutas la revuon. Ekz. ankau mi, MA, kutimas ghin elshuti, por legi la nekrologojn pli frue ol papere :-(

Kiel Vin atentigas, la sistemo de UEA principe scias kiom el la elshutantoj apartenas al kiu kategorio, sed chu iu efektive statistikas tion?

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-07-09 02:21
Ech se kun Nikola mi samopinias en multegaj punktoj pri la movado, mi chifoje ne dirus, ke la revuo Esperanto estas "Enhave senkoncepta, grafike malalloga, lingve malzorga". Ja povas esti, ke iuj artikoloj estas pli malbone skribitaj (stile) ol aliaj, sed shajnas al mi, ke gramatike la tekstoj estas grandparte en ordo. La provelganto faras kion li povas, sed lia tasko ja ne estas shanghi la tekstojn, sed kontroli, chu estas tajperaroj.

Mi trovus alian formulon, provizore jenan: Enhave teda kaj formala, grafike akceptebla, sed plibonigenda (chefe en la proporcioj de titoloj/fotoj), lingve akceptebla, ech sufiche modela (kvankam ja ne sur beletre alta nivelo). resume, la revuo Esperanto, estas, malgrau kritikindo rilate la propagandan karakteron, la montrofenestro de UEA. Chu la enhavo estas interesa, estas tute alia demando. Mi supozas, ke la plimulto de la UEA-membraro taksus ghin pozitiva, char informa, iom propaganda kaj ne tro intelekta-literatura* (tio estas la ghenerala tenoro en la UEA-movado).
(* chi tiu diskuto ja ripete okazadis en la Eo-movado, ne nur rilate la revuon Esperanto de UEA)

La problemo de la revuo Esperanto estas aliaj: nome a) klare situebla che la nivelo kaj karaktero de la ENHAVO, kiu estas respondeca pri la perado de la bildo PRI Esperanto kaj ties movado. Oni vershajne perceptas la revuon "enhave senkoncepta", char b) mankas al la ghi REDAKTA LINIO mi dirus. Tiu redakta linio estis pli klare sentebla ekzemple sub redaktoroj kiel Auld, Sadler/Milojevic, Fettes, Ertl, kiuj sentis sin REDAKTOROJ de chi tiu revuo. Tio estas la chefa diferenco de nuntempe: Lau mia percepto Stano Marcek shajne ne sentas sin redaktoro. Li estas la KOMPILANTO, kiu akceptas kontribuajhojn por ilin publikigi, kiel Istvan Ertl antau nelonge karakterizis la redaktorecon de Stano. Mi persone ech irus unu pashon pli kaj dirus: Stano Marcek tute ne interesighas pri la enhavo de tiu revuo (de li mankas redaktoraj editorialoj kaj la klopodo trovi redaktoran gvidlinion). Supozeble Marcek interesighas pri la revuo sole char ghi donas al li laboron kaj monon. Do, li estas iusence profesiulo, sed ne vera redaktoro. Se unusola eprsono ne povas funkcii kiel redaktoro kaj kompilanto/kompostanto, la dilemon oni povus solvi, se oni trovus veran redaktoron, dum Stano Marcek prizorgus la reston, nome tion, kion li faras ghis nun. Kiel ajn, devus ekzisti redaktora teamo, kiu konsistus el kritike konsiderantaj redaktoroj, kiuj ne tralasus chian fatrason, sensencajhon kaj banalajhon, ech se lingve perfektan, kiel tio okazadas sub la nuna estraro.

En la revuo Esperanto aperas do tro da fatraso. La revuo estas kvazau la rubajhujo por movadaj informoj (daure por multaj individuoj kaj organizajhoj estas honoro kaj prestigho aperi en tiu revuo, se eble per foto - ju pli despli bone). Iu ajn sendas ion ajn al Marcek, kaj li tion aperigas - tio estas la impreso (nu certe li ricevas ankau kontribuajhojn, kiuj estas vershajne maltaugaj au troaj por aperigo). Mi pensas, ke iu devus pli draste rigardi, kio aperu kaj kio ne aperu. Tiun taskon mi vidus che la ghenerala direktoro de UEA. Sed eble li ne volas au ne povas, kaj se li ne volas au ne povas, oni devus tion tamen shanghi kaj trovi iun veran redaktoron.

Mi ne scias, kio estas skribita en la kontrakto kun Marcek - chu li devas esti redaktoro au nur kompilanto, ekzemple. Supozeble nek tio, nek la alia estas skribita. Au: simple: redaktoro - kion ajn tio signifas, kun difinitaj taskoj.

Persone mi kredas, ke oni devas shanghi la gazetaran koncepton de UEA en tiu direkto:
UEA kiel asocio ja devas posedi Oficialan Organon. Kaj lastatempe oni donis al la revuo pli forte videble tiun identecon, metante iun grfafikan siglon sur preskau chiu pagho de la revuo "Oficiala organo de UEA".
Sed tio havas unu malavantaghon: Kion skribas ekzemple B. Pietrzak au aliaj estraranoj de UEA, farighas "oficiala". Kaj kvazau ankau la tuta resto de tiu revuo ankau farighas oficiala. Lau mi la "oficiala parto" devus esti strikte disigita de la cetera parto, kio ne rekte rilatas UEAn. Sed se mi bone komprenis, ankau pere de la ekzemplo de la Estrara Raporto, oni nuntempe metas chion en la saman UEA-kaserolon (au poton) por marki ke chio estas UEA. Kaj kion oni ne volas, ke ghi estu UEA, ekzemple la gazetoj "Literatura Foiro" au "Spegulo" k.s., en tiuj kazoj oni ech ne mencias tiujn agadojn.

Krome: Oni devus pripensi, chu valoras la penon daure eldoni printan eldonon de la revuo Esperanto en tiu luksa formo. Ja necesas eldoni sian oficialan organon en printa formo (pro la arkivado ktp.), sed oni demandu sin, i.a. por shpari monon, chu indas sendi la paperan eldonon al la tuta membraro de UEA au chu oni ne draste reduktu la eldonkvanton. Au oni reduktu la "Oficialan Organon de UEA" al nova, pli modesta, malpli luksa/kosta eldona formo.

La ricevo de la revuo Esperanto per reta formo estas ne nur revolucia, sed tre tauga kaj adekvata. Cetere oni ne devas aparte emfazi, ke eblas produkti kompaktdiskon kun la jaraj kolektoj de la revuo Esperanto. Mi ech sugestas, ke oni enskanu chiujn eldonojn de la revuo Esperanto ekde la komenco kaj distribuu (vendu) tiun diskon kiel produkton de UEA.
Antaunelonge mi trafoliuimis chiujn numerojn de la revuo Esperanto ekde la komencoj (Hodler) ghis la fino de la periodo Ertl, por verki mian dupartan historian skizon pori UEA, kiu aperis en Spegulo. Por tiu celo mi vizitis la Nacian Bibliotekon de Svislando en Berno, kiu posedas chiujn tiujn jarkolektojn. Estis fakte grandega plezuro trafoliumi chiujn tiujn jarkolektojn kaj tralegi abundan interesan materialon, kaj mi pensus, ke multaj esperantistoj povus interesighi pri tia disko kun chiuj jarkolektoj, kiujn certe nur malmultaj e-istoj havas la okazon konsulti (chefe en Europo, krom che iuj ekstereuropaj individuoj, kiuj kolektis tiujn jarkolektojn, supozeble nur parte).

Aliflanke (au samtempe) oni pripensu, chu ne estus pli inde, alloge, interese, utile, se oni eldonus, ekzemple 2-foje jare, iun valoran kajeron en formo de almanako, kun interesaj artikoloj, sed bone verkitaj pri diversaj temoj en Esperanto, ekzemple kun kleriga, historiografia, interlingvistika karaktero. Lige kun tio necesus pripensi, kiuj membrokategorioj ricevu tiun almanakon senpage (inkluzivite en la membroabono), au kontrau aparta pago.

Do, sen tro eniri detalojn, lau mi la evoluo devus iri en tiu direkto.
pistike65
pistike65 diras:
2010-07-09 06:19
"Mi pensas, ke iu devus pli draste rigardi, kio aperu kaj kio ne aperu. Tiun taskon mi vidus che la ghenerala direktoro de UEA. "

Ne, nepre ne: tio estus cenzuro.

amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-07-09 13:56
Mi ne celas cenzuron sed nur pli firman gvidadon de la revuo en formo de vera redaktado, en kiu la redaktoro pli draste stiru la enhavon kaj donu personan gvidlinion/noton (ne altrudighante sin).

Se mi menciis la gheneralan direktoron de UEA, kiu nuntempe estas Osmo Buller, mi volis per tio nur diri, ke kiel inteligenta kaj kompetenta cheffunkciulo li povus iom gvidi tiun redaktadon, chefe por eviti, ke aperu en tiu revuo tro ridindaj, tro embarasaj, tro infanecaj kontribuajhoj, tro da fatraso, kio en la lasta tempo ofte estas la kazo. Sed char li ne estas la redaktoro, nek la cenzuranto, li tion ne faras, prave. Krom tio tiam certe novaj konfliktoj estus neeviteblaj. Osmo povas kanti melodion kaj li faras chion por eviti novajn kverelojn, prave.

La solvopropono estas simpla: Oni devas shanghi la redaktoron de la revuo Esperanto. Marcek faras sian job jam multajn jarojn, ne malbone, sed necesus nova redaktoro, kaj kun tio, nova koncepto. Marcek povus resti la teknika redaktoro. Tute ne necesas lin "forpeli". Cetere en la pasinta jaro mi bone kunlaboris kun li, kaj mi rimarkis, ke li eble iom tro entuziasme akceptis miajn kontribuajhojn kaj tiujn, kiujn mi organizis. Por chi tiu jaro venis neniu propono flanke de Marcek rilate al kunlaboro pri ia temo - oni ja povus daurigi la historiajn temojn (Lapenna, Hodler, UKj, memorindaj jubileoj, ktp.). Se mi estus redaktoro, mi konstante serchus ian tian kunlaboron kun kompetentaj e-istoj, kiuj pretus verki interesajn artikolojn (kvankam tio shajne farighas pli kaj pli malfacila). Tiel oni ne nur ricevus rutinajn raportojn, sed generus ankau novajn tekstojn.

Kompreneble chiuj tiuj penoj estas ligitaj kun pli da laboro - kaj shajnas ke neniu havas tempon.
Peter
Peter diras:
2010-08-15 21:13
"Ne, nepre ne: tio estus cenzuro.

amike
Istvan Ertl"

*****************************************************************

Ĉu admono de ĉefredaktoro de NYT (ekzemple) al iu subranga redaktoro, ne ridindigi la Prezidenton aŭ ĉu tiukaza interveno de la Blanka Domo estus fakte cenzuro?

UEA estas la eldonanto kaj pro tio la respondeculo pri la enhavo de "revuo Esperanto", ne ties aktuala redaktoro. Kaj UEA ne plu sukcesos esti la unua Esperanto-asocio, kiu pagas ĉe juĝejo por tiu ĉi instruo.
La fakto, ke ĉe UEA ne oficas aparta ĉefredaktoro ne signifas jam, ke la redaktoro havas aŭtomate ties kompetencojn.Tre verŝajne la Ĝenerala Direktoro estus tiu, kiu reprezentus tiukaze la asocion. Sekve li havas la rajton kaj devon antaŭcipe kontroli, por kio eblas ankoraŭ respondeci.
edmundo
edmundo diras:
2010-07-09 10:26
Arkivo de malnovaj numeroj de "Esperanto" ja estus interesa. En la TTT-ejo de UEA estas PDF-oj de ĉiuj numeroj ekde 2004, kaj oni HTML-igis ankaŭ du numerojn el 1963. Sed oni povus simple skani ĉion, kiel mi faris pri "Fonto": http://www.esperanto-gb.org/eab/bookshop/fondvdrom.htm

(Eble mi iam pritraktos la Fonto-arkivon per tekstlegilo, por ke la afero estu traserĉebla. Se iu alia povus helpi pri tio, kontaktu min.)

Cetere, ĉu hodiaŭ vere necesas fari presitan version de oficiala organo? Mi pensas, ke ni proksimiĝas al la epoko, en kiu komputila dosiero estas rigardata kiel pli aŭtoritata kaj definitiva ol paperaĵo.
Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2010-07-19 11:25
Andreas Kuenzli:
Stano Marcek shajne ne sentas sin redaktoro. Li estas la KOMPILANTO, kiu akceptas kontribuajhojn por ilin publikigi.
Supozeble Marcek interesighas pri la revuo sole char ghi donas al li laboron kaj monon. Do, li estas iusence profesiulo, sed ne vera redaktoro.

Mi havas la saman impreson kiel Kuenzli. Tio ne estas kondamnintenca jugho, char chiu perceptas laboron kaj monon estiel esencaj por la propra vivo.
Li havas kvaliton kiun li dividas kun antauaj gravuloj, kiuj iel trovis sian Vaterloon (Waterloo) pro troigo de tiu kvalito. Li estas bona intertraktanto kaj - bedaurinde - la estraro de UEA rezignis kaj akceptis ke li laboros fore de la Centra Oficejo. Lian financan sperton Marcek ankau montris el merkatigo de lia lernolibro, sed al ghi mankas didakta kompleteco.
Similaj bonaj kontraktantoj estis GBEGLO Koffi kiu trotaksis fine de 2005 sian valoron kontrau Corsetti kaj Dafydd ap Fergus (li nun havas alian nomon), kiu devis akcepti sian maldungon en februaro 2005a de la estraro de EEU, char li kostis pli ol 40000 eurojn chiujare.
Dungovarbi profesiulojn kaj finance bridi ilin estas malfacila tasko, kiun ne chiuj estraroj regas.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-19 14:35
Raciaj vidpunktoj kaj pritaksoj finfine aperas en tiu chi Libera Folio (sed multe tro malofte) - tiel ke mia espero kreskas iomete...

Marcek vershajne estas bona surmerkatigisto, kiel li pruvis per la unika surmerkatigo de Ora Team siatempe en komunista Slovakio (unu el la plej malhelaj anguloj de Europo - mi mem estis tie plurfoje en la 80aj jaroj) - sed kiel redaktoro kaj intelektulo, vershajne ankau kiel metodikisto kaj autoro de lernolibroj, li havas nulan valoron, bedaurinde. La chilastan mi asertas surbaze de prelegoj, kiujn mi audis de Marcek (plej laste en Vilno 2008 kaj iom en la reta kinejo de UEA).

Chu estas pli tauge havi la redaktoron surloke en CO au ne - pri tio mi ankorau ne formis mian definitivan opinion. Mi tendencas kredi, ke principe la chefredaktoro de tia revuo povas labori ankau ekster la CO, sed unuavice gravus, ke li estas bona redaktoro. La pruvo, ke tute eblas labori ekster la CO estas, ke Marcek ja perfekte kaj efike preparas tiun revuon ekster la CO, al li mankas nur, ke li estas bona redaktoro. Jen chio. Pro tio mi ripetas mian soolvoproponon: Engaghi novan redaktoron kaj lasi Marcek kiel teknikan redaktoron(kompilanton/preparanton.

En tiu solvopropono estus inkluzivita pli forta influa rolo de la ghenerala direktoro de la CO, kie la revuo estas finfine "kontrolata".

Sed por priservi la indiferentecon de la granda amaso de UEA-membroj, vershajne sufichas la nuna solvo. Chiuj cinikuloj de UEA scias tion tre bone.

Sed mi ne scias, kiu deziras farighi redaktoro de Esperanto sub la nuna estraro, kiu estis jhus reelekita en Kubo. Tio ne estus posteno por normala homo.

Gxeremio
Gxeremio diras:
2010-07-09 04:40
Cxu la centro de la mondo estas en la CO, aux cxu ni esperantistoj rajtas logxi aliloke?

Interesa temo, kaj mi inkluzivis gxin en La Verda Stelo, http://verdastelo.com
Esperantst
Esperantst diras:
2010-07-09 06:17
La artikolo de Libera Folio, ĵus antaŭ la UK en Kubo ŝajnas strange por mi. Ĉu oni volas prepari la grundon por elspezi pli multe por salajroj estonte? Dum la lastaj jaroj la kostoj por salajroj dum ĉiu jaro altiĝis je proksimume 20.000 EUR, sed intertempe la membronombroj sufiĉe draste falis. La situacio estas katastrofa. UEA elspezas multe pli por salajroj ol ĝi ricevas pro membrokotizoj. En tia situacio UEA ne bezonus membrojn. Ĉu iu ne kredas? Facile eblas la pruvo de mia aserto. Nur rigardu la la revuon Esperanto de junio 2010 kaj vi konstatas ke UEA en 2010 elspezis ĉ. 305.000 EUR por salajroj, sed nur enspezis ĉ. 208.000 pro membrokotizoj de individuaj membroj. Interese, ĉu ne? Se, do okazu iu ŝanĝo kaj la redaktoro denove laboru en la CO oni nepre antaŭe faru la paŝojn por financi tion neŭtrale, do sen iu altigo de la buĝeto por salajroj.
pistike65
pistike65 diras:
2010-07-09 06:22
Tre trafa reago de Martin. Necesas rigardi la demandon ankau el la vidpunkto; "kiom oni pretas pagi por kia rezulto"? Preskau certe estas tiel ke la revuo nun ne tiom pli malbonas kiom ghi kostas malpli. Do, en tiu senco la evoluo estas pozitiva.

amike
Istvan Ertl
mtfettes
mtfettes diras:
2010-07-09 12:22
Nu, jes, sed "koston" oni povas kalkuli diversmaniere. Ĉu homoj ne nur malabonas sed ankaŭ eksmembriĝas pro manko de inspiro? Ĉu la kvalito de la revuo influas la kvanton kaj grandecon de donacoj? Aŭ de aliĝoj al UK? Ĉu homoj principe kunlaboremaj decidas investi sian tempon aliloke, ĉar la revuo ne montras al ili indan laborkampon? Ĉu la nivelo de strategiaj diskutoj en Estraro kaj Komitato lamas i.a. pro tio, ke la revuo ne donas bonan klerigan kaj informan bazon por tiaj diskutoj?

Ne eblas definitiva respondo al tiuj demandoj. Tamen devas esti klare, ke redaktopolitiko estas necesa elemento de kohera strategio por la Asocio kiel tuto. Se oni lasas la revuon drivi, oni vershajne toleros ankaŭ drivadon de la tuta ŝipo.
redakcio
redakcio diras:
2010-07-09 14:17
Mi volas korekti jenan aserton de komitatano Martin Schäffer en "Libera Folio":

"Dum la lastaj jaroj la kostoj por salajroj dum ĉiu jaro altiĝis je proksimume 20.000 EUR, sed intertempe la membronombroj sufiĉe draste falis."

En 2009 la salajroj ja kreskis 20.260 EUR, ĉar post 6-jara paŭzo estis dungita alia, nepre necesa oficisto por la Kongresa Fako. En 2008 estis kresko de 15.239 EUR pro tio, ke en 2007 la kostoj escepte estis malpli altaj pro kelkmonata manko de dungito post la morto de Marvin Stanley.

La salajrokostoj plu restas sub la nivelo de 2001: pasintjare ili estis 16.708 EUR sub 2001 -- anstatau kresko de 20.000 EUR "dum ĉiu jaro". En 2001 la kotizoj de individuaj membroj estis 195.898 EUR; en 2009 ili estis 207.740 EUR malgraŭ la perdo de 766 membroj. La kotiz-enspezoj ja
falus, se la kotizoj restus samaj de jaro al jaro, sed ili estas regule plialtigataj laŭ la inflacio.

La evoluo do estis inversa ol kredas Schäffer: malkreskis salajroj, sed kreskis kotiz-enspezoj. Serioza financa mastrumado de UEA ne povas baziĝi sur komparo de du-tri sinsekvaj jaroj, sed ĝia tempa spino devas esti pli longa. Tion oni klopodu sekvi ankaŭ, kiam oni faras deklarojn pri la temo.
Esperantst
Esperantst diras:
2010-07-09 15:05
Jen la ekzaktaj ciferoj de la elspezoj por salajroj inkluzive kromkostoj:
 
2006: 239963
2007: 263413
2008: 283480
2009: 305945
 
Sume en 3 jaroj = Diferenco 65982 / 3 = 21994 EUR
 
Buĝeto 2010: 320675 = Diferenco 80712 / 4 = 20178 EUR
 
Plia altigo planita = Buĝeto 2011: 332430 (Nu, en tiu kazo nur estas diferenco de 16485 EUR inter la plano 2010 kaj la plano 2011
 
Mi neniel nomus tion serioza financa mastrumado de UEA. Laŭ mi temas pri tre malserioza afero. Mi ne scias ĉu ekzistas multaj idealismaj organizoj en la mondo kie la membrokotizoj estas malpli altaj ol la salajroj.
slavik
slavik diras:
2010-07-10 21:46
Kresko de la salajroj ja estas agrabla informo. Ĝi varmigas koron per la sento, ke kvanto de pagitaj profesiaj esperantistoj kreskas (aŭ almenaŭ ne falas). Por ĉiuj ni, kiuj multe okupiĝas pri la movadaj aferoj, tio estas grava sento.

Laŭ mia imago ĉiuj decidoj pri altigo de elspezoj estas akceptataj per kelkaj kapoj, ĉu ne? Do estas iom da certeco, ke ĉiuj tiaj decidoj estis pripensitaj kaj celkongruaj.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-09 16:38
Cetere, estas mirige:
Okaze de la akcidenta pereo de L. Kaczynski en aprilo UEA tuj laute bruis per kondolenco, kvazau tiu Kaczynski (kiu malamis germanojn, rusojn kaj chion ceteran) estis subtenanto de la Esperanto-movado, kion li lau mia scio tute ne estis.

Post la elekto de la nova prezidento de Pollando, Bronislaw Komorowski, regas silento flanke de UEA.

Kie estas la kohera informpolitiko ?
Se oni volas kiel UEA esti serioze konsiderata, oni devintus la saman vesperon de la elekto de la nova pola shtatestro publike gratuli, cetere sendepende de tio, kiu estis elektita. Kaj oni devus senprokraste eldoni lian biografion en Esperanto.

Per aliaj vortoj: Se en tiaj kazoj oni diras A, tiukaze oni devas diri ankau B.

Au chu Komorowski al iu en UEA ne plachas ? Eble li subtenas Esperanton, kiu scias.

esperanto
esperanto diras:
2010-07-09 23:24
Sur chi tiu retpagho oni trovas la komenton de la redakcio de SPEGULO pri kelkaj lastatempaj okazajhoj en UEA:

http://www.planlingvoj.ch/E[…]o_Spegulo_3-2010_publik.pdf

Chi tiu teksto formas parton de la editorialo, kiu estas antauvidita por publikigo en la venonta SPEGULO 3/2010, kiu aperos en septembro, kune kun aliaj interesaj kontribuajhoj, inkuzive de la rezultoj de enketo farita inter la UEA-delegitaro kaj de historiografia sensacio, kiu evidente estis malatentita en la siatempaj historiografiaj esploroj.

Se io esence shanghighos dum la UK en Havano, SPEGULO kompreneble adaptos sian komenton.

Cetere chi tiu mesagho estas la plej lasta de mia flanko, char mi dume eliras el Libera Folio.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-10 12:56
Sur
http://www.planlingvoj.ch/Enketo_UEA-delegitoj_2010.pdf

oni trovas ankau la rezultojn de privata enketo, kiun Andreas Künzli, FD de UEA, faris en februaro 2010 inter la delegitaro de UEA.

La definitiva teksto aperos en Spegulo.
redakcio
redakcio diras:
2010-07-10 21:11
Ĉu tiu mesaĝo do estas via plej plej lasta en Libera Folio? Kaj ĉu venos ankaŭ plej plej plej lasta?
esperanto
esperanto diras:
2010-07-10 21:43
Mi ja jam delonge komprenis, ke miaj intervenoj chi tie, en organo de sensignifa sekto au ordeno, pendanta en la aero, ne plu estas dezirataj.
Sed char mi skribis, ke mi restas ghis la havana UK, oni do devos kalkuli pri nova interveno de mia flanko ghis tiam. Eluzu la okazon ekscii la opinion de tre nekonvena kritikanto, char eble venos la tempo, kiam kelkaj el vi eble bedauros lian silentadon !

Ke la redaktoro sentis la bezonon aparte atentigi pri tio per tiu mesagho, perdante sian tempon, estas mirinde.

Anstatau atentigi per mediokraj rimarkoj, persone mi bedauras, ke ghuste la redaktoro de Libera Folio, kiu estas profesia jhurnalisto, montris sian nekapablon au malemon elpashi per propraj komentoj, vidpunktoj au sintezo de la esprimitaj ideoj kaj opinioj, kio povintus iom aktivigi la gheneralan debaton au konkretan diskuton, kiu tiom ege mankas en tiu teda kaj publicistike preskau morta Esperantujo. Iom da polemiko ne damaghas, sed mi rimarkis, unu fojon pli, ke krom che la cinikuloj, tiu polemiko estas nedezirata. Mi bedauras, ke mia konkludo ne estas pli pozitiva.
redakcio
redakcio diras:
2010-07-10 23:00
Ŝajne mi devis aldoni ridetulon :-)

Mi neniel celis, ke Andy ĉesu kontribui per siaj komentoj, eĉ se ili foje estas iom supermezure amaraj. Mi nur iom amuziĝis pri la fakto, ke li jam tiomfoje anoncis sian "lastan" reagon.

Se mi ja dezirus ĉesigi la komentojn de Andy aŭ iu alia, mi ĉiam havas ĉemane taŭgan butonon por tiu celo. Se temas pri lia kritiko al mi persone, ĝi ĉiam bonvenas, sed li eventuale konsideru, ke kiel sola redaktoro mi ne vere povas elpaŝi kun miaj propraj opinioj kaj vidpunktoj. Tion faru aliaj, inkluzive de Andy - sed prefere sen personaj atakoj. (Min oni ja rajtas ataki, mi tion eltenas, sed aliaj ne ĉiam...)

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
esperanto
esperanto diras:
2010-07-11 00:16
Nu jes, shajne temas pri seka nordia humuro, kiun la suduloj, inkluzive de svisoj, ne komprenas...

Iuj estas sentemaj rilate al sublimala minacanta cenzuremo, aliaj sentemaj pri banalaj ataketoj.

Ke Kalle ghis nun ne premis la butonon en mia kazo, estas la granda merito de la redaktoro de Lib. Folio, kio pruvas lian senton por toleremo. Pro tio li jam delonge emritus iun publicistikan premion, sed kion fari, se la Eo-movado ne disponas tian premion.

Sed kiel ajn, praktike mi jam forlasis Lib. Folion... (char mi diris chion, kion mi volis diri, kaj ripetighi ne havas sencon).
brilanto
brilanto diras:
2010-07-10 19:30
Espereble ne estas tro malfrue funkciigi ortografian kontrolilon - enestas pli ol la kutima kvanto da misliterumoj [krom la sufiĉe oftaj strangaj vortdisigoj en la gazeto]: tiom da tempo ja estu por serioza publikaĵo..

Kiu kritikas aliajn ankaŭ traktu propran kritikon - tiusence ĉion bonan kaj somerajn salutojn.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-11 12:55
Anstatau mediokre kritikachi - proponu vin kiel provleganton de niaj tekstoj. Kion vi pensas kiom da horoj la autoroj de tiaj artikoloj perdas por komprenigi aferojn al tiuj fushuloj kaj stranguloj de la estraro kaj komitato de UEA, kun la apogo de blindaj kaj surdaj e-istoj ? Chu vi, kiu uzas la pasvorton "brilanto", vere havas nenion alian por diri ol stulte riprochi al ni kelkajn banalajn tajperarojn, kiujn ni elsarkos por publikigo de la teksto en Spegulo.
Sed ni baldau chesigos tiujn ekzercojn kaj perdos komplete la intereson pri UEA, kiu ekzistu en la sama maniero ghis kiam la plej lasta membro mortis au malpagas sian kotizon kaj malabonas la revuon, sub la gvida sagheco de Dasgupta, Fettes, Corsetti, Marcek, ktp.
 
brilanto
brilanto diras:
2010-07-11 20:14
> Anstatau mediokre kritikachi - proponu vin kiel provleganton de niaj tekstoj.
- Bone, kial ne [kiel fari, ke en korektitaj tekstoj poste ne tamen aperos misdividitaj vortoj?] - kvankam tio ankaŭ ne garantias senerarecon: mi jam vidis librojn kun aro da provligintaj kapacitoj kaj tamen tuj trafis la preterviditaĵojn, kiuj nepre ĝenas al mi la ĝuon de ajna teksto.

- Kio laŭ vi estus malmediokra kritikaĉo? Ĉu mi ankaŭ komentu vian nomon, por atingi vian ŝajne malbanalan nivelon?
Por mi senriproĉa lingvo [en pli vasta senco ankaŭ sen malutilaj insultoj] apartenas al teksto (aŭ gazeto), kiu prenas sin serioza. Se vi uzus malpli da via (kiu "ni"? nur legeblas via nomo en la LF-aj komentoj..) valora tempo por "vekado" de UEA-uloj [Memoru la moton de Atestantoj de Jehovo..], eble restus plia tempeto por tiaj "banalaĵoj" - kaj por plia trankvilo en jam tro varma somero.

- Ekzistas ankaŭ iuj pli junaj dumvivaj membroj - do ne necesas zorgi pri tuja elmorto de "La Asocio"..
Peter
Peter diras:
2010-08-16 03:01
"Per aliaj vortoj: Se en tiaj kazoj oni diras A, tiukaze oni devas diri ankaŭ B."

Kio diris "A", ne devas diri nepre "B". Eblas ankaŭ konsideri, ke "A" estis malĝusta.
(Bertold Brecht)
unuel
unuel diras:
2010-07-10 00:09
La plej interesa ero en ĉi tiu artikolo estas, ke la prezidanto kaj -onto de UEA denove plenumas la atendojn, unue asertante, ke "ne ekzistas unusenca respondo" al la demando pri tio, ĉu la revuo Esperanto estas bona aŭ malbona, due ŝovante la temon sub la tapiŝon per postulo pri "pliboniĝo de la konversacio", kaj trie elmontrante sian senrivalan erudicion per mencio de fama nomo.

Cetere oni miras, ke la redakcio de laŭaserte skandalema bulteno ne kuraĝis proponi simplan ideon: ŝanĝi nekompetentan redaktoron al kompetenta, lasante ankaŭ la novan ekster la CO. Laŭ la spezokonto de UEA, en 2009 redaktado kaj grafiko kostis 12.845 eurojn. Por tia salajro sendube eblus trovi pli kompetentan redaktoron, almenaŭ se oni serĉus en landoj ekster EU.
slavik
slavik diras:
2010-07-10 21:40
Po 500 EUR ĉiumonate ja estus bona salajro por redaktoro kaj aspektigisto en Rusio aŭ Ukrainio :)
Certe ekzistas ankaŭ aliaj landoj, kie tia salajro povus „aĉeti“ plentempan laboranton por la revuo.
slavik
slavik diras:
2010-07-10 21:38
Eble parto de la falo estas la fakto, ke ekzistas homoj, neniam abonintaj la revuon (kiel mi), dum la malnovaj abonantoj pro naturaj kialoj malmultiĝas.

Mi venis en Esperantujon per Interreto kaj neniam sentis tian mankon da legaĵo kaj informoj, kiu igus min aboni la iom kostan revuon. Ĉar mi neniam legis ĝin regule, min eĉ ne interesis la nova ebleco iel preni ĝin per la reto kun mia nuna tipo de membreco en UEA.

Do eble estas en ordo, ke kun evoluo de la reto abonantaro de la paperaj eldonaĵoj malkreskas. Mi ja legas komunikojn de UEA kaj foje diskonigas ilian esencon per la ruslingva servo pri Eo, kiun mi redaktas.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-10 21:54
Pri tiu chi mesagho mi nur volus komenti, lige kun la senteble grandega deziro de la redaktoro de Lib. Folio, ke mi finfine malaperu, ke oni mem jughu, chu mesaghoj de la tipo kiel tiu de Ivanov estas pli utilaj ol intervenoj de mia tipo.

Kompreneble, la intervenoj de Ivanov estas tiom sensignifaj, tiom banalaj, ke pro ilia afableco neniu venus al la ideo ne publikigi ilin.

slavik
slavik diras:
2010-07-11 21:55
Viaj komentoj degeneras, se mi juĝu laŭ kelkaj lastaj:
jen subite ŝercoj pri seksumado (sub la apuda teksto pri la Jarlibro), jen abomenaj personaj atakoj.
Estus bona decido senigi la socion je la malĝoja spektaĵo vidi daŭron de tiu procezo.
esperanto
esperanto diras:
2010-07-12 00:55
Stalinistoj tiel papagis, kiam ili volis senighi de kritikaj mensoj kaj vochoj, ech per la samtipa stalinisma lingvajho. Gratulon.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-07-11 12:00
La kialo de perdo de membroj de la revuo Esperanto trovighas ne che la redaktoro, sed en la UEA-mashino mem. Vidu !

1-Gvidado de UEA
Kiuj gvidas UEA-n, tiuj estas ne la estraranoj, sed aliaj homoj, kiujn la veraj "gvidantoj" mem elektas komplice kun la elekta komisiono. La nuna komisiono konsistas el unu potenculo de UEA kaj du JESJES-homoj. Ni memoru kiel oni eliminis homojn por fabriki la nunan estraranon, kiu ekdejhoros baldau. Tia eliminado estas nun direktita ankau al Stano MARCHEK. Mi vetas, ke Stano estas akuzata ne pro la kvalito de la revuo Esperanto, sed pro alia afero, kiun scias nur UEA-gvidantoj. Kion oni vidas en la revuo Esperanto, tio estas nenio krom la ombro de tio kio okazas ene de UEA-mashino. Vere putras la nuna UEA-sistemo. La revuo Esperanto simple respeguligas chion putrantan en UEA. Tiu chi bezonas verajn shanghojn, kaj nur tio savos la asocion. Certe UEA-gvidantoj timas shanghojn kaj ghuste tial ili eliminas pli kompetentajn ol ili homojn. D-ro Jose Antonio VERGARA multe laboras por UEA. S-ro Johan DERKS faras bonajn proponojn por shanghoj en UEA. Sekvoj de iliaj laboroj certe plibonigos multon en UEA, kio sekve montrighos en la revuo Esperanto. La veraj "UEA-gvidantaj" estas tre konservemaj kaj tiom algluitaj al siaj postenoj, ke la solvon por eternigi sian estradon ili trovas en la eliminado de homoj. Se vi havas bonajn konojn pri financaj aferoj, ne provu esti gvidanto de UEA, char vin oni tuj eliminos, char vi iam povos montri la veran vizaghon de la financoj de UEA, kaj tiam oni malkovros la fingrumadojn en la ciferoj fare de UEA-gvidantoj veraj.

2- Financoj de UEA
Kiel ili estas kontrolataj ? Chu de vere kompententaj homoj pri financaj aferoj ? Estus bone trovi homojn, neesperantistojn kompetentajn pri financaj aferoj. Tiuj homoj kontrtolos la financojn de UEA, kaj tiam chiuj vidos la rezulton. Jen unu el la kuroj malbona de UEA. Ni atentu la falon.


La nun stato de la revuo Esperanto estas simpla elmontro de tio kio okazas en la sino de UEA-mashino. La shangho de la redaktoro tute ne helpos. Kion oni faru, tio estas, ke oni reviziu la tutan UEA-mashinon.
mtfettes
mtfettes diras:
2010-07-12 11:47
Kara Koffi,

mi apenau konas vin persone, shajne ni renkontighis nur unu-du-foje, sed mi tre bedauras vidi vin fali en tiun marasmon de amaro. Mi komprenas ke viaj spertoj en UEA estis iel seniluziigaj, kaj kompreneble chiu pensanta homo havas ankau kritikojn pri la Asocio, senlige al la personaj spertoj. Tamen neniun kaj nenion helpas, fari tiajn gheneralegajn akuzojn. Che via retmesagha subskribo mi vidas la devizon "Ne koleru, nek kolerigu la aliajn, sed ghoju kaj ghojigu la aliajn." Chu vi povas sincere aserti, ke tiu principo gvidis vin en la verkado de la chi-supra teksto kaj diversaj aliaj? Mi estas certa, ke vi kapablas retrovi en vi mem tiun saghon kaj paciencon, kiuj necesas por sekvi tiun noblan idealon ech kiam amaraj sentoj premas vin.

Elkore - Mark
esperantogo
esperantogo diras:
2010-07-12 21:40
Belegan dankemon esprimas supre Mark FETTES al UEA-gvidantoj kaj oni ja scias kial. Eble li povus helpi al Libera Folio respondi jenajn demandojn :

El la 825 abonantoj perditaj de la revuo Esperanto de UEA, kiom el ili chesis esti abonantoj pro
1- morto ?
2- malaligho al UEA ?
3- nekontenteco pri la enhavo de la revuo ?
4- ktp ?

Necesas bone scii tion kaj oni povas jam havi ideojn pri tio kion mi menciis supre. La UEA-mashino profundan revizion bezonas.
bkolker
bkolker diras:
2010-07-14 17:50
Ba! Kiom da bruo! Mi legas la revuon Esperanto dum duonjarcento. Kaj gxi ne estas malpli bona ol en la aliaj tempoperiodoj. Kelkrilate ecx pli bona - pensu almenaux pri ilustrajxoj. Se la redaktoro laborus ne hejme, sed en la Centra Oficejo, la elspezoj kelkobligxus. Cxu vi pretas pagi multe pli altan kotizon? Verku por la revuo - kaj gxi estos ecx pli bona. Se ne vi, do kiu? "Kritiki estas facile, fari - malfacile" (Ludoviko Zamenhof).
esperanto
esperanto diras:
2010-07-14 21:28
Ghuste chi tiu sinteno respegulas la "troan memkontentecon" de la membroj, prilemantitan de Nikola Rasic.
La membroj volas legi pri sukcesoj de iuj Eo-agadoj - kaj ne rimarkas, ke ili trompas sin mem.

Estas iluzio alvoki la membrojn, ke ili verku por Eo, unue char ili ne scias pri kio verki, due ili ne kapablas verki. Se vi rimarkis, en la revuo Eo verkas chiam pli malpli la samaj personoj pri la samaj temoj. Do mi shatus audi foje la opinion de iuj aliaj. Pasintjare mi suckesis rikolti, kadre de la rubriko pri LLZ, ankau kelkajn aliajn vochojn, kiujn la redaktoro de la revuo, post evidenta komenca skeptiketo, poste volonte akceptis, char li konstatis, ke tiuj artikoloj richigis la revuon. Neniu dankis, nek gratulis au esprimis admiron pro tio iniciato, dum en certaj UEA-medioj tuj sekvas granda lavango de gratuloj pri iu ajn dubinda propono au eldiro farita de "gravaj" konataj movadanoj, antau ol iu ajn rezulto el tiu propono estas videbla. Supozeble temas pri pura hipokriteco.

La Esperanto-movado ekzistas el grupighoj, amikaj rondoj, koterioj, nacie kaj internacie. UEA, kiu shrumpas pli kaj pli, estas unu el ili, kaj tion oni perfekte povas observi tra la revuo Esperanto, tra la elekto de B-komitatanoj kaj ech multe pli tra la retlisto de la komitato, kie krom reciproka flatado okazas nenio interesa, grava kaj leginda.

Alia, ech pli groteska ekzemplo estas kiel konate la Civito, kie unu sama persono verkas sub diversaj pseudonomoj au igas aliajn subskribi liajn artikolachojn.
Alia ekzemplo estas ILEI, kie iuj ambiciaj virinoj jhaluze klopodas, ke neniu "konkurento" povus gheni ilian "gravan" pozicion.

Konklude: Se la Esperanto-movado volas atingi pli altan profesian kaj intelektan nivelon, chiuj tiuj fenomenoj devos malaperi, char la nuna situacio tro similas al ludo en sablokesto por infanoj.

Sed shajnas, ke ju pli oni (ekzemple mi mem) avertos kontrau tiuj evoluoj, despli rapide ili firmighas kaj kreskas - en la pasintaj jaroj.

La chi-koncerna hipotezo estas: Dum forfalas amasoj da formalaj membraroj (t.n. statistoj) kaj veteranoj (ekz. malnovaj delegitoj), iu malmola kerno restas. Chi tiu fenomeno okazis ja post la falo de la komunismo. Dum dekmiloj da "membroj" de Landaj Asocioj, chefe turistoj kaj diverstipaj profitantoj, forfalis, montrighis, ke plurestis nur la veraj e-istoj, kiuj jam dum jardekoj estis aktivaj kaj ankau reale parolis la lingvon. Per aliaj vortoj: AL Esperanto-movado dume nur kvante kreskis, sed ne kvalite (kiel montras ja ankau la giganta fatraso, kiu en revuoj de orienteuropaj Landaj Asocioj aperis dum la komunismaj jaroj - chi tiun materialon oni povas grandparte forjheti, char estante ideologia kaj propaganda, por sciencaj celoj ghi havas nenian valoron).

Do, one imagu kio okazos kun la Eo-movado, se tiuj plej lastaj kernoj, chefe maljunuloj, malaperos post kelkaj jaroj. Restos precipe la lozaj Esperanto-subtenantoj, kiuj komunikadas chefe en interreto, sed apenau plu fizike renkontighas, au nur en malgrandaj grupoj, sen chirkaua membrobazo.
Jen en tiu chi direkto la movadaj analizoj devus iri, se oni jam parolas pri Strategia Komisiono k.s., en kiu volas membri homoj, kiuj lau mia impreso apenau havas realan analizan kapablon, realan movadan konon kaj substancajn ideojn, au kiuj apenau kuraghas paroli tahxeleson, char la "sankta harmonio" en flatema amika rondo estas por ili pli grava sperto.
  
Niko
Niko diras:
2010-07-12 16:10
Fakte, mi ĵus ĉi-jare ekabonis la revuon kaj plu abonados ĝin dum la cetero de mia (aŭ ĉu ĝia?) vivo. Mi konsentas ke ĝi plibonigindas, sed mi tute ne malkontentas pri ĝi. Ĉio plibonigindas en nia verda mondeto.

Cetere, mi havas demandon iom aliteman por Unuel (ankaŭ nomata "Zamenhof mem" en rondoj pli malnoblaj): ĉu vi estas la Senvesta Imperiestro, aŭ nur Lia ĉenhundo? Ĉu vi ne hipokritas, plendante pri Dasgupta "elmontrante sian senrivalan erudicion per mencio de fama nomo"? Laŭ miaj malmultaj scioj, tia konduto tipas en via regno.
PatrickSandrine
PatrickSandrine diras:
2010-07-14 12:28
Ni, kiel simplaj Esperantistoj (kaj ne gravuloj),tute ne povas imagi, ke ĉiuj tiuj malpozitivaj komentoj celas forpeli la ĉefredaktoron de la revuo ... Ĉu iuj pensas, ke S-ro Marĉek kulpas pro la perdo de abonantoj ? Tion, ni ne kredas, kaj simple miras pri reaperado de ĉi-tiu temo ĉefe ĵus antaŭ ĉiu UK ... Kiuj do alcelas la postenon ?? Pli serioze, ni pensas, ke la ĉefredaktoro amas sian laboron, kaj klopodas plibonigi la enhavon de la revuo. Estas ne facila tasko, kaj pro tio, li ja bezonas helpon de ĉiuj ni, kaj ne nur kritikaĉojn senutilajn. Ekzistas ja multaj kritikindaĵoj en la agadoj de la Asocio, sed kiel abonantoj jam de kvin jaroj, ni pensas, ke ne la ĉefredaktoro malkreskigas la nombron de legantoj. Niaopinie, temas ĉefe pri la abonoprezo kaj plie, pri senĉesaj kvereloj absurdaj, kiuj helpas Esperantistoj seninteresiĝi pri UEA kaj ties organo. Senprobleme, ni konsentas kun S-ro Gbeglo kiam li asertas ke "la perdo de membroj de la revuo ne troviĝas ĉe la redaktoro ...". Ni ankaŭ ricevas la revuon rete kaj papere, kaj atente legas ĉiujn artikolojn saminterese. Anstataŭ kritikaĉi, helpu ni ĉiuj al pliboniĝo de NIA organo, kaj ni ĉesu malhelpi al nia kara lingvo. Jes, ni fieras paroli Esperanton, (eĉ malbone), disvastigas ĝin laŭeble, kaj ... ni tre ŝatas legi la Revuon Esperanto. Vivu la Verda Stel' kaj ... la revuo Esperanto.
Esperante kaj pace viaj,
Patrick kaj Sandrine el NovKaledonio
georgiano
georgiano diras:
2010-07-14 14:40
Jen kiel mi komentis tiun temon en la kampanjo por B-komitatanoj: "La revuo “Esperanto” devus ludi la rolon de oficiala gazeto de UEA. Mi legis diversajn grumblojn pri la redaktomaniero, kaj kvankam mi konas ankaŭ ĝiajn pli brilajn momentojn, oni konsideru la fakton, ke ni vivas en informadika tempo, kaj ke amaso da informoj fluas laŭ aliaj, pli rapidaj kanaloj. Tamen, presita organo de UEA devas ekzisti, kaj ĝia enhavo ne dependu nur de la redaktoro kaj de la gvidorganoj de UEA. La membraro ne atendu multon, se ĝi mem donas nenion! Starigu al vi mem la demandon: Ĉu mi informas UEA kaj la redaktoron pri miaj aktivecoj, pri Esperanto-eventoj en mia loko, regiono aŭ lando? Mi preferas legi mallongajn sed informriĉajn artikolojn (ekzemple la rubrikon “Loke, fake, persone”), kaj mi donus plian ekvilibron al la graveco de la prezentitaj temoj. Legantoj ne ŝatas longajn tekstojn kaj facile “konsumas” mallongajn."
Resume kaj ripete: Nenio estas perfekta, kaj pri la gusto oni ne diskutu. Stano Marček certe ne kaŭzis drastan falon de la membraro, nek ekskluzive lin oni povas kulpigi pro la nuna stato de la abonantaro, nek pro la enhavo de la revuo. Se li akceptas la redaktadon de la gazeto kiel profesian devon kaj manieron ricevi salajron, ĉu tio estas krimo? Mi preferus vidi multe pli da aktivuloj kiuj metus sin en la servon de Esperanto kaj de UEA, kaj estu pagataj por sia laboro. Anstataŭ nur atakadi la redaktoron, ĉu ne estus pli utile verki pli kvalitajn artikolojn kaj ilin sendi al li. Laŭ mia opinio, li mem ne povas krei la redaktan politikon de la gazeto, ĉar li ne estas ĝia posedanto - li povas nur plenumi kaj parte influi la elektitan redaktan politikon, kiun devas krei UEA influita de siaj membroj. En tiu afero enmiksiĝon de la ĝenerala direktoro oni ne rigardu kiel cenzuron. Cetere, ĉu ne ĉiu redaktoro eĉ mem devas cenzuri? Ja venas diverstipaj, diletantaj, tute nekonvenaj artikoloj, kiujn oni devas adapti al la redakta politiko, al disponebla spaco (ĉar ili ofte estas tro longaj), al la temo (ĉar la aŭtoroj ofte ne kapablas esprimi la kernon), al li gvaj reguloj (la verkintoj ne estas lingve altnivelaj) ktp. Tio ne estas cenzuro. Tio estas nur parto de la redakta procezo. Se oni strikte malpermesus pro ia ajn kaŭzo aperigi la artikolon ĉar ĝi malkongruas (aŭ farus gravan malutilon) kun la celoj de la asocio, ankaŭ tio ne devus esti cenzuro. Eble bona redaktomaniero estus, ke oficialajn starpunktojn de UEA subskribu persono respondeca pri unuopa laborkampo (tio jam parte rimarkeblas), kaj ĉiuj aliaj tekstoj estu subskribitaj per nomo de verkinto, kio inkluzivas ankaŭ respondecon pri tie esprimitaj opinioj. Kutime redakcio distanciĝas de la enhavo de tiaj artikoloj per esprimo "Pri la enhavo de subskribitaj artikoloj respodnecas nur la verkinto". Se oni volas kulpigi la redaktoron Marček pri malbonaj artikoloj, oni devus unue scii kion signifas redaktado de gazeto. Oni unue konsideru, ke verkantoj de artikoloj en la revuo "Esperanto" ne estas pagataj ĵurnalistoj, kaj do estas tre malfacile instigi iun entute verki ion ajn, aparte se temas pri jam afirmitaj aŭtoroj. Do, la redaktoro estas el kelkaj perspektivoj en tre malavantaĝa pozicio. Se oni ne kontentas pri lia laboro, oni unue diskutu la aferon kun li kaj provu trovi plibonigojn. S-ano Marček estas valora fakulo, kaj forigi lin el la ofico signifas perdi ankoraŭ unu homon kiu plene dediĉis sin al Esperanto. Anstataŭ forigi kapablulojn, ni devas altiri ilin, kaj trovi la vojon utilan samtempe kaj por la asocio kaj por la unuopa aktivulo.
edmundo
edmundo diras:
2010-07-14 18:20
La mallongajn "informriĉajn" artikolojn, kiuj ĝenerale raportas pri kurso gvidata de X, okazinta en la urbo Y, en kiu partoprenis N lernantoj (kie N estas malgranda entjero), vi povas uzi por ŝtopi truon. Laŭ mi la revuo bezonas pli da altkvalitaj longaj artikoloj.

Cetere, kial vi pensas, ke "legantoj ne ŝatas longajn tekstojn"? Ĝenerale, romanoj estas pli ŝatataj ol novelaroj, mi pensas. Vidu: http://biblbut.wordpress.com/[…]/ (Serĉu pri "novelo", se vi ne povas elteni tralegi la tutan tekston!)
georgiano
georgiano diras:
2010-07-14 18:47
Kompreneble, mi ja diris, ke la gustoj diferencas. Mian aserton pri mallongaj artikoloj konfirmas mia propra redaktora praktiko. Kaj, finfine, ankaŭ mia prefero. Sed, se oni observas legantojn ankaŭ de nacilingvaj gazetoj, oni facile rimarkas, ke averaĝa leganto (kaj plejparto da legantoj estas tia) unue legas titolojn kaj rigardas fotojn, nur poste mallongajn artikolojn, kaj ĉe la fino ankaŭ la longajn, se la temo interesas ilin. Sub "mallongaj artikoloj" mi absolute ne pensis pri kelkliniaj informoj, sed eble preferinde dirite "mezgrandaj artikoloj", de kvaron- ĝis unu-paĝaj. Se temas pri kvalitaj fakaj aŭ tem-artikoloj, mi absolute akceptas ankaŭ "longajn artikolojn". Sed, la revuo "Esperanto" ne estas faka revuo, ĝi estas oficiala gazeto, do periodaĵo kiu informas. En tia periodaĵo la informoj devas esti ne tro longaj, sed multaj. Tia gazeto absolute ne devas informi pri "ternado de kato" de iu katamanto, sed interesaj informoj ekzistas en ĉiuj niveloj: loka, regiona, landa, internacia ... Kiel ajn oni difinos la redaktan politikon, estos homoj kaj por kaj kontraŭ. Mi mem ne turmentas min pri tio: mi estos abonanto de la revuo kia ajn ĝi estos, kaj kiu ajn redaktos ĝin, nur ĉar ĝi estas oficiala organo. Sed, simple, mi ne vidas veran kaŭzon kulpigi la nunan redaktoron pri manko de abonantoj kaj malbona redakta politiko - tiu problemo kuŝas mejlojn for de tie.
unuel
unuel diras:
2010-07-14 22:00
"...mi ne vidas veran kaŭzon kulpigi la nunan redaktoron pri manko de abonantoj kaj malbona redakta politiko - tiu problemo kuŝas mejlojn for de tie."

Hm, interese. Manko de abonantoj povas kompreneble esti kaŭzita de multaj diversaj kialoj, el kiuj la kvalito de la legaĵo estas nur unu, eĉ se grava. Sed se pri la malbona redakta politiko ne kulpas la nuna redaktoro, kiu do?
esperanto
esperanto diras:
2010-07-14 23:05
Simple komparu kun antauaj tempoj kaj antauaj redaktoroj kaj vi trovos la respondon.

La revuo Esperanto neniam estis substance tro interesa au valora revuo, char ghi konsistis chefe el propagando, publikigo de paroladoj de UEA-prezidantoj, artikoloj de la redaktoroj kaj iom da raportado el la landoj, de tempo al tempo iuj fakaj artikoloj (sufiche suprajhaj kaj neniel kompareblaj kun la nacilingva fakliteraturo). Nur sub Auld kaj Ertl la (beletra) literaturo ricevis pli altan statuson.
Sed la revuo seninterrompe aperadis, kiel cetere multaj landaj-Eo-periodajhoj, kaj tio jam estas certa merito.

Ekzemple kiam antau nelonge mi trarigardis chiujn numerojn de la revuo Esperanto ekde la komenco por provi verki historian skizon pri la Esperanto-movado de Pollando, mi devis perplekse konstati, ke tio ne eblas, pro manko de informmaterialo en tiu revuo. Shajne la plej interesa artikolo pri Pollando estis intervjuo au artikolo de Tyblewski, eble el la 80aj jaroj.

Tiu revuo enhavas senliman palavradon de UEA-prezidantoj okaze de Universalaj Kongresoj, kiuj hodiau grandparte perdis sian sencon kaj esencon, sed ne raportojn, kiuj permesus verki solidan historion de la Eo-movado en Pollando, kaj vershajne ankau pri aliaj landoj. Konkludo: Oni interesighis unuavice pri propagando, sed ne pri solida kroniko.

Iom polemike mi drius, ke la revuo Esperanto chiam aperigis la fatrason de la movado, kiun la abonantoj kredis kaj lau kiu ili estis "edukitaj". Inter alie pro tio la intelekta nivelo en la Eo-movado estas katstrofe malalta.

Vershajne sub Marcek la revuo Esperanto havas la plej modernan aspekton kaj farmanieron, kaj sendube oni ne povas plendi pri la bunteco de la informoj. En antauaj jardekoj la revuo estis multe pli teda kaj grafike pala, sed eble chiu jardeko ankau reprezentis sian specifan "Zeitgeist-on" (la etoson de la epoko). Oni ja konstante klopodis adapti la grafikan koncepton de la revuo al la progresanta moderno.
Pri la enhava substanco de la nuntempa revuo Esperanto mi jam esprimighis antaue.

Komparu ekzemple la nunan periodon de UEA kun la periodo de Lapenna, lau la revuo Esperanto. Tiaj fipolemikoj de Lapenna kontrau plej diversaj "malamikoj" ne plu estus imagebla nuntempe.

Eble la plej solida propagando kaj informado estis en la 70aj kaj iom en la 80aj jaroj, sub redaktoro Milojevic kaj prezidanto Tonkin. Chio cetera estis tratratrallala.

 
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2010-07-18 03:04
Tiu komentado estis tre agrabla kaj plej verŝajne vi pravas. Mi estas denova leganto de "Esperanto" kaj ne povas kompari ĝin kun pasintajn numerojn. Sed mi povas konstati ke ĝi estas sur la sama nivelo de la plej granda parto de la organizaĵrevuoj kiojn mi legas. Pro mia laboro (mi instruas ĉe universitato) mi estas devigata legi la revuojn de fakaj organizaĵoj. Multaj el ili estas vaste pli tedaj kaj grafike malbelaj ol "Esperanto". La kotizoj de la al mi devigataj organizaĵoj estas multe pli altaj ol la kotizo de UEA. Do eble mi devus plendi al ili kaj ne al UEA pri tiu-ĉi afero (hahaha).
Ĉar mi lernis la lingvon Esperanto kiel fremda lingvo mi scias ke eĉ ĝi postulas laboregon. Ne nur por mi estis laboriga tasko sed certe ankaŭ por s-ro Marĉek. Do mi supozas ke li amas la Internacian Lingvon tiom kiom ni ĉiuj. La revuoj de fakaj organizaĵoj skribitaj en la usona redaktataj de denaskaj parolantoj de la usona, kiujn mi monatpostmonate devas legi) enhavas multe pli da eraroj ol "Esperanto".
Se "Esperanto" estus revuo de intelekta pripensado, mi opionias, ke oni povus kritiki. Sed la merito de la revuo estas simple raporti pri movadaj agadoj - ne filozofe pritrakti movadajn demandojn. Se oni ŝatus ŝangi la kialon de "Esperanto" endus informi la redaktoron pri tio.
Mi vidas ke la formato de la revuo restas ĉiam la sama - kaj tiu formato estas relative strikta. Oni informas pri novaj libroj kaj forpasintaj anoj, pri ontaj kaj intaj eventoj kaj agado de lokaj organizaĵoj kaj UEA. Ĉe la unuaj paĝoj ĉiam estas iu pli-malprli filozofeska artikolo - ekz. se la poetoj uzas tro multajn neolismojn aŭ kia estis la agadmaniero de diversaj eksprezidentoj de UEA.
La redaktoro simple sekvas la formaton kion oni donis al li. Rajte! Ĉar li supozas ke la legantaro kutimiĝis al ĝi.
Eble la formato (la matrico) kaj la celo eksmodiĝis. Eble oni atendas pli blogecan presentadon de la informoj (ni ja vivas en la epoko de la panditoj).
Eble oni devus demandi al la legantaro pri dezirataj plibonigoj aŭ ŝanĝoj.
petro666
petro666 diras:
2010-07-18 08:28
Mi volus iom mildigi la kritikojn, kiuj aperas en tiu ĉi artikolo (kaj kelkaj forum-fadenoj). Mi bone konas la redaktoron (ne nur ĉar li samlandano, sed ni ofte kunlaboras, ankaŭ pri ĝuste redaktoraj, enpaĝigaj laboroj) kaj ne konsentas kun la atakoj kontraŭ li. Simile kiel Andy jam esprimiĝis - la revuo estas spegulo de nia movado. Se oni en ĝi ne vidas evoluon (en la senco de mojosaj novaĵoj, epok-faraj agoj ks.), oni kulpigu la movadon, ne la redaktoron. La celo de la revuo estas laŭ mi alispeca ol tiu de La Ondo - pli koncentrita al UEA kaj ties agado. Pli ol kritiki redaktoron do necesus laŭ mi pli larĝa diskuto pri la estonto - kaj de la revuo kaj de UEA mem. Mia persona opinio estas, ke la revuo ĉefe estas mallonga - al 24 paĝoj ne eblas meti multon - se aldoni 4 aŭ 8 paĝoj, estus spaco por pli da diverseco - kultura, movada ktp.
Pri la grafika aspekto - ĝi estas laŭ mi tute adekvata por la oficiala organo de UEA - ja ne temas pri moda gazeto, nek pri Playboy, por ke ĝi estu agreseme okul-atakanta. Stano jes ja kapablas krei modernan kaj belan espekton (vidu broŝurojn "Malkovru Esperanton", kiujn li plene prizorgis) - kaj laŭ mi la nuna de la revuo estas plene sufiĉa por la celoj de la revuo.
Rilate UEA kaj ties "vizaĝo" eksteren min pli malĝojigas la hejmpaĝo www.uea.org - la revuon mi ne hontas montri al ekstera publiko (prezentante E-on), sed la retejon de uea jes. Malgraŭ niaj provoj en E@I ekde la jaro 2007 konvinki la estraron re-krei la retejon ke ĝi estus moderna kaj multlingva, la ŝtonepoka vizaĝo (kun apenaŭ uzeblaj informoj por ekstera publiko) daŭre malhelpas al UEA iĝi pli videbla en la reta mondo. Kaj tio laŭ mi estas pli urĝa kaj solvenda afero ol la revuo.

PS: Pri la falanta kvanto de legantoj oni pripensu ankaŭ la fakton, ke revuo kutime informas pri "kio okazis" - kaj en la nuna epoko tiujn informojn multaj jam legas rete longe antaŭ venas papera revuo al ili. Do kalkuli kun la "virtualaj E-istoj" ankaŭ necesas - des pli gravas lanĉo de la projektoj, kiuj informas rete pri la okazaĵoj de E-movado. Tian retejon nun E@I kreas, kaj ĉi-jare ĝi finfine aperos. Nuna stato videblas ĉe: http://testo.aktuale.info/. Ĉiuj tradukemaj kaj helpemaj legantoj estas bonvenaj kunlabori.

Peter Baláž
E@I-kunordiganto
esperanto
esperanto diras:
2010-07-18 11:50
Jam de jaroj mi avertas, ke necesas shanghi la retujon uea.org. Nenio okazis. Tio estas bona ekzemplo por montri la situacion en UEA. Estas diversaj homoj, kiuj opkupas funkciojn kaj gluas dum jaregoj sur tiuj funkcioj, sed restas tiom konservemaj (au pigraj kaj senideaj) - pro tio chio stagnas. Tio estas la baza problemo en UEA.
Sed kiam okazas kongresoj kaj Eo-aranghoj, tiuj chi samaj homoj tuj aperas en tiuj aranghoj kaj svingas ardajn paroladojn pri la graveco de siaj faroj kaj laute propagandas siajn aferojn (kiel oni povis observi ekzemple dum la vilna jhurnalista konferenco, sed ankau Nitobe-simpozio k.a.).

Do, koncerne la retujon uea.org estas urgha tempo shanghi la situacion. Ghuste la "ekstera mondo" konsultas tiujn retpaghojn, sed se oni nenion interesan trovas en ili, oni ankau perdas la intereson pri Eo mem.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-07-18 16:55
La revuo spegulas ne nur la movadon, sed ankaŭ la redaktoron. Stano estas bonega aspektigisto, sed bona redaktoro devas ankaŭ scii kiuj skribas bone kaj verkigi ilin; tiurilate li estas malpli kontentiga. Ideale estus konservi lin kaj dungi alian kiel ĉefrespondecan pri la teksto, kaj voki ambaŭ labori en la CO -- sed tio apenaŭ estas ekonomie realeca ĉi-flanke de la Fina Venko. UEA devas uzi homojn kiuj ne nur kompetentas por la tasko, sed ankaŭ pretas labori en la kondiĉoj donitaj, kaj ili certe povas esti iom malfacile troveblaj fojfoje.
Peter
Peter diras:
2010-08-15 20:53
Tiu ĉi artikolo prezentas la nudan numeron de abonperdoj sen eĉ konsideri la fakton, ke tiu evoluo sendube havas diversajn kaŭzojn, anstataŭ provi kvantifigi ilin. Per prezento de efektive pruvebla fakto tiel fariĝas el ĉiu forpasinto, el ĉiu, kiu ne plilongigis sian UEA-membrecon kaj el ĉiu, por kiu sufiĉas la reta eldono (kaj tiel restas leganto) severe nekontenta eks-leganto de la revuo. Mi estas iomete seniluzigita, ĉar mi supozis de LF iomete pli seriozan traktadon.

Mi ankaŭ ne estas tute kontenta kun la sinteno, lokigi ĉian ajn kulpon pri por Vi nekontentigaj aferoj sur la kolo de la aktuala redaktoro, kvazaŭ per ties elpostenigo la mondo subite plibeliĝos. Fakto estas, ke nek Stano Marĉek, nek la de Vi intervjuita Nikola Rasic devas kaj devis havi iam influon al la publikiga strategio de UEA kaj fakto estas ankaŭ, ke paperforma organo de iu ajn asocio nenie donas al ties redaktoro multe da libereco. Ĝi estas unuavice servanto de ties organizaĵo, kies membroj volas kaj devas trovi tie ekzemple nekrologojn pri asocianoj, pri honorigoj de membroj, kiuj dediĉis multe al la bonfarto de la asocio, la financan jarreporton kaj la raporton de la estraro - ofte leĝa devo kaj oni ne volas tradiboĉi monon kaj tempon plenumi ĝin per aparte sendataj leteroj. La periodaĵo estas esenca vojo, voki la membrojn al la ofte deviga jarkunsido. Kaj ĝi estas (krom la pago de la membrokotizo) ne malofte la ununura ligo inter unuopaj membroj kaj ilia asocio. Se la prezidanto de UEA vere vidus en la periodaĵo de la de li gvidata asocio nun nuran arkivejon, kiel mi remeromas legi ie ĉe LF (bv. pardonu, se mi eraras tiurilate), mi tre scivolemas, kiel la membrostatistiko de UEA evoluos post tondo de tiu "umbilika ŝnuro" komencante komuniki kun siaj membroj sole per interreto.

Aldoniĝas la fakto, ke papera ĵurnalo estas ligita kontraste al retbazita al la nombro de disponeblaj paĝoj. Tial decido, aperigi iun artikolon, estas en multaj kazoj decido, ne aperigi kvin aliajn. Ĉiutagaĵo en la vivo de redaktoro, kiun nun preni kiel ĉefkialo por eksigo estas altgrade malhonesta. Same kiel tiu, plenigi la ekestantajn truojn per pli - malpli banalaj traktaĵoj, ĉar la alvenantaj kontribuoj lasadas dezirojn. Ĉio ĉi banalaĵoj, kiuj ne multe honoras ĵurnaliston pretervidanta ilin. Tiel kvazaŭ kritikante aŭtobuson de urba linio pro tio, ke ĝi ne disponigas la saman komforton kiel taksio.

Redaktoro devas plenumi, ne ellabori publikigan strategion de la asocio. Antaŭ ol kritiki lin pro malobeo de la strategia plano, oni demandu, ĉu tia strategio - unue - entute ekzistas kaj - due - ne eventuale estas la vera kaŭzo por la enhava nekontenteco kun la revuo. Kritiko al la redaktoro estas ofte altgrade malhonesta, ĉar oni kutime ne donis gvidliniojn kaj riproĉis lin pro tio, ke li sekve ne sekvas ilin. Same, se la estraro donis gvidliniojn kaj legantoj venas riproĉi, ke tiuj estas sekvataj, tio por sincera ĉefo apenaŭ estas taŭga kaŭzo por maldungo.

Mi havas nenion kontraŭ Nikola Rašić, sed lia posteno kiel antaŭa konstanta kongresa sekretario de UEA per si mem ne pruvas, ke li nepre devis esti involvita en traktadoj inter la estraro de UEA kaj la redaktoro. Kaj due ties posteno postulis tute aliajn kompentencojn ol la kapablo produkti ĵurnalon. Pro tio li staras ĉi tie (por mi) por kiu ajn el la tuta legantaro de la revuo. Se li estas profunde malkontenta kun la aspekto kaj revuo, do tio estas lia persona opinio, kiun esprimi li havas ĉian rajton, sed oni prezentu ĝin tia kaj ne kiel objektivan fakton. Despli, ĉar oni trovas inter la legantaro de tia ĵurnalo ĉiam tre malkontentajn kaj same tre kontentajn membron de la koncerna organizaĵo kaj nur malofte la malkontentuloj pro tio forlasas la asocion. Do verŝajne ankaŭ lia eksiĝo havis alian fonon.

Rilate al István Ertl (kaj verŝajne ankaŭ ĉiuj aliaj) mankas al mi ĉi tie la mencio, ke li sole ne estas la rekta anstaŭulo de Stano Marĉek. Sed li devidis la laboron kun du ceteraj (teknikaj helpantoj), kiun ricevadas UEA de nun naŭ jaroj de unusola persono.
Tion mi ne diras, por levi Stano-n Marĉek en la ĉielon, sed por atentigi la estontajn konkursantojn pri lies posteno (aŭ lies honorario) pri tio, ke la tasko plenumenda konsistas el la kompleta produktoprocedo de ĵurnalo, kiu okazas ekster la presejo. Kun Stano Marĉek oni do ne elpelas nun nur iun pli malpli bone skribe lertan personon, kiu havas ĉe multaj asocioj la postenon de redaktoro, sed ankaŭ fotoĵurnaliston, tekst-raportiston, la grafikiston kaj la kompostiston. Kvankam tiuj taskoj ĉe UEA sole certe ne estas vesperplenigaj programeroj, ili ankaŭ ne povas esti tiuj de persono, kiu entute ne scias, pri kio esence temas. Ĵurnalismo estas kampo, sur kiu laboras dekduoj da diversaj profesiuloj, de kiuj ĉiu havas apartan taskojn kaj kapablojn.

Kompletan redakcion novdungi, lokigi en Roterdamo kaj salajri (inklusive la devigaj pagoj al la socialaj asekuroj memkompreneble) estos per la ĝis nuna jara budĝeto de 13.000 Euroj (laŭ informo de s-ano Kuenzli trovita ĉe LF) vere pretenda tasko. Kvankam la estraro ja ne havas la rajton, facile tradiboĉi la monon de la asocio, ili ankaŭ ne havas la rajton, salajri siajn dungitojn per tiom malalta monsumo, ke oni konsiderus ĝin ĉi tie en Germanio kiel "sittenwidrig" ("kontraŭ ĝenerale akceptitaj moralaj kutimoj") kaj pro tio punenda. Pli ja ne eblas per tiuj 13.000 Euroj jam por unu persono de la postulita kvalifiko en okcidenta Europo. Estas nur interese legi, ke Stano Marĉek foriru nun inter alie pro tio, ke li ne laboras en la CO. Sed la estraro aranĝis tion plenkonscie ĝuste pro tio, ĉar eblis tiel ŝpari dum lia nun naŭjara oficperiodo supozeble pli ol kvaronmilion da Euroj.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-16 14:36
http://www.esperantio.net/index.php?id=1637

Mi ne havis la okazon legi la novan version de la gvidlinioj por la redaktado de la revuo Esperanto kaj kiel kutime HeKo prezentas ankau tiun temon en tordita maniero ekster la reala kunteksto.
Ghis nun neniu iam ajn ofendis UEA-membrojn en la revuo Esperanto kaj tion ankau estonte ne faros. La memcenzuro de la verkantoj kaj espereble ankau la kontrola okulo de la ghenerala direktoro evitos tion. Do, la gvidlinoj de Pietrzak estas nur varma aero, kun la celo kovri la realajn problemojn kaj dangherojn.

Tiuj konsistas en tio, ke vershajne Pietrzak & Ko. timas kritikon. Kaj ili prave timas tion. Eble ili ech timas, ke O. Buller povus tralasi iun "ofendan" artikolon el mia verkkuirejo, char de tempo al tempo mi mem kontribuas al al revuo Esperanto (kion Pietrzak & Ko. shajne ne povas eviti).

La chefa problemo estas, ke tiuj funkciuloj ne kapabals fari diferencon inter kritiko kaj ofendo. Kritiko signifas por ili ofendon.
Kaj ili ankau ne povas fari diferencon inter tio, kio estas publikigebla/ota/inda en oficiala organo kiel Esperanto de UEA unuflanke kaj en bulvardeskaj medioj kiel Libera Folio au iuj retlsitojaliflanke, kie de tempo al tempo eblas ech transiri la limon (de la politika korekteco, de la bona gusta au simile). La samaj personoj ja ankau tute ne komprenas humuropn, ekzemple. Pro tioen tiuj medioj apenau havas sencon ghin apliki.

Do, ili vershajne preferas la fanfaronan kaj propagandan tonon en la revuo Esperanto lau la maniero de Trybuna Ludu, Granma, k.s.

Sed kiam la movado au UEA estos tiel forte shrumpinta, ili ja antauvideble ne plu estos estraranoj kaj tiu problemo ne plu koncernas ilin. Nun gravas, ke ili povas ludi iun rolon, regi, vojaghi, suchi la monon de UEA, ghui la vivon pere de Eo, ktp., sen fari seriozan laboron. Tiajn tendencojn necesus kritiki - kaj finfine bremi kaj haltigi - same kiel dangherajn nukleajn centralojn en Japanio kaj aliloke.