SAT perdis sian prezidanton
Jakvo Schram membris en Sennacieca Asocio Tutmonda ekde la jaro 1993, kaj dum preskaŭ du jardekoj aktive partoprenis en la vivo de la asocio. Li interalie redaktis la revuon de la Liberecana frakcio de SAT kaj dum tri jaroj estis sekretario de la ĝenerala konsilantaro de la asocio. Aldone li dum pluraj jaroj redaktis Sennaciecan Revuon kaj Sennaciulon.
Prezidanto de la plej alta organo de SAT, la plenum-komitato, li estis dum naŭ jaroj.
- Evidente kiam oni faras tiom da laboro oni ankaŭ faras erarojn. Mi estas nur homo, simpla laboristo kiu tutan vivon prilaboris diamantojn, li rakontas al Libera Folio.
La demisio de Jakvo Schram iĝis publike konata en la unua semajno de decembro, sed jam pli frue dum jaro akriĝis la konfliktoj inter la ĉefaj aktivuloj.
- Ek de komenco de la jaro 2011 mi estas malsana. Suferas pri ege ĝena tinito, altega kolesterolo kaj altega sangopremo. Tio kaŭzis ke mi malpi facile povis akcepti la kutimajn kritikojn, kiujn aktivulo devas gluti.
Unue Jakvo Schram decidis fordoni sian taskon kiel ĉefredaktoro de la revuo Sennaciulo, kaj poste ankaŭ demisii kiel prezidanto.
- Mi komprenis ke sitelo de kritikoj estis plenplena post 11 jaroj de granda aktiveco en SAT, kaj decidis ke post 9 jaroj kiel prezidanto estis tempo transdoni la torĉon al sana persono kiu pli bone ol mi povas akcepti la kritikojn.
Post tiu decido li dum novembro feriis en Sudafriko, kaj por ŝpari retajn kostojn provizore malaliĝis el diskutforumoj, interalie tiu de SAT. Reveninte li realiĝis al la forumo, kiun li mem kreis antaŭ pli ol dek jaroj, sed ial mesaĝoj kiujn li afiŝis ne plusendiĝis.
- Por danki kaj adiaŭi la membrojn de SAT, kiuj dum multaj jaroj akceptis min kiel prezidanton, ĉefredaktanton, enpaĝigiston kaj peranton, mi sendis mesaĝon al la diskutlisto de la asocio.
Post iom da tempo li komprenis, ke li nun estas filtrata en la diskutejo, kaj tio forte kolerigis lin.
- Estis por mi granda ŝoko. Neniam dum la jaroj de la listo iu estis malebligita sendi mesaĝojn, krom unu persono, kiu komunikis aferojn de SAT rekte al la eta kliko de Ĉaŭdefono. Kaj antaŭ ol tio okazis, la koncerna persono ricevis plurajn mesaĝojn, en kiuj li estis petata ne plu fi-propagandi SAT per manipulado de mesaĝoj kiujn li sendis al Silfer. Li daŭrigis la agadon. Nur post averto kaj post diskuto en la plenumkomitato kaj en la ĝenerala konsilantaro de SAT oni filtris lin kaj blokis mesaĝojn kiu atakis membrojn de SAT.
Jakvo Schram ricevis konfirmon pri tio, ke liaj mesaĝoj post lia realiĝo al la listo efektive estas filtrataj. Ĉar mankis klarigo pri la kialo, kaj ĉar la anoj de la plenumkomitato ne respondis al liaj demandoj, li decidis ne plu aktivi en SAT.
- Homoj posedas du aferojn en vivo kiuj estas esencaj: la sanon kaj la liberecon. Mi ne volas agadi en asocio kiu ne respektas la bazajn regulojn pri homaj rajtoj, kaj mi oficiale demisiis de SAT kaj petis ke oni kiel eble plej rapide zorgu ke mi ankaŭ formale ne plu havu la leĝan respondecon pri SAT.
La Esperanta Civito en sia retejo esprimis kontenton pri la demisio de "la plej malbona prezidanto de SAT", samtempe asertante, ke Jakvo Schram "anoncis relative ofte sian demision de unu posteno aŭ la alia", tamen ne vere demisiante.
Jakvo Schram memorigas, ke li estis tri sinsekvajn fojojn reelektita, do estas dubinde, ĉu la membroj konsentas, ke li estis "la plej malbona prezidanto". Laŭ li, ankaŭ la ceteraj asertoj de la Civito estas torditaj.
- La vero estas, ke mi minacis forlasi la asocion, kiam al unu membro estis permesite propagandi por faŝisma politika partio. La konfliktkomisiono tiam decidis eksigi la koncernan personon. Kelkaj homoj tamen faris grandan bruon pri mia diro. Estis la kutima batalo inter komunistoj kaj liberecanoj. SAT ne estas facila asocio. Politiko ofte disigas homojn. Mi lernis multon dum miaj jaroj kiel prezidanto de SAT kaj jes ankaŭ faris regule erarojn kiujn mi poste ĉiam bedaŭris kaj mi ankaŭ ne havas problemon peti pardonon por eraroj faritaj.
La malamika sinteno de la Civito laŭ Jakvo Schram parte klarigeblas per tio, ke li estis la eldonisto de kritika verko de Jorge Camacho pri la Civito. Sed estas ankaŭ personaj kialoj.
- Iam mi helpis al Silfer en Antverpeno. Poste li petis aranĝi viziton al restoracio, kaj ĝi devis esti luksa. Neniu problemo en Antverpno. Do mi iris kun li al bona restoracio, kie li mendis la plej kostajn pladojn. Li ankaŭ mendis kostan vinon kaj mi pensis ke li ja pagos la tuton, por danki min por la helpo kiun mi donis. Kiam estis tempo por pagi, li nepre devis malaperi en necesejo sufiĉe longe por ke mi pagu. Ek de tiam li kaj mi estas malamikoj.
Libera Folio: Kiel vi vidas la estontecon de SAT?
- SAT estas laŭ mia opinio, laŭ mia laborista kaj sindikatista koro, la plej bona kaj bela projekto kiu iam ekzistis por laboristoj. Mi esperas ke SAT sukcesas modernigi, ke ili ĉesu uzi terminojn kiuj fortimigas la iamajn suferantojn de totalismaj sistemoj, kiel estis dum tempo de "Kamarado Stalin".
Libera Folio: Kiel vi vidas vian propran estontecon en la Esperanto-movado?
- Mi estas Esperanto-orfo nun. Mi neniam vere agadis en neŭtrala movado. En 2012 mi planas partopreni la Brita-Skota kongreson en Edinburgo kaj poste decidas ĉu havas sencon resti esperantisto.