Sabotado
Mi unue eksciis pri la afero pere de ret-cirkulaĵo dissendita de Andreas Künzli, titolita 'Histerio kontrau Israelo'. Ĝi komenciĝis per: "En Libera Folio oni legas: 'Israelo estas ŝtato fundamente krima kaj oponinda; kaj havas la devon denunci ĝin ni Esperantistoj'". Mankis indiko de la kunteksto, aŭ informoj pri la aŭtoro, sed li kulpigis la redakcion de La Libera Folio pro "la histerio kontraŭ Israelo".
Lia retcirkulaĵo daŭrigis: "Mi disvastigas mian informan agadon kaj vastigas la raportadon pri la antisemitismaj tendencoj en la Eo-vomado al chiuj registaroj de Europo, inkluzive de chiuj ambasadoj kaj la koncernaj instancoj de UN en Ghenevo. Detala raporto pri la antisemtismo en la Eo-vomado dum la 125-jara historio de la Eo-vomado estas nun preparata kaj sendota al chiuj esencaj institucioj de Europo (kaj ekster Europo)".
La truko akuzi iun ajn kiu estas kritikema pri la Israela reĝimo, aŭ pri la politika cionismo, esti 'antisemita' estas, almenaŭ en mia lando, ĝenerala konata kiel ruzo. Temas pri orvela tordo de vortoj uzata de politikistoj por misfamigi kontraŭulojn. Ĉar Andreas Künzli scias, ke mi mem estas kritikema pri iuj agoj de tiu reĝimo, mi rajtas preni lian akuzon kiel personan atakon. Ĉu aŭ ne mi estas laŭ li 'antisemita', mi certe ne estas kontraŭjuda.
Mi turnis min al La Libera Folio, kie mi trovis la cititan frazon. Ĝi aperis ne en redaktora artikolo, sed en komento de leganto Ferdinand Cesarano, kiu skribis ankaŭ: "Estas tute mensoge provi egaligi la kritikon pri Israelo kun la kontraŭjudismo (antisemitismo)... ekzistas neniu ŝtato kies agojn oni ne rajtas kritiki". Pri tio li absolute pravas.
Tiun demandon mi pritraktis en mia novaĵletero de junio 2010, kiun mia kolego poste afiŝis sub titolo 'Ne kuraĝu kritiki Israelon; oni nomos vin antisemito'. Tie mi raportis pri la israela atako al la proviz-floteo por Gazo, kaj konkludis: "Se el tiu bedaŭrinda rakonto povus rezulti ajna bono, tio devas esti la konstato, ke oni nun povas kritiki Israelon, aŭ pli ĝuste la agojn de tiuj kiuj tiras la ŝnurojn en Israelo, sen kredeble esti akuzota pri antisemitismo, same kiel por aliaj ŝtatoj".
Plue, mi skribis: "Estis lastatempe multe da parolo pri kaŝaj operacioj de la israela sekreta servo Mossad. La brita registaro protestis al Israelo pri la falsigo de britaj pasportoj en kaŝa operacio por murdi gvidanton de Hamas en Dubajo. Kreskis la senpacienco de Usono pri la traktado fare de Israelo de la homoj de Gazo". Do ĝuste kiujn Andreas Künzli volas nomi 'antisemitaj'?
En la sama novaĵletero mi raportis pri elsendo en la brita televido de programero titolita 'Ene de la israela lobio de Britio', en kiu ili montris kiel la israela lobio ŝajnas uzi financan premon por cenzuri politikan opinion en Britio. Ĉiuj politikaj partioj estas implikitaj, ili diris, sed ili fokusis sur la Laborpartio kaj la Konservativa Partio. Ili raportis, ke financa subteno estis en unu okazo forprenita kiam la brita eksterlanda ministro elparolis kontraŭ Israelon. La programero montris ankaŭ kiel etiketado de homoj kiel ‘antisemitaj’ estas celkonscia strategio fare de la porisraela lobio por silenti kritikon. Ĝuste tion faras Andreas Künzli.
Mi eltrovis pli frue, ke eĉ ne necesas kritiki Israelon por esti implice nomita 'antisemita' aŭ eĉ 'holokaŭsto-neanto'. La 30an de junio, 2009, mi ĉeestis la lanĉon de libro 'Terror on the Tube' [Teroro en la metroo], kiu detale dokumentas la nekongruaĵojn en la oficiala rakonto pri la teroristaj atakoj en Londono de la 7a de julio, 2005. Estis multaj provoj diversspecaj saboti tiun librolanĉon, kaj pri tio mi raportis en mia septembra novaĵletero. Tuj mi ricevis mesaĝon de unu supozata aktivulo de la veromovado, kiu jam akuzis la aŭtoron de la libro pri holokaŭsto-neado. Li skribis al mi: "Se ankaŭ vi estas holokaŭsto-neanto, tio eble klarigus vian traktiĝon en la Esperanto-societo". Mi neniam okupiĝis pri tiu demando, kaj mi faris absolute nenion por meti min je risko esti tiel etikedita. Do de kie venas tiu misfamigo? Mi malfermis la libron kaj tuj vidis, ke la kompanio kiu funkciigas la kameraan observosistemon en la londona subtera fervojo estas bazita en Telavivo, kaj estrata de eksaj agentoj de Mossad. Do iuj en Telavivo sciis precize kio okazas, dum la polico kaj politikistoj en Londono fuŝumis. Kie estas la amaso da video kiu devus ekzisti, sed kiu ne estis provizita al la publiko? La motivo malantaŭ tiu misfamigo povus esti nenio alia ol saboti la malkaŝon de informoj kiujn la publiko ne rajtis scii. Tio estis ne nur misuzo de la holokaŭsto, sed ĝi estis ankaŭ antisemita; mia kunlaboranto estis judo.
Iuj komentantoj en La Libera Folio atentigis pri atencoj kontraŭ homaj rajtoj ankaŭ en aliaj landoj, kie okazis Esperanto-Kongresoj. Andreas Künzli respondis: "Kompare kun Ĉinujo, Rusujo, Vjetnamujo kaj Kubo, Israelo estas almenaŭ demokratia ŝtato, en kiu la homaj rajtoj laŭ mia scio estas grandparte respektataj". Tamen tiu distingo estas dubinda. En Britio, kiu tiom fieras eksporti sian demokration al evolulandoj kiel Irako kaj Afganio, tiu demokratio ne evidentiĝas tiel justa kiel ĝi unuavide ŝajnas esti. Kiu ajn respondecis pri tiuj teroristaj atakoj en Londono de la sepa de julio 2005, la reĝimo certe obstaklis liberan kaj justan pritrakton de tiu temo. La registaro bezonis jaron por eĉ agnoski, ke la vagonaro per kiu veturus tri el la teroristoj al Londono estis tiutage nuligita. Kaj ankoraŭ nun ne okazis jura mortenketo por la supozataj kulpuloj. Nek okazis jura mortenketo por armilinspektisto d-ro David Kelly, kiu diris al ĵurnalisto, ke la rakonto pri amasdetruaj armiloj en Irako estis troigita, kaj kiu poste estis trovita morta en cirkonstancoj kiuj kredigas al multaj, inkluzive de sendependaj medicinistoj, kaj eĉ unu registara ministro, ke li estis murdita.
"Ĉar tiuj peticiantoj komplete prisilentas la teroron lanĉitan de palestinanoj dum jardekoj kontraŭ Israelo, iliaj peticioj mem valoras nenion kaj povas esti trankvile ignoritaj kaj ĵetitaj en la rubaĵujon", skribis Andreas Künzli. Do ĝuste kiu kaŭzas tiun teroron? Tiun demandon mi pritraktis en mia novaĵletero de novembro-decembro 2012.
Letero al la brita eksterlanda ministro William Hague, de Judoj por Justo por Palestinanoj, estis subskribita de 1600 britaj judoj. Ĝi komenciĝis per: "Ni skribas por esprimi nian miron pri via aserto de la 15a de novembro, kiam vi diris, ke Hamas portas la ĉefan respondecon pro la nuna krizo", klarigante, ke estas malfacile kongruigi tion kun la statistikoj de la Oficejo por Protekto de Civiluloj, kiu montras kutimon de recprokaj atakoj dum la jaro ĝis la fino de la 12a de oktobro, kun 73 palestinanoj mortigitaj, dum neniuj israelanoj estis mortigitaj. "Kvankam Israelo mortigadis militemulojn daŭre depost frua oktobro, kio ofte kondukis al rebataj raket-atakoj, de la 4a de novembro Israelo ekmortigis civilulojn surtere … Ŝajnas, ke tio estis kutimo de reciprokaj atakoj, ne iniciatado de la konfrontado fare de Hamas", daŭrigis la letero. La letero klarigas, ke tamen la plej grava afero estas malkaŝo pri la negocoj pri la pafĉeso: "La 12an de novembro la militemaj grupoj konfirmis sian konsenton ĉesigi la pafadon, kondiĉe ke Israelo ĉesigos siajn milit-agadojn kontraŭ ilin. La palestinano kiu gvidis la negociojn estis ĝuste Ahmed Jabari, kiu helpis bridi la militemajn grupojn dum jaroj, kaj kiu negocis la liberigon de Gilad Shalit kun Gershon Baskin. Israelo detruis la naskiĝantan pafĉeson per lia murdo, kaj tiam komencis siajn koncentritajn atakojn. La israela registaro tion pravigis per aludo al lia organizado de teroristaj atakoj 'dum pli ol kvin jaroj', tiel diligente ignorante la pafĉesajn negocojn. La sola kredebla konkludo estas, ke la israela registaro ne deziris pafĉeson". Do ĝuste kiujn Andreas Künzli nun nomas antisemitaj?
Mia propra registaro en Britio, kaj verŝajne ĉiuj registaroj de la NATO-landoj, komplicas en tiu terorismo, per lanĉo de nepravigeblaj militoj, per obstaklado en la justa traktado de terorismaj eventoj kiaj tiuj en Londono (2005-07-07) kaj Novjorko (2001-09-11), kaj per subpremo de libera parolado. Severaj kontraŭterorismaj leĝoj estis enkondukitaj. La terorismo tamen ne estis la kaŭzo; ĝi estis la preteksto. La brita registaro eĉ uzis kontraŭterorisman leĝon kontraŭ Islandon por bloki bankajn transpagojn. Nun Britio estas sur la sojlo de sekretaj juraj kortumoj, kiuj ebligos la malaperigon de politikaj disidentoj. Kaj ĉion oni faras per ĉarma rideto, kvazaŭ nenio tia povus okazi en la ĉeflando de la demokratio. Ĉu do ni sabotu Esperanto-aranĝojn en ĉiuj NATO-landoj?
En 2007 aperis en MONATO artikolo mia sub titolo 'Kial vere kolapsis la tri turoj de la Monda Komerca Centro?'. La tria turo, Konstruaĵo 7, certe falis laŭ klasika 'regata malkonstruo', kaj pro tro frua sciigo al Reuters, tiu kolapso estis anoncita de BBC 22 minutojn antaŭ ol ĝi okazis. Plue, neniu flugmaŝino trafis ĝin. Profesoro pri fiziko analizis la falon de la aliaj du turoj, kaj konkludis, ke ankaŭ en tio estis 'regata malkonstruo'. Mi klarigis en la artikolo, kiel mi venis al tiu konstato kiam mi serĉis kontakton kun eksa oficisto de la brita spionservo, suspektante, ke iu membra asocio kiun mi studis, povus esti enfiltrita. Iu leganto evidente kaptis la mesaĝon, kaj aperigis parodian antaŭan paĝon, kun vortoj ŝanĝitaj (bildo 1).
Enfiltrado
Enfiltrado pro politikaj kialoj fare de la sekreta polico estas nun ĝenerale komprenata afero, kvankam kiam mi ekfaris mian esplorprojekton en 2005 tio estis por mi apenaŭ pensebla en la lando de la demokratio. La unua malkaŝo rilatis al kaŝa policano Mark Kennedy, kiu rolis kiel agento provoka en iu mediprotekta grupo kiu fakte subtenis la registaran linion pri tuttera varmiĝo (bildo 2). Evidentiĝis, ke li rolis kiel provokisto ankaŭ en Germanio. Sekvis serio da malkaŝoj, inkluzive de kazo de Lynn Watson, kiu rolis kiel klaŭno en eta grupo de protestantaj junulinoj kontraŭ la milito en Irako (bildo 3). Ĵus aperis plua raporto de parlamenta komisiono pri la afero, kiu parolas pri makabra konduto, kaj rekomendas, ke ne plu infanoj estu enkondukitaj en la mondon nur por gajni la kredindencon de kaŝaj policanoj. Pri tio mi raportis en mia novaĵletero de februaro-marto 2013. Se tiel estas kun la polico, oni demandu sin, kion faras la spionservoj.
Kvankam mi estis nekredema, ke la sekurecservoj povus okupiĝi pri enfiltrado kaj subfosado en grupoj kiuj prezentas nenian minacon al la ŝtata sekureco, la racio diris al mi la malon. Mi eniris la Estraron de mia landa Esperanto-asocio, kun la espero, ke mi povos plenumi aferojn kiujn mi ne povis plenumi pli frue kiel Informa Oficisto, ne pro decidoj de la Estraro, sed pro evidenta malantaŭkulisa obstaklado. Pli frue, ili dungis dum du jaroj Direktoron de Evoluigo, dirante al la membroj, ke lia tasko estas evoluigi la asocion post la translokigo de la oficejo el Londono. Tamen eĉ en la protokoloj mi trovis nenion kiu sugestis, ke li evoluigas la asocion. Li poste eĉ skribis al mi, ke li faris nenion krom "gajni la kredindecon de la komitato". La dusignifeco de tiu esprimo estis al mi evidenta. Kiam mi kandidatiĝis por la Estraro li tuj kandidatiĝis kaj provis bloki min. Ni atingis 'kompromison', en kiu mi akceptos rolon pri 'Esplorado', por eltrovi la kaŭzon de la membroperdado, sed faros nenion por enkonduki reformojn. Tuj li kun aliaj provis transpreni tiun esploradon. Kompreneble, kiel magistro pri fiziko mi neniel volus permesi tian intervenon en objektiva esplorado – aparte ne por sociologo – kaj evidente, oni povus pridubi la motivojn de iu kiu volas tiel interveni.
Lia miskalkulo estis grava. Estis evidente, ke la asocion transprenis iu interna rondo, kaj ke li estis ties korifeo, dum la Prezidanto restas foreca, kvazaŭ li nenion scias pri tiuj intervenoj. En stato de malkredemo mi trovis libron titolitan 'Defending the Realm: Inside MI5 and the War on Terrorism' [Defende al la Regno: ene de MI5 kaj la Milito kontraŭ Terorismo], en kiu du ĵurnalistoj kunmetis informojn gajnitajn ĉefe de diversaj malmaskintoj. "MI5 ne povis – aŭ ne volis – diferencigi inter kritikantoj de la registaro kaj aŭtentaj sekurec-riskoj", ili skribis. Ili raportis, ke ĝis la malfruaj 1980aj jaroj laboris plentempe 70 oficistoj de MI5 pri esplorado de la Komunista Partio de Granda Britio, kaj ke tio ne inkluzivis la agent-mastrumantojn. Evidentiĝis, ke MI5 tiom transprenis la partion, ke la spionoj sciis pli pri tio kio okazas ol la komunistoj mem. Laŭ malmaskinto, "Kiel ni bone scias de la KGB-dosieroj malfermitaj en Moskvo, la Sovetanoj profunde malfidis iujn ajn funkciulojn de la Komunista Partio de Granda Britio, ĉar ili sciis, ke ĝi estis penetrita de MI5 kaj de 'Special Branch' [de la Londona Metropola Polico]". Oni uzis la Komunistan Partion por timigi la populacion pri 'la malamiko interne', kaj kiam tio ne plu utilis al ili, ili malmuntis la partion per ĝenerala kvereligo. Simile ili penetris aliajn grupojn, ĝenerale maldekstrajn kaj porpacajn, kiel ekzemple la Kampanjon por Nuklea Malarmiĝo (CND). Do kiam ajn oni aŭdas, ke ies avino laboris en unu el tiuj grupoj, oni devas demandi sin, "Por kiu flanko?".
Andreas Künzli skribis: "Mi kredas, ke la Eo-movado estas profunde infektita kaj kontaĝita de komunistoj, anstisemitistoj, kontraŭ-Armenio-anoj, holokaŭst-neantoj kaj -prisilentantoj kaj apogantoj de stalinismo kaj komunismo. Mi pensas, ke venis la tempo sendi raporton pri la vera karaktero de la Eo-movado al EU, Unesko kaj la la Konstitucia Protekto, Sekretaj Servoj kaj Registaroj de diversaj landoj, ...". Kaj li akuzas aliajn pri histerio! La sola bazo de tiu aserto kiun li donis estis, ke subskribis la petskribon 80 homoj. La fakto ke eblas okazigi du internaciajn kongresojn en Israelo, plejverŝajne kun multe pli ol 80 Esperantistoj, demonstras la malon, speciale kiam oni ne scias ĝuste kiuj estas la 80 subskribintoj. Povus esti Esperantistoj, Raŭmistoj, neesperantistoj, membroj de la sekretaj servoj, aŭ amikoj de Andreas Künzli. Kiel skribis Sten Svenonius, "Mi bedaŭras la provojn starigi esperantistojn kontraŭ esperantistoj ... Mi petas, ne serĉu kialojn por kvereligi esperantistojn sed kunlaboru por la sukcesigo de komuna lingvo por la bono de ni ĉiuj".
Do ĉu eble tio estas la motivo de Andreas Künzli? Estus malfacile pensi, ke li estas subtenanto de la Esperanto-movado, aŭ de la Esperantismo. Lia esprimo 'Eo-vomado', uzita en la ret-cirkulaĵo, jam sufiĉe klare komunikas al ni tion. Plue, se oni rigardas lian dokumenton 'Hipotezoj pri Esperanto', oni vidas, ke kvankam li kondamnas eĉ La Esperantan Civiton, lia filozofio fakte tre similas al la Raŭmismo de Giorgio Silfer, en tio ke li kritikas la Esperanto-movadon pro ties 'finvenkismo'. 'Finvenkismo' fariĝis moknomo pri la origina ideo de Ludoviko Zamenhof, pro kiu la Esperanto-movado estis starigita. Ĉu eble tiu kverelo estas nura ŝarado?
Kiam Andreas Künzli komencis lanĉi siajn kritikojn al UEA ene de la retpoŝta diskutgrupo uea-membroj, liaj kritikoj ŝajnis raciaj kaj bone bazitaj. Tamen mi ne reagis, ĉar mi vidis ankaŭ la eblecon, ke li povus esti provokisto. Liaj komentoj fariĝis daŭre pli ekstremaj, kvazaŭ li volas posedi la terenon. Iuj el liaj kritikoj fariĝis absurdaj, kaj fine li elsturmis la grupon, kulpigante ĉiujn aliajn. Samtempe, li estis unu el la redaktoroj de SPEGULO, kaj tie li aperigis artikolojn kontraŭ la registaron de Kubo, la lando de la okazonta Universala Kongreso de Esperanto. Kontraŭi la elekton de Kubo kiel kongreslandon estas unu afero, sed provi saboti la kongreson dum aliaj provas varbi por ĝi estas alia. Oni devas demandi sin, ĉu lia celo estis bojkoti la registaron de Kubo, aŭ saboti la Esperanto-kongreson. La rezulto estis la malfondiĝo de SPEGULO.
La demandon pri ŝtata spionado en la socio, kaj specife en la Esperanto-movado, oni diskutis sekve de malkaŝo, ke iu gvidanta Esperantisto en Orienta Germanio evidentiĝis esti informanto por Stasi. Estis nenia sugesto, ke la persono prispionis la Esperanto-movadon, kaj el statistika vidpunkto ne estus surprize ke io tia okazis.
Andreas Künzli reproduktis germanlingvan citaĵon, dirante, ke en preskaŭ ĉiu Esperanto-grupo estis almenaŭ unu informanto de Stasi. Tamen Ulrich Becker, kiu estis la lasta salajrata oficisto de la landa Esperanto-asocio en Orienta Germanio, respondis: "Nu, mi scias ke la Stasi enpenetris multajn sferojn de la socio kaj ja provis kontroli ĉion - sed ni ne fariĝu ridindaj en niaj senpruvitaj kaj eble senpruveblaj supozoj". Tion reĵetis al li Andreas Künzli per "Kara Ulrich Becker, chiuj kiuj argumentas kiel vi, mem riskas esti suspektataj kiel kunlaborintoj de la sekreta servo en GDR en tiu au alia formo, antau ol ili ne povas pruvi la malon". Kaj al tio Ulrich Becker respondis: "Kara Andreas Künzli, chiuj kiuj argumentas kiel vi, mem riskas esti suspektataj kiel kunlaborintoj de la sekreta servo en Svislando en tiu au alia formo, antau ol ili ne povas pruvi la malon". Tiu interakuzado laŭ miaj spertoj estas tute normala afero en grupoj en kiuj estas evidentaj provoj kvereligi, ĉu ene, ĉu ekstere de la Esperanto-movado. Kiam iu faras tiajn asertojn, evitante doni kialojn malantaŭ la suspektoj, oni povas ne nur pridubi la asertojn, sed ankaŭ scivoli, ĉu ili estas pluaj ekzemploj de inversigo de la vero.
Sed sekvis miriga konfeso de Andreas Künzli, kiu skribis: "Mi povas trankviligi vin, ke mi ne estis kaj ne estas kunlaboranto de la svisa sekreta polico ... Sed efektive mi jam plurfoje havis la ideon farighi dungito de la Svisa Sekreta Polico, char pere de tiu kanalo oni eble povus ekscii la veron pri certaj esperantistoj, kiuj al mi shajnas suspektindaj jam de 30 jaroj kaj pri kiuj mi ankorau ne vere komprenis, pri kiaj personoj vere temas". Ĉu aŭ ne li aliĝis al la sekreta polico ni ne povas per tio scii, ĉar se jes, li kompreneble neus. Tamen lia konfeso signifas, ke ne estus paranoje pensi, ke eble la diversaj Esperanto-parolantaj stranguloj en Svislando povus esti kunlaborantoj de la sekretaj servoj.
"En Svislando", li skribis, "esence temis pri kelkaj oficistoj-burokratoj de la ministerio pri internaj aferoj de la Federacia Polico kaj de la kantonaj policoj kaj de la dogana administrado kaj de la svisa poshto, kiuj diligente prispionadis chirkau cent mil civitanojn, ...". Sed kiel li tion scius? Tamen li skribis, ke ankaŭ li estis viktimo de la svisa sekreta polico. Simile skribis Dieter Rooke, aktivulo en La Esperanta Civito. Polo loĝinta en Orienta Germanio avertis: "Tamen, mi devas diri, ke ne pensu, ke vi vivas en lando en kiu simila ne okazas". Tio levas interesan demandon, ĝuste kiom da popol-spionoj ekzistas en la 'demokratiaj' landoj. Kiu bezonas pli da spionoj por teni la populacion kvieta: ĉu aŭtokrata reĝimo, aŭ reĝimo kiu ŝajnigas esti demokratia kaj devas ĉion plenumi per malantaŭ-kulisa manipulado?
Malantaŭ-kulisa manipulado
Laŭ Andreas Künzli, 1% de la Orientgermana populacio laboris por Stasi (Laŭ mia fonto estis 1,4% - proksimume same kiel la procento de framasonoj en Anglio). Tion oni povus kompari kun la 70 de la Komunista Partio de Granda Britio, kiu laŭ mia kompreno havis mil membrojn: do 7% de la membraro. Oni ne miru, ke nenio iam ajn ŝanĝiĝas, se la elito de la reĝimo ne deziras, ke ĝi ŝanĝiĝu. En la diskuto pri Israelo, Edmund Grimley Evans skribis: "Pripensu tamen: Kion oni volas atingi per protestado? Kio estus la ebla efiko, se mi protestus kontraŭ Nord-Koreio? Kio estus la ebla efiko, se mi protestus kontraŭ la registaro de Britio, kie mi loĝas kaj de tempo al tempo havas la okazon voĉdoni?". Eble li pravas. Du milionoj da protestantoj surstrate en Britio en 2003 ne ĉesigis la invadon de Irako, nek efikis dekjara tagnokta protestado fare de Brian Haw ekster la brita Parlamento. Multaj Esperantistoj nun venas al la vidpunkto, ke nenio kion ili faras povas ŝanĝi ion ajn en la funkciado de Esperanto-asocioj. La demokratio pri kiu la Okcidento tiom tamtamas estas plejparte nur la rajto esti ignorata.
Edmund Grimley Evans mem estis Prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio en periodo en kiu estis inter la membraro kreskanta sento, ke ili ne havas voĉon en la asocio. Eĉ estis ignorata maljuna membro kiu dufoje proponis ĝeneralan monkolekton de £60 000 por savi la Esperanto-domon en Londono, kiel ili faris dudek jarojn pli frue por io alia, kiam tiu monsumo valoris multe pli. Eĉ estis ignorata peto pri aparta kunveno por diskuti la proponitan vendon de tiu domo. La jura konsilisto miris, kiam li ne estis konsultita pri la vendo de tiu domo, kvankam tio estis lia fako, kaj li dum jardekoj provizis senpagajn jurajn servojn al la asocio. Lia amiko, kiu ses jarojn pli frue demisiis kiel Ĝenerala Sekretario pro financa kaŝado en la komenco de la 'financa krizo', diris al li: "Rilate al tiu komitato, vi estas nevidebla viro, kiel estas iu ajn kiu aktive provas antaŭenigi Esperanton".
Tiu distancigo de la membroj fariĝis al mi des pli evidenta, kiam, kiel Informa Oficisto en 2003, mi ĉeestis Estrar-kunsidon. Subite, la Prezidanto demandis, ĉu estus bona ideo, ke la membrokotizon decidu la Estraro anstataŭ la jarkunvenoj. Kvazaŭ-reflekse, la kasisto respondis, "Jes". Mi tutsimple demandis, "Kial?". Sekvis paŭzo, kaj tiam ili daŭrigis pri alia temo. Fine mi kandidatigis novan prezidanton, klarigante al li, ke mi deziras Prezidanton kiu ebligos al pozitivuloj antaŭeniri. Li akceptis surbaze de tio, kaj la antaŭa prezidanto fariĝis la Vicprezidanto. Sed nenio ŝanĝiĝis. Kiam en 2005 mi kandidatiĝis por la Estraro, mi devus ricevi diversajn dokumentojn laŭ la Ĝenerala Regularo, sed mi ricevis eĉ ne agnoskon. En ĉiu Estrar-kunsido mi atentigis pri tio, kaj estis ignorita. En la lasta kunsido, en februaro 2006, leviĝis la demando, kion ili devus sendi al novaj kandidatoj, kvazaŭ ili ne scius. Mi demandis, "Kion diras la Ĝenerala Regularo?". La Vicprezidanto respondis, "Ni ne havas Ĝeneralan Regularon". Mi respondis, ke li certe scias, ke ni havas Ĝeneralan Regularon, ĉar ni diskutis pri tio mallonge antaŭe en la retpoŝta grupo esper-brit. "Ni ne havas nun", li respondis. Tiel daŭris la diskuto dum iom da tempo. La Prezidanto diligente ignoris, kaj daŭrigis sen respondi la demandon.
Tuj post la paŭzo en tiu Estrar-kunsido la tagordo estis, ke mi faru Powerpoint-prezenton pri miaj esplor-rezultoj. Tuj dekstre de mi sidis la Vicprezidanto, la sola teknikisto inter ili. Maldekstre sidis neniu krom la ekrano. Mia sistemo perfekte funkciis kiam mi antaŭprovis ĝin, sed iel ĝi estis nun mistere miskonfigurita; la signalo de la komputilo iel ne atingis la projekciilon. Nur poste mi eltrovis, ke la konfiguro povas esti ŝanĝita per rapida premo de magia kombino de klavoj. Mi luktis por solvi la problemon, kaj post iom da tempo la Prezidanto proponis, ke ili daŭrigu pri la venonta ero dum mi prilaboras la komputilon.
La venonta ero estis propono suspendi min de la Estraro pro demando farita la antaŭan aŭguston al la kasisto. Tiu ero estis plene pritraktita jam en la oktobra kunsido, kiam oni decidis pri diplomateca alineo pri ĝentileco, kaj ke oni protokolos pardonpeton al mi pro akuzo farita en la tagordo mem. Tiu pardonpeto ne aperis, kaj aldone al la interkonsentita alineo aperis pli longa teksto kritikante min. Kiam en la kunveno mi transdonis transskribon de la rilata konversacio kun la kasisto, ŝi respondis: "Ne estas la enhavo; estas la tono". Sed nun, temis eĉ ne pri tio; temis pri la manko de pardonpeto miaflanke al la kasisto, kvankam nenio pri tio estis antaŭe menciita. La furoro releviĝis nur post kiam mi liveris al la Prezidanto financan raporton, kiu donis miajn kalkulitajn ciferojn por la kapitalo, kiu ŝajne tute ne daŭre malkreskis, kiel asertis la kasisto, sed daŭre kreskadis.
Post duonhoro la Korifeo – la iama Direktoro de Evoluigo – subite laŭte ekkriis trans la tablon al mi, "GET A BLOODY MOVE ON, IAN!" [Feke moviĝu, Ian]. Ankoraŭ starante, mi revokis: "Kiu regas tiun ĉi asocion, vi aŭ la Prezidanto?". La Prezidanto ĵetis al mi nervozan rigardon, antaŭ ol diri, "Ne, ne, David".
Fine de la kunveno, kiam mi estis ĵus metonta mian komputilon en la sakon, subite etendiĝis brako de la Vicprezidanto trans min, dum li ekprenis la sakon. "Tiu estas mia", mi diris. "Ne, via estas tie, ĉe la muro", li respondis. Iel aperis preskaŭ identa sako, kaj iu interŝanĝis ilin iam dum la kunsido.
La postan tagon mi malfermis la sakon, kaj eligis mian minidisk-aparaton, per kiu mi intencis kaŝe sonregistri la kunsidon; mi volis tutsimple havi pruvon pri eventuala manipulado de la protokolo. Tamen la disko estis malplena. Plue, la kontaktingoj por la mikrofono kaj la aŭdilo estis interŝanĝitaj. Ĉu mi fuŝis? Ne, ĉar en la paŭzo meze de la kunveno mi kaŝe interŝanĝis la diskojn, kaj la sonregistro de la unua parto de la kunsido estis perfekta. Iu evidente dum tiu kunsido, en momento en kiu mi ne atentis, prenis mian sakon, malfermis ĝin, malplenigis la diskon, kaj interŝanĝis la kontaktilojn. Kaj por tion ebligi, necesus, ke iu estu ekipita per elektronika detektilo; sur la unua disko aŭdeblis de tempo al tempo serioj da klakoj.
La propono suspendi min malsukcesis, ĉar ili sciis, ke sen trairi jurajn procedurojn nur la membraro rajtus min suspendi, kaj mi havus validan juran argumenton. Ili do rezoluciis voki por mia tuja suspendiĝo, sen diri, al kiu ili vokas. Tio tamen ne malhelpis, ke ili diru al la membroj ke mi estis suspendita pro 'konduto'. En la jarkunveno de 2007 mi demandis denove, en iu simila diskuto, "Kion diras la Ĝenerala Regularo?". La kasisto ŝajnigis serĉi ĝin, kaj tiam ignoris la aferon. En 2008 la Prezidanto fiere montris, ke ili havas Ĝeneralan Regularon. Kiam mi demandis, kial li tion ne pli frue agnoskis, li diris, ke li ne sciis, ke 'Standing Orders' signifas 'Ĝenerala Regularo'. Li estis universitata profesoro pri lingviko, kaj kompilinto de anglaj vortaroj. Tamen laŭ mia sonregistro de tiu februara Estrar-kunsido, mi ja uzis la terminon 'Ĝenerala Regularo', en Esperanto. Fine, en 2011 la kasisto agnoskis, ke miaj ciferoj estas ĝustaj, kaj do estis fine pruvite, ke dum ŝi diris al la Estraro kaj al la membraro, ke la kapitalo estas formanĝata, la vero estis, ke la kapitalo daŭre kreskegis.
Iom pli poste, la sama Vicprezidanto skribis: "Estus bone, se iu verkus ion pri la lastatempa historio de EAB, se estus iu, kiu volus elspuri la veron per dokumentitaj fakoj kaj ne nur ataki homojn per elektitaj citaĵoj kaj onidiroj", kvazaŭ li ne sciis, ke ĝuste tion mi faris kiel Estrarano de la asocio kies Vicprezidanto li estis. Tiel funkcias la diligenta ignorado.
Skribis Ulrich Becker en la diskuto pri la Stasi-kunlaboranto:"Bedaŭrinde la paradoksa socio en GDR, kiu estis gvidata de plejmulte nekapablaj kaj koruptaj individuoj, devigis multajn - je la nomo de transvivo - al duobleca parolo kaj agado. Tio estas trista fakto, sed tio estis ankaŭ la ĉiutago en tiu epoko". Bedaŭrinde, ĝuste tiel estas ankaŭ en la Esperanto-movado.
Kiam alvenas tiraneco, la unuajn signojn oni eble rimarkas ne en la aferoj de la ŝtato, sed en la ĉiutagaĵoj. Homoj scias, ke estas io malĝusta; ili estas diligente ignorataj, pliiĝas sekretemo, aperas misteraj homoj, voĉdonado estas manipulata, la socio fariĝas pli kaj pli brutala, kaj kiam oni konstatas kio okazas, eble estas tro malfrue. La ignorita jura konsilisto al mia landa asocio akuzis la Prezidanton pri "feroca kaj misfamiga kampanjo" kontraŭ mi. La redaktoro de La Brita Esperantisto aktive provis saboti la Britan 'Renovigan' Kongreson de Esperanto, kio kaŭzis la demision de ilia propra respondeculo pri kongresoj. Poste tiu redaktoro diris al mi sarkasme, "O, vi parolas kun mi nun, ĉu?". Kiam li devis agnoski, ke lia implica akuzo estis falsa, lia lipo tiom ŝanceliĝis, ke mi kviete forpromenis de li, en timo, ke la atako povus fariĝi fizika. En Whitehall mi renkontis Brian Haw fine de iu manifestacio; li mem ne manifestaciis, sed alvenis nur por fari kelkajn fotojn. Lia vizaĝo sangis; policano ĵus batis lian fotilon en lian vizaĝon, kaj li volis registri plendon. Mi restis iomete, por certigi, ke li estas en ordo, antaŭ ol daŭrigi hejmen. Duonhoron poste la polico ŝovis lin en kameonon, kaj homoj aŭdis kriĉojn dum li estis torturita de la brutala Teritorial Support Unit de la Metropola Polico (bildo 4). La homoj iomete vekiĝas, sed ĉu sufiĉe frue?
En la diskuto pri la israela bojkoto, Roland Schnell skribis pri la situacio antaŭ jarcento: "Tiam ni estis ne malproksime de la formala enkonduko de Esperanto por la celoj de la internacia pacmovado. Malhelpis la malsaĝa reago al Ido kaj la Unua Mondmilito". Ludoviko Zamenhof diris en 1908: "El la tempo pasinta ni ĉerpu instruon por la tempo estonta". Tamen ni ne faris. Sekvis ruiniga epizodo kun misteraj homoj en ĉiu generacio. La nuna estas la plej serioza, ĉar la Esperanto-movado estas sub atako sur ĉiuj frontoj. Revenas tiuj tagoj de malpaco. Ĉifoje ni pli bone komprenu, kio povus esti malantaŭ tiuj strangaj intervenoj, kaj tiel ni eble sukcesos regajni nian demokration kaj nian movadon.