en la reto
|
Nova retejo de TEJO: bela, sed sen Pepo— de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-07 22:29Meze de aprilo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) lanĉis sian novan retpaĝaron. La paĝaro momente estas nur esperantlingva - malaperis la plurlingva enirejo kaj klarigoj de la malnova retejo. Same malaperis la multjara maskoto de TEJO, la birdeto Pepo, kiu ofte videblas en la paĝoj d[...] |
|
Blair sekvas la ekzemplon de Corsetti— de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-09 09:57En decembro la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, malfermis la esperantlingvan version de reta banko de promesoj, alvokante dek aliajn bonfaremulojn sekvi lian ekzemplon kaj sendi libron al esperantisto en malriĉa lando. La dek aliaj promesoj aperis ene de kelkaj tagoj. Nun ankaŭ la brita ĉefmi[...] |
|
Du retejoj konkuras pri Esperanto en Afriko— de Redakcio — Laste modifita: 2006-03-04 21:19La ŝanĝoj en afrika Esperantujo estas videblaj ankaŭ en interreto. Lige kun la starigo de la nova Afrika Oficejo de UEA, post la jarŝanĝo aperis en la reto ankaŭ nova afrika retejo de UEA. La nova afrika retejo tamen estas prizorgata de eŭropanoj - laŭ Renato Corsetti en la nova Afrika Ofice[...] |
|
Usonaj esperantistoj liberigis sian retejon— de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-09 23:37Nova, moda, alloga retpaĝaro verŝajne nuntempe estas la plej grava vizaĝo kiun organizaĵo montras al la mondo, opinias Steven Brewer, la vic-prezidanto de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, ELNA. La retejo de ELNA estis moderna antaŭ dek jaroj, kiam ĝi estis kreita. Poste neniu havis tempon bon[...] |
|
Reta atako malŝaltis esperantan televidon dum tuta tago— de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-22 12:02En merkredo, la 30-a de novembro, nekonata atakanto sukcesis pere de la reto forviŝi ĉiujn informojn en la servilo de Internacia Televido, la nova esperantlingva televidkanalo kiu komencis siajn elsendojn antaŭ kelkaj semajnoj. Tiel klarigis la tuttagan malaperon de ITV la administrantoj de la pr[...] |
|
Entuziasmo kaj kritiko pri nova esperanta televido— de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-16 13:19Post dujara monkolekta kampanjo, en novembro 2005 estis lanĉita la unua regula esperantlingva televidkanalo ITV, Internacia Televido. ITV elsendas siajn programojn nur tra interreto. Ĉar la sukceso de la monkolekta kampanjo estis malpli granda ol planite, multaj el la planitaj programoj ne realiĝ[...] |
|
Renato Corsetti malfermis bankon de promesoj— de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-09 22:30La 4-an de decembro estis publikigita nova retejo, kiu volas helpi esperantistojn ne nur fari sanktajn promesojn, sed ankaŭ plenumi siajn promesojn kun helpo de aliaj samcelanoj. En la nova retejo ĉiu deziranto povas fari promeson, kiun li plenumos, se difinita kvanto da aliaj personoj faros la sa[...] |
|
Tiomismo, alies, kaj diversaj modernaĵoj (eseo-parto3)— de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-03 21:13Libera Folio jam publikigis du trionojn de la premiita eseo de Sten Johansson pri lingvaj esploroj en la reto. Ĉi-sube sekvas la lasta parto, kie la aŭtoro traktas plurajn temojn: korelativojn tradiciajn kaj ne – ĉu tiom aŭ tiel, ĉu alies kaj aliel – kaj krome la formon de diversaj vortoj m[...] |
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko aperos sur papero— de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-29 22:27De pli ol dek jaroj la plej bona gvidilo pri la esperanta gramatiko estas la manlibro verkita de akademiano Bertilo Wennergren. Tamen ĝis nun la verko troveblis nur en la reto, kie ĝi daŭre estis perfektigata de la aŭtoro. Antaŭ la fino de la jaro la verko aperos ankaŭ libroforme. |
|
La eternaj neologismoj (eseo - parto2)— de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-29 22:24En la dua parto de sia premiita eseo pri lingvaj esploroj en la reto, nia aŭtoro Sten Johansson traktas temojn aparte karajn al ĉiu lingvema esperantisto: neologismojn, landonomojn kaj la literon "ĥ". La grandan landonoman batalon almenaŭ en la reto laŭ la statistiko klare gajnis la finaĵo -IO[...] |
La novaĵservo NUN denove funkcias— de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-24 09:31Pro teknikaj problemoj en la rethotelo, dum kelka tempo ne funkciis la novaĵ-servo NUN kaj pluraj aliaj servoj en la retejo esperanto.se. Janko Luin sukcesis refunkciigi la novaĵ-servon NUN dimanĉe la 23-an de oktobro. Baldaŭ aperos ankaŭ novaj servoj en la retejo esperanto.nu, kiun li momente [...] |
Libera Folio iĝas pli rapida kaj pli bela— de Redakcio — Laste modifita: 2005-10-22 14:52La 20-an de septembro Libera Folio pro la daŭre kreskanta kvanto de vizitoj migris al nova servilo. Samtempe ni ekuzis novan version de la programaro, per kiu ni administras la enhavon. Parton el la kostoj de la nova servilo helpas pagi malavaraj legantoj, kiujn ni kore dankas. La nova programaro d[...] |
Ampleksa blogo prezentas sonojn de ĵusa kongreso en Teksaso— de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-24 00:13De la 10-a ĝis la 13-a de junio okazis la kongreso de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) en Austin, Teksaso. Granda kvanto de sonraportoj pri la kongreso estas nun kolektitaj en aparta retejo. |
Ĝangalo nun kostos monon— de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-05 22:45Lunde vespere laŭ la eŭropa horo malaperis el la reto Ĝangalo. Laŭ informo afiŝita en la retejo la problemo estis kaŭzita de la longe reklamata renovigo de la tuta portalo. Dimanĉe vespere laŭ la eŭropa horo Ĝangalo revenis, kun ŝanĝita aspekto. Tamen nun diversaj servoj de la portalo ko[...] |
Katemuloj malfermis propran diskutliston— de Redakcio — Laste modifita: 2005-05-17 20:26Esperantistaj kat-amantoj ricevis propran ret-forumon kun la nomo "Verda kato". Post kelkaj semajnoj de funkciado la listo havas jam dudekon da membroj, inter kiuj estas ankaŭ la prezidanto de UEA Renato Corsetti. |
Pli ol 14.000 vizitoj al Libera Folio dum marto— de Redakcio — Laste modifita: 2005-04-06 13:26Unuafoje dum la historio de la bulteno la retejo de Libera Folio en marto atingis pli ol dek mil vizitojn dum unu monato. La suma kvanto de la vizitoj en marto estis pli ol rekorda: 14.016. Ĉiutage estis legitaj mezume 937 paĝoj. Grandparte la rekordo ŝuldiĝas al la nova servo de kiu permesas a�[...] |
Kuba ŝtata inform-agentejo malfermis esperantan servon— de Redakcio — Laste modifita: 2005-03-19 12:01La nacia kuba inform-agentejo AIN la 17-an de marto malfermis sian esperantlingvan retejon, kiu celas informi la eksteran mondon pri la okazaĵoj en Kubo kaj la politiko de la Kuba registaro. Krom esperanto, la retejo ekzistas en la hispana, angla, franca kaj portugala lingvoj. |
Ĝangalo preparas novan vizaĝon— de Redakcio — Laste modifita: 2005-03-04 17:04De tri semajnoj ne aperis novaĵoj en la retejo Ĝangalo. Nun la teamo de la retejo anoncas, ke estas preparata nova fasado. Intertempe ne aperos novaj artikoloj, sed kredeble plu funkcios la aliaj servoj de la portalo. |
Rusa Vikipedio elstarigis artikolon pri Esperanto— de Redakcio — Laste modifita: 2005-02-09 15:44Ĉiusemajne la ruslingva Vikipedio elektas unu elstaran artikolon por meti ĝin en la ĉefpaĝon kaj en specialan kategorion "Elektitaj Artikoloj". Ĉi-semajne la plej enciklopedieca oni opiniis la artikolon pri Esperanto. |
Esperantistoj partoprenos la unuan Vikipedian konferencon— de Redakcio — Laste modifita: 2005-01-14 12:20En aŭgusto en Germanio okazos la unua internacia konferenco por vikipediistoj. Un el la celoj de la konferenco estas starigi kontaktojn inter la diverslingvaj skipoj, kaj en la provizora programo estas ankaŭ prelego pri la rolo de Esperanto. La ĉefa lingvo de la konferenco estos la angla. |
Ĝangalo reaperis post kvartaga misfunkcio— de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-01-13 10:38En la unua semajno de la jaro 2005 malaperis la populara esperantlingva retejo Ĝangalo. Post kelktaga misfunkcio la retejo reaperis la 12-an de januaro. |
Decembro iĝis rekorda monato por Libera Folio— de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-01-07 16:09La populareco de Libera Folio daŭre kreskas. Dum decembro nia retejo ricevis rekordan kvanton da vizitoj, preskaŭ 6.800. Dum decembro ni atingis ankaŭ la plej altan ĝisnunan kvanton de vizitoj en unu tago, 433. Tamen la kvanto de legitaj paĝoj ne multe altiĝis, do kredeble temas grandparte pri[...] |
Cent mil paĝoj legitaj en Libera Folio— de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-11-02 14:05Jam cent mil paĝoj estis legitaj en la retejo de Libera Folio post la lanĉo de la nova retejo meze de aprilo 2004. Dum ses kaj duona monatoj, ĝis la fino de oktobro, Libera Folio ricevis entute 27.500 vizitojn, kaj ĉiu vizitanto legis mezume 3,6 paĝojn. Ĉar la plej multaj vizitantoj komencas d[...] |
Viruso ĉe TEJO izolis la Centran Oficejon— de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-08-26 21:59Dum unu semajno ne estis atingebla la retejo de UEA en la adreso www.uea.org. Same ne atingeblis retpoŝtaj adresoj, kiuj finiĝas je uea.org. Post esploro evidentiĝis, ke kulpis komputila viruso kiu trafis la komputilon de TEJO |