UEA diskutas amatorigon de komunika strategio
Antaŭ unu jaro, la foriranta estraro de UEA decidis organizi malferman konkurson por trovi novan redaktoron por la revuo Esperanto. La decidon sekvis ŝtormo de kritiko flanke de subtenantoj de la nuna redaktoro Stano Marček.
Unu el la ĉefaj kritikantoj de la decido estis Renato Corsetti, kiu postulis, ke antaŭ ol ajnaj ŝanĝoj okazu, la komitato ellaboru novajn gvidliniojn por la redaktado de la revuo kaj por la tuta komunika strategio de UEA.
La 11-an de marto, post kvinmonata laboro, la komitata laborgrupo diskonigis skizon de novaj redaktaj gvdilinioj, kiuj pli strikte subigus la redaktadon al direktivoj de la estraro. La 14-an de julio, post pluraj atentigoj flanke de la ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak, la laborgrupo finfine dissendis al la komitato ankaŭ la proponon pri nova komunika strategio. La unua komitata kunsido en Kopenhago okazos la 23-an de julio.
La laborgrupo, kiun gvidis Mark Fettes, kaj partoprenis interalie Renato Corsetti, proponas ke la papera Jarlibro en sia nuna formo estu forigita, kaj ke ĝin anstataŭu "almanako" pri la "atingoj kaj evoluoj de la Esperanto-movado en la antaŭa jaro". La almanakon produktu "volontula redakta teamo gvidata de estrarano", kunlabore kun la Centra Oficejo.
Ankaŭ la redaktadon de la revuo Esperanto laŭ la propono pli aktive partoprenu volontulaj redaktoroj, kiuj raportu pri diversaj sektoroj de la movado. La volontulaj redaktoroj ankaŭ havu blogojn kie ili povu dialogi kun la legantoj. La tasko de la profesia ĉefredaktoro tiel estus reduktita al "kunordigo" kaj "kunmetado". Ne klaras, kiu prizorgu la "kunligitan retpaĝaron", kie laŭ la propono de la laborgrupo aperu koncizaj aktualaj informoj.
Libera Folio turnis sin al Mark Fettes, por ekscii, kial la laborgrupo proponas transdoni multajn taskojn al volontuloj. Laŭ li, la ŝanĝoj ne gvidu al malprofesiigo de la laboro:
- Ekzistas nur malneta versio de la komunika strategio, kaj ĝi ne adekvate prezentas tiun ideon. La propono ne celas forigi profesian redaktadon, sed arigi pli grandan grupon de regulaj kontribuantoj, iom simile al Monato.
Libera Folio: Sed se estas kompetenta redaktoro, ĉu tiu ne rajtu mem organizi la laboron laŭ sia plaĉo? La malneto ajnakaze donas la impreson, ke ĉiam pli da laboro (jarlibro, retejo, revuo ktp) estu farata de amatoraj volontuloj. Ĉu la impreso estas malĝusta?
Mark Fettes: Nu, estas fakto, ke niaj laborfortoj estas plejparte volontulaj. Oni devas strebi al bona ekvilibro, tiel ke la plej ŝlosilajn kaj kunordigajn funkciojn plenumu kompetentaj profesiuloj, kun multaj ebloj por (kontrolataj) amatoraj kontribuoj. Pri la detala situacio ĉe UEA oni povus multe diskuti, kaj mi hezitus fari ĝeneralajn karakterizojn de la speco, kiun vi proponas. Sed mi volonte agnoskas, ke la komunika strategio ne tuŝas kernajn demandojn, kiujn necesas alfronti kadre de la ĝenerala renovigo de la Asocio.
Simile komentas Renato Corsetti:
- Ni ne celis neprofesiigon, sed apud unu "profesia" redaktanto estus multaj helpantoj. La Jarlibro fakte estus io tute alia rilate al tio, kio ĝi estas nun. La ĉefa ero estus la estrara raporto, kiu kutime estas redaktata de iu en la estraro.
Libera Folio: Sed multaj "helpantoj" de la redaktoro ja nepre reduktos la rolon de la profesia redaktoro, ĉu ne? Ĉu oni ne devas ŝanĝi la taskopriskribon de la redaktoro?
Renato Corsetti: Nu, la teksto ankaŭ diras ke la "ĉef-redaktoro" (tiel oni nomas lin) kunordigas la tuton. Ĉiuokaze la ĉefa mesaĝo ŝajne estas: apud la revuo estu blogoj, paĝaro aŭ io tia en kiuj oni povas dialogi kun la legantoj.
Libera Folio: Ĉu laŭ vi la ŝanĝita rolo de la redaktoro signifas, ke oni devas deklari la postenon vaka kaj fari konkurson?
Renato Corsetti: Kial vi havas tiun fiksitan manion, ke en ĉio vi serĉas eblon maldungi Stano-n?
Libera Folio: La decidon aranĝi konkurson pri la redaktora posteno faris la antaŭa estraro de UEA. Via komunika strategio estis kvazaŭ reago al tiu estrara decido, do estas tute nature demandi, kiel la nova strategio influas la aferon.
Renato Corsetti: Jes, la nova strategio estas reago al la ideo, ke sufiĉas ŝanĝi la redaktoron, kaj ĉio funkcias en UEA. La fakto estas ke la tuta papera mondo (inkluzive de veraj ĵurnaloj) estas en krizo. Tre verŝajne, kiam oni starigos la novan komunikan sistemon, el kiu la revuo estas nur parteto, tiam oni ankaŭ priparolos la aferon kun la nuna redaktisto, sed ankaŭ kun la nunaj prizorgantoj de la pluraj paĝoj de UEA, kiuj iel devos esti redirektitaj al komuna sistemo kunligata de la centra paĝaro, kaj tiel plu. La demando pri la estonta "ĉefredaktoro" estas relative malgrava flanka demando. Multe pli malfacile estos trovi programistojn por fari ĉiujn necesajn paĝajn movojn.
Libera Folio: Ŝajnas tamen male, ke estas amaso da programistoj, sed preskaŭ neniuj kompetentaj ĵurnalistoj en Esperantujo.
Renato Corsetti: Vi pravas pri la manko de ĵurnalistoj - kvankam tra la pasinta historio de UEA la revuon redaktis poetoj kaj movadanoj diversspecaj - sed ankaŭ pri programistoj, kiuj povas senpage (aŭ malaltpage) fari ion belan konstante, la situacio ne estas tre bona.
Libera Folio: Sed se la reta strategio estas grava, kial oni devas fari tiun laboron senpage? Ĉu ne ĝuste tio estas malprofesiigo kaj amatorecigo?
Renato Corsetti: La problemo de UEA estas ĉiam la sama. Membroj malpliiĝas, enspezoj malpliiĝas, kaj do libera mono por novaj aferoj estas tre malfacile trovebla.
Peter Baláž, kiu same partoprenis la laborgrupon, ĝojas, ke UEA almenaŭ komencas diskuti la neceson de modernigoj. Li tamen bedaŭras, ke ĝis nun UEA ne estis preta investi monon en grandaj retaj projektoj.
Peter Baláž: La gvidlinioj estas ja utilaj, sed oni bezonas trovi realigantojn. Iu ajn strategio, kiom ajn bona, ja dependas de ĝiaj realigantoj, kaj la ĝenerala emo de la tuta movado helpi, kontribui. Mi esperas ke troviĝos taŭgaj homoj, personecoj en nia movado, pretaj kaj kapablaj realigi la bezonatajn ŝanĝojn.
La ideo krei iaspecan almanakon, en kiu oni prezentas la esperantajn agadojn de unu kompleta jaro impresas min pozitive. La laborgrupo gvidata de Mark Fettes estas sur interesa vojo, mi pensas.
Antau 25 jaroj kiam mi volis iom fiere montri la agadon de Esperanto, mi kunportis la revuojn Esperanto, El Popola Chinio kaj eble Monato.
Mia ideo tiam estis vidigi al ne-esperantistoj ion interesan, ion mezimponan pri la agado kaj vivado de nia lingvo. Libroj, dokumentoj, fotoj helpas konvinke vidigi abstraktajn konceptojn kiel nian karan lingvon.
Sufiche moderna, publik-rilateca dokumento, sufiche multpagha, kun buntaj eroj enhavantaj fotojn de Esperantistoj el Nepalo, Svedio, au Afriko povas servi al ni chiuj nun en nia varbada laboro, en nia strebado pozitive antauenigi Esperanton.
Raportoj pri Gresillon, Jomo, UK-oj, kurso de Esperanto en china universitato, AIS, EDUKADO kaj LERNU, infanoj parolantaj Esperanton hejme estas nur tre malgranda parto de la bonaj ebloj. Iom da kvalito en la kovrilo kaj en la paghoj helpos daurigi la vivon de tiu dokumento, ebligante la montradon al multe da homoj neesperantistoj. Foto de George Soros en unu angulo ne malhelpos, kaj artikolo pri Guglo kaj Esperanto helpos. Kaj chu mi povus mencii Lingvajn Festivalojn, kaj la Esperanto-Insulon de Chinio?
La nuntempa Jarlibro de UEA estas bone farita, bone prezentita, sed ankau tiel bone aranghita estas la telefono-libro de Parizo, sed tiuj du dokumentoj ne sukcesas altiri membrojn al UEA au turistojn al la chefurbo de Francio.
Multaj aliaj organizoj faras tian almanakan jarraporton rekomenditan de Fettes kaj la laborgrupo. Kaj tiaj almanakoj ankau servas al tiuj organizoj rikolti ne nur subvenciojn sed ankau subtenon de politikistoj kaj de la ghenerala publiko. Tiaj dokumentoj helpas krei kaj solidigi la publikan mensbildon de iu organizo au asocio. Klara, alloga, konvinka mensbildo gravas por la antauenigo de tiuj organizoj kaj asocioj.
Multe da Esperantistoj, volontuloj, povas elpensi kaj trovi interesajn temojn kaj fotojn por la nova almanako. Kelkaj talentuloj, eble volontuloj, povus espereble sukcesigi la tuton. Poste, chiuj el ni havos belan, sufiche dikan dokumenton montri al neesperantistoj por pli konvinke montri ke Esperanto bele vivas multloke en nia mondo. Kaj, eble, por fierigi kaj motivigi nin mem.
Dennis Keefe