Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / La ĉefa voĉo de Esperantujo rememoras

La ĉefa voĉo de Esperantujo rememoras

de Redakcio Laste modifita: 2011-02-18 07:17
Dum pli ol kvindek jaroj la Esperanto-Redakcio de Pola Radio por multaj estis la voĉo de Esperantujo. Apenaŭ eblas scii, kiom da izolitaj esperantistoj unuafoje aŭdis la lingvon per mezaj aŭ mallongaj ondoj el la studio en Varsovio. Nekalkulebla estas ankaŭ la kvanto de famaj kaj nekonataj esperantistoj, kiuj en sep diversaj jardekoj, de la 1950-aj ĝis la 2010-aj, estis intervjuataj en la elsendoj de Pola Radio. La plej konata el la voĉoj de Varsovio tamen sendube estas tiu de Barbara Pietrzak, kiu eklaboris en la Esperanto-redakcio ekde 1968, kaj partoprenis la redakcian laboron ĝis la lasta elsendo la 31-an de januaro 2011, kiu finiĝis per ŝiaj vortoj. Libera Folio petis ŝin rakonti pri siaj memoroj de pli ol kvardek jaroj serve al la esperantistaj aŭskultantoj.
La ĉefa voĉo de Esperantujo rememoras

Barbara Pietrzak intervjuas.

Libera Folio: Kiam kaj kiel vi unuafoje aŭdis pri la ekzisto de la Esperanto-redakcio de Radio Polonia?

Barbara Pietrzak: Tio okazis en la komenco de mia esperantistiĝo, kiam mi estis lernejanino apenaŭ fininta la elementan lernejon kaj lernis Esperanton en iu el la varsoviaj kulturdomoj. Temis pri printempo aŭ frusomero 1959. Tiam mi ankaŭ la unuan fojon emociplene aŭdis kune kun miaj gepatroj kelkajn el tiuj Esperanto-programoj.

Kiam vi eklaboris tie? Kia estis via unua kontakto, kiuj tiam laboris tie?

Mi eklaboris tie la 1-an de julio 1968.  Sed jam pli frue mi vizitis la studion de la Esperanto-Redakcio por raporta interparolo post iu kunveno de la Pola Esperanto-Junularo, kiun ne povis partopreni mia edzo Marek. Ĝuste post lia morto en majo 1968 tuj venis la propono eklabori en la Redakcio, kie miaj kolegoj fariĝis redaktoroj Jerzy Uśpieński, Jerzy Grum kaj Andrzej Pettyn. Jerzy Grum estis tiam la sekretario de la Redakcio. Post kelka tempo - komence de la 1969-a - kiel la estro de  la Redakcio venis Jan Klimek. Ni havis tiutempe multajn kunlaborantojn, unuavice menciinda estas la vera kremo de la profesiaj parolistoj de Pola Radio, kiuj esperantistiĝis sojle de la lanĉo de la Redakcio en aprilo 1959. La nomoj de i.a. Zbigniew Lutosławski, Piotr Rowiński, Barbara Sokalówna, Ksawery Jasieński, Maraja Graczyk, Lucjan Szołajski ĝis hodiaŭ vekas kortuŝajn emociojn ĉe la plej malnovaj aŭskultantoj de niaj programoj.

Kun kiuj kolegoj vi plej longe laboris? Ĉu vi havas iujn specialajn memorojn pri iuj el ili?

Kun Jerzy Grum kaj Jerzy Uśpieński. Sekve menciinda estas kompreneble Andrzej Pettyn, kun kiu la kunlaboraj kontaktoj - post kiam li fariĝis  la estro de la Finna Redakcio de Pola Radio en la komenco de la 70-aj jaroj - estis jen pli intimaj, jen iom distancaj. Lia reveno al la Redakcio jam kiel ĝia estro en 1982 ligiĝis kun la nova etapo de nia redakcia laboro. En la elsendoj multiĝis la realtempaj, vivaj elementoj pere de la antaŭmikrofonaj interparoloj kaj diskutoj. La programo pliampleksiĝis eĉ ĝis trihora taga emisiado. 

Kompreneble kun ĉiu el miaj kolegoj ligiĝas ne sole specialaj memoroj, sed ankaŭ la konscio pri ĉies unika kontribuo al la alta kaj profesia nivelo de niaj E-lingvaj programoj. La laboro kun ili estis por mi vera aventuro kaj ĉiuŝtupa majstriga kurso pri ĵurnalista kaj redaktora laboro, evidente ankaŭ lingva kompetento.

Sed krome nepre menciindaj estas la nomoj de Milada Szwedo, Anna Henn-Limont, Wojtek Usakiewicz kaj el la plej lasta periodo Gabi Kosiarska kaj Maciek Jaskot. Inter la dungitaj ĵurnalistoj estis ankaŭ dum kelka tempo Mariusz Dastych, Ela Geremek, Ewa Krach, Remek Grzela kaj Michał Wyszogrodzki.

Dum la komunisma tempo, la enhavo en la amaskomunikiloj estis strikte reguligita. Ĉu vi povus mencii iujn apartajn temojn, kiujn estis rekomendite ne tuŝi, aŭ kiujn oni devis prilumi en aparta maniero?

La Esperanto-Redakcio de Pola Radio ekde 04.04.1959 ĝis 08.01.2007 funkciis kadre de la Porkesterlanda Programo de la publika Pola Radio. Al ĝiaj taskoj apartenis la prezentado de Pollando kaj ĝiaj atingaĵoj, sukcesoj al la eksterlanda aŭskultanto. Al la neeviteblaj programeroj en la komunista periodo apartenis politikaj komentarioj, intervjuoj kun politikistoj, ekonomikistoj, farataj eksterredakcie en t. n. centra redakcio. Ĉefe la politikajn komentariojn ĉiuj redakcioj de la poreksterlanda programo havis la taskon prezenti en sia taga programoferto. Sed samtempe ni havis liberon elekti el aliaj programeroj, kiel interparoloj, raportaĵoj pri sociaj demandoj, kulturaj eventoj. Ni mem aŭtoris multajn programerojn, ĉefe la t. n. kontaktajn. En la 80-aj kaj 90-aj jaroj signife vastiĝis nia redakcia aŭtora programoferto je temoj sociaj kaj kulturaj.

Ekde la komenco, t.e. 1959 ni realigis en la Redakcio ĝuste la t. n. kontaktajn programerojn: interparolojn, intervjuojn kun esperantistoj, raportaĵojn pri E-aranĝoj, kiel UK-oj, kaj aliaj, por kiuj ni estis invitataj. Multis primovadaj programeroj – magazinoj, interparoloj, intervjuoj, felietonoj kaj trarigardoj de la E-gazetaro. Ĉiam al la ŝatataj programeroj apartenis Leterkesto, la forumo spegulanta la kontaktojn kun niaj aŭskultantoj.

Ĉu iam vi spertis malkontentan reagon de superuloj pri la enhavo de tiu aŭ alia elsendo? Kiel la neesperantistaj superuloj povis kontroli la enhavon de la elsendoj?

La Esperanto-redakcio de Pola Radio en la 1980-aj jarojKvankam en la historio de la Esperanto-Redakcio ne mankis periodoj, en kiuj niaj superuloj ne tro entuziasmis pri la ekzisto de nia redakcio (kio interalie emfaziĝadis en la alteco de la redakcia buĝeto) mi mem ne memoras malkontentan reagon je iu konkreta elsendo. Spite al jen kaj jen aperintaj asertoj, ke la laboro de la redakcio estis subigita al cenzuro, tio ne konformas al vero.

Aliflanke estas vero, ke en la poreksterlanda programo funkciis la tiel nomata kontrolredakcio, al kies taskoj apartenis la aprobado de la tekstoj aŭdigataj de la unuopaj lingvaj redakcioj. Tiun funkcion rilate la Esperanto-programojn longe plenumis la varsovia esperantisto Bolesław Staszczak. Liaj intervenoj koncernis ĉefe erarajn geografiajn nomojn, personajn nomojn. Eble la plej teda trajto de tiu kontrolado estis, ke li kutimis interveni lastmomente, kiam la elsendo estis emisipreta kaj necesis en granda streĉo enkonduki kelkfoje ne tute tuj farendajn korektojn.

Dum longaj periodoj, la Esperanto-redakcio troviĝis inter tiuj, kiuj ricevis la plej multajn leterojn el eksterlando. Kiam estis la plej multaj leteroj, kaj kiel ĝenerale evoluis tiu statistiko? Ĉu vi supozas, ke vi vere havis same multajn aŭskultantojn kiel ekzemple la germanaj elsendoj, aŭ ĉu simple la esperantistoj estis multe pli aktivaj ol la aŭskultantoj de alilingvaj elsendoj?

La leteroj de la aŭskultantoj forte impresis min jam en la komenco de mia laboro en la Redakcio, kiam imponis ŝrankoj orde enhavantaj la korespondaĵojn inter la aŭskultantoj kaj la Redakcio. Antaŭ mia alveno pri tiuj kontaktoj aparte respondecis la laboranta kun ni Romana Kempisty. Bedaŭrinde iumomente pro decido de iu superulo ni devis detrui multon el tiuj, certe laŭ la nuna vidpunkto - valoregajn, rekte historiajn dokumentojn. La Redakcio ĉiam avanis en la nombro de korespondaĵoj kun la aŭskultantoj, iliaj raportoj, partopreno en konkursoj. Dum la tuta tempo la nombro kaj kvalito de tiuj korespondaĵoj apartenis al apartaj karakterizaĵoj de nia Redakcio, kio ne ĉiam plaĉis al niaj gekolegoj el aliaj redakcioj, kelkfoje iritis niajn superulojn.

En la antaŭinterreta epoko, la elsendoj de Radio Polonia estis preskaŭ la sola eblo senprokraste ekscii pri gravaj evoluoj en la Esperanto-movado, kaj unu el la malmultaj ŝancoj de izolitaj esperantistoj aŭdi la lingvon. Kiel gravan rolon en la movado laŭ vi havis la elsendoj en pli fruaj jardekoj? Kiel laŭ vi ŝanĝiĝis tiu rolo post la falo de komunismo, post la disvastiĝo de interreto?

La ĉiutagaj Esperanto-elsendoj de Pola Radio, startintaj en 1959, funkciantaj same kiel ĉiuj aliaj profesiaj radioelsendoj, signifis revolucion rilate la ĉiutagan informitecon de la Esperanto-komunumo, rilate la lingvomedion. En ĝi oni aŭdis ne sole pri la movado, sed ankaŭ pri ĝeneralaj temoj, kiel politiko, ekonomio, scienco, kulturo, pola kaj Esperanto-literaturo. Ŝajnas al mi, ke tiu rolo ne ŝanĝiĝis kaj ne ligiĝas kun la politika reĝimo kaj orientiĝo de Pollando. Ĝis nun la Esperanto-programoj de Pola Radio senĉese rolis, kiel almenaŭ perioda rendevuejo, por mergiĝi en la ĉiutagan lingvomedion. Mi estas plene konvinkita, ke en la retepoko ĉiu novbakita/ata esperantisto almenaŭ kelkfoje aŭskultis niajn Esperanto-programojn.

Interreto evidente ŝanĝis la atingeblecon de niaj Esperanto-programoj, kiuj bonkvalite atingas jam de dekkelk jaroj la tutan mondon. Ankaŭ pli frue iam, kelkfoje, ni ricevis konfirmojn pri aŭdebleco el Japanio, Kolombio kaj Brazilo, sed ĉiam temis pri sporadaj kazoj.

Preskaŭ ĉiuj gravuloj de la Esperanto-movado en kvindek jaroj estis almenaŭ unu fojon intervjuitaj de Pola radio, ĉu ne? Ĉu konserviĝis surbendigoj de tiuj intervjuoj? Kiu nun posedas la surbendigojn kaj la rajtojn? Ĉu imageblas, ke partoj de la valoregaj sonarkivoj estos disponigitaj al nuntempaj aŭskultantoj en la reto?

Sendube al la trezoro de la Esperanto-redakcio de Pola Radio, kaj sekve Esperant-faka podkasto de Pola Radio, apartenas sondokumentoj, do intervjuoj kaj interparoloj kun gravuloj de la E-movado kaj elstaraj kreantoj de la Esperanto-komunumo. Bedaŭrinde ne ĉiuj el tiuj surbendigoj realigitaj dum la preskaŭ 52-jara historio de Pola Radio povis saviĝi. Tamen ekzistas ankoraŭ impona provizo de surbendigoj. Parto de ili troviĝas en la daŭre ciferecigata arkivo de Pola Radio. Parton – kiu ne konformis al arkivaj kriterioj - kun enorma sindediĉo ni klopodis savi en la finaj tagoj de la 2006-a jaro.

Ĉu kaj en kiaj kondiĉoj ili povus esti disponigitaj al la nunaj aŭskultantoj estas tro frue respondi. Ni scias dume sole pri ĉesigo de la produktado de novaj Esperanto-podkastoj de Pola Radio. Daŭras publikaj – pli aŭ malpli realismaj - diskutoj kaj opiniinterŝanĝoj pri tio, ĉu la nuna teamo de la Esperanto-sekcio de Pola Radio povus produkti similajn programojn ĉe sendependa servilo. Kompreneble tio ligiĝas kun la demando pri financa flanko de la entrepreno. Malgraŭ fantaziaj ideoj, ke la 25-minutan podkaston oni realigas en la daŭro de 2 horoj, mi devas diri, ke profesinivela prilaboro de varitema programo postulas plentempan laboron de almenaŭ du ĵurnalistoj.

Kial laŭ vi estis nuligita la Esperanto-redakcio? Kion vi persone sentas post via multjara laboro ĉe la redakcio nun, kiam ne plu estos Esperanto-elsendoj de Pola Radio?

La Esperanto-redakcio de Pola Radio en 2006La traŭmaton ligitan kun la nuligo de la Esperanto-redakcio de PR mi jam travivis en la 2007-a jaro. Tiam ni, polaj amaskomunikiloj kaj la aŭskultantoj, estis trankviligitaj, ke la Redakcio ne estos likvidita. Tio tre rapide evidentiĝis malvero. Nian lokon kaj pozicion en la Poreksterlanda Programo prenis la Hebrea redakcio. La Esperanto-faka podkasto de Pola Radio, en kiu kiel unusola dungita ĵurnalistino restis Gabi Kosiarska, estis transmetita en la Interretan Fakon de Pola Radio, kaj la realigado de la programoj en ĉiam pli signifa grado ricevis trajtojn de distanca laboro. Kaj tiel ĝis la lasta momento kunlaboris kun Gabi mi kaj Maciej Jaskot.

La Interreta Fako de Pola Radio neniam aparte estis interesita pri sia Esperanto-podkasto. Sed en modestaj financaj kondiĉoj la Esperanto-sekcio trankvile funkciis. Tamen post la ŝanĝo de direktoraro administranta la Informadikan Fakon de Pola Radio komenciĝis programlimigoj. La unuaj surprizis nin ĉiujn antaŭtage de la Jubilea UK en Bjalistoko, kiam estis forigitaj la semajnfinaj programoj kaj aŭdiĝis sole 5 elsendoj semajne. Pliaj limigoj venis fine de majo 2010, kiam la superuloj de Gabi, direktante ŝin al aliaj taskoj, ligitaj kun la alifarado de la portalo de Pola Radio, decidis pri nur trifoja semajna programo konsistanta sole el ripetoj. Tio estis preskaŭ vegeta stato rilate al la atendoj de la aŭskultantoj, tial postsomere 2010 ni proprariske revenigis multajn elementojn de la originala programenhavo. Tio estis ĉesigita per la decido el la 2-a de februaro 2011.

Kompreneble multaj sentoj akompanas min en la ĵusaj tagoj. La bedaŭro, ke estas ĉesigita la programo, kiu – diversforme - bone servis al Pollando kaj al la Esperanto-komunumo dum pli ol 50 jaroj. La ĝojo, ke dum pli ol 40 jaroj mi seninterrompre povis kontribui al la rekte institucia rolo de la Esperanto-Redakcio de PR por la esperantistaro. La konvinko, ke eĉ en la interreta epoko la senĉese vastiĝanta kaj juniĝanta Esperanto-komunumo, bezonante ĉiutagan lingvomedion apud skajpumado, reta babilado, trovis ĝin en la oferto de la ĵurnalista kolektivo el Varsovio.

Eĉ se ni devas premisi, ke ne plu estos Esperanto-elsendoj de Pola Radio, eblas konsideri la eblecon pri ilia daŭrigo, jam sen la ŝildo de Pola Radio. Tio ĉefe sekvas el la tujaj reagoj de la aŭskultantoj, kiuj en la forumo de Amikaro de Pola Radio en Esperanto ĉe Facebook lanĉas tiujn ideojn. Mi pretas helpi per miaj ideoj kaj spertoj.

 

Pri la fotoj:

Duopa foto:  Barbara Pietrzak intervjuas Ilona Koutny dum interlingvistika studsemajno en Poznan 2011. Foto: Ziko van Dijk CC-BY-SA

Nigra-blanka grupfoto:  Farita iam post la 1982-a jaro. Sidas en la unua vico: Andrzej Pettyn kaj Anna Henn, staras de maldekstre Gabi Brzemiński, Barbara Pietrzak, Jerzy Uśpieński, Milada Szwedo, Malgorzata Wultańska (sekretariino), Jan Klimek. Foto: Pola Radio.

Kolora grupfoto: La redakcia teamo el la lasta fazo de la malnovformula Esperanto-Redakcio en la Poreksterlanda Programo de Pola Radio, en la somero 2006: Maciek Jaskot, Gabi Kosiarska, Barbara Pietrzak, Wojtek Usakiewicz, Milada Szwedo kaj Janusz Myzik (kunlaboranto). Foto: Pola Radio.
arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-02-13 17:21
Mi devas konstati kun bedauro, ke ankau tiuj respondoj redonas nur unuflankan vidpunkton kaj suprajhe traktas konkretajn temojn.

Oni shatus ekzemple scii, kiuj estis tiui "valoregaj kaj historiaj" dokumentoj, kiuj devis esti detruitaj: chu temis pri banalajhoj au pri dokumentoj, kiuj eventuale kompromitis iujn homojn, au kiel reale laboris la cenzuristo Boleslaw Staszczak, ktp. Oni nur aludas temojn kaj afeorjn, sed timas ilin tushi kiel la diablo la konsekritan akvon.

S-ino Pietrzak perfekte regas la arton babili chirkau la kacho. Konkrete respondi al la demando de LF chu vi povus mencii iujn apartajn temojn, kiujn estis rekomendite ne tuŝi, aŭ kiujn oni devis prilumi en aparta maniero, shi tute ne kapablas. Do, jam tiu maniero praktiki jhurnalismon estas por mi suspektinda.

Oni shatus scii ekzemple kiel la diversaj politikaj tempoj en Pollando influis Polan Radion kaj la Eo-programon. Siatempe mi tro malofte auskultis la elsendojn, por nun povi diri ion pli reprezentan, char mi memoras, ke tiuj elsendoj estis sufiche tedaj kaj politike tendencaj. Chu la tiamaj redaktoroj tion entute rimarkis ? (Mi dubas) Certe ekzistis memcenzuro, kiun tiuj redaktoroj kaj parolistoj perfekte regis, por subpremi certajn temojn, pri kiuj en eksterlando oni estus volinta ekscii ion, anstatau la vetero en Pollando, ekzemple. Ekzemple la rolo de Sovetunio au problemoj en la Varsovia Pakto devis estri strikte prisilentitaj. Oni shatus scii, chu PR reagis al la Praga Printempo en 1968 au estis komentoj chirkau la kontraujuda skandalo en PL en la sama jaro (Moczar-skandalo). Chu la konceraj sonregistrajhoj de tiuj jaroj ekzistas ankorau au chu oni detruis ankau ilin ?

Sed mi jam delonge komprenis, ke la "neutralaj" esperantistoj ne interesighas pri tiaj politikaj demandoj kaj temoj kaj evitis ilin chie kie eblis, favore al propagando kaj banalaj temoj. Kaj tion oni laudas nun kiel revolucia kaj kvalite altnivela. Hahaha. Kaj chiuj kiuj tion legas, kredas ghin.

Lau mia scio Pettyn intencis verki detalan historion de la Eo-programo de PR, sed mi ne scias chu tiuj verkajhoj progresis kaj chu ili entute eldonighos iam.
esperanto
esperanto diras:
2011-02-14 18:55
En la cs. Eo-revuo STARTO de 2/1975 legeblas ekzemple:

"La Pola Radio petas respondi siajn auskultantojn jenan demandon: Kiaj pensoj venas al vi lige kun la 30a datreveno de la venko super la fashismo kaj finigho de la dua mondmilito ? La leteron oni sendu al Polskie Radio, PL-00-950 Warszawa, Box 46, Pollando en kovertoj signitaj per la devizo KONKURSO ghis la 9a de majo 75."

Do, tio estas konkreta afero, pri kiu oni shatus ekscii detalojn. Chu la materialoj ricevitaj de PR ankorau ekzistas, kaj se jes, kion la skribintoj skribis ?
chielismo
chielismo diras:
2011-02-14 02:50
Mi anoncis sur ĉina E-forumo informon pri finiĝo de PR. Ekster mia atendo reagas eĉ neniu! Ŝajne ni devas forgesi la bedaŭran finiĝon, kaj ne tro prenas nostalgion. Mi proponas ke se iu pola parolisto dezirus, li/ŝi povus labori ĉe Ĉina Radio Internacia. Kial? ĉe EPĈ jam laboras bulgara esperantistino. Ankaŭ CRI planas dungi fremdlandan oficiston. Tiel, eble la ĉina Espujo povos fari pli grandan kontribuon al E-movado.
http://esperanto.cri.cn/
pistike65
pistike65 diras:
2011-02-16 18:05
La dejhoranta orakolo de la Civito subsugestas ke Andrzej Pettyn bruligu sin antau la sidejo de Pola Radio:
http://www.esperantio.net/index.php?id=1605
Tipe konstrua propono, iom Nerona, iom Herostrata, sed je aliula kosto.

amike
István Ertl
simono
simono diras:
2011-02-16 19:38
Tre amuza propono, ke Andreo (Pettyn) bruligu sin.

Fakte la situacio estas kiel sekve. Restis laŭ mia takso ankoraŭ nur dudeko da regulaj aŭskultantoj. Neniu plu interesiĝis pri la programoj el Polujo kaj tute klare, neniu interesiĝas nun pri ties daŭrigo. Kial tio hodiaŭ estas tia kaj kiel tio dum la lasta jardeko estiĝis, nu, jen temo eble pridiskutinda. Miaopinie Andreo (Andy) plene pravas. Oni fieris. ke estis oficiala ŝtata radiofonia programo en Esperanto, sed samtempe oni nek aŭskultadis ĝin, nek iel ajn subtenis ĝin.

La nuna situacio estis jam de jaroj antaŭvidebla. Sed la movadestroj entreprenis nenion. Oni estus devinta nepre savi la programon, malgraŭ la mizera aŭskultantara nombro - ne pro la enhavo, ne pro la prestiĝo, sed pro la modela prononco de la redaktistoj - ĉiuj profesiaj E-parolistoj. Sen tiaj modeloj, ne plu estos eble por progresintoj perfektigi siajn prononcon kaj vortostokon.

Tamen ni estu honestaj. La programo estis jam delonge per si mem morta. La estraro de Pola Radio simple decidis nun finfine - por iuj eble iomete subite - enterigi la kadavron.
esperanto
esperanto diras:
2011-02-17 17:19
Ne temas pri tio, chu ili bele prononcis au ne au chu ili faris interesajn elsendojn au ne (en ambau kazoj mia pritakso estus negativa, sed tio estas alia temo).
Ankau tute ne gravas, chu auskultis 20, 200 au 2000. Chio tio ne plu interesas radiostaciojn.

Kion lau via opinio la "movadestroj" entreprenu ? Kaj kiuj movadestroj ? Chu Dasgupta ? Chu Claude Nourmont-Moon ? Chu Tonkin nome de ESF ? Chu Osmo Buller ? Chu Miyoshi kun siaj stultaj reklamoj, per kiuj li bedaurinde simple forjhetas sian monon ? Chu sendi monon al Varsovio, chu fari oficialan proteston pri la chesigo au peton daurigi la Eo-elsendojn, chu krei alternativan-paralelan-konkurencan radioservon ?
Chio tio estas naivaj imagoj. La problemo estas, ke tiuj movadestroj NENION faras, krom vojaghi-turismi, estrarkunsidi kaj de tempo skribi iun dubindan artikolon.

Kaj Dasgupta kaj Nourmont-Moon kaj Tonkin kaj Buller tute ne rilatas al Pola Radio, nek al Pollando, kaj krom tio ili okupighas pri tute aliaj aferoj, kiuj estas lau ili pli gravaj au interesaj, ekzemple kontaktoj kun Soros (jas kial ne). Ili vershajne ech ne sendus protestantan leteron al PR nek bruligus sin antau la konstruajho de PR, char ili scias, ke tio havus neniun sencon kaj ne revivigius la Eo-programon. La epoko de Eo-elsendoj finighis a) teknike per la fino de la kurtonda epoko, b) politike per la fino de la Frida Milito. Teknike Eo furoras nun chefe en interreto - sed politike multaj landoj ne povas partopreni kiel Chinio, Irano kaj aliaj diktaturoj, en kiuj ekzistas severa cenzuro, sistema subpremado de la homaj rajtoj kaj persekutado de aliopininantoj. Mi mem en mia vivo korespondis ghis nun nur kun 1 vera chino, ku laboras en universitato kaj estas informadikisto. Pri politikaj aferoj regas en nia korespondado absoluta silento, do char la korespondado estas limigita, ni koncentras nian kontakton al intershangho de dokumentoj kaj afablaj vortoj. Do, mi miras, ke chinaj es'erantistoj ne amase deziras korespondi kun europaj e-istoj - nu tia korespondado ja eble okazas, sed sur aliaj kampoj.

Por ke Esperanto eniru (shtatajn - kaj tion e-istoj ja celas) radio- kaj TV-kanalojn, necessus tute aliaj ekzistokondichoj por Esperanto. Shajnas, ke pri privataj alternativoj e-istoj ne tro interesighas. Iuj ja faras ion ajn, sed chefe amatorece.

Por la "ekstera mondo" Esperanto praktike ne ekzistas, kaj en tiu cirkonstanco kushas la plej kerna problemo de Esperanto.

limako
limako diras:
2011-02-17 21:05
Pri kelkaj el viaj polemikaĵoj, mi povus disputi, sed pri via fina konkludo, mi plene konsentas: estas kvazaŭ Esperanto ne ekzistas en la ekstera mondo kaj ĝuste tio estas la kerna problemo. Kiam mi partoprenis AIS sesio, okazis festo ĉe la komenco al kiu estis invititaj kelkaj homoj el la urbodomo. Por mi la okazaĵo estis mirinda: venis homoj el multaj landoj kaj, mirakle al mi, ni plene povis interkompreniĝi. En tiu momento, mi vidis la vizaĝon de unu el la lokaj gastoj kaj konstatis ke li tute ne vidis la saman aferon kiel mi. Li nur povis vidi fremdulojn kiuj parolas fremdan lingvon: oscediga. Jen staras la demando: Kiel ni povas montri kia estas Esperanto al la ekstera mondo?

Mi fakte trovis sufiĉe trafan manieron por fari tion: Mi afiŝas ĉe Twitter kaj Facebook plimalpli ĉiam ambaŭlingve (t.e. kaj en la angla kaj Esperante). Foje, mi diras la saman aferon sed plej ofte malsamajn aferojn kiuj komentas unu pri la alia. Tiel, oni kiu komprenas ambaũ povas subkompreni ion trafan aŭ amuzan. Kaj tiuj kiuj ne komprenas Esperanton povas vidi ke miaj Esperantaj amikoj komprenas kaj komentas: tiel ili vidas ke Esperanto ne estas afero nur sola aŭ kulta, sed interesa kaj amuza flanko de mia vivo kiu ligas min al komunumo. Mi bedaŭras ke pli da samideanoj ne faras tion.
simono
simono diras:
2011-02-17 21:21
Kara Andreo, mi petas vin tre afable pli atente legi antaŭ ol komenti ion, kion mi skribis.

Ke la epoko de mallongonda radiofonio jam pasis, kaj specife por Esperanto jaege jam pasis, ne estas disputeble. Ĝuste tion mi jam diris. Tamen la radiofonia E-programo de Pola Radio jam delonge ne plu estis radiofonia, ĝi estis podkasta, do Interreta.

Pri la kvalito de la prononco - kaj mi subtenas la programon nur por la prononco - mi menciu, ke ĝi estas ĉe Barbara preskaŭ perfekta, ĉe Gabi kaj Maĉek iomete Poleca. Ĉiuj tri ne atingas la prononconivelon de Andreo (Pettyn). Sed jen nur mia tute persona opinio.

La kvanto da helpo por daŭrigi la produktadon de iuspeca programo kun la ĝisnunaj profesiaj parolistoj estas vere minimuma. Ŝajnas ke oni havas komputilojn, mp3-registrilojn, retaliron, ktp. Ĉi-momente mankas nur retejo (plenumanta kelkajn simplajn postulojn) por afiŝi la rezulton. Aldone estas necesa eble eteta buĝeto. Konto ĉe UEA jam ekzistas.

La rolo de iuj movadestroj estus nur organizi modestan monkolekton.

Refoje, mi tute ne parolas pri radiofoniaj dissendoj aŭ TV-kanaloj. Temas pri podkastoj. Se vi ne scias, kio estas podkasto, mi petas vin informiĝi pri la temo.

Kaj lastvice, se iuj inter ni celas sukcesi penetri en la programojn de tutnaciaj radi- kaj televid-stacioj en la hodiaŭa tre komercema epoko kaj fronte al la fakte nula prestiĝrango de Esperanto - ili estas - klare dirate - plene frenezaj kaj apartenas sendube al nia aminda strangula frakcio.
esperanto
esperanto diras:
2011-02-17 23:04
Vi bone komencis vian antauan komenton, sed poste vi refalis en antautempajn argumentojn.

Mi auskultis pli ofte la podkastajn elsendojn de la Eo-redakcio de PR kaj devis konstati, ke ilia stilo ghenerale ne multe diferencis de la stilo de la kurtondaj elsendoj. Do, mi perdis la intereson.

La dua punkto estas , ke estas naive kredi, ke pere de kolektado de "modesta monkolekto" far "movadestroj" oni povus solvi la problemon.

Oni ne devas esti freneza kaj aparteni al la strangula frakcio por proponi radioelsendojn en Eo au en ajna lingvo. Ekzemple en la berna loka radio jam de jaroj bulgara jhurnalistino, kiu tute ne estas freneza nek stranga, faras elsendojn en la bulgara lingvo - tio estas jam neniu sensacio, sed apartenas al la firma programo de tiu radiostacio. La kondicho estas, ke shi faras tion sen honorario. Do, ankau tiu senpaga modelo povus esti modelo por Eo. Bone, en Berno vivas pli da bulgaroj ol esperantistoj... Mi jam pensis pri imito de la bulgara ekzemplo por Eo, sed finfine mi rezignis. Kiel dirite, mankas publiko. En Berno vivas tri-kvar e-istoj, precipe oldaj - ili certe ne auskultus tiujn Eo-elsendojn. Do, loka solvo ne taugas kaj la Eo-"elsendoj" devas esti en interreto por internacia publiko.
esperanto
esperanto diras:
2011-02-17 23:35
Cetere en orienta Europo ne nur Esperanto degeneras, sed ankau la iam ege populara cigana muziko/kulturo:
http://www.drs.ch/[…]/2646.sh10168775.html
simono
simono diras:
2011-02-18 13:12
Kara Andreo - unue legi, nur poste skribi. Jen tio, kion mi skribis: "Kaj lastvice, se iuj inter ni celas sukcesi penetri en la programojn de tutnaciaj radi- kaj televid-stacioj en la hodiaŭa tre komercema epoko kaj fronte al la fakte nula prestiĝrango de Esperanto ..."

Mi unue tute ne parolis pri "lokaj" sendiloj, sed pri "tutnaciaj", due mi tute ne parolis pri "la Bulgara" kaj ĝia prestiĝo, mi parolis pri "Esperanto" kaj ties prestiĝo.

Iom post iom mi emas envicigi vin mem en la afablan strangulan frakcion. Vi evidente bone kapablas pri skribado, sed plene malkapablas pri legado. Vere stranga kombino de dotoj. :)

Aŭ vi ŝajnigas vian ĉiaman pravadon per tio, ke vi rebatas malpravajn argumentojn neniam ajn voĉitajn - la tipa fia misargumentado de iu kaj iu ne malpli fia politikisto. Sed tion mi vere ne povus imagi pri vi. :)
esperanto
esperanto diras:
2011-02-18 16:13
Vidu, kara strangulo, mi konsilas al vi legi miajn multnombrajn verkajhojn en Esperanto, kiujn mi publikigis en la lastaj 30 jaroj, kaj poste jughu, chu mi estas stranga, misargumentema, malkapabla au fia - kaj entute prava au ne.

Shajnas, ke ni diskutas unu preter la alia.
simono
simono diras:
2011-02-18 18:02
Tute ne plu helpas nun mordeti ĉiudirekte kiel malgranda entimiĝinta hundido perdinta sian hundopatrinon antaŭ mi hundego.

Vi kontraŭargumentis argumenton, kiun mi ne prezentis. Vi simple ne akurate legis mian afiŝon. Eble vi jam publikigis multon, eble nur stultaĵojn. Eble vi jam nun estas pasinta vian personan apogeon, eble ne. Honeste, mi tute ne scias tion. Sed unu afero estas tre klara. Se temas pri mi, mi diru al vi, ke mi certe kapablas kaj legi, kaj skribi. Vi evidente havas problemon ĉe la legada flanko.

Kaj eĉ se mi nun laŭ via konsilo nepre legu ĉiujn viajn verkojn, kiel ajn tio helpos al vi estonte pli bone legi?

Verdire, tia duondotiteco estas laŭ mia opinio vere iomete stranga - fakte jen psiĥa unikaĵo - kaj mi supozas, ke la plejmulto taksus tion tia.

Sed ho ve, ho ve! Je dudek dronintaj didoj, mi vere ne volas enkaĝigi vin nun tuj kun la plejmulto, do ne ofendiĝu. Via specialeco nepre restu netuŝita. Vi restu kun via kaĝo por vi tute sola.
esperanto
esperanto diras:
2011-02-18 23:29
Bedaurinde mi devas konsideri ankau vin totala kreteno.
Cetere kiu vi estas ?
pistike65
pistike65 diras:
2011-02-19 08:20
Chu Libera Folio ne povus malfermi apartan angulon por totalaj kretenoj?
Tiam estus pli facile selekti kion legi.

amike
Istvan Ertl
simono
simono diras:
2011-02-19 14:40
Kiu tion scias? Eble la nova kretenuja sekcio rekte furorus. Kun Andy en unu angulo kaj mi en la alia. Eble oni povus trovi eĉ kelkajn pliajn kandidatojn por popoligi ĝin. :)
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2011-02-19 15:12
Atendante la fondiĝon de la Tutmonda Asocio de Esperantlingvaj Kretenoj, ĉu iu membro de la brida popolo povus esperantigi ĉi tiun filmeton? http://www.youtube.com/watch?v=jNBNqUdqm1E
simono
simono diras:
2011-02-19 15:31
Belege! Kaj jen la fama morta papago, "morta" relatas bone al la praa temo tie ĉi:
http://www.youtube.com/watc[…]E&NR=1&feature=fvwp
simono
simono diras:
2011-02-19 10:59
Mi estas tiu, kiu senpene sukcesis pri tio, ke iu, kiu ĉi-forume senĉese publike masturbas, nun publike ne malpli memame elmontras al ni la limojn de sia propra inteligenteco.

Sed fakte, tiu ĉi tre simpla operaco apenaŭ valoris la Pejnon. Verdire, problemeto ne eĉ tripipa.

Dompte via, Simono
esperanto
esperanto diras:
2011-02-16 21:37
La koncerna persono kiu tion sugestis, eble unue instruu kiel ekzemplon kiel oni tion praktike faras, sur la teraso de KCE, la venontan 1an de augusto, kiam chie en Svislando brulas la "Höhenfeuer".
dennis
dennis diras:
2011-02-20 12:17

Inter la dirajhoj de Barbara Pietrzak kaj la sekvaj komentoj de Esperantistoj, oni povas vidi semojn por venonta strategio de Esperanto en radio. Andreas Kuenzli, Chielismo el Chinio, Pejno Simono kaj Steven Brewer sufiche bone komprenas, lau mi, kial la tradicia modelo de Pola Radio ne sukcesos en eventuale novstarigita strategio kaj por ili kaj por ghenerala strategio de radio. Bezonatas repensi nian strategion.

Kuenzli trafe parolas pri modifighantaj chirkau-cirkonstancoj kiuj ne permesos al la tradicia modelo sukcesi: la politikaj shanghoj de la 80-aj kaj 90-aj jaroj, kaj la teknikaj, interretaj shanghoj de la lasta jardeko. Pejno Simono nomis la situacion “enterigi la kadavron.”

Simono klare vidas la nuntempan situacion kiam li diras, ke per eteta bugheto eblas starigi novan radio-programon. Tion ni jam vidas en Esperantujo kun Radio Verda. La pluaj komentoj de Simono tiurilate estus bonvenaj.

La ekzemplo donita de Kuenzli pri la Bulgarino en la urbo Berne en Svisio estas pensiga. Iu homo kiu parolas tre minoritatan lingvon sukcese aperigis radio-elsendon, dum jaroj, en la germana-parolanta parto de tiu lando. Estas miloj da radio-stacioj tutmonde, certe trovighas inter ili dekoj kiuj permesos al Esperantistoj starigi programon tie. Tiu ideo meritas pluan diskutadon.

En komentoj pri alia artikolo, Harry Laine el Finnlando substrekas la valoron konservi la antauajn radio-elsendojn de Pola Radio. Mi pensas, ke tia publika kolekto sur interreto ege interesos al multege da Esperantistoj: al Kuenzli pri la historia, politika rilato de Esperanto kaj la landoj de la Varsovia Pakto; al Simono inter alie pro la modela prononcado; al Movadistoj kiuj bezonas la komentojn de elstaraj Esperantistoj; al lernantoj kiuj chiam devas praktiki sian auskultadon.

Pri miaj personaj ideoj rilate la temon Radio kaj Strategio, mi pensas lau la sekva skemo:

Unue, la pasinteco estas la pasinteco. Antau chio, ni pensu pri tio, kion ni povos fari nun kaj morgau por pli efike, je malalta kosto, antauenigi Esperanton per radio-elsendoj, speciale podkastaj..

Due, ke estighu subprojekto por konservi chiajn radio-arkivojn, ciferecigitajn, de Esperantio. Kelkaj projektoj meritus subvenciojn, ekzemple, tiu de Pola Radio kaj tiu de Claude Gacond.

Trie, ke ni evitu la ekstarigon kaj la postan forgesadon de elstaraj retpagharoj pri radio-elsendoj. En la lastaj du semajnoj mi vane retumadis provante trovi la antauan listigon de Radio-Arkivo!!! (chu mi eraras pri la nomo?). Se tiu retejo vere malaperis, tio estas, lau mi, grava strategia eraro.

Kvare, la restarigo de stabila retpagharo pri Esperanto kaj radio bezonas la atenton de niaj movadestroj che la plej altaj niveloj: che la Estraro, che la Centra Oficeo de UEA. Ghi bezonas kunligon kun sondokumentejo kaj kun movada biblioteko. Ke chio chi estu prioritata.

Parenteze, mi ofte komentis en la paghoj de UEA-Membroj pri la bezono starigi virtualan BIBLIOTEKON, estratan de PROFESIA, au de pasia, amatora BIBLIOTEKISTO. Mi ech pensas, ke estus bone, ke bibliotekejestro estu ano de la Estraro de UEA, char ni Esperantistoj nun dronas en amaso da informoj kaj nur profesiulo povas aranghi la dokumentojn kiujn aliaj profesiuloj bezonas por analizi, pensi kaj decidi.

Kvine, ne sufichas la nura starigo de retejo kun antauaj kaj nuntempaj radio-elsendoj. Ni bezonas komenci serchi kaj trovi homojn kun bonaj, profesiaj vochoj. La kvalito de ies vocho estas grava en profesia radio. Se Esperanto uzas neprofesiajn vochojn en radio, ni havos neprofesiajn rezultojn en radio-lando.

Sese, ke ni kunligu la strategion pri radio kun aliaj strategioj. Ne havas sencon starigi sendependajn strategiojn. Chiuj strategioj kaj taktikoj devas bone kaj kohere hejmighi en la strukturo INFORMADO, INSTRUADO kaj AGADO. Chiuj strategioj je internacia nivelo devas helpi al tiuj de naciaj kaj lokaj niveloj sukcesi.

Mi scias, ke tiuj ses punktoj certe ne bone kongruas kun nia nuntempa strategio, kaj ke ili estas plibonigendaj. Tamen, chiam valoras pripensi pri kiaj strategioj estos sukcesaj. La ghusta strategio dependas chefe de la homoj kiuj devas plenumi ghin. Tiuj homoj decidos. Pola Radio havis sian rolon, kaj sukcese plenumos ghin en la antauaj cirkonstancoj. Tiaj cirkonstancoj neniam revenos. Ni bezonas repensi nian strategion de radio.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
simono
simono diras:
2011-02-20 14:04
Intertempe ni sukcesis starigi stokejon ĉe http://retradio.posterous.com kaj ligi al APRE. Temas poe pri "Pola Retradio en Esperanto" ĉe Posteruso, kaj "Amikaro de Pola Retradio en Esperanto" ĉe Fejsbuko. La teĥnikaĵoj estas tiel ĉiuj solvitaj, ĉio senkoste. Mankas "nur" iuspeca financado de la skipo en Polujo.
aldone
aldone diras:
2011-02-21 11:03
Mi kore dankas al Simono pro la atentigo pri Posteruso. Mi jam estis serĉanta novan stokejon por miaj novaj kaj malnovaj sondosieroj. Mi disponas pri centoj da sondosieroj kiujn mi produktis inter 1998 kaj 2005 registrante elsendojn de Pola Radio. Parto el tiuj sondosieroj ankoraŭ estas elŝutebla en mia retpaĝaro http://aldone.de/retradio . Laŭbezone nun eblus alŝuti malnovajn elsendojn de Pola Radio al Posteruso.

Aliflanke mi povos jen kaj jen produkti novajn sondosierojn kaj publikigi ilin en Posteruso. Mi jam alŝutis intervjuon kun Eddi van den Bosch pri Pasporta Servo por testi la funkciadon. Vi povas trovi tiun registraĵon sub http://peranto.posterous.com
Mi ĝojos pri viaj komentoj kaj proponoj.



aldone
aldone diras:
2011-02-21 18:57
Por povi prezenti ekzemplon de bela voĉo kaj bela prononco en Esperanto mi konvertis malnovan sondosieron de Real Audio al MP3 el la jaro 2004.

Por aŭskulti ĝin iru al
http://peranto.posterous.com
aldone
aldone diras:
2011-03-01 12:56
Mi hieraŭ kun ĝojo konstatis ke en la "Pola Retradio en Esperanto" troviĝas nova programero kiu evidente estis produktita sub la novaj kondiĉoj. Mi esperas ke eblos daŭrigi la produktadon por havi ĉiusemajne novan programon.

Ankaŭ mi estis aktiva kaj refaris mian retpaĝon pri la "Esperanta Retradio" kaj mi produktis novajn programojn. Tion mi faras des pli volonte ĉar mi povas vidi kiom da homoj elvokas la unuopajn sondosierojn kaj mi povas konstati ke la nombro estas sufiĉe granda.

Por aŭskulti la programojn iru al:
http://aldone.de/peranto
resp. http://peranto.posterous.com

Viajn komentojn kaj sugestojn bv. sendi al
aldone(ĉe)aon.at
limako
limako diras:
2011-02-20 19:05
Mi dum jaroj provas konvinki ke ni bezonas malpli da retpaĝaroj kiun ni subtenas pli bone. Mi atentigis antaŭ kelkaj monatoj ke la ulo kiu prizorgas, inter aliaj, la retpaĝaro Gazetejo ne plu povos prizorgi ĝin. Mi kontaktis la ulo kiu prizorgis RadioAktiva antaŭ ol ĝi simple formortis kaj serĉis iun, kiu povis prizorĝi ĝin sen sukceso.

Alia problemo estas kiam ni uzas propre-verkitajn sistemojn anstataŭ ol uzi ĉeffluajn sistemojn (kiel Drupal) por provizi retpaĝarojn.

Laŭ mi, la plej sukcesa strategio estus konstrui unu ege bona, ege bela, ege altkvalita retpaĝaro kiu aperus ĉe esperanto.org, esperanto.com, kaj esperanto.net, esperanto.info (kaj eble la aliajn). Mi provis kunordigi diskuton inter tiuj, kiuj regas la diversajn nomojn sen sukceso. Kaj tiu retpaĝaro estu profesie subtenita kaj provizu la funkciojn kiujn la komunumo bezonas: ĝi estu Monda Kalendaro kaj Gazetejo kaj RadioArkivo ktp. Sed unu sistemo kiun ni povas certigi ke ni havas la rimedojn por daŭre subteni ĝin.
madridano
madridano diras:
2011-02-21 21:23
Jen respondo de Polskie Radio al Neil Blonstein, reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj (el forumo "Reago"):

Dear Sir,

On behalf of the Chairman of Polish Radio I would like to thank you for your letter. I agree with your opinion on the role and significance of Esperanto language.
At the same time, I would like to point out that Polish Radio ended broadcasting the Esperanto programme more than four years ago, in December 2006.
Since then we have been maintaining a modest online website. Currently, due to budget restrictions we are unable to continue updating a website that only 0,08% of our users are able to use.

Yours sincerely,

Andrzej Mietkowski
dyrektor, redaktor naczelny - portal polskieradio.pl
editor-in-chief - polskieradio.pl
Polskie Radio SA, Niepodległości 77/85, 00-977 Warszawa
t. +4822 645 39 32 | k. +48 508 011 329 | e. andrzej.mietkowski@polskieradio.pl
simono
simono diras:
2011-03-08 10:52
Estas raportinde, ke teĥnike la nova publikiga bazo "Pola Retradio en
Esperanto": http://retradio.posterous.com , per kiu eblas daŭrigi la
elsendojn, estas jam delonge preta kaj plene funkcipova. Lasta teĥnika
problemo rilate sonkvaliton klariĝis. Mi aldone atentigu, ke mi disponigis
sufiĉe grandan bibliotekon de bone uzebla senkopirajta muziko por la
ornamado de la daŭrigota programo. Aldone Saliĥ inkludis butonon por Paypal
sur la paĝo de Retradio por ebligi facilan financan subtenon. Kio nun okazos
aŭ ne okzazos dependas sole de la ĝisnunaj farintoj en Varsovio.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-13 14:26
Mi konstatas kun granda frustracio, ke nek en la retujo de UEA, nek en Libera Folio, nek en la retujo de la Civito aperis iu ajn signo de esprimo au kompato vide al la giganta kaj neimagebla katastrofo en Japanio, dum senlimaj idiotaj diskutoj estas gvidataj de tiuj samaj esperantistoj, kiuj lau mi hontu ghis la fino de la ekzisto de la mondo.

Ankau tiu chi kazo montras, ke esperantistoj estas totale malkapablaj percepti kio okazas en la "ekstera mondo" kaj anstatau tio limighas al fusha kaj komplete kretena maniero de propagando de Esperanto, al kiu mankas ajna realismo kaj rilato al la mondaj aferoj.

Persone mi opinias, ke la Esperanto-movado definitive perdis chiun ajn moralan rajton komenti mondajn aferojn kaj konsideri sin pli supera.

Supozeble en tiuj Eo-medioj oni kredas, ke tertremoj, tsunamoj kaj akcidentoj en atomcentraloj ne koncernas Esperanton kaj la Eo-movadon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-03-13 14:42
La dissendolistoj aktuale estas sufiĉe plenaj de kompatesprimoj al Japanio. Samloke unu-du Japanaj Esperantistoj raportas pri la katastrofo (por tiuj kiuj ne satiĝis de la raportado en nacilingvaj komunikiloj).

Kiuokaze, laŭ vi, la Esperantomovado iam gajnis ian "moralan rajton konsideri sin pli supera"? (Super kiuj aŭ kio, cetere?)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-03-13 17:11
Andreo cxi foje tute pravas. Ne temas pri privataj kompatmesagxoj, sed pri mesagxo de niaj "gvidorganoj"!
Se oni volas estis serioze traktata, oni devas ankaux dvidi sin kiel serioza organo kaj ne pensi pri sia segxo, cxu venonta salajro.Ecx se iu akceptas honoran gvidrolon devus estis konscia, cxe li vere gxi povos plenumi.

Pensu malrapide, sed serioze pri novaj elektoj!
esperanto
esperanto diras:
2011-03-13 18:10
Ghuste. Mi ne parolis pri privataj dissendolistoj, kiuj ne estas publikaj kaj videblaj, sed pri "oficialaj" platformoj de Eo-organizajhoj, kiuj konsideras sin monde gravaj kaj savaj kaj de kiuj oni atendus iun reagon.
Estas tute klare kaj nemiskompreneble kion mi celis diri.

Au oni reagas kaj raportas senprokraste. au neniam. Se oni malfruighas, oni ne estas serioze konsiderata.

Supozeble La Civito ankorau sekvigos iun absurdan komunikon por raumisme interpreti la eventojn.

Skribu fakan artikolon pri tertremoj, cunamoj au japanaj atomcentraloj kaj Esperanto havos shancon esti serioze konsiderata de la faka mondo. Alikaze ne.

Same pri la evoluo en la araba mondo, kiu estas grava demando de paco kaj milito.

Kaj same pri dekoj kaj centoj da aliaj kazoj kaj temoj.
pistike65
pistike65 diras:
2011-03-13 18:16
Andy, la Civito absurdas rekordrapide: Giorgio Silfer, chi-foje propranome, jam proponas siajn ideojn, kiuj startas che la tertremo kaj fin-sakstratas che... Vi divenis:
"Evidente tio eblas nur se, laŭ raŭmismo, oni perceptas esperanton kulturlingvo kaj identigilo, kaj ne nur komunikilo, kiel faras la tradicia finvenkismo."
http://www.esperantio.net/index.php?id=1633
Chi homo kapablas je nenia empatio. Dek mil mortintoj pensigas lin nur, chiam denove, pri siaj obsedoj kaj marotoj.
amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-03-13 18:33
Pli malpli la saman sensencajhon la Senato de la EC, konsiderante sin avangardo de la homaro, predikas ankau al la kompatindaj (chu senalfabetaj, surdaj kaj blindaj ?) afrikanoj en Burundio (au Burundo, lau PIV).
Sed Carlevaro pravis, kiam li skribis en 1993 en Literatura Foiro (n-ro 142), ke esperantistoj apartenas al la tipoj de frenezuloj, psikopatoj kaj ksenoglotuloj. Rigardante sin mem en la spegulo kiel e-isto oni povas regule kaj abunde utiligi tiun citajhon. Chi tiun citajhon utiligis ech la kompatinda Civito-viktimo A. Goncxarovo (ne Gorbacxovo) en sia plej nova majstroverko pri Esperanto-identeco (2010) por pravigi la raumismon.
Mendu ghin sub http://katalogo.uea.org/kat[…]u=Trovu+en+la+reta+katalogo
Recenzo(j?) sekvos.

En la dissendolisto
http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/messages/6259
estas nenio pri Japanio. Ekzemple s-ino Grosjean, la chefa (neoficiala) fakulo de UEA pri Japanio, ja povus au povintus ion mesaghi. En tiu disendolisto kutime aperas tiom da embarasaj litanioj de reciprokaj flatoj kaj laudoj. Kial chifoje ne sekvu litanio de shokigho, bedauro kaj kompato, eble helpesprimo, sed en honesta, ne hipokrita formo kaj tono kiel kutime ?
mbavant
mbavant diras:
2011-03-13 19:38
Vi skribis tion la 13an kaj mi legis mesaĝon de Probal en la koncerna listo kun dato de la 11a:

http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6316

esperanto
esperanto diras:
2011-03-13 19:55
Bone, mi ghojas. Ial mi ne vidis tiun mesaghon en la arbaro de mesaghoj kaj reprenas parton de mia riprocho, kun granda laudo al Dashgupta kiu per tiu pasho ricevis multajn pluspunktojn. Sed kial ne meti tiun mesaghon sur publike pli efikajn portalojn kiel uea.org kaj Libera Folio? Tiel ili restas en la shranko kaj estas legataj nur de malmultaj personoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-14 00:54
Esperanto havos sencon nur se, ekzemple, por fari ligon al la plej aktuala evoluo:
- La Internacia Semajno de Amikeco, pri kiu UEA metis apartan komunikon, estos ligita kun KONKRETA SOLIDARECO kun la japana popolo, sed ankau kun la novzelanda, haitia, libia, kiam tiuj popoloj estis minacataj.
- Esperanto-medioj komencos vaste diskuti pri tiuj problemoj kaj kiam oni komencos verki fakajn artikolojn, kiuj estas serioze konsiderataj de la faka kaj scienca mondo.

Char tiam en ambau kazoj oni konkrete aplikus servojn de Esperanto. Sed en ambau kazoj mi vidas praktike NENION.

Sen tiuj konkretaj efektivigoj Esperanto restos nur teoriajho, fanfaronajho au blufo kaj morta afero, kaj Internacia Semajno de Amikeco restas farso kaj la alvoko je nova pensmaniero de Silfero intelekta fikcio, la retorika batalo kontrau la angla au franca lingvo, kiel ghin praktikas certaj e-istoj, idiotajho.

Iam en la 60aj jaroj, oni, precipe la komunistoj en la orienta bloko, montris solidarecon kun Vjetnamio, kiu estis agresita de Usono. Chi tiu propagando estis malhonesta kampanjo, por ke la komunistoj povu okupi Vjetnamion kaj plimalpi fari la samajn krimojn, vershajne ech pli, ol la usonanoj. Bedaurinde e-istoj estis trompitaj de tiu komunista propagando. Sed kompreneble la Eo-revuo PACO parolis nur pri la krimoj de Usono, sed ne de la komunsitoj. Pro tio tiaj periodajhoj povas esti konsiderataj kiel komplete diskredititaj. La pruvo por tiu aserto ja estas, ke ili nuntempe ne plu aperas, sed malaperis, prave, kiel armiloj de la komunisma propagando.

Nuntempe funkcias nenia politika kaj ideologia propagando plu, kaj la homoj en Japanio, Novzelando, Haitio, Libio ktp. ktp. batalas por sia pura pluvivado.

Se la Eo-movado daure apogas homajn rajtojn, ghi devas pripensi, lau kiu maniero au metodo oni apogu tiujn homajn rajtojn, por esti kredinda, au chu oni limighu pri lipaj konfesoj, pri kiuj la homaro fajfas.

Jen mediton pri tiaj substancaj konsideroj mi atendus de organizajho kiel UEA au de intelektulo kiel Silfero. Chio alia estas vana afero kaj perdita tempo.


esperanto
esperanto diras:
2011-03-13 18:56
Cetere char lau mia (tute senobseda, sed eble pragmata) opinio Eo fiaskis (depende de la difino) kiel kulturlingvo (depende de la difino), ghi havus en tiu elekto do nur shancon funkcii kiel komunikilo (depende de la difino). En tiu senco, la finvenkismo (depende de la difino), perceptata de Silfero, havus ech pli da shanco venki.
esperanto
esperanto diras:
2011-03-13 19:28
Se en iu naturkatastrofo pereus 10 au 100 MIL au unu miliono da ESPERANTISTOJ, kiel reagus la Civito au UEA (t.e. Dashgupta, Nourmont, Pietrzak, Wandel, Gutierrez, Keller, Silfer) ?
Oni pensu foje ankau pri tiuspeca demando kaj imagu la eblan respondon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-03-14 12:09
Estus sufiĉe heroa atingo se montriĝus ke estas tiom da Esperantistoj en la mondo, ke dekmilo el ili povos perei en la sama katastrofo. Eĉ la jubilea UK de 1987 kolektis nur sep mil.

La problemo tutsimple estas ke la temo lingvo estas malgrava. Se oni provas ligi ĝin al io grava, la rezulto estas tiu ekzempligita de Silfer. Se ne-Esperantisto provas preni lingvon serioze, la rezulto estas tiu ekzempligita de Stalin.
aldone
aldone diras:
2011-03-15 09:52
En la Esperanta Retradio aŭskulteblas du novaj sondokumentoj:
Hieraŭ aldoniĝis artikolo pri helpo el eksterlando kaj hodiaŭ mi aldonis
artikolon pri bazlernejo por turkdevenaj infanoj en germana urbo Freiburg
sub la titolo "Integriĝo je alta nivelo".

Mi intencas laŭeble ĉiutage produkti sonaĵon por oferti al la komunumo de
E-parolantoj materialon por ĉiutage aŭskulti ion en Esperanto. Laŭ la
principo "Konkurenco vigligas la negocojn" mi bonvenigas la aktivadon de
Saliĥ Zakirov kun siaj "Voĉoj el Japanio" kaj de Simono Pejno kaj Barbara
Pietrzak pri la "Pola Retradio en Esperanto".

Ju pli da voĉoj estas aŭdeblaj, des pli Esperanto povas kreski. Kaj ne povas
esti tro da voĉoj. La merkato funkcias ankaŭ en la interreto. Estas loko por
pluraj produktantoj kaj kunlaboro kun aliaj okazas tute libervole por atingi
siajn celojn plej bone.

Mi fondis la Esperantan Retradion jam en la jaro 1998 kaj nun post la fino
de la elsendoj de Pola Radio en Esperanto decidis repreni mian aktivadon.
Nun kiel preskaŭ-pensiulo mi havas sufiĉe da tempo por produkti programojn
kaj mi faras tion kun granda ĝojo. Se vi aŭskultas miajn programojn, vi
certe rimarkos tion.

Do mi rekomendas al vi viziti mian retpaĝon sub
http://aldone.de/retradio
kaj elekti unu aŭ plurajn sondokumentojn por aŭskulti ilin.

Agrablan aŭskultadon deziras
Anton Oberndorfer