Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / EU rifuzas himnon en Esperanto

EU rifuzas himnon en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2012-06-09 21:10
La Eŭropa Komisiono oficiale rifuzis la proponon de Eŭropa Esperanto-Unio pri popoliniciato rilate kantadon de himno en Esperanto. Laŭ la motivigo de Eŭropa Komisiono, la propono kolekti subskribojn subtene al himno en Esperanto ne estas akceptebla, ĉar neniu EU-lando agnoskas Esperanton kiel parton de sia kultura heredaĵo. "EEU nun konsideras multajn eblajn reagojn, kaj evitos iun ajn hastan decidon. Ni restos prudentaj", komentas la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain. Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la rifuzletero en Esperanto.

Komence de aprilo Eŭropa Esperanto-Unio sendis al la ĉefa gvidorgano de EU, la Eŭropa Komisiono, proponon, laŭ kiu EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en Esperanto. La celo de la iniciato laŭ Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estis fortigi la komunan eŭropan identecon, grandigi la partoprenon de la civitanoj en la eŭropa integriĝo, donante al ili la eblon kanti kune, kaj certigi la respekton por ĉiuj eŭropaj lingvoj.

Laŭ la reguloj de la Eŭropa Civitana Iniciato, la komisiono devis ene de du monatoj decidi ĉu la propono plenumas la formalajn postulojn. Nun pasis la du monatoj, kaj EEU ricevis la decidon, kiu estis kategoria rifuzo. 

– La Komisiono malakceptis eĉ la eblon komenci kolekti milionon da subskriboj por tiu iniciato, klarigante tion per la aserto ke neniu EU-lando agnoskas Esperanton kiel sian kulturan heredaĵon, skribas Zlatko Tišljar, sekretario de EEU, en retletero dissendita al aktivuloj de EEU la 1-an de junio.

Zlatko Tišljar atentigas ke ekzistas multaj lingvoj en Eŭropo, kiuj sendube kontribuas al la eŭropa kultura heredaĵo, sendepende de tio, ĉu ili estas oficiale agnoskitaj.

Zlatko Tišljar

- Ni menciu la romaan, la rusan, la kurdan, turkan, araban, ĉinan kaj multajn aliajn lingvojn en kiuj kulture kreadas milionoj da eŭropaj civitanoj. Al tiuj sendube apartenas ankaŭ Esperanto, kiu apartenas al 30 lingvoj kun la plej riĉa vikipedia materialo en la mondo, al 64 lingvoj de google-tradukiloj kaj kiu havas riĉan originalan kaj tradukliteraturon kun pli ol 100.000 libroj.

Laŭ la teksto de la letero li supozas ke la Eŭropa Komisiono timas sukcesan nomkolektan kampanjon, kiu laŭ li povus "startigi tuteŭropan debaton pri la demando de efika kaj justa komunikado en EU".

- La estraro de EEU opinias skandala la decidon de la Komisiono malpermesi la aplikon de la nova leĝo al la iniciato de EEU, li skribas.

Poste Zlatko Tišljar klarigis, ke la opinioj esprimitaj en lia letero ne estas oficiala komento de EEU, sed parto de interna diskuto.

Tuj kiam la informo pri la rifuzo de la Eŭropa Komisiono atingis Liberan Folion, ni turnis nin al EEU por ricevi pliajn informojn. En sabato ni ricevis respondon de Seán Ó Riain, la prezidanto de EEU.

Seán Ó Riain

Laŭ lia opinio, la Eŭropa Komisiono malĝuste interpretas siajn proprajn regulojn, argumentante ke la propono de EEU ne estas akceptebla, ĉar neniu membroŝtato de Eŭropa Unio esprimis sian subtenon al Esperanto.

- La Komisiono rezonas kvazaŭ la celo de la propono estus antaŭenigi Esperanton. Tamen la celo estas antaŭenigi la himnon, kaj Esperanto estas la rimedo. Eble la sola rimedo kantigi la himnon, respektante la malsamajn kulturajn heredaĵojn de la membroŝtatoj.  Do, se iu membroŝtato efektive subtenus Esperanton kiel parton de sia kultura heredaĵo, aliaj povus opinii ke Esperanto ne plu taŭgas kiel neŭtrala himna lingvo.

Aldone Seán Ó Riain atentigas, ke laŭ la baza traktato pri la funkciado de Eŭropa Unio, EU ne nur kontribuu al la disvolviĝo de la kulturo de la membroŝtatoj, sed ankaŭ "reliefigu ilian komunan kulturan heredaĵon".

- Esperanto estas ĝuste komuna kultura heredaĵo, ne nacia.

La estraro de Eŭropa Esperanto-Unio ankoraŭ ne decidis, kiel ĝi pluiros post la rifuzo, diras Seán Ó Riain.

- EEU nun konsideras multajn eblajn reagojn, kaj evitos iun ajn hastan decidon.  Ni restos prudentaj.

Eŭropa Esperanto-Unio en sabato transdonis al Libera Folio la anglalingvan leteron de la Eŭropa Komisiono, kiun ni tradukis kaj publikigas aparte.

arkivita en:
Marcos
Marcos diras:
2012-06-01 16:41
Mi ne vere komprenas kio okazis ĉi tie. Ĉu ne devus temi pri kontrolo, ke la formalaj postuloj estas plenumitaj? Se jes, ili devus ĉe malakceptigo klarigi, kiu el la leĝe preskribitaj postuloj ne estas plenumita. Mi tre dubas ke la leĝo preskribas formalan postulon, ke popoliniciatoj ne rajtas proponi ke la EU rekomendu por certaj solenaj situacioj uzon de lingvo, kiun neniu EU-lando agnoskas kiel sian kulturan heredaĵon. Do kiel tio povis esti klarigo por malakcepti la proponon ĉe ĉi tiu ŝtupo de la proceduro? Tio ŝajnas tute kontraŭi la ideon de rekta demokratio, kiun EU volis per tiuj popoliniciatoj subteni! Se vere statas tiel, kiel ĉi tiu artikolo skribas, EEU laŭ mi devus provi porti tiun skandalon al ekster-Esperantujaj amas-informiloj.
Johan_Derks
Johan_Derks diras:
2012-06-02 14:16
La komentoj de Marcos Cramer kaj Seán Ó Riain mem estas celtrafaj:
Ĉu la argumento, ke laŭ la baza traktato pri la funkciado de Eŭropa Unio EU ne nur kontribuu al la disvolviĝo de la kulturo de la membro-ŝtatoj, sed ankaŭ "reliefigu ilian komunan kulturan heredaĵon", sufiĉas antaŭ la Ĝenerala Kortumo estas alia demando.
La artikolo 263 specifas:
La Kortumo de la Eŭropa Unio revizios la laŭleĝecon de leĝdonaj agoj, agoj de la Konsilio de la Komisiono ................ kiuj intencas produkti jurajn efikojn koncerne triajn partiojn. Ĝi ankaŭ revizios la laŭleĝecon de agoj de korpoj, oficejoj aŭ agentejoj de la Unio destinitaj por jure efikigi koncerne triajn partiojn.
Se la tasko de la Kortumo estos juĝi ĉu la Komisiono prave povas aserti, ke la uzado de Esperanto NE apartenas al la komuna kultura heredaĵo de la membro-ŝtatoj, mi antaŭvidas interesan teston pri Esperanto kaj la signifoj por ties aparteno al la komuna kultura heredaĵo de ekzemple
- la deklaro de la pola parlamento, la 12-an de junio 2008, kiu omaĝas la centjariĝon de Universala Esperanto-Asocio kaj donas sian subtenon al la kandidateco de UEA por la Nobel-premio pri paco
- la informo de la sekcio pri universitatoj de la hungara Ministerio pri Instruado en aprilo 2004 al HEA kaj en aparta cirkulero al ĉiuj altlernejoj kaj universitatoj, ke surbaze de la Akademia Deklaro (Hungara Scienca Akademio, 29-01-2004a) ankaŭ la Ministerio rekonas la vivan karakteron de Esperanto. (dankon, Andreas)
Do, unuavide, ekzistas sufiĉe serioza bazo por submeti la negativan decidon de la Komisiono antaŭ la Kortumo.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-01 16:56
Chu oni atendis ion alian?

Kial skandalo? Nenia skandalo! Sed tute normala afero kaj respondo. Chu oni ankorau ne komprenis, ke lingvo, kiel Eo, kiu ne estas oficiala en EU, havas nenian signifon, povas ludi nenian rolon, kvazau ghi havas nenian ekzistorajton?

Sed oni povas diri kaj skribi pri tio cent au milfoje, certaj e-istoj daure ne kredas kaj ripetas la samajn embarasajn agadojn.

Por ne resti frakasita sur la planko: Kolektu tamen vian milionon da subskriboj en la EU-landoj kaj faru vian iniciaton kiel parton de via privata EEU-kampanjo. Tio sufichas. Kaj ne supertaksu viajn rolon kaj eblojn. Char pli ne eblas kaj ne estas realisma. Kaj kantu la himnon en Eo de mateno ghis vespero publike sur chiuj placoj de europaj urboj, komencante en Maribor. Kaj tuteurope debatu pri efika kaj justa komunikado en EU. Neniu havas ion ajn kontrau tio, se vi faras tion racie, inteligente, interese kaj kadre de la validaj leghoj. La realan respondon al viaj demandoj vi vershajne baldau ricevus - kaj estas klare jam anticipe, ke flanke de la EU-oficialuloj ghi estos chiam nepre kontrau Eo. Do, ne estu seniluziigita, trista au kolera!

Pravigi la rajtojn, ambiciojn au pretendojn de Eo surbaze de la Vikipedia materialo, kiu lau vi apartenas al la "la plej riĉa vikipedia materialo en la mondo", shajnas al mi ne nur neta kaj plumpa troigo, sed ankau iom ridinda kaj aventura aserto, milde dirite.
Krom tio, la senco de tiu chi frazo estas miskomprena au entute ne bone komprenebla: "Ni menciu la romaan, la rusan, la kurdan, turkan, araban, ĉinan kaj multajn aliajn lingvojn en kiuj kulture kreadas milionoj da eŭropaj civitanoj." Kiuj milionoj da eŭropaj civitanoj kulture kreadas en la kurda, turka, araba, china ktp.???
Utiligante la guglan tradukilon, oni ricevas nur malbongustan lingvan salaton en diversaj lingvoj. Chu tiu mirakla gugla tradukilo estas la nova normo kaj kvalito de tradukado?
Kaj kie estas tiuj 100'000 libroj en Eo, pri kiuj oni blufas ? Chu temas pri tiuj cent mil, kiujn oni povas acheti che la Libroservo de UEA en Rotterdamo au chu temas pri la miloj da grizaj kaj polvaj broshurachoj el la 19a kaj 20a jarcento, kiuj shimas en la keloj de CDELI, Vieno kaj BHH (kie ili parte estas ech ne alireblaj kaj pri kiuj preskau neniu interesighas) kaj kiuj nur atendas por esti forjhetitaj, char mankas spaco por aliaj pli gravaj kaj aktualaj libraroj?

CHU TISHLJAR SCIAS ENTUTE PRI KIO LI PAROLAS? MI FORTE DUBAS!

Do, saltu de la alta chevalo kaj rekomencu vian agadon sur pli modesta kaj realisma bazo. Donu unue SUBSTANCON al Eo por ke vi havu ion por prezenti, fieri kaj blufi. La nuna stato de Eo kaj de la Eo-literaturo ktp. ne sufichas. Zorgu ekzemple pri tio, ke en librovendejojn de europaj landoj revenu libroj (lernolibroj kaj vortaroj) en kaj pri Eo (char ili vershajne chie malaperis).

Chu tiajn konsilojn devas doni al vi iu ne-EU-ano ?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-06-01 17:30
Kvankam, de komenco mi ne estis por la chi propono, la Komisiono agas maldemokrate. Se sufiche multaj tion subskribus estas afero por diskutado. Oni ne povas neigi volon de milionoj.

Lau mia opinio ni devus unue postuli por Esperanto samrajtecon kun aliaj lingvoj, kiel elektebla de la lernontoj. La vivo mem decidu, kiu lingvo estus elektinda. La politikistoj ankorau ne komprenis, ke vera integrigho kaj konstruo de venonta Europo ne povas okazi per devigita iu nacia lingvo(tio okazadis en pasinteco - Napoleon, Hitler, Stalin), kio de fudamento starigas privilegiajn klasojn.
Ghisnuna lingva politiko nur vekis senton de naciismo ech antisemitismo.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-01 21:12
Ho, kara naivulo, kion vi rakontas, estas kompleta brasiko.
Sed mi timas, ke klarigi al vi ion ajn estus komplete vana klopodo. Mi bedauras.
Kirilo
Kirilo diras:
2012-06-01 21:35
Nu, vi ja ŝatas tiom abstrakti for de la Esperanto-medio, do bv. klarigi al mi kaj la aliaj, kial estas en ordo (baze de la nunaj informoj), ke la EU-komisiono per pure ENHAVA argumento malakceptas proponon, kies FORMALAN akcepteblon ĝi prijuĝu.

Se tio faciligas al vi la aferon (same al Simono Pejno), provu imagi, ke ne temus pri himno en E-o, sed pri flago, ni diru kun ĉielarkaj strioj, kiun civitana iniciato volus proponi aldone al la ĝisnuna EU-flago.
Ĉu vi akceptus la argumentadon, ke la eŭropanoj nentute ne rajtas pri tio voĉdoni, ĉar la proponita flago ne estas oficiala aŭ vaste uzata en la unuopaj membroŝtatoj - kvankam tia pritakso ne apartenas al la formala antaŭkondiĉo?
kossey
kossey diras:
2012-06-02 17:50
Kara Stanislavo,
mi tute konsentas kun Vi. Enkonduko de Eo en lernejojn kiel plenrajta fremdlingvo devus esti laŭ mi prioritata agado de esperantaro. Mi havus kelkajn konfidencajn pensojn kiujn mi ŝatus pridiskuti kun Vi. Se Vi konsentas, sendu al mi Vian retadreson al: ikossey (heliko) rambler (punkto) ru.
simono
simono diras:
2012-06-01 17:47
Ankaŭ mi miras, ke oni miras. Esperanto ne estas oficiale agnoskita lingvo de EU, simple pro tio, ke ne eĉ nur unusola membra lando agnoskas ĝin. Punkto.
Lu
Lu diras:
2012-06-03 12:01
Saluton Simono, kion vi imagas per "agnosko"? Ĉu la fakto, ke germana ministerio subtenas renkontiĝojn, en kiuj oni parolas Esperanton, estas agnosko? Ke en Bavario Esperanto rajtas esti bazkursa lingvo en la tri finaj klasoj de gimnazio? Ke oni rajtas instrui ĝin en germanaj lernejoj en libervolaj kursoj? Ke la hungaraj instancoj akceptis ĝin por ŝtataj lingvo-ekzamenoj? Aŭ kion alian vi imagas? Kaj kiuj aliaj lingvoj ricevis jam la agnoskon, kiun vi imagas?
edmundo
edmundo diras:
2012-06-01 18:02
Ĉu la aŭtoro de la artikolo vidis ĝin? Ĉu eblas enretigi kopion aŭ skanaĵon?
redakcio
redakcio diras:
2012-06-02 09:55
Libera Folio nun ricevis de EEU la leteron de la Eŭropa Komisiono, kaj publikigas ĝian kompletan tekston, tamen sen la nomoj kaj adresoj de la ricevantoj, ĉar tiuj estas personaj informoj. Ligilo troveblas plej sube en la artikolo. La letero estas en la angla, sed baldaŭ aperos ankaŭ traduko al Esperanto.
ztisljar
ztisljar diras:
2012-06-01 19:21
Unue mi diru ke miaj vortoj citataj en tiu ĉi artikolo ne estas la opinio de la estraro de EEU. Mi ja sendis tekston en kiu interalie estas la citataj frazoj, sed ne publike. Mi sendis ilin nur kiel mia propono al la estraro pri eventuala deklaro kaj ĝi iris al la estraro kaj tri aliaj nomoj, kiujn mi opiniis gravaj por komenti mian proponitan tekston. Evidente iu el la 8 personoj publikigis tion vaste kaj ne menciis pri kio temas. La estraro de EEU tute ne diskutis pri tiu teksto. Do, mi petas la redaktoron de Libera Folio tion klarigi.
La responda letero de la Eŭropa Komisiono ne ankoraŭ aperis publike. Ni ricevis ĝin en PDF-formato kaj tiuj kiuj deziras, povas ricevi ĝin baze de peto.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-01 21:30
Tiuj eternaj plendoj pri misinformoj kaj miskomprenoj estas malagrablaj kaj tedaj. Chu finfine oni povas fidi la raportadon de Libera Folio au ne au chu temas nur pri pseudojhurnalismo de la malmutekosta speco (kion mi kelkfoje vere suspektas).
redakcio
redakcio diras:
2012-06-02 09:26
Ne temas pri misinformo, sed pri rapida novaĵo, publikigita laŭ la informoj kiuj tiam estis haveblaj. Libera Folio samtempe senprokraste turnis sin al EEU por pliaj komentoj, kiuj atingis nin nur post la noktomezo, sabate. Tiel longe ne eblis atendi pri la publikigo de tiel grava novaĵo. Nun la teksto estas kompletigita per la novaj komentoj.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Niko
Niko diras:
2012-06-02 04:09
Esperanto ne ligiĝu al naciismo, eĉ ne al eŭropa kvazaŭnaciismo. Eble ĉi tiu novaĵo ŝokos kompatindajn eŭropŝovinismajn legantojn de LF, sed ekzistas samideanoj ankaŭ alikontinente. (Mi estas unu el tiuj.)
Niko
Niko diras:
2012-06-02 04:17
Sed kial mi eĉ malŝparas tempon por komenti pri tio? EU neniam akceptus la himnon. Por la unua fojo, mi pretas esti tiom cinika kaj negativa kiel Andy Künzli.
Jozefo
Jozefo diras:
2012-06-02 11:27
La reado de Andy Künzli ne estis negativa au cinika, nek estas la plimultoj de la komentoj liaj, kiujn mi legis, tamen tre ofte realismaj.

Anstatau perdi tempon (kaj vershajne ankau monon) por postuli ion au tion (ech chion...) che "europaj" instancoj, kiuj ekzistas nure por servi la famajn "merkatojn" (vidu la nunajn ekzemplojn de ilia agado en Grekujo, Irlando, Hispanujo kaj Portugalujo), EEL kaj ghia "partio" devus pripensi agadojn kaj elspezi monon por disvastigi Esperanton che, ekzemple, tiuj aktive protestantaj kapitalisman politikon, montri denove, ke Esperanto povas esti tauga Internacia Lingvo. Kaj fari tion kun novaj vortoj, novaj simboloj, forgesi tiun obsedon kun la koloro "verda" , paroli de Zamenhof kiel "majstron", ktp., chiuj signoj de sektemeco.

Cetere, kiu interesighas pri Europa Himno ? Kiu kantas ghin ?

Forgesu la aferon.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-02 15:04
Vi ghuste vidas la aferon (kvankam mi ne dirus, ke EU nur servas la merkatojn, kvankam grandparte, sed tiu estas alia temo. Ankau Ruslando kaj Chinio servas nur la merkaton, ech pli lö EU, sed pri tio neniu parolas). Mi ne shatas tiun argumentan unuflankecon, kiu suspektigas min al komunismaj au almenau maldekstraj vidpunktoj, kiuj diskreditighis en 1989, kaj kiuj grandparte karakterizis kaj influis la Eo-movadon. Sed hodiau la kapitalismo spertas krizon (vershajne je la cinika ghojo de la "anti-kapitalistoj" en eksa GDR, Ruslando ktp.) Chio farighis ege kompleksa. La de vi menciitaj landoj estas grandparte mem kulpaj pro la aktuala mizero, char ili elspezis monon kiun ili ne havis (koste de aliaj), ne enkasigis impostojn de siaj richuloj, falsis la statistikojn, sensence salajris neproduktivajn shtatoficistojn, misuzis la euron diversamaniere ktp. Do, ili simple trompis, senhonte, senskrupule kaj intence Bruselon, punktofino. Sed diri tion publike estus 'politike nekorekte', kvankam la vero. La chefa eraro de EU estis, ke oni enkondukis la euron en la sudaj landoj, preteratentante la dangheron de ekonomia misekvolibro inter nordo kaj sudo (ne eblas devaluti la euron en tiuj landoj - kaj tio estis la komenco de la katastrofo). Cetere, la plej sukcesa lando nuntempe estas Estonio, lando kiun la rusoj kaj komunistoj antau 20-30 jaroj ankorau ruinigis. Sed la labor- kaj monelspez-disciplino tie estas ege altnivela (kaj la salajroj daure malaltaj, kvankam estonoj same multe kaj bone laboras kiel svisoj, sed kies salajroj estas averaghe 10-foje pli alta)). La demando por kio elspezi monon kaj por kio ne vershajne okupos la homaron ghis ghia fino. Estas klare, ke el e-ista vidpunkto, sed ne nur el e-isto, sed ekzemple ankau el svisa, estas totala eraro sendi al bankrota kaj korupta shtato kiel Grekio pli ol 300 miliardojn da euroj. Sed espereble temas nur pri "presita" mono sen ajna valoro (jen tio estas ciniko). Kaj estas ankau klare, ke tipoj kiel Tishljar, Maurelli ktp. klopodas akapari kiel eble plej multa da EU-mono por si kaj siaj agadoj, dum la ceteraj problemoj komplete ne interesas ilin.

Cetere, la veraj cinikuloj sidas en

- EU, kiu donas (grandparte vanan) monon al Tishjar por sia konferenco en Triesto kaj similaj dubindaj propagandismaj agadoj, pri kiuj ili poste povas fanfarone raporti, sed kiu poste rifuzas al li "pli altajn" ambiciojn rilate Eon (sed kulpas Tishljar, kiu shajne ne konas la limojn kaj regulojn en EU kaj kiu ne kapablas distingi inter afero A kaj afero B), kaj kie sidas iuj e-istoj, kiuj nur mokas pri Tishljar.
- en UEA, kie oni formale apogas EEUn, kvankam oni negative rilatas al ghi (char oni volas mem rilati kun tiaj organizajhoj kaj kun suspekto rigardas al Tishljar).

Antau kondamni EU-n necesus koni chiujn faktojn kaj problemojn. Eble la tuta monproblemo tiros ghin en la abismon, kio signifus, ke la homaro, kiu postkuras la merdan monon, nenion lernis el siaj eraroj de la pasinto. Sed la averagha plebo ne konas ilin, kaj inter fakuloj regas largha spektro de diversaj kaj diverghaj opinioj. Dum en chiuj nacilingvaj TV- kaj radiokanaloj okazas larghaj diskutoj pri la eurokrizo, nur la e-istoj rifuzas tiun chi diskuton, kaj postulas de EU ekzempe la enkondukon de la kantado de la himno en Eo. Iun pli ridindan kaj realec-fremdan ideon mi ne konas.
Jozefo
Jozefo diras:
2012-06-02 23:07
Mi certe malsamopinias pri la "kulpo" de grekoj, portugaloj, hispanoj kaj italoj. Ne la popoloj havas kulpon, sed iliaj registaroj (kaj dekstraj kaj "maldekstraj", se oni vidas socidemokratiajn partiojn kiel estante maldekstraj!), iliaj "elitoj" KAJ la landoj, kiujn profitis dum jardekoj el vendoj al tiaj landoj, chefe Germanujo kaj Francujo.

Mi rekomendas al interesantoj ke ili serchu che Google la grekajn filmojn "Debtocracy" kaj "Catastroika" kiuj havas tradukojn en pluraj europaj lingvoj por vidi alian aspekton de la afero, aspekton kiun vi certe nek vidos en televizo nek legos en la chefaj presorganoj de viaj landoj.

Kaj jes, certe mi estas maldekstrulo.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-03 17:30
"la grekoj", "la italoj" ktp., inkluzivas krom la tuta popolo ankau la registaron (parlamenton kaj chiujn shtatajn instancojn). Prefere oni devus paroli pri "la greka sistemo", "la itala sistemo" ktp. Kulpaj kaj respondecaj por sia propra sistemo estas, lau la internacia juro, unuavice la unuopaj popoloj (nacioj) au shtatoj mem, kiuj plenkonscie elektas siajn politikistojn kaj reprezentantojn (sed kion fari, se aliaj politikistoj ne estas je dispono???). Mi ne estas fakulo, sed ekzemple la greka sistemo longe funkciis tiel, ke la popolo elektis alterne Pasok au Nea Dimokratia, kaj tiuj partioj dankis tion al siaj elektantoj per plej diversaj komplezoj kaj garantioj (ekzemple nepago de impostoj, au foruzado de mono ricevita de ekstere por dubindaj infrastturaj projektoj - chefe domoj kaj stratoj - au disversha pagado de salajroj al neproduktivaj oficistoj ktp.). Pri tio ne la turkoj au albanoj au svedoj kulpas, sed la grekoj mem. Eble kulpis ankau EU-Bruselo, kiu tro facilanime donis monon sen kontroli kio okazas. Sed tion diru la oficistoj, kiuj respondecis pri la koncerna sektoro. Sed la nocio "kulpo" estas krom morala chefe jura nocio. Kulpa estas iu persono, kiu estis akuzita kaj kondamnita de iu trubunalo kaj ricevis sian punon.

La italoj elektis Berlusconi, la serboj Milosevic, la kroatoj Tudjman, la rusoj Putin, la slovakoj Meciar, la cxehoj Klaus, la poloj Kaczynski, la hungaroj Orban, la svisoj Blocher, la francoj Sarkozy ktp. (el la vidpunkto de siaj kontrauuloj tiuj negativaj au malbonaj politikistoj kaj ilia elektigho estis eraro). Do, chiu popolo, kiu elektis tiujn politikistojn, devas tiri la konsekvencojn, lau la dirajho: kiu diras A, tiu devas diri ankau B.

Nun oni devas "savi" tiujn landojn, char ili fushis la aferojn, plumpe dirite. Sed la devo de EU estas savi ilin, char alian opcion ghi ne havas. Oni ne povas lasi fali Grekion en la abismon. Kiel nerekte tushita observanto oni povas nur esperi, ke chio bone finighos, kvankam la resaniga procezo vershajne ankorau longe dauros kaj doloros.

La "hispana sistemo" ankorau estas tro malmbone konata al la europa publiko, kiu miras, ke la senlaboreco, chefe inter la junularo, estas tiom terure alta. Se la "hispana sistemo" kolapsos, tio povus kauzi al Europo nesubtaksendan malekvilibrighon, dum la krizon de Portugalio, kiu estas malgranda lando, oni povus ankorau digestita, kvankam tio estas malagrabla vero por la portugaloj mem, kaj kvankam oni ankorau ne plene scias, kiom da kadavroj tie kushas en la keloj (kiel diras germanlingvanoj).

En Svislando (kaj ne nur en Svislado) italoj, grekoj, hispanoj, portugaloj, turkoj, jugoslavianoj estis chiam favore akceptitaj kiel "gastlaboristoj" (kvankam ankau tio estis formo de ekonomia ekspluatado), sed oni kredis, ke sian perlaboritan monon ili sendos hejmen por kontribui al la evoluado de siaj landoj. Tio bone funkciis antau 1989, kiam chio estas ege modesta kaj la ekonomia progreso malrapida. Sed nun, kiam oni nur aprolas pri dekoj au centoj miliardoj da euroj, dolaroj au frankoj, tiuj sudaj kaj pli malrichaj popolekonomioj apenau plu havas shancon shtopi la truojn per kelkcent au kelkmil euroj - tio ne plu sufichas rigarde al la gigantaj dimensioj de mono cirkulanta kaj postulata (ekzemple acheto de futbalistoj).

Certe, iuj socialdemokratoj kaj maldekstruloj venis al la konkludo, ke tio estas la fino de la malamata kapitalismo. Sed vershajne ili ghojas tro frue, char la kapitalismo chiam en la historio kapablis savi kaj regeneri sin mem, ech en Ruslando, Chinio kaj Vjetnamio. Tio montrasm ke nur la kapitalismo estas vivipova (dum chiuj aliaj "socialismaj" eksperimentoj fiaskis, char ili malrespektis certajn regulojn de la "homa ekzisatdo"). Anstatau chiam polemiki kontrau la kapitalismo, la socialdemokratoj, komunistoj kaj aliaj maldekstruloj eble foje verku ampleksan analizon pri siaj propraj eraroj, misoj, fushoj kaj katastrofoj, kiujn ili kauzis al la homaro. Kion mi malshatas che la maldekstruloj estas, ke al ili mankas honesteco, antau la historio kaj antau la propraj faroj. Bedaurinde tiu chi sinteno influis ankau la Eo-movadon. Ekzemple che la svisaj socialdemokrata partio (kiu daure volas aboli la kapitalismon) mi ne povas, ech kun la plej bona volo, malkovri iujn helpajn receptojn.

Ankau "la svisoj" vaste apogis kaj partoprenis la (mondfaman kaj tre sukcesan) "svisan komercan modelon", kun la banka sekreto ktp., montrante ofte du vizaghojn, kiu longe perfekte funkciis ghis kiam EU, t.e. germanoj, francoj, italoj ktp. venis por repostuli la monon de siaj civitanoj, kiuj metis sian monon en la svisajn bankojn, kie ili kredis ghin sekura. Kiu kulpas? La kruda kaj primitiva maniero de niaj najbaroj repostuli monon kaj ataki Svislandon kaj la svisajn bankojn ne estas pli pura ol la svisa banka sekreto (kiu servis al kashado de mono por ne devi pagi impostojn). Estis nur malmultaj, kiuj atentigis, ke en svisaj bankoj kushas la mono de diktatoroj kaj diversaj kanajloj, kvankam chiuj sciis tion (en principo, kvankam ghuste pro la banka sekreto oni ne sciis, pri kiaj diktatoroj temas)). Protesto preskau ne ekzistis. Char mono ne odorachas, kiel oni diras germanlingve. La simpla sviso ne komprenas la groteskan diferencon inter "Steuerbetrug" kaj "Steuerhinterziehung", kiu estis jure ruza truko por pravigi kaj nebuligi diversajn komercajn agadojn. Ktp. Sed la svisoj ricevis nur bluan okulon kiel oni diras germanlingve, duonkore solvis la problemojn, kaj nun ili havas kialon por fanfaroni, char ekonomie la lando fartas bone, kaj kun malrespekto rigardi al EU, kiu saltas de unu financa krizo al alia. La paradokso estas, ke la plej granda politika partio, kiun ghiaj kontrauuloj timas kaj kondamnas kiel la diablo la konsekritan akvon, kvazau ricevis la plenan historian pravon (ne alighi al EU kaj ne adoprti la euron). Sed tio estas danghera ludo kun la fajro, char EU estas centfoje pli potenca ol Svislando, kiun ghi povus dispremi kiel blaton (Steinbrück povus sendi sian kavalerion kaj jen chio). La kurso de 1.20 farighis jam sufiche grava problemo por la svisa industrio. Aliflanke, CH estas tro malgranda lando por ludi iun gravan rolon en EU. Hodiau, la plimulto de la svisoj kredas, ke aligho al EU havas neniun sencon. Lau mia persona opinio, la shanco estis maltrafita; CH devintus alighi jam en la komenca fazo de EU, sed nun la trajno vershajne pli malpli forveturis. Paradokso estas, ke kiel nemembro CH ricevas eble pli da atento ol kiel membro, kvankam tio estas la alia flanko de la medalo.

Do, tiel, chiu lando havas sian propran sistemon, kiu foje bone, foje malbone finighas. Pri la turka sistemo oni longe blasfemis, sed hodiau oni rigardas ghin kun respekto. Dum, che la "sveda sistemo" oni ne scias, chu laudi au kritiki ghin (mi estas tro malinformita). LA "nederlanda sistemo" glorighis pro sia liberalismo. Sed tiu liberalismo finighis, kiam i.a. la "Cofee-shops" estis misuzitaj por drogkomercaj kaj uzaj celoj kaj kiam tro da "molukoj" ktrp. inundis la landon kaj malatentis la liberalajn kaj toleremajn regulojn, kiujn la nederlandanoj pretis doni al ili (kiel oni klarigis al mi en NL).

Ktp. Pri la sistemoj de Serbio, Kroatio, Ruslando, Montenegro ktp., kiuj estas ekster EU, ni tute ne parolu. Sed oni diras, ke tiuj sistemoj estas sur la bona vojo de "normaligho" kaj "plibonigho". Diablo ghin scias (kiel diras la rusoj).

Ktp.

Do, de la e-istoj mi preferus legi tiuspecjan diskutojn, sed mi daure konstatas, ke la e-istoj kiel e-istoj rigide rifuzas diskutojn pri tiaj temoj kaj preferas okupighi pri siaj mediokraj Eo-temoj. El Ruslando venas nur groteskaj atakoj kontrau Okcidento kaj okcidentanoj, dum pri la propraj aferoj regas totala silento.
ztisljar
ztisljar diras:
2012-06-02 18:30
Organo de iu organizo kiel la estraro de EEU havas aliajn taskojn kaj celojn ol estas la celo de pluraj diskutantoj en tiu ĉi forumo. La akraj diskutoj ĉi tie montras ke la nura celo de ili estas montri "sian" saĝon" inter kelkcento da homoj kiuj pretas ĉi tion legi. Kaj kompreneble, la "saĝaj" ideoj de ĉi tie influas absolute neniun, plej malmulte la tiel nomatan ekstaran mondon. Pluraj el tiuj kiuj plendas daŭre kontraŭ la esperanta ŝovinismo kaj verdismo pledante por la ekstera agado, ne vidas ke ĝuste ili estas inter la plej gravaj verdaj ŝovinistoj, farante nenion ekstere kaj kontribuante neniel al eblaj agadoj direktitaj eksteren, sed babilas inter la verduloj.
La celo de EEU dekomence ne estis nepre la sukceso de la propono enkonduki la himnon en Esperanto en EU, sed baze de la himna propono movi kampanjon en kiu partoprenos centmiloj kaj pri kiu interesiĝos neesperantistaj medioj - almenaŭ iom pli ol pri kelkaj lokaj E-aranĝoj.
Kaj EEU nun plendos al "eŭropa mediaciisto" esperante ke ĝuste tiu plendo provokos iom da publikaj debatoj pri la demando de la himno kaj de Esperanto.
Alia afero al kiu kondukis la laboro pri la himno (kaj ne babilado en la forumo) estas ke ni trovis gravan niĉon por estonta laboro. Nome ni vidis ke ĉiuj neesperantistaj korusoj kun entuziasmo akceptis kanti la himnon en Esperanto kie ajn ni proponis tion. Temas fakte pri grava bezono por la korusoj. Korusoj kantas kaj okazoj kiam oni bezonus la eŭropan himnon estas ĉiam pli oftaj. Tamen ĉar ĝi estas nur muzikata, la korusoj ne povas eluzi tiun eblecon aperi en diversaj internaciaj eŭropaj aranĝoj. Nur en Slovenio ekzistas ĉirkau du mil korusoj kun inter 20 kaj 50 mil kantistoj. Kiom da ili en EU?
EEU certe ne babilos pri tio, ĉu ni volas aŭ ne volas ke Eŭropa Himno estu en Esperanto, sed vastigos la kampanjon rekte al la korusoj, senkonsidere pri la Eŭropa Iniciativo. Sendante leteron al neesperantista koruso, ke EK malakceptis la proponon de la himno en E, ni havas pretekston proponi al ili tamen kanti la tekston kiam ajn ili havos okazon. Multaj faros tion pro la spito. Se en EU ekzistas 100 mil korusoj kaj nur unu dekono metos la E-an himnon en sian repertuaron, do 10.000 korusoj kantos ghin plurfoje jare kaj grave kontribuos al disvastigo de la bezono de komuna neŭtrala lingvo.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-02 19:33
Nu, via iniciato kun la himno certe estis nenio sagha. Char vi konas la EU-sistemon pli bone ol mi kaj chiuj aliaj, la publiko ne komprenis, kial vi ne sciis, ke tia iniciato havas nulan shancon che la EU-komisiono. Sed vi tamen faris. Pro tio aliaj devis regali vin per sia sagho.

Bone, la himno povis servi kiel speco de "Aufhänger" (eble: etikedo au preteksto) kiel oni diras germanlingve por simila kampanjo, kaj ghi taugas por esti kontata dum Eo-aranghoj ligitaj kun EU au Europo. Sed tedi la EU-komisionon per oficialaj proponoj, kiuj dekomence estas kondamnitaj fiaski, vere devus esti evitate. Char tiel oni nur ridindigas Eon kaj sin mem. Sed vi agas jam 50 jarojn en la internacia Eo-movado kaj devus scii, kio che shtataj kaj europaj instancoj povus havi ian (malgrandan au realan) shancon kaj kio estas superflua kaj nerealisma. Kion vi faras, estas speco de fanatiko, se vi jam parolas pri Esperanto-shovinismo (kio estas tio?)

Do, jen chio pri tiu chi temo de mia flanko.

La okazigo de via konferenco en Triesto estas pozitiva kaj bona afero, kontrau kiu en principe neniu havas ion ajn. Tiaj konferencoj devus okazi pli ofte (sed mi timas, ke ili restas efemeraj same kiel la Nitobe-simpozioj, kiuj evidente ne plu okazas). Vi ja ech ricevis monon, kio signifas, ke EU pretas subteni tiajn iniciatojn, kiuj estas realaj kaj ekster chia fantazio kaj sektemo. Sed a) ne troigu ghiajn rolon kaj signifon (via raportado en la revuo Esperanto estis denove malmodesta fanfaronado kaj montras, ke por vi ege gravas la cheesto de gravaj personoj ol la enhavo de prelegoj mem), b) hezitu inviti kontestatajn politikistojn. Chu tiuj konsiloj estas tro por akcepti kaj digesti au chu oni devas viziti la psikiatron (lau s-ro Miller?), se oni faras ilin.

Cetere, chu vi povus klarigi kion konkrete faras Asocio por europa Konscio (Slovenio) kaj Societo por europa konscio (Kroatio), kaj kiu estas la estraro. Pri la ekzisto de tio mi audas unuafoje.
Jozefo
Jozefo diras:
2012-06-02 23:12
Kara Zlatko,

junularo, ghenerale kaj en ghia plimulto, ne interesighas pri korusoj. Korusoj estas interesaj, chefe, por malgejunuloj au por malgranda nombro da gejunuloj. Jes, gejunuloj kantas en korusoj, sed la publiko por tiuj ? Kian aghon ghi havas ?
Lu
Lu diras:
2012-06-03 12:33
Certe estas bela afero pensi, ke korusoj en tuta Eŭropa Unio decidos kanti la Eŭropan Himnon en Esperanto. Se iu ŝatos survojigi tian kampanjon - bele! (Ne estos afero por unu posttagmezo kontakti 100 000 korusojn, sed bone...) Ke kelkaj korusoj certe akceptos la proponon, tion mi volonte kredas - ĝuste interalie pro spitemo kontraŭ la ne tro ŝatata brusela burokratio.

Tamen mi konsentas kun Jozef Moraes, ke la junularo ne estas la kerna aŭskultantaro de korusoj - aliflanke, jes, junuloj multe kunkantas. Ĉe nia informada aktiveco indas teni en la kapo, ke la Esperanto-parolantoj plejparte lernas nian lingvon kiel junuloj. Iam ĉ. 1980 grupo de instruistoj en Zagrebo faris enketon pri Esperanto-instruado kaj -lernantoj. Zlatko Tiŝljar raportis: "Surpriza fakto estas, ke inter 50 kaj 90 procentoj (meze 75 %) de tiuj personoj estas gejunuloj." (En la tre interesa libro "Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj" de Zlatko, p. 149)

Antaŭnelonge mi mem survojigis enketon en Facebook, pri la eklernaĝo. 91 homoj el 257 (do 35 %) eklernis Esperanton, kiam ili aĝis inter 14 kaj 18 jaroj, pliaj 81 homoj (32 %) inter 19 kaj 29 jaroj, http://www.facebook.com/questions/338102372907455/ . Do, se ni volas lernantojn - kaj tiujn ni certe (ankaŭ) bezonas - ni alparolu (ĉefe gimnaziajn) lernantojn ekde la 12-a jaro. (Laŭ mia impreso estas neniel en la difino de EEU, ke ĝi devas agi nur desupre - ĝi povus ankaŭ agi desube, ĉu, Zlatko?)
dennis
dennis diras:
2012-06-08 19:20

La ideo de Zlatko proponi al korusoj en Europo, ke ili kantu la Europan Himnon en Esperanto ege plachas al mi. Li parolas pri mil korusoj en Slovenio. Lu Wunsch-Rolshoven mencias, ke eble estas ghis 100,000 korusoj tra Europo (Lu, pardonu, eble mi miskomprenis vin tiurilate). Kaj ni povas imagi, ke ech ekster Europo estos korusoj kiuj shatus kanti ion en iu alia fremda lingvo kiel Esperanto.

Se kampanjo ekestighos por proponi tian esperantan kanton al tiuj korusoj, tio estos fresha aero en la Esperanto-Movadoj. Doni la himnon al tiuj muziko-grupoj, speciale se ni faras tion senaltrude, estos SERVO de Esperantistoj por aliaj homoj. La korusoj kantos en Esperanto, char ili mem volas fari tion, ne char ni insistos kaj insistos kaj pledos pri kial ili DEVAS fari tion.

Estus bone se Esperantistoj provu serchi pli da ideoj kiuj servas, NE AL NI MEM, sed al tre klaraj, kaj limigitaj celgrupoj. Korusoj estas unu el tiaj celgrupoj. Se aliaj homoj havas aliajn ideojn kiel servi al tre tre limigitaj kaj klaraj celgrupoj, mi volonte auskultos. Ni ne povas fari chion, sed ni povas fari tion kion ni kapablas.

Mi dankas al Zlatko pro lia klarigo pri la avantaghoj de tia kampanjo. Lia multpasha aliro estas, lau mi, valora strategie. Mi tute konsentas kun li pri la eventuala efiko de tio. Bonan sukceson!

Dennis Keefe
LaPingvino
LaPingvino diras:
2012-06-02 18:38
Se temas pri rekono de Esperanto en lando en la Eŭropa Unio, Hungario ja ebligas studi ĝin kaj havi oficialan diplomon.

Sed ja la demando estas ĉu Esperanto estas kultura lingvo en Eŭropo. Kaj fakte pri tio mi pensas ke ili eraras. Ĝuste Esperanto havas sian rolon en la Eŭropa iaman neŭtrala parto de Moresnet, nun parto de Belgio. Tio ĝuste bone ilustras la specon de rolo kiu Esperanto povus havi pri la himno. Do al ĉiuj kiuj diras ke ili pravas ĉar Esperanto ne havas historian aŭ kulturan ligon kun Eŭropo, vi nepre eraras. Ĝi komenciĝis en Eŭropo, ĝi uziĝas en Eŭropo kaj ĝi havas sian rolon en ĝuste la historio de Eŭropo kiu ebligis la nunan Eŭropan Union.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-06-03 11:48
Europa Komisiono ne ne permesas, char; ..."neniu lando agnoskas Esperanton, kiel parto de sia kultura heredajho..."

Vershajne nia Komisiono ne loghas en Europo. En plej multaj landoj Esperanto ne nur estis jam longe parto de nacia kulturo, sed ghi farigxis jam parto de europa kulturo. Mi ne volas nun listigi originalajn kaj tradukitajn verkojn, kiuj per Esperanto famigis europan kulturon en landoj, kie ne estis la verkoj tute legeblaj (sufichas nur mencii, ke per Esperanto traduko aperis pola verko "Marta" en la japana, kiu ghis hodiau estas deviga libro en la lernejoj, char pritraktas virinan emancipighon...).

Pro multaj ne militaj, ne koloniigaj sed pro amikecaj, pacaj kaj kulturaj agadoj Esperanto esti persekutitaj kaj malpermesitaj de caro, de Stalin, de Hitler, de Franco. ghuste en Europo!

Chu esperantistoj de Europo ne estas samrajtaj civitanoj? Chu esperantisto estas senkulturo?
Plej vershajna vero estas, ke Esperanto povus servi al tuta Europo kaj ne porti nur profiton al lobiistoj kaj precipe al monopolo. Probable preskau neniu de nuna Komisionanoj deziras veran europan integrighon.

Ni estu unu fojon sinceraj kaj raciaj. Pridemandu la popolojn kion ili opinias, pri ofica lingvo de EU! La rezulton ni akceptos senkritike, se ghi estos farita demokrate.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-06-03 18:16
> Pridemandu la popolojn kion ili opinias, pri ofica lingvo de EU!

Mi scivolas, kion la popoloj respondus al demando pri:
1) oficiala lingvo de EU
2) ofica lingvo de EU
3) oficeja lingvo de EU
esperanto
esperanto diras:
2012-06-03 18:59
Unue tio absolute ne interesas la popolojn, due taugan respondon oni eventuale povas trovi en interreto (europa lingvopolitiko) au en la chi-koncerna fakliteraturo

La unuan demandon mi povas tuj respondi: "Oficialan lingvon" EU ne havas. Sed tion vi ja mem scias, kiel esperantisto, do mi ne komprenas, kial vi demandis.

La uzado de la lingvoj, oficiale kaj neoficiale, kaj pravigo de la praktika uzado, estas priskribitaj en la koncernaj dokumentoj de EU.

Kiel la plej lasta Eo-idioto scias, la oficiala dogmo en EU rilate lingvan politikon estas MULTLINGVECO au MULTLINGVISMO. Do, ekzemple la malta au la latva lingvoj havas oficiale la saman kaj egalan rajton kiel la angla. Sed chi-laste estas vaste uzata EN LA DIVERSAJ CIUTAGAJ PRAKTIKOJ, char ne eblas en la praktika chiutago traduki chiujn lingvojn en chiujn. Do, la angla ludas nekompareble pli altan rolon en EU ol la malta, latva au bulgara, kaj pro tio la angla estas vaste uzata kiel ofica kaj oficeja lingvo. Chu tio ghenas la e-istojn, estas totale indiferente al EU, despli ke la e-istoj malmulte faras por intelekte, spirite kaj kulture evoluadi sian propran lingvon (sed anstatau tio faras nur plumpan propagandismon).

Sed mi pensas, ke la e-istoj starigas tiajn stultajn demandojn nur char ili havas nenion alian, pri kio ili povus fruktodone okupighi. Estas tre facile en paranoja maniero konstante ataki kaj akuzi Europan Union, ke ghi tro uzas la anglan, sen mem fari intelektan kontribuon cele al la kvalita plibonigo de Eo.

Via eterna batalo kontrau la angla estas sensenca kaj paranoja kaj nur foruzas viajn (malmultajn) fortojn, kiujn vi devus investi por la kvalita plibonigo de la Eo-literaturo, ekzemple. Iuj e-istoj ech rekomencis polemiki kontrau la franca lingvo kiel koloniisma lingvo (s-ino Grosjean).
Kial vi siatempe ne polemikis kontrau la rusa lingvo, kiuj preskau detruis la litovan, latvan kaj estonan (kaj multajn aliajn) lingvojn (kaj kiu preskau mortigis, pro agresema rusa naciisma lingvopolitko, la chuvashan, marean, karelian, plurajn kaukazajn kaj siberiajn lingvojn ktp.)? Al mi ne estas konate, ke la Eo-movado, ekzemple s-ro d-ro profesoro Fettes, okupighus pri tiaj demandoj, kvankam li laute distrompetis, ke li okupighas pri indighenaj lingvoj (vershajne nur nordamerikaj - do, pli bone tio ol nenio). Sed tiuj popoloj mem solvis sian lingvan problemon, sen kodntribuo de iuhj e-istoj, kiuj restis totale pasivaj.

Kial en la IKU de la hanoja UK neniu. ekzemple s-ro d-ro profesoro Fettes, la granda fakulo pri indighenaj kaj etnaj minoritatoj, prelegos pri la problemoj de etnaj minoritatoj en Vjetnamio?
Chu oni ne interesighas pri tio au chu oni ne kuraghas pri tio, char oni scias, ke la vjetnama sekreta polico severe observos la tutan kongreson kaj evitos chion, kio estas kritika rilate al la komunisma reghima.

Iri hejmen!

Cetere, kion eblas legi pri Eo, estas jena magra frazo.
http://en.wikipedia.org/[…]/Languages_of_the_European_Union#Esperanto
Do, oni povus almenau aktualigi tiun alineon per lastatempaj okazajhoj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-06-03 19:21
La esperantistoj vere malhavas humursenton.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-03 19:55
Estonte prefere indiku viajn mesaghojn per H (=humuro), au S (=ne seriozo sed satiro, au Scheisse), au F (=fatraso)

Mi ne sciis, ke hipanoj havas humuron. Do, onte mi pli atentos.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-06-04 00:07
Estonte mi unue plenigos formularon indikante la kategorion (lau ISO-normo), en kiun klasifikiĝas mia interveno. Ĉe ŝercoj mi klare indikos la lokon, kie oni ridu.

Ĉi tiun intervenon mi klasifikas kiel H, parte S kaj nepre F.

> Mi ne sciis, ke hipanoj havas humuron.

Ni ja estas konataj senhumuruloj.

Ridu nun.
esperanto
esperanto diras:
2012-06-04 14:53
Mi devas agnoski, ke via humuro kun oficiala, ofica, oficeja lingvo estis brila.

Al tio mi respondus tiel: Por ricevi la koncernajn informojn, bv. konsulti la Esperantan Vikipedion.

Al tiu listo vi krome aldonus:; kuireja, garderoba kaj neceseja lingvo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-06-03 22:00
Kara Andreo, viaj komentoj estas pli realaj ol miaj, sed chiuj ricevas impreson, ke vi vi estas pli kontrau Esperanto ol por.
Ion konstati estas tute alia afero ol por io batali.
Vi ankau ne pravas pri la rusa linvo. Mi mem, estas pruvebla, organizis kontraustaron lerni la rusan lingvon. Lau mia instigo la tuta klaso forkuradis de la instruado. Antau la abituro mi ankoraux ne scipovis legi ruse! Por ekzamenighi ni devis fari kompromison....
Nun mi batalas kontrau la angla instruado, char ghi estas enkondukata lau metodo de pli forta. La lasta MULTLINVECO kaj probabla samrajteco de chiuj europaj lingvoj, sed forsado de la angla retrogvidis Europon al pligrandigita naciismoj ech antisemitismo.
Ni akiris nek unu pashon al europa integrigho. Nur blindaj supozas, ke per imperialisma nacia lingvo kiel komuna oni povas en hodiauaj tempoj ion daure akiri.
Se EU unue demokrate solvus interkomprenon, hodiau ni estus pli antaue. Popola interkompreno (kaj ne nur elita) estas ech pli grava ol komuna mono!
La popoloj estas pli saghaj kaj tion scias monopolistoj kaj timas permesi la popolvochdonadon lau ekzemplo de "Der Stantard".
Bonvolu tion aranghi kaj demokrate estos solvita la problemo.

Chu ni civitanoj de EU ne havas rajton tion postuli?
esperanto
esperanto diras:
2012-06-04 14:50
1. Mi estas la sama shatanto de Eo kiel vi, sed mi terure malshatas certajn e-istojn, kiuj fushis/as Eon.
2. Kion mi diris pri la rusa lingvo?
2a. Ke en la orienta bloko la homoj malshatis la rusan kaj malbone scipovis ghin, estis ghenerale konata fenomeno, pri kiu en Okcidento oni miris kaj mokis. Sed tio estis la esprimo de la pasiva rezistado de la popoloj sub la sovetia jugo. Ekzistis miloj da ruslingvaj instrusitoj, kiuj ja bonege scipovis la rusan. Scipovo de lingvo estas afero de interesigho kaj de talento. Ankau en Eo ekzistas la eternaj komencantoj. Kaj dum vi DEVIS lerni la ruson, mi decidchis 10 jarojn al mia vivo por libervole lerni kaj studi ghin en iu svisa universitato, char la aferoj de la oriet interesis min. Freneze, chu ne? (Mi legis Pravda kaj Izvestija jam en la gimnazio, apenau 20-jaragha).
3. EU estas kia ghi estas. Povas esti, ke oni troigis la projekton. Sed kion fari kun la orienteuropaj landoj? Oni ne povis ilin lasi al sia sorto, char venos tempo, kiam Ruslando denove glutos ilin (tiu danghero tute ne estas eliminita). Pollando ja ne malbone evoluis en EU, kompare kun kelkaj okcidentaj landoj (kiel GR, Hisp., P, Italio ktp.), pri kiuj ni diskutis hierau kaj pri kiuj tuta Europa emociighas. Modelaj EU-landoj ghuste estas pluraj orientaj landoj, dum la okcidentaj landoj perdis sian disciplinon kaj misuzis la strukturojn de EU.
Demokratio lau via imago en EU vershajne ne estos. Vi havas saman imagon pri europa demokratio kiel pri Esperanto - nome nur idealan iamgon. EU estas tia konstrujaho, kiu devas esti pli centre ol demokratie gvidita, alikaze ghi probable disfalus (imagu se chiu nacio komencus subfosi, bojkoti kaj saboti decidojn de la EU-komisiono). Pri tio nur la malamikoj de Europo ghojus (rusoj, chinoj, araboj). Oni dekomence sciis, ke ne eblas enkonduki komunan valuton, char la diversaj europaj partoj estas ekonomie tro diverse evoluataj.

Do, bonan bataladon kontrau la angla lingvo!
simono
simono diras:
2012-06-05 06:56
<<Kara Andreo, viaj komentoj estas pli realaj ol miaj, sed chiuj ricevas impreson, ke vi vi estas pli kontrau Esperanto ol por.>>

Tiun riproĉon ankaŭ mi iam kaj iam devis aŭdi. Ŝajnas, ke ĉiu, kiu ne donkiĥote batalas laŭ iu plene primitiva finvenka propaganda koncepto aŭtomate iĝas oponanto de Esperanto. Fakte, multaj Esperantistoj tute ne povas distingi inter kontraŭi specifan specon de Esperantismo kaj kontraŭi la lingvon Esperanto.

<<Vi ankau ne pravas pri la rusa linvo. Mi mem, estas pruvebla, organizis kontraustaron lerni la rusan lingvon. Lau mia instigo la tuta klaso forkuradis de la instruado. Antau la abituro mi ankoraux ne scipovis legi ruse! Por ekzamenighi ni devis fari kompromison....
Nun mi batalas kontrau la angla instruado, char ghi estas enkondukata lau metodo de pli forta.>>

Mi vere ne scias, ĉu povas iam ajn esti bona ideo oponi la lernadon de specifa lingvo. Oni prefece kapti ĉiun okazon lerni ajne iun. Kaj "batali kontraŭ la angla instruado" ŝajnas al mi jam limi frenezon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-06-05 10:03
Estimata, kiu batalas kontrau la instruado de la angla? Mi ech ne kontraubatalas la anglan entute. Ghi estas bela kaj valora lingvo por tiu popolo, sed ne kiam koloniigas aliajn popolojn. Mem en Britujo ekzistas nur 3% , kiuj lernas fremdan lingvon kaj tio sur libervola fudamento.
En hodiauaj tempoj, kiam ni preghas pri demokratio la fakto ne estas akceptebla. Chu ni chiuj investu la lernadon por esti duaklasaj civitanoj kaj post du generacioj denove lernu alian(vershajne la chinan)?
Kiel vi volas vere integrigi la diversajn popolojn, formi komunan europan kulturon? Povas esti, ke momente vi kaj Andreo estas pli realismaj sed certe ne futuraj. Se vi konstruas domon, certe volos konstrui ne nur por nuna tempo.
Ne agu kaj ne pensu nur oportunisme, sed demokrate, racie kaj stonte!
(a propo rusa lingvo; nur dum studia tempo, kiam lektoro diris, ke danka al kono de rusa lingvo travivi la siberian "ferion", mi komprenis kaj memvole eklernis gxin. Mi komprenis, ke ech lingvo de malamiko povas esti utila)
Lu
Lu diras:
2012-06-03 13:42
Eble la kerna punkto de la rifuzletero, http://www.liberafolio.org/[…]-la-europa-komisiono-al-eeu , estas la sekvaj frazoj: "Specife, se konsideri kiel leĝan bazon la Traktatan titolon pri kulturo, ĉi ties ĝenerala celo estas kontribui al la disvolviĝo de la kulturoj de la Ŝtatoj-Membroj. Ĝis la nuna momento ŝajnas, ke neniu Ŝtato-Membro igis la antaŭenigon de Esperanto parto de sia politiko pri kultura heredaĵo, kaj ĝi ankaŭ ne povas esti konsiderata parto de komuna kultura heredaĵo."

En sia propono EEU mem citas la celon "kontribui al la florado de la kulturoj de la membro-ŝtatoj (...)", http://www.europo.eu/eo/doc[…]himno-malneta-jura-akto.pdf , p. 4, "Legal basis". Tie oni skribas pri artikolo 176(5), sed ŝajne temas pri art. 167(5), http://eur-lex.europa.eu/Le[…]C:2008:115:0047:0199:EN:PDF . Ties unua paragrafo tekstas (mi tradukas): "La Unio kontribuu al la florado de la kulturoj de la membro-ŝtatoj, dume respektante ties nacian kaj regionan diversecojn kaj samtempe antaŭenigante la komunan kulturan heredaĵon." (Laŭvorte ankaŭ en la propono.) La kvina paragrafo de art. 167 klarigas nur, kiu faru kion tiucele.

Laŭ mia kompreno la tasko de la Komisiono estis do - sekve de la teksto de la propono - interalie decidi, ĉu la kantado de la Himno en Esperanto kontribuas al la "florado de la kulturoj de la membro-ŝtatoj" kaj al la antaŭenigo de la "komuna kultura heredaĵo". Mi ne scias tute certe, kion mi decidus - sed nuntempe mi havas tendencon pensi, ke la Eŭropa Himno en Esperanto povas kontribui al multaj aferoj, al sento de komuneco ktp., sed ne nepre al la florado de la membroŝtataj kulturoj aŭ de komuna kultura heredaĵo. Ĉu? Mi do aktuale havas la impreson, ke rifuzi sur tiu leĝa bazo ne estas enhava argumento, sed iom formala kaj necesa por respekti la leĝon lige al la teksto de la propono mem. (Cyril skribis pri tiu punkto - sed _antaŭ_ la publikigo de la rifuza teksto kaj eble ankaŭ sen havi aliron al la propono-teksto kaj la citita Traktata artikolo. Ankaŭ Marcos aludis tiun temaron.)

Tamen - kontraste al la Komisiono - mi havas la impreson, ke Esperanto kun sia kulturo intertempe jes estas "parto de iu komuna kultura heredaĵo" de la Eŭropa Unio. Kaj subteni Esperanton laŭ mi jes estas kontribuo "al la florado de la kulturoj de la membro-ŝtatoj". Do eble la diskuto povus esti, ĉu "the cultures of the Member States" estas la 'naciaj kulturoj _de_ la membro-ŝtatoj' aŭ la 'kulturoj ekzistantaj _en_ la membro-ŝtatoj' (kio inkluzivigos Esperanton kaj multajn aliajn). Se oni survojigos tiun ĉi diskuton, oni supozeble ne estos sola en sia rezisto kontraŭ Bruselo :-)

Unu el la konsekvencoj de la rifuzo de la Komisiono laŭ mi estas, ke simila propono pri kantado de la Himno en la angla aŭ en la malta formale povus sukcesi. Ĉu interesitoj pri tia propono, por testi la Komisionon? :-)

Alia ebleco estus survojigi ion, kio eble pli klare kontribuas al la florado de la Esperanto-kulturo, kiel parto de la "komuna kultura heredaĵo" de EU.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-08 16:49
Lau tiu chi gazetara informo
http://www.nzz.ch/aktuell/i[…]acht-der-maerkte-1.17449529

Van Rompuy ne deziras "artefaritan Esperanto-Europon". (evidente dirite komence de junio).

(citajho germanlingva: "Van Rompuy zeigt aber auch Grenzen auf: Eine Union, wie es die Vereinigten Staaten seien, werde es in Europa nie geben. Man habe in Europa keine «Leitkultur» und wolle weder «melting pot» noch künstliches Esperanto-Europa sein, sagte er Anfang Juni.")

Ne eblis kontroli lau alia fonto kion li vere autentike diris kaj chu li vere diris "artefaritan Esperanto-Europon", char mankas citiloj en la supra citajho (eble temas nur pri la interpreto de NZZ, kiu tradicie estas kontrau Esperanto).

fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-08 21:20
> Ne eblis kontroli lau alia fonto kion li vere autentike diris kaj chu li vere diris "artefaritan Esperanto-Europon", char mankas citiloj en la supra citajho (eble temas nur pri la interpreto de NZZ, kiu tradicie estas kontrau Esperanto).

Ĉi-foje la negativa esperanto-adjektiva kromsignifo ne devenas de la germanlingva ĵurnalo. Ĵetu rigardon al la anglalingva originalo de la parolado de Van Rompuy:

http://consilium.europa.eu/[…]/130603.pdf
Loveno, 1 junio 2012
Speech by Herman Van Rompuy, President of the European Council, on the occasion of his being awarded an honorary doctorate University of Louvain

"Europe does not need a new fundamentalism aiming to swallow up peoples and nations into an artificial Esperanto-style Europe".
esperanto
esperanto diras:
2012-08-08 22:32
Dankon.

Do, NZZ ne mensogis, sed nur fogresis meti la citilojn.

Do, EEU havus ion por protesti, sed chu ili ankau kuraghus? (Lau mi, oni povus almenau atentigi tiun sinjoron, ke per tia eldiro li ofendis tutan grupon de lojalaj europanoj, kiuj parolas Eon, au nomas sin e-istoj. Imagu la skandalon che poloj, ciganoj, balkananoj, grekoj, germanoj, judoj ktp., se li dirus, ke en Europo oni ne deziras polan ekonomion, au ciganecan malpurecon, au balkanan malordemon, au grekan ruzecon, au germanan pedantecon, au nekosherajn leghojn au simile).
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-08 23:00
> Do, EEU havus ion por protesti [...] oni povus almenau atentigi tiun sinjoron, ke per tia eldiro li ofendis tutan grupon de lojalaj europanoj, kiuj parolas Eon, au nomas sin e-istoj.

Mi apogas tion. Min fakte tre ĝenas negativaj (se malpravaj) aludoj al Esperanto.

Eble ne malbonvenus fare de EEU afabla, takto-plena, trankvil-tona, sed klara atentigo al la prezidanto, ke oni konsideras nek taŭga nek trafa la negativan kaj klare malestiman uzon de la vorto Esperanto en tia kuntesto de "fundamentismo" kaj "englutado de popoloj kaj nacioj"... kiam Esperanto volis tion? Des pli ke UEA havas rilatojn kun UN, Unesko kaj Konsilio de Eŭropo, ke Esperanto estas rekonita kiel tia kaj tia porpaca ilo (ĉu ĝi vere estas tiel rekonita?) kaj bla bla bla.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-08 23:57
Lau mi, la koncernaj Eo-organizajhoj devus havi je dispono standardajn leterojn por kritiki tiajn eldirojn, kun adapto al la aktuala kazo. Ili havis 125 jarojn tempo por ilin krei por la plej diversaj kazoj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-09 09:55
> la koncernaj Eo-organizajhoj devus havi je dispono standardajn leterojn por kritiki tiajn eldirojn

Jes, ankau mi havis similan penson: starigo de iu "reaga servo", kiu povus (antau/post)pretigi (diverslingvan) shablonan materialon kaj mem reagi au kunordigi reagojn au helpi launecese reagontojn. Chiam lau la spirito "Afabla vorto pli atingas ol forto".
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-09 10:11
Oni cetere ne pensu, ke "reaga servo" estus io tre originala kaj ideo povanta fonti nur el la menso de vunditaj esperantistoj.

Ekz. la oficejo de la Europa Komisiono en Britio (http://ec.europa.eu/unitedkingdom/press/index_en.htm) regule reagas al (ofte intence) malghustaj informoj pri EU daure aperantaj en la brita gazetaro: http://blogs.ec.europa.eu/ECintheUK/
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-08-09 09:13
Se ni havus gxustan estraron de UEA, ghi scipovus reagi, char
estas vunditaj niaj idealoj.
Same kiel europa organizajho EEU, en nomo de malhonorigitaj europaj E-civitanoj, devus same protesti.
Kiu ne protestas, akceptas kaj konsentas kun la situacio!
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-09 09:43
Kiel mi jam supre diris, mi apogas atentigon ghustigocelan. Sed kiel mi same supre diris: afabla, takto-plena, trankvil-tona. Ekscesa reago akre montranta vunditecon kauzus ghuste la malon de tio, kion ni volus atingi. Ni ne kondutu kiel elefanto en porcelanejo.