Brewer antaŭvidas morton de Esperanto-asocioj
Steven Brewer estas unu el la plej konataj esperantistoj en Usono. En sia demisia blogaĵo li rakontas, ke li de dudeko da jaroj membras en la landa asocio, iam nomita ELNA, nun Esperanto-USA, sed ke la asocio efektive neniam proponis al li ion kion li bezonas. Tial li antaŭ ok jaroj akceptis la proponon iĝi vicprezidanto por vidi, ĉu eblus evoluigi la asocion en pli moderna kaj malferma direkto.
Li sukcesis kolekti grupon de spertuloj kiuj transformis la eksmodan retejon de la asocio en retan komunumon, kun la celo helpi kaj kuraĝigi homojn mem aktivi, kaj por montri al la ekstera mondo ke efektive ekzistas vivanta Esperanto-komunumo en Usono, li klarigas en sia blogo. Aldone, la retejo donis al ordinaraj membroj la eblecon afiŝi informojn kaj raportojn pri siaj agadoj, dum la administranto povis publikigi la plej interesajn erojn en la frontpaĝo.
La nova retejo eble ne furoregis, sed ĝi tamen estis relative sukcesa, opiniis Steven Brewer. Li tamen trovis, ke aliaj estraranoj de Esperanto-USA ne konsentis pri liaj ideoj, li rakontas en sia blogaĵo:
Pluraj homoj, speciale Lucy Harmon, ne ŝatis la direkton de la nova retejo. Ili ne volis konstrui komunumon - ili simple volis "reklami". Ni havis senfinajn diskutojn kaj kelkajn krudajn debatojn, sed mi neniam sukcesis konvinki ilin (ŝin) ke indas organizi homojn. Fine, post tri jaroj, mia mandatperiodo kiel vicprezidanto finiĝis, kaj, nesurprize, oni ne petis min iĝi prezidanto. Mi pluservis kiel retestro, kaj kiam post kelkaj jaroj liberiĝis la posteno de sekretario, mi akceptis ĝin, ĉar ĝi bone akordiĝis kun miaj jamaj taskoj kiel retestro.
Post malkonsento en la estraro pri tio, ĉu Steven Brewer kun siaj renovigaj ideoj estus taŭga persono por reprezenti Esperanto-UEA en la komitato de UEA, la prezidanto de la asocio ne nur reprenis la proponon komitatanigi lin, sed ankaŭ sen apartaj klarigoj forprenis de Brewer la respondecon pri la retejo kiun li grandparte mem kreis kaj dum multaj jaroj administris kaj evoluigis.
Dum la ĵusa landa kongreso en Teksaso en la antaŭlasta semajno de junio, Brewer fine decidis demisii de sia posteno en la estraro. Sian decidon li publikigis en Twitter: "Post longa pensado, mi decidas demisii kiel sekretario de Esperanto-USA ekde la 25a de junio, 2012."
En sia anglalingva blogaĵo, publikigita la postan tagon, li klarigas:
Mi aliĝis la estraron kun la celo provi transformi la asocion Esperanto-USA en siaspecan organizaĵon, kiun mi vere povus subteni. Kion mi vere volas estas asocio, kiu helpas homojn organiziĝi por atingi komunajn celojn, kaj kiu donas vizaĝon al la Esperanto-komunumo, montrante al angleparolantoj ke ekzistas homoj kiuj uzas Esperanton ĉiutage por fari amuzajn kaj interesajn aferojn. Anstataŭe, ni restas socia klubo por maljunaj homoj.
Libera Folio petis ke Steven Brewer klarigu, kiu laŭ li do estu la tasko de esperantistaj asocioj en la nuna epoko.
Steven Brewer: Mi ne diras ion sekretan aŭ ion novan. Humphrey Tonkin dum almenaũ dek jaroj diras tion ĉi - kaj jam antaũ tridek jaroj provis averti ke la mondo ŝanĝiĝas, ke oni devas atenti kaj adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj - aŭ morti.
— Laŭ mi plej grave, la Esperanto-organizaĵoj devas esti periloj de la aktivado de la membroj. Kiel ne-profit-celaj organizaĵoj, ili povas ricevi monon senimposte kaj uzi ĝin por antaŭenigi difinitajn celojn de la membroj. Laŭ mi, la organizaĵoj estu la sokloj sur kiu povus stari tiuj, kiuj volas antaŭenigi ajnan Esperanto-agadon. Sed tio neprigas ke la membroj organiziĝu: ke ili sciu kion la aliaj faras. Antaŭlonge, tio okazis pere de novaĵletero aŭ bulteno. Nun tio devas okazi pere de la interreto. La organizaĵoj devas provizi la membrojn per rimedoj por facile komunikiĝi kaj scii kion aliaj faras.
— Samtempe, la landaj asocioj devas montri ke Esperanto ekzistas kaj parolantoj de Esperanto aktivas en la koncerna lando. Oni facile vidu ke estas novaĵoj, ke aferoj okazas, kaj ke novaj aktivuloj estas bonvenaj.
Libera Folio: Kion do laŭ vi Esperanto-USA kaj UEA faras malĝuste?
Steven Brewer: Anstataŭ fariĝi perilo por la aktivado de la membroj, ili proponas sin nur kiel servantojn. Membroj, laŭ ili, estas simple tiuj, kiuj petas servojn (aĉetas librojn, legas bultenon, ktp) anstataŭ tiuj, kiuj mem aktivas kaj bezonas subtenon. Tro ofte, la estraranoj ŝatas ke la organizaĵo estu nur kiel propra socia klubo kie ili ludu kun siaj delongaj amikoj. Tre malofte – aŭ neniam — okazas kampanjo kiu devenas de la membroj. La estraranoj preferas ke membroj restu pasivaj kaj faru nenion.
Libera Folio: Kiel laŭ vi eblus tion korekti?
Steven Brewer: Por UEA, mi plej klare priskribis tion en la artikolo UEA devas eliri el sia morta spiralo. Por Esperanto-USA, la afero estas malpli klara. Ili nun perdegas monon je la rapideco de 25.000 dolaroj jare. La organizaĵo havas profundajn poŝojn, sed finfine tamen malaperos se ili ne povas ŝtopi la truon aŭ replenigi la poŝojn. Kaj tio estas la granda problemo: La maljunuloj, kiuj eble testamentos monon al Esperantujo, malmulte aktivos. Ili ne partoprenos la reton. Ili ŝatas la socian klubon al kiu ili apartenas. Oni devas daŭre provizi ilin per la servoj de la klubo kaj samtempe pripensi kiel oni allogu la junulojn kaj ebligu al ili aktivi. Oni nur devas ĉirkaŭrigardi ĉe Landa Kongreso por vidi ke, almenaŭ en Usono, tio ne okazas.
Libera Folio: Vi asertas, ke UEA kaj Esperanto-USA laŭ sia nuna modelo estas mortantaj. Kiel vi antaŭvidas tian morton? Kiel eblus ĝin eviti? Kial indus?
Steven Brewer: Eble la nunaj Esperantaj organizaĵoj efektive devos morti antaŭ ol oni starigos novajn, kiuj pretas alfronti la nunan mondon. Mi laboris dum ok jaroj por enkonduki novan pensmanieron: por flegi komunumon de aktivuloj kiuj volis fari ion por antaŭenigi Esperanton. Mi konfesas, ke mi nur duone sukcesis. Sametempe, la organizaĵo nur duonvole subtenis tiun celon. Duono — aŭ eble eĉ pli — ne volas ke la organizaĵo transiru al alia modelo. Ili preferas ke la organizaĵo simple prediku al la kredantoj. Sed oni ne povas eviti la konkludon ke la tradicia Esperanto-movado mortos se ĝi ne alfrontos la veron kaj ne transiros al nova pensmaniero.
Mi havas la impreson, ke ne ekzistas absoluta vero en la mondo. Ĉu pravas Lucy Harmon aŭ Steven Brewer - malfacile decidi. Tial mi havas la impreson, ke estus bona ideo, se oni samtempe realigus ambaŭ ideojn, en du malsamaj organizaĵoj. Ne necesas konflikti pro tio, ke oni ne kredas je la sama vojo - eblas plej amike rilati, sed iri laŭ malsamaj vojoj.