Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2010 / Traduk-helpilo de Google ankaŭ en Esperanto

Traduk-helpilo de Google ankaŭ en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2010-05-08 10:19
La aŭtomata tradukilo de Google ankoraŭ ne konas Esperanton, sed la unua paŝo en tiu direkto estas farita. Ekde kelkaj semajnoj la traduk-ilaro de Google estas uzebla ankaŭ por tradukoj al kaj el Esperanto, aldone al preskaŭ 350 aliaj lingvoj. Temas pri retejo, kiun tradukistoj kaj tradukantoj povas uzi por sistemigi kaj faciligi sian laboron. Diference de iuj ekzistantaj projektoj de aŭtomata tradukado, la tradukilo de Google ĉefe baziĝas sur statistika analizo de la tekstoj. Tial, se la nova servo estos amplekse uzata, tekstaroj tradukitaj helpe de ĝi povus ankaŭ helpi la evoluigon de aŭtomata tradukado el kaj al Esperanto. Ulrich Becker esploris la traduk-ilaron, kaj klarigas por kio ĝi utilas.

De tempo al tempo esperantistoj plendas, ke la aŭtomata traduksistemo de Google ne jam inkludas Esperanton. Antaŭ kelkaj semajnoj Google komencis defii la esperantistojn: ili certigu ke la aŭtomata Google-traduko (en Esperanton kaj el ĝi) iam funkcios: Per la jam pli ol jaraĝa Traduk-Ilaro (Translator Toolkit) de Google, kiu nun ankaŭ inkludas Esperanton, same kiel preskaŭ 350 aliajn lingvojn.

Kio ĝi estas?

Profesiaj tradukistoj jam de jardekoj uzas ĉiam pli evoluintajn tradukmemorojn. Tradukmemoroj estas komputilaj programoj, kiuj helpas al tradukistoj organizi sian laboron kaj pliefikigi ĝin. Tradukmemoraj programoj - simple dirite - ĝenerale konsistas el tri bazaj eroj:

  1. El kolekto de ĉiuj antaŭaj tradukoj de la tradukisto koncerne la saman aŭ similan temon (la "memoro"), kun kies helpo la tradukisto ĉe novaj tekstoj facile povas trovi frazerojn jam antaŭe tradukitajn, kaj pli-malpli aŭtomate englui ilin en la novan tradukon.
  2.  El glosaro pri diversaj temoj, kiujn la tradukisto povas enŝalti: Dum la traduko de iu frazo, la programo aŭtomate montras ĉiujn vortojn kaj ties tradukojn, kiuj samtempe troviĝas kaj en la glosaro kaj en la tradukata frazo. Tiel la programo certigas ke por la sama vorto ĉiam estas uzata la sama traduko.
  3.  El redaktofenestro: En la maldekstra parto de tiu ĉi fenestro troviĝas la fontoteksto, kaj en la dekstra parto la cellingva teksto (fakte en la komenco en la dekstra parto troviĝas ankaŭ la fontlingva teksto, kun kelkaj frazoj jam tradukitaj, ĉar trovitaj en la tradukmemoro). Tiu ĉi redaktofenestro estas la laborejo de la tradukisto. La memoro kaj la glosaro aperas en helpfenestretoj.

Tiel, tre simple priskribite, funkcias pluraj multekostaj (kaj kelkaj senkostaj) tradukmemoraj programoj.

Google enkondukis antaŭ proksimume unu jaro senkostan (pli bazan) retan tradukmemoron ĉe translate.google.com/toolkit. Por uzi ĝin, oni devas nur havi senkostan, personan konton ĉe Google. Dum la pasinta jaro, la profesiaj revuoj por tradukistoj plenplenas je supozoj, kion Google celas per la senkosta oferto de tiu ĉi ilo. La respondoj ŝajnas unuanimaj: Helpi la kvaliton de la aŭtomata tradukado de Google, i.a. ĉe translate.google.com, ene de la krozilo Google Chrome (kiu aŭtomate proponas tradukon de tutaj retpaĝoj, kiam oni ensaltas iun fremdlingvan paĝon), kaj verŝajne ankaŭ en la poŝtelefonoj funkciantaj sur la bazo de la Android-sistemo de Google.

Kiel la tradukmemora programo de Google rilatas al la aŭtomataj tradukservoj de Google?

Por certigi la konekson inter siaj senkostaj tradukmemora programo kaj publikaj tradukaj servoj, Google donas al la tradukistoj, kiuj uzas la senkostan tradukmemoran programon de Google, la eblon fari publikaj kaj siajn tradukojn kaj siajn tradukmemorojn pluevoluantajn kun ĉiu traduko, do fari ilin uzeblaj kaj serĉeblaj de Google kaj de la tuta mondo. Google tiel helpas sin mem, cele al konstanta plialtigo de la nivelo de siaj publikaj tradukoj, kreante gigantan stokegon de terminoj kaj frazeroj kun tradukoj en multaj lingvoj paralele. Samtempe, Google helpas aliajn tradukistojn uzantajn la tradukmemoran programon, disponigante al ili dum la tradukado la kompletan publikan tradukmemoron sur la serviloj de Google, plenan je tradukoj de frazeroj en Esperanton kaj el ĝi. Vidu ekzemplojn kun ilustraĵoj malsupre.

Kaj kiel tio povus esti utila al esperantistoj kaj Esperanto?

Dum profesiaj tradukistoj hezitas fari siajn tradukmemorojn kaj tradukojn publikaj (ofte ili eĉ ne rajtas pro kontrakto kun siaj klientoj), aliaj tradukantoj, kiuj ne estas pagataj por sia laboro kaj kiuj vidas utilon en la disdono de la fruktoj de siaj laboroj, ĝuste tion faras. Unu tipa ekzemplo estas Vikipedio. Ĉar Google estas interreta firmao, oni povas uzi (en ĝia tradukprogramo) kiel fontotekston por la traduko ne nur Word- aŭ aliajn tekst-dosierojn, sed ankaŭ retpaĝojn, inkl. artikolojn el diversnaciaj Vikipedioj. La tradukmemora programo de Google eĉ havas specialan ligon por rekte elŝuti fontlingvan Vikipedio-artikolon en la tradukprogramon, traduki ĝin tie, kaj alian ligon por poste alŝuti ĝin en la cellingvan Vikipedion.

Simple dirite: Tradukoj kaj tradukmemoroj povas esti publikaj en Google, kaj se iam iu petas Google traduki iun frazon, kaj tiu ĉi frazo troviĝas plene aŭ parte en unu el la milionoj da memorigitaj tradukoj aŭ tradukmemoroj (kiuj fakte estas same nur tradukoj), Google povas fiere doni ĝustan tradukon, dank' al la laboro de dekmiloj da tradukistoj tra la mondo.

Mi mem tion elprovis dum mia ĉiutaga (neesperanta) traduka  laboro: Post la kreo de nova publika memoro dum la tradukado de teksto el la angla al la germana en la tradukmemora programo de Google, mi post kelkaj tagoj iris al translate.google.com, gluis tien mian anglan fontotekston de antaŭ kelkaj tagoj, kaj post klako vidis mian propran germanan tradukon.

Ne ĉio funkcias jam glate, kaj ne ĉiuj eroj de la tradukprogramo jam funkcias por Esperanto, sed kiam ili bone funkcios kaj pli kaj pli da esperantistoj uzos la programon por siaj tradukaj laboroj, unu el la ĉefaj flankaj fruktoj por Esperanto estos: pli alta nivelo de normigo en la uzo de Esperanto en la reto (ĉar dum la skribo de traduko en Esperanton, Google, kiel menciite, donos la tradukojn por jam konataj vortoj kaj frazeroj en la tradukenda frazo).

Nuntempe, translate.google.com ne funkcias por Esperanto. Sed oni povas esti certa ke iam ĝi funkcios, kaj se ĉiu, kiu tradukas retpaĝojn, librojn, artikolojn ktp. el sia nacia lingvo al Esperanto (kaj inverse), uzas la tradukmemoran programon de Google, tiu ĉi tago eble venos tre baldaŭ.

Tio sonas tre bele. Sed ĉu estas iuj malavantaĝoj?

Estas du danĝeroj:

  1.  Uzante la programon, ni nutras privatan firmaon, kiu pli kaj pli regas ĉiujn interretajn angulojn kaj funkciojn. Multaj tion ne tre ŝatas; aliflanke, Google ofertas siajn servojn senpage, dum multaj tradukistoj pagas por aliaj tradukmemoraj programoj centojn, ofte milojn da eŭroj aŭ dolaroj.
  2. Ĉar ĉiu ajn povas uzi la senkostan tradukprogramon de Google, enŝteliĝos tutcerte multaj fuŝoj en la tradukitan stokon en la Google-memorejoj. Tio ĝenas, certe, sed finfine ni komprenu ke ĉiuj aŭtomataj tradukoj restos, dum jardekoj - eble por ĉiam - provizoraj tradukoj, kiujn oni devas redakti se oni planas uzi ilin por seriozaj celoj.


Pli detala priskribo pri la funkciado de la traduk-ilaro troveblas en la retejo de Ulrich Becker.

arkivita en:
Zetey
Zetey diras:
2010-05-19 17:43
La GramoTranso (http://gramtrans.net) estas eksterordinara por traduki anakux laux retpagxadresoj, nature el la angla lingvo kaj tiu estas mirinda. La tuta retpagxaro estas legebla inkluzive e-libraroj, ecx la anglalingva vikivortaro en Esperanto.
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-20 06:21
amike
Istvan Ertl
Zetey
Zetey diras:
2010-05-20 14:52
La retpagxadreso estas http://gramtrans.com kaj la http://wikitrans.net

Mia vidpunkto pri la historio de la Internacia Lingvo.

1-a salto estis la naskigxo de lingvo mem.

2-a estis gxia kvanteca etapo (1887-2010): renkontigxoj, vortaroj, gazetoj, libroj, radio- kaj televidelsendoj ktp., sed kiel movado gxi restis nur la interna afero de kelkaj miloj de homoj.

2-a salto aux scx saltego estas la naskigxo de masxintradukilo, kies helpo oni povas legi en suficxe bone komprenebla tradukajxo la anglalingvaj tekstojn laux la redpagxadreso post mallonga atendado por tradukado.

3-a etapo komencigxanta en cxi tiu jaro estas kaj kvanteca kaj kvalita: instruado deviga, konstantaj televidelsendoj, enkondukado de la lingvo en oficialaj internaciaj rilatoj ktp.
Aux cxu mi revas?
SÁNDOR Dénes
Rumanujo

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-21 09:53
Jes, vi revas. Eĉ deliras. Se lingvo estus komunikilo, oni povus imagi ke ankaŭ aŭtomataj tradukoj povus fariĝi fidindaj. Tiom pli, se lingvo estus esence artefarita fenomeno. Sed lingvo estas, esence, _individue natura esprimilo_. La kriterio de sukceso ne estu la nombro de parolantoj, sed ĉu la scio de Esperanto (aŭ aliaj duaj lingvoj) levas la viv-kvaliton de tiuj multaj aŭ malmultaj kiuj uzas ĝin.
Zetey
Zetey diras:
2010-05-21 11:10
''La kriterio de sukceso ne estu la nombro de parolantoj, sed ĉu la scio de Esperanto (aŭ aliaj duaj lingvoj) levas la viv-kvaliton de tiuj multaj aŭ malmultaj kiuj uzas ĝin''.
Vi tute pravas! Sed...
1. Cxu laux via opinio estos nenia konsekvenco al la lernado de Esperanto, se oni povas legi la retpagxojn anglajn ankaux en Esperanto kaj interparoli pli facile kun alilingvaj personoj?
2. Cxu la homo nescianta aux apenaux scianta la anglan, informigxinte pli bone ankaux pere de Esperanto pri la mondo, krome sia gepatra lingvo, tiel ne povos plibonigi sian vivon?
3. Cxu la plimultigxo de personaj kontaktoj multe pli facile ol gxis nun, tiu havos nenian influon pozitivan al kvalito de homa vivo? Cxi ni povus intersxangxi niajn opiniojn sen Esperanto? Mi ne, kompreneble.
Ekzemplo pri la kvalito de tradukajxo:

http://gramtrans.com/gt/url[…]amp;x-form-id=translate_url
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-21 16:30
> 1. Cxu laux via opinio estos nenia konsekvenco
> al la lernado de Esperanto, se oni povas legi la
> retpagxojn anglajn ankaux en Esperanto

Ne ĝenerale. Tio nur levas la atendojn pri aŭtomata tradukado inter naciaj lingvoj.

> kaj interparoli pli facile kun alilingvaj personoj?

Tio povus roli. Sed nur tiagrade kiom homoj komprenas kaj deziras ke la internacia lingvo proponas pli da egaleco ol imperia lingvo.

> 2. Cxu la homo nescianta aux apenaux scianta la
> anglan, informigxinte pli bone ankaux pere de Esperanto
> pri la mondo, krome sia gepatra lingvo, tiel ne
> povos plibonigi sian vivon?

Memvola lernado de lingvoj kutime efikas pozitive al la vivkvalito. Sed ne gravas kiu lingvo, gravas la memvolo.

> 3. Cxu la plimultigxo de personaj kontaktoj multe
> pli facile ol gxis nun, tiu havos nenian influon
> pozitivan al kvalito de homa vivo?

Dependas de la kvalito de la kontaktoj.

> Cxi ni povus intersxangxi niajn opiniojn sen
> Esperanto? Mi ne, kompreneble.

Tio ne estas memkomprenebla. Ĉiuj lingvoj estas lerneblaj, ankaŭ la Angla. La ĉefa diferenco estas ke Esperanto estas ligita al ideo pri lingva konscio, dum la Angla estas ligita al unulingvismo (siavice bazita sur la ideo ke lingvo estas komunikilo kaj estu efika).

> Ekzemplo pri la kvalito de tradukajxo:

La kvalito de tradukaĵo ĉiam estas malsupera al tiu de la originalo -- krom se homa tradukinto estis nefidela kaj faris plibonigojn al la originala teksto.
Zetey
Zetey diras:
2010-05-22 13:29
Via argumentado estas konsiderinda kaj bonvena por moderigi mian troan entuziasmon. La deziro kaj la realeco malofte koindidas precipe pri la aferoj sociaj. Mi returnus min al la baza problemo ligite de la lancxo de tradukilo.
1. Cxu la tradukilo GramoTranso estas grava inventajxo aux ne?.
2. Se gxi gravas, gxi havos influon, cxu ne?
3. Tiu cxi influo en homamaso versxajne estos tre malrapida, se la amaskomunikiloj ne aligxos al la afero, ecx ankaux tiam. Cxu ili preterlasos la eventon kiel ne gravan?
4. Kiam kaj kiel reagos la politikistoj, kiuj pensas gxenerale pri siaj mallongtempaj potencakiraj kaj potenckonservaj interesoj?
5. Cxu la civilsocio enmiksigxos iam en proksima venonto aux tute ne. Kaj eble se jes, cxu gxi povos influi la aferon?
Cxu meritas aux ne diskuti pri tiuj kaj aliaj similaj problemoj? Aux cxu tiuj estas nur sensencaj profetajxoj?
 
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-22 17:11
Relative multaj Esperantistoj interesiĝas kaj faras bonan laboron pri aŭtomata tradukado, sed la progreso en la kampo estas ĝenerala. Ĝi ne estas limigita al tiuj kiuj uzas Esperanton kiel fonta, cela aŭ pera lingvo. Ĝi ankaŭ ne havas apartan politikan intereson. La potenco ne estas influata de tio kiom facile aŭ malfacile estas traduki de unu lingvo al alia.
Zetey
Zetey diras:
2010-05-23 15:42
''La potenco ne estas influata de tio kiom facile aŭ malfacile estas traduki de unu lingvo al alia''.
Vi tute pravas, sed la lingva problemo de la mondo estas, nature, ankaux politika problemo. La internaciaj organizoj (kaj ne nur tiuj), elspezas enormajn sumojn pro tradukajxoj. La instruado de la fremdaj naciaj lingvoj estas multekostaj kaj gxenerale ne donas vere bonajn rezultojn, ecx post plurjara instruado. Do ne estus multe pli konvena instrui la Internacian Lingvon (kompreneble ne nur) kaj uzi tiun en internaciaj rilatoj kaj skribe kaj busxe. La tradukilo, kiu vesxajne pluperfektigxis en la sekva periodo, cxu ne povos influi tiel la solvadon de la lingva problemo? Tial kunligas mi la lancxadon de tradukmasxino kaj politiko.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-05-23 16:24
La lingvodiferencoj ne estas pli granda politika problemo ol oni politike elektas ke ili estu. Se oni celas lingvopolitikan influon per verkado de komputilaj programoj, oni devas inventi originalmaŝinon.
Zetey
Zetey diras:
2010-05-24 07:18
Pardonu pro eraroj!
La tradukilo, kiu vesxajne pluperfektigxos en la sekva periodo, cxu ne povos influi tiel la solvadon de la lingva problemo? Tial kunligas mi la lancxadon de tradukmasxino kaj politikon.