Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / La plej granda studo pri UEA baldaŭ havebla por ĉiuj

La plej granda studo pri UEA baldaŭ havebla por ĉiuj

de Redakcio Laste modifita: 2011-11-12 06:00
Kiu havu la potencon en la movado, la centra asocio aŭ la landaj asocioj? Pri kio esperantistoj kverelis en la 1910-aj, 1920-aj, 1930-aj kaj aliaj jaroj? Ĉu Lapenna estis bona prezidanto? Ekzemple tiujn demandojn respondas baldaŭ aperonta verko de Ziko van Dijk, "Historio de UEA". Temas pri iom modifita esperantlingva versio de lia disertaĵo. La verko havas kvincenton da paĝoj, sed estos senpage elŝutebla, unue ĉe Libera Folio kaj poste ankaŭ ĉe aliaj retejoj. Tiu estas la plej bona maniero atingi vastan publikon en Esperantujo, kaj la Esperantan version Ziko van Dijk ellaboris ĝuste por ekhavi pli da legantoj ol havis la germana versio, li rakontas en intervjuo de Libera Folio. Ni publikigas ankaŭ unu ĉapitron el la aperonta verko.

Dum sia jam iom pli ol centjara historio, Universala Esperanto-Asocio laŭ sia statuto strebis esti politike neŭtrala, sed ne ĉiam sukcesis pri tio. Kompromisoj necesis ekzemple kiam asocioj en komunisma orienta Eŭropo volis aliĝi al UEA. Interalie tion montris Ziko van Dijk en sia ampleksa germanlingva disertaĵo, aperinta antaŭ kvin jaroj. Baldaŭ ĉe Libera Folio estos elŝutebla ĝia iom adaptita esperantlingva versio.

Libera Folio: Kion enhavas via aperonta verko?

Ziko van Dijk: Je 98 procentoj, ĝi estas la sama teksto kiel mia disertaĵo el 2006, sed en Esperanto, ne en la germana. La originala versio aperis en la germana, ĉar la historia fakultato en Utreĥto ankoraŭ ne parolas Esperanton, sed ja la nederlandan, anglan, francan kaj germanan.

Libera Folio: Ĉu oni do povas diri, ke estas versio de via disertaĵo por internacia publiko?

Ziko van Dijk: Jes, principe estas tiel. Tamen, mi iom adaptis ĝin por la alia publiko. Ĝenerale, jam la germana versio estis verkita ne ekskluzive por germana publiko.

Libera Folio: Kiuj do estis la ĉefaj elirpunktoj por via disertaĵo?

Zko van Dijk: Temas pri historio de la ĉefa organizaĵo de la Esperanto-movado, Universala Esperanto-Asocio. La elirpunkto estas la demando, ĉu UEA povis esti neŭtrala, kaj kiuj estis la danĝeroj por la neŭtraleco. Kaj por tio necesis okupiĝi pri la ĝenerala organiza historio.

Libera Folio: Do, ĉu temas ankaŭ pri diferencoj kaj similecoj inter UEA kaj aliaj organizaĵoj?

Ziko van Dijk: Tion mi tuŝis nur iomete en la enkonduko, ĉar se oni volas fari tion, oni faru tion sisteme kaj sur pli larĝa bazo. Sed tio estus tute alia verko. Fakte estus malfacile verki tian komparon, ĉar ne multas detalaj verkoj pri internaciaj neregistaraj organizaĵoj.

Libera Folio: Kiaj estis do viaj ĉefaj konkludoj?

Ziko van Dijk: Ne ekzistas klara konkludo rilate tion ĉu aŭ ne UEA estis neŭtrala. Principe la deziro estis forta, sed en la praktiko necesis adaptiĝi al la realo. Ekzemple kiam oni deziris havi membrojn en komunistaj landoj. Imagu ke UEA volas havi landan asocion ekzemple en Ĉeĥoslovakio, sed tiu asocio havas statuton, laŭ kiu ĝi akceptas la gvidan rolon de la komunista partio. Tio estas neneŭtrala laŭ la vidpunkto de UEA. Sed pro la timo perdi la orientajn asociojn, UEA tamen akceptis tion. Estis en la jaro 1984.

Libera Folio: Kiajn vidpunktojn pri via verko havis la ekzamena komisiono?

Ziko van Dijk: Temis ĝuste pri tio, pri kio vi jam demandis - iu deziris grandan komparon kun aliaj internaciaj neregistaraj organizaĵoj. Sed tio estus alia verko. Aldone, mi povis esplori enlandajn problemojn nur limigite, ĉar mi ne scipovas ĉiujn necesajn lingvojn - la rusan, japanan, bulgaran...

Libera Folio: Kial vi decidis fari Esperantan version?

Ziko van Dijk: Tio povas soni iom amuze por neesperantistoj, sed mi tradukis la verkon al Esperanto por atingi pli da legantoj. Estus ja strange se teksto ekzistus ne en tiu lingvo, kiun povas legi la homoj kiuj plej multe interesiĝas pri ĝi. Tamen, tradukado postulas multe da tempo, kaj estis malfacile trovi provlegantojn. 

Libera Folio: La Esperanta versio aperos rete kaj estos senpaga. Kial?

Ziko van Dijk: La verko aperos sub tiel nomata libera permesilo. Tio estas koncepto, kiu povas soni iomete komplika, sed fakte ĝi estas ĝuste taŭga por la Esperanto-mondo. Tio signifas, ke ĉiu persono, eĉ ne demandante min, rajtas kopii kaj reuzi la tekston. La kondiĉo estas, ke oni respektas la permesilon kaj indikas la originalan aŭtoron. Do, vi povas simple elŝuti la verkon el la reto, disdoni ĝin, kaj eĉ republikigi ĝin sur via propra retpaĝo.

Libera Folio: Sed kial vi disdonas vian verkon senpage?

Ziko van Dijk: Mi decidis fari tion, ĉar alikaze la verko estus tre multekosta. Imagu, kiom kostas 500-paĝa libro en vendejo, kaj kiom kostas la poŝta sendo. Sed mia celo estas, ke laŭeble multaj homoj povu legi la tekston, kaj ke ĝi disvastiĝu. Krom Libera Folio mi serĉas ankaŭ aliajn retejojn kiuj ŝatus disponigi la "Historion de UEA". 

Libera Folio: Kial vi ne afiŝos ĝin nur en unu loko, en propra retejo? Kaj kion pri papera eldono?

Ziko van Dijk: Nuntempe oni parolas pri "virusa" dissemado de datenoj. Do se al la homoj plaĉas la verko, ili plusendos ĝin al amikoj. Estas bone se ĝi tamen ja estas elŝutebla ĉe kelkaj konstantaj lokoj, kiujn vizitas ankaŭ homoj kiuj ne konas min persone - ekzemple en Libera Folio.

Rilate paperan eldonon - oni rajtos simple elŝuti kaj legi la verkon, sed ankaŭ iri kun la verko al presisto. Tiu rajtas presi paperan version, vi do nur pagos al la presisto. Principe eblas, ke iu presos plurajn ekzemplerojn kaj vendos ilin. Tamen, se la verko estas havebla senpage en la reto, mi ne scias ĉu li havos merkaton.

Legu ĉapitron el la aperonta verko: Kaskontrolo ĉe UEA en 1934

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2011-11-06 19:37
Se eble, bv disponigi ĝin ankaŭ kiel epub-dosieron, por bitlegiloj (pdf-dosieraj bitlibroj estas malpli oportunaj por legado).
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-11-06 22:19
Mi ne scias pri la kutimoj en Eŭropo, sed ĉi-tie en Usono disertacioj (doktorigaj verkoj) ĉiuj estas senkoste elŝuteblaj aŭ ĉe ciberbiblioteko de ĉiuj universitatj kaj multaj publikaj bibliotekoj sed en mia kazo ankaŭ rekte de mia universitato eĉ sen eniri e-bibliotekon! Memkompreneble, mia verko estas en la usona, ĉar miaj iamaj profesoroj nur komprenas tiun lingvon. Sed mi jam prelegis pri la temo en Internacia Kongreso kaj en la Kultura Klubo de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro. Mi denove prelegos (en Esperanto) en tutsemajna (14an de novembro ĝis la 18a de novembro) "2011 Global Education Conference" (2011 Tutmonda Konferenco pri Edukado) kio okazos en Esperanto kaj en la angla/usona enrete. Se iu interesiĝas pri partoprenu, kontaktu min.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-11-07 15:58
Supozeble jena ligilo estas jam konata k (LF-e) disvastigita, sed chiaokaze: se vi ne havas paciencon atendi ghis la apero de la E-versio, eklegu tuj en la germana:

"Die neutrale Sprache: eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes"
http://igitur-archive.library.uu.nl/[…]/index.htm


Cetere, chapitro 7, memorinde: "Und der Name UEA stehe für Schlampigkeit und Streit." Foje shajnas, ke ni daurigas la gloran tradicion de niaj prauloj.
edmundo
edmundo diras:
2011-11-07 10:52
Verŝajne HTML estas la plej universala maniero disponigi tekston. Se oni disponigas multajn tekstojn, indas krei sistemon por konverti ĉiun tekston al ĉiu konata formo, sed se oni disponigas nur unu tekston kaj ne havas amason da libera tempo, oni komencu per HTML. Ĝenerale estas facile konverti HTML-dosieron por legi ĝin per legoplato kiel Kindlo, dum konverti EPUB/FB2/PDF-dosieron por Kindlo estus pli granda laboro. Tial mi provizore disponigis la tekstojn de Claude Piron nur kiel HTML: http://rano.org/piron/

Ĉu iu vere havas problemon legi simplan, validan HTML-dosieron?

(Iuj argumentas, ke "plata" teksto en Askio estas pli universala ol HTML, sed en tia dosiero ne ekzistas normigita maniero montri eĉ la finon de alineo, por ne paroli pri kursivoj, do por atingi la esprimopovon de eĉ la plej simpla HTML-dosiero oni devas aldoni multajn arbitrajn konvenciojn.)

Cetere, grandan dankon al Ziko pro lia donaco al la komunumo!
dennis
dennis diras:
2011-11-07 04:03

La senpaga, perreta disponigo de la verko de Ziko van Dijk estas, lau mi, tre bona novajho por ni Esperantistoj, kaj reprezentas alian strategian turnighopunkon en la Esperanto-Movado. La pasinteco de la Movado estis papera kaj homa; la venonteco estos kaj papera, homa kaj VIRTUALA.

Mi pensas, ke bona modelo de tiu nova strategio videblas en la verko de Bertilo Wennergren, la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, kaj en tiu de Tim Westover, la Marvirinstrato. Ambau el tiuj verkoj acheteblas papere, kaj ambau elshuteblas senpage sur la Interreto. Por vidi tion che Bertilo, surklaku http://bertilow.com/pmeg/libro.html. Kaj por vidi tion che Tim surklaku http://timwestover.com/marvirinstrato/?page_id=7 por havi la senpagan version, kaj surklaku http://www.amazon.com/[…]/1439236348 por acheti la paperan libron che Amazon.com

Estas aliaj modeloj, kaj prikomentado de tiaj sistemoj ankau valorus, ekzemple, la distribuo-sistemo de Beletra Almanako de Camacho, Ertl kaj Dasgupto estas interesa pro sia enkonduko de varia aperritmo kaj rekta vendo de Amazon.com en tre alloga kadro. Vidu dek numerojn, ege bele kaj alloge prezentataj che http://www.amazon.com/s/ref[…]amp;field-keywords=almanako

Nun restas du demanoj en mia kapo pri tiu nova estighanta strategio. Unue, kolekto da virtualajhoj chi tie, tie kaj alie, bezonas la kunordigon en Virtuala Biblioteko de Esperanto. Tiu biblioteko, miaopinie, estas unu el la plaj gravaj prioritatoj de la moderna Esperanto-Movado.

Due, mi demandas al mi kiel utiligi tiun novan trezoron da virtualaj, altkvalitaj verkoj en la cheesstaj kursoj. Speciale, mi nun pensas, pri la jaro 2013 sur Esperanto-Insulo. Se la projekto tie chi jare sufiche bone funkcias, eble estus bone pensi pri aldona kursaro pri Esperantologio au io simila. Nun la Insulo dedichos sin al kursoj por NE-Esperantistoj de Dennis Keefe kaj aliaj, kursoj por instruistoj de Katalin Kovats, kaj universitat-nivelaj kursoj de Ron Glossop kaj Federico Gobbo por la provizore nomata Universitato de Esperanto. Tamen, post unu au du jaroj, kursoj lau la stilo de Ilona Koutny de Poznan, kurso pri vortaraj temoj de Bernhard Pabst, kurso pri literaturo de Jorge Camacho, kurso pri la historio de la movado de Ziko van Dijk, au pri teoria lingvistiko de Probal Dasgupta imageblas.

Chiaokaze, ne permesu al mi, ke mi iel senbride kuras kun mia imago kaj fantazio. Nun restas konkrete, la bela strategia turnighopunko en la “movado” de la Movadoj al la virtuala mondo, kiu siavice helpos subteni la realan, homan mondon de Esperanto. Gratulo al Ziko van Dijk, kaj bonan venton al chiuj kiuj poste publikigos siajn verkojn sur la Interreto, speciale kadre de iu Virtuala Biblioteko de Esperanto, bone kaj laueble profesie gvidata de niaj esperantaj bibliotekistoj kiel Geoffrey King de Britujo kaj aliaj.

Dennis Keefe
esperanto
esperanto diras:
2011-11-10 20:48
Cetere, chu ankau chinaj e-istoj estos en estonteco ne paperaj kaj homaj, sed chefe virtualaj?

Eble vi povus foje klarigi la fenomenon, kial tiom malmultaj chinaj e-istoj aperas en la (virtuala) Esperantujo. Kvankam oni foje fanfaronas pri miloj da chinaj e-istoj.
Nu, mi scias: ili ne povas permesi al si vojaghi al Universalaj kongresoj, aboni revuojn, pagi kotizojn, ktp., chbu pro ekonomiaj, chu pro politikaj, chu pro aliaj kauzoj. Ghuste tiuj ALIAJ kauzoj interesus min. Tamen, lau mia scio Chinio ege furoras ekonomie kaj rapide modernighas, multaj homoj havas interret-aliron, ktp. ktp. Do, io strangas. Tro da kontaudiroj, kiun mi ne kapablas kompreni.

De tempo al tempo mi korespondas rete kun iu china interlingvisto (kiu estas universitata profesoro). Sed la korespondado estas nur minimuma, ankau teme. Do, vera diskuto ne evoluas.

Do, ie la vermo devas trovighi, kiu klarigas kial ekzistas tiom malmultaj chinaj e-istoj, kiuj partoprenas la Eo-movadon, kaj kial chinaj korespondantoj tiom malofte kaj magre korespondadas, au apenau aperas ekzemple en Lib F. Vershajne, la lingvo estas efektive unu el la barieroj, kiuj malfaciligas la korespondadon. Sed chu chinoj pli facile interkorespondadas en la angla lingvo?

Alia demando: chu en Chinio ekzistas retforumoj, en kiuj chinoj (kaj chinaj e-istoj) korespondadas, analoge al retforumoj en la okcidenta mondo, au en Lib F.?

Do, multaj demandoj, al kiuj mi esperas ricevis respondon.
simono
simono diras:
2011-11-10 22:03
Hmm. Ĉe Denizo "strategiaj turniĝopunktoj" ŝajnas rekte svarmi. Kial ne simple nomi ion tian "bona ideo" kaj punkto?
Stanislav
Stanislav diras:
2011-11-07 15:24
Senpaga pdf-dosiero estas bone afero. Tamen mi ankaŭ proponis aldoni pliajn eblecojn forme de ciferecaj libroj kaj "laŭmenda eldono" papera. Aranĝi tion povas la teamo ne la nova virtuala vendejo/kreejo de bitlibroj - www.verkoj.com Laŭ mi nemalmultaj preferuspagi kelkajn eŭrojn kontraŭ eblo legi komforte ĉi kompleksan verkon aŭ eĉ iom pli por ricevi ĝin papere kaj starigi surbreten. Nenia ĝeno por la aŭtoro - nur sendi la tekston al la menciita teamo kaj klare permesi fari tion. Nu, kaj defini sorton de ontaj enspezoj - ekzemple por bonfaraj celoj (eldono de eo-libroj por infanoj, konstruado de eo-centro en Burundo - detaloj http://www.ipernity.com/blog/95608/352584 ktp).
dohnp5a1
dohnp5a1 diras:
2011-11-08 14:12
Mi konsentas kun la kontribuajxoj, menciintaj ke la plej bona dosierformo por disvastigado de tia verko perrete estas nuntempe HTML, pro ties facila konvertebleco kaj relative bona esprimpovo. Ja la komposto nepre estas nekompareble malpli bela ol povus aperi en PDF dosiero, tamen nur malmultaj estas presontaj tiom vastan libron kaj legi gxin surekrane ankaux nemultaj sxatas. Konverti gxustan XHTML al EPUB aux MOBI, la dosierformoj plej uzataj por legiloj de elektronikaj libroj, estas relative facile.

La liberaj permesiloj vere estas ideala elekto por la nuna Esperantujo kun negranda acxetpovo. Mi preferus iun el la aro Krea Komunajxo, kiuj estas akceptataj preskaux mondvaste kaj ankaux ilia komprenebleco estas tre bona.
ZvD
ZvD diras:
2011-11-09 20:39
Saluton, dankon pro viaj reagoj kaj la interesigxo. Fakte mi jam ricevis proponon de afablulo transformi la datenon al E-pub, do mi tre gxojus pri tio.
Mi aligxas la opinion de Petrus ke liberaj permesiloj estas gxuste por nia movado tre tauxgaj, kaj fakte ja temas ne simple pri "senpaga" sed pri pli. En la Malferma Tago de UEA fine de novembro ni parolos pri la "Libera Scio".
En la verko, komence, mi havos peton al la homoj donaci al mia UEA-konto, se la verko placxas al ili. Mi estas scivolema pri la rezultoj.
En la nuna mondo, estas ja preskaux neebla publikigi ion kaj esti certa ke neniu kopios gxin kontraux la volo de la publikiganto. Oni povas fotokopii aux alie kopii printitan libron. La kopi-protekto cxe e-libroj estas neniigebla. Mi do preferas ke homoj povas libere kopii kaj ne faru ion kontrauxlegxan. Tamen, mi ne scias cxu liberaj permesiloj vere estas "solvo" por cxio, kaj mi neniam postulus ke cxiuj verkoj devas esti liberaj.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-10 15:34
Plej taugas por tiaj celoj lau mi jena formato:
http://nsl-archiv.com/Buech[…],%20339%20S.,%20Text%29.pdf

kun alklakebla enhavolisto lau chapitroj, krome la dokumento estas facile traserchebla kaj elprintebla.

(la enhavon de tiu fajlo oni povas ignori, mi ne havis alian tiuspecan fajlon je dispono)
simono
simono diras:
2011-11-10 15:52
Kio estas "fajlo"? :) Eble "dosiero"?
esperanto
esperanto diras:
2011-11-10 17:32
Nu vi certe scias: estas anglismo (file)

Sed fajl/i, o jam estas okupita per alia signifo, kiu al chiu germanlingvano estas bone konata.

La nocion 'dosiero' por la koncerna komputila signifo mi trovas maltauga. Semantike, dosiero estas alimaniere okupita. (ekzemple dosiero pri kliento en iu firmao, che la impostinstanco, polico au en hospitalo - neniu diras al tiu dosiero 'file'.)

Fisxo kiel traduko de fichier ankau ne taugus... :-)

Do, necesus krei ion novan.
Fakte fajlo estas ne maltauga, char almenau en informadika chirkauajho chiu tuj komprenas pri kio temas, dum la origina vorto fajl/i, o estas nuntempe malpli ofte uzata kaj bezonata, char devenas de alia profesia brancho (chefe metiista, mashinista, verkmateriala, materialprilabora, modelista ktp.)

Mi ne scias, chu la Akademio de Eo okupighis pri tiuj problemoj. Se ne, tiam estus urgha tempo...
giuseppe
giuseppe diras:
2011-11-10 22:14
Multegaj vortoj ("fenestro", "menuo", "muso", "peli", "poshto", "reto", "rubujo"...) estus "alimaniere okupitaj", sed tute senprobleme uzighas ankau por aparta komputada signifo. Same pri "dosiero" kaj "dosierujo". Nur komencantoj diras "fajlo".
esperanto
esperanto diras:
2011-11-10 22:46
Enorde, via respondo parte konvinkas min, almenau rilate menuon, muson, rubujon ktp.

Por ne konfuzi la temon, kaj char oni konsideras min komencanto, mi ne aldonas novan komenton. Nur tiom:

En lingvo principe ne gravas kiel oni nomas ion ajn, gravas ke oni donas kaj interkonsentas konvencian difinon, kiun oni fiksas en leksikono, vortaro, enciklopedio.

En la germana Vikipedio
oni trovas pri "file" jenajn klarigojn:
http://de.wikipedia.org/wiki/File

Kaj pri "Dossier" jenajn:
http://de.wikipedia.org/wiki/Dossier

Do, mi esperas, ke mia interveno rilate al tiu temo kaj nocio eble tamen ne estis tute senutila.
Despli ke en Esperanto oni povas ion ajn nomi iel ajn, neniu punas vin...

Vershajne ekzistas komputadaj vortaroj kaj glosaroj en Esperanto (chu Wennergren?). Se jes, estus utile ricevi indikon pri tia papera au enreta "dokumento" (alia ebla vorto por "dosiero", char ghuste la signifo de "dosiero" shajnas al mi pli proksima al la signifo de "dokumento" ol al "dosiero".
Sed mi nun tro pigras por rigardi en PIV.

.....
giuseppe
giuseppe diras:
2011-11-10 23:25
esperanto
esperanto diras:
2011-11-10 23:50
Do, la afero estas sunoklara

dosier·o [PIV1, SPIV, Jel, Pfei], rikordaro [KKV, Cab] —

Nomhava (vd indeksnodo) datumaro, kompleta por la uzo de tasko.

En Unikso estas ses specoj de dosieroj: ordinara dosiero, dosierujo, speciala dosiero disponaĵa, ligilo, nomhava dukto, kontaktoskatolo.

Angle: file
Ĉeĥe: soubor
France: fichier
Germane: Datei
Hispane: fichero
Pole: plik
Ruse: файл
Turke: dosya, kütük

1996-02-29


Kaj je la fino mi povas malkashi al vi, ke kompreneble mi konis la vorton DOSIERO en la senco de
Angle: file
Ĉeĥe: soubor
France: fichier
Germane: Datei
Hispane: fichero
Pole: plik
Ruse: файл
Turke: dosya, kütük
ktp.

Sed chu ni tamen diru "dosierujo" :-)))) Au komencu diri: "pliko" ? (ne pilko)
simono
simono diras:
2011-11-11 13:08
Mi fakte ne akordis kun la elekto "dosiero" por Angle "file". Mi komence en Ĉapelilo uzis "datumaro". Sed la komputilularo - kontraŭ mi - elektis "dosiero". Simile "katalogo" por Germane "Verzeichis".

Sed mi iam ajn devis agnoski, ke mi estis venkita. Do en posta versio de Ĉapelilo mi ŝanĝis ĉion - kaj en la uzula surfaco, kaj en la helpejo - por respondi al "la ĉefa fluo" ĉi-rilate.

Bedaŭrinde, eĉ ĝis hodiaŭ cirkulis ankoraŭ iuj "daten-uloj", kiuj ne akceptas la Pokrovskijan "datumo".

Feliĉe oni fine entombigis la plene idiote misderivitan "komputoro" (estu, se entute, "komputatoro").

Iam mi mem sukcesas vendi terminon aŭ esprimon. Iam mi devas gluti tiun de aliulo.

Cetere, "Interreto", "Vindozo" kaj "uskleco" estas - kaj kelkaj aliaj - fonte de mi.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-13 16:45
jen eble pli tauga ekzemplo por historiografia verko

http://www.nibis.de/[…]/frauenbewegung.pdf
pistike65
pistike65 diras:
2012-05-04 06:24