Vi estas ĉi tie: Hejmo / Kniivilä gajnas finnan premion

Kniivilä gajnas finnan premion

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2014-10-30 21:43
La finna eldono de "Homoj de Putin" de Kalle Kniivilä estis elektita inter 164 libroj kiel la plej bona nefikcia verko en Finnlando ĉi-jare fare de la prestiĝa kultura revuo "Kanava" ("Kanalo"). Jen vi povas mendi ĝian Esperanto-eldonon: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9064

Neniu prezidanto de TEJO estis elektita

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-05 21:10

Male ol informis la vjetnamia novaĵ-agentejo VNA, Nguyen Thi Minh Nguyet ne estis elektita prezidanto de TEJO. Anstataŭe ŝi iĝis prezidanto de VEJO, la vjetnamia landa asocio de TEJO. Tion konfirmis la antaŭa prezidanto de VEJO, kiu ankaŭ petis, ke VNA dissendu korekton de la erara informo. La malnova estraro devos ofici ĝis la komitato de TEJO denove kunvenos.

Neniu prezidanto de TEJO estis elektita - Legu pli...

IJK en Vjetnamio malfermita en varma etoso

IJK en Vjetnamio malfermita en varma etoso

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-02 09:41

La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Hanojo estis malfermita en solena etoso la 28-an de julio, kaj daŭros ĝis la 3-a de aŭgusto. Al la kongresanoj oni interalie proponis viziton en la maŭzoleo de Ho Chi Minh.

IJK en Vjetnamio malfermita en varma etoso - Legu pli...

La komitato de UEA voĉdonis pri nova estraro

La komitato de UEA voĉdonis pri nova estraro

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-06 19:36

La unua kunsido de la komitato de UEA, dum kiu estis diskutita la elekto de la nova estraro, okazis sabate la 4-an de aŭgusto. Estis decidite, ke estu elektitaj ne ok estraranoj, kiel proponis la elekta komisiono, sed sep. Tiel per formale senrilata decido de la komitato ŝajne estis elfermita el la nova estraro Marija Belošević, kies kandidateco kaŭzis malkontenton. La rezultoj de la unua fermita voĉdonado pri la nova estraro tamen ne estis diskonigitaj sabate, ĉar ĝis la fino de la komitata kunsido je 17.30 la nombrado ne estis finita. Povos esti bezonata dua voĉdonado antaŭ ol la konsisto de la nova estraro estos certa. En la dimanĉa solena malfermo ankoraŭ oficos la malnova estraro, kaj la konsisto de la nova kredeble estos diskonigita lunde, kiam ĝi plej frue povos ekofici. Laŭ la stato en sabato, estis 1.845 aliĝintoj al la UK en Jokohamo.

La komitato de UEA voĉdonis pri nova estraro - Legu pli...

La starpunkto de IKEL pri Tibeto

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-30 18:45

Post la publikigo de la opinio de Renato Corsetti pri Tibeto, Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj esprimis sian surprizon. Libera Folio publikigas la tutan tekston.

La starpunkto de IKEL pri Tibeto - Legu pli...

Baltiaj Esperanto-Tagoj kun nova "Mastro de l' Ringoj"

Baltiaj Esperanto-Tagoj kun nova "Mastro de l' Ringoj"

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-30 18:40

Grandan partoprenantaron havis la 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazis en la urbo Šiauliai en Litovio de la 14-a ĝis la 21-a de julio. Aliĝis entute 322 personoj el 18 landoj, el tiuj proksimume duono el Litovio. 54 partoprenintoj venis el Latvio, 53 el Pollando, po 9 el Estonio kaj Finnlando. Dum Baltiaj Esperanto-Tagoj estis prezentita la nova eldono de la trivoluma verko "La Mastro de l' Ringoj" de J.R.R. Tolkien. La unua eldono elĉerpiĝis antaŭ jaroj, kaj en la nova eldono multaj detaloj estas plibonigitaj.

Baltiaj Esperanto-Tagoj kun nova "Mastro de l' Ringoj" - Legu pli...

Intervju-libro de Chomsky aperos en Esperanto

Intervju-libro de Chomsky aperos en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-22 16:34

En 2005 aperis en la angla lingvo la libro "Imperial Ambitions" ("Strebado al imperio"), en kiu la konata usona lingvisto Noam Chomsky estas intervjuata de la ĵurnalisto David Barsamian. En la intervjuoj Noam Chomsky akre kritikas la lastatempan internacian politikon de Usono. Chomsky donis permeson publikigi la verkon en Esperanto, kaj la libro jam estas tradukata.

Intervju-libro de Chomsky aperos en Esperanto - Legu pli...

Lernu-anoj kunsidis en Litovio

Lernu-anoj kunsidis en Litovio

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-22 21:06

La retejo lernu.net estas la plej ampleksa kaj plej populara multlingva paĝaro por lernado de Esperanto. Dum junio ricevis 77.000 vizitojn, kaj estis legitaj 1,3 milionoj da paĝoj. De la 11-a ĝis la 16-a de julio la kerna teamo de Lernu kaj de la tegmenta projekto Esperanto@Interreto kunvenis en Kaunas en Litovio por prepari aliĝon al Eŭropa Junulara Fondaĵo kaj por diskuti la kreon de tute nova, granda Esperanto-portalo en la reto.

Lernu-anoj kunsidis en Litovio - Legu pli...

La protestletero de KEL al UEA

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-08 07:20

Kroata Esperanto-Ligo sendis al la komitato, prezidanto kaj ĝenerala direktoro de UEA oficialan proteston lige kun la planata konsisto de la nova estraro de UEA. Libera Folio publikigas la tekston de la letero.

La protestletero de KEL al UEA - Legu pli...

Elekta komisiono rememoris forgesitajn kandidatojn

Elekta komisiono rememoris forgesitajn kandidatojn

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-25 08:46

Kiam la elekta komisiono de UEA komence de junio dissendis al la komitato de UEA siajn rekomendojn pri novaj estraranoj kaj aliaj funkciuloj, ĝi kunsendis plenajn informojn kaj biografietojn nur pri tiuj kandidatoj, kiujn ĝi opiniis elektindaj. Post atentigo de Libera Folio la elekta komisiono nun oficiale konfesas, ke ĝi agis kontraŭ la regularo de UEA. La elekta komisiono provos korekti la mison, sendante la mankantajn informojn aparte - sed nur rete, ne paperpoŝte. La elekta komisiono krome proponos simpligon de la nuna regularo.

Elekta komisiono rememoris forgesitajn kandidatojn - Legu pli...

TEJO serĉas volontulon

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-21 07:12

TEJO invitas kandidatiĝojn por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum 12-18 monatoj kiam la periodo de volontulado de la nuna TEJO-volontulo Kasia Marciniak finiĝos, do ekde la 1-a de novembro 2007. La limdato por kandidatiĝi estas la 15a de septembro 2007.

TEJO serĉas volontulon - Legu pli...

Fratino de erinaco gajnis konkurson pri sakraĵoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-21 07:12

Pasintjare Norvega Junularo Esperantista anoncis konkurson pri sakraĵoj. Per sia konkurso NJE volis "pruvi ke malgraŭ la antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto la lingvo kapablas esprimi fiaĵojn". Sume venis 57 kontribuoj al la konkurso. La rezultoj estis publikigitaj meze de junio en la landa kongreso de norvegaj esperantistoj en Trondheim. La ĵurio konsistis el Jardar Eggesbø Abrahamsen, Otto Prytz kaj Heming Welde Thorbjørnsen (prezidinto de TEJO).

Fratino de erinaco gajnis konkurson pri sakraĵoj - Legu pli...

Forpasis John Rapley

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-20 21:41

La 9-an de junio forpasis John (Johano) Rapley (1927-2007), nur dek tagojn antaŭ sia 80-jariĝo.

Forpasis John Rapley - Legu pli...

EU-komisionano pri multlingveco kontraŭas Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-27 17:44

Leonard Orban, la ano de Eŭropa Komisiono kun respondeco pri multlingveco, dum vizito en Hispanio eksplicite kontraŭis la ideon pri Esperanto aŭ alia komuna lingvo por Eŭropo.

EU-komisionano pri multlingveco kontraŭas Esperanton - Legu pli...

Malferma tago kun 90 vizitantoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-05 23:26

Kun pli ol 90 vizitantoj el 15 landoj la Centra Oficejo de UEA spertis nekutime multnombre vizitatan "printempan" Malferman Tagon sabaton, la 2-an de junio. Pro la rekonstruado en la oficeja domo tiu ĉi aranĝo, organizita jam por la 26-a fojo, okazis pli malfrue ol kutime kaj fariĝis fakte somera Esperanto-aranĝo. Nekutima estis ankaŭ la scenejo por prelegoj kaj aliaj programeroj. Anstataŭ la nova konferencejo de la CO la programo disvolviĝis en la oficistaj laborĉambroj de la unua etaĝo, kies rekonstruado finiĝis tiel lastmomente, ke la oficistoj ne havis tempon por reveni al siaj kutimaj lokoj el la konferencejo, kien ili estis evakuitaj por la daŭro de la konstruado.

Malferma tago kun 90 vizitantoj - Legu pli...

La franca landa asocio elektis junan estraron

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-04 18:28

Pli ol 160 homoj, el almenaŭ 6 landoj, partoprenis la francan nacian kongreson, okazintan en Bourg-en-Bresse fine de majo. Partoprenantoj venis el Francio, Luksemburgio, Hispanio, Svedio, Rumanio, kaj Irano.

La franca landa asocio elektis junan estraron - Legu pli...

Fischer prezidos Germanan Esperanto-Asocion

de Redakcio Laste modifita: 2007-05-31 11:29

La prelego de Ó Riain pri "Esperanto kiel ŝanco por la Eŭropa Unio" estis unu de la kulminaj punktoj en la ĉi-jara Germana Esperanto-Kongreso, kiu okazis de la 25-a ĝis la 28-a de majo en Hamburgo. La ĉeftemo de la kongreso estis "Hamburgo – la la kreskanta urbo". Kiel nova prezidanto de Germana Esperanto-Asocio estis elektita la lingvisto Rudolf Fischer.

Fischer prezidos Germanan Esperanto-Asocion - Legu pli...

Scienca konferenco kun amasa partopreno de esperantistoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-05-30 19:54

la 18-19-an de majo, 2007 en Kaŭno, Litovio, okazis la internacia interfaka scienca konferenco FIHUSO 2007. Partoprenis la konferencon fakuloj pri fizikaj, humanismaj kaj sociaj sciencoj. La konferencon organizis Kaŭna humanisma fakultato de Vilna universitato.

Scienca konferenco kun amasa partopreno de esperantistoj - Legu pli...

Rusianoj pretis kongresi en Moskvo sen UEA

Rusianoj pretis kongresi en Moskvo sen UEA

de Redakcio Laste modifita: 2007-05-31 08:32

La decido de UEA ne aranĝi la Universalan Kongreson en Moskvo en la jaro 2009 kaŭzis akrajn disputojn interne de Rusia Esperanto-Unio. Krome REU sendis al UEA kritikan leteron, en kiu UEA estas akuzata pri neglektado de la proponoj de REU. La letero estis tiel akratona, ke la prezidanto de REU, Andrej Grigorjevskij, rifuzis subskribi ĝin. Anstataŭe ĝin nome de la estraro subskribis la vicprezidanto de REU, Nikolaj Gudskov. REU-anoj ankaŭ ekdiskutis la ideon organizi propan internacian kongreson honore al "nia fama samlandano", Ludoviko Zamenhof.

Rusianoj pretis kongresi en Moskvo sen UEA - Legu pli...

Aperis la plej granda dulingva vortaro de Esperantujo

Aperis la plej granda dulingva vortaro de Esperantujo

de Redakcio Laste modifita: 2007-05-24 15:00

Ĵus aperis ĉe la renoma germana eldonejo Buske monumenta, preskaŭ dumil-paĝa vortaro germana-esperanta de Erich-Dieter Krause. Pli frue aperis du eldonoj de lia renoma mezgranda vortaro germana-esperanta (unua eldono 1983, 594 paĝoj) kaj lia granda, preskaŭ 900-paĝa vortaro esperanta-germana (1999).

Aperis la plej granda dulingva vortaro de Esperantujo - Legu pli...

UN deklaras 2008 Internacia jaro de lingvoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-09 22:37

Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2008 Internacia jaro de lingvoj. Laŭ gazetara komuniko de UN, ene de la organizaĵo temas ĉefe pri la egaleca traktado de la ses oficialaj lingvoj de UN, kaj ke oni interalie prioritatigu la tradukon de ĉiuj gravaj dokumentoj al tiuj lingvoj. Tamen la komuniko ankaŭ akcentas la gravecon provizi la helpatajn landojn per teknika helpo kaj edukado en la lokaj lingvoj. Ni publikigas tradukon de la gazetara komuniko de UN, faritan de Don Harlow, kaj ankaŭ la kompletan rezolucion en esperanta traduko.

UN deklaras 2008 Internacia jaro de lingvoj - Legu pli...

Agoj pri dokumento