EU-retestro: "Komuna lingvo ne helpus interkompreniĝon"
Por ekscii pli pri la argumentoj de EU kontraŭ Esperanto, la redaktoro de Libera Folio turnis sin al la anonima retestro de la nova prilingva retejo de EU, kiu estis publikigita fine de novembro. La demandoj ne estis faritaj nome de Libera Folio, ĉar tiam la retestro povintus proponi ke Libera Folio sin turnu al la oficialaj gazetaraj servoj de EU. Anstataŭe la demandoj estis senditaj nome de privata persono, en la finna lingvo.
La iom surprizaj respondoj alvenis kun kelktaga prokrasto, en bona finna lingvo. Ni publikigas ĉi-sube la demandojn kaj la respondojn. La anonima respondanto ne volis malkaŝi, kiu efektive verkis la respondojn, kaj la argumentoj kontraŭ "artefarita lingvo" ne estas tre konvinkaj.
Kalle Kniivilä: En la oftaj demandoj de via retejo troviĝas la jena frazo: "Kion pri lingvo artefarita? Laŭdifine, tia lingvo estas nenies denaska lingvo, kaj vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj." Mi tre ŝatus scii, ĉu tiu konstato baziĝas sur ia esploro, kaj se jes, kie oni povus trovi la koncernan esploron.
Anonima retestro: Tio ke la komisiono subtenas lingvan diversecon kaj ne iun artefaritan lingvon ne vere baziĝas sur iu speciala akademia aŭ scienca esploro. Se en la lingva politiko de EU oni efektive strebus al la uzo de unusola komuna lingvo, la angla lingvo estus pli verŝajna kandidato, ĉar jam tiel multaj homoj parolas ĝin.
Tia lingva politiko tamen signifus ke oni konsiderus lingvon nura rimedo. La komisiono parolas por lingva diverseco, ĉar tio indikas respekton al aliaj kulturoj kaj rigardon de aliaj kulturoj kiel riĉaĵo. Ke ĉiu civitano de ŝtato-membro de Eŭropa Unio lernu unu komunan - naturan aŭ artefaritan - lingvon, ne helpas la reciprokan interkompreniĝon de la civitanoj. La reciproka interkompreniĝo de homoj kreskas per tio, ke ĉiu lernu plurajn lingvojn kaj tiamaniere lernu kompreni la kulturon, kiun ĉiu lingvo esprimas.
Tial unu el la ĉefaj mesaĝoj de la lingva politiko de la Eŭropa Komisiono estas, ke ĉiuj eŭropanoj devus lerni almenaŭ du lingvojn aldone al sia propra gepatra lingvo, komenci la studadon de lingvoj laŭeble frue kaj daŭrigi ĝin dum sia tuta vivo.
Dankon pro via mesaĝo. Tamen mi ne ricevis respondon al mia demando. Mi ne demandis, kial la Komisiono subtenas lingvan diversecon - en via interesa retejo troviĝas multaj respondoj al tiu demando. Mi demandis, de kie aperis la koncerna konstato, kaj sur kio ĝi baziĝas.
Kiel mi menciis en mia unua respondo, la konstato "vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj" ne baziĝas sur scienca esploro. Ĝi baziĝas sur tio, ke lingvo, kies vortoj estas artefarite kreitaj kaj kies precizaj signifoj neniam estis provitaj en kortumo aŭ leĝofarado, laŭ nia opinio ne taŭgas por verkado de leĝaj tekstoj, ĉar tiujn tekstojn oni devas povi apliki en veraj kazoj de la vera vivo. En jura signifo la terminoj devas estis laŭeble precizaj, por ke oni sciu kiu ilia enhavo estas.
Estus krome interese scii, kiu verkas ĉi tiujn respondojn. Ĉu iu speciala persono aŭ personoj respondas al finnlingvaj demandoj, aŭ ĉu ĉiuj demandoj estas unue tradukataj al alia lingvo, ekzemple la angla aŭ la franca? Kaj kiu do respondas?
La retestro de la lingva portalo uzas la ekspertajn sciojn kaj helpon de diversaj respondecaj instancoj (plej ofte prilingvaj ĉefsekcioj de la Eŭropa Komisiono) por kompreni la mesaĝojn kiuj venas al la poŝtkesto de la portalo, kaj por traduki la respondojn al tiuj mesaĝoj. La demandojn oni ne sisteme tradukas al iu specifa lingvo, sed persono kiu komprenas la lingvon de la demando tradukas aŭ referas la mesaĝon al la retestro aŭ al lingvo kiun tiu komprenas. La retestro kompilas respondon, kiu aŭ estas tradukata al la lingvo de la demandanto, aŭ persono kiu scipovas la koncernan lingvon kompilas la finan respondon rekte, laŭ instrukcioj de la retestro. Tiel okazis interalie pri la finnlingvaj demandoj kiujn vi sendis.
"Laut Definition ist eine künstliche Sprache keine Muttersprache, und Wörter ohne geschichtlichen oder kulturellen Bezug sind von ihrer Bedeutung her nicht präzise genug, um in Rechtsakten verwendet zu werden."
tiel tekstas en la germana lingvo la supre menciitaj linioj, kiuj laŭ la informoj ricevita de Kalle havas nenian mencieblan bazon.
Por mi estus interesa, kiu definas laŭ kiuj kriterioj, kio estas "gepatra lingvo" kaj kial tio ne povas esti la lingvo, kiun oni kiel unua instruis al infano. Mi konas persone du denaskajn esperantistinojn kaj scias pri pliaj.
El la aserto, ke Esperanto ne povas esti gepatra lingvo, eblas sekve nur konkludi, ke la Eŭropa Komisiono volas nei la ekziston de tiuj civitanoj aŭ nei, ke ili eklernis paroli. Ambaŭ ideoj estus laŭ mia opinio klara kazo de diskriminacio.
Peter