Vi estas ĉi tie: Hejmo / Kniivilä gajnas finnan premion

Kniivilä gajnas finnan premion

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2014-10-30 21:43
La finna eldono de "Homoj de Putin" de Kalle Kniivilä estis elektita inter 164 libroj kiel la plej bona nefikcia verko en Finnlando ĉi-jare fare de la prestiĝa kultura revuo "Kanava" ("Kanalo"). Jen vi povas mendi ĝian Esperanto-eldonon: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9064

Neniu volas aranĝi la Afrikan kongreson de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-06 17:10

La 5-a Afrika Esperanto-Kongreso devis okazi fine de la jaro 2012, sed momente ŝajnas, ke ĝi devos esti prokrastita. Jam komence de aprilo la kunordiganto de la Afrika komisiono de UEA, Adjévi Adje, anoncis konkurson inter afrikaj landaj asocioj, organizaĵoj kaj kluboj, kiuj ŝatus aranĝi la kongreson. Nun pasis la limdato – kaj venis neniuj kandidatiĝoj, li informas.

Neniu volas aranĝi la Afrikan kongreson de UEA - Legu pli...

Varsoviaj studentoj subtenas Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2011-06-29 12:48

La Studenta parlamento de la Universitato de Varsovio subtenas la proponon de Pola Esperanto-Asocio, ke Esperanto estu oficiale rekonita kiel unu el la lingvoj aprobitaj por lingvoekzameno postulata ĉe bakalaŭriĝo.

Varsoviaj studentoj subtenas Esperanton - Legu pli...

Kostaj manĝoj en la kongreslando

de Redakcio Laste modifita: 2011-06-29 11:41

La lando de la ĉi-jara Universala Kongreso estas la plej kosta en la tuta Eŭropa Unio. Tion montras esploro publikigita la 28-an de junio de la statistika servo de Eŭropa Unio, Eurostat.

Kostaj manĝoj en la kongreslando - Legu pli...

Cent mil uzantoj en la retejo Lernu.net

Cent mil uzantoj en la retejo Lernu.net

de Redakcio Laste modifita: 2011-06-06 17:29

Ne ĉio ŝrumpas en Esperantujo. La furora retejo Lernu.net, kiu instruas Esperanton en dekoj da lingvoj, ĵus atingis la rekordan ciferon de 100.000 registritaj uzantoj. Eĉ se ne ĉiuj estas aktivaj, jam miloj da homoj lernis Esperanton per la retejo, kaj dekmiloj ricevis informojn pri Esperanto. La efektiva kvanto de vizitantoj estas eĉ pli alta, sed granda parto el tiuj, kiuj uzas la retejon, neniam registriĝas, rakontas Jevgenij Gaus, unu el la ĉefaj aktivuloj de la retejo, en intervjuo de Libera Folio: "Preskaŭ ĉiam ĉe la paĝaro troviĝas ĉirkaŭ 150-300 samtempaj vizitantoj, el kiuj averaĝe 30-70 estas ensalutintaj. Dum unu tago ĉe la paĝaro ensalutas averaĝe 800-1.000 uzantoj."

Cent mil uzantoj en la retejo Lernu.net - Legu pli...

Marček plu redaktos almenaŭ ĝis la fino de la jaro

de Redakcio Laste modifita: 2011-05-26 22:52

Pasintjare la Estraro de UEA daŭrigis la kontrakton kun Stano Marček pri redaktado de la revuo Esperanto ĝis la julia-aŭgusta numero 2011. La celo estis, ke ekde la septembra numero la nuna redaktoro daŭrigus sian laboron sub nova kontrakto. La Estraro tamen ĵus decidis daŭrigi la validecon de la nuna kontrakto, farita en 2003, ĝis la fino de la jarkolekto 2011.

Marček plu redaktos almenaŭ ĝis la fino de la jaro - Legu pli...

Esperanto trovis lokon en la Babelturo

Esperanto trovis lokon en la Babelturo

de Redakcio Laste modifita: 2011-05-24 16:48

Ĉi-jare Unesko deklaris la ĉefurbon de Argentino la "monda ĉefurbo de la libro". Ĉi tie okazas la tria plej granda librofoiro en la mondo, kaj ĉi-jare estis konstruita tuta Babelturo el libroj en diversaj lingvoj, ankaŭ Esperanto. Sed pli grava atingo estas la fakto, ke Esperanto eniris la prestiĝan oficialan programon de la aranĝo, kiu okazas en unu el la ĉefaj placoj de la urbo, kaj estas vaste diskonigata de la tutlandaj amaskomunikiloj. Nome de Argentina Esperanto-Ligo, la profesia instruisto Petra Smidéliusz jam faris sukcesajn prelegojn kaj prezentadojn pri Esperanto tuj apud la Babelturo kaj altiris la atenton de la lokaj amaskomunikiloj.

Esperanto trovis lokon en la Babelturo - Legu pli...

UEA aliĝis al terminologia organizaĵo - la Civito plendas

de Redakcio Laste modifita: 2011-05-16 23:08

La 10-an de majo Universala Esperanto-Asocio subskribis interkonsenton pri kunagado kun Infoterm, la Internacia Informejo por Terminologio.

UEA aliĝis al terminologia organizaĵo - la Civito plendas - Legu pli...

Neniuj maldungoj en la Centra Oficejo

Neniuj maldungoj en la Centra Oficejo

de Redakcio Laste modifita: 2011-04-21 16:13

La estraro de Universala Esperanto-Asocio ne planas malpliigon de la dungitaro en la Centra Oficejo en Roterdamo. Tion rakontas al Libera Folio la ĝenerala sekretario de la asocio, Barbara Pietrzak, dementante asertojn pri tio, ke la temo estas diskutota dum la estrara kunsido, kiu komenciĝas hodiaŭ vendrede en la Centra Oficejo.

Neniuj maldungoj en la Centra Oficejo - Legu pli...

Multaj neatenditaĵoj aperis en la unua de aprilo

de Redakcio Laste modifita: 2011-04-03 08:31

En la unua de aprilo, multaj interesaj kaj neatenditaj eventoj okazis en kaj ekster Esperantujo. Aŭ almenaŭ aperis raportoj pri tiaj eventoj - ĉu ili efektive okazis, eblis certe scii nur kiam finiĝis la ŝercotago. Manuela Ronco notis kelkajn el la strangaĵoj.

Multaj neatenditaĵoj aperis en la unua de aprilo - Legu pli...

Nova projekto liberigos cerbospacon por pliaj lingvoj

Nova projekto liberigos cerbospacon por pliaj lingvoj

de Redakcio Laste modifita: 2011-04-02 06:24

Antaŭ ok jaroj la teamanoj de E@I lanĉis la furoran retejon lernu.net, per kiu eblas rapide kaj facile lerni Esperanton en dudeko da lingvoj. De tiam la aktivado de la teamo vastiĝis al instruado de pliaj lingvoj pere de interreto, kaj E@I sukcesis ricevi EU-subvenciojn por siaj projektoj. La multlingviĝo de E@I konsciigis la aktivulojn pri la problemo de "informa superŝarĝo", ĉiam pli aktuala en la reta epoko. Por faciligi la sorton de esperantistoj kaj aliaj lingvemuloj, kiuj volas enkapigi al si novajn lingvojn aŭ lingverojn, la teamo nun lanĉas novan projekton, kiu utiligas la sistemon de la ĉeĥa pedagogo kaj filozofo Jára Cimrman por liberigi lokon en la memoro por esencaĵoj. [Ĉi tiu novaĵo validis nur en la tago de la apero, la 1-a de aprilo.]

Nova projekto liberigos cerbospacon por pliaj lingvoj - Legu pli...

Ĉiuj japanaj esperantistoj transvivis la katastrofon

Ĉiuj japanaj esperantistoj transvivis la katastrofon

de Redakcio Laste modifita: 2011-03-31 23:18

Japana Esperanto-Instituto nun sukcesis kontakti ĉiujn 67 esperantistojn en la katastrof-trafita regiono, krom unu. Laŭ JEI estas indikoj, ke ankaŭ tiu persono troviĝas en sekureco. Inter la esperantistoj tamen estas multaj, al kiuj mankas provizoj, aŭ kies domo estis difektita de la tertremo.

Ĉiuj japanaj esperantistoj transvivis la katastrofon - Legu pli...

El Popola Ĉinio malfermis specialan retpaĝon pri la japana katastrofo

El Popola Ĉinio malfermis specialan retpaĝon pri la japana katastrofo

de Redakcio Laste modifita: 2011-03-17 16:47

La ŝtate financata ĉina esperantlingva retgazeto El Popola Ĉinio malfermis apartan retpaĝon por rapide informi pri la sekvoj de la katastrofa tertremo en Japanio.

El Popola Ĉinio malfermis specialan retpaĝon pri la japana katastrofo - Legu pli...

Du esperantistoj trovitaj, pliaj mankas en Japanio

Du esperantistoj trovitaj, pliaj mankas en Japanio

de Redakcio Laste modifita: 2011-03-21 15:05

La longe nekontaktebla esperantista paro en la katastrof-trafita regiono de Japanio fine donis vivsignon. Tamen ankoraŭ ne ĉiuj esperantistoj en la regiono estas kontaktitaj. Laŭ Japana Esperanto-Instituto, en la koncernaj gubernioj loĝas proksimume kvindek membroj de la asocio. Pri tri aŭ kvar el ili ankoraŭ mankas informoj, ĉiuj aliaj travivis la gigantan tertremon kaj la cunamon, rakontas Syozi Keiko de Japana Esperanto-Instituto. "Persone mi sentas, ke estas tempo por ŝanĝi kelkajn aferojn en nia socio, ekzemple de atoma energio al natura energio", ŝi skribas al Libera Folio.

Du esperantistoj trovitaj, pliaj mankas en Japanio - Legu pli...

Osmo Buller ne revenos en marto

de Redakcio Laste modifita: 2011-03-16 18:35

Laŭ informoj el Roterdamo, Osmo Buller plej kredeble ne povos reveni al la Centra Oficejo en marto, kiel pli frue ŝajnis. Eĉ ne certas, ĉu li povos ĉeesti la sekvan estrarkunsidon, okazontan meze de aprilo.

Osmo Buller ne revenos en marto - Legu pli...

Japanaj esperantistoj nekontakteblaj post tertremo

Japanaj esperantistoj nekontakteblaj post tertremo

de Redakcio Laste modifita: 2011-03-17 07:40

Ĝis nun Japana Esperanto-Instituto ne ricevis informon pri esperantistoj, kiuj estus grave trafitaj de la granda tertremo kaj cunamo. Tamen ne ĉiuj esperantistoj en la aktuala regiono jam estas kontakteblaj rete aŭ telefone, rakontas la prezidanto de Japana Esperanto-Instituto, Sibayama Zyun'iti, responde al demando de Libera Folio. "Ni forte esperas sekuron de ĉiuj samideanoj", li skribas, dankante alilandajn esperantistojn pro multaj mesaĝoj de simpatio. Laŭ informo de Hori Jasuo, almenaŭ du esperantistoj en la aktuala regiono ankoraŭ ne povis esti kontaktitaj. Laŭ Tahira Masako, ankoraŭ ne venis vivosigno de la dekmembra Esperanto-Klubo de Iwaki.

Japanaj esperantistoj nekontakteblaj post tertremo - Legu pli...

Gbeglo Koffi ne deziras la morton de Osmo Buller

de Redakcio Laste modifita: 2011-02-26 21:00

Universala Esperanto-Asocio fartus pli bone, se mortus ĝia ĝenerala direktoro, Osmo Buller. Tiun vidpunkton diskonigis en la reto Gbeglo Koffi kelkajn tagon post kiam iĝis konate, ke Osmo Buller estis enhospitaligita pro grava malsano. Responde al demando de Libera Folio, Gbelgo Koffi klarigis, ke li tamen ne deziras la morton de ajna homo aŭ eĉ besto, estante vegetarano.

Gbeglo Koffi ne deziras la morton de Osmo Buller - Legu pli...

Mezorienta Kunveno lastmomente nuligita

de Redakcio Laste modifita: 2011-02-26 00:10

La 4-a Mezorienta Kunveno, kiu devis okazi fine de marto en Irano, estas nuligita pro la maltrankvila situacio en la regiono. Tion anoncis Renato Corsetti, la sekretario de la Komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko.

Mezorienta Kunveno lastmomente nuligita - Legu pli...

Nova aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2011-02-25 08:07

Aperis aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto, bazita sur la libera programaro Apertium. Apertium estas rimedaro por konstrui aŭtomatajn tradukilojn, per kiu jam funkcias tradukiloj el la kataluna, hispana kaj angla al Esperanto kaj de Esperanto al la angla.

Nova aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto - Legu pli...

Elirkotizo de la Civito: 500 eŭroj

Elirkotizo de la Civito: 500 eŭroj

de Redakcio Laste modifita: 2011-02-28 13:07

Estas senpage aliĝi al la Esperanta Civito. Sed por eliri necesas pagi 500 eŭrojn. Tion klarigas Valerio Ari ("Giorgio Silfer") en letero sendita al Andaluzia Esperanto-Uniĝo, kiu ne plu volas membri en la Civito.

Elirkotizo de la Civito: 500 eŭroj - Legu pli...

Osmo Buller revenos al la Centra Oficejo en marto

Osmo Buller revenos al la Centra Oficejo en marto

de Redakcio Laste modifita: 2011-02-18 20:40

La ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio, Osmo Buller, estis enhospitaligita vendredon, la 11-an de februaro. Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio el Roterdamo, antaŭ tio jam de kelkaj tagoj li malbone fartis kaj ne povis labori plentempe.

Osmo Buller revenos al la Centra Oficejo en marto - Legu pli...

Agoj pri dokumento