La plej granda studo pri UEA baldaŭ havebla por ĉiuj
Dum sia jam iom pli ol centjara historio, Universala Esperanto-Asocio laŭ sia statuto strebis esti politike neŭtrala, sed ne ĉiam sukcesis pri tio. Kompromisoj necesis ekzemple kiam asocioj en komunisma orienta Eŭropo volis aliĝi al UEA. Interalie tion montris Ziko van Dijk en sia ampleksa germanlingva disertaĵo, aperinta antaŭ kvin jaroj. Baldaŭ ĉe Libera Folio estos elŝutebla ĝia iom adaptita esperantlingva versio.
Libera Folio: Kion enhavas via aperonta verko?
Ziko van Dijk: Je 98 procentoj, ĝi estas la sama teksto kiel mia disertaĵo el 2006, sed en Esperanto, ne en la germana. La originala versio aperis en la germana, ĉar la historia fakultato en Utreĥto ankoraŭ ne parolas Esperanton, sed ja la nederlandan, anglan, francan kaj germanan.
Libera Folio: Ĉu oni do povas diri, ke estas versio de via disertaĵo por internacia publiko?
Ziko van Dijk: Jes, principe estas tiel. Tamen, mi iom adaptis ĝin por la alia publiko. Ĝenerale, jam la germana versio estis verkita ne ekskluzive por germana publiko.
Libera Folio: Kiuj do estis la ĉefaj elirpunktoj por via disertaĵo?
Zko van Dijk: Temas pri historio de la ĉefa organizaĵo de la Esperanto-movado, Universala Esperanto-Asocio. La elirpunkto estas la demando, ĉu UEA povis esti neŭtrala, kaj kiuj estis la danĝeroj por la neŭtraleco. Kaj por tio necesis okupiĝi pri la ĝenerala organiza historio.
Libera Folio: Do, ĉu temas ankaŭ pri diferencoj kaj similecoj inter UEA kaj aliaj organizaĵoj?
Ziko van Dijk: Tion mi tuŝis nur iomete en la enkonduko, ĉar se oni volas fari tion, oni faru tion sisteme kaj sur pli larĝa bazo. Sed tio estus tute alia verko. Fakte estus malfacile verki tian komparon, ĉar ne multas detalaj verkoj pri internaciaj neregistaraj organizaĵoj.
Libera Folio: Kiaj estis do viaj ĉefaj konkludoj?
Ziko van Dijk: Ne ekzistas klara konkludo rilate tion ĉu aŭ ne UEA estis neŭtrala. Principe la deziro estis forta, sed en la praktiko necesis adaptiĝi al la realo. Ekzemple kiam oni deziris havi membrojn en komunistaj landoj. Imagu ke UEA volas havi landan asocion ekzemple en Ĉeĥoslovakio, sed tiu asocio havas statuton, laŭ kiu ĝi akceptas la gvidan rolon de la komunista partio. Tio estas neneŭtrala laŭ la vidpunkto de UEA. Sed pro la timo perdi la orientajn asociojn, UEA tamen akceptis tion. Estis en la jaro 1984.
Libera Folio: Kiajn vidpunktojn pri via verko havis la ekzamena komisiono?
Ziko van Dijk: Temis ĝuste pri tio, pri kio vi jam demandis - iu deziris grandan komparon kun aliaj internaciaj neregistaraj organizaĵoj. Sed tio estus alia verko. Aldone, mi povis esplori enlandajn problemojn nur limigite, ĉar mi ne scipovas ĉiujn necesajn lingvojn - la rusan, japanan, bulgaran...
Libera Folio: Kial vi decidis fari Esperantan version?
Ziko van Dijk: Tio povas soni iom amuze por neesperantistoj, sed mi tradukis la verkon al Esperanto por atingi pli da legantoj. Estus ja strange se teksto ekzistus ne en tiu lingvo, kiun povas legi la homoj kiuj plej multe interesiĝas pri ĝi. Tamen, tradukado postulas multe da tempo, kaj estis malfacile trovi provlegantojn.
Libera Folio: La Esperanta versio aperos rete kaj estos senpaga. Kial?
Ziko van Dijk: La verko aperos sub tiel nomata libera permesilo. Tio estas koncepto, kiu povas soni iomete komplika, sed fakte ĝi estas ĝuste taŭga por la Esperanto-mondo. Tio signifas, ke ĉiu persono, eĉ ne demandante min, rajtas kopii kaj reuzi la tekston. La kondiĉo estas, ke oni respektas la permesilon kaj indikas la originalan aŭtoron. Do, vi povas simple elŝuti la verkon el la reto, disdoni ĝin, kaj eĉ republikigi ĝin sur via propra retpaĝo.
Libera Folio: Sed kial vi disdonas vian verkon senpage?
Ziko van Dijk: Mi decidis fari tion, ĉar alikaze la verko estus tre multekosta. Imagu, kiom kostas 500-paĝa libro en vendejo, kaj kiom kostas la poŝta sendo. Sed mia celo estas, ke laŭeble multaj homoj povu legi la tekston, kaj ke ĝi disvastiĝu. Krom Libera Folio mi serĉas ankaŭ aliajn retejojn kiuj ŝatus disponigi la "Historion de UEA".
Libera Folio: Kial vi ne afiŝos ĝin nur en unu loko, en propra retejo? Kaj kion pri papera eldono?
Ziko van Dijk: Nuntempe oni parolas pri "virusa" dissemado de datenoj. Do se al la homoj plaĉas la verko, ili plusendos ĝin al amikoj. Estas bone se ĝi tamen ja estas elŝutebla ĉe kelkaj konstantaj lokoj, kiujn vizitas ankaŭ homoj kiuj ne konas min persone - ekzemple en Libera Folio.
Rilate paperan eldonon - oni rajtos simple elŝuti kaj legi la verkon, sed ankaŭ iri kun la verko al presisto. Tiu rajtas presi paperan version, vi do nur pagos al la presisto. Principe eblas, ke iu presos plurajn ekzemplerojn kaj vendos ilin. Tamen, se la verko estas havebla senpage en la reto, mi ne scias ĉu li havos merkaton.
Legu ĉapitron el la aperonta verko: Kaskontrolo ĉe UEA en 1934