Ĉu protekti lingvojn aŭ parolantojn?
Pri norda Germanio oni scias, ke tie oni parolas (parolis?) lingvon (dialekton?) malsaman al la norma germana: la basgermanan, parolatan de la platdiĉoj (laŭ PIV). La lingvisto Heinz Menge de la universitato de Bochum verkis artikolon pri la provo "rehonorigi" la basgermanan kaj fari ĝin minoritata lingvo laŭ la koncerna ĉarto de Konsilio de Eŭropo. La ekzemplo pensigu ankaŭ nin esperantistojn: ĉu niaj ideoj pri lingvo-protektado vere servas al realaj homoj?
La basgermana estas kolektiva esprimo por la nordgermanaj dialektoj, kiuj ne partoprenis la duan ĝermanan sonŝovon. El tiu sonŝovo estiĝis en suda Germanio la tiel nomataj altgermanaj dialektoj, la bazo de la moderna germana. Jam ekde la mezepoko eblis konstati ke la nordgermanoj orientiĝis je la pli riĉa kaj pli potenca Sudgermanio, ankaŭ el lingva vidpunkto. En la 16a kaj 17a jarcentoj venkis en la Nordo la altgermana sur skriba nivelo, en la 19a kaj 20a jarcentoj ankaŭ en la buŝa uzado. La plej multaj nordgermanoj nuntempe parolas kiel ĉiutagan lingvaĵon iun varianton de la altgermana norma lingvo kun basgermanaj influoj.
Menge komencis sian artikolon pri la "rehonorigo de la basgermana" per politika evento. En 1993 ĉiuj frakcioj de la federacia germana parlamento (krom la postkomunistoj) subtenis iniciaton: "Ni postulas de la registaro, kadre de la akcepto de la Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, nomumi ne nur la soraban, danan kaj frisan, sed ankaŭ la basgermanan lingvon laŭ parto III de la ĉarto."
Tiu parto III mencias sesdek kvin "rimedojn" por subteni la koncernan lingvon en publika vivo. Inter alie, oni ebligu ke la koncernaj infanoj ricevu instruadon en tiu lingvo, almenaŭ parte. Sed kio estas regiona resp. minoritata lingvo laŭ la eŭropa ĉarto? La ĉarto diras: lingvo parolata en certa teritorio de ŝtato fare de anoj de tiu ŝtato; ne lingvo de enmigrintoj, kaj ne dialekto de oficialaj lingvoj. Do jene statas la demando: ĉu la basgermana estas dialekto aŭ lingvo?
La propagandistoj de la basgermana havas argumentojn kun ĉefe nur historia valoro. La basgermana ja iam estis oficiala lingvo de la mezepoka urbo-alianco Hanso -- sed nuntempe ĝi ne plu ludas rolon en publika kaj politika vivo. Ekzemple, por multaj partoj de publika vivo ne ekzistas propra basgermana vortaro. Tion montras la basgermana traduko de la konstitucio de la nordgermana lando Meklenburgio-Antaŭpomerio. La tradukinto ofte transprenis altgermanan esprimon kaj donis al ĝi basgermanan sonformon, aŭ li parafrazis ĝin, parte eĉ tute bone. Sed tio pruvas: basgermana terminaro mankas, vidu jam la titolojn:
Altgermane: Vorläufige Verfassung des Landes Mecklenburg-Vorpommern.
Basgermane: Vörlopige Verfatung von dat Land Mäkelborg-Vorpommern.
Menge klarigas ke multo de tio, kion nordgermanoj nomas basgermana, estas fakte altgermana kun kelkaj sonŝanĝoj, ofte eĉ nur kun la plej bazaj diferencoj, ekz. tiuj inter Hus kaj Haus (domo) aŭ Water kaj Wasser (akvo).
Sed precipe interesa por ni esperantistoj estas kion Menge diras pri la celo de lingvoprotektado. La ĉarto volas konservi la ekziston de lingvo pro la lingvo mem, ne pro la bezonoj de realaj homoj. Kiam oni tradukas la problemon de minoritataj lingvoj al klara frazo, tiam oni vidas jenan simplan fakton: En Eŭropo ekzistas lingvoj, kiuj estas uzataj de siaj uzantoj pli kaj pli malofte, ĉar la uzantoj ial preferas alian lingvon.
La pledoj, kiuj ne temas pri parolantoj, ofte uzas stereotipojn. La lingvo-protektanto opinias ke oni memkompreneble protektu lingvon, tiel same kiel oni protektas minacatan planton aŭ beston. Protektanto uzas katastrof-vortumadon kiel ĉe mediprotektado. Menge: "La ekzisto de lingvo estas laŭ li valoro, pri kiu li ne plu skeptikas. Sed protekti lingvon, tio [...] fine signifas, ke oni diru nerekte al la parolantoj de tiu lingvo, ke ili ne realigu siajn preferojn, sed ke ili daŭrigu aŭ rekomencu paroli sian lingvon..."
Unu deputitino en la parlamento diris: "Man künnt in dat Nedderdüütsche so manches seggen, wat man in dat Hochdüütsche nich seggen kann." (Oni povas diri en la basgermana kelkon, kion oni ne povas diri en la altgermana.) Tio estas mito, diras Menge. Pli senchava estas eldiro: kelkon mi ne povas diri altgermane. Sed tio validas maksimume por maljunuloj, kiuj ankoraŭ lernis la basgermanan kiel gepatran.
Laŭ enketo de la jaro 1984 ekzistis en la norda parto de la tiama Federacia Respubliko dek milionoj da basgermanlingvanoj. Kiel oni venis al tiu nombro? En la enketo, 56 procentoj el la respondintoj respondis ke ili parolas la basgermanan, kaj se oni kalkulis tion al la tuta loĝantaro, oni venis al la rezulto: dek milionoj. Sed se oni legas la enketrezulton pli detale, tiam videblas: nur 20 procentoj de la demanditoj diris, ke ili "tre bone" parolas ĝin, 15% "bone", 21% "iom" (sume do 56%). Se oni demandas tiujn homojn ĉu ili fakte uzas ĝin, tiam 54% el ili respondis: "foje, iom malofte". Nur triono el tiuj homoj, kiuj laŭ propra juĝo povas paroli basgermane, vere faras tion (iom) "ofte". Precipe gravas: nur tre malmultaj parolas basgermane al siaj infanoj (ĉ. 5%).
Jen la esenca demando: kial gepatroj ne transdonas la lingvon? Ĉar ili ne volas malhelpi lernejan sukceson de la infanoj. Ekzistas – malĝusta, laŭ Menge – stereotipo ke dialektuzado malbonas por lerneja sukceso. Sed ekzistas ankaŭ aliaj kialoj rezigni pri la basgermana. La preferata lingvo (la norma germana) havas eble pli da prestiĝo, estas lingvo de socia kariero, havas pli grandan komunikan areon ktp. "Tiuj kialoj estas legitimaj, kaj kiu taksas ilin nelegitimaj, devas argumentadi." Sed la lingvo-protektantoj ne liveras argumentojn, ĉar ili kredas ke ili apriore pravas. Menge koncedas ke tiu agado aspektas honorinda, sed li riproĉas al la lingvo-protektantoj havi sufiĉe elitecan sintenon: ili kondutas kvazaŭ ili scias pli bone ol la parolantoj mem, kiun lingvon oni parolu.
Male, Menge laŭdas artikolon 16,2 de la konstitucio de Meklenburgio-Antaŭpomerio: "La Lando protektas kaj subtenas la flegadon de la basgermana lingvo", ĉar oni kombinis ĝin kun Art. 18: "La ŝtato protektas la kulturan aŭtonomion de etnaj kaj naciecaj minoritatoj kaj popolgrupoj kun germania civitaneco." Laŭ tiu koncepto, opinias Menge, la basgermana "ne estas valoro en si mem, sed estas integrita en la protektadon de minoritatoj ĝenerale. Oni pensu pri la homoj, kaj tiam oni eble malkovros, ke en Nordrejn-Vestfalio ekzistas fakte granda grupo de basgermanlingvanoj, kiuj vere bezonas 'protekton' aŭ 'helpon', nome la menonitoj venintaj el Ruslando." Se lingvo-protektado ne originas en la volo de la parolantoj, ĝi povas apenaŭ sukcesi, laŭ Menge. Foje estiĝas la impreso ke oni misuzas la eŭropan lingvo-protektadon por ricevi subvenciojn por regiona kulturo. La danĝeroj de tia politiko: ideologiumado kaj emociigo.
Multo el tiuj konstatoj validas certe ankaŭ pri aliaj regionaj kaj minoritataj lingvoj: la okcitana en Francio, la galega en Hispanio, la samea en Finnlando kaj multaj aliaj. Kiam esperantistoj volas subteni tiajn malmulte parolatajn lingvojn aŭ eĉ "protekti ilin per Esperanto", tiam ili devas enketi pri la realaj bezonoj de la homoj kaj ellabori bonan argumentadon.
Ziko Marcus Sikosek
Literaturo: Heinz H. Menge: Rehabilitierung des Niederdeutschen, en: Zeitschrift für Germanistische Linguistik (23), 1995, p. 34 kaj sekvaj.
Multo direndas pri ĉi tiu artikolo.
La frapa titolo estas mistifiko, ĝi prezentas nerealan dilemon. Ĉiu el ni estas iel minoritataj (ekz. kiel esperantistoj), kaj ni ĉiuj scias, ke la afero ne estas ĉiam senĝene elportebla. Pri lingvaj minoritatoj, tute same: ĉiu lingva minoritatano travivis ĉikanojn en sia vivo. Eventuale, ne ĉiuj plene konscias pri la fakto, sed tio ja okazas ankaŭ ĉe aliaj subpremataj grupoj: multaj inoj en la mondo ne plene konscias pri ilia diskriminaciado, aŭ travivas ĝin kiel neeviteblan fatalon. Lingvaj minoritatoj povas, por eviti tion, translingviĝi, kaj certe kelkaj individuoj vidas tion kiel pliboniĝon.
Ĉu ne la fakto, ke, laŭ asertas la artikolo, dek milionoj da platdiĉoj plu parolas tiun lingvon spite al plurjarcenta enkapigo, ke la (alt)germana estas la lingvo de klereco kaj socia promocio, pruvas, ke tamen platdiĉoj ial estas intime ligataj al sia denaska lingvo, kaj plu ĝin iele-trapele uzas kaj plu transdonas ĝin al la posta generacio? Tion ja ne farus homoj, por kiuj tiu lingvo estus senvalora balasto.
Cetere, ĉu temas eventuale pri dialekto tute ne gravas por la argumento: lingvoprotektistoj ja emas al la protektado de la dialekta diverseco, kvankam en okazoj de grava danĝero por lingvo, kiel en forstado, pli indas neglekti iun variaĵon por pli fortike subteni la tutan lingvon.
Male, la demando estas: ĉu indas kontraŭstari la kaŭzojn de diskriminaciado, aŭ ĉu ni invitu homojn al -tute ne senpena- subiĝo sub la jugon de la potenculoj? Ĝuste la propono de Menge iras en la unuan direkton: rehonorigo de la platdiĉa estus potenca rimedo kontraŭ diskriminaciado. Ne la sola, sed unu inter aliaj.
Ĉar la aŭtoron aparte interesas la rilato de la problemo al Esperanto, ni revortumu la proponon: honorigo de Esperanto estus potenca rimedo kontraŭ lingva diskriminaciado. Ne la sola, sed unu inter aliaj.