Malfermo de kinuo-jaro 2013 en Berlin
de Roland Schnell
—
Laste modifita:
2013-01-30 07:38
Per prezento en la Kulturverein Prenlauer Berg la Berlina Esperantistaro komencis la internacian jaron de kinuo lunde la 28-an de januaro 2013. La partoprenantoj povis vidi filmeton, de 4 minutoj, kio enkondukas en la regionon de la Andoj, informas pri la pseŭdogreno kinuo, ĝia rikolto per kooperativanoj kaj ĝia utiligo kiel altvalora nutraĵo.
En la unua rondo de gustumado estis ofertita kinuo en la spica versio, kiu estis volonte kaj laŭde akceptata. Per prezento kun grafikaĵoj kaj fotoj Roland Schnell informis pli detale pri la historio kaj la estonteco de kinuo. Finfine la partoprenantoj frandis la dolĉan version, kovrita per malhela kaj blanka ĉokolado.
Oni diskutis la problemon, ke en PIV kaj en Vikepedio estis elektita la formo "Kvinoo", kiu laŭ konsilo de la sudamerikaj samideanoj ne estas la plej bona. Poste estis multaj demandoj pri kuirteknikoj kaj pladoj. Kuirlibroj ekzistas en diversaj naciaj lingvoj, sed ankoraŭ ne Esperanto.
La ĉeestantoj bonvenigis la proponon en printempo ornami la Zamenhof-parkon en Berlin-Lichtenberg, kiu troviĝas apud Esperanto-Domo ornami per simbola plantado de kinuo.
La prezento estas videbla en SWF-formato en la reto:
http://www.stiftung-europaverstaendigung.de/Prelego.swf
La nova versio de la filmeto troviĝas ĉe YouTube:
http://youtu.be/ICAx9wtTmEs
Pri la rilatoj inter Esperanto kaj kinuo estas komento:
http://www.ipernity.com/blog/porkido/436580
Respondoj kaj proponoj pri kunlaboro estas bonvenaj:
Roland Schnell
esperanto@berlin.de
Titolo | Aŭtoro | Tipo | Modifita |
---|---|---|---|
Praktika sperto pri kvinoo | Roland Schnell | Evento | 2013-01-02 14:33 |
Malfermo de kinuo-jaro 2013 en Berlin | Roland Schnell | Novaĵo | 2013-01-31 09:08 |
Pudingoj el kinuo | Roland Schnell | Novaĵo | 2013-02-04 17:17 |
Kvin filmaj minutoj pri Esperanto | Redakcio | Novaĵo | 2013-02-12 10:59 |
Prelego pri Karl Vanselow en Werder a. d. Havel (DE) | Roland Schnell | Dosiero | 2013-06-01 15:36 |
Alvoko por Eŭropa respubliko - nun en Esperanto | Roland Schnell | Novaĵo | 2013-06-04 14:31 |
VilaoVanselow1910 | Roland Schnell | Bildo | 2013-06-05 11:42 |
Die Schönheit 1913 | Roland Schnell | Bildo | 2013-06-05 11:45 |
Werder LIfe | Roland Schnell | Bildo | 2013-06-05 11:47 |
Prelego pri la Esperanto-Poeto Karl Vanselow en Werder | Roland Schnell | Novaĵo | 2013-06-08 21:28 |
Buntaj kartetoj por diversaj celoj | Roland Schnell | Paĝo | 2013-06-25 15:05 |
Anoj de 190 ŝtatoj loĝas en Germanio | Roland Schnell | Dosiero | 2014-01-16 23:06 |
Biokarbo savas la planedon ‒ Daŭripovo en la praktiko dum ArKonEs en Poznań | Roland Schnell | Paĝo | 2014-10-02 16:20 |