Vi estas ĉi tie: Hejmo / Kniivilä gajnas finnan premion

Kniivilä gajnas finnan premion

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2014-10-30 21:43
La finna eldono de "Homoj de Putin" de Kalle Kniivilä estis elektita inter 164 libroj kiel la plej bona nefikcia verko en Finnlando ĉi-jare fare de la prestiĝa kultura revuo "Kanava" ("Kanalo"). Jen vi povas mendi ĝian Esperanto-eldonon: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9064

Universala Kongreso 2012 okazos en Vjetnamio

de Redakcio Laste modifita: 2010-01-13 20:02

La elekto de Hanojo kiel la urbo de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en 2012 estis la plej rimarkinda decido de la Estraro de UEA, kiu kunsidis en sia plena konsisto en la Centra Oficejo ekde la 10-a ĝis la 12-a de januaro. Ĝis la lasta momento ankaŭ la korea urbo Busan konkursis, kun alloga oferto, pri la rajto okazigi la Kongreson, sed post longa diskuto la Estraro decidis favore al la vjetnama ĉefurbo. La Esperanto-movado de Vjetnamio havas jam longan historion, sed la Universalan Kongreson ĝi gastigos por la unua fojo.

Universala Kongreso 2012 okazos en Vjetnamio - Legu pli...

Jubileanta Tonkin ricevis festlibron en la Centra Oficejo

de Redakcio Laste modifita: 2010-01-16 17:27

La 9-an de januaro en la Centra Oficejo en Roterdamo estis transdonita la festlibro eldonita honore al la 70-a datreveno de Humphrey Tonkin, unu el la plej elstaraj esperantistoj de la lastaj jardekoj. La solenaĵon ĉeestis plurdeko da esperantistoj el multaj landoj, inter ili la estraro de UEA, malnovaj kaj novaj amikoj, kolegoj kaj kunlaborantoj de Humphrey Tonkin, kontribuintoj al la impona libro.

Jubileanta Tonkin ricevis festlibron en la Centra Oficejo - Legu pli...

Trifoje pri Esperanto en televidaj novaĵoj

de Redakcio Laste modifita: 2010-01-04 20:56

La 150-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof estis tre elstare traktita de la kataluna televido. La ĉefa kanalo TV3 dediĉis sian atenton al esperanto en tri malsamaj novaĵbultenoj. Dimanĉon la 13an de decembro la tagmezaj novaĵoj en sia interreta rubriko prezentis la vivantecon de esperanto en la reto. Oni substrekis la esperantlingvan Vikipedion kiel unu el la plej grandaj eldonoj de tiu reta enciklopedio. Oni atentigis ankaŭ pri la retejo de KEA, aparte pri la lerniloj en ĝi kaj ĝia televida informilo KIS TV.

Trifoje pri Esperanto en televidaj novaĵoj - Legu pli...

Nova ĉefo de Unesko kalkulas pri subteno de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2009-12-15 11:06

La nova ĝenerala direktoro de Unesko, la bulgara diplomato s-ino Irina Bokova sendis dankleteron al UEA pro la gratuloj, kiujn flanke de UEA prezidanto Probal Dasgupta direktis al ŝi okaze de ŝia elekto al la grava ofico. "La konfido montrita de vi al mi estos valora fonto de kuraĝigo en mia klopodado antaŭenigi, per konkretaj agoj, la idealojn kaj celojn entenatajn en la Konstitucio de Unesko", ŝi skribis.

Nova ĉefo de Unesko kalkulas pri subteno de UEA - Legu pli...

Kalocsay ricevis propran gimnazion

de Redakcio Laste modifita: 2009-12-05 19:27

Gimnazio en Hungarujo, vilaĝo Bercel, departemento Nógrád, laŭ iniciato de Ilona Sirkó, diplomita mezlerneja instruisto interalie de Esperanto, alprenis la nomon de la elstara esperanta verkisto Kálmán Kalocsay.

Kalocsay ricevis propran gimnazion - Legu pli...

Forpasis Madeleine de Zilah

de Redakcio Laste modifita: 2009-11-30 23:16

La 27-an de novembro en 2009 en Creuë (Francio) pro koratako forpasis Madeleine de Zilah (1937-2009), kiu kun sia edzo Eugène de Zilah ekde 1985 eldonis kaj redaktis la mondkulturan revuon La Gazeto.

Forpasis Madeleine de Zilah - Legu pli...

120 vizitantoj en la malferma tago de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2009-11-30 21:22

La vivo kaj verko de Ivo Lapenna estis temo de la 31-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28-an de novembro. Tiu ĉi populara aranĝo okazis tri semajnojn post la 100-a naskiĝdatreveno de Lapenna (1909-1987) kaj allogis 120 vizitantojn el 16 landoj.

120 vizitantoj en la malferma tago de UEA - Legu pli...

Eŭropanto kaj Esperanto en anglalingva rusa televido

Eŭropanto kaj Esperanto en anglalingva rusa televido

de Redakcio Laste modifita: 2009-11-11 21:12

La anglalingva televidkanalo Russia Today, posedata kaj direktata de la rusia ŝtato, prezentis ampleksan intervjuon de Diego Marani, oficisto de la Eŭropa Komisiono pri multlingveco, sub la titolo "Lingvo por unuigita Eŭropo".

Eŭropanto kaj Esperanto en anglalingva rusa televido - Legu pli...

UEA gratulis la novan ĉefon de Unesko

de Redakcio Laste modifita: 2009-10-28 10:29

La prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta, gratulis la novan ĝeneralan direktoron de Unesko, la bulgaran ambasadorinon Irina Bokova, tuj post ŝia elekto fare de la Ĝenerala Konferenco de la organizaĵo la 15-an de oktobro.

UEA gratulis la novan ĉefon de Unesko - Legu pli...

UEA promesas pli da servoj por la sama prezo

de Redakcio Laste modifita: 2009-09-28 21:38

Ekde 2010 la oficiala organo de UEA, la revuo "Esperanto", estos legebla rete kontraŭ malpli alta pago, informas la Centra Oficejo de UEA. Krome la membrorabato ĉe la libroservo estos ampleksigita.

UEA promesas pli da servoj por la sama prezo - Legu pli...

TEJO trovis volontulon

de Redakcio Laste modifita: 2009-09-05 11:27

La 3-an de septembro la estraro de TEJO elektis novan volontulon: Alexandre Baudry el Francujo. Li eklaboros en la Centra Oficejo la 14-an de septembro.

TEJO trovis volontulon - Legu pli...

Prezidanto de Venezuela Esperanto-Asocio mortis en akcidento

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-28 10:22

La 26-an de augusto je la 22-a horo forpasis pro trafika akcidento en Karakaso la konata lingvisto, aktivulo por indiĝenaj lingvoj kaj esperantisto Jorge Mosonyi, prezidanto de Venezuela Esperanto-Asocio.

Prezidanto de Venezuela Esperanto-Asocio mortis en akcidento - Legu pli...

Pasporta Servo 2009 povas aperi fine de septembro

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-23 22:22

La ĉi-jara papera eldono de la listo de gastigantoj de Pasporta Servo eventuale aperos fine de septembro. Tion esperas Gergor Hinker, la prezidanto de TEJO. Pro transdono de la servo al nova respondeculo kaj enkonduko de reta versio la pretigo de la papera versio malfruas je pluraj monatoj. Ĝis nun ne estis kontaktitaj la landaj organizantoj de Pasporta Servo.

Pasporta Servo 2009 povas aperi fine de septembro - Legu pli...

TEJO ne trovas volontulon

TEJO ne trovas volontulon

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-27 21:36

Ekde la komenco de julio Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) sensukcese serĉas novan volontulon por unujara deĵorado en la Centra Oficejo en Roterdamo. La limdato dufoje estis ŝovita, ĉar tute mankis kandidatoj. La lasta anonco estis farita la 22-an de aŭgusto, kaj la nova volontulo devus komenci sian deĵoradon jam en septembro. Grava postulo por kandidatoj estas, ke ili krom Esperanto devas scii ankaŭ la anglan lingvon.

TEJO ne trovas volontulon - Legu pli...

Premio Deguchi al Vinilkosmo

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-23 07:39

La muzika eldonejo Vinilkosmo, starigita de EUROKKA, ĉi-jare ricevis la premion Onisaburo Deguchi, foje nomatan "la esperantista pacpremio". La premion oni aljuĝas pro agado, kiu antaŭenigas internacian amikecon kaj pacon. Laŭ la estraro de UEA, Vinilkosmo laboras tiudirekte per muzikaj rimedoj.

Premio Deguchi al Vinilkosmo - Legu pli...

Respondo de la brazila prezidento al UEA

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 08:28

En junio la Prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, sendis leteron al la brazila, ĉina kaj rusa ŝtatestroj kaj al la barata ĉefministro, kiuj kunvenis kelkajn tagojn pli frue por diskuti pri la monda ekonomia krizo kaj pri pli intensa kunlaboro inter siaj landoj ĝenerale. La gvidantoj de la kvar 'promesaj landoj por la estonteco', laŭ la karakterizo de Dasgupta, diskutis interalie pri kreo de nova valuta sistemo. En sia letero la Prezidanto de UEA atentigis ilin ankaŭ pri la bezono de nova lingva sistemo, kiu ne privilegiu kelkajn landojn, kaj pri Esperanto kiel la lingvo, kiu ebligus ĝin. Intertempe prof. Dasgupta ricevis la ĉi-suban respondon komisiitan de la brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva.

Respondo de la brazila prezidento al UEA - Legu pli...

Vandalo atakis monumenton de Zamenhof

Vandalo atakis monumenton de Zamenhof

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-11 14:08

Vendrede vespere vandaloj atakis la monumenton de Zamenhof en la centro de Bjalistoko, kie estis okazanta la Universala Kongreso de Esperanto. Pli frue iu ĵetis botelon kun bruliga likvaĵo en la direkto de la Bjalistoka Esperanto-Centro, rakontas loka gazeto.

Vandalo atakis monumenton de Zamenhof - Legu pli...

Kopenhago sekva kongresurbo post Havano

Kopenhago sekva kongresurbo post Havano

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 08:51

La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2011 okazos en la ĉefurbo de Danio, Kopenhago. Tiun decidon de la estraro de UEA anoncis ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak sabate matene en la solena fermo de la Universala Kongreso en Bjalistoko. En la solena fermo estis ankaŭ legita la oficiala respondo de la brazila registaro al la letero kiun prezidanto Probal Dasgupta sendis al mondaj gvidantoj.

Kopenhago sekva kongresurbo post Havano - Legu pli...

La ferma parolado de Probal Dasgupta en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-15 09:03

En sia ferma parolado, fine de la Bjalistoka Universala Kongreso, Probal Dasgupta parolis pri "la enuantoj" kaj "la superdemokratoj", kiuj tuj post la kongresa fervoro komencas kritike recenzi la ĵusan aranĝon kaj ĉiujn kongresojn, deklarante sin enuantaj aŭ pridubante la elekton de kongreslandoj. "Sendepende de la pravoj kaj malpravoj en tiu prisekvinda debato, mi volus sugesti, ke la postkongresa juĝemo parte spegulas nian embarasiĝon pri nia dumkongresa emociemo", li diris. Sian propran paroladon li finis emocie, per la vortoj de Grabowski: "Agordu la brustojn, ho nia fratar’, por nova, pli vigla jam kanto!" Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la ferma parolado.

La ferma parolado de Probal Dasgupta en Bjalistoko - Legu pli...

Urbestra akcepto en impona kadro

Urbestra akcepto en impona kadro

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-11 17:48

Ĵaŭde vespere granda grupo de kongresanoj estis invitita al oficiala akcepto en la impona palaco Branicki, lastatempe bele renovigita kun subteno de Eŭropa Unio. En la palaco dum la kongreso estas montrata vasta ekzpozizio pri la rilato de la familio Zamenhof al medicino.

Urbestra akcepto en impona kadro - Legu pli...

Agoj pri dokumento