Infanrakonto nun ankaŭ en Esperanto
de Nicole
—
Laste modifita:
2011-10-07 12:56
Bookbox estas kompanio kiu vendas rakontojn en
multaj lingvoj. Ili ankoraŭ nenion havis en Esperanto. Do mi petis ke ili aldonu
Esperanton. Ili akceptis. Mi mem tradukis unu rakonton al Esperanto kaj petis
amikon laŭtlegi ĝin. Bookbox aldonis la bildojn kaj muzikon. Jen la
rezulto:
Espereble tiu rakonto plaĉos ne nur al infanoj sed
ankaŭ al komencantoj.