en la reto
|
Esperanta Bitoteko en EU-financita datenbazo— de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-26 21:45Bitoteko, la elektronika biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio, nun estas alirebla pere de la prestiĝa eŭropa datenbazo Europeana. La reta servo Europeana estas parte financata de Eŭropa Unio, kaj pere de ĝi, krom la materialoj de la biblioteko de HEF, estas alireblaj interalie kolektoj de B[...] |
|
Klaku.net denove alklakebla— de Redakcio — Laste modifita: 2013-03-26 14:41Post kvarjara foresto, reaperis la nur-esperanta socia retejo Klaku.net. Klaku.net estas esperanta variaĵo de la populara anglalingva retejo digg.com, kie uzantoj povas libere aldoni ligilojn al interesa reta enhavo. Poste aliaj uzantoj voĉdonas por ili, la plej popularaj ligiloj aperas plej supre[...] |
|
Civito kaperis la papagon de TEJO— de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-24 13:27La Esperanta Civito senpermese ekuzis la maskoton de TEJO kiel simbolon de sia nova "Pasvorta Reto". La Civita retejo parte kopias la ideon de Pasporta Servo, sed estas celita nur por personoj ligitaj al la Esperanta Civito. En la gastiga reto de la Civito nun troviĝas sep personoj. "La uzo de la p[...] |
|
Ĉu eŭropanoj lernu Esperanton por blogi?— de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-08 12:20Diskuto de du pintaj anglalingvaj EU-blogantoj pri la tordiĝo en la debato, kiun kaŭzas la superrego de la angla lingvo kondukis al ekzota propono: esperantistoj kreu reton de blogoj pri EU-aferoj en Esperanto, kaj per pinta enhavo allogu la legantojn tien. Esperantistaj komentantoj trovas la ideo[...] |
|
Trompistoj manipulis retejon de Vinilkosmo— de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-19 17:41Interretaj trompistoj semajnfine manipulis la komputilan kodon de unu el la retejoj de la esperantista muzik-eldonejo Vinilkosmo por ŝteli monon. La trompistoj sukcesis enmeti en pli ol 200 paĝoj de la retejo, kie estas vendata Esperanta muziko, butonon por transpagi monon ne al Vinilkosmo, sed al[...] |
|
Reta Vortaro por la poŝo— de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-11 22:29Post vasta monkolekto inter esperantistoj, la tuta enhavo de Plena Ilustrita Vortaro nun estas libere uzebla en la reto, kie antaŭe haveblis nur Reta Vortaro, kompilita kaj daŭre plibonigata de granda teamo de volontuloj. Sed intertempe Reta Vortaro ekhavis novan avantaĝon: nun eblas facile insta[...] |
|
Libera Folio ekhavas novan vizaĝon— de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-05 09:56En 2013 Libera Folio povos festi sian dekjariĝon kiel sendependa movada bulteno. Ni markas la komencon de nia deka ekzistojaro per kompleta ĝisdatigo de la enhavadministra sistemo, kaj laŭŝtupa modernigo de grafika aranĝo, kiu restis praktike senŝanĝa dum naŭ jaroj. Krome, laŭ freŝa interk[...] |
|
TEJO promesas paperan Pasportan Servon en 2013— de Redakcio — Laste modifita: 2012-11-11 17:38Meze de kreskanta malkontento pri la stato de la iam popularega Pasporta Servo de Tutmonda Esperantista Organizo, la respondeculoj de TEJO nun promesas, ke papera listo de gastigantoj nepre aperos antaŭ la nordhemisfera somero 2013. Kritikantoj ne plu fidas la promesojn, kaj Yenovk Lazian en German[...] |
|
Komerca filio de ESF volas helpi sendependiĝon de Lernu.net— de Redakcio — Laste modifita: 2012-09-24 18:54La fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu de multaj jaroj subtenas plurajn gravajn Esperanto-projektojn, fine de julio, dum strategia kunsido en Kanado, fondis komercan filion kun la nomo ESF-enrete. Kiel direktoro de la filio estis elektita Erin Piateski, kiu de jam dek jaroj estas unu e[...] |
|
Esperanto iĝos integra parto de Android-telefonoj— de Redakcio — Laste modifita: 2012-09-09 11:16La poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj kiuj uzas la operacian sistemon Android baldaŭ aŭtomate havos Esperantan klavaron. La klavaro laŭplane estos integra parto de la versio 4.2 de Android, aperonta komence de la jaro 2013. Jacob Nordfalk, dana programisto kiu grave kontribuis al la enkonduko de E[...] |
|
Nova reta biblioteko aperos ĉe Lernu— de Redakcio — Laste modifita: 2012-08-28 21:08Retaj projektoj en Esperantujo ofte estas dependaj de la entuziasmo kaj laboremo de unuopaj homoj. Tiel statis la afero ankaŭ pri du gravaj retaj bibliotekoj kun imponaj kolektoj de Esperanta literaturo, kies prizorgantoj forpasis dum la lastaj jaroj. Nun la reta projekto Lernu.net planas starigi n[...] |
|
La retejo de UEA renoviĝas malrapide kaj sen plano— de Redakcio — Laste modifita: 2012-07-15 19:56Dum la pasinta jardeko la ebloj de interreto evoluis kaj transformiĝis rapidege, sed Esperantujo kiel kutime postrestas en la evoluo. Klara ekzemplo estas la retejo de UEA, kiu en 2012 havas la saman aspekton kiun ĝi havis en 2003, en praepoko kiam ekzistis nek Facebook nek Youtube. La estraro de [...] |
|
Nova Komputeko aperis kun 500 pliaj kapvortoj— de Redakcio — Laste modifita: 2012-05-14 21:56Dum la Malferma tago de la Centra Oficejo de UEA antaŭ du semajnoj estis prezentita la nova eldono de la komputila terminaro Komputeko, eldonaĵo de E@I. La unua eldono aperis antaŭ kvar jaroj. En la dua eldono aperas pli ol 7.800 komputil-rilataj vortoj en la angla kaj en Esperanto. Libera Folio [...] |
|
Nunonia malaperis, Rebello rekabeis— de Redakcio — Laste modifita: 2012-04-25 07:45Post nur du monatoj da funkciado malŝaltiĝis la novaĵportalo Nunonia.com, fondita de Flávio Rebello. La kialo laŭ mesaĝo de Rebello, aperinta en la retejo, estas la malapero de la salajrata redaktisto. En la sama mesaĝo Rebello anoncas sian kabeon el la Esperanto-movado. |
|
Reta PIV fine aperos— de Redakcio — Laste modifita: 2012-04-09 13:00En aŭgusto 2010 komenciĝis reta monkolekta kampanjo por enretigo de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. La eldoninto de la vortaro - Sennacieca Asocio Tutmonda - kaj la organizaĵo E@I interkonsentis pri projekto, kiu donu al ĉiuj dezirantoj senpagan retan aliron al la tuta enhavo de la vortaro[...] |
|
Android pli malferma ol iPhone - ankaŭ al Esperanto— de Redakcio — Laste modifita: 2012-03-20 07:42Esperantistaj uzantoj de la telefonoj kaj tabulkomputiloj de Apple delonge malbenas la firmaon, ĉar ne eblas oportune tajpi ĉapelitajn literojn per la aparatoj. Ĉiam pli popularaj ankaŭ inter esperantistoj iĝas aparatoj kun la alternativa operacia sistemo Android, kiu havas malferman arkitektur[...] |
|
Google ektradukas Esperanton— de Redakcio — Laste modifita: 2012-03-07 19:18Ĉi tiu teksto estas verkita en Esperanto. Se vi legas ĝin en alia lingvo, danku la entreprenon Google. Cetere, ankaŭ se vi legas nian bultenon en Esperanto, vi povas danki al Google. Ekde nun la reta tradukilo de Google komprenas kaj parolas Esperanton, kiu iĝis la 64-a lingvo, subtenata de la r[...] |
|
Ĝangala Rebello revenas— de Redakcio — Laste modifita: 2012-02-16 20:59La brazila esperantisto Flávio Rebello, kreinto de la siatempe populara retejo Ĝangalo, post kvinjara foresto anoncis ke li revenos al Esperantujo kaj kreos novan retportalon sub la nomo Nunonia. Li nun serĉas kunlaborantojn por la nova retejo. Ekster Esperantujo li intertempe verkis portugalling[...] |
|
Kiel difini melonon, ne dirante "frukto"?— de Redakcio — Laste modifita: 2012-02-10 08:13Hodiaŭ oficiale aperis la unua esperantlingva ludo por la poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj de Apple, tamen kun anglalingva nomo: Word Race. La ludon kreis la konata usona esperantisto Chuck Smith, nun loĝanta en Germanio, kaj krom Esperanto ĝin eblas ludi en la angla kaj en la germana. Aldone al[...] |
|
Vjetnamio iĝas la unua haltejo de reta kultura vojaĝo— de Redakcio — Laste modifita: 2011-12-12 23:05En la retejo Edukado.net ekfunkciis dudekleciona reta kurso pri Vjetnamio, kompilita de Nguyen Xuan Thu, konata vjetnama esperantisto, kaj redaktita de Katalin Kováts. "Kultura vojaĝo al Vjetnamio" celas helpi la partoprenontojn de la venontjara universala kongreso en Hanojo anticipe informiĝi pr[...] |
|
La nova Pasporta Servo iritas gastigantojn— de Redakcio — Laste modifita: 2011-11-20 16:07Dum jardekoj Pasporta Servo estis unu el la ĉefaj atutoj de la junulara Esperanto-movado. Dum la gastigadon uzis grandparte junaj esperantistoj, multaj el la gastigantoj estis klare pli aĝaj. Antaŭ tri jaroj la estraro de TEJO anoncis la lanĉon de nova interreta versio de la servo, kiu de tiam s[...] |
|
La plej granda studo pri UEA baldaŭ havebla por ĉiuj— de Redakcio — Laste modifita: 2011-11-12 06:00Kiu havu la potencon en la movado, la centra asocio aŭ la landaj asocioj? Pri kio esperantistoj kverelis en la 1910-aj, 1920-aj, 1930-aj kaj aliaj jaroj? Ĉu Lapenna estis bona prezidanto? Ekzemple tiujn demandojn respondas baldaŭ aperonta verko de Ziko van Dijk, "Historio de UEA". Temas pri iom [...] |
|
Vikimanio - nun en Esperanto— de Redakcio — Laste modifita: 2011-09-19 19:56Post unu monato en Ĉeĥio okazos la unua esperantlingva Vikimanio, renkontiĝo de esperantlingvaj aktivuloj de Vikipedio kaj aliaj retaj viki-projektoj. La programo konsistos el prelegoj kaj trejnado pri Vikipedio kaj rilataj temoj, sed estos ankaŭ pli leĝera programo, interalie duontaga ekskurso[...] |
|
Muzaiko planas sendi retradion en Esperanto senpaŭze— de Redakcio — Laste modifita: 2011-09-14 19:44Novaĵoj en Esperanto aŭdeblos ĉiun plenan horon. Aldone aperos eroj el jam ekzistantaj esperantlingvaj podkastoj, muziko en Esperanto, kaj reklamoj pri Esperanto-aranĝoj. La trihora programo estos ripetata kelkfoje - en la unua periodo dum pluraj tagnoktoj, poste, se ĉio iros laŭ la planoj, ap[...] |
|
Retaj bibliotekoj - konkuro aŭ kompletigo?— de Redakcio — Laste modifita: 2011-08-29 10:38Dum la 124-jara historio de Esperanto aperis dekmiloj da libroj, gazetoj kaj aliaj presaĵoj. La plej multaj el tiuj historiaj dokumentoj ĝis nun estas konsulteblaj nur surloke - unuavice en Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo kaj Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Lastatempe tamen aperis tri d[...] |
|
Madrida Bitoteko proponas retbibliotekan kunlaboron— de Redakcio — Laste modifita: 2011-08-15 08:34Hispana Esperanto-Federacio komencis antaŭ du jaroj ampleksan projekton, kies celo estas konservi la komunan kulturan heredaĵon de la esperantistoj. Por tiu celo oni kreis "bitotekon", kiu unue estos deponejo por dokumentoj de la Biblioteko Juan Régulo kaj eldonaĵoj de aliaj iberiaj bibliotekoj,[...] |
|
Reta mondo kaj kleriĝo ŝvitigis la kongresanojn— de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-30 11:50La ĉefan parton de la lunda programo en la Universala Kongreso formis la klerigaj programeroj, kiuj logis grandan publikon. Populara estis interalie la prezentado pri la retaj projektoj de la teamo de E@I kaj la prelego pri Vikipedio - la negrandaj salonoj estis plenŝtopitaj. Eĉ pli grandan publi[...] |
|
Kataluna Esperanto-Asocio renovigis sian retejon— de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-07 11:02Post plurjara laboro, Kataluna Esperanto-Asocio ĵus lanĉis sian novan retejon. La retejo estas la lasta paŝo en la kreado de unueca kaj firma asocia identeco, komencita en la jaro 2006. La unuavica publiko estas katalunlingvaj neesperantistoj, rakontas Ferriol Macip i Bonet, kunordiganto de KEA: [...] |
|
Retejo en facila Esperanto volas rekapti lernintojn— de Redakcio — Laste modifita: 2011-06-15 11:38Naŭ el dek homoj, kiuj iom lernis Esperanton, poste forlasas la lingvon, asertas la iniciatintoj de facila.org, nova retejo kun mallongaj, facile legeblaj tekstoj en Esperanto. Laŭ la iniciatintoj de la projekto Facila vento, tre ofte lernintoj seniluziiĝas, ĉar ili rimarkas, ke Esperanto ne est[...] |
|
Cent mil uzantoj en la retejo Lernu.net— de Redakcio — Laste modifita: 2011-06-06 17:29Ne ĉio ŝrumpas en Esperantujo. La furora retejo Lernu.net, kiu instruas Esperanton en dekoj da lingvoj, ĵus atingis la rekordan ciferon de 100.000 registritaj uzantoj. Eĉ se ne ĉiuj estas aktivaj, jam miloj da homoj lernis Esperanton per la retejo, kaj dekmiloj ricevis informojn pri Esperanto. [...] |