Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Steven Brewer: UEA devas eliri el sia morta spiralo

Steven Brewer: UEA devas eliri el sia morta spiralo

de Redakcio Laste modifita: 2011-08-15 20:21
Post la Universala Kongreso en Kopenhago, al Universala Esperanto-Asocio plu mankas aktualigita strategia laborplano. Dum la strategia forumo la diskuto pri la prioritatoj de la asocio okazis sur tre abstrakta nivelo. Same neniuj konkretaj decidoj pri la strategia plano estis faritaj de la komitato. Plu validas la plano akceptita antaŭ pli ol dek jaroj, kun la tri strategiaj prioritatoj "profesiiĝo, plijuniĝo, tutmondiĝo". Steven Brewer el Usono surloke sekvis la diskutojn en Kopenhago, kaj nun proponas por konsidero tri konkretajn paŝojn, kiuj laŭ li helpus al UEA eliri el la subeniranta spiralo: plividebligo de la organizaĵo, renovigo de la retejo, kaj travidebligo de ĉiuj decidoj.

En la 19a jarcento, la baroj de tempo kaj malproksimeco difinis, ke nur dungitoj povis ĉiutage trakti la bezonojn de organizaĵo. Plue, nur malmultaj reprezentantoj, kiuj havis la monon kaj tempon longe veturi (ekz. unufoje jare), povis rekte partopreni la gvidadon de la organizaĵo. Tiu divido de respondeco, inter gvidantoj kaj membroj, kondukis al la nuna situacio, en kiu kelkaj decidas pri "servoj" de la organizaĵo, dum la vasta plejmulto de membroj agas nur pasive. En la 21a jarcento, sukcesaj organizaĵoj ebligas rektan kaj aktivan partoprenon de la membroj.  

En Supreniro kaj malfalo de Esperanto mi pritraktis kelkajn el la problemoj kiujn UEA kaj similaj organizaĵoj devas alfronti. En sekva artikolo, Esperanto estas, mi priskribis iomete la mesaĝon kiun ni devas komuniki al la cetera mondo. Ĉi tiu artikolo daŭrigas tiun diskuton kun priskribo de tri konkretaj paŝoj kiuj povas ekigi la transformiĝon de UEA de 19a jarcenta organizaĵo al io taŭga por la 21a jarcento:  plividebligi la organizaĵon,  renovigi la retpaĝaron, kaj vonvenigi travideblecon por ĉiuj decidoj. 

Sukcesaj organizaĵoj en la 21-a jarcento allogas membrojn kiuj, per siaj aparteno kaj partopreno, volas uzi la organizan povon por antaŭenigi komunajn celojn. Tiu "organiza modelo" kuraĝigas membrojn alpreni aktivajn rolojn, trovi samideanojn pere de la organizaĵaj rimedoj, kaj ekkunlabori.

Necesas ke UEA transiru al tia organiza modelo. Delonge, UEA liveras servojn al "membroj" kaj lasas la membrojn resti pli-malpli pasivaj. Laŭ la nova organiza modelo, la membroj ekuzu UEA por organizi kaj atingi siajn proprajn celojn. UEA restos nur ŝelo, se la plejmulto de niaj membroj restos nur ricevantoj de "servoj". Por ke UEA atingu ion, ĝi devas ebligi ke la membroj aktiviĝu kaj agu kune por atingi siajn celojn. Mi proponas tri konkretajn paŝojn por ebligi ke UEA adoptu organizan modelon:

  1. Plividebligi la organizaĵon,
  2. Renovigi la retpaĝaron por ebligi plenan partoprenon en la organizaĵo pere de la reto
  3. Bonvenigi travideblecon por ĉiuj decidoj de la organizaĵo. 


Antaŭ kelkaj monatoj mi starigis la jenan enketon ĉe la retpaĝaro de Esperanto-USA: Kial vi aliĝas al UEA?. Kvindek homoj respondis - inter ili la plej aktivaj esperantistoj en Usono:

  • Por subteni Esperanton 45% (25 voĉoj)
  • Por la servoj 4% (2 voĉoj)
  • Por ricevi Jarlibron 4% (2 voĉoj)
  • Por la rabatoj 4% (2 voĉoj)
  • Por ricevi la revuon Esperanto 2% (1 voĉo)
  • Por esti delegito/komitatano 2% (1 voĉo)
  • Mi ne aliĝas, pro la kosto 14% (8 voĉoj)
  • Mi ne aliĝas, pro senutileco 13% (7 voĉoj)
  • Kio estas UEA? 14% (8 voĉoj) 

Kion faras UEA en Usono? Ĉiuj membroj de Esperanto-USA estas "aligitaj membroj de UEA", sed oni nenion aŭdas pri tio. Esperanto-USA havas reprezentanton en la komitato, sed oni aŭdas nenion en Usono pri la ĉiutaga agado de UEA. Oni apenaŭ scias pri agado de UEA en Usono, kvankam ĝi fakte multon faras, ĉar eĉ estas en Novjorko oficejo de UEA, kiu plenumas la konsultajn rilatojn de UEA al Unuiĝintaj Nacioj. Tio enkondukas mian unuan paŝon:

1. Necesas plividebligi la organizaĵon. Kiam ajn oni parolas pri Esperanto, plej bone estu io ankaŭ pri UEA. La markosigno kaj nomo de UEA aperu sur ĉiu retpaĝaro pri Esperanto kaj en ĉiu artikolo. UEA proponu kaj aperigu artikolojn en ĉiu Esperanta gazeto kaj revuo ĉiumonate. Ĝi malfermu sian retpaĝaron kaj alirebligu la enhavon de la revuo Esperanto por allogi kiel eble plej multe da vizitantoj al la retpaĝaro. La artikoloj estu serĉeblaj, aboneblaj per RSS-distribuo, kaj kompostitaj por la reto. Kaj tio alportas nin al paŝo du:

2. Necesas renovigi la retpaĝaron. Bela kaj utila retpaĝaro estas nepre la plej grava vizaĝo kiun ĉiu organizaĵo montras al la mondo. Tio estas duoble grava por nia organizaĵo, ĉar multaj el niaj membroj neniam vizitos nian oficejon nek partoprenos kongreson. UEA bezonas la plej bonan, belan, kaj allogan retpaĝaron en la Esperanta mondo.

Sed ni bezonas ion pli: Necesas ebligi plenan partoprenon ĉe UEA pere de la reto. De kie ajn en la mondo, eblu esti plenrajta membro kiu povas partopreni en ĉiu ero de UEA, kiel membro, delegito, komitatano, aŭ estrarano. UEA ebligu plenan partoprenon de ĉiuj por ke ĉiuj vidu kion faras la organizaĵo. Kaj kiujn decidojn ĝi alfrontas.

La buĝeto kaj ĉiuj proponitaj decidoj de la estraro aŭ komitato aperu en la retpaĝaro antaŭ ol okazas voĉdonado. Kiam okazas voĉdonado, oni registru kiu voĉdonas por kaj kiu kontraŭ ĉiu decido, kaj tiun informon oni facile trovu aŭ laŭ decido aŭ laŭ komitatano/estrarano. Ĉio ĉi alportas al mia tria paŝo:

3. Necesas bonvenigi travideblecon por ĉiuj decidoj de la organizaĵo. Ĉio devas esti publikigata kaj organizata ĉe la reto, kie la publiko povas vidi kaj komenti. Facile oni trovu la nunan kaj pasintajn buĝetojn, kaj facile eblu vidi de kie venas la mono kaj kien ĝi iras. Facile oni eksciu kio okazas diskute pri decidoj ĉe la organizaĵo. Facile oni sciu kiuj estas oniaj reprezentantoj ĉe UEA. Kaj UEA kuraĝigu ke ankaŭ landaj asocioj demokratiigu siajn decidojn, precipe por komitatano(j) kaj ĉefdelegito: tro ofte la sama homo plenumas tiujn postenojn dum jardekoj, sen ajna respondeco kaj sen klaraj indikoj pri sia agado.

Notu ke en ĉio ĉi mi tute ne proponas tujan (aŭ ajnan) forigon de la "paperaj rimedoj" (la revuo Esperanto, Jarlibro, ktp) aŭ la servoj kiujn niaj membroj postulas. Ni bezonos ilin por tiuj (precipe maljunuloj) kiuj ne volos lerni la novan teĥnologion; kiuj loĝas en landoj kie la reto malfacile haveblas; kaj kiuj preferas resti pasivaj membroj.

Malgraŭ tio, mi kredas ke sufiĉe rapide oni konstatos ke la kapabloj de la reto tiel superas tiujn, kiujn oni povas oferti per paperaj rimedoj, ke multaj homoj elektos uzi la reton ĉiaokaze. Ekzemple, ni nun pagigas organizaĵojn kiuj volas aperi en la Jarlibro: kia stulta fakto. Ju pli da organizaĵoj aperas en la Jarlibro, des pli utila ĝi estas. La fakto ke organizaĵoj kaj grupoj ne aperas en ĝi estas grava manko al ĝia utileco. Reta jarlibro ne devus aparte zorgi pri kostoj, nek pri spaco, nek pri komposto, nek pri presado. Ĝi simple povas celi kiel eble plejan utilon.

Ŝajnas ke ju pli Esperanto furoras nun en la reto, des pli malmultaj homoj aliĝas al UEA, kaj iom post iom ĝi stagnas kaj mortas. Per tiuj tri paŝoj, UEA povas rompi la ĉenojn per kiu ĝi restas katenita al la 19a jarcento kaj tiel aliĝi al la nova jarcento. Se oni unue scias ke UEA une ekzistas kaj estas aktiva, due scias ke ĝi proponas belan, allogan kaj efikan retpaĝaron, kiu vere uzindas por organizi, kaj trie scias ke ĝi estas malferma al partopreno je ĝiaj decidoj, kaj per ĉio ĉi fariĝas perilo de la voloj kaj deziroj de la esperantistaro, mi firme kredas ke, iom post iom, pli da homoj aliĝos kaj UEA povos eskapi la mortan spiralon en kiu ĝi troviĝas nun.

Steven Brewer

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-08-08 14:04
    Plividebligi la organizaĵon,
    Renovigi la retpaĝaron por ebligi plenan partoprenon en la organizaĵo pere de la reto
    Bonvenigi travideblecon por ĉiuj decidoj de la organizaĵo.

Ho mia dio - tiuj kaj similaj (banalaj) ideoj estis esprimitaj jam antau 1-2 jaroj. Kun la diferenco, ke Libera Folio ne prezentis ilin, tiel ke oni devis - dank' al Lib. Folio - mem "altrudi" siajn ideojn. Do, kiuj esprimis siatempe tiujn-tiajn ideojn, tiuj pensas iam unu-du nivelojn pli alte.
Cetere kiu estas Steven Brewer ? Eble li bonvolus prezenti sin.

Tamen, la rezultoj de lia enketo estas ne malinteresaj kaj montras, ke UEA-membroj havas per sia aligho neniun alian celon ol "subteni Esperanton".

Vortoj kiel "plividebligi" sonas tro Dasgupta-jarhgonece. Pri la Jarlibro preskau neniu interesighas (do UEA povas aboli ghin kaj shpari kostojn kaj publikigi la materialon en interreto), dum 13%, tamen nemalmulte en tia enketo, trovas UEA senutile. Prave, vershajne.
La Delegiteco de UEA jam de jaroj kaj jardekoj havas neniun signifon plu. La UEA-jarlibro estas nur formala fanfaronajho, kiu faras eksterajn mediojn suspektemaj. Kiel Delegito, tamen loghanta en chefurbo de iu lando, mi de jaroj ricevis neniun "leteron".

Kompreneble, en epoko, en kiu projekto kiel Esperanto estas preskau komplete malsiginfa afero en la "makrosocio", ankau orgranizajho kiel UEA (kaj chiuj ceteraj Landaj Asocioj) estas grandparte senutilaj. UEA utilas nur al tiuj, unuflanke kiuj partoprenas UKn - temas 99% pri anonima amaso turismeca chefe el Germanio, Francio kaj Japanio, aliflanke por certaj persongrupoj (t.n. koterioj), kiuj kiel speco de "kolonaj sanktuloj" (la nomoj estas konataj) ekzercas chiujare la saman SENUTILAN ritualon dum UK.
Krom kelkaj banalaj produktoj kun tendenca kaj parte idiotisma-propaganda enhavo, UEA produktas nuntempe nenion utilan au valoran. Tion tiuj 13% komprenis - ili apartenas al la realistoj.

Necesus enkonduki alternativajn strukturojn. Sed similon ja provis fari Lu kun sia esperantoland kaj Silfer kun sia Civito. Ambau strukturoj estas efemeraj kaj ludas rolon nur por apartaj amikaroj kaj koterioj, kiuj eble serchas ion alian, sed en principo ricevas la samon kiel che UEA.

Tamen, Steven - bonvenon en la klubo de kritikantoj. Mi pretas diskuti kun vi, ech senkondiche.

limako
limako diras:
2011-08-08 15:47
Mi konsentas ke la Delegita Reto ne nun servas utile. Parte, temas pri tio ke oni nuntempe pli facile povas trovi informon rekte pere de Google. Sed reto de homoj ankoraŭ povas esti utila, kaj ni ne nun utiligas ĝin plene. Mi partoprenis kunsidon dum la UK kaj proponis tre erojn kiuj eble helpus ĝin. Unue, (sensurprize) metu ĉion sur la reto, tiel ke petoj kaj respondoj estos traktataj ene de la sistemo mem -- tiel oni povus kontroli ĉu la peton oni traktis ĝustatempe: Se ne, faciligu ke oni plusendu ĝin al aliaj delegitoj kaj, se jes, enketu ĉu la solvo estis kontentiga. Due, ebligu ke la sistemo trovu la plej proksimajn kaj taŭgajn delegitojn por trakti peton -- kaj faciligu ke oni plusendu la petojn al aliaj delegitoj. Mi iam serĉis la plej proksiman delegiton por urbo kie mankis delegito en Japanio kaj tute ne eblas per la nuna libro/retpaĝaro -- tiajn taskojn komputiloj multe pli bone povas plenumi. Trie, indiku diversmaniere kiu estas delegito (ekz per nomŝildo dum UK aŭ indikilo ĉe la reto) por doni pli altan statuson al delegitoj. Fine, la Delegitan Reton ankaŭ oni ekuzu ankaŭ por aliaj -- movadaj -- celoj. Jen homoj kiuj pretas volontuli por antaŭenigi Esperanton. Ni ne lasu ke ili faru nenion: ni donu al ili indajn taskojn kiuj povas helpi la esperantistaron.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-08-08 16:04
Mi konsentas: Delegita Reto malaperu kiel libro k ekzistu nur en la reto. Viajn proponojn pri uzebleco mi trovas tre bonaj.

Krome mi proponas, ke la DR-datumbazo estu konsultebla per poshtelefono, tiel ke vojaghanto havas komfortan aliron k povas malpeze kunporti la tutan (konstante aktualigatan, malsame ol preslibro) DR chien ajn en sia posho.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-08 16:44
Por ke oni sciu pri kiaj personoj temas, kiujn oni volas kontakti, devus ekzisti koncizaj biografioj pri tiuj "delegitoj", prefere kun foto.

La interreta formo de tiu DR povus aspekti ekzemple kiel Facebook, kie la homoj prezentas sin kaj komunikas inter si.

Ech se la plimulto de tiuj delgitaj adresoj disponas pri retadreso, la koncepto de la DR estas de antau la interreta epoko, kiam la homoj korespondis perletere kaj serchis unu la aliajn pere de tiaj adresaroj, kiuj estis unikaj.

Multaj adresoj en la DR de UEA ja estas el tiu epoko.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-08 16:25
La Delegita Reto devus esti profunde renovigita, eble lau la principoj de Pasporta Servo, kun plej diversaj kategorioj de priservado. Per tio oni transiros de pasiveco al praktikeco. Eble ghi ankorau taugas por surlokaj kontaktoj, t.e. turismaj servoj. Sed tiujn servojn oni povas pli facile ricevi che lokaj turismaj oficejoj. Sen intenci kondamni la tutan delegitan reton, mia praktka sperto kun la Delegita Reto dum 30 jaroj estas, ke ekzistas stranguloj en diversaj lokoj, kiujn oni prefere evitu, char kun ili la diskuto estas malfacila au sensenca. Mi mem en multaj kazoj dum miaj vojaghoj preferas esti sendependa de tiaj kontaktoj.
Pro tiuj kauzoj mi ankau ne tro deziras tiajn kontaktojn chi tie en Berno, kvankam mi daure estas en la Delegita Reto. Al raciaj aferoj mi reagas, amikoj kaj interesaj homoj estas chi tie bonvenaj, en aliaj kazoj mi ech ne deziras esti kontaktika (se mi ne scias pri kio persono temas). Antau kelkaj monatoj mi renkontighis kun maljuna sinjoro el orienta Germanio, al kiu mi volonte montris al urbon, char li interesighis, kaj mi konis lin persone. Do, reciproke mi volonte helpas. En 2013 mi defintive decidos pri eksigho el la Delegita Reto kaj el UEA entute.
La DR mi uzis du-tri foje por iuj enketoj primovadaj, kies rezultojn mi publikigis. Eble nur unu triono reagis. Sed char la granda plimulto silentis, estis malfacile ekscii iun "veron", eblis vidi nur tendencojn, kiujn oni povas konsideri kiel reprezentaj, se oni volas.
La Delegita Reto shajne estas ligita kun membreco kaj kotiz-pagado. Sed mi dubas, ke UEA intertempe entreprenos ion ajn, kaj la DR estas konsiderata sankta bovino kiel chio cetere en UEA - por la inversa supozo ne ekzistas indikoj lau la diskutoj en komitato kaj estraro, kiujn oni povas publike observi. La strukturoj estas tro krustighintaj en UEA, multaj preferas la status quo, kaj multaj estas simple indiferentaj au konsideras sin senhelpaj, atendante iun miraklon flanke de la UEA-instancoj, kiuj ne volas transpreni gvidon kaj respondecon por la efektivigo de iuj shanghoj au reformoj (chi tiun aserton apogas la 45% da respondantoj, kiuj simple preferas "subteni Esperanton" sed kiom reprezentaj estas 25 vochoj, krom tio nur usonaj? - do tiuj chi lastaj komponantoj shajnas al mi plej gravaj en la tuta problemaro.

Kiel dirite, vershajne devus alveni tute nova generaico por shanghi ion ajn. Sed tiun novan generacion mi ne povas vidi. Multaj "junuloj" argumentas same kiel la "maljunuloj", kio montras, ke esperantistoj principe reprezentas iun komunan ideogrupon, sendepende de la agho. Tio en si mem estas nenio malbona, sed che tiuj junaj generacianoj mi povas vidi neniun freshan venton, kiu povus renovigi la etoson en la Eo-movadon, ankau sur la intelekta tereno. Precipe la chilasta punkto estus ege grava kaj esenca por movado, kiu konsideras sin iusence universalisma elito de la mondo. UEA malmulton faras por tiuj celgrupoj. Chiu generacio devas vidi por si mem, dum la pasintaj generacioj shajne agas lau la moto "post mi la diluvo".
Iuj "intelektuloj" kunighas cirkau la Civito, sed kian fatrason ili produktas, pri tio oni ja farighas atestanto chiutage en HeKo.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-08 19:55
Minume ankoraŭ kelkajn jaron ni bezonas la libron. Mi nun estas en Brazilo. Uzi la reton estas multekosta. Hoteloj ĉitie volas monon por eniro al la reto. Ankaŭ publikaj lokoj kiel flughavenoj. Krom tio, mi konas esperantistojn kiuj ne scias uzi la reton. Mi havas tre amindan "Esperanto-patrinon" 96jaran kiu ne uzas la reton. Ŝi ankoraŭ mense viglas kaj korespondas verve. Tondi tiun ligilon al la E-mondo por ŝi estus fridkora ago.
Kio malfeliĉigis min estis la respondo de la delegitoj en Belo Horizonte. Mi kontaktis ilin rete kaj poste telefone de mia hotelo. Afablaj familianoj iliaj notis mian telefonnumeron. Sed neniiu iam ajn kontaktis min dum mia 3-taga restado. Male en Rio! Tre afabla esperantisto, Saulo, atendis nin en la flughaveno kaj akompanis nin al nia hotelo. Li eĉ insistis pagi la taksion. Sekvonte tage Aloisio venis por ĉiĉeroni nin.
Foje la DR funkcias, foje ne.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-08 20:11
Estas bone kaj grave, ke aperas tiaj raportoj pri la uzo de la DR. Tamen, ech via raporto, sperto kaj bezono ne pravigas vere en principo la ekziston de multekosta libro. Antau ol veturi al certa lando, ekzemple Brazilo, oni povas prepari sin anticipe pri la kontaktado de delegitoj, kondiche ke oni volas kontakti delegitojn.
En la kazo de Brazilo tio eble estus utila, despli ke la homoj tie lau mia scio ghenerale estas afablaj kaj ke la DR estas relative vasta. Mi eble iom tro forte argumentis el europa vidpunkto, kie DR de UEA estas vershajne grandparte superflua kaj en certaj landoj, kuiel Norvegio au Svislando, magra. (Certajn svisajn delegitojn mi ech ne rekomendas viziti).
Do, mi ne pledis por la abolo de la DR en si mem, sed por ghia transformo kaj adapto al pli moderna formo. Se UEA daure volas eldoni ion libroforme, mi tute ne estas kontrau. Sed mi ne plu apogas la chiujaran eldonon de la nuna formo de la JL.
Char temas ankau pri kostoj, kaj en la hodiaua tempo estas la tasko de chiu racia organizajho (ech se ideologie tendence maldekstrema) vidi kie ekzistas shparpotencialoj. Sed pri la kostoj de la Jarlibro mem devus decidi UEA kiel eldonanto de la JL. Se UEA daure volas ghin eldoni senkonsidere al la shparo kiun oni povus entrepreni, tio estas finfine la problemo de UEA kaj ne de Andy Künzli, chu ne.

En Lib. Folio ni provas formuli iujn ideojn, sed se ili perdighas en la sablo, mi ankau ne povas plu helpi.
miklenn
miklenn diras:
2011-08-10 08:24
Ekzistas multaj homoj, kiuj nevolonte uzas interreton. Ekzistas same multaj homoj, kiuj volonte uzas interreton, sed malbone komprenas ĝin. Ekzistas homoj, kiuj havas ĝuste unu komputilon hejme, kiun ili uzas komune kun siaj familianoj. Tial la reto ne estas sorĉilo, kiu forigas iun ajn problemon - tute male, la komputilo estas bezonata por forigi problemojn, kiujn oni ne havus sen komputilo. Porteblan komputiloj, poŝkomputiloj, pleto-komputiloj - ili estas maŝinoj por tre malgranda malplimulto.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-08-10 09:57
La problemo pri JL k libroforma DR estas, ke ghi malaktualas ekde la unua minuto, kiam oni sendas ghin al la presejo. Kiam ghi estas finpresita k sendita al la membroj, ghi ankorau pli malaktualas. Post kelkaj monatoj da kushado che la membroj, ajna simileco de la DR-informoj kun la fakta realo estas nur hazarda - mi scias, pri kio mi parolas, mi estas iama JL-redaktoro. Pri tiu problemo ni siatempe tre konsciis en la CO, sed tiutempe ne eblis solvi ghin, char ne ekzistis Interreto. Kontraue, reta versio estas chiam aktuala (nu, mi esperas...).

Se mi bezonus iun informon el DR, mi ne venus al la ideo utiligi la libreton, char mi scias ghin eble malaktuala, sed nur la retan version, char mi scias ghin certe aktuala. Ne temas pri malamo al papero k adoro al komputiloj: temas pri tio, ke por tia publikajho iu rimedo ebliganta tujan aktualigon estas supera al iu rimedo ebliganta aktualigon unu fojon jare. Mi ekz. ne pledas, ke UEA ekde nun publikigu chiujn siajn librojn bite, char tio ne havas apartan sencon au estas speciale necesa. Sed aliro al chiam aktuala DR, jes, tion mi trovas speciale necesa.
Lu
Lu diras:
2011-08-14 10:40
Laŭ Andreas Künzli la strukturoj EsperantoLand kaj la Civito estas 'efemeraj'. Nu, EsperantoLand fakte havas plurajn novajn ecojn kaj la nomo ekzistas nur ekde 2001 - sed formale ĝi estas nur nova nomo por la tradicia asocio "Esperanto-centro" Paderborn, kiun Hermann Behrmann fondis en 1977, post komencoj en 1969, do antaŭ pli ol 40 jaroj. Mi tre atentas pri la ideoj de Hermano por la disvastigo de Esperanto kaj parte provas adapti ilin al la nuna tempo: Dum Hermano organizis vojaĝojn al kongresoj, ni nun organizas proprajn renkontiĝojn kiel 'Novjara Renkontiĝo', 'SOMERE' kaj 'PRINTEMPE'. Same kiel por Hermano tiel ankaŭ por mi amaskomunikilaj rilatoj kaj varbado estas gravaj aferoj. Simile kiel li eldonis la lernolibron "Esperanto programita", EsperantoLand transprenis la reeldonadon de "Tesi, la testudo". Do la agadokampoj restis tre similaj: Disponigi rimedojn por lerni Esperanton, subteni la aplikadon de Esperanto, informi la publikon pri Esperanto kaj varbi por nia lingvo.

Ĉu vere temas pri 'alternativa strukturo'? Ni celas pli precize krei 'aldonajn ofertojn'. Oni povas resti en tradicia asocio kaj viziti ties kongresojn - kaj aldone viziti la renkontiĝojn de EsperantoLand. Oni povas lerni per 'Tesi' kaj poste membriĝi en tradicia asocio; Germana Esperanto-Asocio cetere ne eldonas lernolibron. Ni do deziras aldoni kompletigajn proponojn al la oferto de la tradiciaj asocioj. Unu struktura diferenco tamen estas la fakto, ke EsperantoLand ne estas kaj ne celas esti granda asocio. Ni volas ŝpari al ni la laboron administri grandajn membrarojn, kun membrokotizoj, paperaj gazetoj ktp. Eble ni iam kreos neformalan rondon de "Amikoj de EsperantoLand".

Tute certe la renkontiĝoj de EsperantoLand grandparte allogas apartan amikaron - kutime du trionoj de la partoprenantoj jam estis en antaŭa renkontiĝo de ni. Sed kun ĝojo ni ĉiufoje konstatas, ke venas multaj novaj homoj.

Vi certe pravas, ke 'en principo' niaj gastoj kaj klientoj ricevas 'la samon' kiel ĉe UEA. Nu, 'en principo' estas iom fleksebla nocio... Parte ni kreas similajn ofertojn kiel la UEA-organizaĵoj - sed ni klopodas aldoni ilin en lokoj, kie la oferto de la UEA-strukturo ne sufiĉas por kontentigi ĉiujn interesitojn. Pro tiu ĝis tiam nekontentigita intereso ekzemple nia Novjara Renkontiĝo kreskis al nun ĉ. 200 partoprenantoj. (Aktuale ĝi cetere ne ŝajnas esti 'efemera'...) Kelkfoje ni ankaŭ kreas aferojn, kiujn la tradiciaj asocioj ne ofertas - vidu ekzemple nian publike alireblan retejon de 574 Esperanto-grupoj en la tuta mondo ĉe http://esperantoland.org/grupoj/ .
dennis
dennis diras:
2011-08-08 22:41

Brewer, Kuenzli, Moleon kaj Kvasnak kredas, ke la Delegita Reto de UEA povus esti utila. Brewer kaj Kuenzli multe insistas, ke tiu reto devas esti modernigita. Moleon aldonas ke poshtelefona aliro bonvenas. Kaj Kvasnak rememorigas nin ke ankorau estos provivore bezonata ia papera sistemo dum kelkaj jaroj.

Mi plejparte konsentas pri iliaj ideoj, sed mi volus aldoni, ke iu modelo por ia modernigita reto de esperantaj delegitoj JAM ekzistas en firmaoj kiuj strukturighas chirkau taskoj kaj projektoj. Tiuj projektoj de la firmaoj ekestighas kaj malekestighas rapide, multloke kaj ofte malsam-teame. IBM, McKinsey Consulting kaj Accenture estas ekzemploj el tri el tiaj organizajhoj.

Mi pensas, ke ni povas inspirighi de tiuj firmaoj. Mi donu ekzemplon. Che Accenture la konsilistoj ne vere plu surloke laboras en siaj oficejoj. Post aligho al nova projekto, (ekzemple, krei novan fabriko-distribuan sistemon por europa firmao en Sudameriko), ili daure konsultas la datumbazon de sia firmao serchante la teamanojn kiuj helpos al ili sukcese plenumi sian taskon au projekton.

En tiu datumbazo, estas chiuj fakuloj, ene kaj ekstere de Accenture, kiuj povas kunlabori en projekto. Chiu fakulo listighas je pluraj kategorioj: 1) la fako mem (financisto, merkatikisto, ingheniero pri x au pri y, ktp), 2) kie ili povas surloke labori (geografie kaj lingve, ekzemple) 3) kiam ili povas labori (chu ili nun laboras au vakas, ekzemple) 4) projektoj kiujn ili jam partoprenis. KTP.

La Delegita Reto povas simile utiligi ian tian jam profesiigitan reto-sistemon. Ekzemple, imagu ke vi volas fari 500 t-chemizojn, kiuj diras « Mi Amas Esperanton, » por la venonta UK en Vjetnamio. En la Delegita Reto vi komencas serchi homon kiu fakas pri fabrikado de vestajhoj. Vi ankau serchas fakulon pri importado-eksportado, char vi scias, ke vi volas eviti pagi altajn doganajhojn. Aldone, vi pensas, ke la sukceso de tiu t-chemizo eble dependas de bela artajho, do vi serchas en la datumbazo por esperantaj dezajnistoj. Finfine, vi volas kontakti delegitojn en Vjetnamio, char vi volas sendi tiujn t-chemizojn al sekura adreso kaj stoki ilin dum kelkaj semajnoj.

Kompreneble la sofvaroj por la grandaj firmaoj estas privataj kaj ne utiligeblaj rekte de ni. Tamen, la gheneralaj principoj estas libere uzeblaj. La homo kiu komprenas tiajn principojn kaj kiu kapablas krei la sistemon espereble jam trovighas en la nuna Delegita Reto, se ne, videblas ke Esperantujo bezonas urghe plimodernighi.

Moderna Delegita Reto ne savos UEA-n de la morta spiralo pri kiu parolas Steven Brewer, tamen, ni urghe bezonas simplajn, malmultekostajn SISTEMOJN kiuj EFIKAS, kaj nun tiaj sistemoj ne abundas. Ni ne pensu, ke UEA mirakle pluvivos se tiaj sistemoj mankas.

Dennis Keefe
esperanto
esperanto diras:
2011-08-08 23:35
Mi volas averti, ke ni ne tro kompliku la aferojn lau la modeloj de projektoj de firmaoj kiel IBM, McKinsey Consulting kaj Accenture ktp., char tiuj ideoj en la nuna fazo de la Eo-movado chiukaze ne efektivighas. La Eo-movado estas tekonologie kompare primitiva kaj postrestinta organizajharo, en kiu chefe pli maljunaj personoj partoprenas. Do, multaj ne uzos la de vi menciitajn teknologiojn, despli se la enhavoj de tiuj servoj estas senutilaj kaj malinteresaj.

Vi mem vidas kiuj servoj en la Eo-movado estas iom popularaj. Ekzemple Libera Folio, sed tio limighas al kelkaj elektitaj informoj kaj iom da diskutado inter malgranda grupo de homoj. Vershajne pli multaj legos ghin, pli malpli regule.

Certe mi apogas la enkondukon de modernaj teknologioj, sed mi dubas, chu la amaso de e-istoj utiligos ilin. Mi multe pli emus akcenti la neceson de la altigo de la intelekta nivelo en la Eo-movado, nome AMAS-DIMENSIE. La Eo-movado URGHE devas produkti intelekte altvalorajn kaj kredindajn produktojn, por esti serioze konsiderata, nur poste oni povas pensi pri enkonduko de (multekostaj au ech malmultekostaj) teknologioj de IBM, McKinsey ktp. ktp.

La plej "modernaj" kaj utilaj rimedoj, kiujn la Eo-movado nuntempe disponas, inter alie estas la datumbanko de la Libroservo de UEA kaj de la Austra NAcia Biblioteko (Trovanto). Eble ekzistas aliaj, kiujn mi ne konas. Gravas, ke tiuj datumbankoj estas rapide aktualigitaj kaj ke la kun ili ligitaj servoj bone funkcias. Ekzemple la Libroservo de UEA efike funkcias, dum la mendoservo en Vieno malbone funkcias au ech ne funkcias (lastatempe). Sed vershajen estas kialo, por tio, char Mayer, la respondeculo, estas absolute serioza kaj profesieca persono.

Che publikaj adresaroj pli kaj pli gravas la protekto de datenoj. Do, ekzemple en svisaj telefonlibroj multaj homoj ne plu volas esti indikitaj, kaj preferas numerojn de moveblaj telefonoj, kiujn ne chiuj konas.
Mi entute iom miras, ke UEA, sub la aspekto de la protekto de datenoj, daure eldonas tiun adresaron. Nuntempe mi ne konas kazojn de persekuto de e-istoj, sed landoj kiel Chinio au Irano, eble Kubo, povus esti potencialaj ekzemploj.
hoss
hoss diras:
2011-08-09 00:23
Kvankam mi ne kontraŭas la proponojn de Steven pri renovigo de UEA, mi scivolas pri lia aserto pri "sukcesaj organizaĵoj de la 21-a jarcento" kiujn UEA supozeble devus tuj imiti. Tiajn proponojn mi tiel ofte aŭdas, ke ŝajne ili fariĝas por multaj homoj memevidenta vero.

Tamen, mi iom dubas. Estus bone havi ion pli konkretan. Kiuj, precize, estas tiuj sukcesaj modeloj? Ĉu iliaj membroj kaj celoj estas vere sufiĉe similaj al tiuj de UEA? Kial ni supozu ke rete pli moda, pli travidebla UEA ne plu velkus, same kiel la nuna?
limako
limako diras:
2011-08-09 15:34
Hoss faris bonajn demandojn: "Kiuj, precize, estas tiuj sukcesaj modeloj? Ĉu iliaj membroj kaj celoj estas vere sufiĉe similaj al tiuj de UEA? Kial ni supozu ke rete pli moda, pli travidebla UEA ne plu velkus, same kiel la nuna?"

La danĝero pri modeloj estas ke nenio precize taŭgas por niaj celoj. Ni tamen povas vidi kien blovas la vento kaj komenti pri kio ŝajnas uzinda kaj kio ne. Clay Shirky verkis artikolojn antaŭ kelkaj jaroj pri la reta sperto de la gazetaro, kiuj estas bonaj indikiloj pri la problemoj kiujn ni alfrontas -- kaj la manko de perfektaj solvoj. Precipe "The Newspaper Industry and the Arrival of the Glaciers":
http://boingboing.net/2008/12/08/the-newspaper-indust.html
kaj "Newspapers and Thinking the Unthinkable":
http://www.shirky.com/[…]/
La punkto estas ke, malgraŭ tio ke ni ne povas progozi ĉu niaj solvoj sukcesos, ni tute bone scias kio okazas se ni nenion faros.

Multajn servojn kiujn antaŭe oni devis aĉeti (ekz. flugbiletoj kaj gazetaj reklamoj) oni nun povas mem trakti pere de la reto (ekz kayak.com kaj Craigslist). La firmaoj kiuj antaŭe traktis ilin (vojaĝagentejoj kaj novaĵgazetoj) devis akcepti ke la malnova maniero provizi tiujn servojn ne plu validos. Shirky agnoskas ke en la nuna medio, neniu scias ĉu eblas daŭre gajni monon per tiuj kampoj, sed estas ekflorado de diversaj provoj por provizi tiujn servojn plej efike kaj malmultekoste. Lastatempe, la librovendejo Borders banktrotiĝis pro diversaj kialoj, inter ili, tro malrapida akcepto de la bezonoj de interretaj eblecoj.

Kio estas UEA? Ĝi provas esti multaj aferoj: Ĝi estas presejo kaj librovendejo (kiel Amazon). Ĝi estas iomete kiel Craigslist (ĝi vendas reklamojn en la Jarlibro). Ĝi estas iomete kiel gazeto (ĝi provizas la Esperanto-revuon). Ĝi ankaŭ organizas la Universalan Kongreson (do agas kiel vojaĝagentejo). Ĝi ankaŭ provizas sociajn retojn (iomete kiel Facebook). Ni ne povas rekte konkurenci kontraŭ tiaj grandaj firmaoj, sed ni povas rigardi la plej sukcesajn ekzemplojn kaj lerni de ili pri kiel ni povas plibonigi niajn servojn. Kaj de unu alia loko...

Esperantistoj havas komunan celon: la disvastigon de informo pri Esperanto. La liberfonta softvara movado montras kiel la plej teknike spertaj homoj disaj povas kunlabori por antaŭenigi celojn. Mi esperas ke ni povas ekuzi la plej sukcesajn modelojn tie kaj apliki ilin en nia medio. Mi celas la homojn de la venonta mondo -- mi scias ke nia komunumo ankoraŭ ne estas tiel teknike sperta, sed mi ankaŭ scias ke, inter ni, jam estas multaj spertaj homoj. Kaj ke ni povas supozi ke post dek aŭ dudek jaroj, multe pli da homoj havos tiujn kapablojn. Ni kreu bazon sur kiu tiuj estontaj homoj povos konstrui la movadon kiun ni bezonos -- se ni pluvivos.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-08-09 21:13
<<Esperantistoj havas komunan celon: la disvastigon de informo pri Esperanto.>>

Tio kio mankas estas la komuna celo disvastigi lingvistikan scion interne de la Movado mem. Esperanto ne estas lerninda ĉar ĝi plifaciligas ion kion iuj jam faras. Esperanto estas lerninda ĉar per ĝi la homaro povas fari aferojn _kiuj alie tute ne eblus_. Sed ni ne povos diri kiuj estas tiuj aferoj, se ni ne kuraĝos vaste diskuti la malfacilajn demandojn de ĝenerala lingvistiko.
miklenn
miklenn diras:
2011-08-10 08:29
<<Esperantistoj havas komunan celon: la disvastigon de informo pri Esperanto.>>

Mi malkonsentas tiun frazon. Ĝi eble estas prava, sed eĉ tiam ĝi estas erara. Laŭ mi la celo de la e-tistoj ne estu informi pri e-to. La celo estu *apliki esperanton*. Aplikante E-ton, ni ne devas aparte informi pri ĝi. La homoj mem vidus, ke jen estas viva, uzebla, taŭga lingvo. Informi pri E-to iel ignifas: Jen iuj stultuloj volas altrudi mortnaskitaĵon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-09 07:54
Karaj pensuloj, kvankam viaj ideoj estas ghustaj, multaj ilin ne tro povas kompreni kaj sekvi kaj tiuj kiuj komprenas, au devus kompreni ankau ne volas audi.

Chu iu de vi estis invitita al t.n."Strategia komisiono"?
Chio estas nur farata por montri, ke oni ion faras.

De pli ol 3 jaroj mi klopodis ankau, sed komprenis, ke UEA certe ne volas sin shanghi. Per komplika elekta regularo, malnova, malmoderna statuto oni fermis la pordojn.
Krom tio mankas karismaj personoj kaj tute netauga okazis persono pri informado, kio devus esti firma fudamento.

Mi esperas, ke elekta komisiono legos viajn rimarkojn kaj ion utiligos, sed ankaux iliaj eblecoj estas jam de supro tre limigitaj. La domo UEA estas ruino kaj kosmetikaj riparoj nenion shanghos.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-09 12:17
"Kion faras UEA en Usono? Ĉiuj membroj de Esperanto-USA estas "aligitaj membroj de UEA", sed oni nenion aŭdas pri tio. Esperanto-USA havas reprezentanton en la komitato, sed oni aŭdas nenion en Usono pri la ĉiutaga agado de UEA. Oni apenaŭ scias pri agado de UEA en Usono, kvankam ĝi fakte multon faras, ĉar eĉ estas en Novjorko oficejo de UEA, kiu plenumas la konsultajn rilatojn de UEA al Unuiĝintaj Nacioj "

Mi ne komprenas: La "usonano" Tonkin dum multaj jaroj estis prezidanto de UEA kaj dum jardekoj unu el la plej aktivaj UEA-uloj. Sed shajne li havis aliajn interesojn ol "helpi" al la usona Eo-movado.
limako
limako diras:
2011-08-09 16:52
Mi aliĝis lastatempe al la estraro de la NovJorka Oficejo de UEA (kiu inkluzivas Tonkin, Blonstein, Becker, kaj aliaj) kaj ni nun havas novan kampanjon por disvastigi informon pri la oficejo kaj nia agado. Ni prelegis ĉe la usona Landa Kongreso, organizis tablon ĉe la UK movada foiro, kaj kunsendas folion pri nia lasta agado kun la dank-leteroj kiujn homoj kiuj donacis monon al E-USA ricevas.
miklenn
miklenn diras:
2011-08-09 18:23
(1) Kio estas UEA? Ĝi neniam estis aŭ estas la movado, eĉ ne la organizo de laborantoj por Esperanto. Ĝi estas la hejmo de homoj, kiuj opinias, ke E-to bezonas organizan kadron. Dum sia tuta vivo UEA reprezentis nur parton de la movado, ĝi ĉiam havis pasivajn membrojn, ĝi ĉiam suferis pro manko de mono kaj ĉiam havis kritikatan kaj kritikendan revuon. UEA neniam estis la loko de revoj kaj vizioj. Dum la malvarma milito ĝi iel iom prosperis, ĉar ĝi staris inter la blokoj. Tie ĝi ripozis tre komforte, kaj la realistoj finvenkis ;-) . Sed realistoj havas unu gravan malfortecon: Iam ili mem difinas, kio estas realisma, kio ne, kaj ili ekvivas en sia propra mondo. Tial UEA gvidata de realisma grupo ankoraŭ vivas en la ora tempo de malvarma milito. Tamen – UEA estas la vizaĝo de la E-movado. Vi povas pensi ion ajn pri ĝi, sed tio estas nekontestebla fakto. La oficiala vizaĝo de la E-movado nomiĝas “UEA”.

 (2) Aktuale ĉiuj organizoj spertas perdon de membroj. Partioj, sindikatoj, la volontula fajrobrigado, la radioamatoroj, la ŝakludantoj – ĉiuj batalas kontraŭ la ventmueliloj de elektronikaj ekranludiloj. Diru: Ĉu ni volas gajni gejunulojn por Esperanto, kiuj ekranludas? Tute serioza demando!

 (3) La E-movado akiris anojn ĉefe el du sociaj grupoj: la kleriĝema burĝaro (germane: Bildungsbürgertum) kaj kleriĝemaj laboristoj. Ambaŭ grupoj formortis post 1968.

 (4) Ni rekaptu neŝatatan ideon: Esperanto en la lernejojn! Egale, kion ajn Vi pensas, sed la estonteco de Esperanto decidiĝas en la lernejoj per du vojoj. La ĝenerala intereso pri kulturo kaj klerigado, pri lingvoj, legado, popoloj estas vekata en la lernejo. La dua vojo estas la instruado de E-to en la lernejoj.

 (5) “profesiiĝo, plijuniĝo, tutmondiĝo”: Mi ne scias, ĉu tio estis serioza intenco au nuraj sloganoj. Profesiiĝo signifas, ke oni donas taskojn en la manojn de (ankaŭ neesperantistaj) profesiuloj kaj bone pagas ilin. Sed homoj kaj organizoj, kiuj ne havas monon, ne povas dungi profesiulojn. Plijuniĝo, nu jes, sed de kie preni la junajn homojn? Tutmondiĝo certe ne signifas, ke UK-oj okazas en foraj landoj, kien la oficistoj flugas. En Kubo la nombro de e-tistoj nur kreskos, kiam la Castro-fratoj rekomendas lerni E-ton. Kial ili faru tion? Ĉu por agaci la usonan prezidenton? (Laŭta ridego en la publiko.) Por kreskigi la E-movadon en Vjetnamio mi proponas simplan solvon: Ĉiuj gevjetnamoj vivantaj en Germanio sendu po unu lernolibron al siaj parencoj en la hejmlando. Pu, lernolibron? Diable, ni ne havas! Ni ne povas paroli pri “tutmondiĝo”, ne havante lernolibrojn kaj vortarojn, kursestrojn ktp. en iu el la vjetnamaj lingvoj, en la araba, la svahila. Ni ne povas havi ilin, ĉar ni malŝparas nian monon, tempon kaj forton flugante inter Havano kaj Hanojo.

 (6) Iuj ideoj de Steven Brewster: La punktoj 1 kaj 2 fakte estas unu sama, ĉar ĉefe temas pri interreto. Tio estigas mian kontraŭdiron. UEA bezonas retejon, sendube, kaj ĝi bezonas novan kaj pli modernan retejon. Sed ĉefe ĝi bezonas homojn, kiuj difinas celojn, havas ideojn, revojn kaj viziojn. Homoj, kiuj fiksas, kiucele (!) UEA utiligu retejon. Mi ne volas plivastigi tiun komplikan temon, sed ĉu RSS-distribuado ekzistas aŭ ne – tio ne influos la estontecon de UEA. UEA estas asocio, ne retejo. Ni ne supertaksu la interreton. Ĝi helpas, sed neniam anstataŭas la agadon de la homoj.

 Mi citas: “UEA proponu kaj aperigu artikolojn en ĉiu Esperanta gazeto kaj revuo ĉiumonate.” Steven, ĉu vi bone pripensis tiun ideon? Ĉu vi scias, kiom da monataj E-revuoj ekzistas tutmonde? Ĉu UEA diktature distribuu siajn artikolojn? Kaj kiu skribos tiujn artikolojn? Ĝis nun eĉ ne ekzistas homoj, kiuj verkas por la UEA-revuo!

 (7) “Esperanto furoras en la interreto.” Eble jes, eble, eble ne. La E-retejaro estas fermita cirklo, ĉar plej multaj retejoj estas nur en E-to. Neniu eksterulo povas legi ilin. Bonŝance eksteruloj ne povas legi niajn odoraĉajn opiniojn pri la apliko de akuzativo. Kutime neesperantistoj ne havas ŝancon legi nacilingve en interreto pri E-to, nek povas sendi demandojn aŭ indikojn per kontakt-paĝo – ĉar ĝi estas en E-to, sed ne en nacia lingvo.

Kopio de la komento aperis cxi tie: http://www.ipernity.com/blog/41683

Renatocorsetti
Renatocorsetti diras:
2011-08-10 09:45
Mi opinias, ke Steven Brewer grandparte pravas. Tiuj ideoj estas samaj je la ideoj de la Strategia Komisiono de UEA [kiun, ĉiuokaze mi atentigas pri la artikolo]. Ĉu ni sukcesos pratike ekfunkciigi tiun renovigon, mi ne scias, sed almenaŭ ni provas.

Amike

Renato Corsetti

PS. Mi aparte interesiĝas pri la rezultoj de lia enketo en Usono, kiu montras ke duono de la esperantistoj aliĝas al UEA por subteni Esperanton kaj duono por ricevi servojn aŭ por aliaj celoj.
limako
limako diras:
2011-08-10 13:06
Dankon pro viaj subtenaj rimarkoj, sed notu ke en la enketo preskaŭ duono diris ke ili NE apartenas al UEA pro (1) nescio eĉ pri kio estas, (2) kosto, kaj (3) senutileco. Nur manpleno da usonanoj diras ke ili apartenas al UEA pro la servoj. Tamen, komprenu ke tiu ĉi ne estas scienca enketo kaj nur traktas la homojn hazardajn kiuj klakis sur ĝin ĉe la retpaĝaro. Estus interese enketi UEA membrojn rekte por ekscii ĉu la rezultojn oni povus pravigi.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-10 14:55
Mi estas absolute kontrau tio, ke la Strategia Komisiono, ech se ghi estas samopinia, nun komencas akapari kaj uzurpi, mem au tra la kanalo de Corsetti, la ideojn kaj opiniojn esprimitajn de aliaj en Libera Folio kaj vendi ilin kiel proprajn. Ghis nun la Strategia Komisiono liveris neniun memstaran analizon pri la stato de UEA kaj de la Eo-movado, dum aliaj en Lib. Folio klopodas formuli ideojn, kiuj ech ne estas konsiderataj de la Komitato kaj Etsraro de UEA. Chiuj ideoj, kiujn la Strategia Komisiono prezentis ghis nin, estis sheltitaj de aliaj opiniantoj, kiuj esprimighis en Lib. Folio.
La problemo shajnas esti tiu, ke la Strategia Komisiono kaj parto de la Koterio ja konscias pri la malfacilajhoj de UEA kaj de la Eo-movado, sed ghi daure fermas la okulojn antau tiuj problemoj por nenion devi fari kaj povi gardi siajn postenojn kaj sian "potencon". Tio estas la esenca problemo. Tio memorigas al mi la lastajn jarojn kaj monatojn de la GDR-reghimo sub Honecker. En Kubo estas simila situacio.
Hierau mi parolis en Berno dum pluraj horoj kun aktiva kaj signifa eksterlanda esperantisto, kiu bone konas la tutan kachon. Grandparte ni dividis niajn opiniojn, sed venis al la konkludo, ke nuntempe UEA estas blokita kaj paralizita, char neniu volas kaj neniu POVAS enkonduki iujn reformojn au shanghojn.
limako
limako diras:
2011-08-10 16:08
Mi tute ne kontraŭas la alprenon (akaparon, uzurpon) de miaj ideoj. Prenu laŭvole. Mi ofertas la ideojn en pure kontribua kaj konstruema sinteno.

Mi tamen aldonu ke ĉiuj ĉi estas nur la plej malaltaj fruktoj de la laboro kiun UEA devas fari por transformiĝi en sukcesan entreprenon. Mi elektis plimalpi hazarde kelkajn el la plej elstaraj kaj facile priskribeblaj taskoj kiujn mi kredas estas baze necesaj. Mi tute ne diras "nur faru tiujn ĉi kaj ĉio estos en ordo". La laboro nur komenciĝas...
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-10 16:26
Kara samideano,

viaj ideoj plachas al mi kaj neuzurpante iujn rajtojn, montras, ke vi sincere opinias.Same, mi de almenaux 3,4 jaroj doninte multajn ideojn, rimarkojn estus por mi egale chu oni menciu, ke estis miaj chu ne. Por mi gravus, se ili estus realigotaj.
Intertempe mi jam chesis preskau kun miaj rimarkoj, char eble vi mem rimarkis, ke UEA tute ne havas intereson sin shangxi, kiel same rimarkas Andreas.
Chu vi rimarkis, ke dum iu kongreso oni faris enketojn? Ili estas kiel hipnozitaj vaksofiguroj. Estus eble interese scii, kial ili ne havas intereson
plibonigi la agadon? Chu ili vere estas kontrakte ligitaj?
Jam komencas fudamentalaj esperantistoj pripensi, kial chiam estas chio trashovata al alia jaro, al alia kongreso, nur ne nun nur ne chi tie.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-10 16:44
Temas pri sento kaj apliko de honesteco. Se ghi mankas - neniu fido - neniu kunlaboro. Punkto fido. En la Eo-movado shajnas al mi ke pli forte hipokriteco kaj flatado inter certaj amikaroj kaj koterioj (ni kaj la aliaj) ludas rolon ol honesteco kaj sincereco. Eble char diversaj kulturoj kunpushighas, mi ne scias. Lau mi tio estas afero de individua sinteno. En chiuj kulturoj ekzistas tio kaj la alio.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-11 17:12
Mi havis la okazon legi la Gvidlibreton por komitatanoj ellaboritan de Derks.
Freneza dokumento. Kiu legos kaj utiligos tion?

Eterna diskutacho inter la eterne samaj personoj, kiuj turnighas chirkau la cirklo kaj kiuj batralas unu kontrau la aliaj. Opinioj kaj ideoj de homoj ekster la Komitato kaj la Koterio tute ne estas konsiderataj, do senvalore.

En mia memoro restas al mi nur du frazoj:

Unua pagho: "Eldoni chi tiun libreton mi ekplanis pro indigno pri la hxaosa kaj nedemokrateca traktado fare de la Estrarano Dasgupta.... Tiu indigno enkludas aspektojn de la konduto de la Gxenerala Direktoro Osmo Buller."

Plej lasta pagho: "Chu oni sukcesos indiki shanghojn efektivigeblajn? Eble. Chu oni sukcesos efektivigi ilin? Lau mi per amaso da bataloj kaj da tempo. Bedaurinde, tamen, la movado ne havas energiojn au tempon por malshpari."

Mi deziras agrablan batalon (prefere sen mi).

La koncernan broshuron mi forjhetis.

Tio estus mia recenzo, se oni petus min skribi ghin.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-11 19:15
de multaj jaroj mi klopodas komprenigi al la e-istoj jenon:

ghuste unu el la bazaj problemoj, lau mi, kaj kauzoj por la malsukceo de la Eo-movado, almenau de la UEA-tipa-movado kaj simile (al kiu apartenas 99% de la Eo-movado, ankau la Civito), estas, ke ghi NE okupighas pri "eksteraj" temoj. Se ghi okupighus pli multe pri "eksteraj" temoj (sed ne pri la Kabinda Respubliko, feminismo, Katalunio ktp. lau la maniero de la Civito), ghi eble produktus pli da valoraj produktoj kaj estus pli forte atentata de la "ekstera" mondo. Sed se ghi okupighas nur pri propraj aferoj, tiukaze preskau neniu el la ekstera mondo serioze atentas ghin. ktp.


Se la Eo-movado koncentrus chiujn siajn fortojn nur al jena "strategio", la Eo-movado fartus lau mi pli bone kaj ne devus "eliri el sia morta spiralo", char morta spiralo tiam probable ne ekzistus.
Lu
Lu diras:
2011-08-12 14:52
Andy proponas kiel (parton de) strategio okupighi pri 'eksteraj' temoj. Mi plene konsentas. Oni ja lernas Esperanton chefe por uzi ghin, ne por paroli en ghi pri ghi... Ju pli da tekstoj pri eksteraj temoj ekzistas en Esperanto, des pli alloga Esperanto estas kaj des pli multe la parolantoj uzos la lingvon.

Unu el la plej konataj manieroj okupighi pri "eksteraj" temoj estas vikipedio. Estas iom bedaurinde, ke kelkaj Esperanto-parolantoj koncentrighas pli pri la kritikado de ghi ol pri ghia plukonstruado. Ja estas klare, ke Romo ne konstruighis en unu tago - ne havas multan valoron konstati, ke konstruejo ne estas jam finkonstruita.

TED.com

Alia kampo, kie Esperanto estas uzata, estas TED, retejo de ch. mil prelegoj en la angla. Ghi havas la eblecon aldoni subtekstojn; ghis nun en Esperanto ekzistas 26 subtekstigitaj prelegoj kaj ni per tio havas proksimume lokon 50 inter chiuj lingvoj, http://www.ted.com/translate/languages . Eble ni povus ligi la tradukadon de TED-prelego kun la rajto komenti che Libera Folio - por unu tradukita TED-prelego oni rajtas sendi cent komentojn che Libera Folio, chu? ;-) Por havi ne nur la okupighon pri Esperanto, sed ankau pri aliaj temoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-12 16:31
Se e-istoj kreas enhavojn en Vikipedio, tio neniel signifas, ke ili okupighas pri "eksteraj temoj". En multaj kazoj tio shajnas al mi nur preteksto: Ili kreas kaj tradukas por Vikipedio enhavojn lau mi unuavice pro propagandaj celoj, por montri, ke Esperanto "ekzistas" au simile. Tio estas diferenco. Indiko pri la praveco de mia aserto estas, ke granda parto de la esperantovikipediaj artikoloj estas tiom magraj, fushaj kaj mankohavaj, kaj ofte ankau tendencaj kaj "partikularaj", tiel ke oni ne vidas au povus aserti, ke e-istoj okupighas serioze pri "eksteraj" temoj.

TED mi ne konas kaj ne povas komenti.

La karaktero de mia "postulo" pri okupigho pri eksteraj temoj en la Eo-movado estis lau mi tute klara. Sed per chiuj rimedoj la e-istoj chiam denove provas kaj klopodas turni kaj renversi (ech perversigi) la de mi faritajn "postulojn". Supozeble la "neutraleco" de la Esperanto-movado ghisoste paralizis ilin okupighi kaj ech nur interesighi pri "eksteraj" temoj. Sed ke la Eo-movado ne estis nur neutrala, mi baldau montros en nova anlizo de iu Eo-revuo. Supozeble ankau tio lasos la e-istojn indiferenta kaj provokos ilin al "reakciaj" reagoj.

pistike65
pistike65 diras:
2011-08-13 07:10
Lau mia sperto, la kvalito de Vikipedio en Esperanto, rilate informhavecon kaj neutralecon, estas komparebla kun tiu hungara. Mi profite uzas ambau versiojn, sed kun, evidente, malpli da profito ol la pli ampleksajn versiojn anglan, germanan, francan, hispanan.

amike
Istvan Ertl
Lu
Lu diras:
2011-08-14 11:21
Kara Andy, ĉe vikipedio bv. legi ankaŭ kelkajn pli longajn artikolojn; tiuj kelkfoje troviĝas inter la plej ofte rigardataj temoj, http://stats.grok.se/eo/top . Sed eble vi sukcesos serĉi ilin ankaŭ alimaniere.

Vi skribis: "Se e-istoj kreas enhavojn en Vikipedio, tio neniel signifas, ke ili okupighas pri 'eksteraj temoj'." Tio ne tre konvinkas. Vi ŝajne celas diri, ke ili tion ne faras pro la temo, sed pro la prestiĝo de Esperanto. Ĉiukaze la motivoj ne tiom gravas - la fakto restas, ke Esperanto-parolantoj en vikipedio tutcerte okupiĝas pri 'eksteraj temoj'.

Se vi ne konas TED-on, konsideru konatiĝi kun ĝi. Oni povas multe lerni tie pri la ekstera mondo kaj vastigi sian scion kaj komprenon pri multaj temoj. http://www.ted.com

Movado kaj komunumo

Vi ofte parolas pri la "Esperanto-movado". Laŭ mi tiu termino estas neadekvata, se vi volas paroli pri la tuta Esperanto-mondo. Nur parte temas pri movado por la antaŭenigo de Esperanto - multaj homoj en la Esperanto-komunumo ne aŭ apenaŭ okupiĝas pri tio.

De monopolismo al plurismo

Krome mi supozas, ke oni supertaksas la rolon de la UEA-organizaĵoj, eble ankaŭ vi. Kvankam la agado en ili estas la plej granda unuopa agado-kunigo, plej verŝajne ĝi intertempe estas malpli granda ol la sumo de ĉiuj sendependaj iniciatoj. Kaj tio estas tre bona evoluo, ĉar la monopolismo en Esperantujo, la fakto, ke preskaŭ ĉiuj strukturoj estis centre kunigitaj ekde la kvindekaj jaroj, kiel en multaj socialismaj landoj, estis verŝajne la plej granda bremsilo por Esperanto en ĝia tuta historio.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-08-14 12:41
La sukceson aŭ velkon de la Esperantomovado ne determinas ĝia strukturo. La plej grava faktoro estas ĉu _ideoj_ facile ligeblaj al Esperanto estas aktuale modaj en la mondo (aŭ en koncerna parto de ĝi). Do, se centrigismo estas laŭmoda, Esperanto gajnas simpation prezentate kiel iusence "centra lingvo", kaj tion oni do faradis antaŭ 50 jaroj. Tio ne eblas hodiaŭ, ĉar iom post iom la Angla ĉiam pli agnoskiĝis kiel "la centra lingvo". Tial Esperanto nuntempe pli facile ligiĝas kun malcentrigismaj idearoj -- 180-grada turniĝo de la antaŭa situacio.

UEA ne turniĝas tiel facile, tiom pli ĉar ĝi devas servi tutmonde, do entreprenoj kiel Esperantoland estas nepra suplemento. Liberaj asocioj ankaŭ povas sukcese labori kun multe pli grandaj truoj kaj memkontraŭdiroj en sia mondrigardo. Krome ili povas simple ignori la tro malfacilajn demandojn, ekzemple kiel rilati al la fakto ke ne ekzistas unueca lingvoscienco. La "U" de UEA malhelpas ke ĝi povu sukcese fari tiun ignoron.

Ĉio kio okazas en Esperantoland, ideale devus okazi kadre de la UEA-sistemo, sed UEA devas tion meritigi al si. Necesas konsciiĝi kaj konsciigi pri la taskoj kiujn solvas (aŭ povus solvi) sole UEA, se oni ne volas dolore sperti ĝian falon kaj eĉ pli dolore la neceson restarigi ĝin el nulo en pli-malpli identa formo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-12 16:40
Kara Lu,

viaj proponoj cxiam preskaux estas realigeblaj, ankau nunaj.
Problemo nur estas, ke komenti en Libera folio, por chiuj estas relative facila afero. Por skribi artikolon jam okazas pli komplika, kio ankau al mi faras problemojn.(pro komplika sistemo de klakado)

Certe kelkaj volonte skribus ankau en vikipedio, chu TED, sed oni devus unue bone instrui , pasho post pasho kiel tion fari. Mi iame skribis, ke ni bezonas dum niaj E-aranghojn chiam kursetojn pri gxusta uzo de komputilo.
Ni estas chiuj plej parte maljunaj kaj iom improvizas , verkas...
Lu
Lu diras:
2011-08-14 11:34
Vi plene pravas, kara Stani, ke estus bone oferti dum Esperanto-renkontiĝoj kursojn pri bona uzado de komputilo ĝenerale kaj pli specife por unuopaj taskoj kiel por vikipedio ktp. Ĵus mi enmetis tion en mian taskoliston por niaj renkontiĝoj kaj esperas, ke mi sukcesos realigi. Dankon!

Eble tiaj kursoj devus aparteni al la norma oferto de renkontiĝoj, same kiel lingvokursoj. Ja la sukcesa uzado de la komputilo, ankaŭ por Skajpo ktp., estas nuntempe esenca en la ĉiutaga uzado de Esperanto.

Kursoj kiel pli bone uzi komputilon estas io ne nur por maljunuloj. Daŭre alvenas novaj teknikoj, ĝenerale kaj rilate al Esperanto, kaj estas agrable lerni kaj perfektiĝi komune kun aliaj.
dennis
dennis diras:
2011-08-12 20:04

La morta spiralo. Tiuj vortoj en la titolo de la artikolo de Steven Brewer devas pensigi nin, ektimigi nin chiujn. La simptomoj videblas: malkresko de la kvanto de membroj de UEA. UK-oj kiuj antau niaj okuloj shrumpighas. Asocio kiu rigardas nur enen, ne serchante novajn ideojn se ili ne devenas de la kutimaj movadestroj mem, de la kutimaj retoj, de la kuntimaj amikoj. Simptomoj de falado abundas.

Eble estis Steven kiu mem elektis la titolon de sia artikolo, eble Kalle, mi ne scias, sed en la skribajho revenis tiuj timigaj vortoj: morta spiralo. De tempo al tempo mi mem pensadas pri tio: chu ni vidas antau ni la formortadon de la Asocio UEA kaj la formortadon de la vigla utiligado de la lingvo Esperanto? Mi esperas, ke ne, sed ni provu analizi la situacion. Miaflanke, mi povas paroli iomete pri la nuntempa situacio pri lingvo-instruado en pluraj mondo-partoj. Jen miaj observoj:

1 En la fruaj okdekaj jaroj en Hispanujo, estis amasoj da novaj gelernantoj de Esperanto. En Madrido, kie mi instruis Esperanton che la tiel nomata Liceo de Esperanto, oni chiumonate donis al mi novan grupon da 35 gelernantoj, kaj nur tiom char la klaschambro per tiu nombro jam plenplenis. Jarojn poste, ech per forta, pli profesia kaj longa varbado, ni povis trovi nur eble 10 novajn lernantojn, kaj tiom ne por la monato, sed por la tuta jaro.

2 En Chinujo, kie mi nun instruas, antau 25 jaroj estis, lau multaj homoj kun kiuj mi parolis tie, 400,000 konataj lernantoj de Esperanto. Nun la plejparto el la Chinoj kiujn la europaj esperantistoj nuntempe konas devenas ghuste el tiu grupo, fakte. Sed, hodiau, tra la tuta lando Chinujo, eble estas maksimume 3000 homoj kiuj lernas Esperanton. Kaj el tiuj novaj gelernantoj estas eble nur 5 au 10 kiuj sekvas siajn studojn post la universitato. Malpli el tiu malgranda grupeto ekvideblos poste en lokaj asocioj. Post unu au du jardekoj kio estas la situacio en Chinujo por Esperanto? Se estas iom da vigleco nun en Chinujo, tio devenas de la granda grupo de la okdekaj jaroj, ne de la manpleno da novaj lernantoj.

3 Ankau en la 80aj jaroj, Zlatko Tishljar kaj aliaj verkis lernolibron, utiligantan la Zagreban Metodon, kiu vendighis je miloj da kopioj, kaj CENTOJ da instruistoj utiligis ghin. Hierau kiam mi kontrolis la liston de esperantaj kursoj tra la tuta mondo en www.edukado.net trovighas malpli ol cent kursoj en la TUTA MONDO.

Estas problable, ke nuntempaj UEA-membroj antaue estis gelernantoj en fizikaj kursoj, kaj poste interkontaktighis kun lokaj fizikaj grupoj au fizikaj kluboj. La granda amaso da lernantoj de la okdekaj jaroj certe helpis plialtigi la membrokvanton de UEA en la lastaj dudekjaroj. SED NUN, nun kie estas la novaj lernantoj kiuj poste membrighos? Mi persone ne vidas ilin. En Chinujo mi ne vidas lernantojn de retkursoj kiuj poste alighas al loka klubo. Se la novaj membroj ne venos, la nuntempa modelo de UEA foraperos kaj tio, tro rapide por multaj el ni.

Mi volas inviti aliajn Esperantistojn prikomenti chu ili vidas aliajn indikilojn pri iu morta spiralo de UEA. Chu la morta spiralo vere ekzistas? Francisco, pro via sperto kun la Jarlibro, chu vi vidas aliajn indikilojn? Andreas, pro via vasta kono de la esperanta situacio, lingve kaj historie, inter Genevo kaj Moskvo, chu vi povas doni konkretajn indikilojn? Lu, mi scias, ke vi havas la longdauran vidpunkton, kaj ke vi ne intime laboras kun UEA, sed krom la statistikoj pri UK kaj membraro kiun vi jam listigis, mi pensas, en Vikipedion, chu vi povas komenti? Steven, viaflanke? Michael, vi kiu klare skribas kaj bone observas, kiaj aliaj indikiloj konkretaj povas montri au ne la mortan spiralon.

Jose Antonio, kiu sincere volas helpi ech savi UEA-n, kion vi vidas viaflanke, kaj sudamerike kaj uea-nivele? Renato, certe vi havas ghustan observon? Humphrey, vi kiu sukcese helpis starigi LERNU kaj EDUKADO, interalie, kion vi pensas?

Mi esperas, ke ankau la nuntempa Estraro de UEA volas respondi al tiu demando, kvankam, ke ili preskau neniam respondas al iu ajn en Libera Folio.

Stansilaw estas iom pesimista, kaj li estas iom tia, char li kredas, ke UEA malsanighas, volante resti en sia chambro kun fenestroj kaj pordoj fermitaj, kaj ne volante kontakti homojn au konsideri opiniojn kiuj povas eble restarigi viglan asocion.

Mi timas, ke Stanislaw pravas. Sed por pli bone kompreni la situacion, ni bezonas informon, bonan informon. La nombro da membroj en la Asocio estas simptomo. Ghi estas produkto de aliaj faktoroj. Kiaj, kiuj? La nombro de cheestantoj en UK, same. Tiaj nombroj estas REZULTOJ. Sed ni, por analizi, por kompreni, por rekomendi kaj por agi, devas kompreni la KAUZOJN. Mi iom anekdote menciis la rilaton inter la nombro da gelernantoj en unu periodo, kaj la posta membrigho en alia. Kiaj, kiuj estas aliaj faktoroj antau iu morta spiralo?

Dennis Keefe
esperanto
esperanto diras:
2011-08-12 21:26
La "mortan spiralon" mi priskribis detale lau amaso da ekzemloj en la Svisa Enciklopedio Planlingva, kiun Haupenthal nomis nekrologo de la svisa Eo-movado.
Pro tempomanko mi ne ripetos miajn indikojn kaj ekkonojn chi tie. Detalan eseon pri tiu temo mi verkis ankau anekse al mia Zamenhof-biografio.

Resume: La morta spiralo konsistas el tio, ke pli kaj pli da iamaj pompaj Esperanto-institucioj forfalis ekde 1989/90. En Svislando temis pri la malfortigho de la lokaj Eo-kluboj, kiam la olda generacio forpasis, pri la forfalo de Svisa Radio Internacia, GEP (kaj per tio en principo ankau de KCE - la hodiaua KCE estas nur ombro de tio kio iam ekzistis). Anstatau morta spiralo, kiu estas dre drasta esprimo, mi nomus tiun evoluon (lau la gemana kutimo) almenau "Veturo en la valon" (Talfahrt). Kauzojn por tio mi ofte provis klarigi en Lib. Folio kaj do ne ripetos ilin. Mi pensas ke la fino de Esperanto en Svislando estis enkondukita, kiam Svisa Radio Internacia (t.e. la svisa registaro) perdis la intereson pro Eo kaj decidis likvidi la Eo-elsendojn kaj kiam GEP perdis la (moralan) intereson de la kantono Neuchatel, konstatinte (lau mia supozo) ke la Eo-komunumo ne esence kreskis, kvante kaj kvalite, kaj ke e-istoj fushadministras siajn organizajhojn (dume CDELI ankorau ekzistas, sed kiom longe neniu scias - tio chi estas la sola serioza afero planlingvistika en Svislando, al reston en CH oni povas forgesi.)

Do, esence, lau mi, la shtatoj komencis perdi sian intereson pri Esperanto ekde 1989 - tiam komencighis la morta spiralo. Ankau la kuba shatto perdis pli malpli sian intereson post 1990 kaj vershajne ankau grandparte la pola shtato. La china shtato misuzas Eon ankorau por sia politka propagando. La kolapso de la komunismaj shtatoj certe estis intime ligita evento kun gravaj konsekvencoj por la Eo-movado, char chefe en la komunisma mondo Eo ghuis certagradan subtenon; grava faktoro ligita kun tiu evento estas la shrumpo de esperantistoj (ni diru: asociaj membroj, sed ankau ghenerale) pro la signifoperdo de Esperanto kaj maljunigho de la membroj, kiuj ne povis esti anstatauitaj de junaj fortoj, char pro la signifoperdo de Eo al la junularo ekmankis substanco por agadi en la Eo-movado. Do, la morta spiralo estas ligita kun diabla cirklo.

Mi pli kaj pli kredas, ke nek ajna reformo en UEA povos helpi. Necesas altigi la signifon de Esperanto en la mondo, nur tiam la Eo-organizajhoj denove povus akiri pli da signifo, kiun ili nuntempe komplete malhas, krom por la organizado de iuj kongresoj, kiuj pli kaj pli montrighas senvaloraj kaj nur pot kolekti la kotizojn de la organizajho, kiu ilin organizas. Kiel montris Kopenhago, la malkulmino de la Eo-movado shajne estas atingita, chefe el kvalita vidpunkto. Sed unue ni legu la raportojn en la revuo Esperanto (kie mi atendas nenion alian ol la kutimaj rutinaj tedaj kaj fanfaronaj raportoj, kies celo estas montri al Unesko kaj EU, ke okazis grava manifestacio de la Eo-movado, sed ech Unesko kaj EU ne plu kredas ghin).

Do, mi esperas, ke oni komprenis, kie oni devus komenci por plibonigi ion ajn.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-08-13 04:07
Mi intime konas Svislandon kie mi loĝis kaj lernis dum 3 jaroj en Lausanne. Post la lernejo sabate mi kvazaŭ ĉiun semajnon forveturis al alia urbo kaj tranoktis en junulgastejo (Jugendherberge, youth hostel) kie mi konatiĝis kun multaj homoj kaj parolis kaj aŭdis pri multaj aferoj fore de mia mondo. Mi ankaŭ dum kelkaj jaroj estris la fakon de negocia anglalingvo en Fort Lauderdale kaj havis multajn svisajn studentojn, ĉefe de svisaj bankoj. Miaj observoj subjektivaj:
En Svislando mono estas gravega, pli gravega ol la spirito. Ĝis nun la du landoj Grandbritio kaj Usono estis la korifeoj de monda ekonomio. Mi havis la impreson de miaj svisaj studentoj ke ili volis lerni la anglan aŭ usonan pro instrumentaj kialoj, t.e. por antaŭeniĝi en siaj bankoj. Ili NE volis integriĝi kun usonanoj aŭ angloj. La svisangla fariĝis kvina nacia lingvo. La plej multaj svisaj parolantoj de la angla/usona lingvoj restos en kondiĉo de la fame konata "français fédéral" do la franca lingvo parolata de svisgermanoj kun forta svisgermana akĉento kaj vortordo. Same la angla de la svisoj maltrafas la anglan de denaskaj anglanparolantoj. (La samo egalas por germanoj kaj aŭstrianoj.)
Mi havis studentojn gravajn en svisaj korporacioj [kiel UBS] kiuj foriris en la falsa imago ke ili regis la anglan/usonan lingvon. Ili estis bonkoraj homoj kun kiuj mi ofte pasis vesperon post la lecionoj - sed ni parolis la germanan kune!!!!
Mi nun estas en Brazilo. Kvazaŭ neniu scipovas la anglan kvankam oni studas ĝin ekde juna aĝo. La tradukoj en publikaj lokoj tiom maltrafas la signifon ke mi ne komprenus ion ajn se mi ne parolus la protugalan. En Svislando ĉiu kredas esti spertuloj en la angla kiam kvazaŭ neniu estas. Ili scipovas Schwyzerenglisch (svisanglan).
Ĉar la svisa registraro ne plu vidis direktan lukron en Esperanto, ĝi lasis ĝin fali for de la nacia konversacio. Kion faros la svisoj kiam la ĉina estos la ekonomike gvidanta lingvo, mi ne scias. Mi ja scias ke la trakto de la romanĉa lingvo, lingvo de kamparanoj en sudorienta Svislando, la unu pure svislangvo, estas hontema. La svisa registaro kaj la loĝantaro ĝenerale traktas la romanĉpaolantajn svisojn kiel duaklasa popolo. Por la LF legnatoj, Heidi estis romanĉino. La romanĉoj estis la servistinoj kaj manlaboristoj de principe germanlingvaj svislandanoj sed ankaŭ en la ital- kaj franclingvaj kantonoj. Oni en Svislando neniel volis altenigi ilian rangon.
Mi ne enkalkulas multe subtenon de la svisoj por Esperanto. Tie en urboj staras pli da bankoj ol preĝejoj. La svisoj esta gastamaj sed kapitalistegaj homoj. Nur kiam Esperanto donos profiton monan revenos la svislandanoj al nia aro.
Bv kompreni ke mi havas similan kritikon pri mia hejmlando, Usono.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-09-04 22:56
Unue mi volas ke ĉiuj sciu ke mi ŝatas UEA kaj mi pagas ekde 2 jaroj miajn kotizojn. Mi ankaŭ pensas ke UEA iagrade antaŭenigas Esperanton. Tion skribitan, mi opinias ke UEA ne estas Esperanto samkiel la Britsh Council (la Brita Konsilantaro) ne estas la angla lingvo. La angla lingvo eĉ ne havas akademion (kaj eble por tio ĝi nun iomete disiĝas en diversaj dialektoj en diversaj mondopartoj). La angla lingvo samkiel la germana, la franca, la itala, la ĉina, eĉ la havaja pluvivos sen iu asocio. Memkomprene la fakto ke ekzistas tre aktiva organizaĵo por la havaja antaŭenigas la disvastigon de tiu lingvo nur parolata sur 8 insuloj kie ankaŭ regas la usona.La havaja preskaŭ malaperis sed dum la 70aj jaroj kun la modelo de homaj rajtoj sub personoj kiel Martin Luther King Jr. ĝi reaperis. Oni nun povas eĉ doktoriĝi en la havaja. Tio estas la sukceso de grupo da gepatroj kiuj luktis por la establo de lernejoj en kioj oni instruis la havajan kaj instruis EN la havaja fakojn kiel matematiko, historio, natursciencoj ktp. Tio kion ni esperantistoj ne havas estas registara mono. La havajaj gepatroj devis protesti kaj pledi en la kortumo ĝis ili ricevis la subtenon de la usona registaro. Mi ĝis nun neniam vidis publikan protestojn de esperantistoj aŭ esperantemuloj (ĉar inter tiuj gepatroj estis homoj kiuj ne scipovis bone la havajan sed kiuj deziris vidi (aŭ aŭdi) ĝin kiel vivanta lingvo en la insularo). Nun la havaja havas la statuson de oficiala dua lingvo de la subŝtato Havajio.
La havaja samkiel Esperanto profitadas de la reto. Nun havajanoj kiuj ne plu vivas en Havajio sed en unu el la aliaj subŝtatoj de Usono povas lerni ĝin kaj praktiki ĝin interrete.
miklenn
miklenn diras:
2011-08-13 11:30
UEA kaj UK

Por pruvi, ke mi ne nur kritikaĉas, sed proponas:

Mi imagas al mi UEA-n kiel ligon de la landaj asocioj (LA).

La ĝisnunaj IM formu propran asocion ene de UEA, de kiu ĝi estas traktata kiel landa asocio. La kotizoj estu dispartigitaj (80% al la Asocio de IM, 20% al UEA). La IM-a asocio povas laŭ propra decido eldoni jarlibron. Rajtas aliĝi ĉiuj esperantistoj en landoj sen landa asocio, sed mi instigus, ke ĉiu esperantisto havas la rajton aliĝi al tiu speciala asocio, sendepende de membreco en Landa Asocio. Cetere ĝi administru sin mem.

UEA agas laŭ komisiado de la Landaj Asocioj. La revuo Esperanto estas plu eldonata, oni povas aparte aboni ĝin. Eble duonjara aŭ jara numero iras al ĉiu unuopa membro, pri la dissendado respondecas la LA.

Eblaj specialaj taskoj de UEA:

- propra eldonejo ankaŭ por belliteraturo. Ekz. tiu UEA-eldonejo povas “eldoni” kaj disponigi la ISBN-numeron, sed la presado okazas sub respondeco de la verkisto en ties lando.

- kolektado de ĉiuj komputilaj kaj retaj projektoj. Temas pri tiu, ke ekzistas multaj privataj projektoj pri elektronikaj libroj, retaj vortaroj, esperantigo de programoj, kiuj certe forvaporiĝos post la morto de la aŭtoro. Do UEA kolektu tiujn projektojn kaj zorgu, ke la esperantistoj ne devas fari plurfoje la saman laboron (enkomputiligo de vortaroj, konvertado de libroj …)

UK konsistos el: unu- ĝis dutaga UEA-kongreso, kie la LA decidas pri la agado de asocio, du- ĝis tritaga ĝenerala kongreso, poste ekskursa tago, post kiu sekvas en la sama lando la IJK. La partoprenintaj de la UK kaj la partoprenontoj de la IJK povas komune uzi la ekskursojn.

UK estu pli longe preparata kaj celu al aktivigo kaj partoprenigo de la kongresanoj. Mi pensas pri

- speciala radioamatora stacio
 - konkursoj pri ŝakludado, goo ks.
 - metiaj prezentaĵoj kaj ekzercoj pri plej diversaj aferoj, ekz. preparado de retejoj, memeldono de libroj, verkado de brik-filmoj (truk-filmoj helpe de LEGO-ŝtonoj), aplikado de esperantigitaj programoj, verkado de sonhavaj videofilmoj ktp. Do la anoj ne pasive aŭskultu prelegojn (da tiuj tamen estos sufiĉaj), sed mem agu.

Se la temoj estas longe konataj, oni povas

- aranĝi konkursojn
 - partoprenigi lokajn aŭ landajn asociojn aŭ fakuloj.

La brik-filmoj estas bela ekzemplo, ĉar tiu speco de filmado bone taŭgas por esperantistoj. Oni povas fari tiujn sole aŭ kun malmultaj amikoj kaj ne bezonas multekostan ekipaĵon. sciante, ke post 5 jaroj okazos konkurso pri brik-filmoj dum UK, iuj homoj povas ekverki pri tio. La organizantoj de la kongreso kontaktu lokajn aŭ landajn fakulojn kaj invitu ilin (kaj pagu vojaĝkostojn,m tranoktadon kaj manĝadon), kiuj povas same prezenti siajn filmojn kaj diskuti.

Ne, mi mem ne okupiĝas pri brik-filmado.

Do, tio estis miaj ideoj, nun estas via vico.

La sama artikolo aperas ĉi tie: http://www.ipernity.com/blog/41683/341226
esperanto
esperanto diras:
2011-08-13 14:10
La idearo de M. Lennartz enhavas multajn erojn, kiuj kongruas kun la miaj imagoj.

Oni multe diskutas, chu la UK estu reformita kaj chu ghi dauru unu plenan semajnon au malpli da tempo.

Lau mi, la UK povas dauri dum tuta semajno, sed ghi devus esti pli bone strukturita lau klara kaj celkonforma programo, kiu konsistu ekzemple el jenaj eroj (moduloj):
- Lundo: matene iom pompa malfermo (kun festprelego/j kaj koncerto) kaj posttagmeze publik-atenta konferenco lau la maniero de la Nitobe-simpozio au vilna jhurnalisma konferenco 2008 (kun invito de lokaj jhurnalistoj).
- Mardo: Tago de la faka laboro, matene IKU, en kiu eble ankau la esperantologia konferenco estu iel integrita, kun posttagmezaj "temaj laborgrupoj" kaj prezentado de la rezultoj. Prezentigho de la Fakaj Asocioj estu iel integrita (siajn formalajn jarkunvenojn la FA okazigu rande de la programo).
- Merkredo: Tema dedicho al la gastiganta lando (matena konferenco kaj posttagmezaj fake gviditaj ekskurso/j al gravaj historiaj lokoj de la gastiganta lando).
- Jhaudo: Kleriga-instrua tago kun matenaj kursoj kaj posttagmezaj temaj laborgrupoj kaj konkursoj kaj prezentado de la rezultoj.
- Vendredo: "Tago de la Eo-kulturo" a.s.: Matena prezentado de la Eo-literaturo; posttagmeze cheestantaj landoj prezentas sin, sian historion, sian lingvon, sian kulturon, aktualajn problemojn de tiuj landoj (eble alispeca programo, ankau la junularo ie devus havi sian lokon).
- Sabato: Prezentado de la gheneralaj rezultoj de la semajno kaj fermo (denove kun prelego kaj koncerto).
Vespere okazu distraj programeroj, precipe muzikaj, filmaj kaj teatraj, ekskursetoj, eblo partopreni en la nacilingva programo de la gastiganta urbo.

La chefaj celoj de tiu chi koncepto estus integri kiel eble plej multajn partoprenantojn en komunjan gheneralajn programojn por eviti ilian diserigon kaj perdighon dum la tuta semajno kaj por aktivigi la partoprenantojn en pli malgrandaj grupoj.

Oni pripensu pri kiuj programeroj oni povus rezigni por ne trosharghi la programon.

Pri kotizoj ktp. mi ne interesighas kaj ne okupighos kaj ne diskutos.
 
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-13 15:42
La rimarkoj de Michael kaj Andreas havas multajn praktikajn montrilojn por plibonigi la laboron kaj organizadon de UK-o.

Tio tamen jam estas dua pasho. Unua pasho devus esti shanghi preskau komplete personojn, kiuj devis kaj devus tion fari. Ili ghis hodiau ne komprenis, ke ili fiaskis.

Parte estas kulpo pro manko de forta persona gvido kaj tute sentauxga persono por informado, sed parte de malghusta au mankanta strategia vojo.

Lau mia opinio, UEA devus kunig kaj reprezenti chiujn E-asociojn kaj organizojn, sendepende, chu ili konsentas kun ties programo. Ghi do devus esti neutrala, sed ne , se temas pri lingvaj maldemokratecoj, diskriminacioj... Chi tie devus akre protesti kontrau lingva kamuflita politiko de EU. Au mi batalas por linve demokrata solvo au mi estas nur servisto de la reganta "sinjoro".

Neniam serioze estos traktata almozulo, nur tiu kiu povas firme eldiri sian opinion, uzi demokratajn regulojn por honesta solvo kaj scipovas ankau protesti.


 
esperanto
esperanto diras:
2011-08-13 16:33
Mi timas, ke ankau miaj sugestoj restas nur iluzio (char konkretajn pretecon kaj volon por ion shanghi mi ne povas vidi).

Eble vi memoras, ke foje mi parolis pri UEA kaj UK kiel "Auslaufmodell" (modelo kiu elcherpis sin).

Auslaufmodell, morta spiralo, diabla cirklo.... vi povas aldoni ion alian.
Filarete
Filarete diras:
2011-08-13 17:23
Ĉu reformi la UK-on? Se ĝi jam estus funkcianta! Multaj kongresanoj eĉ ne scias kiu estas la kongrestemo kaj preskaŭ neniu esperantisto nepartopreninta. Eble nomumi unu eksterskomitatan personon (laŭeble iom fakulo pri la kongrestemo) kiu povus kolekti kelkajn artikolojn por la revuo Esperanto, elekti rilatajn prelegojn por la universitato kaj plani kelkajn diskutrondojn. Jam estus paŝo antaŭen. Ni kreu eksterombilikajn debatojn! Ĉu estas tiom komplike?
esperanto
esperanto diras:
2011-09-05 01:30
Mi kredas, ke ne devus esti la tasko de UEA aranghi konkursojn pri shakludado. Tio ne estas kaj ne estu ghia kerna tasko.

Nu, bone, foje por promociado de Eo kial ne ? Por montri ke eblas ludi shakon en Eo.

Universala Kongreso: Antau nelonge mi skizis chi tie eblan pli efikan strukturon por lundo ghis sabato. UK dauru ne pli longe nek malpli longe, pro diversaj kauzoj. Se vi volus pli firme ligi UK kun IJK, jes tiam ambau aranghoj okazu sinsekve en la sama lando, por ke junuloj kaj maljunuloj povus esti kune (sed eble junuloj ne tro deziras tion). Sed dum multaj jaroj tio estis la kutimo.

Persone mi pensas, ke "UEA" devus forlasi sian nunan strukturon de Landaj Asocioj. Char kion UEA ankorau povas doni al ili krom iom da prestigho pro la nomo? Praktike nenion. Tiu strukturo estas nur por blufi kaj fanfaroni, ke "ni" estas reprezentataj ankau en Germanio ghis Mongolio. Nu, bone, ghi donas iun senton de universaleco. Sed tiu sento estas tro malforta, iuj Landaj Asocioj estas nur formale en UEA.

Do, necesus pripensi alternativan strukturon. Mi sugestis, ke la CO sendepdendighu de la UEA-strukturo chefe kun la celo malsharghi sin de la administraj taskaroj, kiujn tiu tuta peza UEA-strukturo kauzas. Temas grandparte pri balasto, kiu nur chagrenas. Sed UEA sen la CO vershajne praktike chesus ekzisti. UEA sen CO kaj CO sen UEA praktike ne estas imagebla, sed CO sen UEA povus, lau mi, ekzisti, malgrau la membrokotizoj, kiuj eble mankus (tamen, la membronombro falas de jaro al jaro). Sed por rekompenci la mankon de enspezoj pro kotizoj necesus farighi komerca organizajho. sed kiu volas acheti niajn produktojn, krom la e-istoj? Sub la nunaj kondichoj tia propono estus vershajne nerealisma, sed necesas pensi pri la futuro.

Do, multaj demandoj. En principo, CO kaj UEA ja povus esti konservita, sed kun iom alia strukturo kaj iom aliaj prioritatoj.

Sed vi ja mem vidas, ke praktike neniu en UEA, almenau publike au oficiale, emas tushi la temon de reformoj. En la "demokratia" (t.e. anarkia) sistemo de UEA, en kiu chiu havas alian opinion, tio estus malfacila, kaj komenci shanghi ion ajn povus konduki al disfalo.

Pro tio Dasgupta, Korseti kaj ges-roj Moon preferas veturi al La Chaux-de-Fonds por manghi fonduon kun gesinjoroj Gacond. Ankau tio estas prioritato en UEA, kaj kompreneble treege placha okupo, pri kiuj multaj envias ilin.

mirmal
mirmal diras:
2011-08-30 23:16
1. La strategia plano de UEA por la jaroj 2011-2020 estas ĉefe 10-foje akiri membrokotizojn, 10-foje okazigi UKon kaj eldoni 110 numerojn de la revuo Esperanto. Simile landaj asocioj volas 10-foje akiri membrokotizojn, 10-foje okazigi asocian kongreson aŭ konferencon kaj eldoni x numerojn de la asocia bulteno. Komitatoj estas kutime ekonomiaj organoj, kiuj devas interesiĝi pri membrobazo, kotizoj, fakturoj, leĝoj, ministeriaj dekretoj. Progreson ili komprenas nur kiel akiron de novaj pagantaj membroj por la asocio. Lingva kaj literatura disvolviĝo de Esperanto estas por ili marĝena afero, pri kiu okupiĝu iu alia.
2. Lernintoj de Esperanto, se ili ne volas fariĝi asocianoj nek movadanoj nek partopreni en niaj polemikoj pri progresigo de Esperanto, subite ne scias, kiel utiligi la novan scion. Ili perdas iluziojn, foriras kaj avertas aliajn, ke ili ne lernu tiun belan, facilan, sed tute neutilan lingvon.
3. Dum la pasintaj 125 jaroj esperantistoj faris grandegan laboron, kiu reprezentas eble milionon da laborhoroj, sed la rezultoj de la laboro estas preskaŭ nevideblaj, ĉefe por novuloj. Al ili ŝajnas, ke Esperanto ĉiutage rekomencas sian agadon ekde nulo, ĉar en la vendejoj kaj publikaj bibliotekoj ili vidas nur lernolibrojn por komencantoj kaj poŝvortarojn. Nia literaturo kaj alia agado kvazaŭ ne ekzistus. Sed eĉ por spertaj esperantistoj estas atingebla nur fragmento de nia kulturo kaj granda parto de nia heredaĵo kuŝas ankoraŭ en manuskriptoj. Terminaroj kaj turismaj prospektoj estas pli interesaj kuriozaĵoj ol veraj helpiloj.
4. Kompare kun la jaroj 2000, 1990, 1980 ktp. la agado de UEA ne ŝanĝiĝis. La membronombro ĉiam la sama, ĉiujare UKo kaj 11-foje revuo Esperanto. Tamen giganta diferenco en nia movado okazis danke al la interreto. La asocioj kaj kluboj tie prezentas sian agadon, aperis novaj kursoj, elkreskis Vikipedio, turistoj povas trovi informojn pri landoj, urboj, vidindaĵoj. Ne mankas elektronikaj variantoj de gazetoj kaj libroj, eĉ pli multaj, ol kiom da ili ordinara esperantisto havas en papera formo en sia hejmo. Publikiĝas malnovaj tekstoj de longe forpasintaj literaturaj korifeoj, kies manuskriptoj estis elprenitaj el polvokovritaj skatoloj kaj enkomputiligitaj. Sed ĉio aperas kaose, kiel privata aktivado de unuopuloj, multaj laboraĵoj denove malaperas, ĉar neniu movada centro ilin kolektas. Neniu zorgas, ke ekz. turismaj informoj aperadu sisteme, ne laŭ hazarda plaĉo de unuopulo. Por la naciaj lingvoj la sekvaj 10 jaroj estos konstruado de virtualaj bibliotekoj kun milionoj da libroj, fotoj, videoj. Kion dum tiu jardeko faros nia movado?
5. Vere, kion ni volas atingi ĝis 2021? Verŝajne ni ne sukcesos kreskigi la membrobazon de UEA, tiom malpli enkonduki Esperanton en lernejojn. Ni ne sukcesos konvinki hotelojn, restoraciojn kaj vendejojn, ke ili disponigu siajn servojn per Esperanto. Tamen ekzistas aferoj, kiujn ni povas fari sendepende de tio, ĉu nin favoros aŭ ne favoros la ekstermovada mondo. Ekzemple ni povas prezenti en Vikipedio ĉiun gravan urbon de la mondo kaj ties vidindaĵojn, same ankaŭ kulturon de ĉiu nacio, kaj tiel vere apliki Esperanton por turismo. Ni povas disponigi en la reto riĉan Esperantlingvan bibliotekon de verkoj ne blokitaj de kopirajto kaj tiel alporti la Esperanto-kulturon al ĉies hejmo. Prilabori diversajn lernolibrojn esperantlingve (pri matematiko, elektrotekniko, pri la naciaj lingvoj). Ankaŭ varoj de diversaj firmoj povas esti reklamataj esperantlingve. Multon ni povas fari, por ke la hezitantoj vidu, ke lerninte Esperanton, ili povos ĝin uzi kaj ĝui. UEA povas fariĝi gvidanto aŭ resti flanke nur kiel pasiva observanto.

esperanto
esperanto diras:
2011-09-05 01:51
Kun intereso mi legis vian intervenon kaj volas reagi, char shajnas, ke mi estas la sola.
Jes vi pravas, chio aperas kaose, kaj pri tio grandparte kulpas la interreto.
Kaj ne nur kaose, sed estas troa kvanto, kiun unuopuloj ne kapablas digesti, despli ke la interreto provizas amason da fatraso.
Oni produktas edukado.net, lernu.net, esperanto.net, esperanto.info, esperanto.com ktp. ktp. Sed kiu reale uzu, uzas kaj uzos tiujn retujojn, char en ili vi trovas nenion interesan au utilan? Prefere oni plibonigu la retujon de uea.org kaj provizu ghin kun granda kvanto da informoj, sed krom la Katalogo tie oni trovas nenion interesan au utilan. La estrarano pri informado nenion faras, nur vagadas tra la mondo, ofte je la kosto de la asocio. Bela vivo. Eble ankau mi farighu estrarano.