Paulo Branco estas kontenta pri la nuna estraro
Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?
Paulo Branco: Dum la venontaj tri jaroj UEA devos daŭrigi la agadon por varbi pli da novaj membroj, kaj daŭre anigi la nunajn membrojn.
Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn? Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?
Por allogi novajn membrojn kaj kontentigi nunajn membrojn, la asocio devos daŭrigi kaj plibonigi tradiciajn servojn, informadon, publikaĵojn, kongresojn ĉefe UK, apogon al la instruado de Esperanto, kaj laŭeble pripensi novajn servojn. Mi ja kontribuos al ĉiuj agadoj kune decidotaj de la Komitato.
Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?
Membroj funkciigas la asocion tra la elektado de la komitatanoj, kiuj elektas estraron, kiu nomas funkciulojn, ĉefe la Ĝeneralan Direktoron. Pli intensa informado al la membroj pri la decidoj kaj agadoj de la tri instancoj, nome Komitato, Estraro kaj Funkciularo, certe plibonigos la travideblecon de la progreso de la asocio kaj permesos pli aktivan kunlaboradon kaj apogon de la membroj.
Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton?
La plejmulto de la komitatanoj estas reprezentantoj de la naciaj asocioj. Konsekvence la plej grava rolo cele al la aktivigo de la komitato apartenas al la naciaj asocioj kune kun la estraro. Mi certe apogos ĉiujn iniciatojn celante plia aktivigo de la komitato.
Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?
Mi estas kontenta pri la agado de la estraro kaj apogas la plej multon de ĝiaj membroj por nova trijaro, sciante ke pro la sperto de la antaŭaj tri jaroj, ĝia agado povos kaj devos pliboniĝi.
Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?
Mi ne pretas kandidati por posteno en nova estraro, ĉar mi ne havas sufiĉe da libera tempo por plenumi la necesajn agadojn, kaj mi rekonas membrojn multe pli taŭgaj kaj volemaj ol mi por plenumi tiujn agadojn.
Mi dankas al Libera Folio pro la demandoj kaj pli ĝenerale pro la ĉiame sendependa, interesa kaj taŭga informado al la esperantistaro.
Biografio kaj deklaro pri movadaj celoj
Naskiĝis la 4an de oktobro de 1954 en Portugalujo. Eklernis Esperanto dekkvarjaraĝa en Portugalujo en 1968. Aliĝis al la Portugala Esperanto Asocio kaj partoprenis en diversaj naciaj kaj internaciaj esperantaj kongresoj, renkontiĝoj, aranĝoj kaj agadoj, kaj en la esperanta sekcio de la movado Freinet pri moderna lernado kaj en siaj eŭropaj kongresoj de Roŭeno kaj Lisbono en 1975, 1976. Aliĝis al la Luksemburga Esperanto Asocio dum sia loĝado en Luksemburgujo kaj al la Esperantista Brusela Grupo ek de sia loĝado en Bruselo.
Partoprenis en multnombraj Universalaj Kongresoj de Esperanto tiel kiel lasttempe en Zagreb, Fortaleza, Göteborg, Beijing, Vilnius, Firenze, Rotterdam, Bialystok. Komitatano C kaj Komitata Revizianto de Universala Esperanto Asocio de 2004 ĝis 2010. Eldonisto kaj Ĉefredaktoro de Aktuala Esperanto, oficiala organo de Esperantista Brusela Grupo, ek de 2007. Estrarano de Esperantista Brusela Grupo, ek de 2008.
Studoj: ekonomikado, manaĝado, administrado kaj eŭropaj studoj en la Universitato de Lisabono kaj en la Universitato Katolika. Aŭtoro de diversaj publikaĵoj pri kontrevizorado (1987-1999). Profesoro pri financa matematiko kaj kontoscienco(1975-1984). Kontrevizoro en diversaj publikaj instancoj kaj privataj firmaoj, inter aliaj pri kontrevizorado, pri komerca banko, pri poŝto kaj telekomunikado (1982-1989).
Administranto pri kontrevizorado de la buĝeto de Eŭropa Unio en la Eŭropa Revizora Kortumo en Luksemburgujo(1989-1993). Administranto pri Kontrevizorado de la Eŭropaj Strukturantaj Fondusoj en la Komisiono de Eŭropa Unio en Bruselo (1993-1998). Financestro de Eŭropa Agentejo en Lisabono, Portugalujo (1998-2000). Ĉefadministranto pri Kontrevizorado en la Konsilio de Ministroj de Eŭropa Unio en Bruselo (ek de 2000).
Celas partopreni kaj helpi pli efike al la agado de Universala Esperanto Asocio.
Ĉiuj kandidatoj en la elekto de B-komitatanoj 2010
- Marija BELOŠEVIĆ (Kroatio) - Ne respondis
- Paulo BRANCO (Belgio) - Ĉi tiu artikolo
- Tomasz CHMIELIK (Pollando) - Ne respondis ĝis nun, sed lastmomente venis indiko ke respondoj tamen venos.
- Petr CHRDLE (Ĉeĥio)
- Probal DASGUPTA (Hinda Unio)
- Johan DERKS (Nederlando)
- Mark FETTES (Kanado)
- Jukka PIETILÄINEN (Finnlando)
- Barbara PIETRZAK (Pollando)
- Josip PLEADIN (Kroatio) - Ne respondis
- José Antonio VERGARA (Ĉilio)
- Amri WANDEL (Israelo)
- WU Guojiang (Ĉinio) - Ne respondis
(LEE Jung-kee el Korea Respubliko reprenis sian kandidatiĝon.)
Almenau en okcidenta kulturo ghi estas la fundamento de chiuj socioj. .
neniu kanditato lau mia impreso respektas la membraron de UEA.
Almenau legeblas, ke s-ano Branco studis en universito katolika . Plia kialo por neelektado de konservativulo.