Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Nova UEA-estraro pagos 100.000 eŭrojn por retejo

Nova UEA-estraro pagos 100.000 eŭrojn por retejo

de Redakcio Laste modifita: 2013-07-30 10:54
La nova estraro de UEA decidis preni 100.000 eŭrojn el la kapitalo de la asocio por tute renovigi la retejon. La sumo estas pli alta ol la kosto de la revuo Esperanto dum unu jaro, kaj egalas al triono el la salajrkostoj de la oficistoj. La senprecedenca decido signifos postan ĉiujaran perdon de 2.000 eŭroj en rentumo pro la malkresko de la kapitalo.
Nova UEA-estraro pagos 100.000 eŭrojn por retejo

La nuna retejo de UEA

La subkomitato pri administrado kaj financoj de UEA dum sia kunsido en Rejkjaviko en ĵaŭdo decidis uzi 100.000 eŭrojn el la kapitalo de UEA por farado de nova retejo. La malofta decido estis farita preskaŭ unuanime. Ĝin subtenis ĉiuj ĉeestantaj komitatanoj krom la eksa estrarano Loes Demmendaal, kiu sin detenis, ĉar la propono ne inkluzivis ŝanĝon en la spezokonto. Tiu detalo signifas, ke la kapitalo estas uzata kvazaŭ preter la kuranta agadobuĝeto de la asocio.

La uzo de centmil eŭroj el la kapitalo praktike signifos ĉiujaran perdon de rento de ĉ. 2.000 eŭroj. La decido estis farita laŭ propono de la nova estraro, kiu tiel malfermis pordon al politiko uzi la kapitalon por kurantaj elspezoj. Ĝis nun la kapitalo de la asocio estis tuŝita nur esceptokaze.

La plej lasta tia kazo estis en 2003, kiam oni decidis uzi 300.000 eŭrojn por renovigo de la oficeja domo. Tiu enspezo tamen estis investo, kiu samtempe signifis plialtigon de la valoro de la oficeja domo. Tiel en la praktiko la mono nur iris el unu konto al alia, ĉar la bilanca valoro de la oficeja domo estis altigita.

Nova retejo por la asocio tamen ne estas nemoveblaĵo, kiun en kazo de neceso eblus vendi, aŭ kiu altigus la kapitalon de UEA, kvankam la plej favoraj subtenantoj de tiu decido efektive revas pri eventuala gajno - en formo de pli da membroj aŭ novaj donacoj.

Reale la efiko tamen povas esti eĉ negativa, se la donacemo de membroj falas pro tro facilanima financa politiko. Precedencon eblis aŭdi jam ĵaŭde en la koridoroj de la kongresejo, kie unu veterana esperantisto komentis la junularan programon, kiu ĉiuvespere finiĝis per ”drinkumado”. La veterano ne volas donaci monon al tiel alkoholema organizaĵo.

La decido elspezi 100.000 eŭrojn estis akceptita sen ajna detala plano pri la nova retejo, nur surbaze de ĝenerala scio, laŭ prezidanto Mark Fettes, kiom kutime kostas tiaj retejoj. Li pli frue havis spertojn pri retejoj de lernu.net kaj aliaj kiujn parte financis Esperantic Studies Foundation. La sumo estas pli alta ol la kostoj de revuo Esperanto por unu jaro, kaj ili egalas al triono de la mono uzata por la salajroj de la UEA-oficistoj dum la jaro.

Pli frue la laboroj por renovigi la nunan retejon de UEA estis haltigitaj, pro la plano komplete renovigi la retejon.

La nova retejo eventuale havos ankaŭ sistemon por kontroli kaj eble eĉ fari transpagon rete, kio ĝis nun ne eblis pro sekurecaj kialoj. Tamen, kiel atentigis Boris Mandirola,  la nuna sistemo per letero aŭ retpoŝto estas malpli sekura ol ajna sekura sistemo. Malgraŭ tio, kiel atentigis Osmo Buller, ĝis nun ne okazis eĉ unu trompo en la kontosistemo de UEA. Kiam petoj pri transpagoj aperas retpoŝte aŭ letere, la oficisto kiu plenumas la pagon povas, okaze de dubo aŭ nekutima pago, kontroli la aferon de la kontohavanto.

La nova estraro de UEA ŝajnas alpreni pli facilaniman sintenon al financoj ol la antaŭaj estraroj, kvankam la prezidanto Mark Fettes emfazis ke li subtenas konservativan financan politikon. Tio laŭ li signifas, ke la estraro ne uzu monon kiu ne ekzistas, kaj ekzemple ne buĝetu donacojn aŭ subvenciojn, pri kies ricevo ne estas garantio. La plej signifa redukto en la buĝeto tamen estas ĉe la salajroj por oficistoj, kio estas laŭ ĝenerala direktoro Osmo Buller ”tre timiga”.

La subkomitato akceptis la buĝetproponon por la definitiva decido fare de la komitato en vendredo. La buĝetpropono ne estas en la linio de la ambicia strategia laborplano, ĉar ekzemple la mono por movada evoluigo iom draste falos. Kiel komentis la nova ĝenerala sekretario Stefan MacGill, rememorante la vortojn de la iama ĝenerala direktoro Victor Sadler, ”planado sen financa planado estas sensenca”.

Raportis Jukka Pietiläinen
arkivita en:
qwerty
qwerty diras:
2013-07-26 09:01
Do, la mono malŝpariĝos al laborpagoj? Oni laborigu iu(j)n en Barato aŭ en alia malmultekosta lando.

P.S. Kion signifas "Precendendo"? Mi ne komprenas. La vorto ne estas trovebla ĉe pluraj Interretaj vortaroj.
Redakcio
Redakcio diras:
2013-07-26 09:20
La ĝusta vorto estas kompreneble "precedenco". Dankon pro la atentigo, la tajperaro estas nun korektita.
Edvige Ackermann
Edvige Ackermann diras:
2013-07-26 09:46
Cxu Estraro kaj Komitato en Islando frenezigxis? Cxu la malvarma vetero tie kontribuis al glaciigxo de cerboj?! Oni praktike unuanime aprobis forjxeti 100.000 euxrojn por renovigo de la retejo! Do... gxi ne aparte belas, sed ne cxiam beleco valoras 100.000 euxrojn, precipe se oni deklaras ke oni ne anstatauxigos Roy-n post lia emeritigxo pro manko da financaj rimedoj. Karaj administrantoj de UEA kaj de gxia kapitalo, se ne estas mono por tio absolute NE ESTAS MONO POR RENOVIGO DE LA RETO, kio cetere tute ne estas bezonata. Cxu eble la novaj Estraro kaj Komitato el persona propra monujo elprenos tiujn 100.000 euxrojn? Tio cxi estus bona solvo, la gxusta solvo: tiuj kiuj decidis surprenu la respondecon ka la konsekvencojn. Tro facile decidi pri tiaj rondaj, belaj sumoj, kiam temas pri alies mono. Cetere... per kia mono oni supozas financi la grandiozan, faraonan strategian planon? Sxajne ke pri tio nenie eblis ion legi. Cxiukaze la kapitalo NE devas esti tusxita por ia renovigo de retejo, gxi estas garantio por la estonto, por eksterordinaraj okazintajxoj kaj mi substrekas "eksterordinaraj".
Edvige Ackermann

 
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-26 09:51
Chu renovigo de la retejo indas kaj necesas? Jes. Chu je kosto de 100 000 euroj? Ne.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-07-26 12:11
En Germanio similaj investoj okazas surbaze de "Pflichtenheft". La terminon mi nek trovis en Wikipedia, nek en reta vortaro. Estus konsilinda pagi 10% de la sumo al sendependa fakulo, kiu poste ne partoprenos en la projekto, por priskribi, kion la kliento UEA fakte volas kaj bezonas. Kaj kio estas pagebla.
Kaj pro la alta sumo poste devus okazi adjudiko por elekti la plej bonan realiganton. Tio almenaŭ estas la kutimo en multaj landoj.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-26 13:58
Pri "Pflichtenheft" en la Angla, Franca, Itala, Ĉina kaj Rusa (sed ne en la Portugala nek la Pola) vidu:
http://dict.leo.org/ende/in[…]&multiwordShowSingle=on
"Teknikaj specifigoj" ŝajnas taŭga Esperantigo.
ĵeromo vaŝe
ĵeromo vaŝe diras:
2013-07-26 22:48
ŝajnas, ke la teĥnika specifo/specifigo estas posta kaj detala dokumento, kiun faras la plenumanto de la sistemo kaj kiu priskribas, kiel ĝi funkcios, per kiaj programoj, kiaj maŝinoj ktp. pli frua dokumento estas aŭ sufiĉe detala funkcia specifo/specifigo, kiu priskribas ĉion, kion uzantoj ricevos de la sistemo, aŭ pli ĝenerala postularo (?) (de: pflichtenheft, fr: cahier des charges, en: statement of work (?)), kiu priskribas nur la ĉefajn atendatajn funkciojn, kaj kiun oni publikigas kune kun la adjudiko (?).

provo rilata al ĉi temo: https://eo.wikibooks.org/[…]/Terminareto_de_projektmastrumado
Jarosław Marek Parzyszek
Jarosław Marek Parzyszek diras:
2013-07-26 14:51
Investi foje estas pli bone en la reton ol en la murojn.
Lau mia impreso kaj observo la plej talentaj novaj esperantistoj aperas ne dank' al la tradiciaj kursoj,delegita reto kaj klubvesperoj, sed post la retkursoj, cxefe per lernu.net.
Modernigo de la reto kaj de la retservoj de UEA estas ne nur bezono sed neceso.
Mi komprenas Sinjorinon Ackermann kaj multajn meritplenajn mebrojn de UEA,kiuj timas ke masxinoj ne laboros samkvalite, kiel homoj, sed la nuntempa mondo kruelas - la masxinoj decidas i.a. pri: kreditkapablo, difinas produkteblojn, direktas amasaproduktadon, bestobredadon, plantokultivadon k.t.p.
Mi naskigxis en la dua duono de la dudeka jarcento kaj ne cxiam mi sukcesas sekvadi la plej novajn tendencojn kaj teknikojn, sed ... ni jam vivas en la dudekunua jarcento, en kiu espereble Esperanto ne malaperos. Por tio necesas modernigi la reton. Tio tamen ne suficxas por ke la movado travivu!
Tamen mi konsentas ankau kun Francisco kaj Roland, ke por elspezi grandan sumon, precipe el la kapitalo, devas esti preparita detala "teknika proskribo", kion la modernigo rezultigu. Tiu priskribo helpos okazigi la konkurson por la modernigo.
P.S. Pri la junularo! En la lasta jarcento - estis grandaj diferencoj intergeneraciaj, sed ni ne subtenos niajn idojn, nia tuta heredajxo rapide malaperos.
Steven D. Brewer
Steven D. Brewer diras:
2013-07-26 15:47
La kosto eble ŝajnas alta al kelkaj, sed ĝi fakte estas en la ĝusta rango por profesia, multlingva retpaĝaro por internacia organizaĵo. La pli grandaj danĝeroj estas aŭ elspezi nesufiĉe (kiu malŝparus ĉiom) aŭ ne provizi sufiĉe por la daŭraj kostoj, kiuj estos ankaŭ altaj.

Kiel mi diris antaŭ du jaroj, renovigo de la retpaĝaro estas grava mejloŝtono por eltiri la organizaĵon el mortala spiralo: http://www.liberafolio.org/[…]-eliri-el-sia-morta-spiralo Mi proponis, tamen, du aliajn (laŭ mi) necesajn paŝojn. Ni vidu ĉu ili atentos ankaŭ tiujn.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-07-26 16:35
Dankon, Steve. En nia mondo, se iu firmao aŭ organizaĵo ne havas plej modernan, glate funkciantan, facile uzeblan, kaj sukcesodonan retejon, tiu firmao aŭ organizaĵo simple ne povas daŭre ekzisti. Eĉ por sufiĉe nun maljuna mi, tio iĝis la perspektivo: se mi serĉas ion kaj ne rapide kaj kontenige trovas ĝin rete, mi rezignas pri la serĉado (aŭ certe pri la serĉejo).

Via emfazo pri daŭraj kostoj estas grava. Ĉar bona viva retejo ne nur funkcias, sed ankaŭ konstante renoviĝas.

Laŭ mi, la movo de mono el salajroj kaj aliaj celoj al retejo tute validas.

Estus bone, se la Estraro devigus sin raporti regule (minimume dufoje ĉiujare) al la membraro pri la decidoj kaj progresoj ĉi-flanke.

Lee
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-26 16:50
> Laŭ mi, la movo de mono el salajroj kaj aliaj celoj al retejo tute validas.

Kial do ne rekte maldungi iun, sen atendi pensiighon, por fari la retejon ech pli belaspekta, au por iu alia projekto? Chu vere necesas aparte atentigi, ke la homoj vivtenantaj la UEA-agadon estas grandparte ghuste la (CO-)oficistoj, sen kiuj tia agado apenau eblus? Au kiu, lau via (plurala vi) opinio, ekz. serchos firmaojn au profesiulojn por la reteja renovigo au redaktos la necesajn kondichojn, kiujn firmaoj plenumu? Chu vi pensas, ke tiaj laboroj okazas per si mem?

Nu, eble mi ne partoprenu chi tiun ludon "oficistoj estas nenecesaj, ili, aviduloj, nur forkonsumas niajn valorajn monajn rimedojn por nenio, fakte kial entute havi oficistojn?". Kiel iama UEA-oficisto, mi ne povas esti senpartia.
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2013-07-26 16:25
Investi en la retejo, modernigi agadmetodojn kaj plijunigi la estraron estis miaj plendojn por antauxlas estraro. Cxio sxajnis preterkuri "sincerajn" esperantistojn.
Nun mi komencas denove esperi
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-07-26 17:54
Respone al Roland Schnell pri "Pflichtenheft", en mia trilingva vortaro (ESP-ANG-POL) mi trovis jenon:
En la ESP-ANG-POLA vortaro:
specif/a specific specyficzny, swoisty, szczególny ~i specify specyfikować, wyszczególniać ~aĵo specific, patented medicine, drug med. specyfik ~(ec)o specificity specyfika, specyficzność ~(ad)o specification wyszczególnienie, handl. specyfikacja, wykaz teknika ~(ad)o, teknika ~(ig)o, ~a listo de bezonaĵoj functional specification, specification (technical standard) specyfikacja techniczna, techniczne zadania

En la ANG-ESP vortaro:
specific adj. 1. preciza 2. specifa n. (med.) specifaĵo; ~ation specifo; functional ~ation, ~ation (technical standard) teknika specif(ad)o, teknika specifigo, specifa listo de bezonaĵoj
Edvige Ackermann
Edvige Ackermann diras:
2013-07-26 19:40
Mi tre gxojas legi ke pluraj personoj subtenas la elspezon de 100.000 euxroj (maksimume! diris la Estraro)por renovigo de la retejo. Nenia problemo, ecx mi felicxas pri tio, sed...kondicxe ke oni ne tusxu la kapitalon, ke oni anstataux Roy jam iom antaux la emeritigxo, ke oni ne reduktu la salajrojn de la dungitoj, cxar finfine iuj - malgraux cxio - devas labori, cxu ne?
Jen mia propono: tiuj kiuj pledas kaj postulas tiun renovigon, bonvolu surpreni tiun elspezon, kaj kun ili ankaux la Estraro kaj la Komitato. Ili povus pagi ian bonan sumon cxiumonate, regule, favore al tiu absolute necesa realigo. Nenia alia solvo estas akceptebla, sed tiu cxi estas tauxga kaj donas pravigon kaj respondecon al la subtenantoj (kiuj ne povas subteni kaj postuli per alies mono).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-26 20:59
Investi tian sumon en retprojekton ne estas la chefa demando, au problemo. Se oni havas tiun monon je sia dispono kaj volas investi ghin en tian projekton, oni faru tion (oni povas investi ankau la duoblon se oni volas). Multe pli grava demando povos esti la kostoj, kiuj povos aperi pro la postaj administrado, flegado kaj aktualigado de la retpagharo, kaj nature prola tuta laboro chirkau la administrado, flegado kaj aktualigadoi mem, kiu ne estas subtaksenda lau laborhoroj.

Retpagharoj rapide perdas siajn validecon kaj aktualecon. Uzantoj volas vidi oftajn novajhojn, sen kio ili perdas sian intereson. Ankorau nun mi administras kaj aktualigas kelkajn retujojn, kaj la chefa zorgo estas daure kontroli, chu la enhavo ankoras estas aktuala, kaj chu chiuj enhaveroj funkcias (ekzemple ligoj al aliaj retujoj). Tio forprenas la plej grandan parton de la atento kaj laboro. Pri la aldono de novaj elementoj kaj enhavoj mi tute ne parolas.

Mi laboris pli ol dek jaroj en la retprojektado, partpoprenante ankau en kelkaj ampleksaj profesiaj projektoj, kiuj kostis pli ol cent mil frankoj, kaj ghuste tiuj menciitaj faktoroj estis chiam la plej tiklaj kaj plej multekostaj, de kiuj ankau dependis la sukceso au malsukceso de tia retprojekto.

En la aktuala retujo uea.org plej utilaj eble estas la sekcioj Libroservo, Delegita Reto, Kongresoj. Chio tio devas esti daure aktualigata. La reston oni povas pli malpli forgesi, char komplete seninteresa kaj terure neglektata. Montrighis, ke UEA ne kapablis generi novajn enhavojn, kaj oni povas ankau dubi, ke la nove planita retujo kapablos fari tion, char esence estas la samaj aktivuloj envolvitaj en la projekto, kiuj palavras jam de jaroj pri tia nova retujo, sed finfne nenion faris. Eble nun oni ja faros najlojn kun kapoj.

Krom tio, "brilajn" ideojn mi ne vidis. E-komerco devus esti jam delonge implementita, kaj tre utila enhavero de tia nova retujo povus esti la digitaligita versio de la revuo "Esperanto" (lau la modelo de Vieno). Sed pri tia intenco mi nenion legis. (Mi ripete sugestis tiun ideon al UEA, sed kompreneble miaj, kaj ne nur miaj, ideoj estas totale ignorataj).

Krom tio, nova retprojekto devas esti popularigata kaj kutime bezonas sufiche longajn spiron kaj tempon por ke ghi diskonighu. Lige kun la profesia marketingo aperos ankau novaj kostoj.

Chu chiuj tiuj kaj ankorau multaj aliaj "profesiaj" aspektoj (ekzistas specialaj "checklistoj" por retprojektoj), kiujn oni trovas en chiu pli serioza faklibro, estos konsiderataj de tiuj, kiuj faros tiun novan retprojekton, estas nenie videble.

Do, oni devas timi, ke el la megalomanio (kaj fantazio), kiu nuntempe regas en UEA, finfine farighos kaj restos malmulto, se oni konceptos la novan retujon lau retujoj kiel lernu.net k.s. Iujn publikojn tiaj retujoj ja eble allogos, sed gajni novajn pli altnivelajn celpublikojn (ne nur strangulojn) necesus tute aliaj rimedoj, kiuj havus pli altan publican kaj teknikan dimension.
Jarosław Marek Parzyszek
Jarosław Marek Parzyszek diras:
2013-07-26 23:26
Mi konsentas kun la plej multaj, ke pli bonas evolucio ol revolucio. Pro tio mi i.a. mi preferas Liberan Forumon, kiu estas multe pli aktiviga ol la "pagxaron" de UEA. Kutime evolucio multe mapli riska kaj malpli kosta.
Tamen, kiel substrekis pli frue ne nur mi, la renovigo (kaj konstanta modernigado kaj gxisdatigado de la reta servoferto necesas, por ke Esperanto ne tuj forpasu!
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-07-27 12:39
Kial oni antaŭvidas 100.000€ por io, kio kostas nur 20.000€ ? Ĉu iu povos klarigi tion al mi? Kiajn ambiciajn kaj multekostajn propraĵojn la nova retejo havu, por tio, ke necesos elspezi tiom da mono por renovigo? Ĉu neniu el la komitatanoj parolis kun fakulo?

Aŭ ĉu oni eble volas havigi al si la monon el la fonduso por fakte alikiale elspezi ĝin kaj la plene troigataj retejaj kostoj nur kamuflu tion?

Evidente, por elspezoj tiaj oni ne simple komisiu iun, oni unue pripetu ofertojn de pluraj firmaoj. Fakte, se komitato ne agus tiel, temus pri puninda malŝparo de komunuma mono, do mono, kiu apartenas al la societo. Oni povus eĉ peti al la loka prokuroro lanĉi punproceson kontraŭ la estraro pro tiaĵo.

Aŭ ĉu la tuto estas simpla mistajpo - 100.000€ anstataŭ 10.000€ ?

(Tiu estas uin ripetita afiŝo el alia rubriko. Ŝajne ne temas pri "mistajpo", kiel mi antaŭe suspektis.)
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-07-27 12:42
Evidente tekstu - "nun ripetita".
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-27 17:52
Kelkaj klarigoj al Pejno Simono:

Retprojektoj povas havi plej diversajn kostojn, kiuj dependas de la amplekso (volumeco) de retprojekto. Unuavide, 100 000 euroj estas sufiche granda sumo por retprojekto por organizajho kiel UEA, tiel ke povas esti, ke oni eble decidis tian sumon por garantii kaj kovri la financadon dum kelkaj jaroj, ankau por financi la diversajn kostojn POST la publikigo de la nova retujo (mi ne konas la detalojn de la diskutoj).

La standarda softvaro ankau ne estas tre multekosta. Sed multekosta povas esti softvaro, kiu devas esti speciale konstruita por specialaj celoj kaj individuaj solvoj, ekzemple datumbankoj, kiujn la nova retujo ja sendube devos enhavi, char en chiuj bonaj retujoj ekzistas serchiloj por povi automate traserchi la enhavon.

10 000 euroj certe estas tro malalta sumo, ankau 20 000. Kvankam ghi shajnas alta, 100 000 do povus esti reala sumo, se do temas pri la financado de tia projekto dum kelkaj jaroj kaj achetado de la necesa softvaro.

Mi ne tute komprenis, chu oni celas investi tiun sumon por renovigi la retujon sub uea.org au chu oni planas efektivigi tute novan retujon sub alia adreso (ie oni menciis iun novan retadreson).

Ghenerale, mi restas skeptika. Monon oni povas rapide elspezi, sed chu oni ankau sukcesos konstrui arte kaj enhave taugan solvon de retujo? Lau mi, UEA bezonus relanchitan retujon, kiu a) grafike aspektus iom pli bone ol la nuna, b) konservus la nunajn bazajn funkciojn (kiujn mi menciis alilke) kaj c) aktualigus ghin tiel, ke ghi disponigos interesajn kaj utilajn enhavojn kaj informojn pri UEA, pri la agado de la Eo-movado kaj pri Esperanto mem. Nice to have estus havi funkciojn kiel bazan elektronikan mendo- kaj pagosistemon, kiu akceptas la kelkajn kutimajn pagosistemojn (ankau tie oni devas pagi kotizojn). Pli UEA, kiu estas sufiche malgranda organizajho, lau mi ne bezonas. Lau la ghenerala koncepto la nova retujo povus iom simili al tiu de ESF. Sed la nova retujo de UEA devus esti grafike pli alloga, ankau sufiche "interactive". Certe, ghi devus enhavi multajn filmojn kun ekzemploj de prononcoj kaj paroloj de Esperanto (en youtoube oni trovas multajn tiajn - ligon al kelkaj mi ech faris sur www.planlingvoj.ch). Novaj uzantoj de Esperanto volas unuavice ekscii, kiel Esperanto sonas, chu ghi estas facila (au malfacila) lingvo kaj kion oni povas fari en la praktika vivo per ghi, ekzemple profesie.

Tia retujo devus ekzemple enhavi ankau la tutan kalendaron de aranghoj kaj eventoj de la Eo-movado. Se la kalendaro estas ampleksa, indus implementi datumbankon por serchi lau datoj, landoj urboj ktp. Kiel mi jam skribis, ghi devus enhavi ankau la skanitajn eldonojn de la revuo Esperanto, kaj, nelaste, la katalogon de BHH.

Mi ne estas uzanto de retujoj de edukado.net kaj lernu.net. Enhave ili shajnas al mi malinteresaj, kaj grafike komplete malallogaj (kaj amatoraj, ech iom infanecaj). Eble ili havas iujn taugajn funkciojn, kiujn mi ne konas, kaj kiuj estas geniaj (ghis nun mi ne rimarkis tiajn).

Persone, mi plej ofte uzas la Katalogon de la Libroservo de UEA, Trovanton (Vieno) kaj la novajhservojn de Libera Folio, sezonoj. ru kaj esperantio.net (nur por vidi kiujn stultajhojn Silfer tie skribas). De tempo al tempo mi vizitas la retujon de iu landa au faka asocio. Aliajn esperantistajn retujojn mi praktike ne utiligas kaj ne vizitas.

Mi ne konas la kutimojn de aliaj ret-uzantoj. Eble ili pretas rakonti pri siaj spertoj.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-07-27 20:07
Oni laŭvorte parolis pri "renovigaj kostoj".

Starigi la jam ekzistantan retejo kostus signife malpli ol 5000€, fakte laŭ nia takso pli proksime al 500€ ol al 5000€. Mi hodiaŭ kontrolis tion kune kun mia filo. Ni ambaŭ havas sperton pri la starigo de sufiĉe ambiciaj retejoj.

La fakto, ke oni eble volus enmeti datumbazon hodiaŭ praktike neniel ajn rolas. Tia datumbazo estus plej ofte senkosta kaj aldone hodiaŭ tio estas memkomprenebla, ke oni bazas iom pli komplikan retejon sur datumbazo.

Aldone ĉi-epoke Veb-profesiuloj produktas retejojn helpe de tre potencaj iloj. Jam sufiĉe ampleksa retejo - eble la kvaroblo de la nuna - estus fabrikebla fare de sola specialisto ene de tri labortagoj. Evidente, kondiĉe, ke la enhavoj - jen tekstoj, bildoj kaj emblemoj - estas liverataj de UEA. La dezajno, do la optika fasado, estus demando de nur kelkcent eŭroj, ĉar ekzistas sufiĉe da tre malmultekostaj modeloj, kiujn oni povas aĉeti.

Se oni vere volus starigi retejon plurlingvan kun amplekso kaj komplekso valorantaj 100000€, la UEA havus nek sufiĉe da personaro nek sufiĉe da rimedoj por flegi la rezulton nur dum kelkaj monatoj. Retejo je 100000€ bezonus eble jam du laŭe kvalifikitajn oficistojn simple por teni ĝin ĝisdata - nome kaj enhave, kaj teknike.

Jam evidenta problemo de la hodiaŭa tre modesta retejo estas certe ĝia flegado. Oni devas enigi ĉion plulingve kaj mi iel supozas, ke la CO ne disponas pri homoj sciantaj ĉiujn uzatajn lingvojn. Do la flegado estas la precipa laborpezo La starigo estas labore relative malpeza.

Por specifiki retejon kostontan 100000€ jam la starigo de la nepre necesa postularo por alvoki ofertojn de pluraj fakfirmaoj kostus 5 ĝis 10 mil eŭrojn.

Eble jen la problemo, kiam oni havas tro da tribestroj kun brilaj ne tre bone fundamentitaj ideoj kaj maltro da tribanoj por realigi tiujn.
Krizipo
Krizipo diras:
2013-07-27 23:08
Mi tre dubas, ke la estraro planas simplan renovigon de la nuna uea.org. Tio kompreneble ne pravigus elspezon de 100000 €. Diskutoj en la retlisto "uea-membroj" supozigas pli ampleksan taskon: krei novan sistemon por membroadministrado, bankaj funkcioj kaj aliaj malpli videblaj laboroj. Kelko kio nuntempe okazas en la Centra Oficejo, eble okazu en la reto. Ekzemple transpagoj per UEA-kontoj.

Krome ne nepras efektiva elspezo de 100000 €. La Komitato nur fiksis la maksimuman elspezolimon por tiu celo. Certe neniu emas nepre elspezi la tutan sumon, krom kelkaj esperantistaj entreprenistoj, kiuj eble provos melki la asocion.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-07-28 09:24
Por administri la hodiaŭan mizeran nombron de membroj sufiĉus Ekcela kalkulpaĝo kaj iom da VBA. Fakte jam la nombre tre limigita Ekcela plene eksa versio el la jaro 1995 sufiĉus por tio.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-27 20:50
Mi neniel celis pravigi la ideon, ke oni elspezu 100 000 por renovigi retujon. Mi provis nur doni kelkajn klarigojn el mia provizejo de spertoj.

En tiu senco PS tute pravas, ke eblus renovigi la retujon de uea.org kun multe malpli granda kostinvesto, kaj eble ech atingus pli adekvatan efikon. Kiel dirite, la nuntempa retujo de uea.org ne bezonus tro grandan renovigon krom la grafiko kaj la aktualigo de la enhavo. La aliaj esencaj partoj kiel Katalogo de la Libroservo, Delegita Reto (Jarlibro) kaj Kongresoj devos esti nepre konservitaj. Tiuj partoj funkcias sufiche bone kaj estas tre utilaj.

Certe estis periodo antau 10-15 jaroj, kiam la nova teknologio de la interreto farighis modo ege alloga kaj retpaghoj nemalhaveblaj por chiuj organizajhoj, firmaoj kaj entreprenoj, shtataj instancoj ktp. Estis elspezitoj milionoj, vershajne ech miliardoj por tiaj retprojektoj, kiuj en multaj kazoj ne alportis la efikojn kaj gajnojn, kiujn oni esperis de ili (krom eble pure komercaj retujoj kiel bol, ebay k.s.). La produktistoj de tiaj retpaghoj gajnis oran nazon. Kiam la realeco reatingis tiujn entreprenojn kaj la mono komencis elcherpighi, la responsuloj komencis farighi pli raciaj, pli modestaj kaj pli shparemaj. La milionaj projektoj estis redimensiigitaj kaj multaj tiaj projektoj restis nerealigitaj, pro manko de mono. Por la shtataj instancoj aktuala demando farighis ankorau la elektronikaj gichetoj, la koncepto pri Corporate Gouvernance kaj la elektronika vochdonado.

UEA eble maltrafis kaj tradormis tiun evoluon je deko da jaroj, char en la estraro sidis maljunuloj el pasintaj tempoj, kiuj ne plu havis realan rilaton al la teknologio kaj al la interreto kaj nur rudimente kaj efemere uzis ghin. La nova estraro eble komprenis, ke oni devus modernigi la teknologiajn ilojn de UEA, kaj en la (naiva) kredo, ke la interreto savos Eon, ili decidis investi sufiche grandan sumon en tian projekton. La relative alta sumo investota eble estas shoko por multaj e-istoj, kiuj jam komencs reagi en tiu senco, ankau dubante pri la senco de tiu ekzerco, kies rezulto estas tute ne certa (krom se en UEA konkretaj agadoj jam okazas malantau la kulisoj, pri kiuj la publiko nenion scias).

Restos la demando, kion UEA intencas kaj planas fari, kaj kiel tiu nova retujo aspektos. Sur iu nekonata retadreso (kiun mi perdis), trovighis iu provizora versio de nova retujo por uea.org, sed shajnas, ke ghi restis datena rubajho (krom se oni reutiligos ghin).

Pri aliaj aspektoj mi jam skribis kaj ne ripetos la klarigojn.

Chu la tuta diskutado, kiu okazas en la diversaj Eo-retformoj, iel helpas al UEA solvi siajn problemojn, mi ne scias, kaj dubas. Certe, la responsuloj de UEA legas la diversajn komentojn kaj kritikojn, sed se oni legas la plej aktualan version de la Strategia Plano, oni sentas, ke grandparte kritiko kaj ideoj de "ekstere" estas ignorataj, kaj la verkintoj de tiu Strategia Plano kuiras sian propran supon, chefe por okupighi pri siaj propraj shatataj aferoj kaj temoj. Krom groteskaj troigoj mi ne trovis multon racian kaj realisman en tiu Strategia Plano. Ie oni legis, ke la Strategia Plano estis akceptita de la Komitato sen diskuto. Certe tio ne estas serioza maniero labori kaj decidi kaj donas la liberan vojon por plej diversaj fushoj al la grupo de akrtivuloj, kiuj "akaparis la povon", kiu en Rejkjaviko ili ricevis la totalan benon por tio.

Kiel ajn, tiuj strategiistoj trovighas nun sub ia ghenerala premo de la publiko, de observantoj kaj kritikantoj. Se post unu jaro ili nenion kapablis liveri, ili certe devos enkasigi almenau kritikon. Sed char la tuta strukturo estrara, komitata ktp. de UEA ne estas serioza afero, ankau fushoj estos eblaj, pri kiuj neniu volos respondeci, kaj kiujn ech neniu serioze kritikos. Tia estas, tiel funkcias la Esperanto-movado. La mono ne gravas.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-07-28 08:47
Mi kredas, ke antaŭ ol realigi ion ajn retejan, oni unue decidu pri tio, kion oni volas atingi per retejo en Interreto. Nur se klariĝus, ke la volata celo fakte estus atingebla rete, oni komencu investi en iuspecan novan retejan strukturon.

Se tamen elkristaliĝas, ke estas tre malprobable, ke oni fakte povos atingi iujn sanktajn celojn per retejo, oni bremsu sin kaj sian Veban kreemon kaj nur redekoru ie kaj ie, faru kelkajn bagatelajn plibonigojn, kaj finon.

Pasinte mi iomete miris, ke multaj aferoj, kiujn mi konsideris la tasko de UEA - ekz. la liverado de tiparoj (antaŭ la Unikoda epoko), tekstprilaboriloj, vortaroj kaj dividiloj por Virdo k.s., ĉelineaj Esperantokursoj, iuspecaj radiprogramoj (podkastoj), butiko (libroj, diskoj, ...) komplete kun pagsistemo, bitlibroj, bitrevuoj, ktp - fakte ne estis starigitaj de UEA.

Hodiaŭ aliaj proponas ĝuste tiujn servojn aŭ produktojn. Do mi demandas min iomete, kion UEA entute ankoraŭ faru en Interreto.

La estraro de UEA ĝiskreve vortumas pri strategio, realigas tamen apenaŭ iujn praktikajn paŝojn iudirekte. Tio ne mirigas. Kun nur kelko da oficistoj en la CO plimulte apenaŭ eblas. Tamen la tutaj komitatoj kun ĝiaj dekoj da pompaj opereteskaj komitatanoj evidente havas tempon kaj inklinon diskuti neniam ajn realigotajn strategiojn ĝisgurde.

UEA organizas - aŭ organizigas - ĉiujaran kongreson, publikigas revuon kaj produktas jarlibron. Multe pli ne okazas. Evidente oni enkasigas kotizojn kaj iun kaj iun heredaĵon, eble la plej grava tasko tiesvidpunkte.

Fakte mi taksas UEA-on speco de kvestejo pri heredaĵoj. Do ĉio alia ne rolas. Pro tio oni devas ĉefcele plaĉi nur al iuj antikviĝintaj 90-jaraĝaj ĝisostuloj. Pro tio tiom da papero kaj maltiom da Interreto. Ho mia kor'! :)
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-07-28 10:14
Karulo,
informu en kiu E-vortaro oni povus trovi la terminojn "Virdo", "Veban" kiujn vi supre uzis.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-07-28 10:51
Honeste, mi ne plu memoras. Se vi findos la lokon, mi petas nepre informi min.

"Virdo" estas speciale stranga. Oni povus nur supozi, ke temas pri iu plene freneza derivo laŭ la skemo: "Word" -> "weirdo" -> "Virdo". Sed kial kaj kiel la Mikrosofta produkto "Word" rilatu al "weirdos", do "stranguloj", mi vere ne ekkonas.

"Vebo" ŝajnas al mi esti pli logika. "Vebspecialisto", "Vebservilo", "Vebejo", ktp. Iugrade simile al "njuzservilo".
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-07-28 12:12
Chu via "Vebspecialisto" pli tauge estu "ret(ej)estro", "Vebejo" estu "retejo" (au: "retpagharo"), "Vebservilo" estu "retservilo", "njuzservilo" estu "novajhservilo".
Mi trovis jenon:
En la ANG-ESP vortaro:

web n. 1. teksaĵo 2. (of spider) araneaĵo 3. membrano; ~bing n. 1. teksrubando 2. retaĵo; ~-footed palmopieda; ~ address (compu.) ret-adreso; ~page, ~page/site (compu.) ret-paĝo, paĝaro, ttt-ejo, TTT-ejo, retejo; ~ application (compu.) retaplikaĵo; ~log, ~ log (compu.) blogo, reta taglibro, reto-taglibro; ~ browser TTT-legilo, krozilo, foliumilo, retumilo; ~ master, ~master (compu.) ret(ej)estro, administranto de ret(ej)o

En la ESP-ANG-POLA vortaro:

ret/o net; network sieć, siatka (także przen.) ~aĵo plaiting, plaitwork, tanglenet, plait plecionka, splot Inter~o Internet komp. Internet ~umi (ntr.) (= krozi, surfi en Interreto, ↑ foliumi) surf (verbo), browse (internet) (verbo) komp. surfować w Internecie ~umilo = TTT-legilo ~kaptejo hot spot komp. hotspot, “gorący punkt” ~ejo, ~paĝaro = TTT-ejo ~lando (= ciberspaco) cyberspace (subst.) komp. cyberprzestrzeń ~estro, ~ejestro web master (webmaster) (subst.) komp. administrator sieci, webmaster ~umanto, ~ano inter-naut (subst.), net user (subst.), surfer (subst.), netsurfer (subst.) komp. internauta ~pirato (= kod-rompisto, ↑ kodumulo) black hat (cracker) (subst.), cracker (subst.), black hat hacker (subst.) komp. łamacz kodu, pirat sieciowy ~servo internet service (subst.), net-work service (subst.), web service (subst.) komp. usługa internetowa, usługa sieciowa ~paĝo (= TTT-~o) internet-page, web page (webpage) (subst.) komp. strona internetowa ~poŝtilo email client, email reader komp. klient poczty elektronicznej (R)~novaĵo = Uzreto ~ostomako = centipelio

Via klarigo pri "Virdo" shajnas al mi tute stranga.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-07-28 15:53
Vi pritraktas miajn afiŝojn ege tro serioze!

Tamen la radiko "Veb-" estus iam utila. Nome "retejo" estas ege tro ĝenerala termino. "TTT-ejo" estas pli preciza, sed iel kojnumiĝas en la laringo.

Cetere "retejestro" estas la homo, kiu administras "retejon". Vebspecialisto estas io alia. Jen iu, kiu scias ĉion pri la Vebo, do pri TTT, kaj pro tio kapablas fasoni, evoluigi, programi kaj instali (inter alie) retejojn. Alivorte, "Vebspecialisto" starigas la "Vebejon", kiun la "Vebejestro" poste administros.

"njuzservilo" estas interesa, kiam oni volas distingi inter ĝenerala novaĵservilo, do novaĵejo, kaj tre specifa tipo de novaĵservilo, kiu uzas la njuz-protokolon. Ekzemple Guglo proponas novaĵservilon, kiu tamen tute ne estas njuzservilo. Ankaŭ multaj blogoj havas novaĵejan karakteron. Cetere "blogo" venas de "Veb-logo".

Sciu, mi sufiĉe ofte devis inventi vortojn en Esperanto - el kiuj pluraj, ni ĉiuj hodiaŭ uzas. Ekzemple mia invento estas la nomo de la danĝera malsano "Vind-ozo", kiun onidire oni povas kuraci nur per sufiĉe oftaj "Vin-dozoj".

Fakuloj ofte devas agi tiel por adekvate aŭ komforte paroli pri sia specifa fako.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-07-29 09:55
Venis tre interesaj ideoj. Ekzemple tiu, ke oni listigu, kion la nova retejo fakte faru kaj kapablu (germane: Pflichtenheft; eble listo de propraĵoj).

Ankaŭ sonas saĝe, ke oni petu plurajn ofertojn por la nova retejo, eble eĉ publike, kiel faras registaroj. Kutime sub tri tiaj ofertoj oni ne elspezu (ĝis) 100.000 eŭrojn. Eble ekz. Simono Pejno kun filo povos prezenti unu el la ofertoj. Ja estas tiel, ke kutime la taskodonanto multe lernas pri la projekto el la interparoladoj kun diversaj ofertantoj de la taskoplenumado. Kaj estas natura afero, ke la taskodonanto (ĉi-kaze UEA) havas multon por lerni - ĉar ne ekzistas sperto pri moderna retejo-konstruado ĉe UEA mem. Sen tiu pli multflanka kompreno de la tuta tasko estas la risko, ke la taskodonanto fine ricevas ion, kio estas eble tre bela, sed ne multe helpas en la konkreta laboro... (Kio cetere estas la opinio de la CO-stabanoj?) Eĉ se ne ekzistas tri ofertantoj de la kompleta projekto en Esperantujo, plej verŝajne estas saĝe por UEA rezervi eble 5 procentojn de la tuta sumo por antaŭaj interkonsiliĝoj kun diversaj esperantlingvaj fakuloj kaj spertuloj pri retejo-konstruado; tiaj ja certe ekzistas sufiĉakvante, kiel jam montris pluraj komentoj ĉi tie.

Se oni komprenu la tuton kiel "investon", oni havu planon, kiel la mono revenu en la kasojn de la asocio, ene de (maksimume) kvin jaroj. Tion mi ne jam vidas. Mi ne tre certas, ke helpe de moderna retejo UEA trovos inter la retumantoj ekzemple multe pli da aĉetantoj de (paperaj) Esperanto-libroj. Aŭ ke multe pli da homoj aliĝos al UK. Aŭ ke multe pli da retumemaj homoj aĉetos paperan jarlibron aŭ abonos paperan gazeton... Do restas la demando, ke kie revenu la mono, kiun oni nun planas elspezi. Ĉu jam ekzistas ideoj pri tio?

Sed iuj argumentis, ke "moderna retejo" necesas por "moderna asocio". Mi ne tiom certas, tio dependas de la speco de asocio, de la ofertataj servoj, de la fakta celgrupo (kaj oni ne revu pri estontaj celgrupoj; unue iu devas varbi, instrui kaj eduki Esperanto-parolantojn antaŭ ol la homoj alvenas ĉe UEA - kaj tion tradicie ne sukcesis fari UEA centre, sed unuopuloj kaj grupetoj loke aŭ nun interrete). UEA laŭ mi faris vere brilan paŝon en la nuntempon, kiam ĝi instalis la Facebook-paĝon (ŝajne Osmo pri tio okupiĝas). Tio tre helpas al la videbleco de UEA kaj relative facile ebligas veran komunikadon. (La "problemo" por mon-orientitaj homoj estas, ke tio apenaŭ kostis videblan monon, nur flankan labortempon de jam dungita homo...)

Konsekvenco povas esti, ke oni demandu sin, kiom da pliaj enspezoj estas atendeblaj, kiam oni elspezas ekzemple nur 20.000 eŭrojn (kompare kun la atendeblaj enspezoj ĉe elspezo de 100.000 eŭroj). Kaj ĉu tia monsumo eble povas sufiĉi por atingi la celatan pli modernan aspekton de la retejo... Pli ja ŝajne ne estas dezirata. Ĉu ne?

Eble fine mi ankoraŭ komentu la spertojn akiritajn ĉe "Esperantic Studies Foundation" (ESF). Oni konsciu, ke ESF havas pli malpli la devon ĉiujare elspezi la sumon de 50.000 ĝis 100.000 dolaroj - la sumon, kiun la investita kapitalo de ĉ. tri milionoj da dolaroj jare ricevas kiel dividendojn, interezojn ktp. Se ESF ne farus tion, ĝi ŝajne devus pagi signifan sumon kiel imposton. Sekve pli malpli la unua prioritato de ESF estas elspezi la kompletan jaran gajnon pere de Esperanto-projektoj - prefere doni al iu ajn tien ol al la usona ŝtato. Tiuj cirkonstancoj ne estas vere ideala bazo por ŝparema politiko, ĉar ŝajne ne estas tiom da Esperanto-unuopuloj kaj -organizaĵoj, kiuj prezentas belajn projekto-proponojn kaj kapablas poste liveri belajn raportojn kaj finkalkulojn...

Aldoniĝas alia eco de regula subvencio-donanto: Se oni disdonas sumon de ekz. 100.000 eŭroj al dek ricevantoj, oni devas okupiĝi pri dek dosieroj. Se oni elektas nur tri ricevantojn, oni devas okupiĝi pri nur tri dosieroj. Ĉar la libera tempo de honorofica administranto de fondaĵo estas limigita, estiĝas certa tendenco preferi la solvon de relative malmultaj projektoj, kiuj ricevas po tre grandajn sumojn - sendepende de tio, ĉu la celo de la projekto estus atingebla ankaŭ per multe malpli da mono. (La sama tendenco ekzistas ankaŭ ĉe pagitaj subvencio-donantoj, ekzemple en EU - tie oni tiam laŭde parolas pri la relative malaltaj administraj kostoj, se la subvencio-donanto donas po relative grandajn sumojn kaj krome preferas resti ĉe la samaj subvencio-ricevantoj, kio kompreneble postulas malpli da labortempo.) Ĵus al mi rakontis universitata profesoro, ke tre indas havi altan subvencio-sumon por la propraj projektoj, ankaŭ pro la sekve pli granda renomo - liaj kolegoj tial kelkfoje aĉetas iujn aparatojn, kiuj estas komplete senutilaj por la projekto. Mi tre certas, ke ankaŭ en Esperantujo de tempo al tempo subvenciricevanto pripensas, kiel altigi la subvencio-sumon per io ajn, kio komplete superfluas por la projektocelo. Iu flustris, ke la elekto de programlingvo aŭ -sistemo por retejo iukaze pli dependis de tio, kion la programisto deziris lerni (por povi poste vendi en la ekster-esperantuja merkato), ol de la fakta bezono de la projekto...

Ĉe UEA la afero estas alia ol ĉe ESF - nenio devigas tiun asocion elspezi grandan sumon el sia kapitalo en iun aferon kiel brile modernan retejon, kies valoro post kvin jaroj supozeble proksimos al nulo... Saĝa ŝparemo kaj evito de senutile grandaj elspezoj por difinita rezulto do estas konsilinda ĉe UEA.
ĵeromo vaŝe
ĵeromo vaŝe diras:
2013-07-29 10:50
> oni petu plurajn ofertojn por la nova retejo, eble eĉ publike, kiel faras registaroj

al tio sin devigas eĉ sufiĉe multaj privataj mendantoj... la mendanto priskribas sian bezonon, sed ankaŭ difinas, kiel la respondoj aspektu, ke la proponantoj prezentu sian firmaon, sian labormetodon, difinu la liveraĵojn kaj etapojn, proponu prezon kaj ĝeneralan laborplanon, kaj eventuale alternativon inter nur kernaj funkcioj aŭ pli ampleksa funkciaro. post la ricevo de proponoj okazas ordinare intervjuo de la du aŭ tri plej bonaj proponantoj antaŭ la fina elekto. ĉio ĉi estas sufiĉe rutina en komputikaj projektoj.

se oni deziras eviti troan dependon je la liveranto, kiu facile prezentas malaltan fakturon por la projekto kaj poste altajn fakturojn por bonteno, oni ankaŭ planas taskojn de "transdono de scioj" (en: transfer of competence), per kiu la mendanto ricevas ne nur la retejon sed ankaŭ la kapablon por ĝia administrado -- se ĝin ĝi deziras surpreni.

mi ne estas uea, sed mi imagas, ke ĝi gajnos, se aliĝo, libromendo kaj similaj servoj okazos facile per sekuraj interretaj formularoj kaj pagmanieroj, kaj ke ĝi ŝparos administrokostojn, sed tiuj okazaĵoj aŭtomate ĝisdatigos la internajn datumbazojn de kontoj, membroj, librostokoj... ĉio ĉi ne nepre estos tre videbla de ekstere, tiel ke eĉ post realigo homoj ripetos "tioma elspezo por nur nova farbo?", kiel ili jam diras antaŭ la projekto, sed efektive ĝi liberigus tempon de la oficistoj, kiuj povus sin dediĉi al aliaj taskoj.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-07-29 12:18
La unua paŝo estas ĉiuokaze prezenti kajeron, kiu enlistigas ĉion, kion la nova retejo ebligu. Aldone oni difinu, kiel oni imagas varti kaj flegi la retejon post ĝia ekesto. Kiu aŭ kiuj regule furaĝis ĝin per novaj plurlingvaj tekstaĵoj?

Fakte jen jam la dua paŝo. La unua estus difini tion, kion oni entute celas aŭ esperas atingi - aŭ mone, aŭ renome - per la nova retejo. Aparte de tio, oni ne forgesu analizi, kial la malnova ne ĉi-direkte sukcesas, kaj-aŭ, kiujn malavantaĝojn ĝi havas.

Se oni vere volus ŝpari monon, mi proponus integri Fejsbukan blogon, do ligi rekte de la klasika TTT-a retejo al la Fejsbukejo. Nur por mendi librojn ktp. estas aparta ejo ekster Fejsbuko necesa, alivorte propra retbutiko.

Mi atentigas pri plia punkto. Se mi kiel estro devus elekti inter rezigni pri oficisto en mia CO, aŭ rezigni pri nova retejo, mi definitive rezignus pri la retejo.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-07-29 12:22
Damne! Damne! Damne! - "integrigi"!
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-07-29 14:38
Eble estus bone, se unu el vi spertuloj pri la kreado de retejoj kaj taskigo de programadaj projektoj povus verki tekston, kiel tio kutime funkcias en la "ekstera" mondo. Resumi la rimarkojn de ĉi tie, eble interkonsenti kun la aliaj spertuloj, eble prezenti ankaŭ diversajn opiniojn pri unuopaj punktoj. Facile eblas publikigi tion ĉi tie en la rubriko "De Legantoj" (sed eble Kalle ankaŭ interesiĝos publikigi tion nome de LibFol).

Iom post iom Esperantujo devos alveni al la nivelo de la ekstera mondo - multloke tio jam estas farita, bonaj fakuloj ekzistas en Esperantujo, tamen kelkloke estiĝas la impreso, ke la scio kaj la elpruvitaj proceduroj de la "ekstera" mondo ankoraŭ ne plene alvenis en la organoj de la Esperanto-organizaĵoj...
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-29 15:16
Mi sugestas komplete chesigi komentadon, kritikadon kaj proponadon, char chiukaze chiuj komentoj, kritikoj, proponoj, konsiloj kaj rekomendoj estos vanaj char ignorataj. En la venontaj jaroj UEA funkcios lau la logiko de la Fettes-McGill-koterio, kiu fajfas pri chiaj ideoj de ekstere. Ajna diskuto kun tiuj homoj havas nenian sencon kaj kondukas tuj en la sakstraton, char ili interesighas nur pri si mem.

Al kio tio kondukos oni vidos post kelkaj jaroj. Vershajne oni ludos la ludon ghis la amara fino, kiam ne plu ekzistos e-istoj.

La plimulto de la fakuloj jam turnis sian dorson al la Eo-movado, post kiam ili rimarkis, ke kun stranguloj, fantaziuloj kaj stultuloj ne havas sencon kunlabori, char oni nur perdas sian tempon.

Iam venas la momento, kiam oni devas definitive fari siajn konkludojn kaj tiri la ghustajn konsekvencojn. Ili estas: totala forlaso de la afero, char ghi estas nur tempoperdo kaj ludo por idiotoj.

Kiam la Eo-movado estos serioze konsiderata de la "ekstera mondo", eble oni povos reveni al la afero. Sed mi kredas, ke tio ne okazos.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-29 21:17
> oni devas definitive fari siajn konkludojn kaj tiri la ghustajn konsekvencojn. Ili estas: totala forlaso de la afero,

Bv. finfine tiri tiujn konsekvencojn. Vi estos pli feliĉa sen devi rilati kun stranguloj, fantaziuloj kaj stultuloj. Kaj ankaŭ ni estos pli feliĉaj pro la sama kialo.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-29 21:34
Sed pri kio vi volos diskuti, se mi malaperos :-))
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-30 12:19
Kredu au ne, ankau mi pensis pri tio :-)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-30 14:01
Se vi reagus pli normale kaj li racie, indus ech daurigi la diskuton - ech kun vi!
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-07-29 15:29
Andreas Kuenzli: Al kio tio kondukos oni vidos post kelkaj jaroj. Vershajne oni ludos la ludon ghis la amara fino, kiam ne plu ekzistos e-istoj.

- Ĉu vi vere kredas, ke la kreado de novaj Esperanto-parolantoj kaj la tenado de ili dependas grandparte de la UEA-estraro? (Mi tutcerte tion ne kredas. Esperanto estas libera lingvo, ne propraĵo de iu organizaĵo.)

Andy: La plimulto de la fakuloj jam turnis sian dorson al la Eo-movado, post kiam ili rimarkis, ke kun stranguloj, fantaziuloj kaj stultuloj ne havas sencon kunlabori, char oni nur perdas sian tempon.

- Multaj turnis sian dorson al la tradiciaj organizaĵoj (pro kaŭzoj, kiujn ili eble iom pli milde esprimus...). Sed multaj plu restas ĉe Esperanto, kiun ili praktikas sen tiuj organizaĵoj. Tio tute bone eblas.

Andy: Iam venas la momento, kiam oni devas definitive fari siajn konkludojn kaj tiri la ghustajn konsekvencojn. Ili estas: totala forlaso de la afero, char ghi estas nur tempoperdo kaj ludo por idiotoj.

- Se temas pri forlaso de la rondo de tradiciaj organizaĵoj - nu, jes, estas konsiderinda paŝo (mi faris antaŭ 13 jaroj kaj bedaŭras nur, ke mi ne povas ĉiujare denove fari pro iuj denovaj problemoj ;-) Kontraste mi konas multajn Esperanto-parolantojn, kun kiuj konversacii estas pura ĝuo, ĉar ili estas tutcerte malidiotoj :-)

Andy: Kiam la Eo-movado estos serioze konsiderata de la "ekstera mondo", eble oni povos reveni al la afero. Sed mi kredas, ke tio ne okazos.

- La opinio de la ekstera mondo estas interesa, sed tamen ne tro grava por nia ĝuado de Esperanto. Simile kiel pri multaj aliaj aferoj de mia vivo mi ne tro petas la opinion de la ekstera mondo.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-29 23:43
- Ĉu vi vere kredas, ke la kreado de novaj Esperanto-parolantoj kaj la tenado de ili dependas grandparte de la UEA-estraro?

Kaze ke tiu demando estis direktita al mi, mia respondo estas, kiel vi facile povas imagi: Ne.

Sed mi jam multfoje prikomentis tiun chi temon kaj povas ripeti resume: Automate aperos novaj e-istoj, se ili malkovros ion interesan kaj ion utilan en Esperanto, sed chifoje prefere EKSTER la Eo-movado.

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-29 16:50
Dankon pro viaj komentoj.

Se vi volas nur simple "ghui" vian vivon per Esperanto, tio estu via afero.

Mi mem deziras, ke per Esperanto oni povu praktiki intelekte, kulture kaj fake pli interesajn kaj altnivelajn aferojn. Sed iom post iom mi komprenas, ke evidente mi alighis al la malghusta movado, char nur babiladi stultajhojn ne interesas min. Tion, kion la Eo- kaj interlingvistika movado ofertis, mi jam "ghuis", sed tio estis tro modesta kaj tro magra, tiel ke mi devis apartigi la ventumajhon de la tritiko, kiel la germanlingvanoj diras. Ion novan mi ne povas vidi, plej laste che UEA, kiu estas regata de (maldekstraj) fundamentalistoj kaj ideologoj. Mi konstatas, ke bedaurinde, la Eo-movado eniris nun sian plej primitivisman periodon.

Per aliaj vortoj, Esperanto povos havi nur ian estontecon, se ghi forlasos la primitvismon favore al intelekte, kulture kaj fake pli altnivelaj enhavoj kaj agadoj. Char tiam ghi estos reale konsiderata de la "ekstera mondo". Pro tio ghia opinio estas grava, char tiam ankau la politiko reale atentos Esperanton. Kaj tion ja chiuj e-istoj deziras, se mi bone komprenis (pro tio ili daure flatas kaj hipokritas che politkistoj, sed ili faras tion en tiom nauza maniero, ke tio jam estas embarasa kaj ridinda, kaj vershajne ankau kontrau-produktiva, same kiel la retujoj de la Eo-movado, kiuj havas malmultan interesan kaj utilan por oferti al potencialaj novaj publikoj, kiuj en principo povus interesighi pri Eo).

Koncerne politikon, mi ankorau preparis iun publikan reagan komunikon pri la salutmesagho de la islanda prezidento, kiun mi publikigos morgau au merkrede sur www.planlingvoj.ch.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-07-29 18:28
Laŭ mi eblas "ĝui" sian vivon ĝuste per la praktikado de "intelekte, kulture kaj fake interesaj kaj altnivelaj aferoj". Tion mi tre ŝatas :-)

Mi unuavice sentas min kiel ano de lingva komunumo, en kiu mi havas (prefere) kontakton kun tiuj homoj, kiujn mi persone ŝatas. Nur duavice mi supozeble estas ano de movado por la disvastigo de Esperanto - sed ĉar la plimulto de la movadanoj havas tiom malsamajn opiniojn pri la disvastigo kompare kun mi, mi ne tre sentas tiun anecon.

Mi ne sentas min baze "Esperantisto" laŭ la kutima senco, mi estas Esperanto-parolanto. Laŭ mi la opinio de la politikistoj ne tre gravas; estus bele, se ili al Esperanto donus almenaŭ egalrajtecon kiel en Hungario - sed tio estas malfacile atingebla celo. Ĉar ili pli tendencas defendi la interesojn de la (ŝtataj) instruistoj de la kutimaj fremdlingvoj - tiuj kompreneble ne povas deziri la konkurencon de Esperanto.

Tio, kio vere gravas, estas la opinio de kelkaj junaj gimnazianoj kaj studentoj - sed ne necesas apartaj klopodoj por _konvinki_ ilin. Sufiĉas bone _informi_ cent junulojn, tiam ĉ. du lernos Esperanton. Tio estas tre loka tasko (aŭ interreta), kutime de unuopulo aŭ de aparta grupeto. Kutime apenaŭ de la tradiciaj organizaĵoj, ĉar tie, vi tute pravas, kunvenas Esperanto-parolantoj por ĝui la Esperanto-uzadon; neniu miraklo, ja tion oni proponis al ili, kiam oni varbis ilin. (Oni povus atendi ion alian, se oni varbus ilin per la propono labori por lingve pli bone organizita mondo; sed tia varbado rikoltus malpli da lernantoj.)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-29 18:49
Por tio oni ne nepre bezonas Esperanton, despli ke vi deklaris, ke vi ne "ne sentas vin baze esperantisto". Mi ne vidas diferencon inter esperantisto kaj Eo-parolanto, despli ne en via persona kazo, char ghuste vin mi alkalkulas al inter la plej fundamentalismaj e-istoj. Pardonu, sed estas tiel, lau mi.

Lau mi ankau ne ekzistas grandaj diferencoj inter la opinioj pri la disvastigo de Eo. Nu bone, ekzistas "finvenkismo" kaj "raumismo", kaj eble ankorau aliaj strategiaj nuancoj, kiel via organizajho Esperantoland, sed praktike chio tio estas la sama, kaj kvazau kiel la diferencoj inter katolikismo, protestantismo kaj ortotoksismo, kvankam chiuj estas kristanoj (mi ne celis ofendi au primoki kristanojn per tiu komparo). Kaj chiuj e-istoj, ankau "raumistoj", celas, lau mi, la "finan venkon" de Eo (ne asertu la malon!), kvankam ili fojfoje rakontas ion alian (Silfer strebas esti nova UEA). Chi tiuj diferencoj estas abstraktaj kaj artefaritaj, naskitaj en la cerbo de raciismaj europanoj (chefe germanoj kaj iuj norditaloj), kaj vershajne ne komprenataj de afrikanoj, azianoj kaj sudamerikanoj, au suditaloj.

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-30 18:25
Ke vi atribuas pli da racieco al la najbaroj de Svisio ol al aliaj etnoj, jam estas sufiĉe fruntosulkige, sed kiam vi aldone prezentas raciecon kiel malavantaĝon, la sulkoj eketendiĝas eĉ ĝis la nuko! Kiamaniere vi origine sukcesis interesiĝi pri Esperanto, mi simple ne povas imagi.

Supozeble vi pravas ke ĉiuj Esperantistoj revas pri ia fina venko, sed dum ili ne revas pri etapaj venkoj tio ja estas sufiĉe vana -- tiel vana ke oni povas lasi la revon esti revo kaj ĉesi provi plenumi ĝin.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-07-31 03:20
"Kiamaniere vi origine sukcesis interesiĝi pri Esperanto, mi simple ne povas imagi." Tio estas la ĝis nun plej trafa komento pri s-ano Kunzli kiun mi legis ĉi tie.

Oni povus daŭrigi la demandadon: "Kiucele vi ankoraŭ interesiĝas pri Esperanto", pro tio ke li estas la plej aktiva komentanto en LF. Estas strange, por iu kiu abomenas Esperantistojn kaj trovas nenion pozitivan en iu ajn rubriko.

Kiel oni diras en la usonangla, "I'm just sayin' . . ." (Mi nur estas diranta . . . )

LM
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-30 18:41
Mi havas nenion kontrau tio, se homoj revas (pri io bona). Ili ech povas esti utopiistoj kaj revi pri la "fina venko". Sed se ili komencas rakonti plej diversajn stultajhojn, idiotajhojn kaj kretenajhojn (chi-foje en tiu vico) - resume: plej diversajn absurdajhojn, kiel tio abunde okazas en la Eo-movado, precipe en UEA, mi sentas la bezonon reagi (kiel e-isto, au kiel ekse-isto). Sed mi konstatas, ke ghis nun mi atingis neniun rezulton. Male: Ju pli oni kritikas la e-istojn, despli fanatike ili reagas kaj kondutas, kiel montrighas la plej aktuala evoluo en UEA, kaj la reagoj en LiFo.

Chu do lau vi oni farighas esperantisto por subteni kaj apogi la amason da fatraso, kiu estas dirita, asertita kaj rakontita - kaj KREDITA - en la Eo-movado?

Sed mi petas pardonon, ke mi ripetas miajn frazojn, argumentojn kaj demandojn. La homoj daure reagas same kiel chiam. Vershajne ankorau post 10 kaj 20 jaroj estos tiel.

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-31 08:58
Laŭ mi oni mem decidas kial Esperantistiĝi. Persone mi vidas same multe da fatraso dirata, asertata, rakontata kaj kredata en la profesia lingvista komunumo kiel en la Esperantista; eble estas du partoj de la sama problemo. Mi ŝatas provi esplori tion, do mi ne bezonas kvereli kun homoj nur ĉar ili ne imponas min. Ne malofte Esperanto estas la plej evidenta ŝanco al treege ordinaraj homoj havi internaciajn kontaktojn, kaj al iuj ĝi estas la lasta kontakto al la mondo ekster ilia propra konfuzita kapo -- do kiun puran rason vi esperas renkonti ĉi tie?
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-30 19:23
Shajnas, ke la ghenerala sekretario de UEA, kiu loghas en Meksik(i)o, lau indiko en la revuo "Esperanto" de UEA ne havas poshtadreson, sed nur retadreson kaj telefonnumeron. Kiel tia persono povas normale funkcii kiel ghenerala sekretaro de internacia organizajho, la diablo scias.