Dek jarojn post la demisioj - kio ŝanĝiĝis?
Libera Folio: Pasis dek jaroj de kiam vi anoncis vian demision kiel ĝenerala direktoro de UEA, kaj sep jaroj de kiam vi konsentis repreni vian postenon. Kio kondukis al tiuj okazaĵoj?
Osmo Buller: Kvankam mi ne diris tion siatempe publike, mia demisio sekvis el seniluziiĝo pro la maniero, en kiu la la Estraro traktis la kalumnian kampanjon lanĉitan fine de 2000 kontraŭ oficisto Francisco Veuthey. Adiaŭante siatempe la gekolegojn mi diris, ke kiam mi lernis Esperanton, mi kredis aliĝi al io bela kaj nobla, sed atendis min la plej traŭmata sperto de mia vivo. Por Francisco mem la koŝmaro kompreneble estis multe pli terura. Pri tiu afero UEA devas honti, kaj eĉ pli TEJO, el kies sino ĝi devenis. Post la elektoj en Zagrebo mi demisiis, ĉar mi ne povis kunlabori kun estraranoj, kiuj ne distanciĝis de la kalumnioj kontraŭ Francisco kaj lasis la aferon treniĝi tro longe.
Kun mi demisiis ankaŭ Pasquale Zapelli, direktoro de la CO, kaj István Ertl, redaktoro de Esperanto. La Estraro faris tiam la malfeliĉan decidon ne plu havi ĝeneralan kaj oficejan direktorojn. Ĝi elektis nur unu direktoron, kiu krome estis sensperta kaj tamen devis provi fari laboron de du direktoroj. Tio estas superforta tasko eĉ al spertulo – ĉi-jare en februaro mi mem grave malsaniĝis – kaj tial pri la posta krizo, kiam preskaŭ kolapsis la funkciado de la CO, oni ne povas respondecigi mian posteulon Trevor Steele, kiu fakte mem persvadis min reveni.
Libera Folio: Kiel laŭ via sperto evoluis Universala Esperanto-Asocio dum la pasintaj dek jaroj, kaj kia estis via persona kontribuo al tiu evoluo? Ĉu la asocio kaj la movado nun estas pli ampleksaj kaj diversaj ol antaŭ dek jaroj, aŭ male?
Osmo Buller: La evoluo estis malbona. UEA perdis 20% de la individua membraro kaj la agado malkreskis. Tio havas multajn kaŭzojn, sed unu el la ĉefaj estas la redukto de la CO, kion tamen ne volas agnoski eĉ tiuj movadaj politikistoj, kiuj devus esti bone informitaj. Oni volonte montras al la nemembriĝemo de nunaj homoj kaj al nesufiĉa adaptiĝo de UEA al la reta epoko, kvankam ĝuste la tranĉoj en la profesia stabo parte kaŭzis ankaŭ tion. Plilaŭtiĝis populisma demagogio, laŭ kiu eĉ la “trione rabatita” CO voras tro da mono for de agado, precipe informado.
Ekstera informado iĝis mantro, per kies gurdado oni klopodas gajni poentojn ĉe esperantistoj, al kiuj la disvastigo de la lingvo estas tiel kara afero, ke ilia prudento emas estingiĝi, kiam oni ekparolas pri ĝi. Tamen ankaŭ la informa agado estus pli efike kaj celkonscie realigebla, se iu en la CO povus okupiĝi pri ĝi. Sur la fronto la efektivan laboron devas fari volontuloj, ĉu temas pri informado ĉu pri io alia, sed ili povas malaperi subite kaj ilia agado restas hazarda kaj kaosa, se ĝi ne povas esti stirata kaj apogata de profesia centro.
Libera Folio: Ĉu la malkresko de la asocio signifas, ke ĝia signifo en Esperantujo simile malfortiĝis?
Osmo Buller: Kvankam la agado de UEA ŝrumpis, malpravas tiuj, kiuj moke asertas, ke nun la Esperanto-agado ĉefe okazas ekster UEA, kvazaŭ tio estus io nova. Ĉiam estis tiel, sed la juna generacio ne konas la historion kaj eĉ en la memoro de malpli junaj, kiuj mem dum jardekoj kreis ĝin, okazis misteraj mallumiĝoj. Se io funkcias ekster UEA, des pli bone. Malmulto tamen okazas tute sen UEA, kiu disponigas infrastrukturon eĉ al agadoj, kiujn ĵaluzemuloj vidas rivalaj aŭ subfosaj al UEA. Eĉ Silfer ne povas funkcii sen UEA-konto. Kiam oni mokas kaj malgravigas UEA, oni fakte montras, kiel proksime la fenomeno Esperanto turniĝas ĉirkaŭ UEA.
En 2001 oni akceptis agadplanon, kiu emfazis profesiigon, sed la postaj decidoj pri la CO signifis malpliprofesiigon. Malfeliĉa estis la forigo de la redaktado de Esperanto el la CO. La revuo perdis pli ol mil abonantojn, kio ne okazis nur pro la “ĝeneralaj tendencoj”, sed tion mi vane provas komprenigi al la Komitato kaj Estraro. La eksteroficejigo de la revuo rompis la bonan situacion, ke ĝi estis dense integrita al la tuta agado de UEA. La redaktoro troviĝis meze de ĉio kaj eĉ dum kafpaŭzoj ensorbis de siaj gekolegoj kaj vizitantoj ideojn kaj novaĵojn kaj eksciis pri iliaj opinioj kaj deziroj. Tiu sinergio malaperis, sed tion ne volas vidi tiuj, por kiuj oficeja redaktoro estas per si mem io malmoderna, kaj eksteroficeja - signo de moderneco.
Mi mem havas miajn mankojn kaj faris erarojn. Pri la ĉefaj eraroj mi tamen ne respondecas, ĉar mi antaŭavertis pri ili. Se temas pri mia kontribuo, pri ĝi mi dividas la honoron kun miaj gekolegoj. Post mia reveno ni restarigis glatan funkciadon de la CO kaj finance reekvilibrigis UEA. Ni ja ne forgesu, ke la malgrandigon de la “peza kaj multekosta” oficejo sekvis rekordaj deficitoj. Unu el la veroj ĉirkaŭ la CO nome estas, ke la laboro de la oficistoj kreas enspezojn al la Asocio, kion la redukto de la stabo en negativa maniero pruvis. Tion mi scias kiel ekonomikisto kaj kun 21-jara laborsperto en la CO.
Libera Folio: Grava kialo por via demisio estis problemoj en kunlaboro kun kelkaj estraranoj, ligitaj interalie al malkonsento pri la rolo de la Centra Oficejo en la funkciado de la asocio. Ĉu tiaj problemoj nun definitive apartenas al historio?
Osmo Buller: Tiaj problemoj povos okazi ankaŭ estonte. Ne temas pri specialaĵo de UEA, sed streĉiteco inter profesia stabo kaj honorofica estraro facile aperas en ĉiu organizo. Kiam ĉiuj celas nur la intereson de UEA, ĝi povas tamen esti io pozitiva. Pri tio ne temas, kiam nur pro ĵaluza singravigemo oni plendas, ke la CO kaj precipe la ĝenerala direktoro havas tro da povo, kaj oni klopodas obstakli kaj malfortigi ilin, eĉ se la rezulto estus malpli bona por UEA.
Libera Folio: Kian estontecon vi vidas por UEA kaj la Centra Oficejo en la proksimaj dek jaroj?
Osmo Buller: Mi esperas, ke la CO plifortiĝos, unuavice per dungo de oficeja direktoro kaj revenigo de la redaktoro al la CO. La venontaj estraranoj espereble komprenos, ke por stabileco de UEA kaj kontinueco de ĝia agado la CO havas ŝlosilan gravecon. Mi nur timas, ke la ŝanĝoj, kiujn oni intencas fari en la elektoregularo de UEA, laŭdire por “demokratiigi” ĝin, kreskigos la riskon, ke eniros la Estraron podiemuloj, al kiuj pli kara estas la propra gloro ol la intereso de UEA. Espereble tio ne okazos dum mia restanta tempo, ĉar kun tiu tipo mi ja facile kolizias.
Libera Folio: Kia estas la laboretoso en la oficejo nun, kompare kun antaŭaj jaroj?
Osmo Buller: La etoso estas bona kaj agrabla. En la 90-aj jaroj ĝi nature estis iel pli gaja, ĉar estis pli da homoj kaj do la oficeja vivo pli vigla. Tamen, same kiel tiam, ankaŭ nun la oficistoj konscias, ke krom esti amika rondo, ili estas antaŭ ĉio profesiula stabo.
Libera Folio: Kiel via demisio kaj reveno ŝanĝis kaj reŝanĝis vian personan laborvojon? Ĉu vi bedaŭras pri iuj decidoj kiujn vi mem faris?
Osmo Buller: Mia demisio en 2001 reĵetis min fakte al la sama laboro, kiun mi forlasis en 1991, kiam mi unuafoje revenis al la CO. Post mia unua foriro en 1987 mi estis municipa kultura oficisto en mia naskiĝloko Taivalkoski. Tiam mi fondis la literaturan-kulturan Päätalo-instituton, kies direktoro mi estis post mia dua reveno kaj volonte plu estus. Mi tamen ne bedaŭras, ke mi revenis al la CO, ĉar mi fariĝis tiugrade roterdamano, ke al tiu ĉi urbo mi volonte revenas.
Libera Folio: Kiel longe vi mem planas resti en via nuna posteno, kaj kion vi faros poste? Laŭ kiaj kriterioj oni laŭ vi devus elekti vian posteulon?
Osmo Buller: Mi atingos emeritan aĝon en novembro 2015. Verŝajne mi restos en Roterdamo kelkajn jarojn antaŭ ol reiri al Finnlando por la granda finalo. Por la elekto de mia posteulo mi ne proponas kriteriojn. Mi nur deziras saĝon al la elektontoj kaj forton al la elektito.
Foto de 1991: privata. Fotoj de 2011: Peter Hauser
Chiuj organizoj alfrontas shanghojn de la ekstera mondo kaj UEA ne estas escepto. Shanghoj en teknologio, en la ekonomio, en politiko kaj en la socio mem povas malfortigi la plej, antaue, sukcesajn organizojn. Pensu pri la komercaj championoj de antauaj jardekoj: Polaroid unue, Xerox poste, kaj nun la kripligita Kodak. Se la plej brilaj staboj de tiuj firmaoj ne povas lukti kontrau ekonomia veteroshangho, ni ne esperu, ke ni Esperantistoj povu trovi la miraklan vojon por la antauenigo de nia lingvo.
Tamen, spite al la malbona, por ni, lingvodisvolvigho en la lastaj 30 jaroj, ni eble tro pesimismas, kulpigante ghuste tiujn laborantojn niajn kiuj plej kontribuas al la bona organizado de Esperanto. Inter tiuj bonaj homoj, multaj trovighas en Roterdamo. Ni ne kulpu ilin, nek la Estraron, nek nin mem. Ni esploru, eksperimentu, mezuru, kunlaboru kaj ighi organizo kiu chiam lernas, adaptighas kaj serchas novajn, sukcesajn vojojn.
Mi audis pri la krizoj antau dek jaroj. Sed mi neniam konis ech la plej minimuman detalon pri tio kio okazis. Do, la intervjuo de Osmo estas tre informa al mi. Tamen, ech konante la detalojn de la krizo, (kaj eble en postaj komentoj chi tie, ni kiuj scias nenion, lernos multe pli pri tiuj detaloj) mi ne kredas, ke tiu historio de la pasinteco helpos al ni kompreni kion fari en la venonteco.
Esperantistoj dum tuta jarcento utiligis multe da tempo por studi la historion de la Esperanto-Movado. Tiaj historiaj studoj chiam bonvenas, kaj chiam helpas prilumi kaj kompreni nian aferon. Sed ankau bone, lau mi, estus komenci serioze studi aliajn organizojn per psikologio, sociologio, psikosociologio kaj tre speciale pri la studo de estrado de organizoj, merkatiko, publikaj rilatoj kaj strategio.
Tia studado, scienca kaj arta, plejparte mankas al ni. Kaj se ni chiam volas kompreni nur nin mem interne sen ekstera mezurilo, kaj sen la tradiciaj kaj modernaj metodoj observi kaj analizi organizojn kaj asociojn, ni eble neniam ghuste komprenos.
Amike,
Dennis Keefe