Dudek jarojn post Raŭmo
de Kalle Kniivilä
—
Laste modifita:
2005-10-03 22:22
Tekstoj de seminario pri la Raŭma manifesto, okazinta en Helsinko en julio 2000. El la enkonduko:
"La Manifesto de Raŭmo, verkita kaj publikigita dum la Internacia Junulara Kongreso en Raŭmo, Finnlando (1980), celis siatempe esti radikala kontribuo al la diskuto pri la interrilatoj de la Esperanta movado, Esperanta komunumo, Esperanta kulturo kaj la ekstera mondo. Al la dua jarcento de la Lingvo Internacia ĝi heredigis jenan defion:
Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80-aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion — ion kulture originalan kaj internacie valoran.
La Manifesto lasis kelkajn evidentajn demandojn parte neresponditaj. Tial ĝi ankaŭ estis interpretata kaj pritaksata tre varie dum sia dudekjara ekzisto. Ĝi invitis krei originalan valoran Esperanto-kulturon, sed ne precizigis, kiudirekte oni iru. Kaj ĉar iuj interpretis la Manifeston kiel inviton turni la atenton internen, al la valoroj de la komunumo mem, ĝi ne nepre kuraĝigis prezenti la Esperanto-kulturon al la ekstera mondo.
La fundamenta demando estas do: ĉu la Esperanta kulturo devus signifi ion ankaŭ por la ekstera mondo, aŭ ĉu sufiĉas, ke ĝi estas grava por ni mem? Ĉu ni kulturu nur nin mem, aŭ ĉu ni posedas valorojn prezentindajn al eksteruloj? Kio estas tiu originala valoraĵo, kun kiu ni alproksimiĝu la mondon?
La kulturo de la komunumo ekzistas ne por tio, ke la movado havu ion, pri kio fanfaroni. Sed sen la kulturo, la movado tamen havus malpli da ekzistokialoj. Kio do estas la interrilato de la Esperantaj kulturo kaj movado?"
La ligoadreso estas: http://www.helsinki.fi/%7Ejslindst/raumo-20.html