Esperanto en prelegejo de Strasburga universitato
Libera Folio: Kiam Nicole Foss en februaro prelegis en Strasburga universitato pri la temo "Jarcento de defioj", oni interpretis prelegon okazintan en la angla ne nur al la franca, sed ankaŭ al Esperanto. Kial tio okazis?
Cyrille Hurstel: Ni, kiel klubo de Esperanto, bezonas rilatojn kun la universitato, ĉar tie oni trejnas la ontajn profesorojn. La studentoj pri interpretado bezonas preleganton por trejni sin per ties diroj, kaj ni bezonas interpretadon al Esperanto ĉar la preleganto estas anglalingvano. Tial mi alvenis al la konkludo ke mi havigu la preleganton, kaj la universitato havigu la ĉambron kun la materialo. Kaj ni havigu interpretadon al Esperanto. Mia celo estis vere amuziĝi kaj unuafoje interpreti el la angla al Esperanto. Por la klubo, estas plia okazaĵo por komuniki pri Esperanto kaj tiel allogi homojn al la movado.
Kiuj interpretis? Ĉu volontule aŭ salajrate?
Du studentoj interpretis al la franca, István Ertl kaj mi interpretis al Esperanto. Ĉiuj laboris volontule.
Ĉu ekzistas multaj homoj, kiuj kapablas profesinivele interpreti el kaj al Esperanto?
Temas pri deko da homoj. Ni certe havas kelkajn fortojn por plenumi kelkajn bezonojn, sed neniel por eventuala oficialigo de Esperanto en la eŭropaj instancoj.
Kiajn ĉefajn problemojn oni spertas lige kun la interpretado?
Por mi, la ĉefa problemo venas de la terminaroj. Ili ne estas sufiĉe ampleksaj, nek sufiĉe ligitaj al la ĉiutaga uzo de la lingvo. Mankas televidoj, gazetoj, okazaĵoj trakti nuntempajn temojn per Esperanto. Preskaŭ neniam interesa afero estas traktebla per nur Esperanto, kaj tio veras tiagrade ke interpretado per Esperanto postulas kroman laboron. Temas pri informoj kiujn ni jam legis alilingve.
Esperanto povas alporti sciojn per si mem dum renkontiĝoj, depende de la prelegantoj kaj ĉeestantoj. Por la ĉiutaga vivo, la plej valoran provon konsistigas Monato, kies temoprovizo estas tamen sufiĉe magra. Nur lingvaj aferoj estas sufiĉe kutimaj en niaj ĉiutagaj diskutoj per Esperanto. Por aliaj temoj, oni preskaŭ kreas la lingvon dum la parolado mem. Tiu libereco estas avantaĝa por la interpretisto sed samtempe malcertiga rilate al la kompreno de la aŭskultantaro. Oni ankaŭ memoru ke preskaŭ neniam la aŭskultantaro denaskas en Esperanto.
Kiel pasis la interpretado ĉi-foje?
Tre bone, ĉar ni kutimas labori kune, kaj bone sentas kiam ni bezonas interŝanĝi la parolvicon. Mi sufiĉe bone konas tiujn temojn, pri kiuj mi jam prelegis. Do, bone konante la enhavon, mi povis koncentriĝi pri la lingva aspekto de la elangligo.
Ĉu multaj ĉeestantoj efektive aŭskultis la Esperantan interpreton? Kiaj estis iliaj reagoj?
Surprize jes. Deko da personoj fakte bezonis nin, ĉar ili ne sufiĉe bone komprenas la anglan aŭ venis ĝuste por uzi Esperanton, ekzemple el Germanio. Kelkaj membroj de la loka klubo preferis aŭskulti la esperantan version ol la francan, ĉar la du studentoj estas tamen studentoj. Oni ja devas havi rajton komenci en sia profesia vivo.
Ĉiam estos kritikoj pri la vortprovizo, la flueco, la tempa proksimeco al la eldiroj de la preleganto, la fakto ke iam vi diris nenion kiam tiu parolis, aŭ inverse. La aŭskultantaro ne konscias ke kelkfoje la preleganto elbuŝigas frazojn kiuj komence ne havas sencon. La interpretisto devas fini siajn frazojn, eĉ kiam la originala frazo ne havas finon! Alikaze oni diros ke la interpretisto malbone parolas!
Por kio laŭ vi unuavice utilas la uzo de Esperanto en ĉi tia evento?
Ni ofte varbas pri Esperanto kiel "reto da kontaktoj tra la mondo", kaj tio veras. Por la studentoj, estas vera mistero ke iu el Nord-Ameriko venas prelegi senpage, iu alia organizas kaj eĉ allogas publikon, simple ĉar la universitato bezonas preleganton. Ambaŭ flankoj gajnas dum la interŝanĝo. Tiaj eventoj estas ankaŭ nerekta maniero montri ke la lingvo ekzistas kaj funkcias.
Kiajn reagojn vi spertis flanke de la universitato?
Mi suspektas ke reagoj estas diversaj en universitato, kaj verŝajne nur la plej bonaj trafas min. La respondeculoj tre bone reagis, ĉar ni venigas denaskan parolanton de la angla kaj publikon por la studentoj. Estas multe pli interese prepariĝi kaj interpreti en tiaj kondiĉoj, eĉ se ili perdas la eblon simpligi la prelegon aŭ malrapidigi ĝin kaze de troa malfacileco. Mi ja scias ke en 2007, kiam mi starigis la unuajn rilatojn kun la sekcio pri interpretado, Esperanto vekis primokojn. Mi pensas ke ni demonstris nian seriozecon, kaj tiu tempo estas for. Hundoj bojis, ni vojis.
Kian evoluon de la afero vi antaŭvidas?
Ĉiujare progresis la kontaktoj ekde 2007, ĉar ni ĉiam plenumis novajn bezonojn iliajn. Ni komence aĉetis trejnadon por ni mem, poste mi partoprenis en la ĵurio por akcepti novajn studentojn kaj por la ekzamenoj, ĉar mi venis kun novaj ideoj por pritaksi la kvaliton de la interpretado. Mi poste instruis pri mia profesia fako, kvalito-manaĝado, sed en la kunteksto de la interpretado, kaj la postan jaron mi instruis pri projekto-manaĝado al la sekcioj pri internaciaj rilatoj.
Nun ili mendis de mi kurson pri kvalito kaj daŭra pliboniĝo por tradukistoj kaj interpretistoj. Iom post iom, mi alvenas je punkto kie mi instruas al ĉiuj studentoj kaj rilatas kun preskaŭ ĉiuj sekcioj. Tio sekurigas nian pozicion, kaj niajn sufiĉe oftajn prelegojn per Esperanto kun interpretado al la franca. Venigi preleganton por la interpretista trejnado estas tute trafebla celo por la movado. Ni ja estas reto da kontaktoj.
La fina grado estus instruado de Esperanto al la studentoj. Sed al kio utilus? Mi ne vidas kial interpretisto bezonus studi Esperanton nun. Dum merkato por interpretado per Esperanto ne ekzistos, tio restos freneza ideo. Ni eble kulminos per informo pri Esperanto al la studentoj. Mi pensas ke ankoraŭ dum longa tempo la movado frontos al la ĉefa malavantaĝo de Esperanto: malmulte da homoj parolas ĝin.