Kniivilä gajnas finnan premion
UEA partoprenas la ĝeneralan konferencon de Unesko
Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954, ĉeestas la 34-an Ĝeneralan Konferencon de Unesko en Parizo (16 okt. - 3 nov. 2007) kiel observanto. La delegitoj de UEA estas la vicprezidanto pri eksteraj rilatoj s-ro Ranieri Clerici kaj la konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe la Pariza sidejo de Unesko s-ino Renée Triolle kaj d-ino Barbara Despiney.
Turistoj povas aŭdi Strasburgon esperante
Turistoj kiuj faras boat-ekskurson en la haveno de Strasburgo en Francio nun povas aŭskulti klarigojn en Esperanto. La tradukon kaj la sonregistron faris lokaj klubanoj. La sonregistraĵo estas aŭskultebla ankaŭ tra la retejo de la Esperanto-klubo en Strasburgo.
La gazetara komuniko de Ipernity en Esperanto
La oficiala gazetara komuniko, per kiu la retejo Ipernity anonis sian multlingviĝon, estis dissendita ankaŭ en Esperanto. Ni publikigas la plenan tekston de la komuniko ĉi tie.

IJK 2008 okazos en Hungario
La Internacia Junulara Kongreso de TEJO en 2008 okazos en Hungario. Tio iĝis konata vendrede la 5-an de septembro laŭ mesaĝo aperinta en listo de hungaraj esperantistoj. Aliaj fidindaj fontoj poste konfirmis la informon, kaj du tagojn post la apero de la novaĵo en Libera Folio TEJO oficiale diskonigis ĝin. La venontjara junulara kongreso okazos de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto, tuj post la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo.
Itala radio silentos en Esperanto
La 1-an de oktobro la itala radio RAI ĉesigos siajn mallong-ondajn elsendojn al eksterlando. Programoj en kelkaj lingvoj estos plu produktataj por elsendo per satelito kaj interreto. Ĉesos interalie la esperantlingvaj elsendoj, kiuj komenciĝis en 1935, okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Romo.
11 viroj estros la Akademion
Vendrede la 14-an de septembro estis publikigitaj la rezultoj de la elekto de la estraro kaj aliaj ofichavantoj de la Akademio de Esperanto. Kiel prezidanto estis elektita John Wells. Ĉiuj estraranoj kaj direktoroj de la sekcioj estas viroj, kaj ĉiuj krom Probal Dasgupta estas laŭdevene eŭropanoj.
Aperis novaj tradukoj de La Infana Raso de Auld
En la retejo de Esperantista Verkista Asocio nun aperas novaj nacilingvaj tradukoj de La Infana Raso de William Auld.
Kvar RET-anoj savitaj el la maro
Kvar partoprenintoj de Rusiaj Esperanto-tagoj estis savitaj, post kiam ilian akvobiciklon fortega vento forportis de la bordo.
Renato Corsetti iĝis la prezidanto de italaj esperantistoj
Renato Corsetti, la antaŭa prezidanto de UEA, nun iĝis la prezidanto de la landa asocio de UEA en Italio. La elekto okazis dum la 74-a Itala Kongreso de Esperanto en la urbo Pizo.
Renato Corsetti aktivos loke kaj fake
Renato Corsetti dum ses jaroj estis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Post la fino de sia dua oficperiodo li nun intencas aktivi en sia loka klubo, sed ankaŭ kiel komitatano de UEA kunlabori kun la Araba kaj Afrika komisionoj de UEA, li rakontas al Libera Folio. Li krome intencas plu batali kontraŭ la "okcidenta dialekto de Esperanto".
Inundo trafis svedan klubejon
La ĉi-someraj fortaj pluvoj en suda Svedio kondukis al multaj inundoj en keloj, kaj trafis ankaŭ la sidejon de la Esperanto-klubo en Malmö. La biblioteko kaj la aliaj plej gravaj posedaĵoj de la klubo ne difektiĝis, sed la planko devos esti riparita.

Nova jubilea simbolo de UEA
19 aŭtoroj aŭ aŭtoraj duopoj el 12 landoj partoprenis la konkurson pri simbolo por la 100-jariĝo de UEA, festota en 2008. Preskaŭ ĉiuj sendis pli ol unu proponon aŭ plurajn variantojn de sama propono. Deklarante la konkurson la Estraro de UEA deziris, ke la simbolo "emfazu la 100-jaran historion de UEA kaj la aktualecon de ĝiaj celoj kaj idealoj", kaj ke ĝi estu "elvoka, laŭeble simpla kaj uzebla presite kaj elektronike".

Esperanto trarompas spamajn barojn
Rubaj retpoŝtaĵoj, aŭ spamo, estas kutima ĝeno, kiu tamen malutilas ĉefe al anglalingvanoj. Ĉar la rubopoŝto plej ofte estas anglalingva, alilingvanoj - kiuj ne kutimas ricevi poŝton en la angla - facile povas distingi, kio estas rubo. Tamen, jam ne eblas supozi, ke nur movadaj aktiveguloj dissendadas esperantlingvajn mesaĝojn al centoj da adresoj. Nun ankaŭ dissendantoj de anglalingva rubopoŝto ekuzis la translimajn eblecojn de Esperanto por trapasi rubofiltrilojn.

Marvin Stanley forpasis
En la aĝo de 54 jaroj, post longa malsano, forpasis la multjara ĉefkontisto de UEA.
La kongresa rezolucio
La ĉi-jara kongresa rezolucio atentigas pri "la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperantokomunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj". Ni publikigas la tutan rezolucion, akceptitan de la komitato de UEA vendrede la 10-an de aŭgusto.

UK 2009 okazos en Bjalistoko
La jubilea Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2009 okzos en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof. Tio iĝis konata en Jokohamo vendrede la 10-an de aŭgusto. En Jokohamo ĉeestas la urbestro de Bjalistoko, kiu eĉ partoprenis la urbestran akcepton kune kun la kongresanoj.
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2007 estis diskonigitaj en Jokohamo vendrede la 10-an de aŭgusto. Ni publikigas la kompletan liston.
Salutmesaĝo de Probal Dasgupta
En la vendreda numero de la kongresa kuriero "Jokohamo Ondas" aperas salutmesaĝo de la nova prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, al la kongresanoj. Libera Folio reaperigas la kompletan tekston.

Japanaj poezi-amantoj en dulingva deklamado
Dimanĉe inter 16.00 kaj 18.00 poezia aranĝo okupis la atenton de ĉirkaŭ 220 plejparte japanoj plejparte neesperantistaj en la kromkongresejo Eroŝenko. Unu el la plej grandaj nuntempaj japanaj poetoj, Tanikawa Shuntaro, sampodiis kun Spomenka Štimec kaj István Ertl. Tanikawa Shuntaro ekinteresiĝis pri Esperanto, leginte freŝajn japanajn tradukojn de poemoj de William Auld.
La inaŭgura parolado de Renato Corsetti en Jokohamo
En sia dimanĉa inaŭgura parolado de la Jokohama Universala kongreso Renato Corsetti diris interalie: "Mi baldaŭ reakiros la plej altan rangon en Esperantujo: 'simpla esperantisto', kaj en tiu rango vi retrovos min inter vi, la aliaj simplaj esperantistoj, kaj mi havos amason da okazoj por ankoraŭ danki vin pro la pasinta kunlaboro kaj plue kunlabori kun vi. Mi sopiras je la momento, kiam mi ĉesos esti prezidanto kaj fari paroladojn, kaj povos okupiĝi finfine pri io utila al Esperanto." Ni publikigas la tekston de la parolado de Renato Corsetti laŭ la dimanĉa numero de la kongresa kuriero.