Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / EU-retestro: "Komuna lingvo ne helpus interkompreniĝon"

EU-retestro: "Komuna lingvo ne helpus interkompreniĝon"

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-27 12:00
En la nova prilingva retejo de Eŭropa Unio anonima retestro konstatas ke "vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj", kaj ke "artefarita lingvo" pro tio ne povas iĝi komuna lingvo de EU. Libera Folio provis ekscii, de kie aperis tia konstato, sed la prizorgantoj de la retejo ne povis doni klaran respondon. Male, la anonima retestro eĉ pli konfuzas la aferon, konstatante, ke lernado de komuna lingvo tute ne faciligus la interkompreniĝon de EU-civitanoj. Laŭ la logiko de la anonima retestro, Esperanto ne taŭgas por uzo en kortumo, ĉar ĝi neniam estis uzata en kortumo. Simile oni argumentis kontraŭ la uzo de naciaj lingvoj antaŭ kelkcent jaroj, kiam latino estis la lingvo de kleruloj en Eŭropo.

Por ekscii pli pri la argumentoj de EU kontraŭ Esperanto, la redaktoro de Libera Folio turnis sin al la anonima retestro de la nova prilingva retejo de EU, kiu estis publikigita fine de novembro. La demandoj ne estis faritaj nome de Libera Folio, ĉar tiam la retestro povintus proponi ke Libera Folio sin turnu al la oficialaj gazetaraj servoj de EU. Anstataŭe la demandoj estis senditaj nome de privata persono, en la finna lingvo.

La iom surprizaj respondoj alvenis kun kelktaga prokrasto, en bona finna lingvo. Ni publikigas ĉi-sube la demandojn kaj la respondojn. La anonima respondanto ne volis malkaŝi, kiu efektive verkis la respondojn, kaj la argumentoj kontraŭ "artefarita lingvo" ne estas tre konvinkaj.

Kalle Kniivilä:
En la oftaj demandoj de via retejo troviĝas la jena frazo: "Kion pri lingvo artefarita? Laŭdifine, tia lingvo estas nenies denaska lingvo, kaj vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj." Mi tre ŝatus scii, ĉu tiu konstato baziĝas sur ia esploro, kaj se jes, kie oni povus trovi la koncernan esploron.

Anonima retestro: Tio ke la komisiono subtenas lingvan diversecon kaj ne iun artefaritan lingvon ne vere baziĝas sur iu speciala akademia aŭ scienca esploro. Se en la lingva politiko de EU oni efektive strebus al la uzo de unusola komuna lingvo, la angla lingvo estus pli verŝajna kandidato, ĉar jam tiel multaj homoj parolas ĝin.

Tia lingva politiko tamen signifus ke oni konsiderus lingvon nura rimedo. La komisiono parolas por lingva diverseco, ĉar tio indikas respekton al aliaj kulturoj kaj rigardon de aliaj kulturoj kiel riĉaĵo. Ke ĉiu civitano de ŝtato-membro de Eŭropa Unio lernu unu komunan - naturan aŭ artefaritan - lingvon, ne helpas la reciprokan interkompreniĝon de la civitanoj. La reciproka interkompreniĝo de homoj kreskas per tio, ke ĉiu lernu plurajn lingvojn kaj tiamaniere lernu kompreni la kulturon, kiun ĉiu lingvo esprimas.

Tial unu el la ĉefaj mesaĝoj de la lingva politiko de la Eŭropa Komisiono estas, ke ĉiuj eŭropanoj devus lerni almenaŭ du lingvojn aldone al sia propra gepatra lingvo, komenci la studadon de lingvoj laŭeble frue kaj daŭrigi ĝin dum sia tuta vivo.

Dankon pro via mesaĝo. Tamen mi ne ricevis respondon al mia demando. Mi ne demandis, kial la Komisiono subtenas lingvan diversecon - en via interesa retejo troviĝas multaj respondoj al tiu demando. Mi demandis, de kie aperis la koncerna konstato, kaj sur kio ĝi baziĝas.

Kiel mi menciis en mia unua respondo, la konstato  "vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj" ne baziĝas sur scienca esploro. Ĝi baziĝas sur tio, ke lingvo, kies vortoj estas artefarite kreitaj kaj kies precizaj signifoj neniam estis provitaj en kortumo aŭ leĝofarado, laŭ nia opinio ne taŭgas por verkado de leĝaj tekstoj, ĉar tiujn tekstojn oni devas povi apliki en veraj kazoj de la vera vivo. En jura signifo la terminoj devas estis laŭeble precizaj, por ke oni sciu kiu ilia enhavo estas.

Estus krome interese scii, kiu verkas ĉi tiujn respondojn. Ĉu iu speciala persono aŭ personoj respondas al finnlingvaj demandoj, aŭ ĉu ĉiuj demandoj estas unue tradukataj al alia lingvo, ekzemple la angla aŭ la franca? Kaj kiu do respondas?

La retestro de la lingva portalo uzas la ekspertajn sciojn kaj helpon de diversaj respondecaj instancoj (plej ofte prilingvaj ĉefsekcioj de la Eŭropa Komisiono) por kompreni la mesaĝojn kiuj venas al la poŝtkesto de la portalo, kaj por traduki la respondojn al tiuj mesaĝoj. La demandojn oni ne sisteme tradukas al iu specifa lingvo, sed persono kiu komprenas la lingvon de la demando tradukas aŭ referas la mesaĝon al la retestro aŭ al lingvo kiun tiu komprenas. La retestro kompilas respondon, kiu aŭ estas tradukata al la lingvo de la demandanto, aŭ persono kiu scipovas la koncernan lingvon kompilas la finan respondon rekte, laŭ instrukcioj de la retestro. Tiel okazis interalie pri la finnlingvaj demandoj kiujn vi sendis.

arkivita en:
Peter
Peter diras:
2005-12-19 23:46

"Laut Definition ist eine künstliche Sprache keine Muttersprache, und Wörter ohne geschichtlichen oder kulturellen Bezug sind von ihrer Bedeutung her nicht präzise genug, um in Rechtsakten verwendet zu werden."

tiel tekstas en la germana lingvo la supre menciitaj linioj, kiuj laŭ la informoj ricevita de Kalle havas nenian mencieblan bazon.

Por mi estus interesa, kiu definas laŭ kiuj kriterioj, kio estas "gepatra lingvo" kaj kial tio ne povas esti la lingvo, kiun oni kiel unua instruis al infano. Mi konas persone du denaskajn esperantistinojn kaj scias pri pliaj.

El la aserto, ke Esperanto ne povas esti gepatra lingvo, eblas sekve nur konkludi, ke la Eŭropa Komisiono volas nei la ekziston de tiuj civitanoj aŭ nei, ke ili eklernis paroli. Ambaŭ ideoj estus laŭ mia opinio klara kazo de diskriminacio.

Peter

tmoody
tmoody diras:
2005-12-21 16:39

Mi skribis leteron angle al la retestro de la prilingva paĝo, kiun mi inkluzivos kaj tradukos ĉi-sube:

Hello.

I read with interest the FAQ entry stating the following reason for rejecting a planned language such as Esperanto as a way to facilitate official communication in the EU: "By definition such a language is no one's native language, and words with no relation to a history or a living culture are not precise enough in meaning for legislation." I'm sure that by now you have received many responses to this assertion, but I thought I'd add my own. As you've no doubt been informed, Esperanto (to take the most well known planned language candidate) does in fact have native speakers, but that fact is, I think, largely irrelevant to the issues under consideration. It only illustrates what most people already know, namely that Esperanto is a fully functional language at least for ordinary communication. Your statement that I've quoted can be glossed as the following argument, I believe.

  1. To be useful in legislation, a language must have a vocabulary that includes highly precise words. 2. Words with no relation to a history or living culture are not precise. 3. Esperanto and other planned languages have words with no relation to a history or living culture. 4. Therefore, Esperanto and other planned languages are not useful in legislation.

I think this is a fair statement of the intended position.

The trouble with this argument is that premises 2 and 3 are false.

Regarding premise 1, words are made precise by being precisely defined. It is often the case that a word that is in common use, such as "unfair," must be given a /precising definition/ to be useful for legal or legislative purposes. This is something that happens in the natural/ethnic languages all the time, and it's not limited to legal or legislative contexts, but pertains to all specialized discourse. It is routinely seen in scientific, philosophical, and literary writing. Words are not inherently precise; they are made precise by being carefully defined. Moreover, there is no guarantee that a specialized legal term in French or Dutch is equivalent to its counterpart (cognate, perhaps) in English or Spanish, so relying on these and other natural languages does not guarantee accurate communication across languages.

Concerning premise 2, the words of Esperanto are mostly borrowed from European languages, notably French, German, and English, so it can hardly be claimed that these words have "no relation" to a history or living culture. The Esperanto word "kulpa," meaning "guilty," to take just one example, was not plucked from thin air. Many, many more examples can be given.

I am not a citizen of the EU, so my opinions may be irrelevant, or at least unsought. I'm confident, however, that the points I've made will be made by many others who are citizens of the EU.

Sincerely, Todd Moody, Ph.D. USA

----------

Saluton.

Mi interesiĝis legi la FAQ-eron kiu asertis, la sekvan kialon por malakcepti planlingvon, ekzemple Esperanton, kiel rimedo faciligi oficialan komunikadon en la EU: "Per difino tia lingvo estas nenies denaska lingvo, kaj vortoj sen rilato al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe signife precizaj por leĝofarado." Mi certas, ke vi jam ricevis multajn respondojn al ĉi tiu aserto sed mi volas aldoni mian propran. Kiel sendube oni jam informis vin, ja estas denaskaj parolantoj de Esperanto (por konsideri la plej konatan kandidatan planlingvon), sed tiu fakto, mi kredas, plejparte ne rilatas al la diskutataj temoj. Ĝi nur montras tion, kion la plimulto da homoj jam scias, nome ke Esperanto estas plenfunkcia lingvo, almenaŭ por ĉiutaga komunikado. Via aserto, kiun mi citis, oni povas alivortigi kiel la ĉi-sekva argumento:

  1. Por esti utila por leĝofarado, lingvo devas havi tre precizajn vortojn. 2. Vortoj sen rilato al historio aŭ viva kulturo ne estas preciza. 3. Esperanto kaj aliaj planlingvoj havas vortojn sen rilato al historio aŭ viva kulturo. 4. Tial, Esperanto kaj aliaj planlingvoj ne estas utilaj por leĝofarado.

Mi kredas, ke ĉi tio estas honesta aserto de la celata aserto.

La problem je tiu ĉi argumento estas ke la dua kaj tria premisoj estas malveraj.

Koncerne la unuan premison, se oni volas igi vortojn precizajn, necesas precize difini ilin. Okazas ofte ke iu ĉiutaga vorto, ekzemple "nejusta", por estis utila por leĝaj aŭ juraj celoj, devas ricevi precizigan difinon. Ĉi tio okazas oftege en la naturaj (etnikaj) lingvoj, ne nur en kuntekstoj leĝaj aŭ juraj, sed ankaŭ en ĉiuj faka diskurso. Oni vidas ĝin kutime en scienca, filozofia, kaj priliteratura skribado. Vortoj ne estas imanente precizaj; oni precizigas ilin per zorga difino. Cetere, ne estas certa ke faka jura termino en la franca aŭ la nederlanda lingvoj precize egalas ĝian parvorton (eble simile literumita) en la angla aŭ la hispana, do dependi de ĉi tiuj kaj aliaj naturaj lingvoj ne certigas ekzaktan interlingvan komunikadon.

Koncerne la dua premiso, la vortstoko de Esperanto plejparte estas prenita el Eŭropaj lingvoj, rimarkinde la franca, la angla, kaj la germana, do oni apenaŭ povas aserti ke ĉi tiuj vortoj estas "sen rilato al historio aŭ al viva kulturo." Konsidere nur unu ekzemplon, oni ne plukis la Esperantan vorton "kulpa" el la aero. Multege pliaj ekzemploj estas disponeblaj.

Mi ne estas EU-ano, do eble miaj opinioj estas ne konsiderindaj, aŭ ne dezirataj. Mi tamen estas konfida, ke la ideojn ke mi esprimis, ankaŭ esprimos multaj aliaj kiuj ja estas EU-anoj.

Sincere, Todd Moody, Ph.D. Usono

jukkap
jukkap diras:
2008-08-05 16:01
"Kion pri lingvo artefarita? Laŭdifine, tia lingvo estas nenies denaska lingvo"

Do, se ni akceptas tiun difinon, ni povus konstati ke EU ne opinias esperanton artefarita lingvo, ĉar ĝi ja havas denaskajn parolantojn.

Interese estas ankaŭ ke la alia parto de respondo baziĝas nur al opinio de EU-komisiono (do, estas nur opinio). Kaj laŭ ilia logiko ne estas bezonata sciencaj studoj pri la temo, ĉar per scienca studo ja ne eblas forigi opinion, kiu baziĝas al nura kredo. Fakte sekvante tiun logikon ne eblus ekuzi novajn lingvojn en juraj dokumentoj ĉar iliaj "precizaj signifoj neniam estis provitaj en kortumo aŭ leĝofarado" (ja granda parto el leĝa vortaro de pli-malpli ĉiu lingvo estas artefarita aŭ aplikata unuan fojon en nova sfero). Reveni al la latina, ĉu ne?

Jukka Pietiläinen
Peter
Peter diras:
2008-08-05 02:57
Efektive, la persono pravas. Komuna lingvo estas nur unu el la kondiĉoj de interkompreniĝo. Ceteraj estas la ekzisto de homoj, kiuj forte sentas la deziron, interŝanĝi opiniojn kaj konsideri pli ol ekskluzive nur la propran. Lingvo estas ilo - ilo por esprimi ideojn, sentojn, dezirojn de la persono, kiu uzas ĝin. Dume la opinioj, ideoj , sentoj kaj deziroj mem estas ligitaj al la koncerna homo kaj ne al ties lingvo, nek estas parto de lingvo sendepende de koncerna persono.

Kiu neas la bezonon pri ilo, kiu estas destinita por solvi specifan taskon, neas la bezonon solvi la taskon. Jen la tasko estas interkompreniĝo en Eŭropo ...