Esperanto kiel ĉioklevo
En la antaŭparolo al Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo,(2) ĝia aŭtoro Probal Dasgupta (aŭ Daŝgupto, kiel ĉi-sekve) anoncas ke “ĉi tiu libro temas pri tio, kion la memkonscie supersigno-porta lingvo [t.e. Esperanto] kontribuas al la entrepreno pensi pri la homaj lingvoj”. Ke la libro mem volas kontribui al tiu kontribuo pruvas la fakto ke ĝi aperos samtempe en anglalingva eldono(3), tiel montrante ke ne nur la etega esperanta legantaro estas ĝia celpubliko.
Ni ĉiuj imagas Daŝgupton kiel homon tre okupitan kaj okupatan, krom kiel profesia lingvisto en Barato ankaŭ, dum la lastaj jaroj, kiel prezidanto de UEA. Verdire li estas unu el tiuj pokaj personoj kvazaŭ plene posedantaj la zamenhofan lingvon en versio pli vasta kaj profunda ol tiu nun uzata de ni ĉiuj. Sufiĉas legi liajn tradukojn el la bengala, ne nur de verkoj de Tagor (ekde la poemaro Primico(4) ĝis la teatraĵo Poŝtoficejo(5)) sed ankaŭ de aliaj aŭtoroj(6), kun traduka stilo modele leginda kaj fakte multe pli facile legebla ol ĝenerale liaj artikoloj originalaj, inkluzive de “salutmesaĝoj de la prezidanto” en la revuo de UEA.
Multaj el ni loĝas en Esperanto, kaj en Esperantujo, inercie: ni eklernis la lingvon antaŭ jaregoj, jam de longe ne plu kredas je la gurdita propagando pri ĝi (ne gravas ĉu intern-ideisma, ĉu utilisma; pseŭdonaciismaj deliroj ne koncernas ĉi tekston), tamen plu uzas ĝin por legi, verki aŭ, ĉefe, kontaktadi kun konatoj kaj geamikoj ĉie tra la mondo. Kontraste kaj enviinde, kiel pruvas ĉi libro, Daŝgupto vivas sian esperantismon plurdimensie kaj plenkonscie.
Problemo en Loĝi en homaj lingvoj estas ke Daŝgupto ne ĉiam sukcesas atingi klarecon, almenaŭ el la vidpunkto de laiko kiel mi. Se mi bone komprenis la karakteron de tiu kontribuo, de tiu entrepreno, ĝia celpubliko devus esti, krom lingve, ankaŭ fake ne limigita. Alivorte, jen libro kun ideoj ne nur por lingvisto aŭ filozofo sed tiom pli (se iu tia entute ekzistas) por “normalulo”. Tamen, en ĝia nuna formo, ne multaj ĝin plene komprenos sen aparta penado dumlega. Mi sentas ke oni devus resumi aŭ traduki ĝin en pli klaran lingvaĵon, ekzemple en la kadro de recenza eseo. Bedaŭrinde mia sento pri propra neplena kompreno malkvalifikas min por tia tasko.
Tamen mi provos komuniki kelkajn impresojn kaj komentojn. En verkoj de Daŝgupto, krom la cerbotikla defio malĉifri la lingvan puzlon, plaĉas al mi ankaŭ la aparteco de lia perspektivo. Ĉi-libre, apud la intelektaj ligoj kun la entrepreno de la antikvaj hindaj(7) gramatikistoj, ni trovas loke spicitajn ekzemploj i.a. pri la signifo(j) de la vorto pano surbaze de la kontrasto inter (eŭropeca) pano kaj rotio(8) kiam kristana baratanino (cetere konanta la anglan) lingvas la preĝon “panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ” (p. 17); aŭ ke en Esperanto ni uzas figurasence la verbon bridi, probable ne uzutan de ano de popolo kun aliaj aŭ neniaj tir- kaj rajdo-bestoj (p. 49)(9). Ankaŭ la lingvaĵo de Daŝgupto igas nin mensi kaj remensi la lingvon mem. Ekzemple, lia kreo de la vorto nubzaĝo(10) paralele al pejzaĝo, aŭ de la “spezeca” verbo verĝi (t.e. konverĝi aŭ diverĝi, p. 110-111). Per tiaj ekzemploj konkretiĝas unu el la celoj de la verko, nome igi la leganton konscii pri sia lingvaneco aŭ, pli precize, lingvanado: “La tuta klopodo de tiu ĉi libro estos vana, kara leganto, se ĝi ne pliintimigos vian rilaton kun la sperto esti loĝanto en la lingvoj, kiujn vi parolas” (p. 25)(11).
Tiun pliintimiĝon oni atingas legante kristale klarajn alineojn kiel jena:
[…] ĉiu unuopa konversacio, en sia kvalito de konversacio, estas farita por forgesiĝo; niaj vortoj estas ‘skribitaj en akvo’. Kiam la homoj interparolas, fluas inter ili la vortoj. Unu fakto pri tia trafiko estas, ke ili forfluas, ke ili ne estas memorataj. Tio, kion tenas enmemore la parolintoj, estas konservinda rezulto aŭ resumo de tio, kio estis dirita (§1.31, p. 36).
Kompreneble tiu tezo interrilatiĝas kun multaj aliaj en diversaj same numeritaj alineoj de la verko, sed ne tempas nek lokas nek temas prezenti ilin resume ĉi-artikole.
Nu, iom post iom leganto konstatas ke Daŝgupto serioze proponas uzadon de Esperanto kiel interleksika glosada rimedo, simile al la ekzisto de la Internacia Fonetika Alfabeto (p. 43-47). Lingvistoj uzus Esperanton por detale priskribi kaj do povi studi aŭ kompari leksikajn apartaĵojn de plej diversaj lingvoj. Tiel ĉi “ni trafas la Esperantan entreprenon, kiu de tia vidpunkto aperas kiel pligrandigo de la projekto, kiun unue entreprenis la [prabarataj] esploristoj pri la vortoj sanskritaj” (§1.60, p. 51).
Evidente la realigo de tiu konkreta entrepreno restas for de la limoj de tiu ĉi libro, kies filozofia karaktero konsistas en publika prezentado de problemo. Necesus arigi kompetentulojn en Esperantujo por kune strebi por tiu celo, prefere per starigo de laborgrupo aŭ per fondo de faka asocio; necesus produkti aliajn verkojn montrantajn tiun vojon al eksteruloj, al neesperantaj lingvistoj, kaj traduki ilin al pluraj aliaj lingvoj; necesus konvinki la koncernajn fakulajn rondojn pri la utilo, valoro kaj realigeblo de tia projekto.
Ĉu io tia jam fariĝis? Ĉe §1.70 (p. 55) Daŝgupto skribas:
Delonge la Esperanta komunumo scias, ke ĝi devas maksimumigi ĉe seriozaj esperantistoj la konon de niaj lingvo kaj literaturo. Mi nun pledas por tio, ke ni metu sur nian tagordon ankaŭ la konatiĝon kun la sciencaj demandoj temantaj pri la lingvoj, la vortoj, iliaj formoj, iliaj sencoj, la lingvistiko, la filozofio, la kognoscienco.
Aplaŭdinde ambiciega celo! Sed ĉu ni pretas, maturas, kapablas, sufiĉe nombras nun por tio?(12
Gravan obĵeton al uzado de Esperanto kiel interleksika aŭ interlingva glosilo (t.e. ankaŭ de “peresperanta lingvoscienco”) oni kredeble trovas ĉe Ken Miner(13), el kiu mi citas kelkajn ŝlosilajn frazojn:
Ironie, Esperanto tre precizas leksike, en la senco ke ĝi faras distingojn, kiuj verŝajne ne troviĝas kune en iu alia eŭropa lingvo: akcento/akĉento; akordi/agordi; akto/ago; eklipso/pasado; festo/festeno; glaco/vitro; grundo/tero/planko; Izraelo/Israelo; justeco/justico; kampo/agro; koncerto/konĉerto; konscio/konscienco; landa/nacia/ŝtata; leksiko/leksikono; ludi/petoli; materiismo/materialismo; oferi/oferti; operaco/operacio; procedo/proceso/procezo; racia/racionala; racio/rezono; scii/scipovi; sonorilo/tintilo; trinki/drinki; kaj multegaj aliaj tiaj. Sed sur la nivelo de la lokucio kaj pli alten, kaj ankaŭ diversloke leksike, troviĝas malprecizo (14);
Se oni asertus, ke Esperanto estas semantike svaga, nepreciza lingvo, oni rajtus respondi: kial ĝi do tiel bone funkcias? La fakto estas, ke ni ne scias, kiugrade ĝi funkcias, ĉar oni neniam esploris, laŭ mia scio, la komprenadon de E-lingvaj tekstoj. Ni ĉiam nur parolis pri sinesprimado, kiu estas nur duono de la interkomunikado;
Kaj iom post iom mi konstatis ion, kio devintus esti evidenta al mi ekde la komenco: kvankam oni povas ‘esprimi ĉion’ (kiel oni diras) en la interlingvo, neniam oni sisteme esploris, kiom oni komprenas.;
La renoma facileco de Esperanto por la lernanto kaj ĉiutaga uzanto rezultas de tiu neprecizeco: oni simple ne devas ĝeni sin pri la sennombraj detaloj, kiuj rolas en la gramatikeco de la etnolingvoj. Sed la kosto estas necerteco por la aŭdanto/leganto;
Rezultas mia konkludo, ke ne eblas apliki lingvistikon al Esperanto; esperantologio eblas, sed priesperanta lingvoscienco ne.
Sufiĉu ĝis ĉi tie la citaĵoj el Miner. La jam menciitan neklarecon de multaj prozaj tekstoj de Daŝgupto povus klarigi la fenomeno menciita de Miner, sed foje ankaŭ la elekto de vortoj fare de Daŝgupto mem. En §2.20 (p. 68) aperas la vortparo arkivo kaj arkado (angle archives kaj arcades) rilate al pli-malpli resp. la konservinda resumo de parolaĵo kaj ĝia forfluonta konkreteco (laŭ la jam supre citita §1.31, p. 36). Almenaŭ la elektita vorto arkado restas al mi daŭre netravidebla, nekomprenebla, konfuza kaj misgvida – grava eraro por unu el la ĉefaj nocioj en la verko(15). Simile, mi sentas la mankon de klara difino de la librotitola substancismo i.a. kontraste kun formismo, se eble ankaŭ kun ekzemploj konkretaj. Rezulte, ne ĉiam Loĝi en homaj lingvoj estis al mi facile sekvebla legaĵo
Kiel vortico aŭ spiralo traktanta pli kaj pli da temoj en plej diversaj regionoj kaj niveloj de la sciado, Daŝgupto kritikas ankaŭ la “senkritikan akcepton de mallegitimaj(16) nulspecifoj”, t.e. la fakton projekcii “la nulspecifan kulturon kvazaŭ ĝi estus kulture neŭtrala centro, de kiu diverĝus aliaj bildoj rigardendaj kiel ‘kulture specifitaj’ ” (§2.48, p. 81-82). Por doni ekstreme simpligan ekzemplon, io tia okazas kiam oni en Esperanto nomas proksim-orienta aŭ ekstrem-orienta ion resp. okcident- aŭ orient-azian. Aŭ kiam, nomante ali-kontinentan kred(ar)on religio, eŭropano subkonscie atribuas al ĝi la muldilon aŭ matricon de kristismo, provante konformigi al ĉi lasta ties elementojn kiel sur la liton de Prokrusto. La kritiko de nia aŭtoro celas angle bazitan, kaptilan manieron koncepti t.n. multkulturismon anstataŭ multkulturismo serioze sencentra. Tiu ribela starpunkto ĵetas novan lumon sur ion miskomprenublan(17) kiel nuran kontraŭstaron je la angla lingvo: “Jes, ni rimarkas, ke la angla, kvazaŭ ia reenkarniĝo de la imperia latina lingvo, iniciatis intelektan kaperon de la tutmonda publika spaco kaj komplete okupas jam la natursciencan spacon en la enciklopedia tereno” (§2.67, p. 89). Kaj ĝiaj implicoj tuŝas ankaŭ politikon, konkrete la trudan instaladon (“sub la […] egido de Unuiĝintaj Nacioj”) “de la demokratia naci-ŝtato kiel universala organizmodelo” (§2.74, p. 92), al kiu li kontraŭmetas la teranismon aŭ teridismon de ni esperantuloj. Por ĉi lastaj li proponas modelon, ne desubisman nek desuprisman, kiun li nomas agema najbarado (§3.41.F, p. 123).
Kiel verkisto, mi trovis ekstreme interesa jenan plian ŝraŭboturnon en lia argumentado (§3.27.e, p. 112): Diference de la formistoj, ni agnoskas nenian senĝenran ‘nulspecifan’ modon de la lingvouzo; la ĝenroj subkuŝas sub ĉia tekstoverkado. Tio, kion la formistoj studas sub la rubriko ‘la lingvo’, estas la rakonta aŭ diraĵa prozo. Sencenzura lingvistiko devontigas sin respondi ankaŭ demandojn pri la versa lingvaĵo. Imprese! Jes ja, kiom ofte ni sentas la subkuŝadon de ĝenro, eĉ de poezieco (en pli aŭ malpli alta grado) en ĉio vortumita. Ĉiu verkemulo konscias pri la ekstrema malfacilo imiti aŭ (re)krei prozon kvazaŭ sen figuroj, sen filigranoj, sen artifikoj, okultrompe senĝenran. Espereble iam Daŝgupto turnos sian atenton specife al poezio, kiel li dezir-esprimas en §7.3, p. 206, kaj §7.48, p. 228.
Plia interesega ideo (§4, kaj oni bonvolu trakti indulge mian plumpan resumadon) estas tio ke en ĉiuj kulturoj kaj socioj, ankaŭ en tiuj sen skribsistemo (t.e. la antaŭe nomitaj “sovaĝaj socioj”), ekzistas du-normeco aŭ diglosio konsistanta el forfluema, stile “malalta” diraĵaro apud stile “alta”, zorge konservata rakonta literaturo (ĉu parola, ĉu skriba, tio apenaŭ gravas), t.e. apud tekstaro aŭ korpuso da rakontoj, da ĝenroj, da komunaj scioj, da konvencioj: “Ĉiu homa socio uzas rakontojn kaj estas literatura” (§6.53, p. 200).
Aliflanke, kaj revene al la projekto proponi Esperanton kiel interleksikan glosilon aŭ, miavortume, kiel interlingvan ĉioklevon, Daŝgupto parolas ne pri nia (aŭ onia) nuna formo de Esperanto (kiu el ili?), sed pri versio adaptita (§7.6, p. 207), ampleksigita (§7.15, p. 211). Malfacilas imagi ke tio ne havus retrosekvojn sur la ĝisnunan Esperanton, same kiel Ido siatempe ĝin influis (laŭ mia kompreno, pozitive). Ekzemple, se tia pli preciza formo de la lingvo enhavus sufikson por pasivo (kiel la Ido-sufikson -es -: “la fromaĝo manĝesis de la muso”, t.e. la fromaĝon manĝis la muso) aŭ malsamajn formojn por demandaj kaj por rilativaj tabelvortoj, kredeble parto de la parolantaro de Esperanto iam ekuzus inter si ankaŭ tiujn bonvenajn novaĵojn.
Parolante ankoraŭ pri lingvaj subtemoj, al la esprimo de prefero de Daŝgupto (§7.18) por formoj kelk-elemente travideblaj aŭ diafanaj (ekzemple pluvsezono) anstataŭ konsistantaj el unusola nova radiko (resp. cujo(18) aŭ varŝo) mankas, miakomprene, la klarigo kiun li mem skribis aldone al la neologismo varŝo en sia traduko de Primico (1977, vidu la noton 4): “varŝ/o Pluvsezono. (Pli elvoka, ol pluvsezono, kiel somero ol varmsezono).” Precizege! – pli elvoka: “Nian someron ili nomas tagmezo; / kiam venas varŝo, mallumiĝas, kaj estas vespero al ili” (citita verko, p. 60).
Surbaze de freŝa reanalizo de la dialoge partoprenigaj projekto kaj entrepreno de Zamenhof, Daŝgupto proponas aktivan daŭrigon de tiu linio fare de ni esperantuloj, modele pacemaj, pac-amaj aŭ pacumaj. Plurajn paĝojn antaŭ la iom abrupta fino li skribas (§7.31, p. 219): “La stirado de la Esperanta entrepreno do fariĝas la ekirpunkto por programo cele al kultura bonfarto. Tiu tagordero, kiu pleje tuŝas nin en nia tempo – la kultura malkoloniigo [malkoloniado] – devas esti komprenata en tiu ĉi pli vasta kunteksto”. Ali-vorte, li prezentas la esperantoparolantaron kiel modelon de packrea dialogado jam de la komenco de nia lingvo, tamen aktualigante la karakteron kaj dimensiojn de la alfrontunda(19) defio ( Esperanto ne nur kiel interlingva glosilo sed ankaŭ kiel interkultura deskolonia ĉioklevo). Persone mi havas la impreson ke mia amiko Probal trotaksas ĉies niajn fortojn kaj kapablojn, tamen la ĝisnune ĉi-libra embrieco de lia projekto permesas ke mia dubemo allasu ombreton da espero.
Jorge Camacho
Notoj de la aŭtoro:
1. Pri klevo bonvolu legi la noton 14.
2. Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo, de Probal Dasgupta, Mondial, Novjorko, 2011, 242 p., ISBN 9781595692146.
3. Aperonta en 2011 aŭ 2012 kun la titolo: Inhabiting human languages: the substantivist visualization. Parenteze: sur §3.34, p. 116, and estu kaj.
4. TK, Kopenhago, 1977.
5. En BA5, junio 2009, p. 99-121.
6. Jen la romanoj Mi juna, de Manashi Das Gupta (Esperantaj Kajeroj, Roterdamo, 1989), Klera edzino, de Upendronath Gangopaddhae (Edistudio, Pisa, 1995) kaj Dormanta hejmaro, de Manashi Dasgupta (FEL, Antverpeno, 2006; recenzo de R. F. Albert Reyna aperis en BA7, februaro 2010, p. 108-112).
7. Noto por vortaristoj: Daŝgupto nomas Hindlando la “praenton, el kiu la moderna epoko elhakis la landojn Barato, Pakistano kaj Bangladeŝo” (p. 10)
8, rotio: tritikbazita barata panecaĵo. Samloke oni notu la vorton ĉajo por ia varianto de teo.
9. Parenca temo estus lia prefero de la nocio regiono al la nocio (ne nur la vorto) provinco, etime eble ligita al la verbo venki (§3.3-4, p. 97-98). Tiu prefero igas lin klarigi la signifon de la vorto pervorti iom negative kiel “akiri per vortado” (§3.14, p. 105; simile al perforti), kvankam oni povus interpreti la vorton ankaŭ alie, pozitive: “atingi per vortado”.
10. Kvankam Daŝgupto ŝajne restas ĉe nubzaĝ/o (p. 38, 53, 191), ni povus retroderivi du radikojn jene: pej/o: (hejma) teritorio, lando, loĝloko; ~ano, sam~ano, ~zaĝo; zaĝ/o: vidaĵo, perspektivo, panoramo; pej~o, nub~o, lun~o, ter~o (la tero vidata elde la spaco), hom~o; ~i (ntr.).
11. Apendice al §4, p. 152-153, Daŝgupto klarigas kial, anst. dekonstruado aŭ malkonstruado, li preferis uzi la formon deskonstruado, kun la seniga prefikso des- (desodori = senodorigi; desplumi = senplumigi ktp), nome ankaŭ pro la lingve koincida aŭ kunhazarda samformeco de la latinida prefikso des- kun la germandevena partikulo aŭ vorteto des (ju… des…). Per tia kvazaŭ blaga pravigo la prefikso, kaj la prefiksita vorto mem, tamen tuj alprenas nuancon pozitivan, kia antaŭe ne ekzistis en la lingvosento de la leganto.
12. Kiam, skribante pri la diferenco inter naturo kaj kulturo (§2.57, p. 86), li aldonas ke “[li] ne pliampleksigas ĉi tiujn komentojn – similajn komentojn vi facile trovos en la tekstoj vaste cirkulantaj pri tiuj ĉi temoj”, mi tuj ripostis enpense: ne en Esperanto!, ne en Esperantujo!
13. La neebleco de priesperanta lingvoscienco, oktobro 2008, legebla ĉe http://www.airbits.com/~miner/LINGVISTIKO_package/lingvistiko.html
14. Fakte ankaŭ leksike esperanto montriĝas malpreciza, kun plurala nombro da formoj teorie uzeblaj (“oni povas aŭ povus diri jene, tiel kaj tiel ĉi”) por sola nocio kiun multaj naci-lingvoj esprimas praktike per unu vorto jam stabiliĝinta. Ekzemple, kiel parte atentigas Jan Werner en BK-premiita eseo (Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado, 2.1), Esperanta bildvortaro nomas ŝraŭbŝlosilo tion kion NPIV baptas boltilo kaj al kio Praktika esperanta bildvortaro, Neologisma glosaro kaj Nepivaj vortoj donas la nomon klevo; al kio aldoniĝas la demando kiel nomi en la praktiko la reguligeblan aŭ universalan varianton de tia ilo; ĉu eble, mi demandas ironie, ĉioklevo?
15. Mi profitas por mencii aliaj vortojn eble ne tute oportunajn. Jen intervizaĝo (p. 54, 62, 78) sed ankaŭ la nete preferinda interfaco (p. 134). Jen la tro vastsignifa interpreti (p. 60), kiun mi rezervus por “provi klarigi la sencon de io ambigua”, lasante al la vorto drogmani la signifon “traduki parole, buŝe”. Jen la inter si nekongruaj esprimoj cibernetika epoko (p. 73) kaj kiberspaco (p. 99), pli facile lingveblaj per. resp. bita epoko (aŭ bit-epoko) kaj bitejo, bitspaco. Jen la surprize maldiafana konvivio (p. 13, 83: interreligia kaj interpensa kunloĝado de filozofoj). Kaj kion signifas fatika (p. 100-102), transaktanaliza (p. 100)?
16. legitima: rajtohava, aŭtentika (kiel aperti/aperta, dubi/duba, falsi/falsa, fiksi/fiksa, fuŝi/fuŝa, kaŝi/kaŝa, konfuzi/konfuza, kompliki/komplika, korekti/korekta, suspekti/suspekta, veki/veka k.a.: http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/finajhoj/a.html).
17. -ubla, -unda: usaj formoj de -ebla kaj -inda, simile al -unta kaj -uta (Eklipsas); teorie, analoge al la paro -ebla / -iva kaj responde al la pasivaj -ubla kaj -enda, povus ekzisti ankaŭ la aktivaj formoj -uva kaj -eva: ekzistiva = kiu povas ekzisti; ekzistuva = kiu povus ekzisti; ekzisteva = kiu ekzistu, ekzistideva.
18. Uzita de Tomita Tomu en hajko de la serio El bru’ tremanta, en Kapriĉo ’70, pluraj aŭtoroj, Hajkista Klubo, Oosaka, 1970, p. 24: “Fajr’ okulpika / en cujo fruvespere / el tub’ fabrika.”) kaj difinita jene: “cujo: pluva sezono en Japanio; ordinare, de la unua tagdeko de junio ĝis la unua tagdeko de julio”.
19. Vidu la noton 17.