Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Malneto de la komunika strategio de UEA

Malneto de la komunika strategio de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-20 08:28
Ĉi tiun dokumenton ricevis la membroj de la komitato de UEA la 14-an de julio 2011. La temo estos pritraktita dum la Universala Kongreso de Kopenhago, kie la komitato de UEA unuafoje kunsidos jam la 23-an de julio. Ĉar la teksto ĝis nun nenie aperis publike, Libera Folio publikigas ĝin ĉi tie, konservante la originalan ortografion senŝanĝe.


Komunika strategio de UEA

Analizo kaj rekomendoj

 En aprilo 2011, la Prezidanto de UEA turnis sin al la Komisiono pri Strategiaj Demandoj kun konsilpeto, kiu fontis el la diskuto ĉirkaŭ redaktaj gvidlinioj por la revuo Esperanto. La kunordiganto de la Komisiono, Mark Fettes, argumentis ke tiajn gvidliniojn oni devas

fiksi kadre de pli vasta komunika strategio. Sekve la Komisiono ellaboris analizon surbaze de la ĝenerala strategia vizio, kiun ĝi prezentis al la Estraro kaj Komitato en sia aprila raporto.

 Ĉi tiu raporto resumas la konkludojn de tiu analizo, kiun oni povas legi en pli ampleksa aneksa dokumento. Ni komencas ĉe agado, kiujn UEA jam tradicie prizorgas, kaj finas per kelkaj novaj proponoj.

 Kiel ĉiam, ni volonte ricevos reagojn kaj sugestojn por plibonigo.

 

REVUO ESPERANTO  

La redaktadon de la revuo gvidu tri prioritatoj:

A. Bildigi la tutmondan E-kulturon, kun la celo faciligi la ensociiĝon de diversnivelaj uzantoj de la lingvo;

B. Prezenti la agadon kaj aktivulojn de UEA, kun la celo varbi kaj inspiri aktivulojn;

C. Klerigi legantojn pri la idea bazo kaj kultura-politika signifo de Esperanto, por profundigi ilian komprenon pri tio, "kiuj ni estas kaj kion ni celas";

 La monatan aperritmon de la revuo kompletigu pli rapida raportado en kunligita retpaĝaro, kie aperu koncizaj informoj pri aranĝoj, kursoj, eldonaĵoj, kaj simile. Tiuj informoj ĝenerale NE aperu en la revuo mem, kies enhavo principe estu tia, ke ĝi restas leginda dum longa periodo.

 Diverseco de voĉoj kaj opinioj estas karakteriza por Esperantujo kaj do estu ankaŭ karakteriza por la revuo. Prefere ol unusola redaktoro, ĝi havu kelkajn redaktorojn pri diversaj "sektoroj" de la movado.

Laŭeble tiuj redaktoroj ankaŭ havu blogaron ĉe la revuaj retpaĝoj, kie ili povas dialogi kun legantoj. Kompreneble, daŭre estu unu ĉefredaktoro, kiu kunordigas la redaktadon kaj kunmetas ĉiun numeron.  

JARLIBRO 

Ni proponas ke la delegita reto estu nur konsultebla en datumbazo che UEA.org kaj ke oni transformu la Jarlibron mem en specon de almanako, kiu aperas unufoje jare kaj resumas la atingojn kaj evoluojn de la Esperanto-movado en la antaŭa jaro. Tia novspeca Jarlibro, en pli granda formato ol la ĝisnuna, anstataŭus la ĝisnunan Estraran Raporton en la revuo. Ĝi estus abunde ilustrita kaj efike reklamus la eldonaĵojn, kongreson, kaj aliajn serojn de UEA. Ĝin akompanus konciza resuma broŝuro celita al nacilingva publiko, tiel ke la du eldonaĵoj kune utilus kiel inform- kaj varb-materialo.

Kunmetado de la Jarlibro okazus kunlabore inter la Centra Oficejo kaj volontula redakta teamo gvidata de estrarano.  

 

LIBROELDONADO 

 Senkonsidere pri aliaj aspektoj de la eldona agado de UEA, ni rekomendas ke la asocio lanĉu serion de mallongaj verkoj pri diversaj aspektoj de la idea, lingva, kultura kaj politika bazo de Esperanto.

Tiuj verkoj estus taŭgaj por relative vasta publiko kaj por tradukado en multajn lingvojn. Ili eldoniĝu ne nur presite sed ankaŭ elektronike (kiel e-libroj). UEA gardu la rajton pri la diverslingvaj versioj.

 

GAZETARAJ KOMUNIKOJ 

 La Gazetaraj Komunikoj daŭru en sia nuna formo, sed ni rekomendas ke ili ankaŭ estu pli okulfrapaj en la reta hejmpaĝo de UEA. Sed ili ankau aperu en Facebook.

 

ESPERANTO.NET 

Multlingva informa centro, administrata de UEA. En 62 lingvoj ghi prezentas informojn pri esperanto kaj gia lernado.

 

EDUKADO.NET kaj LERNU.NET 

Ni rekomendas, ke UEA formale partneriĝu kun ILEI kaj ESF por prizorgi kaj evoluigi ĉi tiujn gravegajn retejojn por kunordigi kaj pliefikigi la instruadon de Esperanto kaj ĝian uzadon en edukaj kuntekstoj. Tio inkluzivu kontribuon al la kostoj de la redaktado.

 

LINGVA JUSTECO 

Inter la ĉi-supraj agadoj, plej frape mankas io kio specife atentas la politikan kaj socian kuntekston de Esperanto, kaj tiel kompletigas la fokuson al la funkciado de la movado mem. Tia bezono plej ofte sentiĝas en la eksteraj rilatoj de UEA, kiuj cetere peras multajn interesajn informojn pri evoluoj en la rondoj de internaciaj organizoj kaj mondaj eventoj kaj problemoj. Antaŭ kelkaj jaroj UEA iniciatis la retejon linguisticrights.org, kiu estis kvazaŭ unua paŝo en tiu direkto. Ni proponas restrukturi kaj ellabori tiun retjon kun fokuso al la pli vasta koncepto "lingva justeco", kaj ligi al ĝi regulan elektronikan bultenon pri eksteraj rilatoj. Ambaŭ (la bultenon kaj la retejon) prizorgus Komisiono pri Eksteraj Rilatoj sub gvido de la koncerna estrarano. Krome la retejo celus faciligi kunlaboron pri eksteraj rilatoj tutmonde, ekzemple pri reprezentado de Esperanto en grandaj internaciaj konferencoj, intervenoj pri lingvopolitiko, uzado de unueca terminaro en Esperanto kaj aliaj lingvoj, kaj simile.

 

UEA.ORG 

La propran retejon de UEA ni proponas tute restrukturi enkadre de ĉi tiu komunika strategio. Ĉar lau tiu strategio la informan agadon kunordigus Esperanto.net  kaj la edukan edukado.net kaj lernu.net, la paĝoj de UEA povus koncentriĝi al landa, regiona, kaj faka agado; al rilatoj kun la membroj; kaj al prezentado de la propraj servoj (revuo, libroservo, jarlibro, delegita reto kaj kongreso). Baza versio de tiuj paĝoj devus esti legebla multlingve.

Landa agado: Bazaj informoj pri ĉiuj landaj asocioj estu atingeblaj per alklakebla mondmapo kaj per laŭlanda listo. La informoj inkluzivu ligon al la asocia retejo, se ĝi ekzistas, kaj ankaŭ la nomojn kaj kontaktinformojn por la koncernaj A-komitatanoj. Malgranda laborgrupo sisteme helpu al malfortaj asocioj krei aŭ plibonigi la propran retejon.

Regiona agado: La diversaj regionaj komisionoj havu atentokaptan lokon en la paĝaro. Ili ne nur prezentu novaĵojn kaj iniciatojn el la koncerna mondoparto, sed ankaŭ varbu donacojn al la koncerna fondaĵo.

Faka agado: La diversaj informoj troveblaj en la nuna Jarlibro devus aperi ankaŭ ĉi tie en facile serĉebla formo. Tamen tiu ĉi kampo bezonas novan strategion, kiun ni ne povas pritrakti ĉi tie, sed kiu sendube havos sekvojn ankaŭ por la retpaĝaro.

Individuaj membroj: La retejo devas faciligi la orientiĝon de novaj membroj inter la diversaj strukturoj kaj agadoj de UEA. Estu "oftaj demandoj" por individuaj membroj, ebleco peti konsilojn rekte de la Oficejo, kaj facila aliro al mendiloj por libroj, kongreso, membreco, donacoj k.s. Troviĝu invito respondi demandaron pri personaj interesoj, kapabloj, preteco volontuli k.s.

Servoj: Ĉiu servo, ĉu revuo, libroservo, jarlibro, delegita reto aŭ kongreso, bezonas propran retan komunikan strategion enkadre de la plano por la tuta paĝaro. Tiuj povas en si mem esti sufiĉe kompleksaj, do ni nur notas tiun bezonon nun.

Ni ne tuŝis ĉi tie demandojn pri la interna komunikado de UEA, ekzemple sine de la Komitato kaj Estraro, aŭ inter la regionaj komisionoj kaj la landaj asocioj. Kvankam tiuj demandoj estas tre gravaj, ne eblas ilin disigi de la strukturoj, labormanieroj kaj taskaroj de tiuj diversaj partoj de la Asocio, kaj do necesos ilin konsideri en alia strategia kadro.

 

SOCIAJ MEDIOJ 

Facebook: La asocio uzu ankau Facebook por diskonigi la gazetarajn komunikojn kaj informoj pri propraj eldonajhoj kun recenzoj.

uea.ipernity.com: La asocio enmetu filmoj pri aktualaj eventoj kaj historiaj dokumentoj kiel filmoj pri kongresoj, malfermaj tagoj, prelegoj kaj kulturaj eventoj.

Youtube.com/ueaviva: filmjhurnalo pri la vivo de UEA

Podkasto de UEA:  UEA starigu propran sistemon de podkastoj.

arkivita en:
hokanx
hokanx diras:
2011-07-19 22:46
"Ni rekomendas, ke UEA formale partneriĝu kun ILEI kaj ESF por ..." - Mi konsentas, sed mi aldonus al tiu listo E@I-on. Bona kunlaboro inter UEA/TEJO, ILEI, ESF kaj E@I povus multon signifi por Eo dum la ontaj jardekoj. Mark Fettes estus perfekta por gvidi tiun laboron en onta estraro de UEA, sed en ghi indus havi ankau almenau unu E@I-ulon, miatakse.
Salutas,
Hokan (iama aktivulo de TEJO kaj E@I)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-21 10:08
Mi tute konsentas, ke UEA partnerigxu kaj kunlaboru kun aliaj E-organizajxoj sed ankaux kun neesperantaj organizajxoj kiuj estas progresaj kaj demokrataj.

Estas tamen amare vidi kiel personoj, kiuj devus agi, perdas energion kaj tempon por kontrauxbatali ideojn kiujn ili ne povis doni, cxu realigi. Anstataux uzi kaj subteni bonajn agojn de aliaj, estis disvolvita kampanio por neniigi iliajn agojn. Gxis hodiaux gxenerala sekretario ne scipovis gratuli la epokan okazintajxon (Sxtata prezidanto distingas Esperantiston,alilandanon per merita kruco).

Se ni privatan aferon pli alte starigas ol nian ideon, ni nenion atingos.Nur komune kunlaborante ni povus atingi pli rapide nian celon. Al mi ne gravas kiu kion atingas, kiu estas pli grava. Mi gxojas pro cxies sukceso. "Sukceso de alia estas ankaux mia".

Cxu Mark estas gxusta persono ne estas facile respondi.
Estas certa, ke li mem nenion povas sxangxi. Li bezonus kelkajn personojn, kiuj sxangxbezonon komprenas. Personoj devus esti ankaux kun diversaj opinioj ecx kontrauxaj.
Konate pluso kaj minuso estas movo!(sxajna unueco gvidas al nenio).

Devus esti sxangxita elekta regularo kaj almenaux 50 % sxangita nuna estraro.
Gxuste estraro devus reprezenti diversajn organizajxojn kaj esti antaux cxio plijunigxita.
dennis
dennis diras:
2011-07-21 07:53

Se estas unu dokumento kiu gravas por la venonteco de la Esperanto-Movadoj, kaj por la plua, sana ekzistado de UEA, estas ghuste chi tiu dokumento pri la Komunika Strategio de UEA. La pluvivado de Esperanto kaj UEA dependos grandparte de la kvanto kaj de la kvalito de ghusta, alloga kaj konvinka informado al homoj nun ekster nia movado. Informado altiras novajn gelernantojn. Informado motivigas nin. Informado vekas la atenton de politikistoj kaj de mecenatoj.

Sed, mi timas, ke, en la okuloj de profesiaj publik-rilatistoj, kaj estas ghuste tiaj homoj, kiuj sukcesigas la komunikan strategion de firmaoj kaj asocioj, tiu dokumento ne sufichas por antauenigi Esperanton. La dokumento estas klara, ghi estas profesie verkita, ghi ech havas bonajn, novajn ideojn, sed ghi ne ighos forta motoro, lau mi, por motivigi la radikalan shanghon bezonatan por veki kaj kreskigi la intereson de la publiko rilate nian aferon.

Informado neniam estas simpla ech por klaraj ideoj kiel, ekzemple, savi balenojn. Kaj Esperanto estas abstrakta, lingvistika, profunde nekomprenata. Tiu kiu sukcesos homigi kaj vivigi Esperanton en la okuloj de la publiko havos la ghustan strategian planon. Mi ne havas tian planon. Sed, mi scias, ke tiaj homoj ekzistas. Mi vidis ilin dum mia kariero, au che IBM, au che mia laboro kun diversaj organizoj en Usono, Europo kaj nun Azio.

Kvankam ke mi ne povas konkrete bildigi mem bonan stategion pri informado, mi povas listigi kelkajn ideojn kiujn la profesiuloj utiligas por sukcesi.

Unue, mezurado. Kiu rimedo donas pli da publika, pozitiva reago? Chu artikolo en jhurnalo rezultigas 154 pozitivajn leterojn al la jhurnalo? Chu 287? Chu nur 2, unu el ili mem Esperantisto? Chu radio-programo generas amason da retmesaghoj? Kiom? Kiam? Chu unu celmesagho ricevas 2 reagojn, sed sendo de trioble da mesaghoj ricevas 300 reagojn? Merzurado helpos al ni kompreni kio efikas kaj kio ne.

Due, koncentrigho de fortoj en tiuj cel-grupoj kiuj gravas kaj kiuj reagas. Chu provi paroli kun teoriaj lingvistoj au aplikataj lingvistoj? Chu utiligi budgheton por Afriko au por Sudameriko? Chu Indonezio au Tajlando? Chu sendi mesaghojn al studentoj pri internaciaj rilatoj? Pri biolgio, pri lingvoj, pri sociologio? Ktp.

Trie, ne pensu pri ago-punkto, pensu pri serio da informoj. Esperanto sur radio en Londono, bone. Samtempe, artikolo en Londona jhurnalo, pli bone. Kune kun tio, tuja oferto de provleciono de Esperanto, kun posta stagho, ech pli bone.

Kvare, disvolvi reagokapablecon. Se morgau estos Esperantisto kiu gajnos Nobel-Premion pri Biologio, reagu tuj, ne post unu au du tagoj. La tuja reageco plimultigos la efikon de la Esperanto-mesagho multfojeoble. Pensu pri la 15a de decembro lastjare kaj Guglo. Nia nekapablo reagi tuj, parolante kun eksteresperantistaj jhurnaloj, radioj kaj televidoj ne helpis nian aferon.

Kvine, ANTAUPREPARI reagokapablecon. Eble fama homo diros ion pri Esperanto. Eble Holivudo faros novan filmon kun ie esperantaj vortoj. Eble, eble, eble. Antaupreparu strategion por io kaj ekrealigu ghin ghuste kiam la novajho okazas, char la efiko de atendado estas ege malgranda;

Sese, pensu bilde ne abstrakte. Ne nur verku teknikan artikolon pri la savado de balenoj, SAVU mem unu balenon, foti tion, distribui tion, poste estu preta intervjuighi jhurnale, radie, televide, kaj samtempe plireliefigu vian petadon de mono por aliaj projektoj savi balenojn. Ni povas apliki similan metodon al Esperanto.

Mi rekomendas, ke ni trovu profesiajn publik-rilatistojn, speciale emeritojn, kaj ke ni esperantigu ilin. Tion mi volonte pretos fari en la venonta Esperanto-Insulo Projekto en Chinio venontjanuare. Mi estas certa, ke al ili vere plachos mia kurso, tre tre intensa, ok horojn chiutage dum tuta monato, kaj chio je kelkaj minutoj de plaghoj en la, escepto-kaze, pura aero de la oceano de Chinio.

Dennis Keefe
hokanx
hokanx diras:
2011-07-21 22:49
Dennis, vi havas multajn bonajn ideojn kaj mi vere pensas ke estus bonege por UEA se vi povus havi pli grandan rolon en la organizo! Kial ne kiel estrarano pri informado kaj tiel ankau kunordiganto de pli granda grupo kiuj kunlaborus pri diversaj informadaj projektoj?

Aldone mi volus vidi refaradon de esperanto.net kaj chirkau ghi plurajn informadajn kampanjojn.

Alia penso: Homoj kutime bezonas audi pri, por ili, nova afero multfoje antau ol ili ev ekinteresighas pri ghi (pro tio ja firmaoj denove kaj denove ripetas sian reklamon diversloke). Simile indus fari pri Eo-informado vershajne. Sed pro manko de mono ni devus uzi aliajn metodojn ol kutiman reklamadon. Mi konsentas pri viaj punktoj supre, sed mi iom skeptikas pri kiel sukcese estus esperantigi profesiajn publik-rilatistojn, tamen indus provi ankau tion se la ghustaj rimedoj haveblus. Por havi pli regulan kaj multkapan Eo-informadon eblus enkonduki tiel nomatajn "semo-tagojn" chiumonate. Pri tiu ideo, vidu la ne tute novan paghon http://vikio.ikso.net/Informado.

Hokan (kiu morgau iros al Renkontigho de E-istaj Familioj en la sveda Eo-domo)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-22 07:17
Kara Hokan,

mi ghojas, ke trovighis unu, kiu fine rimarkas, ke rimarkoj de Dennis estas vere ege valoraj kaj seriozaj. Bonvolu pristudi liaj aliajn komentojn kaj vi estos tute konvinkita. Tion mi jam rimarkis antau du jaroj. Mi mem komencis krei strategian grupon, en kiu de komenco kunlaboris Dennis, ne sciante, ke tian grupon gvidas Marc. Post ili unua raporto mi komprenis , ke la grupo de Marc estas tro pro UEA kaj gi faris nur kosmetikajn proponojn, kiuj al nenio gvidas.(intertempe ni chesis komencitan agadon,char mi komprenis, ke UEA ne deziras veran shanghon, progresighon).
Mi proponis organizi pli grandan grupon kun tre diversaj opinioj, ech kun kontrauhaj opinioj.Mi proponis nepre venigi en la grupon Dennis, skribis kelkfoje al Marc, sed ghis hodiauh ricevis nek unu respondon (Chu Marc timas konkuron?, char mi iam skribis, ke Dennis mi vidas kiel tauhgan nian prezidanton.)
Do, mi ripetas, se la strategia grupo devus esti sukcesa, devus kunlabori minimume 15 personoj kun diversaj opinioj sed de malnova UEA ne pli multe ol 20 %. La laboron oni devus komenci per konstato de la stato kaj unue ellabori novan elektan regularon. En gxi lauh mia opinio devus kunlabori Dennis, Martin,Andreas....
Momenta stato similas nur al musho, kiu falis en buterlakton kaj pene "laboras" por liberighi.
agoonedua
agoonedua diras:
2011-07-22 10:38
Vere UEA bezonas liberighon de jam kadukighinta sistemo. Tial mi tute subtenas la supran proponon. Tio ebligos al UEA eviti, ke oni metu ghin en pliajn erarojn.

Homojn che la kapoj de UEA multaj esperantistoj fidas. Shajnas, ke tiuj kapuloj tiom fieras pri la fido, ke ili senkonscie eraras. Jen do la homoj, kiuj fidas ilin faras nenion krom sekvi ilin (chu blinde). Vidu kiom da homoj pereos !

La nun kvazau-furiorantaj NOVTIPAJ ekzamenoj de UEA estas io tia. UEA devas bone pripensi la aferojn antau ol engaghighi. Mi havas la impresojn, ke UEA-n ekspluatas homoj, al kiuj profitas la ekzamenoj, kiuj ne estas de UEA. Ankau tiu chi tereno estas esplorinda. Necesegas rapide bremsi la domaghojn.

La supremenciitaj homoj vere kapablas ion tre fekundan fari por UEA. la asocio vere bezonas tiun novan venton, ni diru tiun chi novan senton por vere evolui.
Apro
Apro diras:
2011-07-22 21:13
Mi tute konsentas ke « strategio » nepras, sed bedaŭrinde mi ofte konstatas ke la tiurilataj proponoj estas pli teoriaj ol realigeblaj ! Ofte, pluraj homoj havas tre interesajn ideojn, sed malofte ili atentas la realecon.
Laŭ mi, antaŭ ol surpaperigi « strategion », endus serioze analizi la disponeblajn fortojn (homajn kaj monajn), kiuj vere kapablus konkretigi ĝin. Oni ne planas aĉeton de luksa aŭtomobilo, kiam oni disponas pri mono nur por aĉeti modestan biciklon !
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-05 09:41
Ne vere rilatas chi-loke, sed mi ne sciis kie pli bone loki la informon ke en la fresha "The Economist" aperis artikolo pri artefaritaj lingvoj, precipe Esperanto, lau tono pli objektiva kaj malpli moka ol oni kutimas che tiu kaj tiaj gazetoj:
http://www.economist.com/node/21525371
(legebla kiel tuto por abonantoj, sed mi fidas ke la teksto estos baldau trafebla ankau aliloke)

amike
István Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-05 09:44
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-05 09:49
La vortluda titolo ("Tongues and grooves", "Foldoj") aludas en la angla, krom la IKEA-ecan kunmeteblon de lingveroj, la fakton ke artefaritaj lingvoj povas esti modaj, allogaj (groove - groovy) por homoj de iuj kategorioj. Agnoskighas ke Esperanto "remains both an engaging intellectual exercise and a route to a ready-made social life" - "plu funkcias kiel kapta intelekta okupigho kaj kiel aliro al preta kadro de societumado".

amike
István Ertl
yves_bellefeuille
yves_bellefeuille diras:
2011-08-05 14:09
"Tongue and groove" estas aludo al konstru-metodo por ligno: https://secure.wikimedia.org/[…]/Tongue_and_groove

Yves Bellefeuille
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-05 16:35
"Tongue and groove" estas aludo al konstru-metodo por ligno" - jes: "lango kaj foldo" en Esperanto, kiom mi komprenas la aferon.

amike
István Ertl
esperanto
esperanto diras:
2012-12-01 12:30
13 hipotezoj pri Esperanto - kontribuo al la diskuto pri la Strategio de la Esperanto-movado:

http://www.planlingvoj.ch/1[…]EZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-12-02 11:36
Estas ghoje, ke iu okupighas serioze pri kauzo de E-malsukceso. La pritakso de Andreas
klopodas esti serioza kaj reala. Ofte vera realeco estas amara, sed pli utila ol flatajho au sintrompo.

Tamen kun kelkaj specialaj asertoj mi ne povas sin konsenti. Por ne plilongigi la eldiron, mi traktu nur kelkajn.

Kiu estis Zamenhof?
Unue mi ne komprenas pro kio okupighi chu Zamenhof estis judo, polo, litovano chu ruso!
Por mi kaj certe por multaj raciaj homoj estas egale kiu estis lau deveno chu eklezio.
Grava estas kio li/shi estis, kion li/shi faris.
Lau mi Zamenhof lau konfesio estis judo kaj tiama politika situacio estis determinata "naciecon" chu civitanecon, kio por ni speciale esperantistoj devus esti sensignifa.
Fakto estas, ke Zamenhof devis sin senti pli polo ol ruso, chu litovano, char vivis en Pollando kaj liaj chiuj infanoj portis polajn nomojn.

Mi mem, kiu vivis pli ol 47 jaroj en Germanio kaj akceptis germanan civitanecon post 35 jaroj, neniam povas diri, ke mi estas germano. Mi naskighis polo kaj restos polo.
Ankorau en nuna tempo oni trovas en la germanaj eciklopedioj asertojn, ke Koperniko estis germano. Fakto estas, ke li de patrina flanko havis germanan devenon, sed estas ankau fakto, ke li estis, kiu preparadis urbajn defendan strategiojn kontrau tiamaj kruckavaliroj, kio certe ne kvalifikas lin al germano...

Pri paca agado de Esperanto.
Fakto estas, ke nenion esencan estis tiukaze farita, sed mem batala por interpopola kompreno estas porpaca adado. Krome, ni ne forgesu, ke estis ankau esperantistoj, kiuj batalis pro hispana libereco kaj ech tie kelkaj perdis la vivon, ke pro Esperanto multaj perdis vivon en Siberio, ke Esperanto helpis al multaj fughi de komunismo....
Ne laste mi substreku, ke en komunismo, kie ne eblis legi pri homaj rajtoj, mi unue povis komplete legi en Esperanto kaj chi broshureto mi havas ghis hodiau.
Certe estis ankau aliaj tiucele aktivecoj. Mem deklaracio de Zamenhof dum la eksplodo de Unua Mondmilito estas ghis hodiau parte aktuala....
Ne laste estis aktiveco de UEA en Unua Mondmilito; helpi al militkaptitoj....

Pri kontraustaro al la angla.
Mi sentas min alparolita, char ankau mi estas kontrauulo , sed ne de la angla lingvo, sed de angligado kaj lingva imperialismo. Chiu lingvo estas belega kaj trezoro de nacia kulturo, sed ghi ne estu devigata al aliaj. Jam chiam estis tiel, ke "forta" devigis aliajn akcepti la lingvon, char ghi genuigis popolojn kaj portis profiton kaj forton al agresoro. Tiel agis multaj "grandaj" personoj inter ili Napoleon, Hitler chu Stalin, nun praktikas tion politika dogmo, chu British Council kaj ni blindaj europanoj helpas al tio.
Se tiu senracia praktiko dauros, niaj infanoj devos lerni la chinan?
En Indonezio la planita lingvo sukcese servas al 240 milionoj kaj kial ne povus servi en Europo? Ni nur postulu, ke probabla egalrajteco de chiuj lingvoj en EU estu konsekventa kaj oni rapide rimarkos, ke estas stultajho ne uzi ofican neutralan lingvon.

Chu Esperanto mortos?
Ech, se Esperanto ne "venkos", neniam jam mortos. Ghi estas jam nemortebla kaj tion mi estas certa, tamen tio ne signifas, ke nia movado kaj speciale UEA ne devas nepre fudamente esti renovigata kaj precipe purigita de ankorau ekzistantaj komunismaj ideoj kaj personoj, kiuj en tiamaj tempoj cherpis profitojn kaj ankorau hodiau anonime provas
kontraubatali. Ni fidu pli al junaj homoj, al novaj ideoj, al novaj vojoj!

Jozefo
Jozefo diras:
2012-12-04 21:25
Esti kontraŭ la israela registraro NE signifas, ke oni estas antisemito.
Oni povas tre bone kondamni la agadojn de la israela registraro, aŭ de cionismo, kaj ne esti antisemito. La plimulto da homoj, kiuj agadas kontraŭ la daŭran okupadon de Palestino certe NE estas antisemitoj.